|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FILINO DE LA KAPITANOAŭtoro: Aleksandr Puŝkin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Aŭskultu, vi, junuloj, nin maljunajn,
Kion ni al vi estos rakontantaj!
(Kanto)
Antaŭ ol mi komencos rakonti la strangajn okazintaĵojn, kies atestanto mi estis, mi diru kelkajn vortojn pri la situacio de la Orenburga gubernio ĉe la fino de 1773.
Tiu vasta kaj riĉa gubernio estis loĝata de multaj duonsova ĝaj popoloj, kiuj antaŭ nelonge subiĝis al la rusa regno.
Iliaj oftaj ribeloj, ilia nesufiĉa alkutimiĝo al la juro kaj civila vivo, ilia facilanimeco kaj krueleco igis la registaron seninterrompe vigle observadi ilin por subteni necesan disciplinon.
En kelkaj treege danĝeraj lokoj estis aranĝitaj citadeloj, loĝigataj precipe de kozakoj, kiuj jam delonge estis posedantoj de la bordoj de Uralo. Sed la uralaj kozakoj, devigataj gardi la sendanĝerecon kaj pacon en tiu regiono, de kelka tempo mem fariĝis regatoj ne pacaj, sed eĉ danĝeraj por la registaro.
En 1772 okazis ribelo en ilia ĉefurbo. La kaŭzo de tiu ribelo estis la severaj rimedoj, aplikitaj de la ĉefgeneralo Traubenberg por atingi decan disciplinon de la kozaka armeo.
Sekve de tio Traubenberg estis barbare mortigita, la tuta administrantaro estis kontraŭleĝe eksigita, kaj fine la ribelo estis registare kvietigita per kartoĉoj kaj kruelaj punoj.
Tio okazis kelkan tempon antaŭ mia alveno en la Bjelogorska citadelo. Nun ĉio estis jam kvieta aŭ ŝajnis kvieta; la registaro tro facilanime kredis je la ŝajnigata pento de la rusaj ribeluloj, kiuj kaŝe malice insidis, atendante nur favorajn kondiĉojn por renovigi la ribelon.
Mi revenas al mia rakontado.
Foje vespere (tio estis en la komenco de oktobro 1773) mi sidis en mia hejmo tute sola, aŭskultante la muĝadon de la aŭtuna vento kaj rigardante tra fenestro al nubegoj, preterkurantaj la lunon. Oni venis por voki min al la citadelestro.
Mi tuj iris. Ĉe la estro mi trovis Ŝvabrinon, Ivanon Ignatjiĉ kaj la kozakan policiston. En la ĉambro forestis Vasilisa Jegorovna kaj Marja Ivanovna. La estro salutis min kun mieno zorgoplena.
Li fermis la pordon, invitis nin ĉiujn sidiĝi, krom la policisto staranta ĉe la pordo, eltiris el la poŝo paperon kaj diris:
”Sinjoroj oficiroj, grava novaĵo! Bonvolu aŭskulti, kion skribas lia generala moŝto.” Li surmetis okulvitrojn kaj legis jenon:
”Al sinjoro citadelestro de la Bjelogorska citadelo, kapitano Mironov – konfidence.
Per ĉi tio mi sciigas al vi, ke la Dona (Ĉe la sudrusa rivero Don loĝis speciala Dona kozaka armeo) kozako kaj skismulo Jemeljan Pugaĉov, forkurinta el la arestejo, faris nepardoneblan arogantaĵon, uzurpante por si la nomon de la mortinta imperiestro Petro III; li kunigis bandon da krimuloj, okazigis ribelon en kelkaj apuduralaj vilaĝoj kaj jam venkoprenis kaj ruinigis kelkajn citadelojn, ĉie rabante kaj mortigante. Do, post ricevo de tiu ĉi ordonskribo, vi, sinjoro kapitano, estos devigata tuj apliki la necesajn rimedojn por rebati la atakon de la dirita krimulo kaj nomuzurpulo kaj por eventuale lin plene venkobati, se li sin direktos al la de vi administrata citadelo.”
”Apliki la necesajn rimedojn,” relegis la estro, demetis la okulvitrojn kaj kunvolvis la paperon. – ”Tio estas facile direbla.
La krimulo, videble, estas forta, dum ni posedas nur 30 homojn, ne enkalkulante la kozakojn, ne tute fidindajn, ne ofendiĝu, Maksimiĉ! (la policisto ekridetis). Tamen, nenio estas farebla, sinjoroj oficiroj! Estu ĉe vi ĉio bonorda! Ni aranĝu gardostaradon tagan kaj noktan; en okazo de atako ni fermu la pordegon kaj elirigu la soldatojn. Maksimiĉ, vigle observu viajn kozakojn. Oni kontrolu la pafilegon kaj bone purigu ĝin. Sed – kio estas la plej necesa afero, – bonvolu teni ĉion en absoluta sekreto, por ke neniu en la citadelo povu pri tio ekscii antaŭtempe.”
Disdoninte tiujn ordonojn, Ivan Kuzmiĉ permesis al ni foriri.
Mi eliris kune kun Ŝvabrin, pridiskutante la ĵus aŭditan novaĵon.
”Kio estas via opinio, per kio tio finiĝos?” mi demandis.
”Dio scias,” li respondis. ”Ni rigardu. Nenion gravan mi vidas ĝis nun. Sed se …”
Li enpensiĝis kaj distrite ekfajfis francan arieton.
Malgraŭ ĉiuj niaj antaŭgardaj rimedoj la novaĵo pri Pugaĉov disvastiĝis tra la citadelo. Kiom ajn Ivan Kuzmiĉ respektis sian edzinon, li por nenio en la mondo malkaŝus al ŝi la sekreton, konfiditan al li laŭofice. Kiam li estis ricevinta tiun ordonskribon de la generalo, li lerte liberiĝis de sia Vasilisa Jegorovna, dirante al ŝi, ke patro Gerasim ĵus ricevis el Orenburgo iajn mirigajn novaĵojn, kiujn li tenas en granda sekreto.
Vasilisa Jegorovna, kompreneble, tuj ekdeziris viziti la edzinon de la pastro kaj, laŭ konsilo de Ivan Kuzmiĉ, kunprenis Maŝan, por ke ŝi ne ekenuu, restante hejme. Ivan Kuzmiĉ, post ilia foriro, tuj venigis nin, enferminte Palaŝkan en la provizejo, por ke ŝi ne povu nin subaŭskulti.
Tamen Vasilisa Jegorovna, ne sukcesinte ion ekscii en la pastra domo, revenis hejmen, kaj jen ŝi aŭdas, ke dum ŝia foresto ĉe Ivan Kuzmiĉ okazis interkonsiliĝo, ke Palaŝka sidis enŝlosita en la provizejo. Ŝi konjektis, ke ŝia edzo ŝin trompis, kaj tuj alpaŝis al esplorado de la afero. Sed Ivan Kuzmiĉ estis jam sin preparinta por la atako. Tial li tute ne konfuziĝis kaj vigle respondis al sia scivolema edzino:
”Niaj kozakinoj elpensis hejti fornojn per pajlo, sed ĉar ĝi povus kaŭzi malfeliĉon, mi eldonis severan malpermeson, kaj ili estonte hejtadu per seka branĉaĵo.”
”Sed kial vi enŝlosis Palaŝkan?” demandis la edzino. ”Kial la malfeliĉa knabino sidis en la provizejo ĝis ni revenis?”
Por tiu demando Ivan Kuzmiĉ ne sin estis preparinta: li implikiĝis en klarigado kaj ekbalbutis ion sensencan. Vasilisa Jegorovna komprenis la ruzecon de la edzo, sed sciante, ke nun ŝi nenion de li ekscios, ĉesigis la demandadon kaj ekparolis pri peklitaj kukumoj, kiujn Akulina Pamfilovna preparas en sia propra maniero. Dum tiu tuta nokto Vasilisa Jegorovna ne povis dormi kaj neniel povis diveni, kio okazas en la kapo de la edzo, pri kio ŝi ne rajtas scii.
En la sekvanta mateno, revenante el la preĝejo, ŝi vidis Ivanon Ignatjeviĉ eltiranta el la pafilego ĉifonojn, ŝtonetojn, lignaĵetojn, ostojn kaj ĉiuspecan balaaĵon, enŝovitan internen de la loka infanaro. ”Kion povas signifi tiuj ĉi militaj preparoj?” ŝi pensis. ”Eble oni atendas kirgizan atakon. Sed dubeble Ivan Kuzmiĉ estus kaŝinta al mi tian bagatelon.”
Ŝi alvenigis Ivanon Ignatjiĉ kun la firma decido eldemandi la sekreton, kiu suferigis ŝian scivolan virinan naturon.
Vasilisa Jegorovna faris al li kelkajn rimarkigojn pri la mastrumado, komencante, kiel sperta juĝa esploristo, per demandoj tute flankaj, alcelante per tio tuj de la komenco paralizi la singardemon de la juĝato. Post kelkminuta silentado ŝi profunde ekspiris kaj diris, balancante la kapon: ”Dio sinjoro!
Kiaj novaĵoj! Kio el tio fariĝos?”
”Bonvolu ne maltrankviliĝi, sinjorino,” diris Ivan Ignatjeviĉ, ”Dio estas favorkora. Ni havas sufiĉajn soldatojn, multan pulvon, la pafilegon mi ĵus purigis. Sendube, ni sukcesos rebati Pugaĉovon. Dio ne perfidas, se homo lin fidas.”
”Sed diru, kia homo estas tiu Pugaĉov?” demandis la edzino de la kapitano.
Tiam la maljuna leŭtenanto komprenis, ke li elbabilis la sekreton, kaj volis nenion diri plu. Sed estis jam tro malfrue.
Vasilisa Jegorovna devigis lin malkaŝi ĉion, promesante al neniu ion rakonti. Ŝi plenumis la promeson, kaj al neniu diris eĉ vorton, escepte de la edzino de la pastro, al kiu ŝi ne povis ne diri ion, ĉar la pastra bovino ankoraŭ sin paŝtis en la stepo kaj riskis esti kaptota de la ribelintoj.
Baldaŭ ĉiuj ekparolis pri Pugaĉov. La onidiroj estis diversaj.
La citadelestro sendis la policiston kun la komisio plej bone esplori, kio estas parolata en apudaj vilaĝoj kaj citadeloj.
La policisto revenis post du tagoj kaj raportis, ke en la stepo, je distanco de 60 verstoj, li vidis multajn fajrojn, kaj ke li aŭdis de baŝkiroj pri alproksimiĝo de nekonata militistaro.
Cetere li povis komuniki nenion pozitivan, ĉar rajdi pli malproksimen li ne riskis.
En la citadelo estis rimarkata eksterordinara ekscitiĝo inter la kozakaro: sur ĉiuj stratoj ili grupe kunvenadis, mallaŭte interparolante kaj tuj disirante, kiam aliris dragono aŭ garnizona soldato. Al la kozakoj estis alsenditaj militspionoj. Baptita kalmiko Julaj vizitis la kapitanon por fari al li gravan raporton: la lasta raporto de la policisto, laŭ la certigo de Julaj, estis falsa, ĉar, reveninte el sia esplorekskurso, la ruza kozako rakontis al siaj kamaradoj, ke li estis ĉe la ribelantoj, estis parolinta kun ilia estro, kiu bonvolis permesi al li kisi lian manon kaj longe interparolis kun li. La citadelestro tuj arestis la policiston, anstataŭigante lin per Julaj. Tio vekis inter la kozakoj evidentan malkontenton. Ili malkaŝe plendis, kaj Ivan Ignatjiĉ, la plenuminto de tiu kapitana ordono, per propraj oreloj aŭdis, kiel oni parolis: ”Atendu, vi havos, kion vi meritas, garnizona rato!” La citadelestro intencis esplordemandi sian arestiton en la sama tago, sed la policisto forkuris el la arestejo, verŝajne helpata de siaj samideanoj.
Nova cirkonstanco plifortigis la maltrankvilon de la kapitano: oni militkaptis baŝkirojn kun ribeligaj proklamaĵoj. La citadelestro denove kunvenigis siajn oficirojn kaj por tio ree estis eldomigonta Vasilisan Jegorovnan per bonŝajna preteksto.
Sed ĉar Ivan Kuzmiĉ estis homo plej sincera, plej verema, li trovis neniun alian rimedon krom la unufoje jam uzita.
”Aŭskultu, Vasilisa Jegorovna,” li diris tusetante, ”patro Gerasim, laŭdire, ricevis el la urbo …”
”Ĉesu mensogi, Ivan Kuzmiĉ,” interrompis lin la edzino, ”videble vi denove bezonas aranĝi interkonsiliĝon kaj en mia foresto interparoli pri Jemeljan Pugaĉov; sed ĉi tiun fojon vi min ne trompos.”
Ivan Kuzmiĉ larĝe malfermis la okulojn:
”Nu, patrino (Rusa kutimo: nomi ”patro” kaj ”patrino” sian edzon kaj edzinon),” li diris, ”se vi jam ĉion scias, restu, mi petas: ni povas interparoli en via ĉeesto.”
”Jes, jes, patro,” respondis ŝi, ”ne por vi ekzistas ruzeco.
Bonvolu kunvenigi la oficirojn!”
Ni refoje kunvenis. Ivan Kuzmiĉ en ĉeesto de sia edzino legis al ni la alvokon de Pugaĉov, skribitan de iu duone analfabeta kozako. La rabisto proklamas sian intencon senprokraste ataki nian citadelon, invitas la kozakojn kaj soldatojn aliĝi al lia bando; la estrojn li admonas, ke ili submetiĝu, minacante per ekzekuto en okazo de kontraŭstaro. La alvoko estis verkita en vulgara, sed potenca stilo kaj sendube devis danĝere impresi niajn simplulojn.
”Kia fripono!” indignis la edzino de la kapitano. ”Kion li arogas proponi al ni! Eliri renkonte al li kaj meti la standardojn al liaj piedoj? Ha, hunda filo! Ĉu li ne scias, ke ni militservas jam 40 jarojn kaj, dankon al Dio, ni jam ĉion estas vidintaj?
Ĉu iuj citadelestroj jam obeis la rabiston?”
”Dubeble,” diris Ivan Kuzmiĉ, ”tamen laŭdire la rabisto jam konkeris multajn citadelojn.”
”Do efektive en lia posedo estas granda militista forto,” diris Ŝvabrin.
”Ni tuj tion ekscios,” diris la estro. ”Vasilisa Jegorovna, donu al ni la ŝlosilon de la grenejo. Ivan Ignatjiĉ, bonvolu alvenigi la baŝkiron, kaj ordonu al Julaj alporti skurĝojn.”
”Atendu, Ivan Kuzmiĉ,” diris la edzino de la kapitano leviĝante, ”lasu min forkonduki Maŝan, alie ŝi, aŭdante kriojn, ektimos. Por diri la veron, ankaŭ mi ne ŝatas perskurĝan esploradon. Bonan sukceson!”
En tiu epoko torturado estis tiel forte enradikiĝinta en la moroj, ke la bonfara leĝo ĝin nuliganta, ankoraŭ longtempe restis neaplikata. Oni kredis, ke propra konfeso de krimulo estas necesa, por lin definitive kulpatesti, – ideo ne nur ne vera, sed eĉ tute kontraŭa al la ĝusta jurkoncepto; ĉar se la malkonfeso ne estis rigardata kiel pruvatesto pri senkulpeco de juĝato, kiom malpli lia konfeso devus esti pruvatesto pri lia kulpeco. Eĉ nun mi aŭdas iafoje maljunajn juĝistojn plendi kontraŭ nuligo de tiu barbara kutimo. Sed en nia epoko ne ekzistis eĉ dubo pri la neceso de torturado, nek inter la juĝistoj, nek inter la juĝatoj mem. Do la ordono de nia estro neniun el ni mirigis nek maltrankviligis.
Ivan Ignatjiĉ iris por venigi la baŝkiron, kiu sidis enŝlosita en la grenejo de Vasilisa Jegorovna, kaj post kelkaj minutoj oni enkondukis la malliberulon en la antaŭĉambron. La citadelestro ordonis prezenti la enkondukiton al li.
La baŝkiro kun granda peno transpaŝis la sojlon (li surhavis piedhaltigilon) kaj, demetinte sian altan ĉapon, haltis ĉe la pordo. Mi alrigardis lin kaj ektremetis. Neniam mi forgesos tiun viron. Li estis verŝajne 70-jara. Li havis nek nazon nek orelojn. Lia kapo estis razita, anstataŭ barbo pendis kelke da grizaj haroj de sur lia vizaĝo; li estis de malalta kresko, maldika, kurbiĝinta, sed liaj mallarĝaj okuloj ankoraŭ fajre brulis.
”He, he!” diris la estro, rekonante en li laŭ la teruraj postsignoj unu el la ribeluloj punitaj en 1741, ”videble vi, maljuna lupo, jam estis en nia kaptilo. Certe vi ne ribelas jam unuafoje, ĉar via kapaĉo estas tiel glate razita. Venu pli proksimen, diru, kiu vin sendis?”
La maljuna baŝkiro nenion respondis, rigardante la kapitanon kun aspekto de plena nekompreno.
”Kial do vi silentas?” daŭrigis Ivan Kuzmiĉ. ”Ĉu eble vi tute ne konas la rusan lingvon? Julaj, demandu lin en via lingvo, kiu alsendis lin en nian citadelon?”
Julaj ripetis la demandon de la estro en tatara lingvo. Sed la baŝkiro rigardis lin kun la sama vizaĝesprimo kaj nenion respondis.
”Bone!” diris la kapitano, ”vi tuj ekparolos. Soldatoj! demetu de li la arlekenan striitan kaftanon kaj strivipu lian dorson!
Nu, Julaj, bone lin vipu!”
Du invalidoj komencis senvestigi la baŝkiron. La fizionomio de la kompatindulo vidigis nun maltrankvilon. Li ĉirkaŭrigardis al ĉiuj flankoj, kvazaŭ besteto kaptita de infanoj.
Sed kiam unu invalido prenis liajn brakojn, metis ilin ĉirkaŭ sian kolon kaj levis la maljunulon sur siajn ŝultrojn, kiam Julaj prenis skurĝon kaj eksvingis ĝin, – la baŝkiro ekĝemis per voĉo malforta, peteganta kaj, skuante la kapon, malfermis la buŝon, en kiu anstataŭ lango moviĝis mallonga stumpo.
Kiam nun mi rememoras, ke tio okazis dum mia vivo, kaj ke nun mi ĝisvivis la humanan regadon de imperiestro Aleksandro (Aleksandro l), mi ne povas ne miri pri la rapida progresado de la civilizacio kaj pri la nuna disvastiĝo de humanaj ideoj. Junulo! se mia memorskribo venos en viajn manojn, rememoru, ke plej bonaj, plej firmaj reformoj estas tiuj, kiuj devenas de plimildigataj moroj sen iu perforta agado.
Ĉiuj estis konsternitaj.
”Nu!” diris la citadelestro. ”Videble, ni havos de li neniun utilon. Julaj, rekonduku la baŝkiron en la grenejon. Sed ni, sinjoroj, interparolu ankoraŭ!”
Ni pridiskutis nian situacion, kiam subite Vasilisa Jegorovna spiregante eniris la ĉambron, treege ekscitita.
”Kio estas al vi?” demandis la mirigita estro.
”Malfeliĉo, patro!” respondis la virino. ”La citadelo Niĵneozerna estas hodiaŭ prenita de la uzurpulo. Ĵus revenis de tie laboristo de patro Gerasim. Li vidis la batalon. La citadelestro kaj ĉiuj oficiroj estas pendigitaj, ĉiuj soldatoj – militkaptitaj.
Ĉiumomente la rabistoj povas esti ĉi tie.”
La neatendita novaĵo treege nin frapis. Mi konis la estron de la Niĵneozerna citadelo, delikatan, modestan junan oficiron: antaŭ du monatoj li, preterveturante el Orenburgo kun sia juna edzino, gastis ĉe Ivan Kuzmiĉ. La Niĵneozerna citadelo troviĝis proksimume dudek verstojn de nia. Do ĉiuhore ni povis atendi atakon de Pugaĉov. La sorto de Marja Ivanovna vive pentriĝis antaŭ miaj okuloj, kaj mia koro kunpremiĝis.
”Aŭskultu, Ivan Kuzmiĉ!” mi diris al la kapitano. ”Nia devo estas defendi la citadelon ĝis nia lasta spiro, pri tio ne penvaloras eĉ paroli. Sed ni devas zorgi pri la sendanĝereco de la virinoj. Lasu ilin veturi Orenburgon, se la vojo ankoraŭ ne estas okupita, aŭ eble en iun pli fidindan malproksiman citadelon, kien la rabistoj ankoraŭ longe ne povos penetri.”
Ivan Kuzmiĉ sin turnis al la edzino kaj diris:
”Prave diras Petro Andreiĉ: efektive, patrino, eble estus pli bone sendi vin ien pli malproksimen, ĝis kiam ni venkobatis la ribelulojn?”
”Bagatelo!” ŝi diris. ”Kie troviĝas tia citadelo, en kiun penetrus neniu kuglo? Kial nia Bjelogorska citadelo ne estas fidinda?
Dankon al Dio, la dudekduan jaron ni en ĝi loĝas. Ni vidis baŝkirojn kaj kirgizojn. Sendube, ankaŭ kontraŭ Pugaĉov ni ĝin ŝirmos.”
”Nu, bone, patrino, restu,” diris Ivan Kuzmiĉ, ”restu, se vi esperas je nia citadelo. Sed kion ni faros kun Maŝa? Estos bone, se ni sukcesos elteni la sieĝon aŭ ricevos helpon, sed se la rabistoj nin venkobatos kaj prenos la citadelon?”
”Nu tiam …” Vasilisa Jegorovna ne finis la frazon kaj eksilentis kun videbla granda ekscitiĝo.
”Ne, Vasilisa Jegorovna,” daŭrigis la kapitano, vidante, ke lia parolo havis ĝustan efikon eble unuafoje en lia vivo, ”Maŝa ne restu ĉi tie. Ni forveturigu ŝin Orenburgon al ŝia baptopatro: tie ili havas multajn soldatojn, sufiĉe multajn pafilojn kaj ŝtonajn muregojn. Al vi mi ankaŭ konsilas forveturi; kvankam vi estas maljunulino, mi ne dezirus vidi, kio okazos al vi, se ili venkobatos nian citadelon.”
”Bone,” diris la edzino de la kapitano, ”mi konsentas, ni forveturigu Maŝan. Sed min ne petu eĉ en sonĝo, mi ne forveturos; ne decas al mi en miaj maljunaj jaroj forlasi vin kaj serĉi senfamilian tombon en fremda lando. Kune ni vivis, kune ni mortos!”
”Vi estas prava,” diris la estro. ”Nu, ni ne prokrastu. Tuj iru por prepari ĉion por la vojaĝo de Maŝa. Morgaŭ frumatene ŝi forveturos; ni liveros al ŝi eskorton, kvankam ni ne havas superfluajn homojn. Kie do estas Maŝa?”
”Ĉe Akulina Pamfilovna: ŝi sentis kapturniĝon, eksciinte pri la falo de la Niĵneozerna citadelo; mi timas pro ŝi, ke ŝi malsaniĝos. Dio Sinjoro, kion ni ĝisvivis!”
Vasilisa Jegorovna iris por aranĝi la forveturon de la filino.
La interkonsiliĝo ĉe la estro daŭris, sed mi ĝin ne partoprenis kaj nenion plu aŭdis. Marja Ivanovna venis al la vesperman ĝo pala kaj kun plorruĝaj okuloj. Ni manĝis silente kaj pli rapide ol ordinare; adiaŭinte la tutan familion, mi iris hejmen, – sed mi intence forgesis mian spadon kaj revenis por ĝin preni; mi antaŭsentis, ke mi trovos Marjan Ivanovnan sola.
Efektive, ŝi venis renkonte al mi kaj transdonis al mi la spadon.
”Adiaŭ, Petro Andreiĉ,” ŝi diris plorante, ”oni forveturigos min Orenburgon. Vivu kaj estu feliĉa! Eble Dio volos, ke ni vidu ankoraŭ unu la alian. Se ne …”
Ŝi ekploregis. Mi ĉirkaŭprenis ŝin.
”Adiaŭ, mia anĝelo!” mi diris. ”Adiaŭ, mia kara, mia aspirata!
Kio ajn okazu al mi, kredu, ke mia lasta penso, mia lasta preĝo estos por vi!”
Mi ploregis ŝin alpremante al mia brusto. Mi varmege ŝin kisis kaj rapide elkuris el la ĉambro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.