|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MONTARA VILAĜOAŭtoro: Yeh Chun-Chan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La Serio Oriento-Okcidento naskiĝis kiel kontribuo de la Esperanto-movado al la Granda Projekto pri Reciproka Aprezado de Orientaj kaj Okcidentaj Valoroj lanĉita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1956.
La unua libro en la Serio aperis en 1961. Tra la jaroj tiu Serio daŭre pligrandiĝis, tiel ke hodiaŭ ni inaŭguras la trian dekon da titoloj.
La ideo malantaŭ la Granda Projekto estis nenio alia ol la proksimigo de la homoj ne surbaze de superego de unu popolo super alia sed surbaze de reciproka kompreniĝo. Se oni pli bone komprenos homojn el aliaj kulturoj, oni lernos respekti la diferencojn inter la kulturoj kaj samtempe komune elmuldus komunajn valorojn. Mallonge dirite: oni lernos kion el la pasinteco konservi, kion repripensi – kiel konservi valorajn diferencojn kaj kiel forigi korodajn malakordojn.
Zamenhof havis similajn ideojn rilate lingvojn. Hodiaŭ la Esperanto-movado laboras por transpontilingvajn diferencojn sed konservi, je loka kaj nacia niveloj,lingvan identecon kaj lingvan diversecon.
Tiun kolizion de tradiciaj kaj revoluciaj valoroj traktas la romano de la konata ĉina aŭtoro Chun-chanYeh (Ye Junjian, parolanto de Esperanto, konata sub sia plumnomo Cicio Mar). Ĝi temas pri knabo en ĉina vilaĝo en la antaŭrevolucia epoko. Rolas en ĝi amaso da homoj, ankaŭ banditoj, kaj precipe la grandbienulo, kiu regas kaj forekspluatas la rizkampojn (kaj la vivon) de la vilaĝanoj. Tamen, la vilaĝanoj vivas riĉan vivon de la tradicia kulturo, aparte detale bildigita en la libro.
Venas granda malsato kaj la vilaĝa vivo dramiĝas. Sekvas civila milito, revolucio. La vilaĝon trarabas venkitaj soldatoj. La knabo kaj lia patrino fuĝas.
La revolucio plene disrompas tion, kio ankoraŭ restis de la idilia vilaĝa vivo, sed ĝi ankaŭ promesas liberigon de grandbienula ekspluatado kaj la eblecon de pli justa vivo.
Lastatempe oni decidis, ke la 70a Universala Kongreso de Esperanto en 1985 havu kiel temon “Antikvo kaj moderno: kion ŝanĝi, kion konservi?”. Tiu ĉi libro estas kvazaŭ fikcia ilustro de tiu temo – temo taŭga ankaŭ por la Esperanto-movado ĝenerale je la turniĝo de la unua jarcento de la Internacia Lingvo.
Estas ankaŭ tempo, ke en la Serio Oriento-Okcidento aperu verko de internacie: konata verkisto, kiu estas samtempe esperantisto. La libro de Cicio Mar, jam tradukita en multajn lingvojn, venas al ni pere de traduko de William Aŭld, kiu laboris laŭ la angla originalo de la verko – lingvo, kiun do ankaŭ
Cicio Mar bone regas. Temas, do, pri verko kies loko estas devojkruciĝo – inter Oriento kaj Okcidento, inter novo kaj malnovo, inter lingvoj, inter kulturoj. Ni fieras, ke ĝi nun troviĝas en nia Serio.
Humphrey Tonkin,
Vicprezidanto de UEA
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.