La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MONTARA VILAĜOAŭtoro: Yeh Chun-Chan |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kelkajn tagojn post la malapero de Onklo Pan, Laŭ Liŭ vizitis nin. Lia vizito al nia dometo efikis kiel grava okazaĵo, ĉar li malofte venis ĉe nin de kiam li estiĝis Vickomisaro de Propagando, eĉ ne pro Alan. Ĉiam estis ŝi, kiu iris renkonti lin. Lin ĉiam okupadis la laboro, kiu estis plejparte plenumenda en la ĉefsidejo de la loka Revolucia Partio en la urbeto. Li revenis al la vilaĝo nur vespere, kaj li ĉiam kunportis subbrake grandan aron de afiŝoj kaj avizoj, kiun li tralegu vespere.
“Mi povas resti nur kelkajn minutojn, s’rino,” li diris al mia patrino, surtabligante la propagandan materialaron. Tiu malvolviĝis, elmontrante serion de novaj karikaturoj, kiujn mi ne vidis antaŭe. La unua bildo vidigis lupon en uniformo de armea komandanto, kun densa vosto kurbigita kiel hoko kaj longa glavo ĉezone. Longa vico de soldatoj marŝis malantaŭ li. La rubriko legiĝis:La bienulo revenas por restarigi sian perditan prestiĝon kaj repreni liberigitajn servutulojn. Mia patrino ekrigardis ĝin senkomente. Nia rakontisto aldonis, “Mi foriris, s’rino, foriras eble longtempe. Mi venas por sciigi al vi novaĵon, kiu nepre interesos vin.”
“Kio estas do?” mia patrino demandis kun ektimiĝo kaj surpriziĝo, ĉar la vizaĝo de Laŭ Liŭ mienis escepte serioze.
“Novaĵon pri Onklo Pan,” Laŭ Liŭ diris kviete, sed lia voĉo soleniĝis.
“Onklo Pan!” mia patrino kriis kun paliĝinta vizaĝo. “Kian novaĵon? Ĉu bonan aŭ malbonan?”
“Ne ekscitiĝu, s’rino. Ne temas pri tute malbona novaĵo…”
“Ĉu li revenos?” mia patrino interrompis lin.
“Aŭskultu, s’rino. Alan infprmis min, ke li malaperis dumnokte kun sia bovino. Efektive, mi havis zorgojn pri li. Li ne sciis, s’rino, kiel serioza estas la aktuala politika situacio. La reakciuloj en la Provinca Ĉefurbo komencis ofensivon kontraŭ nin, kaj kun la helpo de modernaj armiloj el fremdaj landoj, venkis la revolucian armeon en pluraj strategiaj lokoj. Ĉu Min kaj Ŭang la Leono, kiuj eskapis, estas nomitaj konsintoj al ekspedicia armeo, kiu baldaŭ venos ĉi tiun distrikton…”
“Sed kio pri Onklo Pan? Diru al mi nur pri Onklo Pan!” mia patrino demandis maltrankvile, denove interrompante lin. “Mi ne volas aŭdi pri Ĉu Min kaj lia armeo.”
“Aŭskultu trankvile, s’rino. Mi ĝisvenos tion,” Laŭ Liŭ diris per voĉo neperturbita, kvieta kiel dum historirakontado. “Fronte al tiu ĉi eksterordinara blanka teroro,” Laŭ Liŭ emfazis la novan terminologion pervtuso kai poste daŭrigis, “vi scias, kion signifas tio, kompreneble, ni devas esti pretaj. Do la Ĉefsidejo de la nove reorganizita Kamparana Volontula Brigado decidis postenigi patrolojn kaŝe sur diversaj vojoj en la distrikto nokte, por la eventualo, ke la reakciuloj klopodos saboti kaj spionoj enŝteliĝ…”
“Vi volas diri, ke Onklo Pan…” mia patrino interrompis lin denove, kaj ŝia vizaĝo griziĝis.
“Silentu, s’rino. Mi ĝisvenos lin baldŭ. Tio ne okupos minuton,” Laŭ Liŭ certigis ŝin, ankoraŭ kvieta kaj neperturbita kiel rakontisto. Kaj li daŭrigis sian antaŭparolon: “Vidu, ĝuste pro tiu punkto mi ekhavis zorgojn tuj, kiam mi aŭdis de Alan la novaĵon pri la foriro de Onklo Pan. Supozu ni, ke li trafus unu el la patroloj kaj oni erare taksus lin sabotisto aŭ spiono…”
“Kion?” mia patrino ekkriis.
“Volu silenti, mi petas. Mi ĝisvenas la temon,” Laŭ Liŭ diris. “Do mi faris mian plejeblon eltrovi, ĉu io okazis al li. Vidu, mi ne estas malpli ol vi maltrankvila pri li. Mia rilatiĝo kun Alan multe pli proksimigis min al tiu ĉi familio. Li estas tiel same mia onklo, kiel onklo de Alan. Mi pridemandis miajn amikojn en la Ĉefsidejo de la Kamparana Volontula Brigado en la gubernia urbo pri li. Ili informis min, ke ili kaptis maljunan kamparanon kun bovino unu nokton lastatempe. La patroloj preskaŭ mortigis lin, supozante lin ŝtelisto aŭ spiono por Ĉu Min. Li estis tre malbonŝanca, s’rino. Li eble sukcesus trapasi la distrikton, se ne temus pri la bovino. Vidu, la bovino aŭdiĝis grandan bruon per siaj hufoj sur la gruza pado, kio vekis multan suspekton en la noktprofundo. Nur post rigora enketado en la Ĉefsidejo oni eltrovis, ke la kaptito estas la provizora prezidanto de l’ Kamparana Sindikato en tiu ĉi vilaĝo. Li estas Onklo Pan, kompreneble…”
“Ĉu oni akuzas lin esti spiono aŭ sabotisto?” En la voĉo de mia patrino estis timego kaj ŝiaj okuloj maltrankvile plilargiĝis.
“Tion oni faris! Sed mi sendis leteron tuj, kiam mi aŭdis pri tio. Mi garantiis en mia rolo kiel Vickomisaro de Propagando en tiu ĉi distrikto, ke Onklo Pan estas bona kaj honesta kamparano en la vilaĝo. Mi klarigis ankaŭ, ke li lastatempe hejmsopiris sian naskiĝlokon kaj deziras reiri kiel eble plej baldaŭ, kaj pro tio li ekvojaĝis antaŭ la tagigo.”
“Ĉu oni kredas tion, kion vi diris?”
“Kompreneble jes! Ĉu vi supozas, ke ili kredu parolon de la reakciuloj ?”
“Tre bone, Laŭ Liŭ. Mi estas profunde dankema. Kiam laŭ via opinio oni resendos Onklon Pan en la vilaĝon ?”
“Tio estas ioma problemo, s’rino.” La maldensaj brovoj de la eksrakontisto kunpremiĝis. “La situacio de Onklo Pan estas alia. Li estas provizora prezidantode l’ Kamparana Sindikato en la vilaĝo, kiel vi scias. Estas kontraŭe al la revoluciaj principoj nuntempe, dizerti postenon kaj iri al alia distrikto, ĉu aŭ ne oni hejmsopiras. Tio montras mankon de kompreno pri revolucia teorio liaflanke. Do oni reformos lin. Oni sendis lin en reformejon, kiu estas nove starigita aparte por politikaj dizertuloj.”
“Ho, ho…” mia patrino ekdiris lace. Ŝiaj timplenaj okuloj iĝis svagaj kaj nebulecaj. Ŝi estis konfuzita de tio, kion diris Laŭ Liŭ. “Sed Onklo Pan neniam estis politikema, des malpli revolucia al si mem, rigardante senvide la plankon. Poste ŝi plilaŭtigis sian voĉon: “Kio pri la bovino? Ĉu li povos povos kunpreni la bovinon en la reformejon? Komprenu, li estas maljunulo soleca…”
“Kiel rilatas la bovino al politico?” nia rakontisto demandis surprizite.
“Ŝin oni konfiskis por la publika utilo. Tio estis jam misa gesto far Onklo Pan, kunpreni tiun pecon da private proprietaĵo kun si dum la hejmeniro.”
“Vi ne komprenas, Laŭ Liŭ, kion signifas en lia vivo la bovino” Mia patrino provis klarigi al la komisaro, sed baldaŭ ŝia voĉo mallaŭtiĝis kun suspiro. “Neniu povas kompreni tion. Sed volu diri al mi, kiam oni permesos, ke li revenu hejmen?”
“Kiam li estos komplete reformita kaj aktiva revoluciulo.”
“Aktiva revoluciulo? Ĉu li kapablos esti?” La scivolema voĉo de mia patrino iĝis murmuro: “Ha, se li vere fariĝos tia, li neniam revenos hejmen.”
“Mi timas tion. Li poste dediĉus sian vivon al revolucio. Aliflanke, se malsukcesos reformi sin li apenaŭ povos forlasi la instituton.”
“Komprenite…” mia patrino murmuris al si, subenrigardante penseme.
Momenton poste ŝi levis la okulojn kaj demandis kviete, “Ĉu vi ne povas uzi vian influon por liberigi lin el la reformado? Vidu, reformejo celas esti loko por junuloj, kiom mi komprenas la aferon. Sed li estas tiel senespere maljuna…”
“Mi ne povas, s’rino. Tio estas afero de revolucia disciplino. Mi simple ne povas!” Laŭ Liŭ diris, kuntirante la brovojn, kaj iom senpacienciĝis. Poste, elrigardante tra la fenestro, li subite ektremis kaj ekkriis, “Ho ve! Mi intencis resti nur kelkajn minutojn. Jen mi pasigis duonon de la tago. Mi devas rapidi!”
Poste, turninte sin al mia patrino, li aldonis per mallaŭta voĉo: “S’rino, mi volas peti vian permeson pri io.”
“Kian permeson vi devas peti de mi, Laŭ Liŭ?” mia patrino diris, surprizite.
“Vi estas nun revolucia mandareno. Vi rajtas fari, kion vi volas.”
“Ne, s’rino. Mi ne rajtas agi blinde. Revoluciaj oficialuloj malsamas la eksmodajn burokratulojn. Ni devas agi laŭ ordo kaj disciplino.”
“Pri kio temas, do?”
Laŭ Liŭ fiksrigardis la sensentigitan vizaĝon de mia patrino dum kelka tempo. Poste li diris trankvile, “Mi volas forpreni Alan-on kun mi.”
“Forpreni?” mia patrino eksaltis, fiksante Laŭ Liŭ-on per siaj dilatintaj okuloj, kvazaŭ li estus fremdulo. “Kion vi celas? Mi ne komprenas vin, Laŭ Liŭ.”
“Aŭskultu! Ĉu Min kaj Ŭang la Leono estas nomitaj kiel konsilantoj al granda ekspedicia armeo, kiel mi jam sciigis vin. Ili venos ĉi tiun distrikton en kiu ajn momento. Ĉar tiu ĉi loko estas strategie nedefendebla, al ni estas ordonite retreti al la granda montaro okcidente kaj konstrui tie revolucian bazon ĉirkaŭ la gubernia urbo. Vidu, tio estos longedaŭra luktado. Mi eble ne povos reveni en la proksima estonteco. Do mi deziras kunpreni Alan-on:mi edzinigos ŝin laŭeble baldaŭ. S’rino, mi eble devos foriri al la montaro iam ajn dum la venontaj tri tagoj. Ĉar niaj informistoj ranortas, ke la soldatoj de Ĉu Min estas jam moviĝantaj.”
“Ĉu vi certas?” mia patrino diris dubeme. Sed ŝia vizaĝo jam paliĝis.
“Mi tute certas.”
“Do eĉ se Onklo Pan iĝas tute reformita, li ne povos reveni al ni eĉ vizite… ”
“Tio dependas. Sed volu diri al mi, ĉu mi rajta forpreni Alan-on kun mi?”
“Nu,” mia patrino paŭzis tuj post la ekparolo. Ŝi mallevis la kapon penseme. Ŝiajn okulojn malklarigis larmovualo, kiu brile respegulis la malhelan lumon de la fenestro. Ŝi ne kapablis paroli.
“Volu diri al mi, s’rino. Mi deziras vian parolon,” Laŭ Liŭ insistis kaj komencis volvi la afiŝojn, kiuj kuŝis sur la tablo.
Mia patrino diris, kun la kapo ankoraŭ tenita malalte, “Mi ne plu havas kiun ajn atŭoritaton pri ŝi, Laŭ Liŭ. Mi ne plu estas ŝia bopatrino, kiel vi scias, eĉ ne ŝia kuratoro, ĉar ŝi estas jam plenkreskinta. Vi devas mem demandi al ŝi. Ĉu mi alvoku ŝin?”
“Jes, mi petas.”
“Alan! Venu momenton!” mia patrino vokis al la kuirejo.
“Jes, panjo!” Alan respondis.
Post momento, Alan venis el la kuirejo. Ŝi plu portis la malnovan antaŭtukon, la malnovan bluan nankenan robon, kiun tajlis por ŝi mia patrino okaze de la Novjaro; kaj ŝi plu portis la malnovan harplektaĵon, gracila kaj longa. Ŝi staris antaŭ ni, ankoraŭ tiel same naiva, obeema, laborema kaj dediĉita, krom ke ŝi nun aspektis multe pli altstatura, kun paro de manegoj kaj larĝaj ŝultroj.
Mia patrino diris al Laŭ Liŭ, “Nu, demandu mem.” Laŭ Liŭ proksimiĝis al Alan kaj faris antaŭ ŝi profundan riverencon, kiel kavaliro antaŭ amatino en unu el la historioj, kiujn li rakontis al ni en la malnova tempo. Kaj per mallaŭta ebena voĉo li diris, “Alan, mi foriras kun miaj kamaradoj al la granda montaro okcidente. Mi deziras kunpreni vin, ĉar mi amas vin kaj volas edziĝi al vi. Kion vi oninias?”
“Ĉu vi certas pri tio, kion vi diras?” Alan demandis severe, kiel maturulino.
“Centpocente certas,” respondis Laŭ Liŭ, riverencante denove.
“Do kiam vi foriros?” Alan denove demandis firmavoĉe.
“Post unu-du tagoj.”
“Bone! Mi iros kun vi.” Ŝia respondo estis simpla kaj konciza. Ankaŭ ŝia voĉo estis simpla kaj konciza.
Laŭ Liŭ rektigis sin kaj ridetegis. Mi atendis, ke Alan ekploros pri la foriro en nekonatan regionon kaj pro sentimento rilate tiun ĉi domon, en kiu ŝi edukiĝis. Male, ŝi aspektis surprize ĝoja, ekbrilis ŝia senesprima variolumita vizaĝo, kaj rideto ŝvebis ĉirkaŭ ŝiaj lipoj kaj brovoj. Ŝi estis ne nur ĝoja, sed ankaŭ fiera. Mia patrino iomete levis sian kapon kaj ekgvatis ŝin, sed tuj remallevis siajn okulojn.
Laŭ Liŭ remetis subbraken la aron da afiŝoj kaj diris al mia patrino, “Dankon, s’rino, pro via patrineca prizorgado de Alan dum tiom da jaroj.”
Poste, sinturninte al Alan, li daŭrigis, “Mi baldaŭ revidos vin, Alan. Nun mi devas iri. Estu preta, komenci la vojaĝon kiam ajn.” Kaj li eliris tiel rapide, kiel li envenis.
Mia patrino premis sian kapon al seĝodorso. Komencis ondiĝi ŝia brusto kaj larmoj hele brilis en ŝiaj okuloj. Sed ŝi sukcesis subpremi ilin. Tia ŝi ĉiam estis: ŝi neniam efektive ploris.
Laŭ Liŭ kaj Alan forlasis la vilaĝon al la granda montaro kune kun la komisaroj de la loka Revolucia Partio nur kelkajn horojn antaŭ la alveno de la novaj regulaj soldatoj sub komando de Ĉu Min kaj Ŭang la Leono. Ili venis tiel kviete kiel foriris la revoluciuloj. Ne okazis eĉ unu pafo. Fakte, niaj vilaĝanoj apenaŭ rimarkis ilian estadon en la urbeto, kun escepto denova proklamo, stampita per la ruĝa sigelego de la nova administracio.
Tiu dokumento estis algluita al la muro de nia praula templo de la vilaĝolimo, frontanta al la ŝoseo. Tion unue trovis Benĉin nia taoisma pastro en la frumateno. Li estis tre ekscitita, kriante per plena voĉo en la vilaĝo: ŝanĝiĝis denove la dinastio! Tiu ĉi nova estas la reala permanenta dinastio! Finfine la tago aŭroras!” Li miksiĝis en sian kriadon suspirojn kaj vivuojn. La unuan fojon depost la alveno de l’ revoluciuloj niaj vilaĝanoj vidis lin en tia agema humoro. Li ŝajnis plijuniĝi kaj plivigliĝi. Kaj tiu lia vigleco stimulis ne nur scivolemon, sed ankaŭ novan esperon pri la vivo kaj la estonteco. Multaj homoj aliris la templon por legi la oficialan avizon de la nova loka registaro.
La dokumentoj konsistis el tri paragrafoj, sub tri diversaj rubrikoj, ĉiuj skribitaj per klasika lingvaĵo sen karikaturoj kiel vulpoj aŭ lupoj. La unua ero pritraktis la novan reĝimon, kiun ĝi difinis kiel laŭleĝan, reprezentantan la nacion: ĝi estis la reala registaro de la lando, sekve ĉiuj devis akcepti ĝiajn ordonojn de kiu ajn speco. Ĝia aktuala tasko estis subpremado de la “revoluciaj banditoj” kaj la restarigo de ordo. La dua paragrafo kondiĉis, ke la homoj devas purigi sin de la tuta venenaĵo injektita en ilin de la junaj “banditoj” kaj reveni al la malnova vivmaniero precize kia ĝi estis antaŭ la “bandita revolucio”. Sub la tria rubriko difiniĝis speco de krimo kaj puno. Iu kredanta iun ajn doktrinon krom la ordonojn de la nova registaro estis perfidulo punota laŭ la akto pri perfidoj. Por ilustri tion, konkreta ekzemplo estis donita. Onklo Pejfu la malnova instruisto estis ekzekutota morgaŭ matene, publike sur la strando antaŭ la urbeto, pro sia aliĝo al la bandita partio kiel sekretario.
La tri paragrafoj mem altiris tre malmulte da atento ĉar niaj vilaĝanoj apenaŭ komprenis ilin. Sed la ekzemplo mem kaŭzis ĝeneralan agitiĝon. Ĉiuj staris gapantaj, fiksrigardante unu alian, kaj tenis teruran silenton. Neniu iam ajn suspektis, ke Onklo Pejfu estas perfidulo. Tiu maljuna instruisto ĉiam randis malsaton, kaj pro tio li fariĝis plej ridinda skeletfiguro, miopa kaj ĝiba. Oni ĉiam kaŝe priridis lin pro lia komika aspekto, kvankam samtempe li estis respektata pro sia kapablo legi kaj skribi. Nun tiu kompatinda figuro ŝajnis ŝanceliĝi antaŭ niaj okuloj. Ial ni sentis malĝojon.
“Estas domaĝe! Estas domaĝe!” Benĉin diris suspire. “Ke pilastro de la edukado faris perfidaĵon kontraŭ la ŝtaton!” Li uzis kiel eble plej multajn elegantajn vortojn por imponi al la ĉeestantaj analfabetaj terkulturistoj. Poste li daŭrigis, proponante sin kiel posteulon de l’ missorta instruisto sur la kampo de klerigo. “Tio ja estas granda damaĝo al la gepatroj. Kiu instruos iliajn infanojn ? Tio min ĝenas, ĉar mi ne povas fari samtempe du taskojn. Se oni petos min instruistigi, mi devos rezigni pri la pastrado, kion mi ne tre volas fari.”
Kaj li ĉirkaŭrigardis, serĉante reagon. Ĉar neniu el niaj vilaĝanoj disponis sufiĉe da mono por enlernejigi siajn infanojn, la morna silento daŭris.
Senesperigite de la ĝenerala letargio rilate edukadon, Benĉin trenpaŝis for de la homamaso kaj celis al nia domo. Li volis sciigi la novaĵon al mia patrino, ĉar Onklo Pejfu estis familia amiko. Mia patrino ordigadis la diversajn aferojn postlasitajn de Alan, kaj ilin senpolvigis kaj zorge enpakis en memoraĵujon.
Ŝajnis, kvazaŭ valora familiano estus mortinta, ĉar mia patrino plorsingultis dum ŝi fingrumis la malnovajn objektojn kun zorgo kaj tenero. Sen multa saluto Benĉin elektis komfortan brakseĝon en angulo kaj sidiĝis. Li estis preta por longa babilo.
Li priskribis kun trankvila voĉo la novan dinastion, sed kun granda entuziasmo kaj vigleco, interpretante la proklamon kiel la oran ukazon publikigitan de la “Kortego de l’ nova Imperiestro”, kiun subensendis la Ĉiela Imperiestro por restarigi en la antikva Ĉina Lando ĉiujn malnovajn virtojn kaj instituciojn detruitajn de la “revoluciaj banditoj”. Poste li fermis siajn okulojn, suspires malŝarĝige kaj daŭrigis per revema tono: “Ho, mi volas, ke la nova Imperiestro pli atentus edukadon kaj la spiritan vivon de la popolo!” Poste li malfermis siajn okulojn kaj fiksrigardis mian patrinon kaj demandis, “Ĉu vi scias, s’rino, kio kaŭzis la malsukceson de la revoluciaj banditoj?” Ne atendinte respondon, li mem respondis tre emfaze: “Malestimo al la taoisma pastro! Pro tio ili ne povas elteni. Sed aliflanke, se la pastor senvalorigas sin per drivado sur la tajdo de bandita ribelo, kiel faris la kompatinda maljuna instruisto Onklo Pejfu, tiam…” Li ne trovis ĝustajn vortojn por kompletigi la aserton, sed ripete suspiris. Post kelka tempo li denove laŭtigis la voĉon, kaj plene priskribis la kondamnon de Onklo Pejfu kiel “revolucia bandito” far la nova registaro.
“Ĉu vi certas, ke Onklo Pejfu estas ekzekutota?” mia patrino demandis, dum komencis tremadi ŝiaj manoj.
“Ĉu iam mi diris al vi malveron?” nia pastro rebatis. Poste li komencis ĵuri je la nomoj de fantomoj, sanktaj kaj malsanktaj.
“Bone, bone, mi kredas vin,” mia patrino diris ripete, panike. “Sed kion ni estas farontaj do por tiu nia malnova amiko? Ni ĉiuj scias, ke la kompatinda instruisto estas senkulpulo.”
“Tute nenion,” diris Benĉin firme, mienante serioze.” La proklamon publikigis la Kortego de l’ nova Imperiestro pere de la oficejo de Ĉu Min kaj Ŭang la Leono. La Imperiestro mem eble ŝanĝus sian intencon pro ia apelacio.
Sed ĉu vi supozas, ke tiaj homoj, kiaj Ĉu Min kaj Ŭang la Leono volus ŝanĝi la decidon? Ili estas homoj impulsiĝemaj, s’rino. Ili ne devias duoncolon eĉ pri tiaj bagateloj, kiaj terlupago. Mi konas ilin bone, kvankam mi neniam kultivis ilian teron.”
“Komprenite,” mia patrino diris al si penseme.”Eble vi pravas. Sed ion ni devas fari por nia kompatinda Onklo Pejfu.”
“Certe! Mi prinensas daŭrigon de lia lernejon post lia morto, kio estis lia dumviva kariero. Ĉu vi opinias, ke mi estus bona instruisto? Mi ne tre emas instrui, sed pro mia longedaŭra amikeco al Pejfu mi devas ion fari por daŭrigi lian karieron. Cetere, s’rino, se iu proponos tiun ideon, ĉu vi subtenos min?...”
“Kiel vi povas pensi pri tiaj aferoj, Beĉin?” mia patrino diris, deprimita kaj trista. “Li ankoraŭ ne mortis. Ĉu vi ne estas lia amiko?”
“Mi bedaŭras! Mi bedaŭras, s’rino!” nia pastro pardonpetis ripete kun vizago ruĝiĝa, konscienco doloranta. “Mi simple atendis postenon, s’rino, se paroli malkaŝe. Mi malsategis. Nenio alia min interesas, ĉu nova ĉu malnova Imperiestro, se paroli la veron. Rigardu miajn ostojn, s’rino. Mi tre kompatas Onklon Pejfu, sed…”
“Sed vi devas ion fari por li kiel malnova amiko,” mia patrino interrompis lin kaj enrigardis liajn senrimedajn malsatajn okulojn.
“Diru al mi, kion mi povu fari, s’rino,” nia pastor preskaŭ kriis. “Mi estas preta fari kion ajn por la kompatindulo.”
“Iru ĉanti la sutrojn antaŭ ol li estos ekzekutita, por ke lia senkulpa animo povu supreniri en la Ĉielon. Li tro suferis en tiu ĉi mondo. Li ne devus reenkorniĝi kiel homo, almenaŭ ne kiel instruisto. Volu fari vian plejeblon altenigi lian animon, Benĉin.”
“Mi tion faros, s’rino. De kiam venis la revoluciuloj, al mi estas malpermesite tion fari. Plezurigos min fari tion denove.”
“Bonvolu fari ĝin ĝuste,” mia patrino diris. “Jen iom cta mono por aĉeti incensaĵon kaj paperon.” Ŝi prenis el sia monujo manplenon da kupraj moneroj kaj transdonis ilin al Benĉin. Kiam nia pastro akceptis la monon, ŝi murmuris, “Ŝajnas kvazaŭ Onklo Pejfu estus jam mortinta.”
“Mi sentas same, s’rino. Ankaŭ mi sentas malĝojon, ne sciante la kialon,” Benĉin komentis deprimite.
Kaj li foriris, marŝante malfirme kiel fantomo.
La postan tagon, ĉirkaŭ tagmezo, Benĉin reŝanceliĝis en nian dometon, multe pli febla kaj pli trema ol antaŭe. Ŝajnis, ke li tute ne estis dorminta. Liaj okuloj elstaris delire kaj rigardis rekte antaŭen kiel paro da vitraĵokuloj, senesprimaj kaj stultaj. Liaj lipoj spasmis dekstren kaj maldekstren, eligante ian sonon, senkoheran kiel murmuro, sed eĉ similan al preĝo. Li restadis apud la pordo, apogante sin per la pordofosto kiel almozulo. Kiam mia patrino kaj mi proksimiĝis por saluti lin, ni komencis distingi tion, kion li primurmuris.
“Onklo Pejfu, mi ne akceptos vian postenon. Estu certa, mi tion ne faros…”
“Kio estas al vi?” mia patrino demandis, enrigardante liajn delirajn okulojn.
La pastro daŭre murmuradis, “Onklo Pejfu, mi ne akceptos vian postenon. Estu certe, ke mi tion ne faros… Mi deziras resti ĉe mia malnova laboro: predikado. Onklo Pejfu, mi ne…”
“Kio estas al vi, Benĉin?” mia patrino denove demandis.
La pastro daŭre murmuradis, kvazaŭ li aŭdus nenion: “Onklo Pejfu, mi ĵuras, ke mi ne deziras esti instruisto… Mi ĵuras je la nomoi de la sanktaj fantomoj…”
“Ĉu vi frenezas, Benĉin?” mia patnno kriis en liajn orelojn. “Pri kio vi parolas?” Kaj ŝi komencis skui lian ŝultron. “Vi devas esti freneza.”
“Mi ne frenezas, s’rino. Ili frenezas. Ili mortigis Onklon Pejfu per glavo hodiaŭ frumatene, s’rino, per longa glavo, du futojn longa; ne, tri futojn longa; ne, cent futojn longa. Ili tranĉis trifoje la kolon de Onklo Pejfu, sed lia kapo ne disiĝis:tro osteca, s’rino. Ĝi estas maljuna kolo; la ostoj estis tro malfacile tranĉeblaj. Kaj elsputis la sango, cent futojn alten, kiel fontano. Estas strange, s’rino, ke maljuna ostulo enhavu tiom da sango. Um… da… da… da… um… haj… ”
Mia patrino ŝtoniĝis. Ŝiaj manoj restintaj sur la ŝultroj de la pastro aŭtomate forfalis. Ŝiaj okuloj deliriĝis kaj malheliĝis kaj stultiĝis kiel tiuj de Benĉin. Vico de nekoheraj vortoj eliĝis malrapide tra siaj lipoj: “Do Onklo Pejfu estis ekzekutita…” Sed subite ŝi eksaltis denove, kvazaŭ vekiĝante el koŝmaro, kaj redemandis al la pastor: “Ĉu vi preĝis por li? Ĉu vi preĝis, ke Dio ne reenkorpigu lin kiel instruiston?”
“Mi ne scias. Mi ne scias. Ha! Ha! Onklo Pejfu estas tie. Jen li!” Li fingromontris la ŝoseon, sur kiu du fremduloj alproksimiĝis en la direkton al nia vilaĝo. “Jen Onklo Pejfu, ĉu vi vidas? Onklo Pejfu venas kun la intendanto de Ĉu Min por peti, ke mi akceptu lian postenon en la lernejo. Ne! Ne! Mi ne akceptos ĝin. Onklo Pejfu! Kiel vi fartas, mia oldulo?” Li kriis al la du homoj kaj samtempe kuregis al ili.
Ili renkontiĝis meze de la vilaĝa placo, kie Laŭ Liŭ kutimis starigi sian tamburon kaj rakonti historiojn en la bela malnova tempo. Unu el la novevenintoj demandis al Benĉin: “Ĉu vi estas la taoisma pastro de la vilaĝo?”
“Mi estas, oldulo mia,” la pastro respondis senkohere. “Ĉu vi deziras, ke mi instruistiĝu? Dankon, ne!”
“Ni ne deziras, ke vi instruistiĝu,” unu el la viroj respondis, kaj montris al li pistolon, kiun li portis en la zono. “Venu kun ni. Ni estas de la nova loka registaro. Ni vidis vin murmuri preĝon ĉe la ekzekutejo hodiaŭmatene. Vi samspeculoj!”
“Kio estas tio?” mia patrino demandis al la vizitantoj tre panike.
“Li estas arestita,” unu el la senuniformaj detektivoj diris.
“Pro kio?”
“Por esti juĝata! Ĉu vi ne scias, ke li estas revolucia bandito?”
“Sed li estas fervora subtenanto de la nova dinastio,” mia patrino diris.
“Li asertis tion antaŭnelonge.”
“Do kiel vi klarigas la fakton, ke li ricevis tri muojn de la tero de Lordo Ĉu Min de la revoluciaj banditoj? Li ne estas malklera kamparano, vidu. Li estas pastor scipovanta legi kaj skribi, samkiel lia komplico la instruisto.”
“Ne argumentu kun vilaĝanino, kompano,” la alia detektivo diris. “Ni iru. Ni havas tiom multe da taskoj nuntempe!”
Kaj ili katenis Benĉin-on, kaj fortrenis lin en la direkton de la urbeto. La pastro ne provis rezisti, sed daŭre diradis: “Mi ne deziras instrui, sciu! Dankon, ne! Mia profesio estas predikado, predikado, predikado! Mi ne konsentus ŝanĝi ĝin kontraŭ oro, reala peza oro! Mi rifuzas!”
La detektivoj tute ne ĝenis sin pri tio, kion li diris, sed fortrenis lin per ĉeno kiel azenon. Benĉin daŭre babiladis, dum li pezpaŝe movis siajn piedojn:
“Ne, mi ne deziras instrui. Dankon, ne! Prefere vi trovu aliulon por la lernejo!”
Lia voĉo ne aŭdebliĝis dum oni trenis lin pli foren sur la ŝoseo. Post momento ili ĉiuj malaperis de vojturniĝo.
Pasis multaj tagoj. Ni komencis aŭdi de tempo al tempo grumbladon de kanonoj el la montaro malproksime. Disfamiĝis, ke bataloj okazis ofte inter la revolucia Kamparana Volontula Brigado kaj la soldatoj de Ŭang la Leono en okcidento. Kelkfoje en la noktoprofundo vekis nin eksplodiĝo de obusoj. Mia patrino kutimis eksalti kaj poste ne plu povis dormi. Tiam ŝi kutimis stari apud fenestre ĝis opakiĝis ekstere kaj poste heliĝis, kaj fine supreniris la suno.
La vilaĝo iom post iom komencis aktiviĝi kaj nervoziĝi. Kelkfoje niaj vilaĝanoj forĵetis siajn bovlojn dum manĝado kaj forkuris el la vilaĝo kaj grimpis montetojn kaj aŭskultis histerie al la misteraj eksplodoj, kies originon neniu konis. Neniu kapablis diveni, kiom malproksimaj ili estis. Sed ĉiuj timis.
La nuboj supre ŝajnis pendi malalte kvazaŭ momente falontaj por dispremi la vilaĝon samtempe kun la homoj. Kelkfoje, kiam subita eksplodego aŭdiĝis ie okcidente, la bovinoj ekstariĝis kaj niaj vilaĝanoj kuradis ien-tien kvazaŭ musaro pro ekfalo de briko. La tero bolis. Ankaŭ nia vilaĝo bolis.
Sed nia dometo ŝajnis malvarma kaj kvieta. Mia patrino sidis la pliparton de la tempo apudfenestre, rigardante senvide jen al la kuirejo, kie antaŭe ĉirkaŭmoviĝis Alan, jen al la terpeceto eksterporde, kie Onklo Pan kutimis kaŭri pipfumante aŭ moketante Maŭmaŭ-on aŭ brosante nian plugbovinon. Ŝi restadis profunde silenta, kontemplante tiujn malnovajn konatajn lokojn. Ŝi ŝajnis nemulte sin ĝeni pri la malproksimaj eksplodoj aŭ la tumultado de niaj vilaĝanoj.
Iun matenon ŝi tamen iĝis iom parolema, kiam envenis de ekstere nia gardhundo Lajbaŭ. Li marŝadis ĉirkaŭ la ĉambron kaj poste iris al mia patrino kaj ripete snufis la randon de ŝia robo kaj fine ĝin forte tiregis, plorbojante kvazaŭ li dirus ion. Mia patrino karesis lian kapon kaj diris kompateme, “Povrulo, oni malsatigis vin. Duono de la familio malaperis. Neniu kuiras por vi kaj neniu akompanas vin. Kompatinda mia Lajbaŭ!” Poste ŝi levis sian kapon kaj diris al mi, “Filo, mi memoras sonĝon, kiun mi havis hieraŭ nokte. Mi sonĝis, ke Lajbaŭ portas en sia buŝo leteron de via patro. Eble la urba mesaĝisto rekomencis sian taskplenumadon al la urbego malsupre de la rivero, nun kiam revenis bienulo Ĉu Min kaj remalfermis siajn butikojn. Volu iri por konstati, ĉu estas ia mesaĝo de via patro? Li devis skribi al ni antaŭlonge.”
“Jes, panjo,” mi diris.
Kaj mi iris al la urbeto. Mi trovis la maljunan mesaĝiston, Batato. Li vere ĵus rekomencis sian laboron kaj estis vojaĝinta ĝis “La Urbego” fluse laŭ la rivero, kaj en lia poŝtosako estis letero de mia patro. Mi demandis al li, kiel mia patro fartas, kaj ĉu li ricevis sian grandan dividendon. Li rifuzis eĉ vorton diri. Li simple diris, ke li mem estas tre okupata pro la fakto, ke krom porti komercajn leterojn por la komercistoj kaj bienulo Ĉu Min li foje devis ankaŭ liveri militajn mesaĝojn. Li donis al mi la leteron kaj diris, ke mi foriru.
Kiam mi revenis kaj montris al mia patrino la leteron, ŝi ridetis dirante, “Strange, ke la sonĝo realigis. Niaj animoj komunikiĝas kun tiu de Lajbaŭ nokte. Lajbaŭ jam fariĝis regula ano de nia familio. Kompatinda, ni ne devus plu trudi al li noktan gardadon. Ni jam ne havas bovinojn ŝteleblajn. Ŝi paŭzis dum iom da tempo. Poste ŝi rediris, “Legu al mi la leteron, ĉu ne, filo?”
Mi ŝirmalfermis la leteron kaj legis. “Mi aŭdis pri tio, kio okazis al nia naskiĝa distrikto,” la letero diris. “Tio ne estas aparte ŝoka al mi. Okazis multe pli malbonaj aferoj en tiu ĉi urbego. Centoj da junuloj kaj studentoj estas mortpafitaj. Sed mi pensas kaj esperas, ke nia plejaga filo ankoraŭ travivas en Ŝanhajo, kvankam mi jam delonge nenion aŭdis de li. Kiom koncernas mia laboro, tio ne iris tiel glate, kiel ni atendis…” Subite mi konsciiĝis pri nigra makulo, kiu moviĝis dekstren-maldekstren antaŭ miaj okuloj,kaj mi ne povis daŭrigi la legadon.
“Daŭrigu, filo!” aŭdiĝis la maltrankvila voĉo de mia patrino.
Mi iom frotis miajn okulojn, poste mi daŭrigis. Mia voĉo ekhaltemis. Mi ne sciis la kialon. “La fremdaj komercistoj, al kiuj mia estro vendis sian kargon, spertis iom da malfacilo pri siaj fabrikoj hejme kaj rifuzis aĉeti pliajn krudmaterialojn. Rezultiĝis drasta prezalaltiĝo kaj sekve mia estro estas devigita fermi dum kelka tempo sian firmaon. La granda dividendo devis esti prokrastita. Sed pro mia longa servado en la kompanio mia estro promesis prizorgi min ĝis rekomenciĝos la komerco – Ni esperu, ke tio okazos baldaŭ, ĉar mia aĝo min ne atendas. Dume li proponis al mi la taskon instrui liajn infanojn kiel rimedon enspezi dum la ekonomia malprospero. Tio ne estas tiel malbona kiel en nia naskiĝloko. Fakte, tio estas pli bona ol la posteno de Onklo Pejfu: ĝi ebligas al mi vivteni familion. Ĉu vi venos esti kun mi? Mi sopiras revidi vin. Kaj nia plej juna filo devus komenci metilernadon aŭ frekventi modernan lernejon, ankaŭ, kiam nun terkulturado kiel profesio estas nepripensebla. Cetere, mi estas informita, ke la vilaĝo nun estas en malordo. Eble pli bone, ke vi vivu ĉi tie dum kelka tempo. Estas neeble, ke mi venu hejmen por vin forpreni, pro la infanoj, kiujn mi devas ĉiutage prizorgi. Vi povas lasi la domon en prizorgo de Onklo Pan kaj Alan – sendu mian amon kaj korajn salutojn al ili.”
Mia patrino kaŝe suspiris dum mi refaldis la leteron. “Do li devas fariĝi instruisto denove en lia vivtempo!” ŝi diris per mallaŭta voĉo. “Kompatindulo, li ne scias, kio okazis al lia antaŭa kolego Onklo Pejfu. Li ankaŭ ne havas eĉ plej malgrandan koncepton pri Onklo Pan kaj Alan.”
“Sed lia instruista posteno estas multe pli facila ol tiu de kompatinda Onklo Pejfu, ĉar la estro estas tute alia,” mi komentis, provante konsoli ŝin.
Dume mi spertis vizion pri la ekscita vivo en la urbego, pri la moderna lernejo, kiun mi eble frekventus. Efektive, jam flugis mia koro al “La Urbego”. Mi demandis naive, “Ĉu ni iru esti kun li, panjo?”
“Ho ne!” mia patrino diris decideme. “Kiel ni forlasu la hejmon de niaj prauloj?”
Post kelkaj tagoj la grumblado de la kanonoj aŭdiĝis pli kaj pli proksime.
Laŭ onidiroj, la revoluciuloj konstruis fortan bazon en la granda montaro kaj kunigis multajn kamparanajn volontulojn por batali. Mortigitaj estis multaj el la soldatoj de Ĉu Min kaj Ŭang la Leono. Ni povis vidi longajn vicojn de brankardoj subenportataj al la ŝoseo el la malproksimaj montoj. Kaj iun posttagmezon venis kompanio de soldatoj el la ĉefsidejo de Ŭang la Leono por konskripcii niajn vilaĝanojn por anstataŭigi la perditojn. Multajn junajn terkulturistojn oni perforte fortrenis. Tra la fenestro mia patrino rigardis ilian vanan lukton por eskapi sur la ŝoseo kaj fine ilian malaperon en la nebulan malproksimon.
“Filo,” ŝi turnis sin al mi kaj diris, “ŝajnas al mi, ke bedaŭrinde ni devos akcepti la konsilon de via patro. Oni eble venos konskripcii vin kiam ajn, ĉar vi ne plu estas knabeto. Mi ne povas vin translasi al tia batalado, kies karakteron mi ne komprenas.”
“Jes, panjo,” mi diris. Mi nur tro volonte volis lasi mian naskiĝvilaĝon por nova vivo en urbego, kvankam mia patrino ŝajnis neesprimeble malĝoja pri tio.
Frue en la posta mateno ni kviete ŝlosis nian pordon kaj forlasis la vilaĝon. Ni kunportis nur necesajn vestaĵojn kaj aron da leteroj,kiujn skribis hejmen mia patro kaj pliaĝa frato dum la pasintaj kelkaj jaroj,kaj la praulan tabulon. Kiam ni formarŝis el nia vilaĝo mia patrino rerigardis plurfoje, sed ŝi nenion diris nek suspiris. La vilaĝo tute ne estis ŝanĝiĝinta. Ĝiaj dometoj, ĝiaj arboj, ĝiaj nigrategolaj tegmentoj, aspektis tute tiel samaj,kiel mi ĉiam memoris ilin. Sed pendis super ĝi sur la ĉielo speco de sombro, speco de nubeco. Eble tio estas la matena nebulo.
Ni transiris la riveron per la marŝponto. La travidebla akvo preterveladis trankvile kiel antaŭe. Al mi plaĉis la sablo surfunde, kiu estis fajna kaj blanka kaj brila pro la unuaj sunradioj. Mi provis restadi apud la manapogilo de la ponto dum kelka tempo, nur por vere plenrigardi la sablon, en kiu mi kutimis ludi, kiam mi estis infaneto. Sed mia patrino urĝigis min antaŭen. La sablon ŝi ne volis rigardi. Ŝi malemis vidi konataĵojn. Mi vidis ŝin fiksrigardanta rekte al la kontraŭa bordo de la rivero, kiu estis tute ne konata al ni.
Kiam ni alvenis la kontraŭan bordon de la rivero, ni alvenis alian ŝoseon, kiu kondukis al alia mondo, la mondo de “La Urbego” malsupre de la rivero.
Tio estis longa vojo. Ĝi etendiĝis tra cent mejloj. Ni dissendis nian rigardon tra la etendiĝo de tiu longa, polvokovrita, flaveca, antikva diliĝencovojo, kaj komencis konstati, kiel nemezureble solecaj ni estis. Mia patrino subite haltis kaj diris, “Ho, ni forgesis nian Lajbaŭ! Ni devas kunpreni lin. Filo, provu alvoki lin. Ni ankoraŭ ne estas tre malproksime de la vilaĝo.”
Mi aliris la supron de teramaso apude kaj vokis tiel laŭte kiel mia voĉo kapablis: “Lajbaŭ! Lajbaŭ!” La eĥo sonoris sur la rivero kiel tintegilo. Subite, blankeca besto elkuris el nia vilaĝo el inter la arboj kaj kuregis plenrapide en la direkton de mia alvoko. Kiam ĝi alvenis la riveron kaj poste enplonĝis ĝin, mi povis konstati, ke tio estas nia Lajbaŭ. Ĉar li neniam transiris per la ponto, sed ĉiam naĝis en la akvo, malgraŭ la malvarmo. Post minuto li atingis min. Li ĉirkaŭsaltis min kvazaŭ hundido, lekante miajn manojn kaj mian mentonon. Mi kondukis lin ĝis la ŝoseo. Li preskaŭ same freneziĝis vidante mian patrinon. Li saltis kaj petolis ĉirkaŭ ŝin, kvazaŭ li estus trovinta trezoron, hejmon. Mi neniam antaŭe vidis lin tiel ĝojplena.
Mia patrino batetis milde lian kapon kaj volis diri ion al li. Sed tuj kiam ŝi malfermis siajn lipon, ŝia voĉo ektremis kaj larmoj vualis ŝiajn okulojn. Ial mi sentis peza mian koron pro tiu vidaĵo. Do mi forturnis mian kapon, ŝajnigante ke mi ne rimarkas. Antaŭ mi staris grandega antikva arbo. Mi ekrimarkis afiŝon gluitan alte sur la trunko. Ĝin postlasis la revoluciuloj. Por aspekti nature, mi laŭtlegis la vortojn kvazaŭ provante plezurigi:
“NI REVENOS!”
Mia patrino ŝajnis percepti mian celon. Kaj certe ŝi aŭdis tion, kion mi diris. Do ŝi kaŝe sekigis siajn larmojn per la maniko kaj provis aspekti forta, dirante laŭ artefarite natura tono responde al tio, kion mi murmuris, “Mi dubas pri tio!” Ĝuste tiumomente iu naiva bovin-gardanto inter la montetoi ne malproksime ekkantis la malnovan konatan stultan kanton. Ĉar ĝi ne estis kantata ĥore, kiel antaŭe, tial la noto enhavis iom da tristo:
Aju, aj-ju, aj-aju, aj-jo-ho-o,aj-ho…
Aju, aj ju, aj-aju, aj jo-ho-o,aj-ho…
Ĉi flava ter’ printempe donis rizon,
Kaj en aŭtun’ sojfabojn kaj batatojn.
Mia patrino silentadis atenteme ĝis ĝi finigis. Kaj ŝi atendis kelkajn pliajn minutojn, ĝis la sonorado de l’ eĥo malaperis sur la aero. Tiam, kun profunda suspiro, kiun ŝi ne povis subpremi, ŝi aldonis, “Filo, vi pravas. NI REVENOS. Tio ĉi estas nia naskiĝloko, loko de niaj prauloj kaj de niaj samspeculoj.”
“Jes, panjo,” mi diris, dum miaj okuloj fiksiĝis al la afiŝo: “NI RE…”
Antaŭ ol mi povis fini la frazon, subita eksplodo de obusoj grumblis en la malproksimo, interrompante min kaj frakasante la jarcentojn aĝan trankvilon de la kampara mateno.
“Ni rapidu,” mia patrino diris tre haste. “Ni rapidu nian vojon.”
Do ni ekiris. Mi antaŭe, mia patrino malantaŭ mi; kaj Lajbaŭ malantaŭ mia patrino, naïve svingante la voston. Li ne sciis, ke tio estos vojaĝo longa.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.