La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  

MONTARA VILAĜO

Aŭtoro: Yeh Chun-Chan

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

En la tago de l’ geedziĝo de Maŭmaŭ, ĉiuj en la vilaĝo ĝojiĝis pri la okazaĵo. Nur la maljuna fraŭlo Benĉin, iam la “potenciala rivalo” de l’ edziĝonto, rifuzis partopreni la ĝojadon, ferminte sin en sian dometon. Niakaze, ni havis kroman ĝojmotivon, kiun ni ne tute atendis. Aperis en la vilaĝo, tuj post la feliĉiga ceremonio, mia patro kaj mia pliaĝa frato. Ilia subita reveno el “La Urbego”,kie ili laboris, estis al ni kvazaŭ sonĝo. Ĝi ne sole surprizis nin, sed eĉ preskaŭ senkonsiigis nin. Ni fiksrigardis ilin kvazaŭ fremdulojn. Apenaŭ ni povus kredi tion realaĵo, se ne aŭdiĝus abrupta; timiga kriego de Alan, kiu nin revekis. Alan estis fiksrigardinta mian fraton, kiu estis jam viro juna, kaj li siavice estis scivoleme esplorinta ŝian vizaĝon variolmarkitan. Tiel fronte al li, ŝi fariĝis memkonscia, kaj pro timego kriĉis terure. Poste ŝi forkuris kvazaŭ ŝtelisto en la kuirejon, kaŝante per ambaŭ manoj sian vizaĝon.

“Kiu bonkora dio vin resendas hejmen, eĉ vin ambaŭ!” mia patrino finfine ekkriis, kun miro kaj ĝojo miksitaj en sia voĉo. ”Eĉ vorton vi ne skribis al mi pri tio!” Kaj ŝi instinkte kunpremis siain manplatoin. Ŝajnis, ke ŝi volas surgenuiĝi kaj preĝi.

Ne tuj respondis mia patro, sed rerigardis kviete al ŝi. Ankaŭ li estis kaptita de miro kaj surprizo. Li ŝajnis ne kredi, ke tio ĉi estas lia hejmo. Tiel longe li restadis for de la vilaĝo. Kiam li foriris li estis mezaĝulo, sed nun li estis maljuna, kun grizaj haroj kaj sulkliĝintaj vangoj. Laŭ mia memoro, dum la multaj jaroj de foresto li nur unu fojon revenis hejmen, por forkonduki mian fraton esti metilernanto en la fremda katunfabriko, kun kiu lia estro komercis pere de kompradoro (kompradoro:Peranto inter ĉinaj kaj fremdlandaj komercaj entreprenoj).

“Kiu bonkora dio vin resendas hejmen!” mia patrino ripetis la samajn vortojn, kun la okuloj jam dilatitaj pro feliĉo. “Vi kutimis skribi al mi, dirante ke vi ne povos reveni hejmen ĝis vi ricevos la grandan dividendon (dividendo:En la malnova Ĉinio, mastro de firmao, por altiri siajn komizojn, elprenis kelkajn procentojn el sia profito akirita dum lastaj jaroj kaj ilin disdonis al la komizoj kiel dividendon). Ĉu vi ricevis ĝin?”

Mia patro skuis nee la kapon, sed li komencis rideti. La dividendo estis la sola celo, al kiu li strebis dum sia maliunaĝo. Tion li ricevus, se li laborus en la firmao ses jarojn sinsekvajn senferie. Ĝi povus esti tre atentinda monsumo, ĉar la komerco inter la indiĝenaj komercistoj kaj fremdaj fabrikoj estis tre profitodona. Mia patro firme intencis labori seninterrompe dum ses jaroj por ĝin ricevi, tiel ke en la fino li povu emeritiĝi sen la zorgo trovi enspezrimedon.

Paliĝis mia patrino, vidante ke la patro kapneas, malgraŭ tio, ke li faris tion ridete. Li levis ŝian manon kaj provis rideti multe pli gaje. Dirante, “La dividendon mi ricevos. Ne ĝenu vin. Mi revenis nur pro la interna milito.”

“Interna milito!” kriis mia patrino, kaj ŝiaj okuloj teruriĝis.

“Ĉu vi certas, ke temas pri interna milito?” diris Onklo Pan tre surprizite – li, kiu eskapis el interna milito en sia norda naskiĝloko.

“Jes, mi certas,” mia patro diris kviete. “Do dume nia firmao devas fermiĝi. Ĉar tio estos granda milito. La militaj lordoj en la sudo kaj en la nordo volas ĉifoje havi decidan batalon.”

“Interna milito ĝi ne estas, sed internacia milito!” subite aŭdiĝis la voĉo de mia frato, “ĉar ambaŭ flankoj ricevis armilojn de eksterlandanoj.”

Tio sonis afero tre komplika. “Eksterlandanoj?” demandis al si mia patrino. Poste ŝi fiksis sian rigardon scivoleme al Onklo Pan, kaj tiu palpebrumis per siaj maljunaj okuloj konfuzite al mia frato, kiu parolis kvazaŭ klerulo. Ni tute nenion komprenis pri eksterlandanoj. Sed subite el ekstere kriegis voĉo, kvazaŭ por kofirmi la novaĵon pri milito:

“Milito! Oni faris grandan militon!”

Samtempe kun la krio, aŭdiĝis ondo da furiozaj bojoj. Kuregis en nian domon maljunulo, insiste persekutate de nia gardhundo, Lajbaŭ. Li staris, anhelante, meze de la ĉambro, freneze minacante per vergo la hundon, kaj alparolis ĝin kvazaŭ ĝi estus malbonkonduta bubo: “Malklera bruto! Ĉu vi min ne rekonas? Se vi kapablus kiel miaj lernantoj paroli kaj lerni, mi instruus al vi bonkonduton per tio ĉi–” Li montris al Lajbaŭ la vergon. Sed tremis liaj manoj. Lajbaŭ tamen ne estis timigita per la gesto. Anstataŭe, ĝi saltis sur lin kaj ektiris lian vatitan malnovan vintran kitelon. Tiu estis tiel eluzita, ke elpendis kotono kvazaŭ festonoj.

“Onklo Pejfu!” mia patrino ekkrlis ekscitite, “kiu vento vin enblovas ĝuste nun?” Poste, sin turnante al Lajbaŭ, ŝi kriis, “For! Ĉu vi ne vidas, ke almozulo Onklo Pejfu ja ne estas, sed granda klerulo kaj lernejestro en la urbeto?”

Lajbaŭ ŝajnis kompreni la vortojn de mia patrino. Ĝi suspekteme rigardis la maljunan instruiston, poste jelpetis malice kontraŭ lin dum iom da tempo, kaj fine fortrotis.

“Diru, kiu vento enblovas vin,” ripetis mia patrino. “Vi venas ĝustatempe por renkonti vian malnovan amikon!”

“Milito! Venigas min milito!” Onklo Pejfu kriis,dum li vigle okupiĝis reŝtopante en la kitelon la vaton eltrenitan de Lajbaŭ. Poste, levante la kapon, li saltleviĝis. Li kaptis inter siaj manoj la manojn de mia patro. “Kiam vi revenis? Kial vi ne antaŭsciigis min, ke mi povu vin bonvenigi? Tiel ekscitiga okazo ĝi estas!”

“La milito, kiel vi diris!” mia patro diris ekscitite. “Min sendis hejmen la milito eĉ sen mia propra scio!”

“Ŝajnas, ke la milito estas tre bona afero,” Onklo Pejfu diris, nudigante sian sendentan supran dentkarnon. “Ĝi kunigis malnovajn amikojn. Ha! Ha!”

“Ni trinku por festi la nekutiman okazaĵon” diris gaje mia patrino.

Ne atendinte instrukciojn, Onklo Pan jam kuris ĝis la vazo. Li alportis grandegan kruĉon da hordea vino, kaj elverŝis al Onklo Pejfu grandan bovlon.

La instruisto sian kapon mallevis kaj suĉetis la trinkaĵon. Suĉetinte, li longenspiris, kvazafi li volus ensuĉi la aeron ĉirkaŭ la bovlo, kiu ankaŭ odoris vine. “Jam mi sentas min pli bone,” li diris. Levante sian kapon, li ĵetis al mia patro amikecan rigardon, dirante, “Nu, pri la milito ni forgesu provizore. Bonvolu do diri al mi, kiel vi prosperis dum tiom da jaroj en la granda ekstera mondo.”

“Kiel kutime. Kaj vi?”

“Pli malbone ol kiam vi estis en la lernejo,” li diris kun suspiro. Antaŭ ol iri al “La Urbego”, mia patro estis instruisto de la lernejo de Onklo Pejfu. “Se mi estus iomete pli juna, mi rezignus pri tiu ĉi senespera profesio kaj, kiel vi, trovus novan postenon en iu komerca firmao.”

“Kion vi diras? Ĉu vi ne ricevas sufiĉe da rizo de viaj lernantoj por la instruado?”

“Rizo! Jes, por ĉiu bubo mi ricevas kvindek ĝinojn da rompita rizo, kaj mi devas lin prizorgi dum tuta jaro. Sciu, la burĝaj gepatroj estas laŭnature avaraj. Ili deziras por siaj infanoj bonan edukon, sed por la instruisto neniom da rizo. Mi preskaŭ malsatmortas. De kiam oni abolis la Imperian Ekzamenon, oni simple ne plu respektas maljunajn klerulojn, ĉu vi scias?”

“Mi vin ne komprenas, Pejfu. La bienulo Ĉu Min kutimis patroni edukadon. Ĉu li kapablas permesi tian dekadencon? Li mem havas infanojn edukendajn, ĉu ne?”

“Bienulo Ĉu Min! Mi ne volas aŭdi lian nomon!” li diris kolere, sed, rimarkante ke la emocio lin ekregas, li malplilaŭtigis sian parolon. “Jes, li ĉiujare donas al mi cent kvindek ĝinojn da rizo kiel instrupagon por siaj tri infanoj. Tio neniam mankas. Jes, li estas tre bonkora…” Subite li bremsis la voĉon. Li ne povis daŭrigi. Ŝajnis, ke io en la gorĝo sufokas lin. Liaj okuloj elsputis koleran fajron, lia vizaĝo ruĝis, kaj indigne paŭtiĝis liaj lipoj. Poste, ege mirigante nin, li klinis malantaŭen la kapon kaj verŝis en sian gorĝon la tutan bovlon da forta vino. Kaj la fajro, kiun per la forto de la racio li subpremis, reflamiĝis. Sangoruĝaj iĝis liaj vangoj, kvazaŭ li volus interbatiĝi kun iu.

Lajbaŭ denove enŝteliĝis, kaj komencis flari la piedojn de Onklo Pejfu, kies piedfingroj vidiĝis tra la eluzitaj ŝtrumpetoj.

“Malklera bruto! Ĉu vi deziras instruiĝi?” Onklo Pejfu stariĝis kaj minacis ĝin per sia vergo.

Lajbaŭ komencis jelpeti, minace okulumante la maljunan instruiston.

“Lecionon vi volas? Jes!” Onklo Pejfu kriis denove. Kaj li svingis la vergon en la aero kiel magiisto, kun viglo kaj feroco.

Ekaspektis delire liaj okuloj,kaj lia ŝanceliĝema kapo ekbalanciĝis, kaj ektremis liaj kruroj. Post momento li falsidiĝis malforte sur sian brakseĝon kvazaŭ ŝtipo, dum la vergo pendis el lia mano kaj lia kapo apogiĝis al la seĝbrako. Dume li murmuris kvazaŭ sonĝante:

“Bienulo Ĉu Min, olda vulpo! Vi ĉiam minacas min, ke vi forprenos viajn tri mukajn bubojn, kiam ajn mi provas sugesti, ke vi pligrandigu la instrupagon. Kaj tamen vi neniam eĉ momente ĉesas min laborigi lacige,vi volas, ke mi instruu al viaj senespere stultaj infanoj ne nur klasikaĵojn, poezion kaj kaligrafion, sed ankaŭ kiel konduti sinjorece… Vi eĉ instigis la gepatrojn de miaj aliaj lernantoj redukti la kvindek ĝinojn ĝis tridek tri. Vi deziras, ke mi mortu. Tion mi scias… Pro tio vi krome sklavigas min private… Olda vulpo,vi devigis min verki laŭdajn poemojn okaze de via naskiĝtagaĉo, kantante laŭdi viajn malavaron kaj bonkorecon kaj sindediĉon kaj gastamecon, kiuj neniam ekzistis; fari paroladon antaŭ viaj gastoj, vin laŭdantan kiel la patronon de mia lernejo, de klereco, de edukado… Bienulo Ĉu Min, vi senkora sorĉisto. Mi scias, ke vi posedas multe da tero en la kamparo kaj plurajn grandajn magazenojn en la urbo. Tamen, mi vin malamegas…”

Nin komplete konsternis la fenomeno de Onklo Pejfu, kiu nun akuzis tiel senkompate bienulon Ĉu Min, la plej riĉan kaj plej potencan viron en la ĉirkaŭaĵo, kaj ni tremadis ĉar kutime ni eĉ ne aŭdacis mencii lian nomon. Li komplete regis la plimultajn kamparanojn en la distrikto, ĉar ili sin vivtenis per kultivado de lia tero. Ĉar plilaŭtiĝis la voĉo de Onklo Pejfu ĉiufoje, kiam li menciis la nomon de l’ bienulo, la. vizaĝo de Onklo Pan paliĝis kaj konvulsiiĝis pro timo. Li singarde iris piedpinte al la pordo kaj ĝin fermis, kaj staris kun sia dorso firme premita al la elirejo, por ke ne eskapu la bruo.

“Li estas tre ebria,” mia patro diris al mia patrino, fingromontrante al Onklo Pejfu, kiu jam aspektis terure kun okuloj fermitaj. “Li unutire glutis la tutan bovlon da vino, kaj lia kapo estas tre malstabila. Kompatinda, li certe jam de jaroj ne gustumis alkoholon. Volu doni al li iomete da malvarma akvo.”

Mia patrino iris en la kuirejon kaj alportis bovlon da akvo. Mia patro verŝis la akvon en la buŝon de Onklo Pejfu. Iom post iom Onklo Pejfu malfermis siajn okulojn kaj ekregis sin. Finfine li sidis konvene, kun rekta dorso, sur sia seĝo.

“Kio estas al vi?” li diris al mia patro, kiu ankoraŭ staris, kun bovlo en la mano, tre proksime al li. “Ĉu io misa pri mi?”

“Ne,” mia patro respondis, “nur ke vi iom tro rapide fintrinkis vian vinon – jen ĉio.”

“Kio?” Onklo Peifu demandis, paliĝante denove. “Ĉu mi estis ebria?”

Jam liaj okuloj estis larĝe apertitaj, timigitaj.

“Dank’ al dio! Jam en ordo ĉe vi,” Onklo Pan eligis suspiron de malŝarĝiĝo kaj malfermis la pordon. “Kiajn vortoin vi diris!”

“Ĉu mi diris ion teruran?” La dilatitaj okuloj de Onklo Pejfu nun estis timegoplenaj. “Tio estas, ĉu mi diris ion pri bienulo Ĉu Min? Lastatempe mi mi mulkte sonĝis, pri li, tre strange!”

“Jes, tion vi faris!” Onklo Pan respondis.

“Ĉu vere?” La vizaĝo de Onklo Pejfu estis jam morte pala.

“Sed ne multe pri Ĉu Min,” mia patro aldonis rapidece.

“Kaj nenion insultan,” mia patrino eĥis, palpebrumante al Onklo Pan.

“Vere, nenion teruran, dank’ al dio,” Onklo Pan diris, rerigardante al mia patrino.

“Mi tre ĝojas, ke nenion teruran mi diris pri bienulo Ĉu Min,” Onklo Pejfu diris, malŝarĝiĝe suspiregante. “Li estas tre ofendiĝema, efektive. Ho, kompreneble, ĉiu riĉa, bonkora viro foje ofendiĝemas. Iom plaĉas al mi, ke li facile ofendiĝas. Tiel ĉarma li estas, kiam li iom koleras. Brulas liaj okuloj per ia fajro, kiu ardigas en via koro ian varmecon…”

“Ni parolu pri io alia, Pejfu,” mia patro interrompis lin, dum mia patrino levis sian manon al siaj lipoj por kaŝi rideton. “Mi scias, ke bienulo Ĉu Min estas homo interesa, ĉar dum kelkaj jaroj ankaŭ mi estis en la lernejo kun vi. Sed nun mi ne havas kontakton kun li, malgraŭ tio, ke li posedas kotonbutikon sur la sama strato en la Urbego, preskaŭ najbare al mi.”

“Mi tre ĝojas, ke vi ne estas devigata perlabori ĉe li!” Onklo Pejfu diris, denove suspirante. Sed tuj li sin korektis pardonpete: “Ho, mi bedaŭras. Tion mi ne intencis. Mi nur volis diri, ke multe pli interese estas, labori en butiko posedata de tute alia persono. Estas amuze, sperti ion novan de nova estro.”

“Ho, mi petas, ke ni parolu pri io alia,” diris mia patro trankvilige. “Vi kriis ion pri la milito antaŭ ol vi envenis. Kio nova pri ĝi?”

“Vidu, mi preskaŭ forgesis pri ĝi!” Onklo Pejfu diris, milde frapante sian maljunan kapon malkontente. “La milito finiĝis!”

“Ĉu tiel baldaŭ?” mia patro demandis, ege surprizite. “Kiam mi forlasis la Urbegon, la milito ĝuste komenciĝis.”

“Kredu min, finite,” diris Onklo Pejfu. “Batato, la kuriero de Ĉu Min,ĝuste hodiaŭ matene revenis de la Urbego. Li diris, ke ĝi finiĝis. Vi scias, ke Batato estas honesta, fidinda oldulo. Vi ofte petis lin porti hejmen viajn leterojn. Neniam li mensogas, kredu min.”

“Jes, Batato estas tre fidinda,” mia patro diris. “Sed kiel povis tiel rapide finiĝi tia granda batalo? Mi konfuziĝas.”

“Laŭ mia kompreno io pri la municio de l’ atakanta Norda Armeo estis malĝusta. Ili kolapsis post la unua batalo.” Li subite mallevis la voĉon kaj liaj okuloj komencis nervoze palpebrumi. “Parto de la venkitaj soldatoj moviĝas ĉi-direkten al la Nordo. Bienulo Ĉu Min diris, ke tiel malbona estas ilia spirito, ke ili estas pli kruelaj ol banditoj. Ili jam prirabis plurajn urbojn malsupre de la rivero.”

“Ĉu ili trapasos nian urbeton?”

“Neeviteble, ĉar ĝi troviĝas survoje.” Nun Onklo Pejfu, ekaspektante mistera, flustrigis sian voĉon. “Bienulo Ĉu Min petis, ke mi plenumu grandan taskon, taskon tre grandan.” Kaj li dismetis siajn manojn por montri, kiom granda ĝi estis.

Mistifikis nin ĉiujn lia kaŝema flustro kaj larĝa gesto.

“Vidu, Ĉu Min vere estas geniulo,” li daŭrigis, ŝanĝante sian mienon misteran al mieno graveca dum li rigardis niajn konfuzitajn vizaĝojn. “Li elpensis rimedon por malebligi malagrablaĵojn, kiam ili trapasos la urbeton. Li volas okazigi grandiozan bonvenigan festonnome de la loka loĝantaro, por rehavigi al ili la perditan memrespekton. Kiam oni traktos ilin malavare, ili hontos malutili al la urbeto. Nur divenu:Kiu ricevis la ŝlosilan taskon; bonvenigi ilin?” Onklo Pejfu okulumis mistere al ni.

“Bienulo Ĉu Min mem, kompreneble,” Onklo Pan diris, “pro tio, ke li estas prezidanto de l’ Komerca Koncilio.”

“Ne! Memoru, tion devas fari klerulo, iu kiu scias paroli elegante. Cetere, li estas riĉa. Supozu, ke iu oficiro subite ekscius pri lia riĉeco kaj tenus lin kontraŭ elaĉeto. Kompreneble, nur supozo tio estas. Tio ne okazos, mi estas certa. Sed riĉuloj ĉiam estas singardaj.”

“Ĉu vi volas diri, ke vi. . .” diris mia patrino heziteme.

“Ĝuste, ĝuste,” diris Onklo Pejfu fiere. “Pro tio mi venis ĉi tien. Mi bezonas vian helpon. Onklo Pan,” li tuŝis kiel malnova kompano la ŝultron de Onklo Pan kaj daŭrigis, “vi devas aliĝi al la Bonveniga Grupo kiel reprezentanto de la terkulturistoj. Mi intencas invite Laŭ Liŭ-on kiel reprezentanton de l’ intelektuloj kaj Benĉin-on kiel deputiton de l’ religia mondo. Oni pagos vin pro la tasko – nur kelkajn horojn, kompreneble; kaj ĝi estos tre bona pago.”

“Ĉu ĝi aĉetos al mi kelkajn botelojn da?” OnkloPan demandis ŝerceme.

“Ho, pli ol tion; Ĉu Min ja promesis pagi grandan sumon al ĉiu reprezentanto.”

“Vi devos certigi, ke li pagu, ĉar foje liaj vortoj estas nefidindaj.”

“Mi certas, ke li pagos. Verdire, li mem propones al mi viajn nomojn. Li ne povas tiel nin perfidi. Ho, mi devas iri por paroli al Laŭ Liŭ kaj Benĉin. Volu veni, Onklo Pan. Ni havos frandindan feston kaj ankaŭ malnovan vinon. Tio estos elstare bona, ĉar ĝi celas flati la oficirojn kaj ebriigi iliajn sovaĝajn korojn.”

“Tiuokaze mi venos, Onklo Pejfu,” Onklo Pan diris simpatie. “Ĉion mi pretas fari por vi.”

Onklo Pejfu stariĝis kaj adiaŭis nin. Apud la pordo li turnis sin kaj aldonis, ke li sciigos al ni la alvenhoron de la soldatoj. Poste li malaperis tra la pordo. Sed post momento li haste revenis. Li forgesis sian vergon. Kvazaŭ pardonpete li diris al mia patrino, ke sen la vergo li ne kapablas pensi kaj trakti tian malfacilaĵon, kiel lapersekutado de gardhundoj. ”Do ĝi ne nur estas simbolo de l’ edukado,” li diris, “sed ankaŭ bona kompano. Ha! mencio pri edukado memorigas min pri alia grava afero, nome, mi devas trovi reprezentanton de l’ juna generacio por la Bonveniga Grupo. Ĉu plaĉus al vi aliĝi?” li demandis al mi.

Ne sciante respondi, mi rigardis scivoleme mian patrinon. Dum kelka tempo ŝi restis pensema, kaj poste diris, ke se irus Onklo Pan ankaŭ mi certe povus.

Onklo Pejfu de la pordo denove renkontis Lajbaŭ-on. Per neamikaj okuloj la hundo suspekteme rigardis lin. Tenante firme la vergon enmane, li moviĝis singarde al la vilaĝa placo. Kiam finfine rezignis pri li Lajbaŭ, li eniris kviete la dometon de Benĉin. Logite per la promeso pri bona pago kaj granda festo, nia pastro konsentis esti reprezentanto de l’ religia mondo. Poste Onklo Pejfu vizitis la studejon de Laŭ Liŭ. Nian rakontiston ĝojigis la ideo, ke li renkontos generalojn kaj militistojn revenintajn el “heroa batalo”. Al li plaĉegis havi freŝan sperton de tiaj homoj. Li pensis, ke eble li akiros novan inspiron por militrakontoj.

Fine atingis la vilaĝon sciigo pri la alveno de l’ Nordaj Soldatoj. Sekve ni iris ĝis la urbo por ilin bonvenigi kiel reprezentantoj de l’ loka loĝantaro. Laŭ

Liŭ portis sian specialan novjaran vestaĵon. Benĉin forrazigis sian trisemajnan barbon; kaj la unuan fojon post kiam lin ĝenis la fantomo li surmetis la imponan nigran taoisman mantelon. Onklo Pan forĵetis sian trifutan bambuan pipon. Li aĉetis pakaĵon da cigaredoj, kaj, por aspekti laŭmoda, li ŝovis unu inter siajn lipojn. Sed ĝi sufokis lin kaj plurfoje tuŝigis lin, ĉar iel la fumo tuj eniris liajn naztruojn.

Ni staris sur la teraso antaŭ la urbopordo, atendante la alvenon de la venkitaj soldatoj. Onklo Pejfu, kiel ĉefdelegito, alte staris antaŭ ni. Ni vidis sur la urbomuro multajn buntajn afiŝojn, kiuj portis sloganojn skribitajn de Onklo Pejfu mem per klasika kaligrafio, ekzemple: “Bonvenon al nia ĉiamvenka armeo!” “Ĉion bonan ni deziras al vi, nia popolarmeo!” “Honorigas via ĉeesto nian humilan loĝlokon!” “Al ni vi estas kvazaŭ akvo, dum ni al vi estas fiŝoj; sen vi ni ne povas vivi!” OnkloPejfu balancis sian kapon, dum li nun relegis ilin, kvazaŭ ili estus senmortaj versoj el la poezio de l’ dinastio Tang (poezio de l’ dinastio Tang: En la dinastio Tang (618-907) prosperis verkado de poemoj kaj aperis famaj poetoj kiaj Li Baj, Du Fu, Baj Ĝjuji k.a. La poezio de la dinastio Tang okupas gravan pozicion en la literatura historio de Ĉinio).

Post ĉirkaŭ unu horo leviĝis malproksime sur la ŝoseo polvonubo. Poste, unu post alia, uniformitaj viroj vidiĝis al ni, marŝante unuspalire direkte al ni.

Tujtuj ni ekbruligis la fuzeon de longa vico de artfajraĵoj, kiuj pendis de arbosupro ĝis la tero. La jubila krakado, en kiun enmiksiĝis la zumo de raketoj, girigis tiel la teron kiel la aeron. En la etoso estis speco de festa vibrado, kiun ni nur sentis. Dum jaroj depost la Granda Nutromanko, ni ne tiom uzis artfajraĵojn, eĉ por festi Novjaron.

Kiam la soldatoj proksimiĝis al la urbomuro, ni marŝis laŭ la teraso por akcepti ilin. Antaŭe marŝis Onklo Pejfu. Tuj kiam la ĉefoficiro de la armeo, kiu rajdis ĉevalon antaŭ la spaliro, atingis alparoleblan distancon, Onklo Pejfu faris profundan, elegantan riverencon indan je homo bonedukita kaj klera. Ni faris same. Benĉin, por konkurenci la eleganton de Onklo Pejfu, kurbigis akutangule sian dorson jam kurban, tiel ke falis teren lia taoisma ĉapo – kio ektimigis la ĉevalon de la oficiro. La besto subite surtretis ĝin per unu el siaj antaŭkruroj. Sed ne aŭdacis nia pastro malhelpi tion, timante fuŝi sian pozon.

Fine la oficiro diris: “Bonvolu stariĝi, sinjoroj!” Ni stariĝis. Sed jam ne eblis al Benĉin savi sian valoran ĉapon.

“Ni, en la nomo de la loka loĝantaro, proponas al vi koran bonvenon, sinjoro,” Onklo Pejfu diris al la oficiro, riverencante denove. “Ni aŭdis pri via alveno kaj taksas tion granda bonŝanco, havi okazon por renkonti vin kaj viajn heroajn soldatojn.”

Antaŭ la profunda, respektema riverenco de Onklo Pejfu, kaj la korekta deklamo de lia parolado (kiu, poste konfesis Onklo Pejfu, estis la versio de Ĉu Min, verkita sub influo de ties “inspiraj ideoj”), la oficiro kuntiris la brovojn kaj mienis necerte kaj hezite. Ĉar restis riverencanta Onklo Pejfu, atendante lian respondon,li finfine turnis sin al siaj luitaj soldatoj kaj diris, “Fratoj, ni devas ĉifoje konduti efektive kiel popola armeo al ĉi tin amikeca urbeto. Eĉ ne unu herberon oni devas tuŝi.”

“Ni tre dankas vin, sinjoro, vi vere estas popola generalo,”diris Onklo Pejfu, kaj rektigis sian dorson. “Ni pretigis iomete da vino por forlavi la polvon desur viaj lipoj kaj kelkajn pladojn por plaĉi al via palato.”

“Vi estas tre afablaj,” la oficiro diris.

Ni iris kune ĝis la templo, kie la festo estis preta. La soldatoj restadis ekstere de la urbeto, kaŭrante, kun la pafiloj apude. Oni servis al ili teon kaj refreŝigaĵojn. Kaj por ke ili restu kontentaj, oni disponigis al ili tri vazegojn da hordea vino kaj korbegon da sekigita bovaĵo. Entute ili estis nur ĉirkaŭ cent viroj, do la trinkaĵo pli ol sufiĉis por ilia bezono. Ili ĉiuj aspektis lacaj kaj sovaĝecaj. Montriĝis, ke ili forlasis la ĉefarmeon, kaj neniu prizorgis ilin.

Vidante la vinon, ili komencis kanti nordan kamparanan kanton, kiu sonis sentimente kaj malĝoje. Onklo Pan, aŭdante la melodion, diris sekrete al mi dum ni marŝis al la templo kun la oficiro kaj liaj suboficiroj, “Ili estas kamparanoj el la nordo. La melodion mi konas. Kutimis kanti ĝin la homoj, kiam ili laboris sur la kampoj. Mi estas certa, ke denove okazis granda inundo de la Flava Rivero, alie ili ne iĝus dungitaj soldatoj.”

“Ĉu tial oni aliĝas armeon?” mi demandis flustre. “Jes, la inundo detruas ilian teron. Foje, kompreneble, kiam okazas interna milito surloke, ili ne povas labori, kaj ankaŭ tiam ili devas armeaniĝi, por sin vivteni.”

“Ho.” Alian opinion mi ne kapablis proponi, ĉar neniam mi spertis militon.

Ni fine atingis la templon. La manĝaĵoj estis jam surtabligitaj. Vinboteloj kaj tetasoj troviĝis apude sur tableto. La oficiro kaj liaj gardistoj eksidis unuflanke de la tablo, kaj aliflanke ni. Pro tio, ke ĝi estis tablo longa, ni ĉiuj povis sidiĝi antaŭ niaj gastoj. La manĝaĵoj aspektis belaj kai odoris frandinde, kaj estis preparitaj de l’ privata kuiristo de Ĉu Min. La oficiro ŝajnis ege ĝui ilin, ĉar li ne multe parolis, sed manĝadis kaj trinkadis. Sed post tri kruĉoj da vino, li komencis babili pli amikece, kun vizaĝo jam ruĝa.

“Vidu,” li diris al Benĉin, kiu scivoleme rigardadis lin kvazaŭ aŭguristo, kiun ĉiam interesas vizaĝo de fremdulo, “ne estas nia kulpo, ke ni prunteprenas iom da mono aŭ valorajoj de l’ ordinara popolo dum nia hejmeniro. Tio apartenas al ili. Ĉiam ili nin evitas, kvazaŭ ni estus venenaĵo. Ili taksas nin banditoj, sciante, ke ni malvenkiĝis. Ili devus nin trakti, kiel vi traktas nin.”

“Jes, jes,” Onklo Pejfu diris. “Vi estas popola armeo, mi scias.”

“Kiom prava vi estas!” la oficiro diris pli laŭtvoĉe, glutante ankoraŭ unu tason de l’ forta vino. “Kaj ankaŭ ne ni sed la japanoj kulpas la malvenkon. Ili vendis al ni pafilojn rustintajn kaj malnovajn kuglojn, kiujn ili kaptis de la rusoj en Nordoriento (Nordoriento:Nordorientaj provincoj de Ĉinio, por kiujn dividi inter si Japanio kaj Rusio intermilitis tie en la komenco de ĉi-jarcento) antaŭ dekoj da jaroj. Nia komandanto estas ĝentlemano, kiu fidis la vortojn de l’ japanoj. Li ne ekzamenis ilin en la tago de ilia alveno. Sed kiam ni malkovris, ke l’ armiloj tute ne funkcias, estis jam tro malfrue.”

“Domaĝe! Domaĝe!” Laŭ Liŭ komentis simpatie, skuante fortege la kapon pro malestimo pri la malhonestaj japanoj. ”Domaĝe! Domaĝe!”

“Nu, ne ĝenu vin,” aldonis la oficiro konsoleme, “ni ankoraŭ ne pagis la japanojn. Neniam ni pagos ilin, ĉar ni malvenkis en la milito.”

“Tre bone, tio plaĉas al mi,” Benĉin diris. “Ĉiuj fremduloj estas sentaŭguloj. Ili ne kredas pri amikeco, ne kredas pri fantomoj, kaj eĉ ne kredas pri la taoisma pastro! Nur pri unu afero ili kredas:enspezado de mono. Ĉu ne terure?”

La babilado daŭris, daŭradis ĝis la kvara posttagmeze, kiam la adjutanto de l’ oficiro, vila giganto, memorigis lin pri la horo, dirante ke ili devus jam adiaŭi aŭ ili ne povus atingi ĝustatempe sian stabejon en la Nordo. Do la oficiro stariĝis kaj esprimis sian dankemon pro la riĉa bankedo kaj la bonvolo de l’ loka loĝantaro kiel ĝin pruvis la “taŭge elektita delegacio”. “Se ne necesus rapidi,” la oficiro aldonis, “ni volonte restus ni tie dum kelkaj tagoj por ĝui kompletan ripozon.”

“Kiel domaĝe, ke vi devas tuj foriri,” Onklo Pejfu diris ĝentile. “Ni tiel bone akordiĝis! Sed ne permesu, ke ni malhelpu vian gravan vojaĝon, ĉiuokaze, kvankam ni tre dezirus, ke vi restu ĉi tie ankoraŭ kelkajn tagojn.”

Poste ni eliris kaj tramarŝis la straton por renkonti la soldatojn ekster la urbomuro. Jam tute senhoma estis la strato, kaj fermitaj estis la pordoj de ĉiuj butikoj. Eĉ ne cigaredbudo vidiĝis. Nur disvagis kelkaj senmastraj hundoj, snufante la krurojn de l’ bucistaj taburetoj aŭ nin rigardante per okuloj malicaj kaj scivolaj. Ekblovis frida vento de l’ alia flanko kaj blovis en la aeron kelkajn ĉifaĵojn da paperaĉo kuŝintajn forlasite sur la rubejoj de l’ senhomaj stratanguloj. Ili kirliĝis super ni, ululante kvazaŭ infanoj senhejmaj, sentigante al ni dezertecon. La oficiro subite suspektokule ĉirkaŭrigardis kaj demandis al Onklo Pejfu, “Kie estas la homoj, kiujn vi reprezentas?”

Pro la demando mortpaliĝis Onklo Peifu, liaj lipoj griziĝis kaj tremis liaj manoj. “Ili restas endome, sinjoro, festante kiel libertagon vian alvenon,” li balbutis, signife okulumante al Laŭ Liŭ helpopete.

“Do kial la pordojn ili fermis?” denove demandis la oficiro.

“Pro l’ aparta kutimo en ĉi regiono, sinjoro,” Laŭ Liŭ klarigis, klopodante helpi al Onklo Pejfu. “Kiam ni festas libertempon, ni konservas rigoran silentadon.”

“Tio ne plaĉas al mi,” la oficiro diris. “Ordonu, ke ili elvenu festi kune kun ni.”

“Nu…”

Ne atendante resnondon, li marŝis relkte al linaĵbutiko, kiu apartenis al Ĉu Min, kaj frapis plurfoje la pordon. De interne aŭdiĝis neniu respondo.

Senpacienciĝe li komencis piedfrapi ĝin per siaj plandnajlaj botoj. Nur iom ektremis la pordo sed rifuzis malfermiĝi. Poste aldonis la adjutanto sian helpon, pugnobatante ĝin. La silenta pordo jam ekmuĝis kvazaŭ malproksima tondro, kio tremigis pro timo ĉiujn reprezentantojn. Finfine la pordo malfermiĝis.

Aperis de interne eta metilernanto,kiu tute tremegis kiel museto antaŭ kato.

“Via moŝto,” li pepis, “mi petas, ne mortigu min. Mi estas nur povra metilernanto. Mia mastro Ĉu Min ankoraŭ ne pagis al mi mian pasintjaran poŝmonon. Mia monujo estas tiel malplena hodiaŭ kiel mia stomako. Nenion mi manĝis depost la pasinta vespero.”

“Kie estas via mastro kaj la komizoj?” la oficiro kriis plenvoĉe al la knabo, kvazaŭ li volus engluti lin vivantan.

“Ili ĉiuj fuĝis, sciante ke Viaj Moŝtoj estas venontaj. Via Moŝto, nur povra knabo mi estas. Mi petas, ne mortigu min!”

Ne respondis la oficiro al la metilernanto, sed enrigardis la butikon esploreme. Ne multe da stoko restis malantaŭ la servotablo. La plimulto el la valoraĵoj estis forprenita. La oficiro turnis sin al Onklo Pejfu, “Do vi ne rigardas nin kiel banditojn, ĉu?”

“Ne, ne, sinjoro,” balbutis Onklo Pejfu.

“Ne argumentu!” la oficiro kriis, distrite vangofrapante lian maljunan vizaĝon. “Mi scias ĉion!”

Li kaj la adjutanto kaj gardistoj kuregis al la urbopordego, kaj kriis al la soldatoj: “Envenu. fratoj! Prenu laŭvole ĉion, kion vi trovas!” Ĉiuj soldatoj reagis kvazaŭ elektrizitaj kaj entorentis sur la straton. Krioj, kriĉoj, piedbatoj kaj falado de pordoj kreis bruegon. Per helpo de la ĝenerala konfuziĝo, ni ekfuĝis al la kamparo. Plurfoje Onklo Pejfu falis teren kaj batis sian kapon kontraŭ ŝtonojn, kaj sangis lia nazo. Benĉin, rigide kurbdorsa, tute ne povis kuri, sed lasis sin rufĝi laŭ deklivo en sekan fosaĵon ekster la urbomuro, kie lin kovris la marĉa herbo. Onklo Pejfu fine trovis grandan piramidon da bovinsterko kaj enŝoviĝis en ĝin kvazaŭ skvama maniso. Tamen Laŭ Liŭ kaj Onklo Pan kaj mi sukcesis fuĝi hejmen.

La soldatoj pasigis la tutan posttagmezon per prirabado de la urbeto.

Vespere ili bruligis diversajn tablojn kaj seĝojn por havi fajrojn. Frue en la posta mateno ili foriris, lasante afiŝon gluitan al la urbopordego, kiu anoncis, ke, se ilia estro venkus en alia batalo kaj iĝus provincestro en la estonteco, ili certe revenus por puni la falsajn reprezentantojn de l’ loka loĝantaro kaj la “pendum-meritajn komplotintojn”.

Post kelkaj tagoj alvenis kun lambastono Onklo Pejfu por viziti nian vilaĝon. Li tordis unu maleolon kiam li fugis de l’ soldatoj, kaj ĝi ankoraŭ ne tute resaniĝis, malgraŭ la multaj dozoj da kuracherbaj medikamentoj, kiujn li preskribis al si. La vergo, kiu ĉiam lin akompanis, nun pendis per ŝnureto ĉe lia zono. Kiam li hopadis, ĝi balancigis tien-reen kvazaŭ la vergo de vaganta magiisto. Li iris unue viziti Benĉin-on,kies dorso tordiĝis, kaj poste Laŭ Liŭ-on, kiu dum multaj vesperoj ne povis rakonti, ĉar movi la krurojn li ne povis post rapidega hejmenkurado tiun tagon.

“Mi bedaŭras, ke tiel neatendite elfalis,” Onklo Pejfu uzis al Laŭ Liŭ la samajn pardonpetajn vortojn, kiujn li jam uzis al Benĉin. “La venkitaj soldatoj estas eĉ pli malbonaj ol banditoj. Ili prirabis absolute ĉion. Al la butikoj linaĵaj kaj rizaj de bienulo Ĉu Min restas eĉ ne unu seĝo!”

“Sanon al li,” nia rakontisto diris, masaĝante siajn rigidajn krurojn. “Al homoj kiel vi kaj mi li ne devis difini la malplezuran taskon. Ne ni deziras lupreni lian teron, ĉu?”

“Nu, nu,” Onklo Pejfu murmuris dubeme. “Nu, jes. Ho, ne! Jes! Ho, ne!”

Li diradis dum longa tempo “jes” kaj “ne” kaj ne povis decidiĝi pri sia sinteno al Ĉu Min. Fine li rezignis kaj hopis en nian domon. Vidante Onklon Pejfu kun lambastono la unuan fojon, Onklo Pan ne povis ne rideti, kaj diris, tute senrankore, “Bela laboro, ĉu? Esti ĉefreprezentanto de l’ popolo, ĉu? Ni preĝu Dion, ke oni neniam denove elektu nin.”

“Ne ŝerĉu, Onklo Pan,” Onklo Pejfu serioze diris, brovumante. “Mi vere devis tion fari.”

“Mi scias,” diris Onklo Pan. “Sed ne necesas, ke mi…”

Voĉo de ekstere interrompis Onklon Pan: “Vidu! Kio pri la pago, kiun vi promesis al mi?” Tion aŭdigis Benĉin, la “Reprezentanto de l’ religia mondo.”

Li enŝanceliĝis kun promenbastono, kiel centjarulo. “Pro la damaĝo al mia dorso mi ne povos dum ankoraŭ multaj tagoj gvidi la diservon, kaj vi vidis proprokule, ke tiu damninda ĉevalo detruis mian sanktan ĉapon. Kion vi diras pri tio? Kompensaĵon mi ne postulas, sed nur la justan pagon, kiun vi promesis en la nomo de Ĉu Min.”

Onklo Pejfu kuntiris siajn maldensajn brovoharojn tristgrimace, kaj tremis intermite liaj kelkajn senkoherajn vortojn: “Mi bedaŭras, Benĉin, ke mi devas rompi mian promeson. Ĉu Min rifuzis pagi eĉ unu moneron, pro tio ke la taskon ni ne plenumis sufiĉe bone. Ni ne, ĉu? Eĉ la elspezojn kontraŭ kuracherbaj medikamentoj mi ne rajtas pretendi.”

“Vere estas tre malbonŝance, Benĉin,” komentis mia patrino. “Se ne pagas Ĉu Min, nenion povas fari Onklo Peifu.”

“Vi pravas, tute pravas!” Unklo Pejfu diris al mia patrino, rigardante dume la taoisman pastron, kaj lin preskaŭ larmigis ŝiaj kompatemaj vortoj.

“Sed, Pejfu,” mia patro diris, “kion vi intencas fari, havante unu torditan maleolon?”

“Instrui! Instriti, kompreneble! Finiĝis la milito. Jam ne trapasos venkitaj soldatoj. Bienulo Ĉu Min malfermis denove siajn butikojn. Mi devas refunkcligi mian lernejon. La instruado estas mia metio,” Kaj Li svingis la vergon en la aeron per sia maldekstra mano, kaj la vergo rekurbiĝis kaj frapis lian torditan maleolon. Li grimacis pro la doloro.

“Ĉu revenos la samaj infanoj al la lernejo post tiu terura okazaĵo?”

“Jes, kompreneble. La riĉuloj ne povas lasi needukitaj siajn infanojn. Sed, bedaŭrinde, ĉifoje Ĉu Min insistis redukti la kvindek ĝinojn da rizo al tridek tri, kaj tiel estos.”

“Kiel li povas?” mia patro demandis surprizite. “Kvindek ĝinoj da rizo por la edukado de infano estas jam tro malmulte!”

“Vi pravas,” konsentis Onklo Pejfu, kaj dume en liaj okuloj ardis subpremata kolero, kiun tamen estingis larmoj. “Sed kion fari? Li diris, ke ni ne sukcesis malhelpi prirabadon fare de l’ venkitaj soldatoj, tiel ke lin trafis granda perdo. Li evidentigis al mi, ke, se mi ne akceptus la redukton, li forprenus el mia lernejo la infanojn. Mi ja ne kapablas marĉandi kun li, ĉar mi estas maljuna.”

Mia patro nenion plu diris, sed skuis deprimite sian kapon. Premadis la silento. Onklo Pejfu ekmaltrankviliĝis, kaj baldaŭ adiaŭis. Tuj sekvis lin Benĉin, ankoraŭ postulante la pagon promesitan kaj malgrandan kompenson kontraŭ la perdo de lia sankta ĉapo.

Longe post ilia foriro ŝajnis, ke la kverelo ankoraŭ ŝvebas. Rigardis mia patro konfuzite en la direkto, kien malaperis la lamanta maljuna instruisto kaj nia kurbdorsa taoisto. Li estis senparola. Liaj okuloj estis revemaj. Li ŝajnis pripensi ion, ion pri la estonteco, estinteco kaj estanteco, ion svagan kaj nedifineblan. Subite li eksaltis kaj vigliĝis. Li diris al si per voĉo decida: “La dividendon mi devas akiri!”

“Kion vi volas diri?” demandis mia patrino, ŝokite per la abrupta ekparolo.

“Necesas, ke mi tuj reiru al la firmao, pro tio ke finiĝis la milito.”

“Ĉu vi ne restu ĝis post la Novjaro, kiu baldaŭ okazos? Nelonge vi estas hejme.”

“Sed mi devas iri. La dividendon mi ne devas perdi pro interrompita servado. Jen mia lasta ebleco!”

“Ĉu tiom gravas al vi la dividendo?”

“Tiom! Multe tro! Se ĉifoje mi ne gajnos ĝin, mi poste devos plu labori ankoraŭ ses jarojn en la firmao, kaj eble tion oni ne permesos al mi,ĉar maljuna mi jam estas. Kaj mi ne povos esti denove instruisto, kiel Pejfu, vi mem vidas.”

“Aj –” Mia patrino sufokis sian voĉon kaj restis silenta. Ŝi komprenis la diron de mia patro. Ĝuste tiam eniris de ekstere mia frato, portante brasikon.

Verŝajne li vizitis nian legomĝardenon. “Ĉu ankaŭ li devas reiri kun vi al la urbego?” ŝi diris, indikante mian fraton.

“Restas tri monatoj ĝis li finos la metilernadon,” mia patro diris. “Prefere li iru.”

“Do kio pri lia edziĝo?” mia patrino diris. “Li jam plenkreskiĝis. Alan estas sperta pri domprizorgado. Jam nun ŝi devus mastrini la domon. Mi pretas transdoni al ŝi ĉiun respondecon.”

“Mi ne edziĝos al ŝi!” abruptis malkaŝe mia frato.

“Kial?” mia patrino demandis per voĉo alarmita, maltrankvilega. “Pro kio vi pensas tion? Mi edukis zorge kaj laŭdeve Alan-on por la domo. Ĉu vi ne volas loĝici tiun vian prapatran domon?”

“Ĉar mi ne amas ŝin!” responais mia frato, ankaŭ per voĉo maltrankvilega. “Cetere, niaj mondrigardoj tiel malsimilas.”

“Kion vi volas diri per via mondrigardo? Kie vi lernis tiun novan lingvaĵon? Ĉu vi estas alilandulo? Ĉu vi ne naskiĝis en ĉi tiu malnova vilaĝo?” Mia patrino furiozis pro kolero.

Klopodis mia patro interveni, dirante al si: “Ne tro ĝenu vin pri liaj diraĵoj. Multajn novajn ideojn li efektive lernis en vespera kurso de l’ Laborista Sindikato, kiun li regule frekventis. Sed kiam li pliaĝiĝos, li retrovos sian ekvilibron.”

“Sed ĉiuokaze mi ne edziĝos al Alan!” mia frato firme insistis.

“Kial? Ĉu ŝi ne estas via fianĉino? Ĉu vi volas eviti la tradicion de nia vilaĝo?” lin demandis mia patrino furioze. “Aŭ ĉu ne plaĉas al vi la variolmarkoj sur ŝia vizaĝo? Sed tio estas la sorto! Via sorto estas havi edzinon variolmarkitan!”

“Sed mi al ŝi ne edziĝos, kun aŭ sen variolmarkoj!” Subite aŭdiĝis piedfrapetoj en la interna trairejo kondukanta ĝis la ĉambro de Alan. Mi sciis, ke tio nepre estis Alan, kiu subaŭskultis. Lastatempe ŝi fariĝadis tre nervoza pri si, kaj ĉiam klopodis subaŭskulti diskutojn pri sia estonteco. Ŝajnis al mi, ke ŝi certe tre doloriĝis, kiam ŝi aŭdis, ke oni bedaŭrinde enmiksis ŝian aspekton en familian kverelon. Mi iris al ŝia ĉambro kaj provis trovi kelkajn bonkorajn vortojn por ŝin gajigi. Ŝi sidis senparole antaŭ sia tualetejo, rigardante idiotece al la granda spegulo, dum du larmofluoj trapasis siajn malglatajn vangojn.

“Ne ploru, Alan. Mia frato nur ŝercis,” mi diris. Aŭdinte miajn vortojn, ŝi ekplorsingultis. Nenion plu mi kapablis diri. Tutsimple mankis al mi vortoj. Mi fikse rigardis kvazaŭ stultulo, kaj mirigite rimarkis, ke kelkaj ŝiaj variolmarkoj estas tiel grandaj kiel pizoj.

Frue en la posta mateno mia patro kaj mia frato ambaŭ forlasis la malnovan vilaĝon cele al “La Urnego”, la unua por daŭrigi la longan sekretarian laboron pro la dividendo en indiĝena firmao, la alia por kompletigi sian metilernadon en fremda katunfabriko. Kiam ili foriris, la okuloj de mia patrino estis malsekaj, ĉar post kelkaj semajnoj estis okazonta la Novjaro, kiu de ni estas festo de familia kunestado. Sed ŝi sukcesis digi la larmojn, kaj eĉ diris gajvoĉe: “Bonan ŝancon! Ni grandioze festos kune la postan Novjaron!”

Per tio ŝi celis gajigi mian patron, kiu ankaŭ estis malĝoja:simbole sugestante al li, ke eble la dividendon li ricevos tiam.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.