La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro X: La sieĝo de Orenburgo

Post kiam li okupis montojn kaj herbejojn,
Li kiel aglo nun la urbon rigardadis
De l’ supro de la monto;
Post la tendaro li aranĝis bastionojn,
Por el tie nokte ĵeti fulmojn al la urbo.
(Heraskov)

Apud Orenburgo ni vidis aron da punlaboristoj kun razitaj kapoj, kun vizaĝoj kripligitaj per ekzekutista mano. Ili laboris ĉe la fortikaĵo sub gardo de garnizonaj invalidoj. Iuj en ĉaretoj forveturigis rubon el la fosaĵo, aliaj per fosiloj elfosadis teron; masonistoj alportadis brikojn sur la remparon, riparante la urban muregon. Ĉe la pordego nin haltigis la gardostarantoj kaj postulis niajn pasportojn. Aŭdinte, ke ni venas el la Bjelogorska citadelo, la serĝento tuj kondukis min en la domon de la generalo.

Mi trovis lin en lia ĝardeno. Li esplorrigardis siajn pomarbojn, senfoliigitajn de la aŭtuno, kaj helpate de maljuna ĝardenisto, zorge envolvis ilin per pajlo. Lia mieno spiris trankvilecon, bonfarton kaj bonkorecon. Li ĝoje min akceptis kaj petis rakonti pri la teruraj okazintaĵoj, kies atestanto mi estis.

Mi rakontis al li ĉion. La maljunulo aŭskultis min atente, samtempe fortranĉante sekajn branĉojn.

”Malfeliĉa Mironov!” li diris, kiam mi finis mian malĝojan rakonton, ”kia domaĝo! Li estis brava oficiro! Ankaŭ sinjorino Mironova estis bona sinjorino kaj majstre peklis fungojn.

Sed kie do estas Maŝa, la filino de la kapitano?”

Mi respondis, ke ŝi restis en la citadelo, sub zorgado de la edzino de la pastro.

”Ne bone, ne bone,” rimarkigis la generalo, ”oni tute ne povas fidi je ilia rabista disciplino! Kio fariĝos al la kompatinda fraŭlino!”

Mi respondis, ke la Bjelogorska citadelo ja ne estas malproksima, ke certe lia ekscelenco senprokraste sendos taĉmenton por liberigi la malfeliĉan loĝantaron. La generalo malkonfide balancis la kapon.

”Ni vidu, ni vidu!” li diris, ”pri tio ni ankoraŭ poste parolos.

Bonvolu viziti min por trinki tason da teo: hodiaŭ mi aranĝas militan interkonsiliĝon. Vi povos doni al ni precizajn sciigojn pri la sentaŭgulo Pugaĉov kaj pri lia armeo. Dume iru ripozi!”

Mi iris en la loĝejon al mi destinitan, kie Saveljiĉ jam mastrumis, kaj mi malpacience atendis la horon de la kunveno. La leganto povas bone prezenti al si, ke mi ne prokrastis aperi antaŭ la konsilantaro, kiu estis havonta tian influon je mia sorto. Je la destinita horo mi jam estis ĉe la generalo.

Mi trovis tie urban oficiston, ŝajne doganestron, dikan kaj ruĝvangan maljunulon en orŝtofa kaftano. Li demandis min pri la sorto de Ivan Kuzmiĉ, kiun li nomis baptano, kaj interrompadis mian rakonton per multaj aldonaj demandoj kaj moralaj sentencoj, kiuj evidentigis en li ne nur homon kompetentan pri la milita scienco, sed atestis ankaŭ pri lia saĝo kaj natura prudento. Dume kunvenis la ceteraj invititoj.

Kiam ĉiuj sidiĝis kaj ĉiu ricevis tason da teo, la generalo klare kaj detale raportis pri la temo de la interkonsiliĝo.

”Nun, sinjoroj,” daŭrigis li, ”estas necese decidi, kiel ni agu kontraŭ la ribelintoj, ĉu atake aŭ defende? Ĉiu el ambaŭ manieroj de agado havas sian profitan kaj sian malprofitan flankon.

Atakado prezentas pli grandan esperon je pli baldaŭa ekstermo de la malamiko; defendado estas rimedo pli certa kaj pli sendanĝera. Do ni kolektu la voĉojn laŭ leĝa ordo, t. e. komencante de la plej malaltrangaj oficiroj. Sinjoro signojunkro!” li sin turnis al mi, ”bonvolu eldiri vian opinion!”

Mi leviĝis kaj per malmultaj vortoj rakontis pri Pugaĉov kaj lia bando; poste mi kategorie certigis, ke la uzurpulo ne povos kontraŭstari la regule aplikatan militforton.

Mia opinio estis akceptata de la oficistaro kun evidenta malbonvolo. Oni vidis en ĝi junulan senpripensemon kaj arogantecon.

Oni ekmurmuris ĉirkaŭ mi, kaj mi klare aŭdis la duonvoĉe diritan epiteton ”flavbekulo”. La generalo kun rideto min alparolis:

”Sinjoro signojunkro! La unuaj voĉoj en ĉiuj militaj konsili ĝoj ordinare subtenas atakadon: tia jam estas la kutimo! Ni daŭrigu la voĉdonadon. Sinjoro kolegia konsilanto! vian opinion mi petas.”

La maljunulo en orŝtofa kaftano rapide fintrinkis sian trian tason da teo kun sufiĉa almikso de rumo kaj respondis:

”Mi opinias, ekscelenco, ke ni devas agi nek atake, nek defende.”

”Kiel do, sinjoro kolegia konsilanto!” demandis la mirigita generalo, ”la taktiko ja ne havas aliajn manierojn de agado: aŭ atakado aŭ defendado …”

”Via ekscelenco, bonvolu apliki subaĉetadon.”

”He, he, he! via opinio estas tre prudenta. Subaĉetado estas permesata de la taktiko, kaj ni uzos vian konsilon. Oni povas promesi por la kapo de la uzurpulo … 70 rublojn … eĉ 100 rublojn … el la sekreta sumo.”

”Kaj tiam”, interdiris la doganestro, ”estu mi ne kolegia konsilanto, sed kirgiza virŝafo, se tiuj ribeluloj ne perfidos sian hetmanon, ne alveturigos lin al ni kun katenitaj kruroj kaj brakoj!”

”Ni tion ankoraŭ pripensos kaj priparolos,” respondis la generalo. ”Tamen ĉiuokaze oni devas apliki militajn rimedojn … Sinjoroj, bonvolu voĉdoni laŭ la leĝa ordo!”

Ĉiuj opinioj montriĝis kontraŭaj al mia. Ĉiuj oficistoj parolis pri nefidindeco de la armeo, pri necerteco pri sukceso, pri singardemo ktp. Ĉiuj opiniis, ke estos pli prudente resti malantaŭ la fortikaj masonitaj muroj sub la ŝirmo de pafilegoj, ol elprovi la fortunon sur batalkampo. Fine la generalo, aŭskultinte ĉies opiniojn, forŝutis cindron el sia pipo kaj diris jenon:

”Sinjoroj! Mi devas sciigi al vi, ke mi plene aliĝas al la opinio de sinjoro signojunkro, ĉar tiu opinio estas bazita sur ĉiuj reguloj de prudenta taktiko, kiu preskaŭ senerare preferas atakan movadon ol la defendan.”

Li haltis, ŝtopante sian pipon. Mia ambicio triumfis. Mi fiere rigardis la oficistojn, kiuj dume intermurmuretis kun videbla malkontento kaj maltrankvilo.

”Sed, sinjoroj,” daŭrigis li, elspirinte densan tabaknubon:

”Mi ne kuraĝas preni sur min tiel grandan respondecon, kiam temas pri la sekureco de la provinco, komisiita al mi de ŝia imperiestrina moŝto mem, de nia korfavora regnestrino. Do mi konsentas kun la plimulto da voĉoj, kiu decidis, ke plej prudente kaj plej sendanĝere estas atendi sieĝon inter la urbaj muregoj kaj rebatadi malamikajn atakojn per nia artileria forto kaj, se eble, per eliratakado.”

Nun la oficistoj siavice moke rigardis min. La konsilantaro disiĝis. Mi ne povis ne bedaŭri pri la fortomanko de tiu respektinda militisto, kiu, malgraŭ sia propra konvinko, decidis agi laŭ la opinioj de homoj nekompetentaj kaj nespertaj.

Kelke da tagoj post tiu rimarkinda interkonsiliĝo ni eksciis, ke Pugaĉov, plenumante sian promeson, alproksimiĝas al Orenburgo. Mi jam vidis la ribelulan armeon de la supro de la urba murego. Al mi ŝajnis, ke ilia nombro dekobliĝis de post la lasta atako, kies atestanto mi estis. Ili kunveturigis la pafilegojn, prenitajn de Pugaĉov en malgrandaj citadeloj de li venkitaj. Memorante la decidon de la konsilantaro, mi antaŭvidis longdaŭran sieĝadon de la urbo kaj preskaŭ ploris pro ĉagreno.

Mi ne intencas priskribi la sieĝon de Orenburgo, ĉar tio estas objekto de historio pli multe ol tiu de familia memorskribo.

Mi diros nur per malmultaj vortoj, ke tiu sieĝado, pro la nesingardemo de la loka estraro, montriĝis pereiga por la loĝantaro, kiu devis terure suferi pro malsato kaj ĉiuspecaj mizeroj. Oni facile imagas, ke la vivo en Orenburgo estis tute netolerebla. Ĉiuj malgaje atendis la decidon de sia sorto; ĉiuj plende ĝemadis pro kareco, kiu efektive estis terura. La loĝantoj alkutimiĝis al kugloj, enflugantaj en iliajn kortojn; eĉ la atakado de Pugaĉov ne altiris plu grandan scivolemon. Mi preskaŭ mortis pro enuo. La tempo pasis. El la Bjelogorska citadelo mi tute ne ricevis leterojn. Ĉiuj vojoj estis baritaj. La malkuna vivado kun Marja Ivanovna fariĝis por mi netolerebla.

Nesciado pri ŝia sorto min suferigis. Mia sola distriĝo estis rajdsporto. Dank’al Pugaĉov mi posedis bonan ĉevalon, kun kiu mi dividis mian malabundan nutraĵon kaj sur kiu mi ĉiutage elrajdis ekster la urbon por reciproka interpafado kun rajdistoj de Pugaĉov. En tiu interpafado la rabistoj, sataj, ebriaj kaj bonĉevalaj, ordinare havis superecon. La malforta Orenburga rajdistaro ne povis ilin venkobati. Iafoje eliris eksterurben ankaŭ nia malsata infanterio, sed profunda neĝo malhelpis al ĝi sukcese agi kontraŭ disaj malamikaj rajdistoj.

La artilerio senrezulte tondris de la supro de la remparo, sed elirante sur la batalkampon, ĝi dronis en neĝo kaj ne moviĝis antaŭen pro niaj malbone nutrataj ĉevaloj. Tia estis nia militista agado. Jen kian agadon la Orenburgaj oficistoj estis nomintaj singarda kaj prudenta!

Foje, kiam mi sukcesis iamaniere disrajdigi kaj forpeli sufiĉe grandan taĉmenton, mi rajdatingis kozakon, restintan malantaŭ siaj kamaradoj; mi estis jam fraponta lin per mia turka sabro, kiam li subite demetis sian ĉapon kaj kriis:

”Bonan tagon, Petro Andreiĉ! Ĉu vi bone fartas?”

Mi rekonis nian policiston. Mi nedireble ekĝojis.

”Bonan tagon, Maksimiĉ!” mi diris. ”Ĉu antaŭ longe vi estis en la Bjelogorska citadelo?”

”Ne, Petro Andreiĉ, nur hieraŭ mi venis de tie. Mi havas letereton por vi.”

”Kie ĝi estas?” mi kriis ruĝiĝante.

”Ĉi tie, mi ĝin kunprenis,” diris Maksimiĉ, metante la manon en sian surbrustaĵon, ”mi promesis al Palaŝka trovi rimedon por transdoni al vi la letereton.”

Li transdonis al mi falditan paperon kaj tuj forgalopis. Mi malvolvis ĝin kaj tremetante legis la sekvantajn liniojn:

”Dio volis senigi min samtempe je miaj patro kaj patrino. Mi ne havas nun sur la tero parencojn nek protektantojn. Mi min turnas nun al vi, sciante, ke vi ĉiam deziras al mi la bonon kaj ke vi ĉiam estas preta helpi al ĉiu. Mi petegas Dion, ke atingu vin ĉi tiu mia letero. Maksimiĉ promesis liveri ĝin al vi. Palaŝka aŭdis de Maksimiĉ, ke li ofte vidas vin dum eliratakoj, kaj ke vi vin tute ne gardas kaj ne pensas pri tiuj, kiuj plorante preĝas al Dio por vi. Longe mi estis malsana. Kiam mi resaniĝis, Aleksej Ivanoviĉ, kiu nun estas nia komandanto anstataŭ mia karmemora patro, devigis patron Gerasimon elliveri min al li, minacante per Pugaĉov.

Mi loĝas en nia estinta domo sub gardo. Aleksej Ivanoviĉ devigas min fariĝi lia edzino. Li diras, ke li savis al mi la vivon, ĉar li ne perfidis la trompaĵon de Akulina Pamfilovna, kiam ŝi estis diranta al la rabisto, ke mi estas ŝia nevino. Sed por mi estus pli facile morti, ol fariĝi edzino de tia homo, kia estas Aleksej Ivanoviĉ. Li traktas min kruelege kaj minacas, ke se mi ne ŝanĝos mian decidon kaj ne konsentos, li forveturigos min en la tendaron de Pugaĉov, kaj tie mi havos la saman sorton kiel Elizabeto Ĥarlova. Mi petis lin lasi min pripensi. Li konsentis atendi ankoraŭ tri tagojn, sed se mi post tri tagoj ne edziniĝos je li, li min plu ne indulgos. Kara Petro Andreiĉ! vi sola estas mia protektanto.

Defendu min, malfeliĉan! Petegu la generalon kaj ĉiujn estrojn plej urĝe sendi al mi helpon, kaj ankaŭ vi mem alveturu ĉi tien se eble.

Via plej humila malfeliĉa orfino Marja Mironova”

Leginte la leteron, mi preskaŭ freneziĝis. Mi ekgalopegis en la urbon, senkompate spronante mian ĉevalon. Rajdante, mi trapensis tion kaj jenon por savi la kompatindan knabinon, sed nenion mi povis elpensi. Galopinte ĝis la urbo, mi tuj direktis min al la generalo kaj vive enkuris en lian domon.

La generalo paŝis tien kaj reen en la ĉambro, fumante sian pipon. Vidinte min, li haltis. Kredeble mia vizaĝesprimo lin frapis: li kompate informiĝis pri la kaŭzo de mia urĝa veno.

”Via ekscelenco!” mi diris, ”mi venas al vi kvazaŭ al mia propra patro. Pro Dio, ne malakceptu mian peton: tio koncernas la feliĉon de mia tuta vivo!”

”Kio okazis, mia kara?” demandis la maljunulo mirigite, ”kion mi povas al vi fari? Parolu do!”

”Via ekscelenco, permesu al mi kunpreni roton da soldatoj kaj duoncenton da kozakoj kaj lasu min liberigi la Bjelogorskan citadelon!”

La generalo atente min alrigardis, kredeble pensante, ke mi freneziĝis. (Tio estis ja preskaŭ vera)

”Kiel? Liberigi la Bjelogorskan citadelon?” li demandis fine.

”Mi garantias al vi sukceson,” mi respondis kun ardeco, ”nur donu al mi permeson tien veturi.”

”Ne, junulo,” li diris, balancante la kapon, ”je tia granda distanco la malamiko facile povos disigi nin de la komunikiĝo kun la ĉefa strategia punkto kaj plene nin venkobati. La barita komunikiĝo …”

Mi ektimis, vidante lin enprofundiĝanta en taktikaj konsideroj, do mi rapide interrompis lin:

”La filino de kapitano Mironov skribis al mi leteron. Ŝi petas pri helpo. Ŝvabrin devigas ŝin edziniĝi je li!”

”Ĉu vere? Ha, tiu Ŝvabrin estas vera ”Schelm” (Germana vorto = fripono), kaj se li iam venos en miajn manojn, mi ordonos juĝi lin en 24 horoj, kaj ni lin mortpafos sur nia remparo. Sed dume oni devas alpreni paciencon (Germana esprimo)

”Alpreni paciencon!” kriis mi indignite, ”sed li ja edziĝos je Marja Ivanovna!”

”Ho!” rediris la generalo, ”tio ankoraŭ ne estos malfeliĉo.

Ŝi estu dume edzino de Ŝvabrin. Li povas protekti ŝin, sed kiam ni lin mortpafis, tiam kun Dia helpo troviĝos por ŝi alia fianĉo. Amindaj vidvinoj ne longe restas needziniĝintaj, t. e. mi volis diri, ke vidvino pli facile ol fraŭlino trovas por si edzon.”

”Prefere mi konsentus morti!” kriis mi furioze, ”ol cedi ŝin al Ŝvabrin …”

”He, he, he!” diris la maljunulo. – ”Nun mi komprenas …

Vi certe estas enamiĝinta je Marja Ivanovna … Tiukaze la afero ŝanĝiĝas. Vi kompatindulo! … Tamen mi ne povas doni al vi roton da soldatoj kaj duoncenton da kozakoj. Tia ekspedicio estus malprudenta. Mi ne povas preni sur min la respondecon.”

Mi mallevis la kapon; malespero ekposedis min. Subite trakuris mian kapon ideo: kia ĝi estis, la leganto ekscios el la sekvonta ĉapitro, kiel parolis antikvaj verkistoj de romanoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.