|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FILINO DE LA KAPITANOAŭtoro: Aleksandr Puŝkin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kapo mia kapo,
Kapo de soldato!
Servis mia kapo
Tridek kaj tri jarojn.
Ne akiris mi, servante,
Ĝojon nek profiton,
Ne akiris mi laŭdadon,
Nek honoran rangon,
Kaj nenion mi meritis,
Nur du altajn trabojn,
Kaj transtrabon el acero
Kun maŝo el silko.
(Popolkanto)
En tiu nokto mi ne dormis kaj eĉ ne demetis la veston. Mi intencis ĉe matenrugo iri al la citadela pordego, el kiu Marja Ivanovna estis forveturonta, kaj tie lastfoje adiaŭi ŝin.
Mi sentis en mi grandan ŝanĝon: mia nuna ekscitiĝo estis por mi multe malpli turmenta ol la melankolio, kun kiu mi vivis antaŭ nelonge. Kun malĝojo de disiĝo kuniĝis en mi ne klaraj, sed dolĉaj esperoj, malpacienca soifo je danĝeroj kaj sento de nobla gloramo.
La nokto pasis nerimarkite. Mi jam estis elironta, kiam mia pordo malfermiĝis kaj venis kaporalo kun anonco, ke niaj kozakoj en tiu nokto forlasis la citadelon, perforte kunprenante Julajon, kaj ke apud la citadelo vagas nekonataj rajdantoj.
La penso, ke Maŝa ne povos elveturi, min teruris; rapide mi faris al la kaporalo kelkajn ordonojn kaj tuj rapidegis al la citadelestro.
Jam tagiĝis. Mi rapide kuris tra la strato, kiam mi aŭdis ies alvokon. Mi haltis.
”Kien vi rapidas?” demandis Ivan Ignatjiĉ, kuratingante min. ”Ivan Kuzmiĉ estas sur la remparo kaj sendis min por vin alvenigi. Pugaĉov venis.”
”Ĉu Marja Ivanovna forveturis?” mi demandis kun kortremo.
”Ne!” diris Ivan Ignatjiĉ, ”la vojo al Orenburgo jam estas barita, la citadelo estas ĉirkaŭita. Malbonega afero, Petro Andreiĉ!”
Ni nin direktis al la remparo, laŭnatura altaĵo, fortikigita per palisaro. Tie jam amasiĝis ĉiuj logantoj de la citadelo. La garnizonaj soldatoj staris kun pafiloj, la pafilego estis transportita tien jam hieraŭ. La citadelestro marŝis antaŭ sia nemultenrombra fronto. La proksima danĝero vigligis kaj entuziasmigis la maljunan militiston. En la stepo, je kelka distanco de la citadelo, rajdis ĉirkaŭ dudek viroj. Ŝajne ili estis kozakoj, sed inter ili troviĝis ankaŭ baŝkiroj, facile rekoneblaj laŭ linkofelaj ĉapoj kaj sagujoj. La citadelestro ĉirkaŭiris sian taĉmenton, dirante al la soldatoj: ”Nu, miaj infanoj, ni batalu hodiaŭ pro nia imperiestrino; ni montru al la tuta mondo, ke ni estas homoj bravaj kaj ĵurfidelaj.”
La soldatoj aklame atestis sian fervorecon. Ŝvabrin staris apud mi kaj fikse rigardis al la malamiko.
La viroj en la stepo, rimarkinte la movadon en la citadelo, kunrajdis grupe kaj ŝajne interkonsiliĝis. La kapitano ordonis al Ivan Ignatjiĉ direkti la pafilegon al ilia grupo kaj li mem ekbruligis la meĉon. La kuglego ekzumis kaj flugis super la malamikojn, al neniu malutilinte. La rajdantoj tuj disiĝis, ekgalopis returne kaj baldaŭ malaperis el la vido, tiel ke la stepo senhomiĝis.
Nun venis sur la remparon Vasilisa Jegorovna kun Maŝa, kiu ne volis postresti.
”Nu?” demandis la edzino de la kapitano, ”kiel iras la batalo?
Kie do estas nia malamiko?”
”La malamiko estas proksime,” respondis Ivan Kuzmiĉ, ”volu Dio, ke ĉio estu bona. Nu, Maŝa, ĉu vi ne timas?”
”Ne, paĉjo!” ŝi respondis, ”mi pli multe timas hejme, kiam mi restas sola.”
Ŝi ekrigardis min kaj sindevige ekridetis. Mi nevole kunpremis la tenilon de mia spado, kvazaŭ volante jam defendi la amatan fraŭlinon, rememorante, ke tiun spadon mi ricevis hieraŭ el ŝiaj manoj.
Mia koro brulis. Mi imagis min ŝia kavaliro. Mi soifis montri min inda je ŝia konfido kaj malpacience atendis la decidigan momenton.
En la sama tempo de post la monteto, troviĝanta je duonversto de la citadelo, montriĝis novaj grupoj da rajdistoj, kaj baldaŭ la stepo svarmis je multego da viroj, armitaj per lancoj kaj sajdakoj (Pafarkoj). Inter ili rajdis sur blanka ĉevalo viro en ruĝa kaftano kun nudigita sabro en la mano: tio estis Pugaĉov mem. Li haltis; oni lin ĉirkaŭis kaj, videble, laŭ lia ordono kvar viroj galope ekrajdis al la citadelo. Ni ekkonis niajn perfidulojn.
Unu el ili tenis super la kapo paperfolion, la dua havis ĉe la pinto de sia lanco la kapon de Julaj, kiun li svingĵetis al ni trans la muron. La kapo de la malfeliĉa baŝkiro falis al la piedoj de la citadelestro. La perfiduloj kriis:
”Ne pafu! Eliru ĉiuj al la imperiestro. La imperiestro estas ĉi tie.”
”Tuj vi havos regalon,” kriis Ivan Kuzmiĉ. ”Pafu, karuloj!”
Niaj soldatoj salve ekpafis. La kozako tenanta la leteron ekŝanceliĝis kaj falis de la ĉevalo, la aliaj ekgalopis returne. Mi ekrigardis Marjan Ivanoviĉ. Konsternita de la vido de la sanganta kapo de Julaj, surdigita de la salvo, ŝi ŝajnis senkonscia.
La kapitano alvokis la kaporalon kaj ordonis al li preni la paperfolion el la manoj de la mortigita kozako. La kaporalo eliris sur la kampon kaj revenis, kondukante per la brido la ĉevalon de la mortinta kozako. Li enmanigis al la citadelestro la leteron. Ivan Kuzmiĉ legis ĝin silente kaj tuj pecete ĝin disŝiris.
Dume la malamikoj videble sin preparis al batalo. Baldaŭ kugloj ekfajfis ĉirkaŭ niaj oreloj, kaj kelke da sagoj eniĝis apud ni en la teron kaj en la palisaron.
”Vasilisa Jegorovna,” diris la kapitano, ”tio ne estas afero por virinoj. Forkonduku Maŝan, vi ja vidas, la knabino estas nek mortinta, nek vivanta (Rusa esprimo).
Vasilisa Jegorovna, malkuraĝigita per la kugloj, alrigardis la stepon, kie estis rimarkebla vigla movado, poste ŝi sin turnis al la edzo kaj diris:
”Ivan Kuzmiĉ, nia vivo kaj morto estas en la manoj de Dio.
Benu Maŝan! Maŝa, aliru la patron!”
Maŝa paliĝis kaj tremetante aliris al Ivan Kuzmiĉ, ekgenuis kaj klinis antaŭ li la kapon ĝistere. La maljuna kapitano krucosignis ŝin trifoje, poste li ŝin levis, kisis kaj diris per ŝanĝita voĉo:
”Nu, Maŝa, estu feliĉa! Preĝu al Dio. Li vin ne forlasos. Se troviĝos bona fianĉo, Dio donu al vi ambaŭ reciprokan amon kaj konkordon. Vivu same, kiel mi kun Vasilisa Jegorovna vivis. Nu, adiaŭ, Maŝa! Vasilisa Jegorovna, rapidu forkonduki ŝin!”
Maŝa ĉirkaŭprenis lian kolon kaj ekploregis.
”Ni ankaŭ kisu nin reciproke,” plorante diris la edzino de la kapitano. ”Adiaŭ, mia Ivan Kuzmiĉ! Bonvolu min pardoni, se mi estas koleriginta vin per io!”
”Adiaŭ, adiaŭ, patrino,” diris la kapitano, ĉirkaŭprenante sian maljunulinon, ”nu, sufiĉe, iru hejmen, se eble, vestu Maŝan per sarafano (Virina popolana vesto).”
La edzino de la kapitano kaj ŝia filino foriris. Mi rigardis al la foriranta Marja Ivanovna, ŝi sin returnis kaj kapsalutis min.
Ivan Kuzmiĉ min aliris, kaj de nun lia plena atento alcelis la malamikon. La ribeluloj kunrajdante ĉirkaŭis sian estron kaj subite komencis malsupreniĝi de la ĉevaloj.
”Nun staru firme,” diris al ni la citadelestro, ”tuj komenci ĝos la atako!”
En la sama momento eksonis akra krietado kaj laŭtaj krioj; la ribeluloj ekkuregis al la citadelo. Nia pafilego estis ŝarĝita per kartoĉoj; la citadelestro lasis la malamikojn alkuri ĝis plej malgranda distanco kaj tiam denove ekpafigis nian pafilegon.
La kartoĉoj falis en la mezon de la atakanta trupo. La ribeluloj sin ĵetis al ambaŭ flankoj kaj pasis iom returne. Ilia ĉefo sola restis antaŭe. Li svingadis la sabron, videble, kun vervo ilin admonante … La kriado, por momento silentiĝinta, renoviĝis.
”Nu, infanoj,” diris la citadelestro, ”nun malŝlosu la pordegon kaj tamburu. Soldatoj, antaŭen! Sekvu min! Eksteren el la citadelo!”
La citadelestro, Ivan Ignatjiĉ kaj mi post momento jam estis ekster la remparo, sed la malkuraĝigita garnizono staris senmove.
”Kial do vi staras, infanoj?” kriis Ivan Kuzmiĉ. ”Se ni devas morti, ni mortu, tio estas ja nia ofica devo.”
En tiu sama momento la ribeluloj jam alkuris al ni kaj penetris en la citadelon. La tamburisto ĉesis bati; la garnizono ĵetis la pafilojn teren; min oni faligis, sed mi tuj leviĝis kaj kune kun la ribeluloj eniris en la citadelon. La citadelestro, vundita je la kapo, staris en la grupo de krimuloj; oni postulis, ke li donu la ŝlosilojn. Mi volis helpi al li, sed kelkaj fortaj kozakoj min kaptis kaj kunligis per zono, parolante: ”Atendu, oni dece regalos vin, la carajn malobeulojn!” Oni trenis nin tra la stratoj; la loĝantoj eliris el siaj domoj kun pano kaj salo. Eksonis preĝeja sonorigado. Subite el la amaso da popolo aŭdiĝis la krio, ke la imperiestro sur la placo atendas la militkaptitojn por juĝi pri ili. La tuta popolo sin ĵetis sur la placon; ankaŭ nin oni pelis tien.
Pugaĉov sidis en apogseĝo sur la perono de la kapitana domo. Li surhavis ruĝan kozakan kaftanon, borderitan per galonoj. Alta zibelfela ĉapo kun oraj faskoj estis surŝovita ĝis la brilantaj okuloj. Lia fizionomio ŝajnis al mi konata. Lin ĉirkaŭstaris la kozaka estraro. Patro Gerasim, pala kaj tremanta, staris apud la perono kun krucifikso en la manoj kaj kvazaŭ senparole petegis la estron por la ĉeestantaj minacatoj.
Sur la placo oni urĝe konstruis pendigilon. Kiam ni alproksimi ĝis, la baŝkiroj dispuŝegis la popolamason kaj prezentis nin al Pugaĉov. La preĝeja sonorado ĉesis; ekregis profunda silento.
”Kiu estas la citadelestro?” demandis la uzurpulo.
Nia policisto elpaŝis el la popolamaso kaj fingromontris Ivanon Kuzmiĉ. Pugaĉov minace alrigardis la maljunulon kaj diris:
”Kiel vi arogis kontraŭbatali min, vian regnestron?”
La kapitano, suferanta pro la vundo, kolektis siajn lastajn fortojn kaj respondis per firma voĉo:
”Vi ne estas mia regnestro, vi estas rabisto kaj uzurpulo. Ĉu vi aŭdas?”
Pugaĉov minace sulkigis la vizaĝon kaj eksvingis sian blankan tukon. Kelke da kozakoj kaptis la maljunan kapitanon kaj tiregis lin al la pendigilo. Sur ĝia transtrabo jam rajde sidis la kripligita baŝkiro, kiun ni hieraŭ esplordemandis. Li tenis en la mano ŝnuregon, kaj post momento mi vidis la malfeliĉan Ivanon Kuzmiĉ jam pendanta en la aero. Tiam oni alkondukis al Pugaĉov Ivanon Ignatjiĉ.
”Ĵuru al via regnestro Petro Fedoroviĉ!” diris Pugaĉov.
”Vi ne estas nia regnestro,” ripetis Ivan Ignatjiĉ la parolon de sia kapitano, ”vi bubego, estas rabisto kaj uzurpulo.”
Pugaĉov svingis la tukon, kaj la bonkora leŭtenanto ekpendis apud sia maljuna estro.
Venis mia vico. Mi sentime rigardis al Pugaĉov, estante preta ripeti la respondon de miaj altanimaj kunuloj. Je mia nedirebla surprizo mi ekvidis inter la ribelula estraro Ŝvabrinon, tondita laŭ kozaka modo kaj vestita per kozaka kaftano.
Li aliris Pugaĉovon kaj diris al li ion en la orelon.
”Oni pendigu lin!” diris Pugaĉov, eĉ ne rigardinte min.
Oni ĵetis maŝon ĉirkaŭ mian kolon. Mi silente legis preĝon, sincere pentante antaŭ Dio pro ĉiuj miaj pekoj kaj petante Dion savi ĉiujn, kiuj al mi estis karaj. Oni min altrenis ĝis la pendigilo.
”Ne timu, ne timu!” ripetadis al mi la ribeluloj, eble efektive volante min kuraĝigi.
Subite mi aŭdis krion: ”Atendu! malbenitoj, atendu!” La ekzekutistoj haltis. Jen mi vidas: Saveljiĉ kuŝas ĉe la piedoj de Pugaĉov: ”Estu patro!” parolis la kompatinda vartisto. ”Kion utilos al vi la morto de mia sinjorido! Liberigu lin; vi ricevos por li elaĉeton, sed se vi nepre deziras iun pendigi, por ekzemplo kaj fortimigo, bonvolu pendigi min, maljunan!”
Pugaĉov mansignis, kaj oni tuj min malligis kaj lasis libera.
”Nia patro vin korfavoras,” oni diradis ĉirkaŭe.
Mi ne povas diri, ke en tiu momento mi ĝojis pri mia liberi ĝo, nek bedaŭris pri ĝi. Miaj sentoj estis tro malklaraj. Oni denove alkondukis min al la uzurpulo kaj starigis min surgenue antaŭ li. Pugaĉov etendis al mi sian muskolan manon:
”Kisu la manon! Kisu la manon!” oni parolis ĉirkaŭe.
Sed mi preferus la plej kruelan ekzekuton al tia malnobla humiliĝo.
”Kara Petro Andreiĉ!” murmuretis al mi Saveljiĉ, starante post mi kaj tuŝetante min, ”ne obstinu! Kion ĝi kostas al vi!
Kraĉu sed kisu la manon de la krim … (fi!) … lian manon.
Mi ne moviĝis. Pugaĉov mallevis sian manon, dirante kun rideto:
”Lia moŝto videble malsaĝiĝis pro ĝojo. Levu lin!”
Oni min levis kaj lasis libera. Mi rigardis la daŭrigatan teruran spektaklon.
La loĝantoj faris sian ĵuron. Unu post la alia ili aliris, kisis la krucifikson kaj sin klinis antaŭ la uzurpulo. Tie staris ankaŭ niaj garnizonaj soldatoj; la rota tajloro, armita per malakra tondilo, fortranĉadis iliajn harligojn. Forskuante harerojn de siaj vestoj, ili aliris al la mano de Pugaĉov, kiu donis al ili sian pardonon kaj akceptis ilin en sian bandon. Ĉio ĉi daŭris proksimume tri horojn. Fine Pugaĉov sin levis de la seĝo kaj malsupreniris de la perono, akompanata de kozakaj estroj. Oni alkondukis por li blankan ĉevalon en riĉa jungilaro.
Du kozakoj, subtenante Pugaĉovon sub la brakoj, helpis lin surĉevaliĝi. Pugaĉov diris al patro Gerasim, ke li tagmanĝos ĉe li. En la sama momento aŭdiĝis virina kriado. Kelkaj el la rabistoj tirtrenis sur la peronon Vasilisan Jegorovnan, tute nudan, kun disligitaj haroj; unu el ili jam sin vestis per ŝia talivesto; aliaj elportadis kusenegojn, kestegojn, tevazaron, tolaĵon kaj ceteran domaĵaron.
”Karuloj!” kriis la kompatindulino, ”lasu min pentofari (Rusa esprimo: lasu min libera).
Patroj! Konduku min al Ivan Kuzmiĉ!”
Subite ŝi ĵetis rigardon sur la pendigilon kaj rekonis sian edzon.
”Rabistoj!” kriis ŝi kvazaŭ freneza, ”kion vi al li faris? Mia lumo, Ivan Kuzmiĉ, bravula soldata kapo! Ne tuŝis vin rusaj bajonetoj nek turkaj kugloj; ne en honora batalo vi finis vian vivon, vi pereis de la mano de krimulo forkurinta!”
”Kvietigu la maljunan sorĉistinon!” diris Pugaĉov. Juna kozako sabrofrapis ŝin sur la kapon, kaj ŝi falis senviva sur la ŝtupojn de la perono.
Pugaĉov forrajdis; la popolamaso sin ĵetis post li.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.