La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XII: La orfino

Kiel pomarbeto nia
Staras senpinta, senbranĉa,
Same princidino nia
Vivas sen paĉjo, sen panjo:
Por edziĝsoleno, kiu do ornamos ŝin?
Kiu donos benon al la fianĉin’?
(Edziĝa kanto)

La sledo haltis ĉe la perono de la kapitana domo. La loĝantaro rekonis la sonorileton de Pugaĉov kaj amase kuris post ni. Ŝvabrin atendis sur la perono. Li estis vestita kiel kozako, eĉ barbeton li por si kreskigis. La perfidulo helpis al Pugaĉov eliĝi el la sledo, per humilegaj vortoj esprimante siajn ĝojon kaj fervoron. Vidinte min, li iom konfuziĝis, sed tuj sin regis, etendis al mi la manon kaj diris:

”Ankaŭ vi apartenas al ni! De longe vi devus tion fari.”

Mi min forturnis, nenion dirante.

Mia koro ekdoloris, kiam ni eniris la de longe konatan ĉambron, kie surmure pendis ankoraŭ la diplomo de la mortinta citadelestro kiel malgaja epitafo de la pasintaĵo. Pugaĉov sidiĝis sur la sama kanapo, sur kiu iam dormetadis Ivan Kuzmiĉ, enlulata de murmurado de sia edzino. Ŝvabrin mem enverŝis por li brandon. Pugaĉov trinkis glaseton kaj diris: ”Regalu ankaŭ lian moŝton!”

Ŝvabrin aliris al mi kun sia pleto, sed mi la duan fojon min forturnis de li. Li videble sentis sin ĝenata. Kiel homo ne malŝaga, li konjektis, ke Pugaĉov estas pri li ne kontenta. Li timis Pugaĉovon, kaj min li rigardis kun forta malfido. Pugaĉov informiĝis pri la stato de la citadelo, pri la famoj koncerne la malamikon ktp. Subite li demandis lin tute neatendite:

”Diru, mi petas, kiun knabinon vi havas ĉi tie arestita?

Montru ŝin al mi!”

Ŝvabrin morte paliĝis.

”Via imperiestra moŝto,” li diris per tremanta voĉo, ”via imperiestra moŝto, ŝi ne estas arestita, ŝi estas malsana, ŝi kuŝas en la subtegmenta ĉambro.”

”Konduku min al ŝi,” diris la uzurpulo leviĝante.

Ne estis eble malobei. Ŝvabrin kondukis Pugaĉovon en la subtegmentan ĉambreton de Marja Ivanovna. Mi sekvis ilin.

Ŝvabrin haltis sur la ŝtuparo.

”Via imperiestra moŝto! Vi rajtas postuli de mi ĉion, kion vi volas, nur bonvolu ne permesi, ke flanka persono eniru la dormoĉambron de mia edzino.”

Mi ektremetis.

”Do vi estas edziĝinta …” mi diris al Ŝvabrin, preta lin disŝiri.

”Trankvilon!” interrompis min Pugaĉov, ”tio estas mia afero.

Sed vi,” li sin turnis al Ŝvabrin, ”ne saĝumu kaj ne afektu: ĉu ŝi estas aŭ ne estas via edzino, tio por mi estas indiferenta, mi enirigos al ŝi tiun, kiun mi volas. Via moŝto, bonvolu sekvi min!”

Ĉe la pordo de la ĉambro Ŝvabrin ree haltis kaj diris per interrompata voĉo:

”Via imperiestra moŝto, mi avertas vin, ke ŝi havas fortan febron kaj jam la trian tagon seninterrompe deliras.”

”Malŝlosu!” ordonis Pugaĉov.

Ŝvabrin palpserĉis en siaj poŝoj kaj diris, ke li ne kunprenis la ŝlosilon. Pugaĉov piedpuŝis la pordon, la seruro forsaltis, la pordo malfermiĝis, ni eniris.

Mi rigardis kaj rigidiĝis. Sur la planko sidis Marja Ivanovna, pala, maldika, kun senorde pendantaj haroj, en ĉifonita kamparanina vesto. Antaŭ ŝi staris kruĉo da akvo, kovrita per peco da pano. Vidante min, ŝi ektremis kaj ekkriis. Kion mi tiam sentis, mi nun ne memoras.

Pugaĉov rigardis Ŝvabrinon kaj diris kun maldolĉa rideto:

”Belan malsanulejon vi havas!” Poste, alirante al Marja Ivanovna, li demandis: ”Diru, karulino, pro kio via edzo vin tiel punas? Kio estas via kulpo?”

”Mia edzo?” ŝi ripetis; ”li ne estas mia edzo. Mi neniam estos lia edzino. Mi decidis prefere morti, kaj mi mortos, se oni min ne liberigos.”

Pugaĉov minace alrigardis Ŝvabrinon.

”Vi arogis trompi min,” li diris, ”ĉu vi ne scias, sentaŭgulo, kion vi meritas?”

Ŝvabrin falis surgenuen. En tiu momento malestimo silentigis en mi malamon kaj koleron. Kun abomeno mi vidis nobelon kuŝanta ĉe la piedoj de forkurinta kozako. Pugaĉov mildi ĝis.

”Mi indulgas vin ĉi tiun fojon,” li diris al Ŝvabrin, ”sed sciu, ke ĉe via unua kulpo plia mi ne forgesos ankaŭ ĉi tiun.”

Poste li karese diris al Marja Ivanovna: ”Eliru, belulino, mi donacas al vi liberecon. Mi estas la imperiestro.”

Marja Ivanovna fluge rigardis lin kaj komprenis, ke antaŭ ŝi estas la mortiginto de ŝiaj gepatroj. Ŝi kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj kaj falis senkonscia. Mi min ĵetis al ŝi, sed en la sama momento enkuris en la ĉambron mia iama konatino Palaŝka kaj ekflegis sian fraŭlinon. Pugaĉov eliris. Ni triope malsupren venis en la gastoĉambron.

”Nu, via moŝto!” ridante diris Pugaĉov, ”jen ni savis la belulinon.

Kiel vi opinias, ĉu ni eble venigu la pastron kaj ordonu al li fari la geedziĝan riton por vi kaj lia nevino? Mi volonte konsentas esti via edzbena patro, Ŝvabrin estu fianĉokunulo, ni drinkadu, festenadu, la pordegon ni fermadu (Rusa popoldiro)!”

Nun okazis tio, kion mi time estis atendanta.

Ŝvabrin, aŭdinte la proponon de Pugaĉov, perdis la ekvilibron.

”Via imperiestra moŝto!” li diris preskaŭ freneza, ”mi estas kulpa: mi mensogis al vi, sed ankaŭ Grinjov vin trompas. Ĉi tiu knabino ne estas nevino de la ĉi tiea pastro, ŝi estas filino de Ivan Mironov, ekzekutita dum la venkobato al nia citadelo.”

Pugaĉov fiksis sur min siajn fajrajn okulojn.

”Kio ĝi estas?” li demandis miregigite.

”Ŝvabrin diris la veron,” respondis mi per firma voĉo.

”Sed vi ja tion al mi ne diris antaŭe,” rimarkigis Pugaĉov, kaj lia vizaĝo malsereniĝis.

”Konsideru mem, mi petas,” mi diris al li, ”ĉu estis eble konigi al vi antaŭ viaj homoj, ke la filino de Mironov vivas?

Ili ja estus pereigintaj ŝin. Nenio povus ŝin savi.”

”Prave vi diras,” ridante jesis Pugaĉov, ”miaj drinkuloj ne estus indulgintaj la kompatindulinon. Bone faris tiam la edzino de la pastro, trompante ilin.”

”Aŭskultu,” mi daŭrigis, vidante lian bonvolon, ”mi ne scias, kiel oni devas vin nomi, kaj mi eĉ ne volas tion scii …

Sed Dio vidas, ke mi per mia vivo pagus al vi pro tio, kion vi por mi faris. Nur ne postulu de mi tion, kio estus kontraŭa al mia honoro kaj kristana konscienco. Vi estas mia bonfaranto.

Bonvolu finigi tion, kion vi komencis: permesu al mi kaj al la kompatinda orfino forveturi tien, kien Dio nin alvokas. Ni ambaŭ ĉiun tagon preĝos al Dio por via peka animo, kie ajn vi estos kaj kia ajn estos via sorto.”

Ŝajne lia kruda animo estis kortuŝita.

”Estu laŭ via volo!” li diris. ”Aŭ plej severe ekzekuti, aŭ plene korfavori, – tio estas mia ĉiama kutimo. Nun prenu vian belulinon, veturigu ŝin, kien vi volas, kaj Dio donu al vi ambaŭ prudenton kaj amon.”

Poste li sin turnis al Ŝvabrin kaj ordonis, ke li senprokraste preparu por mi paspermeson por ĉiuj vojoj kaj citadeloj, regataj de Pugaĉov. Ŝvabrin staris rigida, preskaŭ neniigita.

Pugaĉov iris por revizi la citadelon. Ŝvabrin lin akompanis; mi restis en la domo sub preteksto, ke mi devas min prepari por la vojaĝo.

Mi kuris en la subtegmentan ĉambreton. La pordo estis ŝlosita. Mi ekfrapis.

”Kiu venas?” demandis Palaŝka.

Mi diris mian nomon. La kara voĉeto de Marja Ivanovna eksonis post la pordo:

”Atendu, Petro Andreiĉ, mi min alivestas. Bonvolu iri al Akulina Pamfilovna, ankaŭ mi tuj venos al ŝi.”

Mi obeis kaj iris en la pastran domon. La pastro kun la edzino elkuris renkonte al mi: Saveljiĉ jam estis ilin informinta.

”Bonan tagon, Petro Andreiĉ,” diris la edzino de la pastro,

”Dio volis, ke ni refoje renkontiĝu! Kiel vi fartas? Ĉiutage ni rememoris pri vi. La kompatinda Marja Ivanovna tiom suferis en via foresto! … Unue, diru, karulo, kiamaniere vi aranĝis viajn rilatojn kun Pugaĉov? Pro kio li ne mortigis vin? Dankon al la rabisto, almenaŭ pro tio!”

”Ĉesu, maljunulino,” interrompis ŝin patro Gerasim, ”ne ĉion diru, kion vi scias. Multe paroladi ne estas bonfaradi.

Kara Petro Andreiĉ, eniru, mi petas! Estu bonvena! Kiel longe mi vin ne vidis!”

La edzino de la pastro regalis min per io kaj alio, seninterrompe babilante. Ŝi rakontis, kiel Ŝvabrin devigis ilin fordoni al li Marjan Ivanovnan; kiel Marja Ivanovna ploris kaj ne volis ilin forlasi; kiel ili dum la tuta tempo interrilatis kun Marja Ivanovna per Palaŝka (knabino energia, kiu eĉ la policiston scias obeigi al ŝi); kiel ŝi, la edzino de la pastro, konsilis al Marja Ivanovna skribi al mi leteron, ktp. Miavice mi rakontis al ŝi per malmultaj vortoj mian historion. Ambaŭ geedzoj komencis sin signadi kruce, aŭdinte ke Pugaĉov scias pri ilia mensogo.

”Gardu nin Dio krucumita!” parolis Akulina Pamfilovna.

”Dio preterportu la nubegon! Jen kia malbonega homo estas Aleksej Ivanoviĉ!”

En la sama momento la pordo malfermiĝis, kaj Marja Ivanovna eniris kun rideto sur la pala vizaĝo. Ŝi estis formetinta sian kamparaninan veston kaj estis vestita kiel antaŭe, modeste, sed bele.

Mi kaptis ŝian manon kaj longe ne povis eldiri eĉ vorton.

Ni ambaŭ silentis pro pleneco de niaj koroj. Niaj gemastroj eksentis, ke ili nun estas por ni superfluaj, kaj forlasis nin.

Ni restis solaj. Ĉio estis forgesita. Ni longe interparolis, kaj ĉiam ankoraŭ ŝajnis al ni nesufiĉe. Marja Ivanovna rakontis al mi ĉion, kio al ŝi okazis de post la falo de la citadelo; ŝi priskribis al mi ĉiujn siajn terurajn travivaĵojn, ĉiujn suferojn, al kiuj la malnobla Ŝvabrin ŝin estis elmetinta. Ni rememoris la iaman feliĉan tempon … Ni ambaŭ ploris … Fine mi klarigis al ŝi miajn planojn. Ŝi ne restu en la citadelo, regata de Pugaĉov kaj administrata de Ŝvabrin. Ŝi ankaŭ ne povus veturi Orenburgon, kie oni suferas ĉiujn mizeregojn de sieĝado.

Ŝi ne havis eĉ unu parencon en la tuta mondo. Mi proponis al ŝi veturi al miaj gepatroj. En la komenco ŝi ŝanceliĝis: timigis ŝin la konata malfavora opinio de mia patro pri ŝi. Mi ŝin trankviligis. Mi sciis, ke la patro konsideros sia feliĉo kaj devo rifuĝigi en sia domo filinon de meritoplena militisto, pereinta pro la patrolando.

”Kara Marja Ivanovna,” mi diris fine, ”mi konsideras vin mia edzino. Mirigaj cirkonstancoj kunligis nin nerompeble; nenio en la mondo nin povos disigi.”

Marja Ivanovna aŭskultis min senafekte, sen ia ŝajnigita sinĝenemo, sen ceremoniaj elturniĝoj. Ŝi sentis, ke de nun ŝia sorto estas kunligita kun mia. Tamen ŝi ripetis, ke ŝi estos mia edzino nur post kiam ni ricevis la konsenton de miaj gepatroj.

Mi ne kontraŭparolis. Ni kisis unu la alian varmege, tutkore, kaj tiamaniere ĉio inter ni estis decidita.

Post unu horo la policisto alportis al mi la paspermeson, subskribitan de Pugaĉov per iuj fuŝliteroj, kaj diris, ke Pugaĉov invitas nin al si. Mi trovis lin jam preta por forvojaĝi.

Mi ne povas klarigi, kion mi sentis, adiaŭante la teruran viron, kiu por ĉiuj krom mi estis malbonegulo, monstro. Ĉu mi devas kaŝi la veron? En tiu momento sincera simpatio altiris min al li. Mi sentis ardan deziron elŝiri lin el la kompanio de rabuloj, kiujn li estris, kaj savi lian kapon, dum estis ankoraŭ tempo. Ŝvabrin kaj la homoj, amase sin interpuŝantaj ĉirkaŭ ni, malhelpis al mi eldiri ĉion, de kio estis superplena mia koro.

Ni disiĝis amike. Pugaĉov, rimarkinte en la popolamaso Akulinan Pamfilovnan, fingrominacis al ŝi kaj plensignife palpebrumis, poste li eniĝis en la sledon kaj ordonis veturi al la Berda antaŭurbo, kaj, kiam la ĉevaloj ektrotis, li ankoraŭ unu fojon elŝoviĝis el la veturilo kaj kriis al mi:

”Adiaŭ, via moŝto! Eble ni ankoraŭ intervidiĝos.”

Efektive, ni intervidiĝis … sed en kiaj cirkonstancoj! …

Pugaĉov forveturis. Longe mi rigardis al la blanka stepo, tra kiu galopegis lia ĉevaltrio. La popolamaso disiĝis. Ŝvabrin foriris. Mi revenis en la pastran domon. Ĉio estis preta por nia forveturo: mi ne volis ĝin prokrasti plu. Nia tuta havaĵo estis pakita kaj metita en malnovan kapitanan sledon. La veturigistoj unumomente jungis la ĉevalojn. Marja Ivanovna iris por adiaŭi la tombojn de siaj gepatroj, enterigitaj malantaŭ la preĝejo. Mi volis ŝin akompani, sed ŝi petis, ke mi lasu ŝin sola. Post kelke da minutoj ŝi revenis, senparole verŝante maldolĉajn larmojn. La sledo staris tute preta. Patro Gerasim kaj lia edzino eliris sur la peronon. Ni triope eniĝis en la sledon:

Marja Ivanovna, Palaŝka kaj mi. Saveljiĉ surgrimpis la konduksidlokon.

”Adiaŭ, Marja Ivanovna, adiaŭ, mia kara! Adiaŭ, Petro Andreiĉ, nia kara falko!” parolis la edzino de la pastro. ”Feliĉan vojaĝon! Dio bonvolu doni feliĉon al vi ambaŭ!”

Ni ekveturis. Ĉe la fenestro de la kapitana domo mi vidis Ŝvabrinon. Lia mieno vidigis nigran malamon. Mi sentis neniun deziron triumfi super mia neniigita malamiko, kaj mi turnis la okulojn al la kontraŭa flanko. Fine ni traveturis la citadelan pordegon kaj forlasis la Bjelogorskan citadelon por ĉiam.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.