La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro V: La amo

Aĥ, fraŭlino vi, fraŭlino bela,
Juna vi, fraŭlin’, ne edziniĝu,
Vi, fraŭlin’, demandu la gepatrojn,
La patrinon, patron, familion.
Vi havigu al vi la prudenton,
La prudenton – saĝon kaj la doton!
(Popolkanto)

Se edzon vi havos pli bonan ol mi,
vi min ne memoros,
Se estos li ne tiel bona,
vi min rememoru!
(Popolkanto)

Rekonsciiĝinte, mi kelkan tempon ne povis kompreni, kio okazis al mi. Mi kuŝis en lito en nekonata ĉambro kaj sentis grandan malfortecon. Antaŭ mi staris Saveljiĉ kun kandelo en la manoj. Iu singarde malvolvis la bandaĝon, per kiu estis ĉirkaŭligitaj miaj brusto kaj ŝultro. Iom post iom miaj pensoj pli klariĝis. Mi rememoris mian duelon kaj komprenis, ke mi estas vundita. En la sama momento knaris la pordo.

”Nu, kiel li fartas?” eksonis mallaŭta voĉeto, kiu min tremetigis.

”Ĉiam en la sama stato,” respondis Saveljiĉ kun ekspiro, ”ĉiam senkonscia, jam la kvinan tagon.”

Mi volis min turni, sed ne povis. ”Kie mi estas? Kiu estas ĉi tie?” mi diris kun peno. Marja Ivanovna aliris mian liton kaj sin klinis super min.

”Kiel vi fartas?” ŝi demandis.

”Dankon al Dio,” respondis mi per malforta voĉo, ”ĉu estas vi, Marja Ivanovna? Diru al mi …” Mankis al mi la fortoj por daŭrigi, kaj mi eksilentis. Ĝojo ekbrilis sur la fizionomio de Saveljiĉ.

”Ha!” li murmuretis, ”jen nia sinjoro rekonsciiĝis, fine li rekonsciiĝis. Dankon al vi, Dio sinjoro. Nu, karuloj Petro Andreiĉ, kiel vi min timigis! Bonvolu imagi! Jam la kvinan tagon …”

Marja Ivanovna interrompis lin:

”Ne parolu kun li multe, Saveljiĉ: li estas ankoraŭ malforta.”

Ŝi eliris kaj senbrue fermis post si la pordon. Mia kapo estis plenplena je pensoj. Mi troviĝis do en la domo de la citadelestro;

Marja Ivanovna min vizitadis. Mi volis fari al Saveljiĉ ankoraŭ kelkajn demandojn, sed la maljunulo balancis la kapon kaj mankovris al si la orelojn. Malkontente mi fermis la okulojn kaj tuj endormiĝis.

Vekiĝinte, mi vokis Saveljiĉon per la nomo, sed anstataŭe mi vidis antaŭ mi Marjan Ivanovnan; per anĝela voĉo ŝi min salutis. Mi ne povas eldiri la dolĉan senton, kiu min ekposedis en tiu momento. Mi kaptis ŝian manon kaj alpremiĝis al ĝi, superverŝante ĝin per larmoj de kortuŝeco. Maŝa ne fortiris sian manon … Subite ŝiaj lipoj tuŝetis mian vangon, kaj mi sentis varmegan freŝan kison. Fajro trakuris mian tutan korpon.

”Mia kara, mia bona Marja Ivanovna,” mi diris al ŝi, ”estu mia edzino, ne rifuzu doni al mi feliĉon!”

Ŝi rekonsciiĝis:

”Pro Dio, trankviliĝu!” ŝi diris, forprenante de mi sian manon, ”vi estas ankoraŭ en danĝero, la vundo povas resangadi.

Gardu vin, mi petas, almenaŭ pro mi!”

Kun tiuj vortoj ŝi foriris, lasante min en stato de plena ekstazo.

La feliĉo min revivigis. Ŝi estos mia! Ŝi min amas! Ĉi tiu ideo plenigis mian tutan estaĵon.

De tiu tempo mi ĉiun horon fartis pli kaj pli bone. Min kuracis la regimenta barbiro, ĉar en la citadelo malestis alia kuracisto, kaj, dankon al Dio, li ne multe cerbumis pri mi. Mia juneco kaj la naturo pli rapidigis la resaniĝon. La tuta familio de la estro min flegis. Marja Ivanovna min preskaŭ ne forlasis.

Kompreneble, ĉe la unua favora okazo mi renovigis nian interrompitan interparolon, kaj Marja Ivanovna tiam aŭskultis min jam pli pacience. Sen iu afektita sinĝeno ŝi konfesis sian amon por mi kaj diris, ke ŝiaj gepatroj sendube ĝojos pri ŝia feliĉo.

”Sed pripensu bone,” ŝi aldonis, ”ĉu viaj gepatroj ne malkonsentos?”

Mi enpensiĝis. Pri la kora amo de mia patrino mi ne dubis; sed, konante la karakteron kaj la pensmanieron de mia patro, mi sentis, ke mia amo tute ne kortuŝos lin kaj ke li konsideros ĝin junula malsaĝaĵo. Mi sincere konfesis tion al Marja Ivanovna, tamen mi decidis skribi al la patro en maniero plej elokventa, petante pri la gepatra beno. Mi montris la leteron al Marja Ivanovna, kiu trovis ĝin tiel konvinka kaj kortuŝanta, ke ŝi eĉ ne dubis pri ĝia favora efekto kaj sin fordonis al la postuloj de sia sentema koro kun la tuta konfidemo de juneco kaj amo.

Kun Ŝvabrin mi repaciĝis en la unuaj tagoj de mia resaniĝado. Ivan Kuzmiĉ, riproĉante min pro la duelo, diris: ”He, Petro Andreiĉ, mi devus vin arestigi, sed vi jam estas punita.

Tamen Aleksej Ivanoviĉ sidas en nia grenejo sub gardo, kaj lia spado estas ŝlosita ĉe Vasilisa Jegorovna. Li meditu kaj pentu.”

Mi estis tro feliĉa por konservi en la koro malamon. Mi petis pri Ŝvabrin, ke oni lin liberigu, kaj la bonkora citadelestro, interkonsentinte kun sia edzino, decidis agi laŭ mia peto. Ŝvabrin venis al mi; li eldiris profundan bedaŭron pri la okazintaĵo, konfesis, ke la tuta kulpo estas lia, kaj petis min ĉion forgesi. Estante ne venĝema laŭ naturo, mi tutkore pardonis al li nian malpaciĝon kaj la ricevitan vundon. En lia kalumnio mi vidis nun ĉagrenon pro la ofendita ambicio kaj malakceptita amo, kaj mi grandanime pardonis al mia malfeliĉa rivalo.

Baldaŭ mi resaniĝis kaj povis jam transloĝiĝi en mian loĝejon. Senpacience mi atendis leteron respondan je mia sendita letero, timante esperi kaj penante silentigi la malĝojan antaŭsenton. Kun Vasilisa Jegorovna kaj ŝia edzo mi ankoraŭ ne estis parolinta, tamen mia edziĝpropono ne devos ilin mirigi.

Nek mi nek Maŝa klopodis kaŝi niajn reciprokajn sentojn, kaj ni jam estis tute certaj pri ilia konsento.

Fine iun matenon Saveljiĉ venis al mi, tenante en la mano leteron. Mi ĝin kaptis tremetante. La adreso estis skribita de la patro mem. Tio antaŭpreparis min al io grava, ĉar ordinare skribis al mi la patrino, kaj la patro sin kontentigis per alskribo de kelke da linioj. Longe mi ne malsigelis la leteron kaj kelkfoje relegis la majestan surskribon: al mia filo Petro Andreeviĉ Grinjov, Orenburga gubernio, Bjelogorska citadelo.

Mi penadis, laŭ la skribmaniero diveni la animstaton, en kiu la letero estis skribata. Fine mi ĝin malsigelis, kaj tuj de la komenco mi konjektis, ke la tuta afero iris al la diablo (Malsukcesis). La letero estis jena:

Mia filo Petro! Vian leteron, en kiu vi petas nin pri nia gepatra beno kaj pri konsento je via edziĝo kun Marja Ivanovna Mironova, ni ricevis la 15-an, kaj mi ne nur ne intencas doni al vi mian benon kaj konsenton, sed mi dezirus esti ĉe vi por ordigi al vi la kapon, kiel al knabaĉo, kia vi ja restis, malgraŭ via oficira rango, ĉar vi nun pruvatestis, ke vi ankoraŭ ne meritas la honoron porti la spadon, donacitan al vi por defendi la patrolandon, sed ne por dueli kontraŭ samaj sentaŭguloj kiel vi. Mi tuj skribos al Andreo Karloviĉ kaj petos lin preni vin el la Bjelogorska citadelo kaj transmeti en lokon pli malproksiman, kie viaj malsaĝaĵoj elvaporiĝos. Via patrino, eksciinte pri via duelo, pri via vundo, malsaniĝis pro ĉagreno kaj nun kuŝas malsana. Kio el vi fariĝos? Mi petas Dion, ke via konduto pliboniĝu, kvankam mi ne kuraĝas esperi je Lia granda favorkoreco.

Via patro Andreo Grinjov

La legado de tiu letero vekis en mi diversajn sentojn. La kruelaj esprimoj, kiujn la patro ne malŝparis, profunde min ofendis. La malrespekto, kun kiu li skribis pri Marja Ivanovna, ŝajnis al mi same maldeca kiel maljusta. La intenco ekzili min el Bjelogorska citadelo min teruris. Sed plej multe ĉagrenis min la novaĵo pri la malsaniĝo de mia patrino. Mi indignis kontraŭ Saveljiĉ, ne dubante, ke li estis informinta miajn gepatrojn pri la duelo. Paŝante tien kaj reen en mia malgranda ĉambro, mi fine haltis antaŭ li kaj diris, ĵetante sur lin rigardojn plej minacajn:

”Videble, ankoraŭ ne sufiĉas por vi, ke mi pro via kulpo estis vundita kaj kuŝis tutan monaton ĉe la rando de la ĉerko (Rusa esprimo): ankaŭ mian patrinon vi deziras mortigi.”

Saveljiĉ estis kvazaŭ fulmotrafita.

”Pardonu, sinjoro,” li diris preskaŭ ploregante, ”kion vi bonvolas paroli? Ĉu mi estas kulpa, ke vi estis vundita! Dio scias, ke mi estis kuranta por ŝirmi vin per mia propra brusto kontraŭ la spado de Aleksej Ivanoviĉ! Mia malbeninda maljuneco tion malebligis. Sed kion malbonan mi faris por via patrino?”

”Kion vi faris?” mi ripetis. ”Kiu petis vin skribe min denunci?

Ĉu mia spiono vi estas?”

”Vi diras, ke mi vin skribe denuncis?” respondis Saveljiĉ plorante. ”Dio, Reĝo Ĉiela! Bonvolu do tralegi, kion al mi skribas mia sinjoro, tiam vi scios, ĉu mi vin denuncis.”

Li elprenis el la poŝo leteron kaj legis jenon:

”Hontu, maljuna hundaĉo, ke vi, malgraŭ miaj severaj ordonoj, ne raportis al mi pri mia filo Petro Andreiĉ, tiel ke personoj fremdaj estis devigataj, informi min pri liaj petolaĵoj. Ĉu tiel vi plenumas vian ofican devon kaj la sinjoran ordonon? Mi sendos vin, maljunan hundaĉon, por paŝti porkojn pro tio, ke vi kaŝis al ni la veron, kaj pro via dorlota malsevereco koncerne la junulon.

Post ricevo de ĉi tiu tetero senprokraste skribu al mi, kiel fartas nun Petro, ĉu estas vero, ke li resaniĝis, kiel oni skribis al mi, kiuloke troviĝas lia vundo, kaj ĉu bone oni lin resanigis.”

Evidentiĝis do, ke Saveljiĉ estis tute senkulpa antaŭ mi kaj ke mi maljuste ofendis lin per miaj riproĉoj kaj suspektoj. Mi petis lin pri pardono, sed la maljunulo restis nekonsolebla.

”Jen, kion mi ĝisvivis,” li ripetadis, ”jen, kian favoron mi ricevis de miaj gemastroj! Mi do estas maljuna hundaĉo, paŝtisto de porkoj, mi ankaŭ estas kulpa pri via vundo! … Ne, kara Petro Andreiĉ, ne mi estas kulpa pri tio, sed la malbeninda musje: li ja instruis al vi la interpikadon per feraj turnrostiloj kaj la piedfrapadon, kvazaŭ per tiu interpikado kaj piedfrapado oni povus sin savi kontra malica homo! Ĉu estis necese dungi musjeon, perdante caran monon?”

Tamen, kiu do estis preninta sur sin la taskon informi mian patron pri mia konduto? Ĉu la generalo? Sed, ŝajne, li ne multe zorgis pri mi, kaj ke Ivan Kuzmiĉ ne trovis necese raporti al li pri mia duelo. Mi elĉerpis ĉiujn supozojn. Fine mi eksuspektis Ŝvabrinon. Al li sola povis utili la denunco, kies sekvo devis esti mia ekzilo el la citadelo kaj la interrompo de miaj rilatoj al la familio de la kapitano. Mi iris al Marja Ivanovna por ĉion al ŝi sciigi. Ŝi renkontis min sur la perono.

”Kio okazis al vi?” ŝi demandis, vidante min, ”kiel pala vi estas!”

”Ĉio estas finita!” mi respondis kaj donis al ŝi la patran leteron.

Ŝi siavice paliĝis. Leginte la leteron, ŝi transdonis ĝin al mi per mano tremanta kaj diris tremvoĉe.

”Do, ĝi ne estas mia sorto! … Viaj parencoj ne volas akcepti min en sia familio. Estu en ĉio Dia volo! Dio pli bone ol ni scias, kion ni bezonas. Nenio estas farebla, Petro Andreiĉ!

Estu almenaŭ vi feliĉa! …”

”Tio ne okazu!” mi ekkriis, kaptante ŝian manon, ”vi min amas; mi do estas preta por ĉio. Ni iru, ni falu al la piedoj de viaj gepatroj, ili estas homoj simplaj, ili ne estas malmolkoraj fieruloj. Ili nin benos kaj geedzigos … kaj poste, iom post iom, mi estas certa, ni per petado konsentigos mian patron; la patrino certe simpatias al ni, ŝi min pardonos.”

”Ne, Petro Andreiĉ,” respondis Maŝa, ”mi ne edziniĝos je vi sen la beno de viaj gepatroj. Sen ilia beno ni ne havos feliĉon.

Ni submetiĝu al la Dia volo! Se vi trovos edzinon, por vi destinitan de la sorto, se vi ekamos iun fraŭlinon, Dio tion volu, Petro Andreiĉ, – tiam mi por vi ambaŭ preĝ …”

Ŝi ekploris kaj foriris de mi; mi volis iri post ŝi en ŝian ĉambron, sed mi sentis min ne kapabla regi min mem, kaj mi reiris hejmen.

Mi sidis profunde enpensiĝinte, kiam subite Saveljiĉ interrompis mian meditadon.

”Jen, sinjoro,” li diris, prezentante al mi per skribaĵo kovritan paperfolion, ”rigardu, mi petas, ĉu mi estis la denuncinto de mia sinjoro, kaj ĉu mi klopodis fari malpacon inter la patro kaj la filo.”

Mi prenis el liaj manoj la paperon; tio estis lia respondo je la ĵus ricevita letero. Jen tiu letero, de vorto al vorto:

Sinjoro Andreo Petroviĉ, nia patro favorkora! Vian afablan leteron mi ricevis, en kiu vi bonvolas koleri kontraŭ mi, via sklavo, kaj vi skribas, ke mi hontu ne obei la sinjorajn ordonojn; sed mi ne estas maljuna hundaĉo, sed via fidela servisto, kaj viajn sinjorajn ordonojn mi obeas, kaj mi ĉiam fervore al vi servis, ĝis mi jam akiris grizajn harojn. Pri la vundo de Petro Andreiĉ mi ne skribis al vi, por vin ne maltrankviligi senbezone, ĉar, kiel mi aŭdis, nia sinjorino Avdotja Vasiljevna ja malsaniĝis pro timego.

Pro ŝia sano mi preĝos al Dio. Petro Andreiĉ havas vundon surbruste, sub la dekstra ŝultro, sub la osto, vundon unu verŝokon kaj duonan profundan; li kuŝis en la domo de la citadelestro, kien ni lin estis alportintaj tuj de la riverbordo; kuracis lin nia ĉi-tiea barbiro Stepano Paramonov. Nun Petro Andreiĉ, dank’al Dio, estas sana, do pri li mi povas skribi nenion krom bone. La estraro, laŭdire, estas pri li kontenta; por Vasilisa Jegorovna li estas kvazaŭ propra filo. Certe, okazis al li tiu malfeliĉo, sed bonvolu konsideri: ’ĉiu estis junulo, ĉiu estis petolulo’, kaj: ’eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo’. Via sinjora moŝto bonvolis skribi, ke vi al mi ordonos paŝti porkojn, nu, vi ja havas por tio vian sinjoran volon. Sed mi vin sklavhumile salutas.

Via fidela servutulo

Arĥipo Saveljev

Mi ne povis ne rideti, legante la skribaĵon de la bona maljunulo.

Respondi al la patro mi ne povis, por trankviligi la patrinon sufiĉas miaopinie la letero de Saveljiĉ.

De tiam mia situacio ŝanĝiĝis. Marja Ivanovna preskaŭ ne parolis plu kun mi kaj ĉiel klopodis eviti min. La domo de la estro perdis por mi ĉian ĉarmon.

Iom post iom mi alkutimiĝis pasigi la tempon hejme en soleco. Vasilisa Jegorovna en la komenco ofte riproĉis min pro tio, sed vidante mian obstinon, lasis min trankvila. Kun Ivan Kuzmiĉ mi subtenis nur oficajn interrilatojn; Ŝvabrinon mi vidis malofte kaj ne volonte, tiom pli, ke mi rimarkis lian malsimpation por mi, kio igis min certiĝi pri miaj suspektoj.

Mia vivo fariĝis netolerebla. Mi falis en malgajan melankolion, kiun subtenis mia soleco kaj la nenionfarado. Mia amo fariĝis en la soleco ĉiam pli arda kaj turmentis min pli kaj pli forte. La inklino al libroj kaj al literaturo malaperis. Mia spirito malplialtiĝis. Mi povus aŭ freneziĝi aŭ fariĝi diboĉulo.

Neatenditaj okazintaĵoj, kiuj havis grandan influon je mia tuta vivo, subite donis al mia animo potencan kaj bonfaran ekskuon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.