La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2026 Geo

La Enhavo

Antaŭparolo

AS. Puŝkin (1799–1837) estas tiel fame konata ne nur en Rusujo, sed ankaŭ ekster ĝiaj limoj, ke ja ne estas necese prezenti lin al la tutmonda esperantistaro kaj klarigi la signifon de lia literatura agado. Tamen eble ne estos superflue atentigi pri la specialaj ecoj de lia historia prozo.

La rusa kritikisto Ajĥenvald, parolante pri la prozo de Puŝkin, nomas ĝin ”geometria,” ĉar Puŝkin ĉiam donas precizan kaj samtempe koncizan bildon de la reala vivo. En lia prozo malestas patoso, sed regas tiu miriga simpleco, kiu estas karakteriza por la vivo mem. Ĉi rilate liaj historiaj verkoj ne diferencas de liaj ceteraj prozaĵoj. El la biografio de Puŝkin ni scias, ke antaŭ ol li verkis la romanon ”La filino de la kapitano” en la jaro 1833, li vizitis la apudvolgajn guberniojn, kie okazis la Pugaĉova ribelo: tie li studis arĥivajn materialojn, kolektis popolajn legendojn kaj rememoraĵojn de samtempanoj.

Posedante altgradan artecan intuicion, Puŝkin tiamaniere faris al si tute klaran bildon de la epoko kaj povis verki kvazaŭ laŭ naturo, notante sur paperon kun pleja simpleco kaj naiveco la trajtojn de tiamaj moroj kaj kutimoj, de tiamaj homoj, ĝuste tiaj, kiaj ili respeguliĝis en lia poeta imago. Kvazaŭ li persone estus vivinta meze de la homoj, pri kiuj li rakontas, kvazaŭ li mem estus observinta ilian vivon … Lia tasko estis nur elekti tiun aŭ alian manieron de ”pentrado”, kaj li kun geniula senkonscieco ankaŭ ĉi tiun fojon elektas sian ĉiaman plej simplan manieron por revivigi antaŭ la okuloj de la legantaro la historian epokon en ĝia plena vivkonforma realeco. Efektive, lia maniero de verkado, la stilo de Puŝkin en liaj historiaj verkoj ĝenerale kaj precipe en ”La filino de la kapitano” imponas per miriga simpleco. En ”La filino de la kapitano” Puŝkin prefere uzas malpezajn, mallongajn frazojn.

Per tia stilo li diferencas ne nur de ĉiuj siaj antaŭuloj, ne esceptante ankaŭ la patron de la rusa prozo, Karamzin, kiu verkis en belaj longaj kaj zorge prilaboritaj periodoj, sed ankaŭ de multaj el siaj posteuloj, kiel ekzemple L. Tolstoj, I. Turgenjev, kies stilon karakterizas ioma longperiodeco. Interalie L. Tolstoj nomas ”La filino de la kapitanon” la plej alta pinto de la tuta verkaro de Puŝkin.

M. Ŝidlovskaja


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.