La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  

MONTARA VILAĜO

Aŭtoro: Yeh Chun-Chan

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

Pro la proksimiĝo de l’ Novjaro, ĉiu familio en nia vilaĝo ekvigliĝis. Ne nur por nia propra familia reunuiĝo ni ekpreparis, sed ankaŭ por tiu de niaj dioj. Ses tagojn antaŭ la festivalo estus okazanta la Eta Novjaro – la Novjaro de l’ dioj, kiam nia Dio Kuireja, kiu rolis ankaŭ kiel nia Hejma Dio, ascendus en la ĉielon por kuniĝi kun siaj senmortaj parencoj, kaj samtempe raporti al la Ĉiela Imperiestro (Ĉiela Imperiestro:Laŭ legendo la plej supera dio, kiu regas ĉion kaj estrus ĉiujn aliajn diojn) pri la familio de li regata. Ĉiu familio klopodis akiri plejeble bonan donacon por Li antaŭ Lia foriro, tiel ke Li raportu pri ili kiel eble plej favore. Neniam antaŭe ni parolis tiel abunde pri l’ aferoj en la urbeto kaj ties prezoj. La murhava urbeto pli ol dek liojn for ŝajnis parto de nia vivo, sen kiu ni tutsimple ne povis komenci novan jaron.

Aparte koncernis mian patrinon kaj Onklon Pan la donacoj aĉeteblaj en la bazaro. Ambaŭ sincere deziris oferi la plej bonan al nia Dio Kuireja,ĉar ambaŭ volis ion. Ne nur bonan raporton pri ni ni deziris, sed ankaŭ senprecedencajn benojn, kiujn povus la Ĉiela Imperiestro bonkore permesi al ni post legado de l’ raporto:mia patrino volis, ke mia patro, per ia miraklo, ricevu sian dividendon dum la jaro venonta, preskaŭ du jarojn antaŭdate; dume Onklo Pan atendis “filinon”,novan bovidon el nia plugbovino, al kiu li enamiĝis kvazaŭ al koramikino. La laborema besto estis graveda jam plurajn monatojn, kaj ĉiumomente eble naskus idon. Onklo Pan havis prasuperstiĉon, kiun apogis lia persona sperto kiel kamparano, ke ido, se ĝi naskiĝus antaŭ la Eta Novjaro, plenkreskus sana kaj bela. La vero de tiu kredo estis pruvita. Multaj bestidoj, naskitaj post la Eta Novjaro, apenaŭ kapablis travivi la neĝon, kiu faladas daŭire dum semajnoj dum la fruprintempo. Li preĝis sekrete, ke povu helpi ia dia influo por plifruigi la alvenon de nia nova bovidino.

Antaŭ ol fari vojaĝon ĝis la urbeto, li provis enketi pri la plej bonaj haveblaĵoj, kaj iliaj prezoj en la bazaro. Li volis pridemandi pri tio Maŭmaŭ-on, la unuan personon en la vilaĝo, kiu klopodis butikumi. Aparte entuziasmis Maŭmaŭ pri tio, ĉar ankaŭ li bezonis specialajn benojn. Lia edzino Korvino iĝis lastatempe iom selektema pri mangaĵoj. Li ne estis tute certa; ĉu ŝi klopodas pavumi sinjorinece, pro tio ke ŝi jam ne estas servistino regata de sia fekunda, diligenta patro, aŭ ĉu simple ŝi estas graveda. Tiun lastan li deziris. Sed, malsimile al Onklo Pan, kiu preĝis por “filino”,li deziris filon, kiu estontece helpos lin sur la bieno. Tiurilate li nenion povis fari kiel simpla mortivulo. Nur Dio kapablas ŝanĝi la sekson de bebo enutera. Kaj,kiel Onklo Pan, li havis ankaŭ superstiĉon:li kredis, ke nur knabinojn povas naski virino manĝavida.

Kvankam Korvino ne estis videble manĝavida, tamen ŝi fakte havis imponan nutrajkapaciton kaj tre ŝatis manĝi, ĝis tioma grado ke ŝi eĉ nomis la manĝadon ŝia ŝatokupo, sia hobio.

Onklo Pan invitis Maŭmaŭ-on fumi kun li – li lastatempe faris el bamburadiko novan pipon – sub la suno antaŭ nia domo.

“Diru al mi, kion vi aĉetis en la urbeto por Novjaro, Maŭmaŭ,” li diris, proponante al Maŭmaŭ sian novan pipon por provado.

“Nenion!” Maŭmaŭ diris; lia firma voĉo perturbetis Onklon Pan, “tute nenion!” L’ okuloj de Maŭmaŭ estis subenturnitaj. De kiam li edziĝis kun Korvino, li ĉiam rigardadis la teron, kvazaŭ sur lian kapon pezus io la tutan tempon.

“Do por kio vi iris al la urbeto?” demandis Onklo Pan, konfuzite.

“Por aĉeti donacojn al la Dio Kuireja.”

“Sed vi ĵus diris, ke nenion vi aĉetis.”

“Jes, nenion, tute nenion.”

“Kion vi diras? Vi paroladas kiel filozofo, ĉiam malekzakte. Ĉu tiun arton vi lernas de l’ edzino? Vi estis antaŭe tre rektesprima homo. Mi estas konfuzita, Maŭmaŭ.”

“Mi aĉetis tute nenion!” Maŭmaŭ insistis, pli komplikigante la problemon.

“Mi vin ankoraŭ ne komprenas. Mi volas pludemandi:por kio vi iris al la urbeto?”

“Por aĉeti.”

“Hej! Hej! Ĉu vi provas ŝerci kun mi kvazaŭ kun la edzino? Mi scias, ĉiam la junuloj estas tiaj. Al ili plaĉas babili sensencaĵojn kun la virinoj, vizaĝ-al-vizaĝe en la varma lito. Mi scias. Mi scias. Vi nur provas fanfaroni al mi, sciante, ke neniam mi frandis tian belan vivon.” Onklo Pan sentimentiĝis, sed li elpuŝis ridon por ŝajni forta.

Maŭmaŭ hontruĝiĝis pro tiu elparolo, kaj liaj okuloj eĉ pli subenturniĝis.

Li elbabilis:

“Tre simple estas kompreni, Onklo Pan. Nenio aĉetebla troviĝas en la bazaro. La plimultajn valoraĵojn forrabis la trapasantaj soldatoj. Kio restis, tio estis difektita de la fajro, kiun ili bruligis en la butikoj. La kelkaj varoj montrataj en la budoj kostas kvinoble pli ol antaŭe. Mankas al mi mono por ilin aĉeti. Baldaŭ mankos al ni salo por kuirado, ĉar ankaŭ ĝia prezo estas nekredeble alta.”

“Ĉu vere? Do tro akiremas la butikistoi!”

“Ĉiam ili tielas. Ili volas havigi al si kiel eble plej multe je kosto de ni, malriĉaj kamparanoj.”

“Do senutilis via vojaĝo, ĉu?”

“Sed mi ja havis okazon viziti mian lu-mastron. Vidu, preskaŭ finiĝis la jaro. Mi volis ekscii, kiam mi povu renovigi la terkontrakton.”

“Kiam? Ĉu vi tion aranĝis?” Onklo Pan, samkiel ĉiu terkulturisto en nia vilaĝo, interesiĝis pri la afero, malgraŭ tio, ke li ne devis lupreni teron de Ĉu Min.

“Kiam ajn. Sed li plialtigis dudekpocente la lupagon.” Dirante “dudekpocente”, li preskali ekploris.

“Absurdaĵo!” Onklo Pan kriis, kun okuloj elstarantaj. “Tiel por vi mem vi povas ricevi nur dudek kvin pocentojn de l’ tuta rikolto. Ĉu vi ne marĉandis kun li pri do?”

“Jes ja. Sed li diris, ke tiom li perdis pro la rabado, ke li devas alimaniere kompensi tion. Estas vere, ke oni terure difektis liajn butikojn. Li diris, ke, se mi ne akceptos la kondiĉojn, la teron li transdonos al aliaj personoj.”

“Ĉu vi akceptis ilin?”

“Mi devis, Onklo Pan. Mi volas eĉ iomete pli da tero lupreni.”

“Kiel vi povas, sub tiaj kondiĉoj! Ĉu vi frenezas?”

“Nu…” Ne povis daŭrigi Maŭmaŭ. Li mallevis triste sian kapon kaj stultulece rigardis la teron. Post momenta silento li murmuris, “Kiel mi diris, mi devas. Vi scias, Korvino…”

“Ha, jes! Mi komprenas!” Onklo Pan kriis, interrompante lin, “ŝi havas grandan nutrajkapaciton. Mi scias, mi scias! Ŝi manĝas pli ol vi; ne, pli ol ajna forta terkulturisto; ne, tiom kiom tri aŭ kvar kamplaboristoj. Mi scias, mi scias!” Onklo Pan lasis elflui siajn vortojn kiel eble plej laŭte, kvazaŭ klopodante sinkonsoli per tio, ke feliĉe li ne trovis fianĉinon.

“Pri kio vi parolas, Maŭmaŭ?” subite elkriis de aliflanke de l’ vilaĝo Korvino. Tie ŝi sekigis lavaĵon. “Ĉu pri mi vi parolas? Maŭmaŭ! Se vi ne kapablas nutri min, prefere lasu min foriri. Pli bonan edzon ol vin mi povas trovi. Foje min svatis alta oficisto de l’ Magistrato, genuante antaŭ mi dum tri horoj. Seninterrompe, sciu, dum tutaj tri horoj! Ĉu mi ne diris tion al vi en la lito lastatempe? Respondu, mi petas. Ĉu mi ne diris?”

Maŭmaŭ ne aŭdacis respondi, sed mortpaliĝis lia vizaĝo. Komencis tremi liaj larĝaj ŝultroj kaj skuiĝi liaj kruroj. Li stariĝis, kaj li diris pardonpete al Onklo Pan, “Mi bedaŭras, mi devas iri. Mi dankas pro la fumado. Tre bela pipo tio estas. Mi tre ĝuis tion.” Kaj li marŝis ŝanceliĝe al Korvino kvazaŭ obeema infano al ties patrino.

Tiumomente elvenis mia patrino. Verŝajne ŝi aŭdis la vortojn de Korvino kaj interesiĝis pri lia reago. Ŝi ĉiam timis, ke tiamaniere ili ekdisputos – sed estis interese, ke neniam ili kverelis. Kiam ŝi atingis la sunlumon, Maŭmaŭ jam estis irinta al Korvino, kaj komencis helpi humile ŝin pri la lavaĵsekigado. Sed ŝi subite laŭtparolis: “Jen, Onjo Krizantemo revenis de la urbeto!”

Kiam ni turnis niajn okulojn al la ŝoseo, ni ja vidis Onjon Krizantemo, kiu marŝis elegante al ni. Estis surprize, konstati, ke al la urbeto ŝi iris kaj jam revenas dum ankoraŭ estas frumatene. Ordinare ŝi emis iri al la urbeto iom malfrue, ĉar ŝia ŝminkado daŭris iom longe, kaj ŝi apenaŭ povis reveni tiel baldaŭ. Sed tuj mi komprenis la kialon. Ankaŭ ŝi volis la unua elekti la plej taŭgajn donacojn en la urbeto. Ŝi ĉiam faris la plej belajn oferojn al sia Hejma Dio je la Eta Novjaro, ĉar ŝi deziris apartan benon, ne por si, sed por viro, kiun ŝi adoris kaj pri kiu ŝi sonĝis preskaŭ ĉiunokte.

Post momento ŝi atingis nin. Surprizis nin, ke nenion ŝi estis aĉetinta. Ŝi kunportis nur pakaĵon da bobenoj de ŝi ŝpinitaj.

“Mi ne komprenas! Mi ne komprenas!” ŝi kriis sovaĝvoĉe. Ĝenegata aspektis ŝia vizaĝo, kaj ŝiajn okulojn vualis konfuziĝo. Neniam antaŭe ni vidis ŝin, tiel elegantan kaj mildan, en tia senespera kaj taŭzita stato, kiel hodiaŭ. “Mi ne komprenas! Mi ne kompre-nas!” ŝi ripetis, rigardante kvazaŭ helpopete mian patrinon.

“Kio estas, Onjo Krizantemo?” mia patrino diris, transprenante de ŝi la bobenpakaĵon, por ke ŝi ripozu iom.

“Ĉiu afereto vendata en la urbeto estas nekredeble multekosta,” Onjo Krizantemo diris per voĉo nekonvene raŭka, tiel kruda, kvazaŭ ŝi volus ekkvereli, “dum ĉioproduktata de ni, homoj de l’ kamparo, kostas nenion!”

“Kion vi celas diri, Onjo Krizantemo?” Onklo Pan demandis.

“Mi provis aĉeti peceton da ruĝa silko por mia Hejma Dio,” ŝi klarigis, “ĉu vi scias diveni, kiom oni postulis por tio? Duonan dolaron ili volis pagigi al mi – kvinoble pli ol antaŭe. Aliflanke, kiam mi provis vendi la fadenojn, kiujn mi ŝpinis dum tagoj kaj noktoj, Mastro Ŭang ofertis nur trionon de l’ antaŭa prezo. Kaj tamen li ne tre entuziasmis pri l’ transakcio. Ho, kiel mi vivos!” Ŝi permesis al si memkompatan interjekcion.

“Kiel povas esti!” komentis mia patrino. “Tio estas simple trukado!”

“Vere!” sinpravige kriis Onjo Krizantemo. “Kaj ili eĉ konfesis senhonte, ke tion ili devas fari por kompensi la perdon, kiun al ili suferigis la trapasantaj banditaj soldatoj.”

“Jes, mi scias,” enŝovis komenton Onklo Pan: “Maŭmaŭ ĵus rakontis al mi la saman historion. Estas domaĝe, ĝuste kiam ni devas aĉeti por nia Dio.”

“Domaĝe, efektive…” la voĉo de Onjo Krizantemo subite mallaŭtiĝis, preskaŭ ĝis flustro, dum la kapo kurbiĝis kaj ŝi penseme rigardis siajn piedojn.

“Mi ne scias, kian donacon doni al mia bona Maljunulo por lia vojaĝo en la Ĉielon… Mi estos tre malfeliĉa…”

“Estas vere ĝene.” mia patrino diris, fikse rigardante kviete Onjon Krizantemo. Ŝi sciis, ke la onklino atendas, kiel je ĉiu alia Novjaro, ke la Hejma Dio gvidos al ŝi lakoron de Mintun kaj rekondukos lin iun tagon al ŝi. Ŝi komprenis, ke Onjo Krizantemo vivas tute en mondo de espero kaj atendado, kaj ke bonaj donacoj al la dio nutras siajn esperojn. “Ni ankoraŭ ne komencis aĉetadi,” daŭrigis mia patrino. “Eble por butikumi ni devos iri al la gubernia urbo en la montaro. Ĝi estas urbo multe pli granda. Tie la komercistoj devus esti pli honestaj.”

“Bona ideo! Bona ideo!” laŭdis ĝoje mian patrinon Onklo Pan. “Tie mi ne estis jam de sufiĉe longe. Hej, homoj! Mi amas la malnovan milivinbutikon tie. Min bele tiklas la odoro tie, se ne paroli pri la ‘eliksiro’ mem!”

“Vi ĉiam pensas pri trinkado, Onklo Pan!” mia patrino diris. “La butikumo estas ĉifoje afero tre serioza.”

“Mi scias, mi scias. Se vi sendos min tien por fari ĝin, mi promesas, ke mi ne trinkos. Mi promesas, je mia honorvorto!”

“Eble vi vere devus sendi tien Onklon Pan por fari la butikumon,” Onjo Krizantemo komentis al mia patrino. “Ne valoras la ĉitiea urbeto.”

“Kaj tie mi povos vendi la fadenon por vi kontraŭ multe nli favora prezo. Onjo Krizantemo. mi estas certa.” Onklo Pan rapidis diri, eĥante per persvadema voĉo la ideon de Onjo Krizantemo, kio ruĝigis pro ĝeniĝo ŝin.

“Bone, do,” mia patrino diris. “Eble tio estas la sola rimedo. Vi devos iri morgaŭ, Onklo Pan, aŭ aliuloj jam estos elektintaj la plej taŭgajn varojn.”

“Mi ĝojas, ke vi tiel decidis,” Onjo Krizantemo diris al mia patrino.

“Fidu min, Onjo Krizantemo, la bobenojn mi vendos por vi kontraŭ multa, multa mono! Ne havu zorgojn pri la donacoj al via dio,” Onklo Pan diris feliĉakore, pro la morala subteno, per kiu ŝi apogis lin favore al la vojaĝo.

“Dankon, Onklo Pan!” Onjo Krizantemo diris, dum en ŝiaj okuloj brilis nova espero. Ŝi lasis la pakaĵon de Onklo Pan.

La postan tagon frumatene Onklo Pan ekvojaĝis al la gubernia urbo, kiu estis malproksima ĉirkaŭ centkvindek liojn, portante kun si ĉiujn niajn esperojn por la venonta jaro, inkluzive tiujn de Onjo Krizantemo.

Jam pasis tri tagoj post la foriro de Onklo Pan. Komencis ekzorgi mia patrino pro tio, ke li ne revenis. La kvaran tagon venis plurfoje Onjo Krizantemo por enketi pri li. Ŝi estis tre zorgoplena, ĉar la Eta Novjaro daŭre proksimiĝadis. Pro la zorgoj mia patrino multe nli nervoziĝis. Kaj krom tio nia bovino komencis montri simptomojn de laceco. Ĝi ofte rifuzis manĝi, kaj ni ne sciis, kiel manĝigi ĝin. Ĝi kuŝis surventre, maĉante malforte kaj malrapide; ĉirkaŭ la buŝo amasiĝis dika ŝaŭmgrapolo kvazaŭ blanka florego, kaj elfluetis ĝia gluiĝema salivo kaj subenpendis kvazaŭ travidebla ŝnureto. Kelkfoje ĝi rigardis la preterpasantojn sopireme kaj senhelpe, kvazaŭ serĉante Onklon Pan.

Kelkfoje ĝi frotis sin kontraŭ la tero kvazaŭ ĝi jukus ie kaj bezonus gratadon kaj brosadon. Ni ne povis helpi ĝin, ĉar ni ne konis la diversajn partojn de ĝia korpo.

Kaj jam estis la kvina tago. Ankoraŭ ne revenis Onklo Pan.

Tiun tagon, de tempo al tempo, iris mia patrino ĝis la rando de l’ vilaĝo kaj rigardis la vojeton kondukantan supren al la gubernia urbo en la malproksimaj montoj. Ne videblis sur la vojo eĉ ombro similanta Onklon Pan. Post ĉiu elreviĝo li murmuris al si la saman demandon: “Pro kio Onklo Pan restis tiel longe en la urbo?”

Finiĝis kiel kutime tiu tago. La vilaĝo krepuskiĝis jam antaŭ ol subiris la suno, ĉar la ĉirkaŭaj montoj forbaris ĝian lumon. Kaj tiam la hejmenirantaj korvoj ĉirkaŭsoris plurfoie super la nestoj en la nudaj arboj morne grakante, kaj la eĥo alportis al la vilaĝo pli da sombreco. Laciĝinte, ili finfine sin enŝovis en la nestojn. Kaj poste ĉio kvietiĝis kaj fine mallumiĝis.

Tiun nokton tute ne povis dormi mia patrino. Ŝi aŭskultadis por kapti iun ajn sonon ekstere, kiu povus esti la paŝoj de Onklo Pan. Sed ĉio trankvilis, ĉar mankis vento. En la kompleta silento, Lajbaŭ eligis eĉ ne unu bojon. Onklo Pan ne estis revenanta. Kaj la morgaŭa mateno estos la sesa tago de lia foresto. Kaj tiam la postproksima tago estos la Novjaro de l’ dioj. Mi aŭdis mian patrinon diri al si en la lito, “Mi devos sendi Maŭmaŭ-on por serĉi lin, se morgaŭ li ne revenos.” Ŝi havis zorgojn, ne tiom pri la donacoj por nia Dio Kuireja, kiom pri Onklo Pan, kiu estis maljunulo.

La postan matenon, kiam ankoraŭ aŭroris, ŝi ellitiĝis kaj kuris eksteren por serĉi Maŭmaŭ-on. Kiam ŝi levis la klinkon de l’ antaŭa pordo, mi aŭdis de ŝi krion de ektimigo kaj surprizigo: “Kio! Vi revenis hieraŭnokte? Kial vi ne frapis la pordon?”

Mi elkuris al mia patrino, kaj vidis, ke ŝi rigardas la vizaĝon de Onklo Pan, kiu staras kiel mumio kontraŭ la muro, kun lipoj firme fermitaj. Li tute ne moviĝis, malgraŭ la tiel akra, sovaĝa kaj tranĉa rigardo de mia patrino. Li tute similis idolon de Budho, kun vizaĝo senemocia, morta kaj ligneca. Malfermitaj estis liaj okuloj, sed ili estis ankaŭ senmovaj. Eĉ brili ili ne ŝajnis.

Orelojn li ŝajne ne posedis. Li restis surda kiel ŝtono.

“Ĉu alblovis vin vento malica?” redemandis mia patrino.

Li nek jesis nek neis.

“Ĉu fantomon vi renkontis, hejmenvenante en la mallumo?” L’ akra, kriĉa tono de mia patrino tranĉis la aeron. Ŝi estis senespera kaj timigita, ĉar jam ŝi vpensis pri fantomoj, pri kiuj ŝi neniam antaŭe kredis.

Sed la lipoj de Onklo Pan estis kvazaŭ sigelitaj.

“Vere, tre strange. Onklo Pan perdis la parolkapablon,” ŝi diris al si per voĉo flustra. Dume ŝiaj mistifikitaj okuloj rigardis mediteme la maljunulon, kvazaŭ li estus magiisto, stranga fakiro de l’ malproksimo.

Tiumomente mi rimarkis, ke la longa robo de Onklo Pan pendas loze kiel la ornato de Benĉin, ĉar mankis lia konata zono. Liaj manoj estis malplenaj.

“Ĉu vin prirabis iu embuskanto en montara pasejo?” mia patrino diris, esplorante lian nekutiman aspekton.

Li nek kapjesis nek skuis nee la kapon. Ne moviĝis liaj palpebroj. Ne moviĝis ha korpo.

Ne sciante, kion plu fari, mia patrino faris unu paŝon al li, kaj rigardis rekte en liajn senbrilajn okulojn. Li ankoraŭ neniun signon donis. Finfine mia patrino kaptis lin je ambaŭ ŝultroj kaj tiamaniere skuis lin kvazaŭ li estus antikva arbotrunko. Antaŭen kaj malantaŭen li stumblis pro la skuado. Sed tuj kiam mia patrino forigis siajn manojn li restis denove senmove rekta kontraŭ la muro.

“Alan! Volu alvoki Benĉin-on! Onklon Pan okupas fantomo, fantomo tre malica, kiu forŝtelis lian animon!”

Mia patrino ne nur jam kredis pri fantomoj, sed estis ankaŭ konvinkita, ke Benĉin kapablas ekzorci malbonajn spiritojn.

Pro la voko de mia patrino Alan kuregis el la bovinejo, kun malplena ladskatolo, per kiu ŝi trinkigis lavakvon al la bovino – rutino, kiun ŝi plenumis ĉiumatene – en la mano. Sed anstataŭ plenumi la ordonon de mia patrino, ŝi rekrIis al tiu senspire: “Panjo! Nia bovino naskas beboN! Nia bovino naskas bebon!”

Kiel sankta akvo el la ĉielo post longa mankego efikis tiu sciigo, dotita je multe pli da magia potenco ol la servado de nia taoisma pastro Benĉin. Ĝi preskaŭ revivigis mortinton. L’ okuloj de Onklo Pan ekpalpebrumis. Ektremis liaj lipoj. Ekmoviĝis liaj kruroj. Poste, tutsubite li kuretegis ĝis la bovinejo kvazaŭ juna kapro. Neniam li moviĝis tiel rapide kaj vigle. Li ne simple reviviĝis. Ŝajnis, ke li eĉ retrovis sian junecon:ne, eĉ sian infanecon.

La bovino baraktis sur la planko, kiu estis pavimita per seka sablo. La antaŭkruroj de l’ ido elstaris groteske el ŝia utero. Suferis la bovino-patrino, ĉar delire elpuŝiĝis ŝiaj okuloj, fajre ardante. Ekvidante Onklon Pan, ŝi plikvietiĝis, kaj ŝiaj okuloj senmoviĝis, radiantaj pro la fluidaĵo elverŝiĝanta. Kiam Onklo Pan alproksimiĝis al ŝi, ŝi skuis sian kapon; kaj kiam ŝi fermis siajn okulojn por ke Onklo Pan ŝin karesu, tra ŝia senvanga vizaĝo fluis du larmrojetoj.

Onklo Pan kaŭris apud ŝin kaj suprentenis ŝian kapon kaj enrigardis ŝiajn larmantajn okulojn. Dum longa tempo ili fikse rigardis unu la alian.

“Ne ploru, kara mia virino,” diris Onklo Pan tenervoĉe, dum l’ alia mano karesadis ŝian ventron. “Longan tempon vi ne bezonos. Vi bezonos nur minuton. Estu pacienca.” Kaj li paŭtigis avinosimile siajn maljunajn lipojn kaj daŭrigis kaĵole, viŝante per sia maniko ŝiajn larmojn: “Estu brava virino. Kuŝu trankvile, por ke la infano ne difektiĝu. Jes, tiel ĉi!” Vere trankviliĝis nia bovino, kuŝante surflanke kontraŭ la genuo de Onklo Pan.

Mia patrino la tutan tempon rigardis ilin stulte, starante senvorte en angulo. Post kelka tempo la bovino subite ekmoviĝis kaj komencis anheli. Tute senpense mia patrino instinkte surgenuiĝis kun kunplektitaj manoj, kaj komencis preĝi al Dio por la sekureco de la bovino. Ni ĉiuj tuj paliĝis, konstatante, ke tiu ĉi besto, kiu sian tutan vivon pasigis laborante sur niaj ses akreoj da tero, jam frontas krizon. Ne sciante kial, Alan stultulece surgenuiĝis apud mia patrino, kaj mi same antaŭ la bovino.

Sekvis profunda silento. Ĝi ĉesigis la sensencan babiladon de Onklo Pan kaj la preĝon de mia patrino. La bovino tenis larĝe malfermita sian buŝon.

Malfacile ŝi spiradis. Ni sciis, ke ŝi anhelas. Nian spiron ni ĉiuj retenis. En la aero sentiĝis ia intenseco, kiu kreis praecan trankvilon. Ni sentis, ke en la ĉambro estas io tuj krevonta. Kaj la teruraĵo okazis: la bovino-patrino ekfermis siajn okulojn. Kiel mortanta besto en la lasta vivstadio, ŝi senforte lasis fali sur la plankon sian kapon, kvazaŭ ŝi enirus eternan dormon. La ido estis naskita.

Kun granda malŝarĝiĝo ni ekstaris por ekzameni la bebon. Ĝi estis tre belaspekta. Ĝiaj oreloj estis molaj kiel junaj bambufolioj, kaj ĝiaj okuloj estis delikataj kiel la kernoj de abrikoto, kaj ĝia ventro, ankoraŭ maldika, donis al ĝi figuron tre gracian. Ĝi estis knabino, kiel esperis Onklo Pan, bovknabino, kaj aspektis ĝene modesta. Onklo Pan alportis pecon de malnova kotonastebaĵo kaj zorge ĝin sekigis per ĝi. Ŝi ne moviĝis pro lia tuŝo, kvazaŭ ŝi komprenus, ke li estas la koramiko de ŝia patrino, ŝia fidela kunulo sur la parcelo. “Mi amas vin, bebo mia!” Onklo Pan diris, tenere glatigante ŝian senkornan frunton.

Alan alportis kruĉon da sojfaba lakto kaj ĝin verŝis en bovlon. La fluidaĵon tenis Onklo Pan al la nazo de l’ patrina bovino. Ŝi snufis instinkte ĝin, kun ankoraŭ fermitaj okuloj. Iom poste, ŝi levis siajn palpebrojn kaj rigardis kun rekona kapjeso la laktosimilan sukon, kaj poste ŝi eksuĉis ĝin. Tamen baldaŭ ŝi ion rememoris. Ŝi turniĝis. Proksime al ŝia flanko kuŝis ŝia bebo. Ŝi ĉesis trinki kaj komencis leki la infanon. Tiu duonfermis siajn okulojn, trankviligita per la tuŝo de l’ longa mola lango de sia patrino.

“Tiu bovineto apartenos al vi, Onklo Pan,” mia patrino diris ridetante. “Kaj ŝi nomiĝos Fraŭlino Pan, por pluporti vian nomon.”

“Dankon, sinjorino,” Onklo Pan diris kun gaja grimaco. “Tio estas plej konvena agmaniero.”

“Ni do iru bruligi incensaĵon al niaj dioj pro la sekura nasko, pro la elstara beleco de la aspekto de l’ bebo.”

“Jes, tion ni devas fari,” Onklo Pan diris.

Kaj ni eniris nian vestiblon por fari la dankservadon antaŭ la praula altaro.

Post la dankservo mia patrino eligis suspiron de malŝargiĝo. Same Onklo Pan. La ido naskiĝis, ĝuste unu tagon antaŭ la Eta Novjaro. Tiu bonŝanca koincido ŝajnis aŭguraĵo pri feliĉa jaro venonta. Mia patrino kaj Onklo Pan rigardis signifoplene unu la alian dum longa tempo, kaj malgraŭvole ili ridetis kontente. Onklo Pan efektive estis la plej ĝoja viro en la mondo.

“Sed Onklo Pan,” mia patrino diris, “bonvolu diri al mi, kio okazis al vi dum tiom da tagoj. Mi terure zorgoplenis pri vi.”

Tuj la kontento de Onklo Pan cedis lokon al paleco.

Liaj lipoj nerve tikis, sed li ne povis eligi eĉ unu vorton. Li nur rigardadis kvazaŭ stultulo mian patrinon. Poste li pendigis ĝenite la kapon.

“Vi devas rakonti al mi, kio okazis al vi, Onklo Pan.” mia patrino insistis, “ĉar alie mi imagos la plej terurajn aferojn. Ĉu vi renkontis banditon?”

Onklo Pan levis la kapon. La vizaĝon de mia patrino superombris suspektemo kaj maltrankvilo.

“Ne, sinjorino,” finfine ekparolis Onklo Pan.. “Do kio vin prokrastigis?”

“Nu…” Onklo Pan ne povis daŭrigi. Jen ruĝiĝis, jen bluiĝis lia vizaĝo.

“Nu kio?” persistavoĉe demandis mia patrino. “Ne hezitu diri al mi ĉion, Onklo Pan. Ne estas via kulpo, se io misiĝis.”

“Ja estas mia kulpo, sinjorino,” Onklo Pan diris, levante sian kapon. “Se mi agus laŭ via konsilo, tiu okazaĵo ne okazus.”

“Kiu okazaĵo?”

“Nu, tio estas longa rakonto.” Onklo Pan profunde suspiris, kiel Laŭ Liŭ komencanta rakonti tragedion. “Tio okazis malgraŭ mia volo,absolute malgraŭ mia volo.”

“Kiel mi komprenu tiun absolute?” Mia patrino ne povis ne ekrideti, amuziĝante pro lia drama emfazo de l’ adverbo.

“Kiam mi alvenis la gubernian urbon,” li diris, “mi trovis surprizite, ke la urbo estas pli malplena ol la nia. Oni diris al mi, ke multe pli granda armeo da venkitoj prirabis ĝin trapasante. Eĉ al la vilaĝoj ili iris. Ili forprenis preskaŭ ĉion, eĉ plubovinojn kaj batatojn. Ĉiuj vliaĝanoj en la ĉirkaŭaĵo senhaviĝis. Sinjorino, kiel povas esti bazaro en tiaj cirkonstancoj? Do la fadenoj de Onjo Krizantemo komencis zorgigi min. Mi ne povis veni hejmen por ilin redoni al ŝi. Vi mem vidis tion, sinjorino, ke ŝi estis tiel senhelpa, kiam ŝi donis ilin al mi. Do mi paŝis tien-reen laŭ la strato, ne sciante kion fari pri ili. Tiam malhelulo strabokula, kiu la tutan tempon sekvis min, subite alparolis min, ‘Oĉjo, mia olda, kio zorgigas vin?’ Ĉu ne? La ulo posedis langon tre dolĉan.”

Onklo Pan paŭzis por tuspurigi sian gorĝon. Poste li daŭrigis:

“Mi diris, ke min zorgigas la fadenoj de najbarino, virino bela. La ulo komencis ekridegi, dirante, ‘Volu gajiĝi, olda Onklo. En la mondo troviĝas tiom da agrablulinoj. Ne valoras tro zorgiĝi pri ili. Ni iru al la malnova milivinbutiko kaj trinku tason kune.’ Ĉu ne? Li supozis mian zorgon afliktiĝo sentimenta.”

“Sed ĉu vi iris?” mia patrino interrompis.

“Nu,” Onklo Pan mallevis siajn okulojn kaj ruĝiĝis, “nu, mi ne volis iri, sed ial mi ne povis rezisti… Vi komprenas. Do mi akompanis lin ĝis la butiko. La ulo mendis du tasojn da vino, kaj du pladojn da arakidoj por akompani la trinkaĵon. Li ŝajnis tro afabla por esti amiko. Mi diris al mi sekrete, ‘Onklo Pan, zorgu pri via mono!’ Do mi ŝovis miajn fingrojn en la zonon por kontroli, ĉu la mono estas en ordo. Ĝi estis sekura. Poste mi fintrinkis. Post tio mi volis foriri. Sed la ulo haltigis min, dirante: ‘Volu permesi. ke mi regalu per alia trinkaĵo! Ĉiuj homoj interne de la Kvar Maroj (Kvar Maroj:En la antikveco oni opiniis ke Ĉinio estis ĉirkaŭata de la Orienta, Suda, Okcidenta kaj Norda Maroj,tial oni ofte per “Kvar Maroj” aludas la tutan landon kaj nun ankaŭ la tutan mondon) estas fratoj, olda Onklo.’ Ĉu ne? Tiel dolĉis lia lango!”

Denove li paŭzis por tuspurigi sian gorĝon.

“Do mi trinkis alian tason da vino. Tio estis taso multe pli granda. Ĝi estis mirinda varo, cetere. Ju pli mi trinkis, des pli ĝi plaĉis al mi. Do mi diris al li, ‘Ĉar vi tiel afable donis al mi tason da, vi devas permesi, ke mi reciproku.’ Ĉu ne? Mi volis ĝentilumi, sed li efektive akceptis ĝin. Do trian tason mi havis. Tiam subite mi iel sentis kapturniĝon. Ŝajnis, ke mi flugas en la nubojn, ke kreskis al mi du flugilegoj,ke ilin mi povas funkcligi facile kaj feliĉe kiel birdo. Tio estis sento tre agrabla, sinjorino. Tiel feliĉa mi estis, kvazaŭ mi ĝuus belan sonĝon. Sciu, mi jam de jaroj ne havis belan sonĝon. Plaĉis al mi la sonĝeca sento. Kaj alian tason mi havis. Poste mi sentis mian kolon mola kiel lano, tiel ke ĝi ne povis rektiĝi. Samtempe mian kapon mi sentis peza kiel ŝtipo.

Do mi fermis miajn okulojn kaj profunde ekdormis.

“Kiam mi vekiĝis, mi oscedis, tre larĝe oscedis kun dismetitaj brakoj. Mi sentis min iom malvarmeta. Por diri malkaŝe, sinjorino, mi sentis ion malbonan de miaj vestaĵoj. Kiam mi esploris, mi trovis, ke mia zono estas for. Kaj kiam mi rigardis la tablon, for estis ankaŭ la fadenpakaĵo de Onjo Krizantemo. Kaj ankaŭ tiu malhelulo estis malaperinta. Mi ekkonstatis, ke li ŝtelis la fadenaron kaj mian zonon, kiu enhavis la monon por la butikumado. Li foriris eĉ ne paginte la trinkaĵojn, ĉar la servisto postulis de mi monon.”

“Ĉu vi ne protestis al li, ke li devas respondeci pri la ŝtelo, pro tio ke ĝi okazis en lia butiko?” mia patrino demandis, palvizaĝa.

“Kompreneble mi tion faris. Sinjorino, tiel stultamine estas. Sed…”

Onklo Pan subite silentiĝis.

“Sed kio?”

La lipoj de Onklo Pan komencis tremi. Maltrankvile li mallevis sian kapon. Fine li sukcesis aldoni:

“Sed la butikisto diris, ke li supozis la malhelulon mia amiko, kaj ke li ne postulis antaŭpagon ĉar li supozis min ĝentlemano. Li diris, ke ĉiujn siajn klientojn li traktas kiel ĝentlemanojn. Li diris, ke mi devis scii, ke ĉie troviĝas ŝtelistoj kaj poŝrabistoj depost la prirabadod e la urbo, ĉar ĉiu estas senhava. Sciu, li estis lertulo. Li sciis, kiel paroli. Kun li mi ne povis argumenti. Do mi donis al li mian subjakon kontraŭ la trinkaĵoj.”

“Sed kiel vi povis distriĝi, Onklo Pan?” mia patrino diris kolere.

“Morgaŭ estos la Eta Novjaro. Nia Kuireja Dio iros la ĉielon por raporti
al la Ĉiela Imperiestro pri sia deĵoro. Ĝis nun eĉ ne unu donacon ni havas por li. Kion do ni faru? Kaj estas tiel malfrue…”

Ĝuste tiam interrompis mian patrinon voĉo de ekstere. “Onklo Pan! Mi aŭdis, ke vi revenis, kaj ke via bovino naskis belan idon. Gratulon!” Tio estis Onjo Krizantemo, kiu jam enpaŝis kun larĝa rideto, tiel larĝa, ke sulketiĝis la fajna haŭto ĉirkaŭ ŝia nazeto, deskuante la pudron kaj tiel rivelante la lentugojn.

Tuj mia patrino aperigis rideton por bonvenigi ŝin. Sed Onklo Pan ankoraŭ plu tenis la kapon mallevita, kaj lia tuta korpo komencis tremi pro timo.

Onjo Krizantemo rigardis lin trankvile, kaj ŝi suspektemiĝis pro lia silentado.

Post momento ŝi demandis: “Onklo Pan, ĉu vi vendis la fadenaron por mi?”

Onklo Pan suprenrigardis senvorte. La rideton de Onjo Krizantemo anstataŭiĝis paŭtado. Ŝiajn brilajn okulojn ekvualis larmoj,kio igis ilin pli radiaj, sed tristaj. Ŝi iĝis lastatempe tre sentema pri sia malfeliĉa situacio rezulte de la ĝenerala stagno en la urbeto.

Restinte kelkan tempon senvorta, kaj kaŝe rigardinte Onjon Krizantemo profundiĝintan en pensado, Onklo Pan iĝis nervoza kaj movetiĝema. Liaj lipoj tremis nerve kiel du ladfolioj en vento. Li volis diri ion, sed mankis la necesa kuraĝo.

“Onjo Krizantemo,” mia patrino diris, provante klarigi la situacion por Onklo Pan, “io neatendita ja…”

“Ne!” Onklo Pan subite eligis, interrompante la vortojn de mia patrino.

“Ne! Nenio neatendita ja okazis al mi, Onjo Krizantemo. Vian fadenaron mi vendis, kaj eĉ kontraŭ bona prezo! Atendu momenton. Mi iras alporti la monon.”

Kaj Onklo Pan kuregis al sia ĉambro. Post momento li rekuris kun pakaĵeto en la mano. Ĝi estis io ĉifonvolvita. Li atente malpakis ĝin, tavolon post tavolo, ĝis fine vidiĝis kelkaj monbiletoj apud kelkaj arĝentaj moneroj.

“Jen la mono,” Onklo Pan diris al Onjo Krizantemo. “Nur kontraŭ tio mi sukcesis vendi vian fadenaron.” Kaj li ĝin transdonis al ŝi.

Sur la trista vizaĝo de Onjo Krizantemo aŭroris rideto. Ŝi akceptis la monon, kaj por montri, ke ŝi lin tute fidas, ne kalkulis la sumon. “Mi tre dankas, OnkloPan,” ŝi diris kaj samtempe kapsalutis mian patrinon. “Vi ambaŭ multe helpis min. Mi devas foriri. Mi ankoraŭ nenion pretigis por nia Hejma Dio. Ni ĉiuj rapidegas rilate ĉi Novjaron, ĉu ne?” Kaj ŝi foriris per paŝoj viglaj kaj malpezaj, kvazaŭ ŝi dancus.

“Ĉu via propra mono?” mia patrino demandis Onklon Pan post la foriro de Onjo Krizantemo.

“Jes, sinjorino,” Onklo Pan respondis deprimite. “Tion mi ŝparis de kiam gravediĝis nia bovino. Mi intencis aĉeti por la bovininfano arĝentan sonorilon.”

“Ho, kompatinda Onklo Pan!” ekkriis mia patrino. “Do mi aĉetos por vi arĝentan sonorilon kiel novjaran donacon. Ne plu ĝenu vin pri la poŝrabado, Onklo Pan. Ni forgesu pri tio!”

“Vi estas tiel bonkora al mi, sinjorino,” Onklo Pan diris, preskaŭ ekplorsingultante. “Vi ĉiam estis bonkora al mi. Mi estas viro stulta, sinjorino, senespere stulta.”

Kaj komencis tremegi liaj kruroj. Ŝajnis, ke li volas surgenuiĝi. Sed iel li sin turnis kaj kuregis al sia ĉambro, kvazaŭ li estus mem ŝtelisto. Li sin ĵetis sur la liton, kovrante sian kapon per ambaŭ manoj, dum lia brusto anhele levigis-mallevigis.

Vespere de la Eta Novjaro, nenion ni havis por oferi al nia Dio Kuireja kaj Hejma, kiu estis forironta en la ĉielon por mallonga ripozo. Tre malfeliĉis mia patrino, ĉar ŝi ĉiam esperis, ke la dio favore raportos pri niaj hejmanoj al la Ĉiela Imperiestro, tiel ke tiu povu per sia beno sukcesigi la laboron de mia patro. Sed ŝi jam ne tute certis, kiamaniere nun priparolos nin la dio. Eble li diros al la Ĉiela Imperiestro, ke nia kuirejo ne estas sufiĉe pura, ke ni en la domo uzadas tro multe da filingvaĵo, ke ni ne lavas nin regule, ke ni ne sufiĉe afablis al niaj najbaroj, kaj multajn aliajn malbonaĵojn. Raporto malfavora eble elvokus de la Ĉiela Imperiestro punon en la formo de malsano aŭ malhelpo.

“Ni devas peti pardonon kaj komprenemon de nia Dio Kuireja,” mia patrino murmuris al si, kun kapo penda. Sed post momenta pensemo ŝi levis la kapon kaj aldonis, “Prefere li ne faru entute raporton. Ni esperu, ke ĉifoje li pigros.”

Poste ŝi refariĝis pensema, rigardante la teron, fingrumante siajn harojn.

Subite ŝi aldonis, “Ho ne, nia Hejma Dio estas dio energia!” Kaj ŝi fingrovokis al Alan, kiu venis el la kuirejo, kaj demandis sin flustravoĉe:

“Alan, ĉu restas al ni ankoraŭ iom da hordesukeraĵo?”

“Jes, panjo,” Alan respondis, “ankoraŭ abunde. Sed ĝi fandiĝe melasiĝis kaj estas tre gluiĝema.”

“Bone!” mia patrino diris kaj, eĉ pli mallaŭtigante la voĉon, aldonis, “Bonvolu alporti ĝin. Mi volas oferi ĝin al nia Dio Kuireja antaŭ ol li iros en la ĉielon.”

Alan elprenis ĝin el ŝranko. Mia patrino metis ĝin sur verdan teleron brilantan pro l’ antikva glazuro, kaj metis ĝin sur la altaron en la kuirejo.

Trifoje kliniĝinte, ŝi restis surgenue kaj kurbiĝinte ĝis tere ekpreĝis:

Ho, plej honorinda Dio Kuireja kaj Hejma, ni estas tre dankemaj al vi pro via servado al ni dum la pasinta jaro, kiam vi gardis nin kontraŭ pestoj kaj katastrofoj, kontraŭ krimoj kaj pekoj. Ni ĝojas konstati, ke finfine vi povas libertempi en la ĉielo kaj ĝui la nektaran manĝaĵon kaj la societon de sanktuloj. Sed ni bedaŭras, ho nia dio plej honorinda, ke ni ne povas proponi al vi, pro la neantaŭvideblaj cirkonstancoj en kiuj ni troviĝas, ĉion necesan por via vojaĝo. Ni povas al vi donaci nur iom da hordesukeraĵo, kiun, mi estas certa, vi akceptos senrankore, ĉar al ni vi estis tiel bonkora. Ho, nia plej honorinda dio, akceptu niajn bondezirojn, kaj ni deziras al vi Feliĉan Novjaron.

Post la preĝo mia patrino restis kliniĝanta antaŭ la altaro dum minimume kvaronhoro. Poste ni forlasis la kuirejon kaj sidis kviete en la familia ĉambro, atendantegis la dio estus manĝinta nian oferajon – la fandiĝintan hordesukeraĵon. Noktomeze ni supozis, ke la dio certe jam supreniris en la ĉielon. Ni oscedis. Ni pensis pri enlitiĝo. Sed antaŭ ol ni diris unu al alia bonan nokton, mia patrino komentis bedaŭreme: “Mi esperas, ke nia dio ne malkovros la trompon. Tiel gluiĝema estas la hordesukeraĵo, ke liaj lipoj kaj dentoj kungluiĝos kaj li ne povos entute fari raporton. Tamen, tio ĉi estas nur rimedo esceptokaza. Alian fojon ni ne devus similaĵon fari al tia Maljunulo.” Kaj ŝi ellasis longe-daŭran suspiron.

Kun ĝenataj konsciencoj ni enlitiĝis, esperante ke ĉio elfariĝos kiel eble plej bone.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.