La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII: La malbonvena gasto

Gast’ en tempo malĝusta
Estas ŝtono sur brusto
(En Rusujo oni diras ”Gasto malbonvena estas pli malbona ol tataro”).
(Proverbo)

La placo senhomiĝis. Mi staris ankoraŭ samloke kaj ne povis rekolekti miajn pensojn, malordigitaj de la teruraj impresoj.

Nesciado pri la sorto de Marja Ivanovna plej multe min teruris. Kie ŝi estas? Kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi sukcesis kaŝi sin?

Ĉu fidinda estas ŝia rifuĝloko? Plena de korŝirigaj pensoj mi eniris la kapitanan domon … La ĉambroj estas malplenaj: ĉiuj seĝoj, tabloj, kestegoj estas disrompitaj, la vazaro – dispecigita, ĉio – disĵetita. Mi suprenkuris la mallarĝan ŝtuparon, kondukantan en la subtegmentejon, kaj unuafoje mi eniris la ĉambreton de Marja Ivanovna. Mi vidis ŝian liton, videble traserĉitan de la rabistoj; la ŝranko estis disbatita, ĉio el ĝi forrabita; lampeto lumetis ankoraŭ antaŭ la kadroj, el kiuj ĉiuj sanktpentraĵoj estis malaperintaj. Sendifekta restis speguleto inter du fenestroj. Kie do estis la loĝantino de ĉi tiu modesta virgulina ĉelo? Terura penso trakuris mian kapon: mia imago pentris al mi ŝin en la manoj de rabistoj … Mia koro kuntiriĝis … Mi maldolĉe, maldolĉe ekploris kaj laŭte eldiris la nomon de mia kara Marja Ivanovna …

En tiu momento aŭdiĝis malforta brueto, kaj de post la ŝranko eliris Palaŝka, pala, tremetanta. – ”Ha, Petro Andreiĉ!” ŝi diris kunfrapante la manojn. ”Kia tago! Kiaj teruraĵoj!”

”Kie estas Marja Ivanovna?” mi demandis malpacience.

”Kio okazis al ŝi?”

”Nia fraŭlino estas vivanta,” respondis Palaŝka; ”ŝi sin kaŝas ĉe Akulina Pamfilovna.”

”Ĉe la edzino de la pastro!” kriis mi terurite. ”Mia Dio! Tie ja estas nun Pugaĉov!”

Mi rapide elkuris eksteren kaj kuregis al la pastra domo, nenion vidante nek sentante! De tie aŭdiĝis kriado, ridegado, kantado … Pugaĉov festenis kun siaj kamaradoj. Ankaŭ Palaŝka kuris post mi al la pastra domo. Mi petis ŝin nerimarkeble elvoki al mi Akulinan Pamfilovnan. Post momento la edzino de la pastro venis al mi en la vestiblon kun malplena brandbotelo en la manoj.

”Pro Dio! Kie estas Marja Ivanovna?” mi demandis kun nepriskribebla maltrankvilo.

”Ŝi kuŝas, mia karulino, en mia lito, tie, malantaŭ la vando!” respondis la edzino de la pastro.

”Nu, Petro Andreiĉ, preskaŭ okazis malfeliĉo, sed dankon al Dio! ĉio feliĉe pasis. Apenaŭ la rabisto sidiĝis ĉe la manĝotablo, ŝi, la kompatinda knabino, regajnis la konscion kaj ekĝemis! Mi preskaŭ mortis pro timego! Li aŭdis …”Kiu tie ĉe vi ĝemas, maljunulino?” Mi humilege salutis la rabiston, ĝiszone kliniĝante: ”Mia nevino estas malsana, via imperiestra moŝto!” – ”Vidigu al ni vian nevinon, maljunulino!” Ekbatis mia koro, sed estis nenio farebla. – ”Se vi volas, via imperiestra moŝto. Sed la knabino ne povas leviĝi kaj al vi veni.”

”Ne grave, maljunulino, mi mem iros por ŝin vidi.” Kaj li ekiris, la malbenito, malantaŭ la vandon, flankentiris la kurtenon, rigardis al la lito per siaj akcipitraj okuloj, – kaj nenion plu! Helpis al mi Dio! Bonvolu kredi, mi kaj la pastro tiam jam estis preparitaj al morto martira. Feliĉe, la kompatindulino ne rekonis lin. Sinjoro Dio! Ĝisvivis ni tiajn festotagojn (Rusa esprimo: anstataŭ ”malfeliĉaĵojn”)! Teruraĵo!

La kompatinda Ivan Kuzmiĉ! Kiu povus tion supozi? Kaj ankaŭ Vasilisa Jegorovna! Kaj Ivan Ignatjiĉ! Pro kio ankaŭ li?

Pro kio vi estas indulgita? – Kion vi diros pri Ŝvabrin, Aleksej Ivanoviĉ? Jen li jam tondigis al si la harojn laŭ kozaka kutimo kaj nun festenas tie kun ili. Vere, lertulo, oni povas diri!

Kiam mi diris pri mia malsana nevino, kredu al mi, li alrigardis min, kvazaŭ volante tranĉi mian koron, tamen li ne perfidis ion, dankon al li!”

En tiu momento aŭdiĝis ebriaj krioj de la gastoj kaj la voĉo de patro Gerasim. La gastoj postulis brandon, la pastro vokis la edzinon. Tiam la edzino de la pastro ekrapidis:

”Iru hejmen, Petro Andreiĉ, nun mi ne povas kun vi paroli.

Jen la rabistoj diboĉas. Okazos malfeliĉo, se ili en ebria stato vin vidos. Adiaŭ, Petro Andreiĉ! Estu kio estos! Ni esperu, ke Dio nin ne forlasos.”

La edzino de la pastro foriris. Iom trankviligita, mi iris en mian loĝejon. Preterirante la placon, mi vidis ĉirkaŭ la pendigilo kelkajn baŝkirojn, kiuj, sin interpuŝegante, fortiris botojn de la pendigitoj. Kun granda peno mi forpremis mian indignon, sentante tutan senutilecon de mia nuna enmiksiĝo.

Tra ĉiuj stratoj kuris rabistoj, prirabante la oficirajn loĝejojn.

Ĉie sonis krioj de ebriaj ribeluloj. Mi venis en mian hejmon.

Saveljiĉ renkontis min ĉe la sojlo.

”Dankon al Dio,” li kriis, vidante min, ”mi jam estis timanta, ke la rabistoj vin denove kaptis … Kara Petro Andreiĉ, bonvolu kredi! ĉion ĉe ni la friponoj forrabis: vestojn, vazaron, ĉiujn aĵojn, nenion oni por ni lasis. Nu, ne grave! Ni danku Dion, ke vin oni lasis vivanta! Karulo, ĉu vi rekonis la hetmanon?”

”Ne. Kiu do li estas?”

”Do vi ne rekonis? … Ĉu vi forgesis la drinkulon, kiu en la gastejo elpetis por si vian palton? palton leporfelan, tute novan; surtirante ĝin, la kanajlo eĉ la kunkudrojn krevigis.”

Mi ekmiris. Efektive, la simileco inter Pugaĉov kaj mia iama kondukinto estis okulfrapa. Mi estis certa, ke Pugaĉov kaj tiu viro estas la sama persono, kaj nun mi komprenis la kaŭzon de mia ĵusa pardoniĝo. Mi ne povis ne miri pri tiu stranga kunĉeniĝo de la cirkonstancoj: la infana palto, iam donacita de mi al vagulo, nun liberigis min de pendigila maŝo; drinkulo kiu iam vagadis tra gastejoj, en la nuna tempo sieĝas citadelojn kaj skuegas la regnon.

”Ĉu vi ne deziras manĝi?” diris Saveljiĉ, senŝanĝa pri siaj kutimoj. ”Hejme ni nenion havas, sed mi tuj iros por serĉi ion kaj kuiros por vi.”

Restante sola mi enprofundiĝis en meditado.

Kion nun mi devas fari? Resti en la citadelo, subiĝinta al la krimulo, aŭ aliĝi al lia bando – tio ne konvenis al oficiro. Mia ofica devo postulis, ke mi urĝe direktu min tien, kie mia servado povos ankoraŭ utili al la patrolando en la nunaj malfacilaj cirkonstancoj … Sed mia amo potence postulis, ke mi restu apud Marja Ivanovna, estu ŝia protektanto kaj defendanto.

Kvankam mi antaŭvidis senduban kaj baldaŭan ŝanĝon de la cirkonstancoj, tamen mi ne povis ne tremi, prezentante al mi ŝian danĝeran situacion.

Miaj meditoj estis interrompataj de alkuranta kozako, kiu venis por anonci al mi: ”Lia imperiestra moŝto postulas vin al si.”

”Kie li nun estas?” mi demandis, preta obei.

”En la domo de la citadelestro,” respondis la kozako. ”Post la tagmanĝo lia moŝto bonvolis viziti ŝvitbanejon, kaj nun li dormas. Jen, via moŝto, laŭ ĉio estas videbla lia alta deveno: tagmanĝante li bonvolis formanĝi du rostitajn porkidojn, kaj en la ŝvitbanejo li ordonis hejti tiel varmege, ke eĉ Taraso Kuroĉkin ne eltenis, fordonis la branĉan balailon al Tomĉjo Bikbaev kaj kun peno reakiris la spiron, surverŝinte sin per malvarma akvo. Jes, mi konfesas, ĉiuj liaj manieroj estas tiel gravaj … Sin lavante en la ŝvitbanejo, li montris siajn carajn stampsignojn, kiujn li havas sur la brusto: ĉe unu flanko dukapan aglon, grandan kiel kvinkopeka monero, ĉe la dua lian propran portreton.”

Mi ne trovis necese refuti la opiniojn de la kozako kaj mi iris kune kun li en la kapitanan domon, antaŭpentrante al mi mian intervidiĝon kun Pugaĉov kaj penante diveni, kia estos ĝia rezulto. La leganto certe bone prezentas al si, ke mi ne estis tute trankvila.

Krepuskiĝis, kiam mi aliris la domon de la citadela estro. La terura pendigilo kun siaj viktimoj konturiĝis kiel nigra silueto.

La kadavro de la kompatinda edzino de la kapitano ankoraŭ kuŝis ĵetita sub la perono, antaŭ kiu garde staris du kozakoj.

Mia akompananto eniris por anonci min kaj, tuj reveninte, enirigis min en la ĉambron, en kiu mi hieraŭ tiel emocie adiaŭis la karan Marjan Ivanovnan.

Mi ekvidis scenon neordinaran. Ĉirkaŭ la tablo, kovrita per tablotuko kaj surŝargita per boteloj kaj glasoj, sidis Pugaĉov kun dekkelko da kozakaj ĉefoj en ĉapoj kaj diverskoloraj ĉemizoj, ĉiuj jam varmegigitaj per brando, kun ruĝaj vizaĝaĉoj, kun brilaj okuloj. Inter ili ne estis Ŝvabrin, nek nia policisto, la novebakitaj perfiduloj.

”Ha, Moŝta sinjoro,” diris Pugaĉov, vidante min, ”bonvenon; honoron al vi kaj lokon! Estu bonvena!”

Liaj kunuloj iom kunŝoviĝis. Mi silente sidiĝis ĉe la rando de la tablo. Mia najbaro, juna kozako, bonstatura kaj bela, enverŝis por mi glason da brando, kiun mi eĉ ne gustumis.

Scivole kaj atente mi observis la kunvenintojn. Pugaĉov okupis la ĉefan lokon, kubutapoginte kaj subtenante la nigrabarban mentonon per sia potenca pugno. Liaj regulaj kaj sufiĉe agrablaj vizaĝtrajtoj tute ne vidigis kruelecon. Li ofte alparolis viron proksimume 50-jaran, nomante lin jen grafo, jen Simofejiĉ, iafoie eĉ onklo. Ĉiuj sin traktis reciproke kiel kamaradoj kaj montris neniun humilan preferon por sia hetmano. La konversacio koncernis la matenan atakon, la progresadon de la ribelo kaj la estontan agadon. Ĉiu sin laŭdegis, faris proponojn kaj senĝene kritikis la opiniojn de Pugaĉov. Ĉi tiu stranga milita konferenco faris la decidon marŝi kontraŭ Orenburgo, arogantaĵo, kiu preskaŭ estis kronata de bedaŭreginda sukceso.

La militiro estis destinita por la morgaŭa tago.

”Nu, fratoj, antaŭ ol iri dormi, ni kantu nian amatan kanton!

Ĉumakov! komencu!”

Mia najbaro alttenore ekkantis malgajsonan burlakan (Burlakoj estis apudvolgaj laboristoj, kiuj en la epoko, kiam vaporŝipoj ankoraŭ ne ekzistis tie, multope tirtrenadis ŝipojn kaj barkojn per ŝnurego, irante laŭ la bordo kontraŭ la fluo de la rivero) kanton; ĉiuj aliaj ĥore kunkantis:

Verda kverkarbaro, ho, ne bruu,
Ne malhelpu min bravulon meditadi;
Ĉar mi iros morgaŭ al juĝisto,
Juĝist’ plej severa, ĉar li estas car’!

”Estos min la caro demandanta:

Kune kun kiu vi ŝtelis kaj rabadis?
Ĉu grandnombra estis via kunular’?

Plenan veron mi rakontos al vi tuj,
Al vi, respektinda nia pia car’:
Kvar kunulojn karajn nur posedis mi:
La unua estis mallumega nokt’,
Kaj la dua estis mia tranĉileg’,
Mia tria estis mia rajdĉeval’,
Mia kvara estis forta pafilark’.
Akraj saĝoj estis mia senditar’.” –
”Gloron al vi, brava kamparan’!
Brave rabis vi, brave respondas nun.
Kaj pro tio nun donacos mi al vi
Altan konstruaĵon meze de la kamp’,
El du traboj kun supra transtrab’
.”

Ne estas eble rakonti, kiel forte emociigis min tiu popolkanto pri pendigilo, kantata de homoj, destinitaj al pendigo.

Iliaj minacaj mienoj, la agorda kantado, la malgajiga nuancado de la teksto, per si mem plensignifa, ĉio ĉi plenigis mian poetan animon per vere tremiga teruro.

La gastoj trinkis ankoraŭ po unu glason da brando, leviĝis kaj adiaŭis Pugaĉovon. Mi volis eliri kun ili, sed Pugaĉov diris:

”Residiĝu! mi volas kun vi paroli.”

Ni restis okulo kontraŭ okulo.

Dum kelke da minutoj daŭris nia ambaŭflanka silentado.

Pugaĉov fikse min rigardis, de tempo al tempo fermetante la maldekstran okulon kun esprimo de friponeca ironio. Fine li ekridis kun tia sincera gajeco, ke ankaŭ mi, vidante tion, same ekridis, ne sciante pro kio.

”Nu, konfesu, via moŝto!” li diris. ”Ĉu forte vi ektimis, kiam miaj bravuloj ĵetis al vi ŝnuron ĉirkaŭ la kolon? Certe, la ĉielo ŝajnis al vi ŝafofelo (Rusa popolamata esprimo)? Jes, jes, vi nepre balanciĝus nun sub la transtrabo, se tiam ne estus alkurinta via servisto. Mi lin tuj rekonis, la maljunulaĉon. Ĉu venis al vi en la kapon, via moŝto, ke la viro, kiu vin alkondukis al gastejo, estis la imperiestro mem? (Li penis sin ŝajnigi grava kaj mistera) Vi grave kulpi ĝis antaŭ mi,” daŭrigis li, ”tamen mi indulgis vin pro via virto, pro tio, ke vi faris al mi servon, kiam mi estis devigata min kaŝi al miaj malamikoj. Ĉu nur tion vi vidos? Ĉu, nur tiel mi rekompencos vin, kiam mi rericevos mian regnon? Ĉu vi promesas servi al mi fervore?”

La demando de la rabisto kaj lia aroganteco ŝajnis al mi tiel amuzaj, ke mi ne povis ne rideti.

”Pri kio vi ridetas?” li demandis, sulkigante la frunton. ”Ĉu eble vi ne kredas, ke mi estas la imperiestro? Diru malkaŝe!”

Mi konfuziĝis. Nomi la vagulon imperiestro, mi neniel povis: tio ŝajnis al mi nepardonebla kuraĝmanko. Sed se mi nun nomus lin uzurpulo, mi elmetus min al certa pereo; tamen, tio, por kio mi estis preta sub la pendigilo, antaŭ la okuloj de la tuta popolo, en la unua flamo de indigno, tio nun estis konsiderata de mi senutila fanfaronaĵo. Mi hezitis. Pugaĉov kun severa mieno atendis mian respondon. Fine (eĉ hodiaŭ mi kun kontentiĝo rememoras la tiaman momenton) la devosento eksuperis en mi la homan malfortecon. Mi respondis:

”Aŭskultu! mi diros al vi la tutan veron. Konsideru mem, ĉu mi povas kredi, ke vi estas la imperiestro. Vi, homo prudenta, tuj mem komprenus, ke mi ruzas.”

”Kiu do mi estas, laŭ via konsidero?”

”Dio scias! Sed kiu ajn vi estas, vi faras danĝeran ŝercon.”

Pugaĉov fluge min alrigardis.

”Do vi ne kredas, ke mi estas la caro Petro Fedoroviĉ? Nu, bone. Sed ĉu homo kuraĝa ne atingas ĉion? Ĉu Griŝka Otrepjev (La unua ruslanda nomuzurpulo:, Grigorij Otrepjev, en la historio nomata Falsa Dimitrij, per trompo akiris la caran tronon 1605 kaj regis ĝis 1606, kiam li estis mortigita. Li ludis la rolon de Dimitrij, la plej juna filo de Ivano IV, kiu mortis (aŭ estis mortigita) en sia sepa jaro) ne iam estis caro? Pensu pri mi kion ajn, sed ne forlasu min. Ĉio cetera estu por vi indiferenta. Ĉiu pastro estas patro (Rusa esprimo).

Servu al mi kun plena fideleco, kaj mi vin nomos princo Potjomkin kaj ĉefmarŝalo. Kion vi opinias pri tio?”

”Ne,” respondis mi firme, ”mi estas naskita nobelo, mi ĵuris fidelecon al nia imperiestrino; servi al vi mi ne povas. Se vi efektive deziras fari al mi bonaĵon, permesu al mi foriri Orenburgon.”

Pugaĉov enpensiĝis.

”Sed se mi vin nun foririgos,” li diris, ”ĉu vi promesas almenaŭ ne servi kontraŭ mi?’, ”Kiel mi povas tion promesi?” mi respondis. ”Vi ja mem scias, ke tio ne okazos laŭ mia volo: se oni sendos min kontraŭ vin, mi iros, nenio restos al mi por fari. Jen vi mem nun estas hetmano, vi mem postulas obeadon de viaj subuloj. Kio okazus, se mi ne plenumus mian militservan devon, kiam mia servo estos postulata? Mia kapo estas en viaj manoj: se vi liberigos min, mi vin dankos; se vi ekzekutos min, Dio vin juĝu; tamen mi diris al vi la veron.”

Mia sincereco videble mirfrapis Pugaĉovon.

”Estu tiel!” li diris, frapante min sur la ŝultron, ”laŭ mia volo, mi punas, laŭ mia volo – indulgas. Iru al ĉiuj kvar flankoj (Rusa esprimo), faru kion vi volas. Morgaŭ venu por adiaŭi min, sed nun iru dormi; ankaŭ mi sentas min dormema.”

Mi forlasis Pugaĉovon kaj eliris eksteren. La nokto estis senventa kaj frosta. La luno kaj steloj forte brilis, lumigante la placon kaj la pendigilon. La citadelo staris silenta kaj senluma.

Nur en la trinkejo vidiĝis lumo kaj bruis malfruiĝintaj diboĉuloj. Mi alrigardis la pastran domon. La fenestrokovriloj kaj pordego estis ŝlositaj. Ŝajne en la domo ĉio estis trankvila.

Mi venis en mian loĝejon kaj trovis Saveljiĉon malĝojegan pro mia foresto. La sciigo pri mia liberiĝo lin nedireble ĝojigis.

”Dankon al vi, Sinjoro Dio!” li diris, farante signon de kruco, ”morgaŭ en la plej frua mateno ni forlasu la citadelon kaj ni iru, kien la okuloj rigardas (Rusa esprimo). Mi preparis al vi ion por manĝi, karulo; manĝu kaj poste dormu ĝis mateno kvazaŭ en Dia sino (Rusa esprimo).

Mi sekvis lian konsilon kaj, vespermanĝinte kun grandega apetito, mi ekdormis sur la nuda planko, laca korpe kaj anime.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.