|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FILINO DE LA KAPITANOAŭtoro: Aleksandr Puŝkin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Lando mia, vi landeto,
Lando nekonata!
Ne mi mem en vin eniris ja,
Kaj ne bonĉeval’ alveturigis min:
Min venigis, la junulon bravan,
Vigla juna kuraĝec’
Kaj fortega em’ al ebriec’.
(Antikva popolkanto)
Mia vojaĝa meditado ne estis agrabla. Mia mona malgajno estis, laŭ tiamaj prezoj, ne sensignifa. Mi ne povis ne konfesi en la animo, ke mia konduto en la Simbirska gastejo estis malsaĝa, kaj mi sentis min kulpa koncerne Saveljiĉon.
Ĉio ĉi igis min suferi. La maljunulo malgaje sidis sur la konduksidloko, de mi forturnite; li silentis kaj nur grakis de tempo al tempo. Mi nepre volis repaciĝi kun li, sed mi ne sciis, per kio komenci. Fine mi diris:
”Nu, nu, ĉesu, Saveljiĉ! Ni repaciĝu! Mi estas kulpa, mi mem komprenas, ke mi estas kulpa. Certe, hieraŭ mi grave pekis, kaj ankaŭ vin mi malprave ofendis. Mi promesas de nun konduti pli prudente kaj obei vin! Nu, ne koleru plu, ni repaciĝu!”
”He, sinjoro Petro Andreiĉ,” – respondis li kun profunda ekspiro, ”mi koleras kontraŭ mi mem, mi ja mem estas plej kulpa. Ĉu estis bone lasi vin sola en la gastejo? Kion fari nun?
Ekregis min peko: venis al mi en la kapon la ideo viziti mian baptaninon, la edzinon de la psalmisto. Jen, kio okazis: mi venis al la baptanino kaj restis tie kvazaŭ arestita. Kia malfeliĉo!
Kiel nun mi min montros antaŭ la okuloj de miaj gemastroj?
Kion ili diros, eksciinte, ke la infano ludas kaj drinkas?”
Por konsoli la kompatindan Saveljiĉon mi donis al li honorvorton, ke mi neniam poste elspezos sen lia konsento eĉ unu groŝon. Iom post iom li trankviliĝis, tamen daŭrigante de tempo al tempo murmuretadon al si sub la nazon, balancante la kapon: ”Cent rublojn! Ne malgranda sumo!”
Mi troviĝis jam proksime al la celo de mia vojaĝo. Ĉirkaŭ mi kuŝis malgajiga dezerta stepo kun multaj montetoj kaj terkavaĵoj.
Ĉion kovris neĝo.
La suno estis subiranta. La sledo veturis laŭ mallarĝa vojo, ĝustadire laŭ postsigno, lasita de kamparana sledo. Subite la veturigisto komencis rigardi unu flankon kaj fine, demetinte la ĉapon, sin turnis al mi, dirante:
”Sinjoro, ĉu vi eble permesos al mi veturi returne?”
”Pro kio?”
”La vetero ne estas fidinda: venteto ekblovis. Jen kiel ĝi forbalaas la neĝon!”
”Kio grava ĝi estas?”
”Rigardu tien, sinjoro. Ĉu vi vidas?”
La veturigisto montris per sia vipo orienten.
”Mi vidas nenion krom blanka stepo kaj sennuba ĉielo.”
”Ne, sinjoro. Bonvolu rigardi tien, – jen tiun nubeton!”
Efektive, mi ekvidis ĉe la horizonto blankan nubeton, kiun en la komenco mi opiniis malproksime kuŝanta monteto. La veturigisto klarigis al mi, ke la nubeto antaŭsciigas ŝtormon.
Mi estis aŭdinta pri la tieaj neĝaj ŝtormoj, kaj mi sciis, ke iufoje tutaj ŝarĝveturilaroj estis tiam subneĝigitaj. Saveljiĉ, subtenante la opinion de la veturigisto, konsilis veturi returnen.
Sed la vento ne ŝajnis al mi forta; mi esperis atingi la proksiman stacion antaŭ la veno de ŝtormo, kaj mi ordonis veturi pli rapide.
La veturigisto plirapidigis la ĉevalojn, ĉiam rigardante orienten.
La ĉevaloj kuris akorde. Dume la vento ĉiuhore pli kaj pli fortiĝis. La nubeto aliformiĝis en blankkoloran nubegon, kiu peze sin levis, kreskante kaj ĉiam pli kaj pli multe kovrante la ĉielon. Ekneĝis, komence malgrandpece, poste ekfalis grandaj neĝaj flokoj. La vento ekmuĝis, komenciĝis ŝtormo.
En unu momento la malhela ĉielo kunmiksiĝis kun la neĝa maro. Ĉio malaperis.
”Nu, sinjoro!” kriis la veturigisto, ”malfeliĉo! Neĝoŝtormo!”
Mi elrigardis el sub la kovraĵo de la sledo: ĉie ĉirkaŭe estis mallumo kaj turnoblovo. La vento muĝegis tiel sovaĝe, tiel aŭtoritate, ke ĝi ŝajnis vivanta estaĵo; neĝo kovris min kaj Saveljiĉon; la ĉevaloj ekiris paŝe kaj baldaŭ haltis.
”Kial do vi ne veturas?” mi malpacience demandis la veturigiston.
”Por kio veturi?” respondis li, malsuprenirante de la konduksidloko, ”mi eĉ ne scias, kien ni venis: la vojo malestas, kaj mallumo ĉirkaŭe.”
Mi komencis lin insulti. Saveljiĉ defendis lin.
”Vi devus tiam kredi al ni,” li parolis kolerete, ”se ni estus revenintaj en la gastejon, vi nun, trinkinte teon, bone dormus ĝis mateno; la ventego ĉesus, kaj matene ni daŭrigus nian vojaĝon. Pro kio tiel rapidegi? Ŝajne ne pro edziĝa festeno?”
Saveljiĉ estis prava. Sed nun nenio plu estis farebla. La neĝo falis kaj falis. Apud la sledo formiĝis neĝa monteto. La ĉevaloj staris kun mallevitaj kapoj, tremetante de tempo al tempo. La veturigisto promenis ĉirkaŭ ili, pro nenionfarado ordigante la jungilaron. Saveljiĉ murmuradis; mi rigardis al ĉiuj flankoj, esperante vidi postsignon de iu loĝejo aŭ vojo, sed mi ne povis vidi ion krom la nebulita turnovento. Subite mi rimarkis ion nigran.
”He, veturigisto!” mi kriis, ”jen, rigardu – kio nigra tie vidi ĝas?”
La veturigisto fikse alrigardis.
”Dio scias, sinjoro,” li diris, residigante sin sur la konduksidlokon, ”ŝajne ne sledo, ne arbo, sed io moviĝanta. Kredeble aŭ lupo aŭ homo.”
Mi ordonis veturi al la nekonata objekto, kiu tuj ekmoviĝis renkonte al ni. Du minutojn poste apud ni estis homo.
”He, bonulo!” kriis al li la veturigisto, ”diru, ĉu vi eble scias, kie troviĝas la vojo?”
”La vojo estas ĉi tie: mi staras sur tute firma loko,” respondis la renkontito, ”sed kion ĝi utilas?”
”Aŭskultu, kamparano,” mi diris al li, ”ĉu vi konas la landon?
Ĉu vi eble konsentas alveturigi nin ĝis la proksima tranoktejo?”
”La lando estas konata de mi,” respondis la preterpasanto, ”dankon al Dio, mi ĝin estas traveturinta kaj trapaŝinta laŭlonge kaj laŭlarĝe. Sed rigardu, kia vetero! Facile estas perdi la vojon. Mi konsilas al vi halti ĉi tie kaj atendi: eble la ventego kvietiĝos, kaj la ĉielo sereniĝos, – tiam ni trovos la vojon per la steloj.”
Lia trankvila tono min kuraĝigis. Mi jam decidis, fordonante nin al la dia volo, pasigi la nokton meze de la stepo, kiam subite la preterpasanto vive sidigis sin sur la konduksidlokon, dirante al la veturigisto:
”Nu, dankon al Dio, proksime estas loĝejo. Turnu dekstren kaj veturu!”
”Kial mi veturu dekstren?” demandis la veturigisto ne kontente, ”kie vi vidas la vojon? Kompreneble: ĉevalo – mia, jungilaro – ne via, antaŭen do, ne staru (Rusa popoldiro)!”
La veturigisto, ŝajnis al mi, estis prava. ”Efektive,” mi interdiris, ”kial vi opinias, ke loĝejo estas proksime?”
”Ĉar vento ĵus de tie ekblovis,” respondis la kamparano, ”kaj mi ekflaris fuman odoron, do – loĝejo estas proksime.”
Lia sagaceco kaj lia subtila flarsento min mirigis. Mi ordonis al la veturigisto veturi. La ĉevaloj peze paŝis en la profunda neĝo. La sledo malrapide estis movata antaŭen, jen suprentirata sur neĝan monteton, jen falanta en kavaĵon, alterne klinata jen al la dekstra, jen al la maldekstra flanko. Tio similis navigadon de ŝipo sur malkvietaj maraj ondoj. Saveljiĉ ĝemadis, ĉiumomente tuŝegante mian flankon. Mi mallevis la antaŭan matkovraĵon, envolvis min en la pelton kaj endormi ĝis, lulata de la ventega kantado kaj de balanciĝado de malrapidega veturado.
Mi eksonĝis ion, kion mi neniam poste povis forgesi, kaj en kio mi ĝis nun vidas specon de profetaĵo, konsiderante la strangajn cirkonstancojn de mia sekvinta vivo.
La leganto senkulpigos min, kredeble sciante laŭ propra sperto, kiel multe homo inklinas sin fordoni al superstiĉoj, malgraŭ plena malŝato de antaŭjuĝoj.
Miaj sentoj kaj mia animo troviĝis en tia stato, kiam la reala vivo, cedante al dormaj revoj, kuniĝas kun ili en nebulaj fantomoj de la apenaŭ komenciĝinta dormado. Al mi ŝajnis, ke la ŝtormo ĉiam ankoraŭ furiozas, ke ni vagas meze de la neĝa dezerto. Subite mi vidis pordegon kaj enveturis en la korton de nia hejma bieno. Mia unua penso estis la timo, ke la patro koleros kontraŭ mi pro la nevola reveno sub la patrodoman tegmenton kaj povos ĝin kompreni kiel intencitan malobeon. Plena de maltrankvilo mi forsaltis de la sledo, kaj mi vidas: mia patrino renkontas min sur la perono kun mieno profunde ĉagrena. – ”Ne faru bruon,” ŝi diras al mi, ”la patro estas morte malsana. Li deziras adiaŭi vin!” Konsternita mi sekvis ŝin en la dormoĉambron. Jen mi vidas: la ĉambro estas malforte lumigita, ĉe la lito staras homoj kun malĝojaj mienoj. Mi senbrue aliras la liton; la patrino sublevas la litkurtenon kaj diras: ”Andreo Petroviĉ! Peĉjo alveturis: li revenis, eksciinte pri via malsano! Benu lin.” – Mi genuis kaj levis la okulojn al la malsanulo. Kio do? Anstataŭ mia patro, mi vidas en la lito kamparanon nigrebarban, kiu min gaje rigardis.
Miregante mi min turnas al la patrino, demandante:
”Kion tio signifas? Li ne estas la patro. Por kio do mi petu pri beno tiun kamparanon?” – ”Tute egale, Peĉjo,” respondis la patrino, ”tio estas via edziĝbena patro; kisu lian manon, kaj li benu vin!” Mi ne volis obei. Tiam la kamparano salte leviĝis de la lito, eltiris hakilon de post la dorso kaj svingis ĝin al ĉiuj flankoj. Mi volis kuri, sed jam ne povis; la ĉambro pleniĝis je malvivuloj; mi falpuŝiĝis kontraŭ kadavroj kaj glitfaletis en sangan malsekaĵon … La terura kamparano afable min alvokis, dirante: ”Ne timu, venu, ke mi vin benu!” Teruro kaj mirego ekposedis min. En la sama momento mi vekiĝis. La ĉevaloj staris. Saveljiĉ tenis min je la brako kaj diris:
”Bonvolu eliri, sinjoro, ni alvenis.”
”Kie?” mi demandis, frotante la okulojn.
”En gastejo. Helpis sinjoro Dio, ni rekte al la korta barilo venis. Eliru pli rapide, sinjoro, varmigu vin.”
Mi eligis min el la sledo. La ventego ankoraŭ blovis, kvankam kun malpli granda forto. Estis tiel mallume, ke oni povus al si elpiki la okulon (Rusa parolturno). La mastro renkontis nin ĉe la pordego, tenante lanternon sub la basko; li enirigis nin en ĉambron ne vastan, sed sufiĉe puran; keno (En tiu epoko petrolo ankoraŭ ne estis uzata, kaj kamparanaj domoj estis ordinare lumigataj per brulanta keno, enŝovita en specialan ingon aŭ tute simple en murfendon) lumigis la ĉambron. Sur la muro pendis pafilo kaj alta kozaka ĉapo.
La mastro, urala kozako, ŝajnis viro ĉirkaŭ 60-jara, ankoraŭ freŝa kaj vigla. Saveljiĉ enportis nian skatolon kun provizoj, postulis fajron por prepari teon; neniam antaŭe teo ŝajnis al mi tiel necesa. La mastro klopode eliris.
”Kie do estas nia kondukinto?” mi demandis Saveljiĉon.
”Ĉi tie, via moŝto,” respondis al mi voĉo de supre.
Mi suprenrigardis al la kuŝbreto kaj vidis nigran barbon kaj du brilantajn okulojn.
”Ŝajne, amiko, vi trafrostiĝis?”
”Kiel mi povus ne trafrostiĝi, vestita per nura malnova kaftano!
Mi havis pelton, sed – mi ne malkonfesu la pekon – hieraŭ mi ĝin lasis kiel garantiaĵon ĉe drinkejmastro: la frosto ŝajnis al mi ne forta.”
En tiu momento la mastro eniris kun bolanta samovaro.
Mi proponis al nia kondukinto tason da teo; li malsuprenvenis de la kuŝbreto. Lia eksteraĵo ŝajnis al mi rimarkinda. Li estis viro preskaŭ 40-jara, mezkreska, ne dika, sed larĝŝultra.
En lia nigra barbo vidiĝis jam grizaj haroj; liaj vivoplenaj grandaj okuloj estis eksterordinare moviĝemaj. Lia fizionomio havis esprimon sufiĉe agrablan, sed friponecan. La kapharoj estis tonditaj cirkle (Laŭ kamparana modo); li surhavis disŝiritan kaftanon kaj tataran sakpantalonon. Mi donis al li tason da teo; li gustumis, faris grimacon.
”Via moŝto, estu afabla, bonvolu ordoni, ke oni regalu min per glaso da brando: teo ne estas nia kozaka trinkaĵo.”
Mi volonte plenumis lian deziron.
La mastro prenis el sia ŝranko botelon kaj glason, aliris, alrigardis lin kaj diris:
”He, he, denove vi venis en nian landon! De kie Dio vin alportis?”
Mia kondukinto signifoplene palpebrumis kaj respondis per proverbo:
”Flugis birdo super kampo, bekis ĝi kanabon, ĵetis la avino ŝtonon, – maltrafis la birdon. Nu, kiel fartas la viaj?”
”La niaj?” ripetis la mastro, daŭrigante interparolon alegorian, ”oni volis sonorigi por vespera preĝo, la edzino de la pastro ne permesis: dum la pastro gaste sidis, en tombejo diabloj ridis …”
”Silentu, amiko,” respondis la vagulo, ”kiam estos pluvo, tiam estos fungoj; kiu havos fungojn, tiu korbon havos. Sed dume (li refoje palpebrumis) metu la hakilon post la dorson, ĉar jam venas arbaristo. Je via sano, Moŝta sinjoro!”
Li prenis la glason, faris krucosignon kaj unuspire eltrinkis la brandon; poste li salutis min kaj reiris sur la kuŝbreton.
En tiu vespero mi tute ne povis kompreni ilian rabistan interparolon, nur poste mi konjektis, ke ĝia temo estis la antaŭnelonge kvietigita ribelo de la urala kozaka armeo. Saveljiĉ aŭskultis, ne kaŝante grandan malplezuron. Li suspekte alrigardis jen la mastron, jen la kondukinton. La gastejo staris izolite en la stepo, malproksime de kia ajn vilaĝo, kaj tre similis rabistan nestegon. Sed nenio estis farebla. Ne estis eble eĉ pensi pri daŭrigo de la vojaĝo. La maltrankvila humoro de Saveljiĉ min amuzis. Dume mi min preparis por dormi kaj kuŝigis min sur benkon. Saveljiĉ aranĝis sian dormolokon sur la forno; la mastro kuŝigis sin sur la plankon. Baldaŭ la tuta ĉambro ekronkis; ankaŭ mi dormis ŝtonan dormon.
Vekiĝinte matene sufiĉe malfrue, mi vidis, ke la ventego kvietiĝis. La suno brilis. Neĝo per blindiga tavolo kovris la senliman stepon. La ĉevaloj estis jungitaj. Mi pagis al la mastro, kiu prenis de ni tiel moderan sumon, ke eĉ Saveljiĉ ne volis disputi kaj marĉandi laŭ sia kutimo, kaj liaj hieraŭaj suspektoj tute malaperis. Mi vokis la kondukinton, dankis lin pro la al ni donita helpo kaj ordonis al Saveljiĉ doni al li duonrublan trinkmonon. Saveljiĉ sulkigis la vizaĝon.
”Duonrublan trinkmonon?” li mire diris, ”por kio? Ĉu por tio, ke vi bonvolis alveturigi lin al la gastejo? Bonvolu agi, kiel vi volas, sinjoro, sed ni ne havas superfluajn monrublojn. Se al ĉiu ni donas trinkmonon, ni mem baldaŭ estos malsatantaj.”
Mi ne povis disputi kontraŭ Saveljiĉ. Nia mono, laŭ mia promeso, troviĝis en lia plena dispono. Tamen estis al mi bedaŭrinde, ke mi ne povis dece danki la homon, kiu nin savis, se ne el malfeliĉo, almenaŭ el situacio tre malagrabla.
”Bone,” mi diris tute trankvile, ”se vi ne volas doni duonrublon, alportu iun el miaj vestoj. Li ja estas vestita ne sufiĉe varme. Donu al li mian leporfelan palton.”
”Kompaton, sinjoro Petro Andreiĉ!” diris Saveljiĉ, ”por kio servos al li via leporfela palto? La hundo ja fordrinkos ĝin en la unua renkontota gastejo.”
”Ne estas via zorgo, maljunuleto,” diris la vagulo, ”ĉu mi ĝin fordrinkos aŭ ne. Lia moŝto malavare donacas al mi sian propran sinjoran palton: tia estas lia sinjora volo, kaj via sklava devo estas ne disputi, sed obei.”
”Dion vi ne timas, rabulo,” kolere sin turnis al li Saveljiĉ, ”vi ja vidas, la moŝta infano ne estas ankoraŭ tute prudenta, kaj vi ĝojas, ke vi povas lin prirabi pro lia naiveco. Por kio vi bezonas la sinjoran palton? Vi eĉ ne povus ĝin surtiri sur viajn malbenindajn ŝultrojn.”
”Mi petas vin, Saveljiĉ, ĉesu saĝumi,” mi diris al mia vartisto, ”tuj alportu la palton!”
”Sinjoro Dio!” ĝemis nia Saveljiĉ, ”la leporfela palto ja estas preskaŭ nova! Se vi al iu alia donacus, sed ne al drinkulo ĉifonvestita.”
Tamen la leporfela palto aperis. La kamparano tuj ĝin prove vestis. Efektive, la palto, kiu eĉ por mi jam ne tute taŭgis, estis por li iom malvasta. Tamen li sagace trovis rimedon kaj, antaŭ ol gin surtiri, malkudris ĝin kelkloke. Saveljiĉ preskaŭ plorĝemis, aŭdante la krakon de fadenoj.
La vagulo estis tre kontenta, ricevinte mian donacon. Li akompanis min ĝis la sledo kaj diris kun profunda saluto:
”Dankon, via sinjora moŝto! Dio vin rekompencu por via virto. Neniam mi forgesos vian malavarecon.”
Li ekiris laŭ la hieraŭa vojo, dum mi ekveturis plu, donante neniun atenton al Saveljiĉ, kaj baldaŭ mi forgesis pri la hieraŭa ŝtormo, pri nia kondukinto kaj pri la leporfela palto.
Alveninte en Orenburgo, mi tuj prezentis min al la generalo.
Mi ekvidis viron de alta kresko, sed jam kurbiĝintan pro maljuneco. Liaj longaj haroj estis jam tute blankaj. Lia malnova kolorperdinta uniforma surtuto rememorigis militiston el la epoko de Anna Ivanovna (Imperiestrino de Ruslando de 1730 ĝis 1740); li parolis kun rimarkebla germana akcento. Mi enmanigis al li la leteron de mia patro.
Aŭdinte tiun nomon, li rapide rigardis min:
”Mia Dio!” li diris, ”ŝajne, antaŭ nelonge Andreo Petroviĉ estis en via aĝo, kaj jen: kian bravulon-filon li jam havas! Ha, tempo, tempo!”
Li malsigelis la leteron kaj eklegis ĝin duonvoĉe, farante proprajn rimarkigojn:
” ’Estimata sinjoro Andreo Karloviĉ, mi esperas, ke via ekscelenco …’ Por kio tia ceremonieco! Fi, kial li ne hontas? Certe, disciplino estas afero plej grava, tamen ĉu oni skribas tiamaniere al sia malnova kamarado? – ’… ekscelenco ne forgesis’… m. m. …’kaj … kiam … la mortinta ĉefmarŝalo Münich … la militiro … ankaŭ Karolinjon …’ He, Bruder (Germ. ”frato”), do li ankoraŭ memoras niajn tiamajn petolaĵojn? … Nun pri la afero … ’al vi mian petolulon’ … m. m. … ’teni en erinacaj gantoj’ … Kio estas tio, ’erinacaj gantoj’? … Kio estas tio, ’erinacaj gantoj’? Tio, verŝajne, estas rusa proverbo … Kion signifas ’erinacaj gantoj’ …?” ripetis li, sin turnante al mi.
”Tio signifas,” respondis mi kun mieno plej senkulpa, ”trakti kun mildeco, ne tro severe, donadi pli da libereco, t. e. teni en erinacaj gantoj.”
”M. m. … mi komprenas … ’kaj ne donadi al li multan liberecon’.
… Ne, videble, la ’erinacaj gantoj’ signifas ion alian … ’Aldone … lian pasporton’ … Kie ĝi estas, via pasporto? Ha, jen … ’Informi la Simeonan regimenton’ … Nu, bone, bone.
Mi ĉion faros …’Vi permesos eksterrange ĉirkaŭpreni vin kaj … via maljuna kamarado kaj amiko’ … he! fine li trovis la tonon … k. t. p. kaj t. p. – Nu, mia kara!” li diris, finleginte la leteron kaj metinte flanken mian pasporton, ”ĉio estos farata: vi estos transregistrata kiel oficiro en la *** regimenton.
Sed por ke vi dume ne perdu la tempon, veturu morgaŭ en la Bjelogorskan citadelon, kie vi restos sub komando de kapitano Mironov, viro bona kaj honesta. Tie vi estos efektiva militisto, vi lernos disciplinon. En Orenburgo vi havas nenion por fari: distreco malutilas al junuloj. Sed hodiaŭ mi petas vin veni al mi por tagmanĝi.”
”De horo al horo fariĝas al mi pli malfacile!” pensis mi;
”kion utilis al mi, ke mi preskaŭ de naskiĝo jam estis gvardia serĝento? Kion mi per tio profitis? Nun mi devas veturi en la *** regimenton kaj en la dezertan citadelon, ĉe la limo de la kirgizo-kajsacaj stepoj!”
Mi tagmanĝis ĉe Andreo Karloviĉ kune kun lia maljuna adjutanto. Severa germana ekonomio regis ĉe lia tablo, kaj mi pensis, ke la timo vidi plurfoje min gasto ĉe lia fraŭla manĝotablo, estis ioma kialo de mia rapida forsendo en la garnizonon.
En la sekvanta tago mi adiaŭis la generalon kaj ekveturis al la por mi destinita oficloko.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.