La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XIII: La aresto

”Bonvolu ne koleri, ĉar plenumas mi la devon,
Sinjoro, mi vin devas tuj aresti.”
”Mi servopreta estas, sed esperas mi,
Ke la aferon rajtas mi klarigi!”
(Knjaĵnin)

Tiel neatendite kunigita kun la aminda fraŭlino, pri kiu mi ankoraŭ hodiaŭ matene tiel dolore suferis, mi ne kredis al mi mem, kaj ĉio okazinta ŝajnis al mi nura sonĝo. Marja Ivanovna enpense rigardis jen min, jen al la vojo kaj ŝajne ankoraŭ ne plene konsciis la okazaĵojn. Ni silentis. Niaj koroj estis tro elturmentitaj. Tute nerimarkeble ni post du horoj estis jam en la plej proksima citadelo, ankaŭ regata de Pugaĉov.

Tie oni ŝanĝis la ĉevalojn. Laŭ la maniero jungi la ĉevalojn, laŭ la humilega komplezemo de la longbarba kozako, promociita de Pugaĉov, estro de la citadelo, mi komprenis, ke dank’al nia babilema veturigisto oni konsideris min favorato de la kortego de Pugaĉov.

Ni veturis plu. Krepuskiĝis. Ni proksimiĝis al urbeto, kie, laŭ la diro de la longbarba citadelestro, troviĝis forta taĉmento, kuniĝonta kun la armeo de la uzurpulo. Nin haltigis la gardostarantoj. Aŭdinte la demandon: ”Kiu veturas?” nia veturigisto laŭtvoĉe respondis: ”La imperiestra baptano kun sia edzino.” Tuj amaso da husaroj nin ĉirkaŭis, kaj oni superŝutis nin per teruraj insultkrioj. ”Eliru, diabla baptano!” sin turnis al mi liphara ĉefsoldato. ”Atendu, baldaŭ oni havigos banon al vi kaj al via edzino!”

Mi eliris el la sledo kaj postulis, ke oni konduku min al ilia estro. Vidinte mian oficiran uniformon, la soldatoj ĉesis insulti.

La ĉefsoldato kondukis min al la majoro. Saveljiĉ iris post ni, parolante duonvoĉe: ”Jen ni vidos, kion signifas esti imperiestra baptano! Malantaŭe mizero, antaŭe malespero! Dio Sinjoro, per kio ĉio ĉi finiĝos?” La sledo malrapide treniĝis post ni.

Kvin minutojn poste ni venis al dometo hele lumigita. La ĉefsoldato lasis min sub gardo de la soldatoj kaj iris por anonci min. Baldaŭ li revenis, dirante al mi, ke lia moŝto nun ne povas min akcepti, ke li estas okupita, ke li ordonis forkonduki min en la arestejon, sed la sinjorinon venigi al li.

”Kio?” kriis mi tute furioze. ”Ĉu li eble freneziĝis?”

”Mi ne povas scii (Tradicia respondo de soldato bone disciplinita), via moŝto,” respondis la ĉefsoldato. ”Sed la moŝta majoro ordonis forkonduki vian moŝton en la arestejon, kaj ŝian sinjorinan moŝton lia moŝto ordonis venigi al si, jen ĉio, via moŝto!”

Mi min ĵetis en la domon. La gardostarantoj havis neniun intencon min haltigi, kaj mi enkuris rekte en la ĉambron, kie ses husaraj oficiroj ludis bankon (Kartludo). La majoro ankaŭ kunludis.

Kia estis mia mirego, kiam mi rekonis en li Ivanon Ivanoviĉ Zurin, pro kies kulpo mi iam malgajnis monon en la Simbirska gastejo.

”Ĉu eble?” ekkriis mi, ”Ivan Ivanoviĉ, ĉu estas vi?”

”Ha, Petro Andreiĉ! Kiamaniere? De kie vi venas? Ĉu vi bone fartas? Ĉu vi volas kunludi?”

”Mi dankas. Prefere ordonu, ke oni destinu por mi loĝejon.”

”Por kio loĝejon? Restu ĉe mi.”

”Ne eble. Mi ne estas sola.”

”Nu, kunvenigu vian kunulon.”

”Mi ne havas kunulon: tie restis sinjorino …”

”Sinjorino? Kie vi ŝin kaptis? He, he, frato!”

Ĉe tiuj vortoj Zurin ekfajfis tiel plensignife, ke ĉiuj ekridegis, dum mi tute konfuziĝis.

”Nu, bone,” daŭrigis Zurin, ”estu laŭ via volo! Vi havos loĝejon. Tamen domaĝe estas … Ni povus iom diboĉeti, laŭ la iama maniero. He, homo! … Kial do oni ne venigas ĉi tien la baptaninon de Pugaĉov? Ĉu ŝi obstinaĉas? Oni diru al ŝi, ke ŝi ne timu: la sinjoro ja estas bona kaj faros al ŝi nenion malbonan, – kaj oni dece pugnopuŝu ŝin je la kolo …”

”Kion vi parolas?” mi diris al Zurin, ”kiu baptanino de Pugaĉov?

Ŝi estas la filino de mortinta kapitano Mironov. Mi liberigis ŝin el la kaptiteco, kaj nun mi veturigas ŝin en la bienon de mia patro, kie mi ŝin lasos!’

”Kiel? Do pri vi oni ĵus al mi raportis! Bonvolu pardoni!

Kion ĉio ĉi signifas?”

”Poste mi ĉion al vi rakontos. Sed nun pro Dio trankviligu la kompatindan fraŭlinon, kiun viaj husaroj jam estas timigintaj.”

Zurin tuj faris siajn ordonojn. Li mem eliris sur la straton por peti Marjan Ivanovnan pri pardono pro la kontraŭ lia volo okazinta malkompreniĝo kaj tuj ordonis veturigi ŝin en la plej bonan loĝejon de la urbeto. Mi restis por tranokti ĉe li.

Ni vespermanĝis kaj, kiam ni restis solaj, mi rakontis al li mian aventuron. Zurin aŭskultis min tre atente. Kiam mi finis, li balancis la kapon kaj diris:

”Ĉio tio estas bona, amiko, sed jen kio estas malbona: pro kiu diablo vi volas edziĝi? Mi estas honesta oficiro, mi ne deziras vin trompi; kredu do al mi, edziĝo estas malsaĝaĵo. Nu, ĉu konvenas al vi zorgi pri edzino, varti infanojn? Ne, kraĉu je tio (Kruda rusa esprimo, preskaŭ insulta) … Bonvolu min obei: forlasu la filinon de la kapitano.

La vojo al Simbirsko estas jam de mi sendanĝerigita. Morgaŭ lasu ŝin sola veturi al viaj gepatroj, sed vi mem restu en mia taĉmento. Vi ne bezonas reveni Orenburgon, ĉar vi povus ankoraŭ fali en la manojn de la ribeluloj, kaj ĉi tiun fojon vi dubeble sukcesus vin elturniĝi. Tiamaniere la amula malsaĝeco elvaporiĝus el vi, kaj ĉio estos bona!”

Kvankam mi ne plene samopiniis kiel li, tamen mi sentis, ke mia oficira devo postulas mian estadon en la armeo de la imperiestrino. Mi decidis sekvi la konsilon de Zurin: Marja Ivanovna veturu sola en nian bienon, kaj mi restu en lia taĉmento.

Saveljiĉ venis por senvestigi min; mi diris al li, ke morgaŭ li estu preta daŭrigi la vojaĝon kun Marja Ivanovna. En la komenco li protestis:

”Kion vi elpensis, sinjoro? Ĉu mi povas vin lasi sola? Kiu do zorgos pri vi? Kion diros viaj gepatroj?”

Konante la obstinecon de mia vartisto, mi preferis konsentigi lin per karesoj kaj sincereco.

”Mia kara amiko, Arĥipo Saveljiĉ,” mi diris. ”Bonvolu ne rifuzi, estu mia bonfaronto. Servistoj ne mankos al mi ĉi tie, sed mi ne restos trankvila, se Marja Ivanovna veturos sen vi. Servante al ŝi, vi servos ankaŭ al mi, ĉar mi definitive decidis edziĝi je ŝi tuj, kiam tion permesos la cirkonstancoj.”

Tiam Saveljiĉ kunfrapis la manojn kun aspekto de nedirebla mirego.

”Edziĝi?” ripetis li. ”La infano volas edziĝi! Sed kion diros la patro, la patrino?”

”Ili konsentos, sendube konsentos,” mi diris, ”kiam ili konati ĝos kun Marja Ivanovna. Mi esperas ankaŭ je vi. Miaj gepatroj fidas je vi. Vi estos nia propetanto, ĉu ne, Saveljiĉ?”

La maljunulo estis kortuŝita.

”’Ho, sinjoro Petro Andreiĉ,” li diris, ”kvankam tro juna vi volas edziĝi, sed efektive Marja Ivanovna estas tiel bona fraŭlino, ke estus peko, preterlasi la okazon. Estu laŭ via volo! Mi alveturigos ŝin, la dian anĝelon, kaj mi sklave raportos tie pri ŝi, ke tia fianĉino estos bona eĉ sen doto.”

Mi dankis Saveljiĉon kaj kuŝiĝis por dormi en la sama ĉambro kun Zurin. Pro granda ekscitiĝo mi ne povis ĉesi babili.

Zurin en la komenco partoprenis la interparoladon, sed iom post iom liaj respondoj fariĝis malpli oftaj, malpli trafaj; fine li, anstataŭ respondi iun el miaj demandoj, eksonigis raŭkan fajfadon. Tiam ankaŭ mi eksilentis kaj baldaŭ sekvis lian ekzemplon.

En la sekvanta mateno mi iris al Marja Ivanovna. Mi konigis al ŝi mian planon. Ŝi trovis ĝin prudenta kaj tuj donis sian konsenton. La taĉmento de Zurin estis forlasonta la urbeton en la sama tago. Neniu prokrasto estis ebla. Mi tuj adiaŭis Marjan Ivanovnan, komisiis ŝin al la zorgoj de Saveljiĉ, doninte al ŝi leteron por miaj gepatroj. Marja Ivanovna ekploris.

”Adiaŭ, Petro Andreiĉ!” ŝi diris mallaŭtvoĉe; ”ĉu ni povos intervidiĝi, ĉu ne, Dio, sola tion scias. Sed mi neniam vin forgesos, ĝis mia morto vi sola restos en mia koro!”

Mi nenion respondis. Tuj ĉirkaŭis nin fremdaj homoj. Mi ne volis en ilia ĉeesto vidigi la sentojn, kiuj bolis en mia koro.

Fine ŝi forveturis. Mi revenis al Zurin malĝoja kaj silentema.

Li volis min gajigi, mi ankaŭ deziris min distri, do ni pasigis tiun tagon gaje kaj bruege; vespere nia taĉmento jam ekmarŝis.

Tio okazis en la fino de februaro. La vintro, kiu multe malfaciligis la militistan aferon, estis finiĝanta, kaj niaj generaloj sin preparis por konkorda kunagado. Pugaĉov ankoraŭ ĉiam staris apud Orenburgo. Dume ĉirkaŭ Orenburgo niaj taĉmentoj interproksimiĝis, alirante al la rabula nestego. La ribelintaj vilaĝoj, ĉe la vido de nia militistaro, tuj fariĝis obeemaj; bandoj da rabistoj ĉie forkuris pro ni, ĉio antaŭpromesis baldaŭan kaj feliĉan finon.

Baldaŭ princo Golicin venkobatis Pugaĉovon ĉe la citadelo Tatiŝĉeva, dispelis liajn bandojn, liberigis Orenburgon kaj ŝajne finis la ribelon per lasta decidiga ekbato. Tiam Zurin estis sendita kune kun lia taĉmento kontraŭ bando da ribelintaj baŝkiroj, kiuj diskuris antaŭ ol ili nin vidis. Printempo sieĝis nin en tatara vilaĝeto. Disfluis ĉiuj riveretoj, la vojoj farigis netraireblaj. En nia senokupa vivo konsolis nin la penso pri baldaŭa finiĝo de la enuiga kaj mizera milito kontraŭ rabuloj kaj sovaĝuloj.

Tamen Pugaĉov ankoraŭ ne estis kaptita. Li reaperis en siberiaj fabrikoj, kolektis tie novajn bandojn kaj renovigis siajn kruelajn atakojn. Ree disvastiĝis famoj pri liaj sukcesoj. Ni sciiĝis pri ruinigo de siberiaj fortikaĵoj. Baldaŭ venis la novaĵo, ke Pugaĉov konkeris Hazanjon (Gubernia urbo ĉe la maldekstra bordo de Volgo) kaj marŝas kontraŭ Moskvo, kaj tio maltrankviligis niajn senzorge kaj apatie vivantajn militestrojn, esperantajn je senforteco de la malŝatinda ribelulo.

Zurin ricevis la ordonon transveturi Volgon.

Mi ne intencas priskribi nian militan marŝadon kaj la epilogon de tiu milito. Mi diru nur per malmultaj vortoj, ke niaj suferoj atingis la ekstremon. Administrantaro ĉie forestis; lokaj taĉmentoj sin kaŝis en arbaroj. Rabistaj bandoj ĉie furiozis; estroj de apartaj taĉmentoj aŭtokrate disdonis punojn kaj favorojn; la stato de tiu vasta teritorio, sur kiu furiozis la incendio (En la senco ”ribelo”), estis terura … Gardu nin Dio vidi rusan ribelon, sensencan kaj senindulgan!

Pugaĉov forkuris, persekutata de Ivan Ivanoviĉ Miĥelson.

Baldaŭ ni sciiĝis, ke li estas definitive venkobatita. Fine Zurin ricevis la sciigon, ke Pugaĉov estas militkaptita, kaj la ordonon haltigi nian marŝadon. La milito estis finita. Fine mi estis povonta veturi al miaj gepatroj. La penso ĉirkaŭpreni ilin, vidi Marjan Ivanovnan, pri kiu mi havis neniujn sciigojn, min entuziasmigis. Mi saltis kiel infano. Zurin ridetis kaj parolis, levante la ŝultrojn: ”Ne, vi ne plu estas savebla! Vi edziĝos kaj pereos pro nenio!”

Tamen stranga sento venenis mian ĝojon: la penso pri la malbonulo, surŝprucita per sango de tiom da senkulpaj viktimoj, pri la ekzekuto lin atendanta, maltrankviligis min kontraŭ mia volo. ”Emelĉjo, Emelĉjo!” pensis mi ĉagrenite, ”kial vi ne igis vin trapiki per bajoneto aŭ vundi per kartoĉo? Nenion pli bonan vi povus por vi elpensi.” Kion mi devis fari? La penso pri li estis en mi nedisigebla de la rememoro pri tio, kiel li en unu el la plej teruraj momentoj de mia vivo min indulgis kaj kial li liberigis mian fianĉinon el la manoj de la malnobla Ŝvabrin.

Zurin donis al mi forpermeson. Post kelke da tagoj mi estis ree vidonta mian familion, mian Marjan Ivanovnan … Subite trafis min neatendita malfeliĉo.

En la tago destinita por mia forveturo, en la momento mem de mia elveturo, Zurin eniris mian loĝejon kun papero en la mano kaj kun mieno zorgoplena. Io kvazaŭ pikis mian koron. Mi eksentis timon, ne sciante mem kial. Li foririgis mian servosoldaton kaj diris, ke li havas por mi aferon.

”Kio okazis?” mi demandis maltrankvile. ”Malgranda malagrablaĵo,” li respondis, donante al mi la paperon, ”legu, kion mi ĵus ricevis!”

Mi legis: tio estis konfidenca ordono, adresita al ĉiuj taĉmentestroj, aresti min, kie ajn mi estus trovata, kaj senprokraste sendi min al Kazanjo, al speciala propugaĉova esplorkomisiono.

La papero preskaŭ elfalis el miaj manoj.

”Nenio estas farebla!” diris Zurin. ”Mia devo estas plenumi la ordonon. Kredeble la famoj pri via amika vojaĝado kun Pugaĉov iamaniere atingis la orelojn de la registaro. Mi esperas, ke la afero ne havos malbonajn sekvojn, kaj ke vi senkulpigos vin antaŭ la komisiono. Ne malĝoju, sed veturu tuj!”

Mia konscienco estis pura; la juĝon mi ne timis, sed teruris min la perspektivo prokrasti la dolĉan intervidiĝon eble ankoraŭ por multaj monatoj.

La veturilo estis preta. Zurin amike min adiaŭis. Mi eniĝis en la veturilon, apud mi sidiĝis du husaroj kun nudigitaj sabroj, kaj ni ekveturis laŭ la ĉefvojo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.