La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IV: La duelo

Konsentite! … Sinjoro, ekokupu vian pozicion,
Trapikos mi figuron vian tuj per spado …
(Knjaĵnin)

Pasis kelke da semajnoj, kaj mia vivo en la Bjelogorska citadelo fariĝis por mi ne nur tolerebla, sed eĉ agrabla. En la familio de la citadelestro mi estis akceptata kiel parenco. La geedzoj estis homoj plej respektindaj. Ivan Kuzmiĉ, filo de simpla soldato, komencis sian servadon kiel soldato kaj nur poste ricevis oficiran rangon; li estis do simplulo tute ne klera, sed homo plej honesta kaj bona. Lia edzino estris lin, kio konformi ĝis kun lia senzorgemo. Vasilisa Jegorovna konsideris liajn oficajn aferojn same kiel siajn mastrumajn kaj administris la citadelon same kiel sian domon. Marja Ivanovna baldaŭ ĉesis min eviti. Ni interkonatiĝis. Mi trovis en ŝi fraŭlinon prudentan kaj senteman. Nerimarkeble mi ekamis la bonan familion, eĉ la unuokulan garnizonan leŭtenanton Ivan Ignatjiĉ, al kiu Ŝvabrin kalumnie imputis malpermesitajn interrilatojn kun Vasilisa Jegorovna, kio ne havis eĉ ombron de verŝajneco; sed por Ŝvabrin tio estis indiferenta.

Mi estis promociita oficiro. Miaj servadaj devoj ne estis tro malfacilaj. En la de Dio protektata citadelo ne okazis militparadoj, nek ekzercado aŭ gardostarado. La citadelestro iafoje propravole instruis la soldatojn, sed ĝis nun li ne sukcesis atingi, ke ili diferencigu senerare la dekstran flankon de la maldekstra. Ŝvabrin havis kelkajn francajn librojn.

Mi komencis legi, kaj en mi naskiĝis amo por literaturo.

Matene mi legadis aŭ ekzerciĝis en tradukado, eĉ en verkado de versaĵoj; preskaŭ ĉiutage mi tagmanĝis ĉe la citadelestro, kie mi ordinare pasigis la reston de la tago. Vespere vizitis ilin iafoje patro Gerasim kun sia edzino Akulina Pamfilovna, la unua sciigantino de novaĵoj en la tuta ĉirkaŭejo.

Ŝvabrinon mi, kompreneble, vidis ĉiutage; sed de horo al horo la interrilatoj kun li iĝis por mi malpli agrablaj. Lia ĉiama mokado pri la familio de la citadelestro tute ne plaĉis al mi, precipe liaj ofendaj diraĵoj pri Marja Ivanovna. En la citadelo malestis kroma societo, sed mi eĉ ne deziris kroman.

Malgraŭ la antaŭdiroj, la baŝkiroj ne ribelis. Paco regis en la ĉirkaŭejo de nia citadelo. Sed tute neatendite interrompis ĝin interna malpaciĝo.

Mi jam ĉi supre menciis pri miaj literaturaj ekzercoj. Miaj provoj estis por la tiama epoko sufiĉe bonaj, kaj la poeto Aleksandr Petroviĉ Sumarokov kelkajn jarojn poste ilin tre laŭdis. Foje mi sukcesis verki kanteton, pri kiu mi mem estis tre kontenta. Konate estas, ke verkistoj iafoje sub formo de konsilanto serĉas bonvolan aŭskultanton. Do, transskribinte mian kanteton, mi portis ĝin al Ŝvabrin, kiu sola en la tuta citadelo estis kapabla taksi la valoron de la versaĵo. Post mallonga antaŭparolo mi eltiris el la poŝo mian kajeron kaj legis al li jenan versaĵon:

Ampasion forigante,
Penas ŝin forgesi mi,
Kaj, aĥ, Manjon evitante,
Liberiĝon serĉas mi.
Sed rigardon helradian
Vidas mi en ĉiu hor’;
Ĝi delogis koron mian,
Mian pacon pelis for.
Vi en mia kormalforto
Ekkompatu, Manjo, min,
Min vidante en ĉi sorto
Kaj ke mi adoras vin.

”Kiel vi trovas la kanteton?” mi demandis Ŝvabrinon, atendante decan laŭdon. Sed je mia ĉagreno Ŝvabrin, ordinare plena de indulgemo, ĉi tiun fojon kategorie konstatis, ke mia kanteto ne estas bona.

”Kial?” mi demandis, kaŝante mian malkontenton.

”Ĉar,” respondis li, ”tiaj versaĵoj estus indaj al mia instruisto Vasilij Kiriloviĉ Tretjakovskij (Sentalenta poeto) kaj memorigas al mi liajn amkantetojn.”

Li prenis mian kajeron kaj komencis senkompate kritiki ĉiun strofon, ĉiun vorton, primokante min en plej ofenda maniero.

Mi ne povis tion toleri, eltiris el liaj manoj la kajeron, dirante, ke neniam plu mi montros al li miajn versaĵojn. Ŝvabrin mokis ankaŭ pri tiu mia minaco.

”Ni vidu, ĉu vi tenos vian parolon: la versfaristoj ja bezonas aŭskultantojn ne malpli ol Ivan Kuzmiĉ bezonas karafon da brando antaŭ tagmanĝo. Sed diru al mi, kiu estas tiu Manjo, al kiu vi eldiras ampasion kaj delikatajn sentojn? Ĉu ne Marja Ivanovna?”

”Por vi devas esti tute indiferente, kiu estas tiu Manjo,” respondis mi, sulkigante la frunton. ”Mi ne deziras aŭdi vian opinion nek viajn konjektojn.”

”Ho, ho! Ambicia versfaristo kaj modesta amanto!” daŭrigis Ŝvabrin, min incitante ĉiam pli kaj pli. ”Tamen sekvu mian amikan konsilon: se vi deziras havi sukceson, mi konsilas agi ne per kantetoj.”

”Kion tio signifas, sinjoro? Bonvolu klarigi!”

”Volonte. Ĝi signifas, ke se vi volas, ke Marja Ivanovna vizitu vin en vesperaj horoj, donacu al ŝi orelringojn anstataŭ viajn amkantetojn.”

Mia tuta sango ekbolis.

”Kial vi havas pri ŝi tian opinion?” mi demandis, pene retenante mian indignon.

”Kial?” ripetis Ŝvabrin kun infera rideto, ”ĉar mi laŭsperte konas ŝiajn kutimojn kaj morojn.”

”Vi mensogas, malnoblulo!” mi kriis tute furioza. ”Vi mensogas plej senhonte …”

Lia vizaĝkoloro ŝanĝiĝis.

”Tio ne pasos por vi senrezulte: vi donos al mi kontentigon.”

”Volonte. Kiam vi deziras?” respondis mi ĝojigite.

En tiu momento mi estis preta lin disŝiri.

Mi tuj iris al Ivan Ignatjiĉ kaj trovis lin sidanta kun kudrilo en la manoj: plenumante la komision de la edzino de la kapitano, li surfadenigis fungojn sekigotajn por vintra uzado.

”Ha, Petro Andreiĉ!” li diris, vidante min. ”Bonvenon! Pro kio Dio vin alvenigis? Pro kiaj aferoj, se mi kuraĝas demandi?”

Per malmultaj vortoj mi klarigis al li, ke mi malpaciĝis kun Aleksej Ivanoviĉ, kaj ke mi petas lin, Ivanon Ignatjeviĉ, esti mia duelatestanto. Li finaŭskultis min plej atente, fiksante sur min sian sole vidantan okulon.

”Vi bonvolis diri,” li ripetis, ”ke vi volas mortpiki Aleksejon Ivanoviĉ, kaj ke vi deziras havi min kiel atestanton ĉe tio?

Ĉu jes, se mi kuraĝas demandi?”

”Jes, jes!”

”Indulgu, Petro Andreiĉ! Kion vi elpensis? Vi malpaciĝis kun Aleksej Ivanoviĉ? Kio grava ĝi estas? Insulto ne algluiĝas.

Se li vin insultis, vi lin same insultu; se li vin frapis sur vizaĝon, vi frapu lin sur orelon, frapu duan fojon, trian fojon, – kaj vi disiĝu; poste ni vin repacigos. Ĉar ĉu bone estas mortpiki sian proksimulon, se mi kuraĝas demandi? Se efektive vi lin mortpikos, nu bone! ni lasu lin … mi mem lin ne ŝatas …

Sed povas ja okazi, ke li vin traboros! Ĉu bona tio estos? Kiu tiam restos malsaĝulo, se mi kuraĝas demandi?”

La rezonado de la prudenta leŭtenanto min tute ne ŝancelis.

Mia decido estis firma.

”Kiel vi volas,” diris Ivan Ignatjiĉ, ”faru, kiel vi volas. Sed por kio do mi estu via atestanto? Por kio? Du viroj interbatiĝas, – ĉu neviditaĵo tio estas, se mi kuraĝas demandi? Dankon al Dio, mi partoprenis militon kontraŭ Svedujo, kontraŭ turkoj, multon ja mi estas vidinta.”

Mi komencis koncize klarigi al li la devon de sekundanto, sed Ivan Ignatjiĉ neniel povis min kompreni.

”Via volo, sinjoro,” li diris, ”se mi efektive devas enmiksiĝi en ĉi tiun aferon, eble mi iru al Ivan Kuzmiĉ kaj raportu al li, laŭ mia ofica devo, ke en la citadelo estas intencata malbonago, malutilonta la regnajn interesojn: ĉu do sinjoro citadelestro ne bonvolos preni antaŭgardajn rimedojn?”

Mi ektimis kaj petis Ivanon Ignatjiĉ nenion diri al la citadelestro; kun granda peno mi sukcesis lin konvinki: li donis honorvorton, kaj mi foriris.

La vesperon mi pasigis laŭkutime ĉe la citadelestro. Mi penis ŝajnigi gajecon kaj trankvilanimecon, por ne veki suspekton kaj eviti tedan demandadon, sed, mi konfesas, al mi mankis la anima indiferenteco, pri kiu ordinare fanfaronas homoj, troviĝantaj en mia situacio. En tiu vespero mi estis inklina al sentimentaleco. Marja Ivanovna ravis min pli ol ordinare. La penso, ke eble mi vidas ŝin la lastan fojon, estis kortuŝa. Ankaŭ Ŝvabrin ĉeestis. Mi vokis lin flanken kaj informis lin pri mia interparolo kun Ivan Ignatjiĉ.

”Por kio ni bezonas sekundantojn?” li diris seke, ”ni ja povas aranĝi la aferon sen ili.”

Ni interkonsentis dueli malantaŭ la fojnamasegoj apud la citadelo kaj veni tien morgaŭ matene antaŭ la sepa. Nia interparolo laŭvide estis tiel amika, ke Ivan Ignatjiĉ pro ĝojo preskaŭ elbabilis la sekreton.

”Jen, delonge vi devus same fari, kiel nun,” li diris al ni kun kontenta mieno, ”pli multe valoras paco malbona ol malpaco plej bona, kontenteco ja estas pli bona ol riĉeco.”

”Pri kio vi parolas, Ivan Ignatjiĉ?” demandis la edzino de la kapitano, kiu en angulo de la sama ĉambro dismetadis kartojn, sortodivenante, ”mi ne bone aŭdas.”

Ivan Ignatjiĉ rimarkis miajn signojn de malkontento kaj, rememorante sian promeson, konfuziĝis kaj ne sciis, kion respondi.

Ŝvabrin tuj rapidis helpi al li.

”Ivan Ignatjiĉ,” li diris, ”aprobas nian repaciĝon.”

”Kun kiu vi malpacis, karulo?”

”Okazis akra disputo inter mi kaj Petro Andreiĉ.”

”Pro kio?”

”Pro vera bagatelo, pro kanteto.”

”Bona kialo! Kanteto? Rakontu, Aleksej Ivanoviĉ, kiel okazis la afero?”

”Jen kiel! Petro Andreiĉ antaŭ nelonge verkis kanteton kaj, hieraŭ ekkantis ĝin en mia ĉeesto, sed mi interrompis lin, ekkantante mian amatan arion:

Kapitana vi filin’

Ne promenu nokte sen fin’!

Kaj ni malpaciĝis. Petro Andreiĉ en la komenco ekkoleris, poste li konsentis, ke ĉiu estas libera, kanti kion ajn laŭ sia plaĉo. Per tio finiĝis la afero.”

La senhonteco de Ŝvabrin min preskaŭ furiozigis. Sed neniu krom mi komprenis liajn trivialajn aludojn, almenaŭ neniu ilin atentis. La konversacio transiris de kantetoj al verkistoj, kaj la citadelestro diris, ke ĉiuj verkistoj estas diboĉuloj kaj drinkemuloj, kaj amike konsilis al mi ĉesigi versfaradon kiel okupon, malhelpantan bonan oficservadon kaj al nenio bona kondukantan.

La ĉeesto de Ŝvabrin estis por mi netolerebla. Mi baldaŭ adiaŭis la citadelestron kaj lian familion; reveninte hejmen, mi esploris mian spadon, ĝian akrecon kaj enlitigis, ordoninte al Saveljiĉ veki min morgaŭ antaŭ la sepa.

En la sekvanta tago mi jam staris je la destinita horo malantaŭ la fojnamasegoj, atendante mian kontraŭulon. Baldaŭ li venis.

”Oni povas nin surprizi,” li diris, ”ni devas rapidi.”

Ni demetis la surtutojn, restis en kamizoloj kaj elingigis la spadojn. En la sama momento de post la fojnamasegoj aperis Ivan Ignatjiĉ kaj kvin invalidoj. Li postulis, ke ni iru al la kapitano. Ni obeis kun granda bedaŭro; la soldatoj nin ĉirkaŭis, Ivan Ignatjiĉ iris antaŭen, kondukante nin kun triumfo kaj paŝante eksterordinare grave.

Ni eniris en la domon de la estro. Ivan Ignatjiĉ malfermis la pordon, solene raportante: ”Jen mi alkondukis ilin!”

Vasilisa Jegorovna venis renkonte al ni.

”Ha, karaj sinjoroj! Kion vi faris? Ĉu eble? Kio? Aranĝi mortigon en nia citadelo? Ivan Kuzmiĉ, tuj arestu ilin! Petro Andreiĉ, Aleksej Ivanoviĉ, tuj fordonu viajn spadojn, jes, fordonu!

Palaŝka, forportu la spadojn en la provizejon. Petro Andreiĉ, tion ĉi mi ne atendis de vi. Ĉu vi ne hontas? Ni lasu Aleksejon Ivanoviĉ: li pro mortigo estas forpelita el la gvardio, li eĉ Dion ne kredas. Sed vi? Por kio vi lin imitas?”

Ivan Kuzmiĉ plene konsentis kun sia edzino kaj aldonis:

”Aŭskultu do: Vasilisa Jegorovna diras la veron. Duelado estas oficiale malpermesita de la militista regularo.”

Dume Palaŝka prenis niajn spadojn kaj forportis ilin en la provizejon. Mi ne povis ne ridi. Ŝvabrin konservis sian gravecon.

”Malgraŭ mia plena respekto por vi,” li diris al Vasilisa Jegorovna kun mieno tute indiferenta, ”mi ne povas ne rimarkigi, ke vi vin senkaŭze maltrankviliĝas, elmetante vin al via juĝo. Lasu tion al Ivan Kuzmiĉ: tio ja estas lia afero.”

”Ha, mia kara!” interrompis Vasilisa Jegorovna. ”Ĉu edzo kaj edzino ne estas unu animo kaj unu karno? Ivan Kuzmiĉ, ne prokrastu! Tuj sidigu ilin en malsamajn angulojn por panakva aresto, por ke elvaporiĝu ilia tuta malsaĝo; patro Gerasim siavice surmetu sur ilin eklezian punon, por ke ili elpetu por si pardonon de Dio kaj pentu antaŭ la homoj.”

Ivan Kuzmiĉ ne sciis, je kio decidiĝi. Marja Ivanovna estis tre pala. Iom post iom la ventego kvietiĝis, la edzino de la kapitano trankviliĝis kaj ordonis al ni kisi unu la alian. Palaŝka alportis niajn spadojn. Ni forlasis la domon laŭvide repaciĝintaj. Ivan lgnatjiĉ nin akompanis.

”Kiel hontinde devus esti al vi,” mi diris al li indignante, ”ke vi perfidis nin al la estro, post kiam vi per honorvorto promesis, tion ne fari!”

”Je sankta Dio, mi nenion diris al Ivan Kuzmiĉ,” respondis li; ”Vasilisa Jegorovna ĉion divenis kaj rakontigis al si ĉion. Ŝi faris siajn disponojn sen scio de la kapitano. Cetere, ni danku Dion, ke ĉio tiel finiĝis.”

Kun tiuj vortoj li sin turnis al sia hejmo, kaj Ŝvabrin kaj mi restis solaj.

”Nia afero ne povas esti finita tiamaniere,” mi diris al li.

”Kompreneble,” respondis Ŝvabrin, ”vi per via sango respondos al mi pro via aroganteco. Sed sendube nun ni ĉiam estos observataj. Dum kelke da tagoj ni devos hipokriti. Ĝis revido!”

Ni disiĝis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Reveninte al la citadelestro, mi laŭkutime sidiĝis apud Marja Ivanovna. Ivan Kuzmiĉ ne estis hejme; Vasilisa Jegorovna estis okupita per mastrumaj klopodoj. Ni interparolis duonvoĉe. Marja Ivanovna kortuŝe riproĉis min pro la maltrankvilo kaŭzita per mia malpaco kun Ŝvabrin.

”Mi preskaŭ mortis pro teruro,” ŝi diris, ”kiam oni diris al ni, ke vi estas duelontaj per spadoj. Kiel strangaj estas la viroj!

Pro unu sola vorto, pri kiu ili kredeble post semajno tute forgesos, ili estas pretaj dueli kaj per tio oferi ne nur sian vivon, sed eĉ sian konsciencon kaj la bonstaton de tiuj, kiuj …

Sed mi estas certa, ke ne vi estis la iniciatinto de la malpaco.

Kredeble, Aleksej Ivanoviĉ estas kulpa?”

”Kial vi tiel opinias, Marja Ivanovna?”

”Kial? Ĉar li estas tia mokemulo! Mi ne ŝatas Aleksejon Ivanoviĉ. Mi sentas abomenon por li. Tamen – stranga afero – mi ne dezirus, ke mi same ne plaĉu al li. Tio por mi estus tre malagrabla.”

”Kiel vi supozas, Marja Ivanovna? Ĉu vi plaĉas al li aŭ ne?”

Marja Ivanovna silentis, sed ruĝiĝis.

”Ŝajnas al mi,” ŝi diris iom poste, ”mi kredas, ke mi plaĉas al li.”

”Kial tio al vi ŝajnas?”

”Ĉar li sin svatis je mi.”

”Jes? Li sin svatis je vi? Kiam?”

”En la pasinta jaro, du monatojn antaŭ via alveturo.”

”Ĉu vi rifuzis?”

”Kiel vi vidas. Aleksej Ivanoviĉ certe estas homo inteligenta kaj el bona familio kaj ne malriĉa. Sed se mi prezentas al mi en la imago, ke mi devos lin kisi publike dum edziĝa ceremonio … ne, ne, tion mi ne povus! por ĉiuj riĉaĵoj de la mondo mi ne povus …”

La paroloj de Marja Ivanovna malfermis al mi la okulojn kaj klarigis multon. Mi komprenis nun la persistan kalumniadon, per kiu Ŝvabrin ŝin persekutadis. Kredeble li rimarkis nian reciprokan simpation, kaj li penis disintimigi nin. Lia frazo, kiu estis kaŭzinta nian malpacon, nun ŝajnis al mi ankoraŭ pli malnobla, kiam anstataŭ maldelikata, maldeca sarkasmo mi ekvidis en ĝi konscian kalumniaĵon. La deziro puni la arogantan kalumniinton fariĝis en mi ankoraŭ pli forta, kaj mi senpacience atendis favoran okazon. Mi atendis ne longe.

En la sekvanta tago, kiam mi sidis, verkante elegion, kaj mordetadis la plumon, serĉante rimon, Ŝvabrin frapis mian fenestron.

Mi lasis la paperon, prenis la spadon kaj eliris eksteren.

”Ni ne prokrastu plu,” diris al mi Ŝvabrin, ”oni nin ne observas nun. Ni iru al la rivero. Tie neniu nin malhelpos.”

Ni iris silente. Veninte sur kruta vojeto malsupren, ni haltis ĉe la bordo mem kaj elingigis niajn spadojn. Ŝvabrin estis pli lerta ol mi, sed mi estis pli forta kaj pli kuraĝa; sinjoro Beaupré, estinta soldato, siatempe donis al mi kelkajn lecionojn de skermado, kiujn mi nun utiligis. Ŝvabrin ne supozis en mi tian danĝeran kontraŭulon. Longe ni ne povis vundi unu la alian, fine, rimarkante, ke Ŝvabrin malfortiĝas, mi vigle lin ekatakis kaj jam preskaŭ enpelis lin en la riveron. Subite mi aŭdis voĉon, laŭte min vokantan. Mi ĵetis rigardon posten kaj vidis Saveljiĉ, kurantan al mi malsupren de la kruta bordo … En tiu sama momento, mi sentis akran pikdoloron sub la dekstra ŝultro; mi falis kaj perdis la konscion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.