|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FILINO DE LA KAPITANOAŭtoro: Aleksandr Puŝkin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Dolĉa estis la kuniĝo
Nia, kara belulin’,
Tre malgaja – la disiĝo.
Kvazaŭ kor’ forlasus min!
(Heraskov)
Frumatene vekis min tambursonoj. Mi min direktis al la kunvenejo. Tie, apud la pendigilo, jam aranĝis sin laŭ militista maniero la bando de Pugaĉov. La kozakoj estis surĉevale, la infanteriaj soldatoj staris ĉe pafilo. Standardoj flirtis.
Kelke da pafilegoj, inter kiuj mi rekonis ankaŭ nian, estis metitaj sur militirajn afustojn. La tuta loĝantaro amasiĝis tie, atendante la uzurpulon. Ĉe la perono de la kapitana domo kozako tenis je la brido belan blankan ĉevalon de kirgiza speco.
Mi serĉis per la okuloj la kadavron de la edzino de la kapitano.
Ŝi estis forportita iom flanken kaj kovrita per mato.
Fine Pugaĉov eliris el la domo. Ĉiuj demetis la ĉapojn. Pugaĉov haltis sur la perono kaj salutis la popolon. Unu el la kozakoj donis al li sakon kun kupraj moneroj, kaj Pugaĉov plenmane disĵetadis ilin. La popolo kriegante kolektis la monerojn, kaj ne mankis kripligoj. Pugaĉovon ĉirkaŭis liaj ĉefaj kunkulpuloj. Inter ili staris ankaŭ Ŝvabrin. Niaj rigardoj renkonti ĝis; en mia li povis legi malestimon; kaj li sin deturnis kun esprimo de nekaŝata malamo kaj ŝajniga mokemo. Pugaĉov, rimarkinte min en la popolamaso, kapsignis al mi, ke mi aliru.
”Aŭskultu,” li diris, ”iru tuj Orenburgon kaj anoncu, laŭ mia komisio, al la guberniestro kaj al la generaloj, ke ili atendu min en la urbo post semajno. Konsilu al ili, ke ili akceptu min kun infana amo kaj obeemo, alie ili ne evitos kruelan ekzekuton. Feliĉan vojaĝon, via moŝto!”
Poste li sin turnis al la popolo, montrante Ŝvabrinon.
”Jen via nova citadelestro, infanoj! Obeu ĉiujn liajn ordonojn, li respondas antaŭ mi por vi kaj por la citadelo!”
Konsternite mi aŭdis tiujn vortojn. Ŝvabrin fariĝas citadelestro, Marja Ivanovna restas en liaj manoj, Dio! Kio estos al ŝi!
Pugaĉov malsupreniris de la perono. Oni alkondukis lian ĉevalon. Li vigle surseliĝis, ne atendante la kozakon, kiu estis lin helpanta.
En la sama momento mi vidis, ke el la popolamaso iras mia Saveljiĉ rekte al Pugaĉov kaj prezentis al li paperfolion. Mi ne povis diveni, kio sekvos.
”Kio ĝi estas?” grave demandis Pugaĉov.
”Bonvolu legi, tiam vi scios,” respondis Saveljiĉ. Pugaĉov prenis la paperon kaj longe pririgardis ĝin kun mieno signifoplena.
”Tro sagace vi skribis,” li diris fine, ”miaj klaraj okuloj nenion povas deĉifri. Kie estas mia ĉefsekretario?”
Junulo en kaporala uniformo rapide alkuris al Pugaĉov.
”Legu laŭte!” ordonis la uzurpulo, donante al li la paperon.
Mi estis tre scivola scii, pri kio mia vartisto elpensis skribi al Pugaĉov.
La ĉefsekretario laŭte eksilabis jenon:
”Du ĥalatoj, unu el kruda kalikoto, alia el striita silko, sume 6 rublojn …”
”Kio tio estas?” diris Pugaĉov, sulkigante la frunton.
”Bonvolu ordoni legi plu,” trankvile respondis Saveljiĉ.
La ĉefsekretario daŭrigis:
”Uniforma surtuto el maldika verda drapo 7 rublojn. Blanka drapa pantalono – 5 rublojn. Dekdu ĉemizoj el holanda tolo kun manumoj – 10 rublojn. Vojaĝa skatolo kun tevazaro – 2 rublojn kaj duonan …
”Kia mensogaĵo tio estas?” interrompis Pugaĉov. ”Kiun intereson mi havas pri iuj vojaĝskatolo kaj pantalono kun manumoj?”
Saveljiĉ ekgrakinte komencis klarigi:
”Tio estas, karulo, registro de la sinjora havaĵo, ŝtelita de la rabistoj …”
”De kiuj rabistoj?” minace demandis Pugaĉov.
”Mi petas pardonon, mi eraris, via moŝto: ne rabistoj, sed viaj bubegoj ĉion traserĉis kaj forrabis. Bonvolu ne koleri: eĉ kvar piedoj de ĉevalo ne savas ĝin de falo. Ordonu finlegi, via moŝto!”
”Legu plu!” diris Pugaĉov.
La sekretario daŭrigis:
”Katuna litkovrilo, alia kovrilo, silka, vatita – 4 rublojn.
Vulpofela pelto kovrita per ruĝa sateno – 40 rublojn. Krom tio la leporfela palto, donacita al via moŝto en la gastejo – 15 rublojn.”
”Kio ĝi estas fine?” ektondris Pugaĉov, briligante siajn flamajn okulojn.
Mi devas konfesi: en tiu momento mi ektimis pro mia malfeliĉa vartisto. Li estis rekomenconta siajn klarigojn, sed Pugaĉov lin interrompis.
”Kiel vi arogis tedi min per tiaj bagateloj?” kriis li, eltiris la paperon el la manoj de la sekretario kaj ĵetis ĝin al Saveljiĉ en la vizaĝon. ”Malsaĝa maljunulo! Oni vin prirabis? Kia malfeliĉo!
Vi devus, maljunulaĉo, eterne petegi Dion por mi kaj por miaj homoj, pro tio, ke vi kun via sinjoro ne pendas tie ĉi kune kun miaj malobeuloj … Leporfela palto! Mi montros al vi leporfelan palton! Ĉu vi scias, ke mi havas la povon ordoni, ke oni senhaŭtigu vin vivanta kaj el via haŭto faru felpalton?”
”Kiel vi volas,” respondis Salveljiĉ, ”sed mi estas servutulo, mi devos respondi pri la havaĵo de mia sinjoro.”
Pugaĉov videble havis paroksismon de grandanimeco. Li sin forturnis kaj ekrajdis, ne dirinte vorton. Ŝvabrin kaj la kozaka estraro sekvis lin. La bando en plena ordo formarŝis el la citadelo. La popolo ekkuris post ili. Mi restis sur la placo sola kun Saveljiĉ. Mia vartisto tenis en la manoj sian registron kaj rigardis ĝin kun profunda bedaŭro.
Vidante miajn konkordajn rilatojn kun Pugaĉov, li certe estis dezirinta utiligi ilin, sed lia sagaca entrepreno malsukcesis.
Mi insultis lin pro lia neĝustloka servista fervoro, sed mi ne povis min deteni de rido.
”Ridu, sinjoro, ridu! Sed kiam ni devos denove aranĝi nian mastrumaĵaron, tiam vi vidos, ĉu ridinda ĝi estos!”
Mi kuris en la pastran domon por vidi Marjan Ivanovnan.
La edzino de la pastro venis renkonte al mi kun malĝoja sciigo.
Nokte Marja Ivanovna malsaniĝis je forta febro. Ŝi kuŝas nun senkonscia kaj deliras. La edzino de la pastro enirigis min en ŝian ĉambreton. Senbrue mi aliris la liton. Ŝia ŝanĝiĝinta vizaĝo min frapis. Ŝi ne rekonis min. Longe mi staris antaŭ ŝi, ne aŭdante, kiel patro Gerasim kaj lia edzino min konsoladis.
Malĝojegaj pensoj ekposedis min. La situacio de la kompatinda orfino, sendefenda, forlasita inter la kanajlaj ribeluloj, mia propra senforteco min teruris. Ŝvabrin plej turmentis mian imagon. Ricevinte regadpovon el la manoj de la uzurpulo mem, li, la estro de citadelo, en kiu restas la kompatinda knabino – la senkulpa objekto de lia malamo – li povos fari al ŝi kian ajn malbonaĵon. Kio restis al mi por fari? Kiamaniere helpi al ŝi? Kiamaniere liberigi ŝin el la manoj de la kanajlo? Restis unu sola rimedo: mi decidis senprokraste veturi Orenburgon por plirapidigi la rekonkeron de la citadelo.
Mi do adiaŭis la pastron kaj lian edzinon, varmege komisiante al iliaj zorgoj tiun, kiun mi jam konsideris mia edzino.
Mi prenis la manon de la knabino kaj kisis ĝin, verŝante larmojn.
”Adiaŭ!” diris al mi la edzino de la pastro, kiam ni kune eliris el la domo, ”adiaŭ, Petro Andreiĉ. Ni esperu, ke ni revidos unu la alian en pli bona tempo. Ne forgesu nin, skribu ofte. La malfeliĉa Marja Ivanovna nun havas neniun konsolanton krom vi, neniun protektanton.”
Sur la placo mi haltis momenton, alrigardis la pendigilon, pie klinis antaŭ ĝi la kapon, forlasis la citadelon kaj ekiris laŭ la vojo al Orenburgo, akompanata de Saveljiĉ, kiu penadis ne postresti.
Mi paŝis enprofundiĝinte en meditado, kiam subite mi aŭdis post mi ĉevalan piedfrapadon. Mi rigardis returne kaj vidis: el la citadelo galope postrajdas al mi kozako, tenanta baŝkiran ĉevalon je la brido kaj de malproksime faranta al mi signojn. Mi haltis kaj baldaŭ rekonis nian policiston. Alrajdinte, li malsupreniris de sia ĉevalo kaj transdonis al mi la kondukilojn de la dua ĉevalo, dirante:
”Via moŝto! Nia patro-imperiestro donacas al vi la ĉevalon kaj sian propran pelton (al la selo estis alligita ŝafofela pelto).
Krom tio,” balbute aldiris la policisto, ”Lia moŝto bonvolis donaci al vi duonrublon, sed mi ĝin perdis rajdante, – bonvolu pardoni al mi.”
Saveljiĉ deflanke lin alrigardis kaj murmuris: ”Perdis rajdante?
Kio do tintas en via surbrustaĵo? Senhontulo!”
”En mia surbrustaĵo?” ripetis la policisto tute ne konfuzita.
”Gardu vin Dio, maljunulo! Tintas ne moneroj, sed la brido …”
”Bone!” interrompis mi la disputon, ”transdonu mian dankon al tiu, kiu vin sendis: la perditan duonrublon penu retrovi, rajdante returne, kaj prenu ĝin kiel trinkmonon.”
”Multajn dankojn al via moŝto!” li diris, returnante la ĉevalon, ”eterne mi estos preĝanta al Dio por via moŝto!”
Li ekgalopis returne, tenante per unu mano la surbrustaĵon, kaj post momento malaperis el la vido.
Mi min vestis per la pelto, kaj ni duope surĉevaliĝis.
”Jen vi vidas, sinjoro,” diris la maljunulo, ”ne vane mi prezentis mian petskribon al la kanajlo: honton li eksentis. Kvankam la baŝkira longkrura ĉevalaĉo kune kun la ŝafpelto ne valoras eĉ duonon de tio, kion la kanajlaro de ni ŝtelis, kaj de tio, kion vi mem estas al li donacinta, tamen eĉ tio ĉi nun estos utila: de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.