La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MONTARA VILAĜOAŭtoro: Yeh Chun-Chan |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La salono aspektis morne en la vespero sub la febla lumo de la olea lampo. Alan daŭre plorsingultis tute sola, kvieta kiel muso, en malluma angulo, kaj rifuzis konsoliĝi, kaj rifuzis ĉian manĝon. Mia patrino restis religie silenta, jen rigardante la flagretantan meĉon, jen ekrigardante Onklon Pan, kiu sidis sur trikrura benko apud la muro, ankaŭ mute. Mi sciis, ke io obsedas ilin. Kiam ajn io pezis sur iliajn korojn, ili fariĝis pensemaj kaj senparolaj. Onklo Pan eĉ ne fumis sian pipon.
La olea lampo komencis pli kaj pli malheliĝi. Persistadis la silento. Sed neniu volis endormiĝi. Onklo Pan finfine stariĝis, verŝis iom da oleo en la lampon, kaj la flamo tuj plifirmiĝis kaj plifortiĝis. Poste li denove sidiĝis sur la benkon kaj gratis sian kapon. Post iom da tempo li subite ekbabilis penteme:
“Mi scivolas, kion faras Ŭang la Leono kaj ties homoj al la falsulino hodiaŭ vespere. Ili eble torturos lin denove por pliaj informoj antaŭ ol ili pendumos lin morgaŭ. Mi havas zorgojn, s’rino.”
“Ankaŭ mi, Onklo Pan,” mia patrino diris. Ektremis ŝia voĉo.
“S’rino, mi scivolas, ĉu mi kulpas pri tio.” Onklo Pan rigardis mian patrinon naive kiel infano. “Se mi ne estus urĝinta Maŭmaŭ-on trovi por mi la bovinojn, la falsulinon eble oni ne kaptus. Mi sentas doloron en mia koro, s’rino. Mi vere ne devis fari ion similan:”
Mia patrino ne respondis tuj,sed fikse rigardis Alan-on en la malluma angulo, kiu, kurbigite, aspektis kiel ombro. La flamo sur la meĉo de l’ olea lampo tremis pro la trabloveto, kiu enŝteliĝis tra la fendetoj sur la muro. Ni ankoraŭ ne riparis la truon faritan de la rabistoj en la antaŭa nokto. Ni simple enŝtopis al ĝi pajlon kun iom da koto, sekve ĝi enlasis la noktan venton.
“La domo ŝajnas terure malvarma kaj malplena,” mia patrino ekparolis per murmura distrita voĉo, kvazaŭ alparolante sin. “Mi pensas, ke hodiaŭ vespere mi ne povas dormi.”
“Ankaŭ mi ne povos dormi,” Onklo Pan diris. “Mi sentas ian malordon de mia koro, s’rino. Honeste, ian malordon. Mi pensas, ke ĝi iĝas maljuna, maljuna kiel mi mem.”
“Ni preĝu Dion, Onklo Pan,” mia patrino diris, ankoraŭ distritavoĉe, forturnante sian rigardon de Alan. “Ni jam delonge forgesis preĝi. Ni nenion povas fari, Onklo, krom preĝi. Ni preĝu por la kompatinda junulo. Ni preĝu, ke Dio benu ankaŭ nian Alan-on.”
Aŭdante mencion de sia nomo, Alan subite eklarmis, kaj forte skuiĝis en sia obskura, forgesita niĉo.
“Ne ploru, mia infano, la Destino devigis,” murmuris mia patrino. Kaj ŝi kunmetis siajn manojn, fermis siajn okulojn kaj ekdiris la preĝon. Onklo Pan ne povis aliĝi, ĉar li malmulte scipovis legi kaj neniam lernis preĝi. Li simple restis profunde silenta kaj larĝe malfermis siajn infanecajn maljunajn okulojn.
Sentiĝis religia intenseco en la etoso dum la murmurado de mia patrino daŭris glate kaj monotone. La lipoj de Onklo Pan komencis disfali kaj la spaco inter ili pli kaj pli vastiĝis, ĝis finfine li aspektis komplete idiote.
Subite fajfis trans la tegmenton forta vento, kaj la blovo alportis tumultan bruegon, kiu paŭzigis la preĝadon de mia patrino. Samtempe kun tiu sono leviĝis ondo da furiozaj bojoj en nia vilaĝo kaj en ĉiuj ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ni ĉiuj stariĝis, alarmitaj kaj senparolaj, rigardante unu alian. Alan ektimis, ĉesis plorsingulti, kaj pliproksimiĝis al mia patrino antaŭ la lampo kaj komencis tremi kiel paserido. Ŝiaj okuloj estis ŝvelintaj kaj ruĝaj,kio plimalbeligis ŝian variolumitan vizaĝon. Dum ni ĉiuj staris en profunda silento, ni povis percepti la direkton de la tumulto. Ĝi ne komenciĝis en la vilaĝo, Kaj sekve ne rilatis al rabado. Ĝi venis de malproksime.
Onklo Pan suspiris malŝarĝige. Sed la bruego iĝis pli minaca kaj pli tumulta. Kaj en la konfuzita bruego ni ŝajnis distingi specon de fajfado, kiu siblis tra la aero. Ŝajnis ke legio da mesaĝkolomboj preterpasas super niaj tegmentoj. Sed estis tiel mallume, ke neniu birdo kapablus flugi.
“Kio estas tio?” mia patrino diris, senkomprena pri la strangaj bruoj.
“Tio tre similas al fugantaj kugloj, s’rino,” Onklo Pan diris. “Kiam mi estis en la Nordo kaj kiam bataloj okazis inter malamikaj militlordoj,mi kutimis aŭdi kuglojn flugantaj tra la aero tiamaniere. S’rino, tio estas nenia muziko. Ĝi estas batalado.”
“Kiel povas esti? Neniam oni batalis ĉi tie!”
“Eble temas pri banditoj, kiuj venis prirabi la urbeton en la mallumo. Nu, ni ekrigardu. Mi ne povos dormi, ne sciante certe pri kio temas. Venu do, s’rino,ni ekrigardu !” Onklo Pan grimpis sur la tegmenton por vidi, pri kio temis. Sekvis lin mi kaj mia patrino. Alan tro timis, do ŝi restis en la ĉambro. Ni kaŭris supre de la domo, kaj povis aŭdi la tumulton multe pli klare. Ĝi venis de la urbeto, kiu nun staris en la mallumo kvazaŭ grandega nevidebla maro kreanta gigantan ŝtormon, kiu minacis submergi la najbaraĵon. Ni komencis tremi, parte pro la malvarmo, parte pro timo. Neniam antaŭe, ni aŭdis tiajn sonorajn homajnvoĉojn en tiu ĉi trankvila kamparo. Kaj el tiu timiga bruego elvenis centoj da flamantaj torĉoj. Ili ĉirkaWancis la urbeton kiel vaglumoj. Ĉiufoje kiam la bruo kreskis al grumbla tondrego, okazis salvo da pafado. Kaj la ekkrako ĉiam vekis alian blekegon tertremigan.
“Mi ne komprenas, pri kio temas, Onklo Pan,” mia patrino diris, dum ŝiaj dentoj klakis pro timo. “Mi neniam en mia vivo vidis tiaĵojn.”
“Ankaŭ mi ne komprenas ĝin, s’rino,” Onklo Pan diris. “Ne ŝajnis probable, ke temas pri banditoj, kiuj klopodas trarompi la urbomuron. Banditoj neniam tiel multnombras kaj aŭdacas.”
“Do kio ĝi estas, Onklo Pan? Mi timas.”
“Mi vere ne scias, s’rino. Mi pensas, ke tio povas esti ia ribelo. Tiom da rifuĝantoj troviĝas, kaj la Ordkonserva Korpuso tiel mistraktis ilin. Eble tiuj vagantoj provas kapti la urbeton por akiri manĝaĵon, kiel ili jam faris en la gubernia urbo en la montaro – ĉu ne Onklo Pejfu rakontis al ni pri tio?”
“Tio estus terura!”
“Ĉu ne Onklo Pejfu ankaŭ rakontis al ni, ke nia Respublika Dinastio ŝanĝiĝas? Kiam foriras malnova dinastio, s’rino, ĉiam antaŭas tion perturboj.”
“Ŝanĝiĝo de dinastio Kian novan sistemon ni tiam havos? Kiam formortis la malnova dinastio Ĉing (dinastio Ĉing: Dinastio,kiu regis Ĉinion dum 1644-1911), vi viroj devis fortondi la harplektaĵojn. Ĉu en la nova reĝimo vi rekreskigos la harplektaĵojn?”
“Mi ne scias, s’rino. Ĉu aŭ ne ni rehavos harplektaĵojn, ni restados tute same en la koro. Ni simplaj kampuloj neniam ŝanĝiĝas. Ni amas nian teron kaj niajn bovinojn kaj perlaboras nian vivrimedon sur la tero…”
Interrompis la dialogon alia bruego interrompita per la mallaŭta krakado de pafiloj. Tio ŝvelis kiel subita alfluo de giganta ondo, kiu dronigis ĉion, sed baldaŭ subiĝis, lasante post si malplenan spacon kaj grandan kvieton. La dancantaj torĉoj dividiĝis en du sekciojn, kiuj en du vicoj sekvis sian vojon kaj malaperis en kontraŭajn direktojn tra la mallumo kvazaŭ du fajrserpentoj en sombrajn kavernojn. Sed la antikva urbeto disradiis super si aŭreolon de fajro, kiu bruligis la nevideblan ĉielon.
“La urbeto estas kaptita,” Onklo Pan murmuris. “Ĉu vi certas?” estis la dubema demando de mia patrino.
Al tio neniu respondo eblis, samkiel neniu klarigo eblis pri la aŭreolo en la ĉielo. Ni palptrovis nian vojon malsupren de la tegmento kaj envenis denove la salonon. “Nu, nova dinastio?” mia patrino diris hezite. Sed ŝiaj okuloj disradiis seriozan rigardon, duone alarmitan kaj duone melankolian. Onklo Pan nur frotis sian kalvan verton. Post momenta silento li murmuris, “Ĉiuokaze mi jam ne kapablas rekreskigi harplektaĵon. La homoj devos forgesi pri mi, ĉiuokaze.”
“Ni esperu, ke la homoj forgesos nin,” eĥis mia patrino.
Kaj mankis al ili pluaj vortoj. La silento iĝis morna kaj timiga. Ni enlitiĝis.
La postan tagon Onklo Pan estis la unua vekito en la vilaĝo. Aŭdiĝis hastaj kaj pezaj frapoj sur nia pordo kaj la ripetata krio, “Onklo Pan! Onklo Pan! Malfermu la pordon!” Ŝajnis, ke Onklo Pan fariĝis speco de gravulo en la vilaĝo, kiun oni devis ĝeni pro ia urĝa afero tiel fruahore. Mi salte stariĝis kaj kuretis el la ĉambro kaj aliĝis al li. Li hezitis malfermi la pordon, malantaŭ kiu li restis staranta, fingrumante sian kalvan verton. Li pensis ion pri harplektaĵoj.
Mi ŝovis la riglilon kaj la pordo abrupte malfermiĝis. Sur la, sojlo staris homamaseto. Onklo Pan estis konsternita; liaj revemaj okuloj palpebrumis kaj lia mano ankoraŭ fingrumis lian senharan kranion. La vidaĵo estis neatendita kaj miriga. Ĝi estis Maŭmaŭ en uniformo de la Ordkonserva Korpuso kaj ŝnurligita kiel kaptito, kun vizaĝo tre gratita kaj ankoraŭ sanganta. Kelkaj sovaĝaspektaj kamparanoj apudstaris. Ili havis sur la brako ruĝajn insignojn surskribitajn per tri krudaj ideogramoj:Kamparana Volontula Brigado. Ili ne estis ĉilokaj homoj, ĉar ili parolis per forta akcento. “Ĉu ili estas la senteraj rifuĝintoj el la grandaj montoj?” mi demandis min mem. Sed antaŭ ol mi trovis respondon, junulo lampaŝis el la homamaseto kaj demandis al Onklo Pan, fingromontrante Maŭmaŭ-on, “Vi konas tiun homon,ĉu ne?”
Onklo Pan kirligis siajn okulojn antaŭ la junulo, kiu ne havis ruĝan insignon sur la brako, kaj kies vestaĵoj estis ŝire ĉifonitaj. Ankaŭ li havis gratvundojn sur la vizaĝo, sed la sango jam solidiĝis. Al ni ŝajnis, ke ni konas lin. Stulte ekzameninte lin dum pluraj minutoj, Onklo Pan subite saltleviĝis, forprenante la manon de sia kalvaĵo, “Ĉu vi ne estas pendumita? Onklo Pejfu diris al mi, ke oni pendumos vin ĉimatene!” Tiu junulo estis la falsa virino!
La demandon li ne respondis, sed pludemandis tre serioztone , “Ĉu vi ne konas tiun homon, olda Onklo? Diru rapide, ĉar ni estas tre okupataj.” Li denove fingromontris Maŭmaŭ-on.
Onklo Pan eksaltis, rekonante la kontuzitan vizaĝon de Maŭmaŭ. “Jes, mi konas lin,” Onklo Pan diris rapide. “Li estas Maŭmaŭ, nia najbaro. Kio misas pri li?”
Maŭmaŭ subite ekparolis per plorema voĉo, “Onklo Pan, ili volas pendumi min anstataŭe. Ili diris, ke mi estis la ĉashundo de bienulo Ĉu Min. Hundo mi ne estas, Onklo Pan, ĉu? Mi estas plenkreskinta viro, kiel vi povas vidi.”
“Fermu la faŭkon!” la falsa virino kriis. Poste li sin turnis al Onklo Pan, denove demandante, “Ĉu li estas bonulo aŭ ne?”
“Li estas bonulo, sinjoro oficiro,” Onklo Pan respondis respekteme, per balbuta voĉo, konstatinte ke tiu junulo devas posedi ian militan rangon.
“Do pro kio li fariĝu ano de la Ordkonserva Korpuso?”
“Ĉar li havis nenion por manĝi, sinjoro oficiro. Ni spertis akvomankegon, ĉu ne? Nenio venis el la grundo. Kaj lia edzino, Korvino, havas stomakegon. Ŝi konsumas duoble tiom da rizo, kiom viro. Do Maŭmaŭ devis trovi postenon por manĝigi ŝin. Maŭmaŭ amas ŝin kiel diinon, ĉu ne?”
La falsa virino ne povis ne rideti pro tiu eldiro. Sed li provis kaŝi la rideton per grimaco, kiu, sur lia gratita vizaĝo, aspektis malbele. “Ĉu tio estas vera?” li demandis.
“Absolute vera,” Onklo Pan respondis, alprenante seriozan mienon. “Foje mi vidis Korvinon manĝi. Ŝi finmanĝis kvar bovlojn da rizo per unu fojo, dum Maŭmaŭ kapablis nur du. Ŝi bezonas du edzojn por nutri ŝin,kredu min.”
“Bone, mi fidas viajn vortojn,” la falsa virino diris. Poste li sin turnis al la kamnaranaj volontuloj kai aldonis, “Liberigu lin, kamaradoj. Ĉifoje ni pardonas lin. Ni pendumos lin, se li provos denove labori por sia bienulo!”
La kamparanaj volontuloj malligis la ŝnurojn, liberigante Maŭmaŭ-on, kaj poste lasis lin al Onklo Pan. Antaŭ ol ili foriris, la falsa virino diris denove al Onklo Pan, “Mi kredas vin, Onklo. Ke Maŭmaŭ estas malriĉa kamparano, tion ni scias. Sed li estas samtempe nia malamiko. Li devus esti nia amiko, ĉar fundamente li estas sentera. Prizorgu lin kaj certigu, ke li estu bona.” Poste li foriris kun la anoj de la Kamparana Volontula Brigado rapide al la urbeto.
Maŭmaŭ kaj Onklo Pan frontis unu la alian, kvazaŭ ili estus nekonatoj, kun staplo da ŝnuroj neuzataj antaŭ la piedoj. Maŭmaŭ aspektis pala kiel ŝtono, kaj estis tute kovrita de anashaŭto kaj liaj kruroj spasme tremegis.
Subite liaj genuoj kunfaldiĝis kaj li falis teren en genua pozicio. Ambaŭ buŝanguloj streĉiĝis suben dum liaj lipoj kunfaldigis. Per larmema voĉo li murmuris, “Onklo Pan, vi vere estas dio. Vi estas multe pli bonkora ol mia Dio Kuireja – li tute ne prizorgas min! Mi provos aĉeti ĝinon da porkaĵo kaj ordonos al Korvino pretigi per ĝi bovlon da bongusta supo por vi. Mi sentinelos ŝin, tiel ke ŝi ne konsumu ĝin mem. Mi tion faros, kredu min!”
“Stariĝu! Stariĝu!” Onklo Pan kriis multpanike. “Mi ne estas dio. Ne komparu min kun via Dio Kuireja, alie li ĵaluzos min kaj alportos al mi misŝancon. Ankaŭ vian viandsupon mi ne deziras. Volu afable stariĝi kaj sciigi al mi, pri kio temas!”
Kaj Onklo Pan levis lin perforte.
“Onklo Pan, vi ne povas imagi, kiel terure estas!” Maŭmaŭ murmuris, kun lipoj ankoraŭ kunfalditaj kiel la nazego de porko. “La falsa virino ne estas rabisto, sed kaŝita estro aŭ ia spiono por la terkulturista brigado. Li organizis soldatigon de la rifuĝintoj – tion li konfesis al Ŭang la Leono la alian nokton. Li havas sub sia komando grandan nombron da kamparanoj kaj ricevas siajn armilojn de sia ĉefsidejo, kiu nun troviĝas en la gubernia urbo. Ho! mi ne sciis, ke li estas tia potenculo, aŭ mi ne aŭdacus treni lin al Ŭang la Leono.”
“Kiel terure!” Onklo Pan diris, larĝe malfermante siajn naivajn maljunajn okulojn. “Do la falsa virino estas armea oficiro? Mi ĝojas, ke mi alparolis ŝin – ho ne! Dio gardu, lin – konvene. Diru al mi, kio okazis hieraŭ nokte en la urbeto. Ĉu li partoprenis?”
“Nepre jes! Kaj ĝuste pro tiu falsa virino okazis la tumulto. Sciu, Ŭang la Leono persone torturis lin, ke li konfesu pri sia komploto, kaj trovis en lia posedo nomliston de liaj homoj. Li tuj publikigis, ke li pendumos la falsan virinon kaj punos ĉiujn liajn sekvantojn, tiel ke liaj homoj ektimis. Ili sturmatakis la urbeton en la mallumo, kaj, trafinte nin senpreparajn, trarompis la urbomuron. Ili estis tiel multnombraj, Onklo. Ŝajnas al mi, ke ĉiu rifuĝinto, kiun ni vidis vaganta en la kamparo, partoprenis. Ni estis tiel senpreparaj, ke eĉ Ŭang la Leono kaj bienulo Ĉu Min mem estis kaptitaj vivantaj. Ho! Onklo, mi timas. Ili ligis Ŭang-on la Leono kaj bienulon Ĉu Min per ŝnuroj tiel strikte kiel min. Tre streĉe, vidu, kvazaŭ ili ligus porkojn. Ho, mi timas, Onklo.”
“Ĉu ili vere aŭdacis tion fari?” demandis Onklo Pan, tre alarmite.
“Nu, tion mi vidis per miaj propraj okuloj. Ili piedbatis la postaĵon de Ŭang la Leono samkiel la intendanto de bienulo Ĉu Min kutimis piedbati la mian. Kaj ili eĉ vangofrapis bienulon Ĉu Min. Ĉu vi memoras, kiel malkruda kaj ronda kaj mola estas lia vizaĝo?” Maŭmaŭ paŭzis por lasi al Onklo Pan tempon revoki la bildon pri la vizaĝo de bienulo Ĉu Min.
“Jes, mi tre bone memoras,” Onklo Pan kapjesis. “Ĝi estas malkruda kaj ronda kaj mola kiel la gluteoj denovnaskita bebo.”
“Prave. Vi havas mirindan memoron, Onklo Pan. Mi admiras vin. Sed ho, imagu! Tia malkruda haŭto. Ĉiufoje, kiam la fortika kamparana volontulo vangofrapis lin, li lasis tie postsignojn de siaj kvin stumpaj fingroj,ruĝe kaj purpure kaj blue kiel ĉielarkoj.”
“Ĉu tio veras? Ĉu tio versa?” Onklo Pan ripete demandis, gratante siajn orelojn, kun elstarantaj okuloj, kvazaŭ li ne povus kredi, ke tio estas Maŭmaŭ, kiu parolas.
“Se eĉ unu malveraĵon mi diras, ke la Ĉielo falu sur min!” Maŭmaŭ ĵuris.
Kaj vidante Onklon Pan ankoraŭ dubema, li subite pugnigis sian manon kaj per ĝi bategis la propran postaĵon, kaj diris, “Vidu, ili piedbatis tiel Ŭang-on la Leono, sed kompreneble multe pli forte.” Poste li levis sian alian manon kaj frapis la propran vangon. “Ĉu vi vidas? Tiel, precize tiel! Kompreneble mi ne povas sur miaj vangoj lasi signojn tiel helajn.Vi scias, mia haŭto estas kruda kaj dika!” Kaj li levis la alian manon.
“Ĉesu! Ĉesu!” Onklo Pan kriis. “Mi vin kredas! Mi kredas ĉiun vian vorton.” Kaj li mallaŭtigis sian voĉon ĝis murmuro kaj mem daŭrigis al si, “Mi supozas, ke la dinastio denove ŝangiĝis, tiel renversitaj estas la aferoj. Mi scivolas, kiajn novajn morojn ili ordonos, ke ni observu en la nova dinastio. Ĉiuokaze mi ne plu povas kreskigi harplektaĵon.” Kaj instinkte li gratis sian kalvan verton.
“Ho ne! Vi ne devos,” Maŭmaŭ diris esperplene: “Mi vidis, ke neniu el la volontuloj havas harplektaĵon. Ankaŭ mi ne ŝatus havi. Ĝi estas tia ĝenaĵo dumsomere, ĉu vi ne opinias?”
“Ni esperu,” Onklo Pan diris. Subite li ŝajnis rememori ion, do li aldonis, “Mi scivolas, ĉu oni sendos la samajn homojn, kiel la intendanton de Ĉu Min, al la vilaĝo por kolekti terluprezon.”
Maŭmaŭ tuj paliĝis. La esperemo, kiu ekbrilis sur lia vizaĝo, tute malaperis. “Mi ne scias. Povus esti la intendanto denove,” li murmuris. “Li povas ĉiuokaze ŝanĝi sian mastron, sed li ĉiam faros la saman laboron, mi certas. Oni povas tiel sinjorumi, ĉu ne? Malbonŝance! Vere malbonŝance!”
“Kion vi celas per malbonŝance, Maŭmaŭ? Ĉu li batis vin lastatempe ?”
“Ho, ne. Mi simple volas diri, ke li sukcesis eskapi el la urbeto hieraŭ nokte en la mallumo, kun kelkaj homoj de Ŭang la Leono. Mi preferus, ke ankaŭ lin oni estu kaptintaj vivantan. Ankaŭ li meritas iom da survanga frapetado, kies vizaĝo estas same malkruda kaj mola kaj ronda kiel tiu de Ĉu Min.”
Onklo Pan fiksrigardis lin scivoleme kaj nenion komentis. Maŭmaŭ subite ekkonsciiĝis pri io stranga en la okuloj de Onklo Pan kaj eksaltis pro timo. Li aldonis rapide, “Ne atentu tion, kion mi diris, Onklo Pan. Mi simple ŝercis. Mi ne seriozis. Volu esti bonkora, Onklo Pan, al neniu sciigu tion, kion mi diris pri la intendanto. Mi vere tre ĝojis pro lia eskapo. Ne estas malbonŝance, sed bonŝance, vere bonŝance!”
Onklo Pan suspiregis, ĵetis alian rigardon kompateme al Maŭimaŭ, kaj diris, “Mi ja esperas, ke li ne revenos al la vilaĝo.”
Maŭmaŭ jam komencis tremi, obsedita de la timiga ombro de l’ intendanto.
Ĉiu en nia vilaĝo atendis proklamadon de la nova dinastio, instrukciojn pri la nova vivmaniero, la novaj impostoj, la nova guberniestro kaj la novaj tabuoj. Pasis pluraj tagoj, sed okazis nenio ekscita. Nur sur la muroj de apudvoja ŝirmejo ekster nia vilaĝo aperis diverskoloraj afiŝoj. Sed ne povis esti, ke ilin eldonis la nova registaro, ĉar ili ne sonis serioze. Ili aspektis kiel infandesegnaĵoj, groteskaj kaj strangaj kaj ridindaj.
Unu afiŝo bildigis vulpon kun longa densa vosto, kiu interparolis kun senvosta lupo, dume okulumante malsovaĝan paŝtigantan ŝafon. La rubriko de tiu bildo legiĝis “La bienulo (vulpo) kaj lia intendanto (lupo) komplotas kune por suĉi la sangon de la malriĉa kamparano (ŝafo)”. La plej komika parto estis tio, ke la vulpo havis pipon en la buŝo kaj tenis ĝin per antaŭa kruro. Alia afiŝo bildigis ĉasiston kun pafilo, kiun li celis al forkuranta vulpo. Ĉifoje la kamparano estis la ĉasisto, sed li estis alia kamparano:li havis ideojn revoluciajn kaj estis ano de la Kamparana Volontula Brigado. Ĉiuj ĉi karikaturoj estis tre amuzaj por la rigardanto, kaj ridigis kaj gajigis multajn, sed ŝajnis tro simplaj por havi ian gravecon. Ĉiuj registaraj dokumentoj antaŭe estis malprecizaj kaj malfacilaj, tiel malfacilaj, ke eĉ tiaj inteligentuloj kiaj Benĉin nia taoisma pastro kaj Laŭ Liŭ nia rakontisto kelkfoje ne povis kompreni la signifon. Ne! La bildoj estis tro amuzaj, tiel amuzaj,ke certe ili estis verkoj de lernejanoj. Sed la rubrikojn oni skribis per tre bona klasika kaligrafio. Kiel tio povis esti? Neniu kapablis klarigi.
Tamen nelonge poste vizitis nian vilaĝon mesaĝisto el la urbeto. Li posedis pecon da papero kiel sian legitimilon kaj la rajtigon de sia aŭtoritateco kiel iaspeca ŝtatoficisto. Ĝi indikis lian titolon kiel: “Kamarada Mesaĝisto de la Distrikta Revolucia Partio”. Li diris, per voĉo tre laŭta sed pepa, ke la “Politika Direktanto” de la loka Revolucia Partio venos al nia vilaĝo la morgaŭan matenon kaj ke tiu kamarado havas multajn temojn priparolotajn kun la kamaradoj-vilaĝanoj, kaj ke ĉiuj kamaradoj-vilaĝanoj devus afable ĉeesti en la praula templo ĝustatempe. Li aldonis, antaŭ ol foriri al alia vilaĝo, ke tiu kunveno estas treege grava kaj postulas la “kunlaboradon” de ĉiuj, ĉu junaj aŭ maljunaj, ĉu viraj aŭ inaj. “Per ‘kunlaborado’” li klarigis, “mi celas, ke vi ĉiuj devas ĉeesti, alie, nu…” subite mankis al li vortoj. “Nu, nu… Ho jes, mi devas rapidi, ĝis revido!” Kaj li forkuris.
Lia subita foriro sen finvorto postlasis misteran etoson, kiu sufoke envolvis niajn vilaĝanojn nun senpacience atendantajn la instrukciojn de l’ nova registaro.
La postan matenon senescepte ĉiuj iris al la vilaĝa templo kun imponiĝo kaj scivolemo. Baldaŭ post la matenmanĝo alvenis la Politika Direktanto de la loka Revolucia Partio el la urbeto kun sia sekretario. Ni estis atendintaj grandiozan maljunan sinjoron en portseĝo kun kvar kulioj, kaj junan studemulon kiel lian sekretarion portatan de du, kiel la mandarenoj de la malnova dinastio. Je nia surprizego, neniu el ambaŭ aspektis tiel. La Politika Direktanto aspektis apenaŭ pli ol dudek-kvinjara, sed lia sekretario estis tiel aĝa kiel lia patro, kun kurba dorso kaj dikaj okulvitroj. Kaj ili venis marŝante! Ili certe rapidis la pliparton de la vojo, ĉar iliaj fruntoj ŝvitis malgraŭ la malvarma vetero kaj iliaj ŝuoj estis polvokovritaj. Ili iris rekte al la fora finaĵo de la halo kaj restis starantaj malantaŭ la tablo antaŭ la praula altaro.
Dum la junulo staris frontante nin, trarigardante la ĉeestantaron per siaj penetraj okuloj, Onklo Pan, kiu sidis apud mi sur la planko, komencis kubutumi min kaj flustris, “Vidu la novajn oficistojn!” Mi zorge rigardis iliajn vizaĝojn, unu maljunan kaj la alia junan, kun nenio speciala en ili. Do tiaj estas la novaj mandarenoj, mi pensis. Sed post iom pli detala esploro, kaj Onklo Pan kaj mi estis konsternitaj. La vizaĝo de Onklo Pan eĉ paliĝis ĉiam pli. La vizaĝojn de tiuj du mandarenoj ni ŝajne jam vidis ie, multmultfoje. “Ili ne povas esti niaj malnovaj konatoj,” Onklo Pan murmuris al si, senkomprene. “Amikojn en oficialaj rondoj ni neniam havas. Sed, se ne temus pri la pura razita mentono, mi certe supozus la maljunan sekretarion Onklo Pejfu.” Onklo Pejfu, la maljuna instruisto! Certe estas li, mi diris al mi. Neniu alia povus havi tian kurban dorson. Kaj cetere, ambaŭ liaj manoj movetiĝis la tutan tempon. Sendube mankis al li lia malnova vergo. Sed kiom li ŝanĝis sian aspekton:nun li portis la soldatecan grizan uniformon de la Revolucia Partio! Li impresis pli kiel pajaco en tradicia komedio ol kiel sekretario de la juna revoluciulo. Tuj kiam ni identigis lin, malaperis nia scivolemo. Anstataŭe, ni volis ridi ridon senhelpan.
Sed ni ĉiuj sukcesis teni rigoran silenton, ĉar la Politika Direktanto aspektis tre serioza. Nur li restis mistera por niaj vilaĝanoj. Sed Onklo Pan jam eltrovis, kiu li estas. Li flustris al mi, per voĉo apenaŭ aŭdebla, “Ĉu li ne aspektas kiel la juna fuĝulo, kiu sin ŝirmis ĉe ni iun nokton?” Mi kapjesis. Sed tion mi ne aŭdacis konfirmi publike.
“Kamaradoj!” la Politika Direktanto subite alparolis nin, rompante la silenton. Dume la maljuna sekretario sidigis sin sur malaltan benkon, elprenis el malnova teko notkajeron, kaj poste klinis sin al la tablo kaj rapide skribaĉis tion, kion diris la junulo. “Vi devas scii, ke ni venkis la malnovan reĝimon kune kun ties malnovaj institucioj, dank’ al la klopodoj de ĉiuj niaj kuraĝaj kamaradoj. Ekde nun ni, denove dank’ al komunaj klopodoj, konstruos novan socion, socion sen klasoj, sen maljustaĵoj, sen malriĉeco, unuvorte socion, kies mastroj estas ni mem. Por ke estu klare, ni ne plu havos bienulojn, ne nlu intendantojn por piedbati niajn postaĵojn ne plu koruptajn mandarenojn por pagigi ĉiaspecajn impostojn!” Li paŭzis por rigardi la ĉeestantaron.
Okazis moviĝo inter niaj vilaĝanoj kvazaŭ ili estus galvanizitaj per elektra kurento. Ĉiuj okuloj estis larĝe malfermitaj, fiksrigardante la junan Politikan Direktanton, kiu ĵus elparolis tian aŭdacan deklaron. Subite stariĝis fortika kamparano kaj demandis malespere, “Sinjoro! Se ne plu ekzistos bienuloj, de kie ni akiros nian teron?”
“Ne nomu min ‘sinjoro’!” la Politika Direktanto korektis lin. “Nomu min ‘kamarado’. Ni jam ne distingas klasojn. Ĉu vi ne aŭdis miajn vortojn? Nu, ni alvenas la punkton pri tero. La nova Revolucia Registaro ellaboris programon por konfiskado de la tero for de bienuloj. Ĉiu el vi ricevos tri muojn (muo: Ĉina areunuo, 1 muo=1/15 hektaro) da tero kiel vian porcion. Provizore vi povas reteni la teron, kiun vi luis de bienulo Ĉu Min. Vi jam ne devas pagi luprezon.”
“Ĉu vi estas certa, ke ne?” demandis maljuna kampulo. “Memoru, la intendanto de bienulo Ĉu Min estas iom malfacile kuntraktebla.”
“Ankaŭ pri li vi ne devas ĝeni vin,” la Politika Direktanto certigis al li. “Li neniam plu aŭdacos perturbi vin.”
“Hura!” Unuanima jubilado eliĝis el niaj vilaĝanoj pli junaj.
“Nun vi komprenas,” la Politika Direktanto komentis, “kion signifas por vi ĉi Nova Epoko?”
Laŭ Liŭ nia rakontisto estis ekscitita de la nova ĉirkonstancaro. Lia vizaĝo ruĝiĝis kaj liaj okuloi arde ekbrilis. Li demanals, “Kio pri bienulo Ĉu Min kaj ties konkubino kaj ties vartistino? Ĉu povas la Revolucio preteratenti lin?”
“Ne tro impetu, kamarado,” la Politika Direktanto klarigis. “Revolucion oni ne plenumas dum unu nokto. Ni devas ĝin realigi paŝon post paŝo. Ni pritraktos tiun vulpon poste, li mem estas aktuale enkarcerigita.”
Dum la inteparolado daŭris,la etoso de la halo iĝis streĉita kaj ekscitita.
La plimultaj homoj stariĝis kun dilatitaj okuloj kaj ardaj vangoj, ensorbante la promesajn vortojn eldiritajn de la juna Politika Direktanto. Eĉ
Onklo Pan agitiĝis, batante siajn genuojn per siaj stumpaj manegoj kvazaŭ li atendus okaziĝon de io eksterordinara. La sola persono, kiu estis neniom perturbita estis la maljuna sekretario Onklo Pejfu. Li gratis brueme per krajono sur la kajero, notante ĉiun diritan vorton. Kaj tiel malforta estis lia maljuna vidkapablo, ke li devis preskaŭ premi siajn okulojn sur la paperon por certiĝi pri tio, kion li skribis, dum lia kurba dorso suprenstaris kiel monteto. Sur lia enfalinta vizaĝo vidiĝis nek rideto nek kolero nek entuziasmo nek ekscitiĝo. Lia sola montrita esprimo estis okaza fruntsulkiĝo inter la maldensaj brovoj. Kaj tiu fruntsulkiĝo estis nenio nova. Li havis ĝin ekde kiam mi unue memoris lin.
“Do bone,” la Politika Direktanto daŭrigis, laŭtigeante sian voĉon. “vi jam komprenis, kion celas la nova reĝimo. Ĝi estas por la malriĉuloj kaj apartenas al ili. For stabiligi la novan administracion ni devas fortigi nin. Alivorte, ni devas organizi nin en fortan potencon, tiel ke la reakciuloj ne povu regajni la regpotencon. Por esprimi tion simple, ni devas havi Kamparanan Sindikaton en la vilaĝo. Ĉiuj terkulturistoj, maljunaj kaj junaj, devus aniĝi. Nur tiam, kiam ni havos sindikaton, ni povos kunmeti niajn ideojn kaj fari ion. Ĉu mi malpravas aŭ ne?”
Nenia respondo. Neniam antaŭe en la vilaĝo ni havis ian organizaĵon. Nur riĉuloj disponis ri rimedoj por tia afero. Al la malriĉaj kamparanoj mankis tempo por ĉio krom terkulturado. La retiriĝemo ŝajnis nervozigi la junan Politikan Direktanton, ĉar liaj brovoj kunpremiĝis. Li murmuris al si, “Silentas kiel ŝtonoj la kamparanoj pri popola movado.” Sed apenaŭ li eldiris la komenton, jen li denove laŭtigis sian voĉon. “Ni devas havi Kamparanan Sindikaton, ĉu tio plaĉas al ni aŭ ne. Tio estas ordono de la Supera Koncilio de la Revolucia Partio. Do volu pripensi la aferon!”
Ankoraŭ mankis respondo. Neniu povis kompreni, kial la Sindikato estas tiel necesa kaj devas esti tuj organizata, kiam bienulo Ĉu Min estis jam forigita.
“Kamaradoj,” la Politika Direktanto daŭrigis la klarigon, moderante iom sian tonon, “se ne ĝenas vin mia kritiko, ŝajnas al mi, ke vi ne pensas politike. Kompreneble vi ne tiom suferis, kiom la kamparanoj supre sur la grandaj montegoj. Ili ne nur organizis sin sindikate, sed ankaŭ batalis revolucie. Sen ili, vi ne povus havi liberan teron nun. Vi devas organizigi samkiel ili. Vi devus komenci la aktivadon tuj. Ĉu mi rajtas provizore proponi homon, kiu povos ekkomenci la gvidadon? Li estas bona proleto kaj venis el la Nordo kiel rifuĝanto. Nia Esplora Komitato plene esploris pri li kaj havas bonan arĥivon pri li. Mi estas certa, ke li ricevos vian fidon samkiel tiun de la Partio.”
Li elprenis de sia poŝo notlibreton kaj mallevis sur ĝin siajn okulojn. Post momenta tralego li levis sian kapon kaj diris, “Li nomiĝas Onklo Pan. Lia nomo estas Onklo Pan. Onklo Pan! Ĉu vi bonvolas stariĝi?”
Onklo Pan stariĝis, tute konfuzita de la neatendita anonco. Li komplete skuiĝadis pro nervozeco. Li babilis, “Sinjoro, mi estas maljuna, tro maljuna por io ajn!”
“Ne diru tion, kamarado!” la Politika Direktanto diris. “Mi konas vin tre bone. Vi estas bona kamparano. Mi neniam forgesis vin depost tiu nokto, kiam mi trovis rifuĝejon en via domo. Ĉu vi memoras tiun nokton? Se mi estus tiam arestita kaj mortigita, la okazaĵoj en tiu ĉi distrikto eble estus iom aliaj. Nur bona proleto povas savi la kamaradon, riskante la propran vivon. Vi savis ne nur min, sed ankaŭ la revolucian movadon en tiu ĉi distrikto.”
Tiu ĉi rivelaĵoj mirigis ĉiujn niajn vilaĝanojn en la halo. Ĉiuj okuloj direktiĝis al Onklo Pan, kiu nun terure paliĝis. Eĉ Onklo Pejfu klopodis rektigi sian kurban dorson por ekrigardi lin. Ne povante toleri la rigardadon, kiu koncentriĝis al li, Onklo Pan denove sidigis sin sur la plankon sen plua vorto.
“Bone!” la Politika Direktanto diris gajtone, komprenante lian silenton kiel konsenton. “Onklo Pan respondecos pri la vilaĝa Sindikato ĝis nova prezidanto estos elektita. Nu do, la alia afero tuj plenumenda koncernas niajn kamaradinojn. Ni subpremis ilin kaj forgesis, ke ili estas homoj, ekde la komenciĝo de nia historio. Riĉuloj aĉetas knabinojn kiel konkubinojn precize kvazaŭ ili estus komercaĵoj; kaj malbonaj edzoj forpiedas siajn edzinojn kvazaŭ eluzitajn ŝuojn, kiam ili ne plu bezonas ilin. Ni devas jam havi egalecon por ambaŭ seksoj. Ĉu vi deziras tian egalecon aŭ ne, kamaradinoj?” Li turnis sin al la virinaro, kiu staris en la fono de la halo.
Mankis reago unue. Sed post kelkaj minutoj aŭdiĝis bela sonora voĉo:
“Certe ili ĝin deziras!” Tio estis la konata voĉo de nia rakontisto, Laŭ Liu. Li staris rekte, kun brilantaj okuloj kaj unu mano levita alte en la aeron. Ĉiuj okuloj fokusiĝis al li, sed lin tute ne perturbis tiu rigardado. Li tenis sian pozon, kvieta kaj senemocia, kvazaŭ statuo pri la gardisto de l’ bela sekso.
“Kiu vi estas, kamarado?” demandis la Politika Direktanto, kiun mirigis la trankvileco kaj firma sinteno de Laŭ Liŭ al la virinaro, kiel ankaŭ lia senŝancela gesto. “Ĉu vi parolas nome de la kamaradinoj en la vilaĝo aŭ nur nome de la propra edzino?”
“Mi estas la vilaĝa rakontisto, kamarado,” Laŭ Liŭ respondis, uzante la novan titolon, kiun li ekkonis laŭvorte sur tiu loko, kaj mallevante sian levitan manon. “Mine havas…”
“Komprenite! Komprenite!” la Politika Direktanto diris rapide, subite interrompante lin, kaj samtempe li turnis la foliojn de sia notlibreto.
“Komprenite! Kom-prenite! Mi trovas ĉi tie vian nomon. Vi estas kamarado Laŭ Liŭ, ĉu ne? Mi tiom aŭdis pri vi! Jen noto pri vi, ellaborita de nia Esplora Komitato.”
“Kamarado Politika Direktanto!” Laŭ Liŭ rapidis kompletigi sian aserton, interrompante la revoluciulon, “Mi ne havas edzinon! Mi neniam sukcesis akiri edzinon! La virino, kiun mi amis, estis forprenita de bienulo Ĉu Min kiel servistino por kompatinda mizera dekkvin-jarulino, kiun li nomis sia konkubino. Ne mia kulpo, ĉu? Ĉar mi estas nur povra rakontisto. Estas ĝuste tiel: belulinojn humiligas kaj ruinigas la senskrupula riĉularo, dum la malbelajn oni dispiedbatas kiel ĉifonojn. En nia vilaĝo estas ĝuste tia trista ekzemplo. Tre bona kaj energia knabino, kies vizaĝon hazarde misfigurigas variolumado…”
“Sufiĉe, kamarado Laŭ Liŭ!” La Politika Direktanto haltigis nian rakontiston. “Mi komprenas vin. Mi scias, ke vi estas subtenanto de la malfortaj, de la subpremitaj kaj de la subentretitaj. Mi nur volas kontaktiĝi kun vi. Ni deziras, ke vi laboru en la Propaganda Konsilantaro de la loka Revolucia Partio. Sed vi devus konatiĝi kun revoluciaj teorioj. Ne sufiĉas nura kompatemo. Ni starigos klerigan klason por revolucia personaro en la urbeto. Mi forte konsilas, ke vi aliĝu al ĝi! Ĉu vi venas morgaŭ al nia ĉefsidejo por intervjuiĝi? Jes, bonvolu ja veni!”
Antaŭ ol Laŭ Liŭ povis respondi, plorkrio subite eksplodis kaj perturbis la aeron. Ĝi estis akra kaj longa, interrompita de spasmaj plorsingultoj. Ĉiu turnis sian rigardon al la pordo, kie, en ombra angulo, Alan larmis kaj kriis kortuŝe. Ŝin emociigis la simpatio de Laŭ Liŭ al malfeliĉaj inoj kiel ŝi, kaj ŝin kortuŝis lia aŭdaca priskribo de ŝia vizaĝo. Neniu en la vilaĝo eĉ momente atentis ŝin, eĉ kiam la novaĵo pri la edziĝo de mia frato al alia knabino estis konigita al la publiko. Ŝi estis tute forgesita. Laŭ Liŭ. estas la sola persono, kiu priparolis ĝin kiel ekzemplon, anon de la vilaĝa komunumo, antaŭ tia multnombra kunveno. Dum ĉiuj okuloj atente fiksiĝis al ŝi, ŝia krio iĝis pli laŭta kaj pli akra, tremigante la aeron.
Laŭ Liŭ kuregis al ŝi kiel protektanto de l’ pli malforta sekso kaj levis ŝin sur siajn brakojn, antaŭenmovante ŝin, kaj diris al ŝi per mallaŭta voĉo, “Ne ploru, Alan. Mi komprenas vin kaj la doloron kaŝitan interne de vi. Mi scias, ke via koro estas pura kaj bela kaj kapablas altnivelan emocion kiel ankaŭ pasian amon, kvankam via vizaĝo estas bedaŭrinde makulita pro fimalsano, kiu estas propraĵo de la malriĉuloj. Sed ĉu tio gravas, se la koro estas bela? Ho, kiom da fojoj mi trompiĝis pro la materia aspekto, kiun ni nomas belaspekto. Ho, kiom da juneco mi malŝparis pro tiu trompema iluzio…”
Laŭ Liŭ daŭrigis sian monologon, kvazaŭ recitante la flankvortojn de heroo en unu el liaj rakontoj, complete ignorante la ĉeestantaron, kiu turnis sian atenton de Alan al li. Alan, trankviligita per la facila fluo de lia retoriko, iom post iom fermis siajn okulojn, kaj kroĉiĝante al lli per krucigo de siaj brakoj ĉirkaŭ lian kolon, ŝi baldaŭ ĉesis plori. Sekvis granda silento, ĝenerala stuporo en la halo. La sola sono vibranta tra la aero estis la ritma ebena murmuro de la rakonta voĉo de Laŭ Liŭ laŭdanta la belon de l’ koro de Alan.
“Kamaradoj!” la Politika Direktanto subite kriis, revokante la atenton de la ĉeestantaro for de Laŭ Liŭ al la kunveno, “vi devus organizi vian Sindikaton kiel eble plej frue. La aktivadoj en aliaj vilaĝoj jam komenciĝis. La viaj ne devas postresti. Mi estas certa, ke Kamarado Onklo Pan donos al vi ĉiun bezonatan helpon. Nun mi devas foriri, sed mi esperas venontfoje renkonti vin en la nova oficejo de via Sindikato.” Kaj li stariĝis, ankaŭ Onklo Pejfu stariĝis, maldiligente frotante siajn revemajn maljunajn okulojn, kaj suspiris malŝarĝige.
Sed apenaŭ la Politika Direktanto ekmoviĝis, jen li ekhaltis. Penseme li pripalpis en sia poŝo por retrovi sian notlibreton kaj tralegis paĝon. “Ho, jen io pri Kamarado Benĉin,” li diris, levante la kapon. “Kiu estas Kamarado Benĉin?”
Nia taoisma pastro stariĝis en la homamaso kaj respondis, “Jes, sinjoro!”
Li tenis supren sian palan, kunfalditan vizaĝon por ke liaj dikaj okulvitroj ne falu – lia nazo estis preskaŭ tro plata por subteni ilin.
“Ne nomu min ‘sinjoro’! Tio estas feŭda koncepto, komprenite?” la Politika Direktanto korektis lin. “En mia notlibreto estas noto pri vi enskribita de la Esplora Komitato de la Partio. Vi estas laŭprofesie taoisma pastro, ĉu ne? Vi devas rezigni pri tio! Ĝi estas profesio feŭda, kiu utiliĝas por trompi la amasojn favore al la reganta klaso. Cetere, tiamaniere vi disvastigas superstiĉojn. La loka registaro decidis doni al vi tri muojn da tero – vi rajtas elekti ĝin el la propraĵo de bienulo Ĉu Min en la valo. Ekde nun vi devas okupiĝi pri terkulturado. Ĉu vi komprenas, Kamarado Benĉin?”
“Jes, sinjoro, ho ne, Kamarado, jes, jes,” Benĉin murmuris. “Sed mi neniam kutimiĝis al terkulturado…”
“Vi devas ĝin jam lerni. Ĉiu utila ano de la komunumo devas entrepreni produktivan laboron!”
Al Benĉin mankis kuraĝo por paroli plu. La Politika Direktanto ekiris al la pordo, humile sekvate de sia maljuna sekretario. Kaj la homamaso komencis disiĝi. Ni haste trovis nian vojon al Onklo Pejfu por transdoni al li nian sinceran saluton. Ni atingis lin ĝuste ekster la pordo.
“Mi apenaŭ rekonis vin en tiu griza uniformo kaj sen via vergo,” Onklo Pan diris pardonpeteme. “Diru al mi, kion vi vere faras. Vi aspektas tiel terure laca, maljunulo.”
“Mi laboras por la loka Revolucia Partio kiel skribaĉisto.”「
“Ĉirkaŭirante kun la juna Politika Direktanto por noti tion, kion pribabilas la homoj kiel mi kaj Laŭ Liŭ?”
“Ne ĉiam. Foje mi devas skribi rubrikojn por afiŝoj.”
“Kion? Vi volas diri, ke vi estas devigata skribi per via bela kaligrafio sur la skizoj de lernejaj infanoj, tiaj ridindaĵoj, kiaj vulpo kun densa vosto kaj lupo tute senvosta?”
“Jes, ĝuste,” Onklo Pejfu diris, iomete ruĝiĝante. “Kiel povas vi, talenta klerulo, fari tiajn infanaĵojn!”
“Nova dinastio, do novaj manieroj, mia kara Onklo! Kion mi povas fari? Ili fermis mian lernejon, dirante, ke mi predikis feŭdajn konceptojn al la infanoj. Sed mi ne povas instrui revoluciajn teoriojn, ĉu? Mi ankaŭ ne povas akcepti tri muojn da tero, kiel Benĉin. Tro malfrue, ĉu ne? Al mi mankas forto por terkulturado. Ĉio, kion povas miaj maljunaj manoj nun, estas skribado kaj kopiado, kopiado kaj skribado, aŭ kiel ajn oni nomas tion.”
La Politika Direktanto jam marŝis ĝis la rando de la vilaĝo. Vidante, ke lia sekretario ankoraŭ babiladas en la vilaĝo, li elkriis, “Kamarado Pejfu! Ni devas rapidi. Ni devas plenumi la taskon en la proksima vilaĝo antaŭ la mallumigo!”
“Jes, Kamarado Politika Direktanto, mi venas!” respondis feble Onklo Pejfu. Poste, sin turnante al Onklo Pan, li daŭrigis, “Ĝis revido, Onklo Pan. Dio benu vin!” Kaj li ĝisatingis la junan revoluciulon. Post momento ili malaperis en la malproksimon.
Tuj kiam la Politika Direktanto jam foriris, Benĉin almarŝis Onklon Pan.
Lia vizaĝo estis malvigla kaj deprimita, kvazaŭ li ĉeestus enterigon. Per plorema voĉo li diris, “Onklo Pan, vi devas helpi min liberigi de la tri muoj da tero. Mi ne estas denaska terkulturisto.Teron mi ne deziras.”
“Sed ĝi estas donita al vi de la Revolucia Registaro. Nenion mi povas fari pri tio,” Onklo Pan diris, dismetante siajn manojn en gesto senrimeda.
“Ĉu vi ne kompatas min, Onklo Pan? Vidu, kion mi disponas!” Kaj ankaŭ li dismetis siajn manojn kaj suprenturnis siajn manikojn, montrante du maldikajn brakbastonetojn en ŝrumpinta pala haŭto. “Mi eĉ ne povas levi sarkilon. Kiel mi kulturu teron?”
“Nu, ne estas mi, kiu donas al vi la teron,” Onklo Pan diris, paŭtigante siajn lipojn en senespera rideto. “Do mi ne povas ĝin forpreni de vi!”
“Aĥ, aĥ,” nia taoisma pastro balbutis malklare. “Aĥ, aĥ ... aĥ, aĥ . . .” Tio sonis kvazaŭ li alvokus la nomon de iu dio por ekzorci fantomojn. La vilaĝa placo estis jam malplena. La pala suno atingis la supron de la ĉielo. Estis la horo por tagmanĝo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.