La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  

MONTARA VILAĜO

Aŭtoro: Yeh Chun-Chan

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XI

En la tago, kiam bienulo Ĉu Min kaj la komandinto de la Ordkonserva Korpuso, Ŭang la Leono, estis transdonotaj al la Popola Kortumo en la gubernia urbo por la fina verdikto, nia tuta vilaĝo agitiĝis. Ĉiuj estis ekscititaj kaj tamen ĉiui timis. En la antaŭa tempo, la parolo de Ĉu Min estis leĝo. Li povis enkarcerigi ĉiun ajn kamparanon, kiu aŭdacis ofendi lin. Li povis malsatmortigi familion per forpreno de ties tero. Li povis regi eĉ tiajn homojn, kiaj nia instruisto Onklo Pejfu, kiuj tute ne kulturis lian teron. Ke nun li estis fortrenota por fina prijuĝo de la senproprietaj kamparanoj en la Kamparana Volontula Brigado, estis neimageble. Tio ne povus esti reala. Ni ĉiuj volis certigi, ke niaj propraj okuloj ne trompas nin.

Ni ellitiĝis tre free tiun tagon. Sufiĉe multai niaj junaj vilaĝanoj tion faris eĉ antaŭ la tagiĝo. Ĉar onidiris, ke la kaptitoj estos elmovitaj el la urbeto fruege matene, por ke ili atingu la gubernian urbon antaŭ la noktiĝo; la juĝloko estis tre malproksime okcidente, kaŝita inter la grandaj montoj. Ni iris supren sur l’ apikan deklivon maldekstre de nia vilaĝo, de kie videblis la ŝoseo kondukanta ĝis la gubernia urbo, por vidi preterpasi la kaptitojn. Maŭmaŭ sidis apud mi sur roko. Li portis bluan turbanegon, tiel ke lin ne rekonu Ŭang la Leono, kiun li ankoraŭ timis.

“Li havis teruran voĉon, kiu ŝajnas ankoraŭ sonadi en miai oreloj,” li klarigis sian timon.

Tamen ĝuste tiu voĉo trudis al il la deziron vidi lian antaŭan komandanton katenita survoje al la kondamno.

El la malhelaj montopintoj oriente la suno grimpis sur la ĉielon malrapide kiel fajrobulo, sed la teron ankoraŭ volvis la matena nebulo. Kaj la antikva urbomuro de l’ merkata urbeto en la foro, etendiĝanta sur la malalta monteto malsupre de la rivero, aspektis kiel reptiliego ankoraŭ profunde dormanta. Ĝi ne moviĝis. Ĝi ŝajnis eĉ ne spiri. Antaŭ kelkaj semajnoj, kiam en la urbeto postenadis la Kamparanaj Volontuloj,ĉiam aŭdiĝis klariono frumatene, kiu signis ĝian reviviĝon. Sed post la amaskunveno sur la strando ili, plejparte el rifugintoj de l’ okcidento, estis disigitaj kaj resenditaj hejmen por rekomenci sian kulturadon antaŭ la venonta printempo. Nun, ĉar la revolucio en la regiono estis realigita per kondamno de bienulo Ĉu Min kaj la komandinto de lia Ordkonserva Korpuso, ili estis ja nenecesaj. Postrestis en la urbeto nur kelkaj gardistoj kaj neniu klariono necesis por veki ilin.

Ni rigardis kun streĉita atento ĝis la nebulo foriĝos kaj la urbeto reviviĝos.

La suno pli kaj pli altiĝis kaj pli kaj pli malgrandiĝis. Svaga rideto trarompis la dense saturitan aeron de la mateno kaj ŝutis varmon sur nin. Aperis la ĉielo. Ĝi aspektis palblua, kiel kutime. La nebulvualo kaŝinta la urbeton dispeliĝis kvazaŭ vaporo, malkaŝante la grizan ondiĝantan antikvan muron sur la monteto.

Ĝuste antaŭ ni la sombra enirejo de la pordego, tegita per lado, spegulis milradie la freŝan sunlumon. Ni ŝirmis permane majn okuloj por vidi ĝin malfermiĝi.

Ŝajne ĝi ankoraŭ ne tute vekiĝis, kvankam ĝi dispuŝis la radiojn de la suno. Ni atendis, streĉante niajn okulojn por toleri la fortan rebrilon. Iom post iom elmergiĝis peco de mallumo, transiranta la spegulokampon, unue mallarĝa strio de ombro, poste kvarangula spaco de profunda kaveco – la buŝo de reptiliego. Elrampis homa figuro. Poste dua. Poste tria. Ili vicigis sin surteramason kaj tuj sonigis urĝan klarionon. Tuj poste, pliaj homfiguroj trafadeniĝis, ok el ili, el kiuj du lamis ĉenite.

La suno jam tre hele brilis kaj la vidaĵo antaŭ ni iĝis klara. Ni povis vidi la homojn malsuprenirantaj laŭ la deklivo ĝis la ŝoseo. Dum ili pli kaj pli alproksimiĝis, ni povis rekoni iliajn vizaĝojn. Ŝajnis, ke la du ĉenitoj ne tre bone dormis la antaŭan nokton, ĉar en ilia aspekto vidiĝis speco de laceco kaj iliaj kruroj malvolonte moviĝis. Ni aŭdis voĉegon urĝigi ilin, tiel laŭtan, ke ĝi memorigis al ni senpaciencajn kamparanojn, kiuj pelas sur fendetitan kampon maljunan plugbovinon: “Pigrapugoj! Ĉu vi atendas portseĝojn?” La ĉenitoj eĉ ne respondis, pendigante malĝoje siajn kapojn, tute simile al la ĉiam silentaj maljunaj plugbovinoj.

La ŝoseo ĉirkaŭiris la apikan monteton, sur kiu ni sidis. Kiam la grupo atingis la unuan vojkurbiĝon, niaj koroj ekbatis forte. Maŭmaŭ komencis tute tremegi. Li estis natura malkuraĝulo. La granda malriĉeco, kiun li spertis, forigis de li la tutan memfidon. Kelkfoje li timis senkaŭze. Lia senkaŭza timo atingis apogeon, kaj saltigis lin kvazaŭ timigitan cervon, kiam subita bruego eksplodis en la najbaralo. Ĝi pafigis en la aeron kiel fulmotondro, ĝia eĥo eksplodis en la valoj apudaj kvazaŭ rakedoj. Grupo de fortuloj elsaltis el la fosaĵoj kaj rizkampoj ambaŭflanke de l’ ŝoseo, ĉiu armita per glavoj kaj pistoloj. Ili saltis sur la Kamparanajn Volontulojn kiel lupoj sur kaprojn. Ni aŭdis la krakadon de pafiloj kaj poste dolorkriĉojn. Oni luktadis unu kun alia en malorda implikaĵo.

“Mi terure frostas en mia dorso,” Maŭmaŭ murmuris. “Ni reiru al la dometoj kaj seruru niajn pordojn. Ĉu vi ne aŭdis la pafilojn? Ili kapablas trui la bruston kaj dispafi la kapon. Tiajn armilojn mi konas, kredu min. Oni instruis al mi ilian uzadon en la Ordkonserva Korpuso.”

Sen plua komento li forkuregis en la vilaĝon. La batalado sur la ŝoseo estis terura vidaĵo. La atakintoj estis kaptintaj unu post unu la Kamparanajn Volontulojn kaj bategis siajn embuskitajn viktimojn per pugnoj kaj la kolboj de siaj pafiloj, eligante kavajn bruojn seneĥajn. La du ĉenitoj estis liberigitaj. Al Ŭang la Leono oni proponis longan glavon. Sed la batalon li ne partoprenis. Li simple staris flankalflanke kun terura viro, kiun ni poste rekonis kiel la intendanton de Ĉu Min, kaj ordonadis al la atakantoj, ululante kiel strigo. Tiu stranga voĉo de Ŭang la Leono timigis nin multe pli ol la batalado mem. Ni kuris malsupren de la deklivo kaj rifuĝis en niajn domojn, strikte serurante la pordojn. Malgraŭ tio, la strangaj ululoj ŝajnis ankoraŭ sonoradi sur niaj tegmentoj.

Necesis longa tempo ĝis ni rekonsciiĝis, longe post la maldensiĝo kaj fina formorto de la tumulto. Onklo Pan, sidante apud la muro, fiksrigardis mian patrinon per konfuzitaj okuloj kvazaŭ kompleta stultulo. Li eĉ ne gratis sian kalvaĵon, kiel li ordinare faris en tiaj cirkonstancoj.

“Ne revadu, Onklo,” mia patrino diris, vekante lin. “La tumulto ĉesis antaŭ longe.”

Onklo Pan plurfoje rulis siajn okulojn kaj liaj lipoj tremetis nervoze. Fine li ekbabilis malkohere: “La novan dinastion mi ne komprenas, s’rino. Ŝajnis, ke la homoj okupiĝas nur per batalado. Ĉu vi povas diri al mi, s’rino, kiel mi forskuu la respondecojn de la Kamparana Sindikato? Mi nenion faris por ĝi, kaj mi ne povos fari ion. Mi ne utilas en la nova dinastio.”

Antaŭ ol mia patrino povis respondi, ni aŭdis hasten frapadon sur nia pordo. Nia gardhundo Lajbaŭ jelpadis furioze kontraŭ iun. Tuj regis mortsilento en la ĉambro. Al mi mankis kuraĝo respondi al la frapoj.

“Enlasu min, mi petas! Enlasu min, mi petas!” Voĉo vokis el ekstere, kaj ĝi sonis al niaj oreloj tute konata. “Enlasu min, mi petas! Enlasu min! Lajbaŭ disŝiras miajn vestaĵojn!”

“Rapide, Onklo Pan!” mia patrino diris tre haste, stariĝante. “Tio estas Onklo Pejfu!”

Onklo Pan kuregis al la pordo kaj tiris la riglilon kaj puŝmalfermis ĝin.

Onklo Pejfu saltadis kaj gestadis minace al Lajbaŭ, kiu bojadis sovaĝe kontraŭ lin. Vidante Onklon Pan, li suspiris malŝarĝige kaj kiel eble plej rapide englitis internen. Lajbaŭ estis forŝlosita. Sed li daŭrigis la bojetadon dum kelka tempo ekstere. Kiam silento restariĝis, Onklo Pejfu ĵetis sin sur brakseĝon kaj denove suspiris. Li ne kunportis vergon, sed liaj manoj ankoraŭ nervoze palpserĉis ion apud la kruro de l’ seĝo. Evidente li ne povis forgesi la kutimon, kvankam li ĉesis esti instruisto.

“Terure! Terure!” li murmuris, dum liaj okuloj delire larĝiĝis antaŭ ni.

“Mi ne komprenas tion! Mi nekomprenas tion!”

“Kio estas?” mia patrino demandis. “Oni diras, ke homoj batalas sur la ŝoseo. Ĉu denove ŝanĝiĝo de dinastio?”

“Mi ne scias. Mi ne scias,” Onklo Pejfu diris ripete. “Ili ne nur batalis sur la ŝoseo, sed ankaŭ eniris la urbeton por batali kontraŭ la junaj Komisaroj. Ili batis la Politikan Direktanton laŭvorte en gelatenaĵon. Ili mortigis lin tute. Kaj ili volis mortigi ankaŭ min, sed mi sukcesis forkuri en la konfuziĝo.”

“Kiuj ili estas?” Onklo Pan demandis malkviete. “Ĉu ili estas banditoj? Mi vidis ilin elsalti el la fosaĵoj por sursalti la gardistojn. Ili devas esti rabistoj, se juĝi laŭ la faritaĵo.”

“Ne, tute ne!” Onklo Pejfu respondis. “Ili estas homoj de Ŭang la Leono, kiujn dispelis la revoluciuloj. La intendanto de Ĉu Min, kiu eskapis, rekunigis ilin kaŝe kaj reorganizis ilian bandon. Ili venis, por liberigi Ĉu Min-on kaj Ŭang-on la Leono. Kaj ili sukcesis!”

“Ĉu la Politika Direktanto estis vere mortigita?” mia patrino demandis kun multa zorgo.

“Nu, ĉu mi tam diris al vi malveron? Ili trenis lin el lia oficejo sur la bazarejon. Mi estis tiam en la necesejo, s’rino. Dank’ al Dio, mi kutimas iri tien ĉiumatene. Kaj kiam mi jam sidiĝas sur la sidlokon, mi ne povas formoviĝi dum almenaŭ duonhoro. Vidu, s’rino, mi ŝatas legi poezion tiamaniere. Tio estas kutimaĉo, kompreneble. Sed mi ne povas malhelpi tion. Kutimiĝis, ĉu ne? Dank’ al Dio, pro tio ili maltrafis min. Mi vidis tra fenestro, kiel ili mortigis la Politikan Direktanton. Ho, estas terure, s’rino! La intendanto unue vangofrapis tien-reen. Poste Ĉu Min piedbatis lian ingvenon, kaj fine Ŭang la Leono fortranĉis lian kapon per glavego. Vi scias, kiel aspektas Ŭang la Leono, kiam li mortigas homon. Liaj okuloj elstaris, liaj dentoj kunpremiĝis, lia vizaĝo sangoruĝiĝis, kaj lia glavo trairis la kolon kiel razilo tra paperpeco. Por li, tio estis tiel facila kiel melontranĉado…”

“Sufiĉe! Sufiĉe! Onklo Pejfu, sufiĉe!” mia patrino tre haste interrompis lin kaj samtempe kovris la kapon per siaj manoj. “Kompatinda Politika Direktanto! Li estis tiel juna. Kiam li venis al ni tiun nokton, li aspektis ĝuste kiel knabo. Li ne pli aĝis ol mia filo…”

Onklo Pejfu fiksrigardis mian patrinon buŝaperte, tute konsternita pro la timigo de mia patrino. “Nu,s’rino, ĉu mi timigis vin? Tio estas vera historio, s’rino. Mi tion vidis nur unufoje en la vivo. Ĝi ankoraŭ nun ekaperas antaŭ miaj okuloj. Mi ne povas forgesi tion, kaj neniam povos.”

Onklo Pan interrompis lian monologon ner demando. “Kio pri nia Laŭ Liŭ? Ĉu ankaŭ li estis mortigita? Li iris al la urbeto hieraŭ vespere por komitatkunveno kaj ne revenis.”

“Ne. Mi pensas, ke ankaŭ li eskapis dum la konfuziĝo. Mi vidis lin forkuri tra la malantaŭa pordo de la oficejo, kiam la homoj de la intendanto inundis en la urbeton.”

“Ĉu ili ankoraŭ serĉas la revoluciulojn?” demandis Onklo Pan denove.

“Ne, ili foriris tuj post mortigo de la Politika Direktanto – mi ne scias, kien ili foriris. Ĉiuokaze,la urbeto estas jam malplena. Se paroli pri la Komisaroj, mi rememoras ion, Onklo Pan. Vi devas helpi min. Mi ne deziras porti denove tiun ĉi teruran revolucian uniformon. Mi ne deziras esti sekretario de iu ajn politika direktanto, eĉ se mi devos malsatmorti.”

Kaj li stariĝis. Ni ekrimarkis, ke li aspektas vere strange en la uniformo el griza nankeno. Li forrazis sian respektindan longan barbon, kiam li sekretariiĝis. Sed li aspektis tute ne juna, kun sia razita sulkokovrita mentono, ankaŭ ne neta, en la knabeca uniformo de la nova dinastio. Male, li estis kompatinda figuro, komikeca kaj groteska. Ŝajnis, ke ankaŭ li mem nun rimarkis tiun econ, ĉar li emfaze kaj celkonscie forgiris la jakon kaj ĵetis ĝin sur la teron kiel ĉifonon kaj diris al ĝi, “For! Mi ne plu deziras vin!” Poste li levis siajn okulojn kaj rigardis al Onklo Pan, dirante petege, “Mia kara olda amiko, donu al mi longan robon, mi petas! Mi mezuriĝas preskaŭ same kiel vi.”

“Ĉu vi certas, ke vi deziras longan robon?” Onklo Pan demandis, tute konsternita de tiu ago kaj konfuzita pro la vortoj. “Mi volas diri, ĉu mi povas doni al vi mian longan robon?”

“Kial? De kiu alia mi povas akiri robon? Mi vendis la mian por aĉeti tiun ĉi damnindan uniformon.” Li fingromontris la forĵetitan jakon, kiu kuŝis masigita antaŭ liaj piedoj kiel ĉifonaro.

“Ne miskomprenu min, Onklo Pejfu,” Onklo Pan klarigis. “Mi povas facile doni al vi mian robon. Mi simple celas:ĉu vi ne devas peti permeson de via Revolucia Ĉefsidejo por ŝanĝi vian revolucian uniformon al civilaj vestaloj?”

“Kian permeson? Ĉu mi ne diris al vi, ke mia estro la Politika Direktanto estis fridsange mortigita?”

“Mi scias,” Onklo Pan kapjesis. “Kion do vi planas fari? Ĉu vi vere serioze ne plu volas esti revolucia sekretario? Aŭ, pli simple, deziras ŝanĝi vian profesion?”

Onklo Pejfu diris, sovaĝe malfermante siajn okulojn, “Vi trafis, oldulo mia. Ĝuste por tio mi deziras la longan robon. Se Ĉu Min regajnos la potencon – kio ŝajnas tre probabla, laŭ la nunaj okazaĵoj – Mi provos restarigi mian lernejon. Instruado estas mia tutviva metio, vidu. Negrave kiu dinastio venas-iras, la infanoj devas edukiĝi. Cetere, ĉu vi povas trovi por mi belan betulvergon? Mi perdis mian malnovan vergon en la revoluciaĉo.”

“Mi ne povas trovi por vi betulvergon ĝuste nun,” Onklo Pan respondis.

“Sed unue mi havigos al vi longan robon, se vi vere decidiĝis rekomenci la instruadon. Ĝi estas mia Novjara vestaĵo. Mi esperas, ke vi taksos ĝin respektinda.”

Kaj li eniris sian ĉambron. Post momento li revenis kun la vestaĵo. Onklo Pejfu tuj surmetis ĝin. Ĝi adaptiĝis al li tre bone. Li rigardis antaŭe kaj malantaŭe kaj ŝajnis kontenta pri ĝi. Poste li malŝarĝige suspiris, kvazaŭ li finfine liberiĝus de koŝmaro, kaj fariĝis denove instruisto.

“Ĉu vi supozas, ke Ĉu Min permesos al mi instruistiĝi denove, kiam li regajnos la potencon? Vidu, mi devas perlabori miajn vivrimedojn, revolucio aŭ ne revolucio.”

“Mi ne scias,” Onklo Pan respondis.

“Eble jes, se mi ĝustatempe rekreskigos mian barbon. Mi certas, ke li ne trovos instruiston pli malmultekostan ol mi. Mi provos redukti iom la kotizon, se li insistos…”

Onklo Pan rigore silentadis, ĉar li sciis nenion pri edukado.

Posttagmeze, kiam ordo estis restarigita en la urbeto per la alveno de novaj revoluciaj gardistoj el la gubernia urbo, Pejfu reiris hejmen. En la momento de la foriro, li rememorigis al Onklo Pan, “Volu atenti pri bela betulvergo por mi, Onklo Pan. Mi eble bezonos ĝin baldaŭ.”

“Nu, mi provos,” Onklo Pan diris, rigardante konfuzite la malfortan figuron de la maljuna instruisto, malaperanta tra la vespera krepuskiĝo.

La postan tagon mankis matena nebulo. La suno disverŝis sian varmon malavarege, jukigante niajn dorsojn. Onklo Pan kondukis la junan bovinon sur la vilaĝan placon por sunumiĝi. Li opiniis, ke tion ŝi bezonas pli ol ion ajn alian:

ŝiaj belaj oraj haroj bezonis ĝin por brilglatigi, kaj ŝia koro bezonis la varmon por gajigi. Li ĉiam pensis, ke ŝi estas malgaja de kiam ŝia patrino estis ŝtelita la pasintan aŭtunon. Siamaniere ŝi aspektis tiel soleca kiel orfo. Kvankam Onklo Pan provis de tempo al tempo paroli al ŝi avece, tamen ŝi estis tro juna por kompreni lian lingvon.

Onklo Pan nun sidis apud ŝia flanko sub la suno, glatigante per sia manego ŝian flankon. Ĝuste kiam li intencis komenci ŝajnkonversacion kun ŝi, ŝi ekbatis per la kruro. Ŝi eksaltis pro timo, ĉar la gardhundoj ariĝis en la vilaĝofino kaj furioze bojadis kontraŭ grupo da homoj, ĉiuj armeuniformitaj.

Tiuj strangaj vizitantoj ektimigis ankaŭ nin. Ĉiuj portis pafilojn. Malsimile al la Kamparanaj Volontuloj, ili portis, krom netajn uniformojn, militistajn kaskedojn, sur kiuj aperis kiel insigno po desegnaĵo de martelo kaj serpo. Ni ne povis imagi, de kie ili venis. Nur kiam ili marŝis per soldata ritmo ĝis la mezo de la placo, ni ekkonstatis, ke ili devas esti la regulaj soldatoj el la gubernia urbo, kie troviĝis taĉmento de la Revolucia Armeo. Unu el ili, malaltstatura iom malfortika ulo kun pistolo en la zono, marŝis rekte al Onklo Pan kaj demandis:

“Onklo, volu diri al mi, kie loĝas Maŭmaŭ.”

Onklon Pan tute konsternis tiu abrupta demando, kaj lia mano senmovis sur la bovinflanko. Estis strange, ke tiu homo konas Maŭmaŭ-on, kiu neniam havis amikon ekster la vilaĝo. Kaj plej strange estis, ke la voĉo de tiu viro ŝajnis tiel konata. Sed Onklo Pan ne certis, kie li jam aŭdis ĝin. Li fiksrigardis tiun iom etan viron kun la pistolo, kiel idioto.

“Kial vi rigardadas min, olda Onklo?” la viro demandis. “Ĉu vi ne rekonas min? Via bela bovino devus memorigi vin pri mi.”

Onklo Pan trarigardis la vizaĝon de tiu viro. Subite li saltleviĝis kaj kriis surprizite: “Jen! Ĉu vi estas la falsa virino? Certe mi memoras vin!”

“Falsa virino mi ne estas – la transvestiĝo estis nur rimedo dum la periodo de blanka teroro,” la viro diris laŭte, kun pluraj emfazoj en la frazo.

“Mi estas reala viro.”

“Mi petas pardonon!” Onklo Pan pardonpetis plurfoje. “Vi estas revolucia oficiro. Mi memoras. Mi memoras. Vi revenigis al la vilaĝo Maŭmaŭ-on en la mateno de la dua tago de l’ Revolucia Dinastio. Mi memoras! Mi memoras!”

“Bone! Diru al mi, kie loĝas Maŭmaŭ.”

Onklo Pan subite paliĝis pro la vortoj, sentante ion misan pri la peto. Li hezitis, kaj komencis grati sian kalvan verton. “Nu, nu, mi… mi… ”

“Diru al mi tuj, mi petas! Vi devas scii, kie estas la dometo de Maŭmaŭ. Ĉu vi ne memoras tiun matenon,kiam mi transdonis al vi Maŭmaŭ-on? Vi respondecas pri li. Ni volas lin nun!” La voĉo de la viro estis minacema.

“Nu...nu…” Onklo Pan balbutis, okulumante la pistolon, sur kiun la viro metis sian manon. “Nu, mi ne scias, ĉu aŭ ne li estas hejme.”

“Konduku nin ĝis lia loko, mi vin petas!” la viro kriis.

“Nu bone, do,” Onklo Pan murmuris, preskaŭ ekplorante.

Nevolonte li moviĝis en la direkton de l’ dometo de Maŭmaŭ. La strangaj vizitantoj pezpaŝe sekvis lin.

Maŭmaŭ estis hejme, vigle preparante manĝaĵon por sia edzino en la kuirejo.

Dumlonge li ne elvenis, ĉar li devis atendi ĝis la manĝo estis bone kuirita.

Korvino estis graveda jam de pluraj monatoj kaj ŝia ventro estis rondega kiel malgranda monteto. Ŝi rifuzis fari iun laboron antaŭ la nasko. Ŝi diris, ke kia ajn fizika streĉo domaĝos la sanon de la bebo en ŝia utero, aŭ misfigurigos ĝin.

Ŝi diris, ke ŝi devas naski la plej sanan, tiel ke li fariĝu unuaranga terkulturisto – kaj ŝi estis neŝanceleble ceta, ke ĝi estos “li” kaj ne “ŝi”. Maŭmaŭ kredis ŝiajn cortojn, sekve li faris ĉion por ŝi, inkluzive de forpurigo de ŝia nokta fekaĵo. Kaj ŝi rifuzis manĝi malmolan nutraĵon. Do Maŭmaŭ persone devis certigi, ke ĉiu kuirita plado estas “tiel mola kiel kotono”,laŭ la esprimo de Korvino mem.

La oficiro senpacienciĝis, atendante en la ĉambrola elvenon de Maŭmaŭ.

Fine elĉerpiĝis lia pacienco kaj li kriis kolere: “Maŭmaŭ, ĉu vi planas eskapi?”

Tiuj vortoj timigis Korvinon. Ŝi konstatis ion ne en ordo kaj ke tiu oficiro ne estu ofendita aŭ eble li faros ion malagrablan al Maŭmaŭ. Do ŝi vokis en la kuirejon: “Maŭmaŭ, venu vidi ĉi sinjorojn! Mi ordonas al vi elveni! Ne ĝenu vin pri la manĝaĵo. Mi diras, ne ĝenu vin.”

“Jes, mia kara,” Maiimaŭ respondis el la interna ĉambro. Kaj post momento li aperis.

“Do jen vi estas!” la oficiro diris, proksimiĝante al li. “Ĉu vi rekonas min?”

Maŭmaŭ trarigardis lin kaj tuj komencis tremi. Li ja rekonis la oficiron, iam falsan virinon, kiun li batadis, kiu enkarcerigis lin tuj post kaptado de la urbeto far la Kamparana Volontula Brigado, kaj kiu minacis pendumi lin se iam denove li havus kontakton kun Ŭang la Leono. Tiuj vortoi estis ankoraŭ freŝaj en lia memoro. Maŭmaŭ estis jam tute kovrita de anaskarno. Lia tuta korpo tremis tiel forte kvazaŭ pro malario.

“Vi estas arestita,”la oficiro diris kviete.

Tuj kiam la vortoj estis prononcitaj, la aliaj soldatoj aliras al Maŭmaŭ kaj mankatenis lin.

“Pro kio? Pro kio? Via Moŝto?” Maŭmaŭ babilis histerie kiel lunatiko.

“Ĉu vi ne estas sekvanto de Ŭang la Leono?” la oficiro demandis lin.

“Mi estis. Sed mi neniel rilatas kun li nun.”

“Sed hieraŭ liaj sekvantoj kaŭzis tumulton kai mortigis la Politikan Direktanton. Ĉu vi ne estis informita pri tio?”

“Tute ne, via Moŝto. Tute ne, via Moŝto,” Maŭmaŭ emis plori. “Ĝuste tiam mi tremis en mia dometo, malantaŭ la serurita pordo. Mia edzino, Korvino, povas tion pruvi.”

“Tio ne estas mia afero; mi mem ne bezonas vian pruvon,” la oficiro diris.

“Vi mem klarigos ĝin en la Popola Kortumo de la gubemia urbo. Ni iru. Tio ĉi estas mia tasko.”

La soldatoj eltrenis Maŭmaŭ-on el la dometo per la mankatenoj.

Maŭmaŭ rifuzis moviĝi, kiel nevolonta porko, sed vane. Soldato batadis lian postaĵon per la kolbo de sia pafilo kaj kriis al li: “Perfidulo de via klaso! Kiel vi povas eviti la verdikton de via popoplo!”

Maŭmaŭ ne komprenis la vortojn, sed li sentis malprecize, ke li devos iri kun ili. Do finfine li rezignis pri la ideo rezisti kaj formoviĝis humile inter ili en la direkton de la ŝoseo kondukanta ĝis la gubernia urbo en la montaro. Sed kiam li estis transsaltonta mallarĝan fosaĵon, kiu disigis la vilaĝon de la ŝoseo, li revokis al Korvino: “Kara edzino! Iru rapide la kuirejon kaj kontrolu, ke la manĝaĵo ne brulumiĝis en la pato!” Poste li transiris la fosaĵon kaj malaperis el la vido en la nebulan malproksimecon.

La edzino de Maŭmaŭ, Korvino, staris sur sia sojlo, gapanta, silenta kiel ŝtono. Onklo Pan staris kelkajn metrojn for de ŝi kaj fiksrigardis idiote la senhoman ŝoseon.

“Kion signifas tio? Kion signifas tio?” Korvino subite rompis la silenton per demando al Onklo Pan, kun iom da kolero kaj surpriziĝo en la voĉo, “Kion ili faros al mia Maŭmaŭ?”

“Mi ne scias,S-ino Maŭmaŭ,” diris Onklo Pan ĝentile, per hezitema voĉo.

Tio estis la unua fojo, ke li epitetis “S-ino”. Ordinare li kutimis aludi al ŝi kiel “la manĝavida estrino de Maŭmaŭ”.

“Vi devus scii, Onklo. Vi devus scii!” Korvino kriis, plilaŭtigante sian voĉon pograde kun la fluado de ŝiaj vortoj. “Vi devas scii, ĉar unuavice vi senis ilin al mia dometo kaj duavice vi estas la Prezidanto aŭ io simila en tiu Sindikato – alivorte, vi estas speco de vilaĝestro en la… kiel ĝi nomiĝas? Ho, jes, en la Revolucia Dinastio. Kaj triavice… nu, ne… ĉiuokaze, vi devas scii!”

Onklo Pan estis tute konsternita de la vortinundo, kiu batis liajn timpanojn kiel tondro. Kaj dum ŝi parolis, ŝiaj okuloj elstaris, rondaj kiel pilkoj,kvazaŭ ŝi volus engluti lin vivantan. Lia maljuna vizaĝo paliĝis, kaj liaj lipoj komencis spasme tremeti. Post longa stuporo, el lia konvulsianta buŝo venis intermite kelkaj vortoj: “Sinjorino Maŭmaŭ, Sinjorino…Maŭ…maŭ…”

“Mi ne deziras, ke vi nomu min Sinjorino aŭ eĉ Damo!” Korvino interrompis lin subite. “Mi nur deziras, ke vi sciigu al mi klare kaj malkaŝe, pri kio temas.Vi revoluciuloj estas treege sekretemaj. Mi konas viajn morojn. Ne pensu, ke mi estas stulta!”

“Ne, vi ne estas stulta. Vi estas tre sprita, Sinjorino Maŭmaŭ…”

“Hm!” ŝi denove interrompis Onklon Pan, gestante per sia montrofingro rekte al la frunto de la olda oĉjo, “ne provu flati min. Diru al mi tuj la sekretojn de via revolucio!”

La vizaĝo de Onklo Pan blankiĝis kiel vakso. Li babilis nervoze, “Sinjorino Maŭmaŭ, vi devas lasi al mi okazon klarigi, se vi deziras scii, pri kio temas…”

“Bone! Bone!” Korvino interrompis ankoraŭfoje Onklo Pan, kun la manoj jam sur la koksoj. “Diru al mi la sekreton de via revolucio. Nu do, unu, du, tri…” Kaj ŝi okuladis lin kiel aglino.

“Sinjorino Maŭmaŭ,” Onklo Pan komencis laŭordone, “mi neniel rilatas kun la revoluciuloj. Sed mi supozas, ke ili kondukos Maŭmaŭ-on al la gubernia urbo por enketado eltrovi, ĉu li havas ian ligatecon kun la organizita tumulto hieraŭa. Vidu, li estis ano de la Ordkonserva Korpuso. Kaj bedaŭrinde ĝuste tiu Korpuso hieraŭ restarigis la perturbadon.”

“Komprenite,” Korvino kapjesis. “Kiom longe laŭ via opinio la enketado daŭros?”

La brovoj de Onklo Pan supreniris. “Eble dek tagojn aŭ duonmonaton, mi ne povas diri precize kiom. Vidu, oficialaj aferoj ĉiam plenumiĝas tre malrapide. En la malnova tempo, proceso daŭris eĉ tri jarojn!”

“Tiom!” Korvino kriis. Sed ŝiaj okuloj rigardadis senesprime al la malplena spaco antaŭ ŝi. Ŝi ion pripensadis. Subite ŝi ekploris, kriĉante, “Kiel mi povu vivi? Kiel mi povu vivi? Mi kutimiĝis al la manĝaĵo, kiun Maŭmaŭ kuiras por mi:mi tre kutimigis al lia servado, kiu estas ĉiam tiel akurata. Ho patrino mia, mi ne povas vivi sen li. Cetere, estas tiel malvarme dum la noktoj. Mi ne povas dormi sen li. Ho mia patrino kara, tiuj revoluciuloj nur volas min mortigi! Ne, ili deziras mortigi vian nepon!” Kaj ŝi komencis tenere palpi sian elstaran ventron. Post kelkaj minutoj,dum ŝi ankoraŭ kriĉadis kortuŝe, ŝi subite ekbatis la ventron en spasmo de frenezo.

“Sinjorino Maŭmaŭ, ne licas fari tion! Tio domaĝos al la bebo! Vi devas esti prudenta, Sinjorino Maŭmaŭ. Vi devas esti singarda, alie la bebo…”

Ekŝvitis Onklo Pan. Li estis panika kaj timplena.

“Mi deziras, ke ŝi mortu! Mi eĉ ne volas mem vivi! Ho, mia kara Maŭmaŭ! Ho, mia plej dolĉa Maŭmaŭ! Kiel mi povas vivi dum vi estas enkarcerigita!” Ŝi progresis de kriĉado al funebreca lamentado, kiu, ĉe tia virino, ordinare postulus tri aŭ kvar horojn por finiĝi. Onklo Pan fariĝis blanka kiel paperpeco, freneze gratante sian kapon. Sed neatendite Korvino paŭzis provizore dum la plorsingultado, kaj komencis forviŝi la ŝprucantajn larmojn per la rando de sia vestaĵo. Dume, ŝi murmuris ĝeme: “Onklo Pan, se vi deziras savi mian vivon kaj la vivon de mia bebo, vi devas iri tuj al la gubernia urbo kaj diri al la aŭtoritatuloj, ke Maŭmaŭ estas bonulo, la plej bona kamparano en la mondo. Tiam ili tuj liberigos lin. Ili kredas viajn vortojn, mi scias, ĉar vi estas ĉiuj kamaradoj. Vi foje savis Maŭmaŭ-on, kiam la revoluciuloj unue kondukis lin al vi por atesto. Vi devas iri tuj al la gubernia urbo, Onklo Pan. Vi estas la revolucia vilaĝestro, mi scias. Ne supozu, ke mi estas stulta.”

“Jes, mi iros, mi iros,” Onklo Pan diris kiel eble plej rapide, ne refutante eĉ unu el ŝiaj vortoj. “Sed vi devas ripozigi vin. Vi ne devas domaĝi al la bebo. Mi nepre faros mian plejeblon pledi por li!”

Li forlasis ŝin kun suspiro de malŝarĝiĝo.

Tranĉinte dutagan porcion da sojfaba kuko por nia juna bovino, Onklo Pan ekiris al la gubernia urbo posttagmeze. La tago estis kadukiĝa. La suno jam kliniĝis okcidenten. Mia patrino konsilis, ke li komencu la vojaĝon en la posta mateno, sed Onklo Pan insistis, ke li devas iri tuj. Li diris, ke post la arestiĝo de Maŭmaŭ li komencis imagi aferojn, ne nur pri li, sed ankaŭ pri lia edzino kaj la bebo en ŝia utero; kaj ke tiuj imagoj dolorigis lian maljunan koron, kvankam li ne sciis la kialon. Do li foriris, kunprenante ses panbulkojn kiel sian nutraĵon.

Li ne revenis la duan tagon. La trian tagon li ankoraŭ ne reaperis.

Korvino komencis senpacienciĝi kaj vizitis nin ĉiun trian noron. Ni rakontis kun gestoj kaj suspiroj, dum larmoj senĉese fluadis el ŝiaj ŝvelintaj okuloj, ke ŝi sonĝis teruraĵojn pri Maŭmaŭ, sonĝis ke Maŭmaŭ eskapis survoje kaj trovis ŝirmon ĉe juna vidvino loĝanta en la montetoj; ke la animon de Maŭmaŭ tuj kaptis tiu sorĉistino kaj li ne volis reveni al la vilaĝo; ke tiaj aferoj estis por Maŭmaŭ tute eblaj, kiu facile falus en la manojn de virinoj, precipe junaj vidvinoj, ĝuste kiel muso en la kroĉon de kato; kaj ke Maŭmaŭ forgesos ŝin tuj, kiam li estos ekster ŝia regkapablo. Ĉiufoje, kiam ŝi finis siajn sonĝrakontojn, ŝi ekplorsingultis kaj komencis lamenti sian malfavoran sorton. Kaj ŝi rifuzis ĉian konsoladon far mia patrino. Ŝi ankaŭ ne volis foriri. Ŝi nur sidadis en nia salono ĝis elĉerpiĝis ŝiaj larmoj kaj obtuziĝis ŝia voĉo. Tiam ŝi ekkrius, “Ha! mia patrino! Mia patrino kara! La bebo moviĝas denove en mia interno!” Poste ŝi subtenis sian ventron per ambaŭ manoj tre singardeme kaj marŝis hejmen, subtenata de mia patrino, por dormi.

La kvaran tagon, posttagmeze, Korvino restadis en nia salono ankoraŭ tri horojn, lamentante pri sia trista sorto kaj plendante pri la malvarma temperaturo dum la nokto, kiu sendormigis ŝin ĝis la tagiĝo. Tiam, post alia kutima ekplorado kiel kulmino de la vizito, ŝi ŝanceliĝis hejmen, subtenante la uteron per la manoj. Tuj kiam ŝi malaperis, trema maljunulo enŝteliĝis per paŝoj kaŝiĝemaj. Tio estis Onklo Pan. Li aspektis pli maldika kaj liajn okulojn ĉirkaŭringis nigro. Videble li estis sendorma dum tiuj noktoj.

“Onklo Pan! Do vi revenis! Vi devis enveni antaŭ unu momento. Korvino ĵus foriris,” mia patrino diris.

“Jes, mi vidis sin hejmeniri,” Onklo Pan diris.

“Ĉu vi ne sciigis al ŝi la novaĵon pri Maŭmaŭ?”

“Ne. Efektive, mi kaŝis min malantaŭ acero ĝis ŝi foriris.”

“Kial? Mi vin ne komprenas.”

“Mi aŭdis sian lamentadon, kiam mi unue proksimiĝis al la pordo. Mi ne povis tion toleri, ĉar ŝi rompas al mi la maljunan koron. Do mi evitis ŝin kaj forkuris ĝis la arbo. Mankas al mi kuraĝo por fronti ŝin, s’rino.”

“Kion vi celas? Vi neniel mistraktis ŝin?”

“Sed mi montris al la soldatoj ŝian dometon, kie Maŭmaŭ estis arestita.”

“Sed ili ĉiuokaze trovus la dometon de Maŭmaŭ. Cetere, vi ne sciis, ke ili arestos Maŭmaŭ-on.”

“Tiamaniere mi ne pensas, s’rino.” Onklo Pan provis aperigi sekan rideton por malseverigi sian kontraŭdiron de mia patrino. Sed la rideto aspektis kiel timiga grimaco. “Mi ne pensas tiamaniere, s’rino. Mi estas simplanima terkulturisto, do mi pensas pri la aferoj tre simplanime…” Subite lia voĉo ekhaltis kaj li mallevis sian kapon.

“Kio ĝenas vin. Onklo Pan?” mia patrino demandis surprizite. “Vi aspektas tiel febla. Ĉu vi malsatas?” Poste ŝi vokis en la kuirejon: “'Alan! Kuiru bovlon da varmaj nudeloj por Onklo Pan! Li malsatas.”

“Ne, s’rino,” Onklo Pan haltigis ŝin per voĉo tremanta. “Mi ne malsatas, s’rino, kvankam mi nenion manĝis jam de kelka tempo…” Li paŭzis. Post iom da tempo, per mallaŭta voĉo, li daŭrigis, “S’rino, Maŭmaŭ estas mortinta!”

“Mortinta!” mia patrino kriis, terurite.

“Tio estas malgaja historio, s’rino. Mi tion neatendis. Vi scias, ke Maŭmaŭ estis arestita de la falsa virino, kiun li serioze batadis post nia prirabado kaj kiun li kondukis ĝis la ĉefsidejo de sia Ordkonserva Korpuso por torturado. Li tre timis tiun falsan virinon, s’rino, mi scias, ĉar tiu persono estas revolucia spiono kaj foje minacis pendumi Maŭmaŭ-on vivantan, se iam denove li agus kontraŭ revolucio. Do Maŭmaŭ iĝis terure nervoza survoje al la gubernia urbo, pensante ke oni torturos lin por informoj,kiujn li neniom havis, kaj poste pendumos lin. Unu el la soldatoj,kiujn mi renkontis, sciigis al mi, ke Maŭmaŭ tremegis la tutan vojon pro timo. Kiam ili proksimiĝis al la urbo, Maŭmaŭ ne plu havis forton por paŝi. Poste ili trenis lin perforte al la urbopordo. Ĝuste kiam ili transiris la ponton super la akvofosaĵo, Maŭmaŭ subite ĵetis sin en la akvon sube. La akvo estas tre profunda tie, s’rino, vi scias.”

“Ĉu oni ne eltiris lin!”

“Ili tion faris. Sed senutile, ĉar Maŭmaŭ estis jam mortinta. Liajn manojn kunligis la katenoj, do li ne povis barakti. Li enfalis la akvon kiel ŝtono, tiel diris al mi la soldato.”

“Ĉu vi certas, ke la historio estas vera?” La okuloj de mia patrino dilatiĝis pro hororo.

“Absolute vera, s’rino, ĉar mi vidis Maŭmaŭ-on per propraj okuloj. Tio estas terura vidaĵo, mi certigas vin. Lian kadavron oni elmontris sur la teramaso nemalproksime de la urbopordo. Ĝi estis ŝvelinta, pli ol ĉe mortinto pro hidropso. Kompatinda Maŭmaŭ, neniu ĝenis sin pri li. Li estis tute forgesita de la mondo. La revoluciuloj estas tre okupataj. Ĉiuj soldatoj okupiĝis pri militmanovroj. Kiam mi iris al la Gubernia Registaro kaj petis ĉerkon por entombigi Maŭmaŭ-on, oni diris, ke al ili mankas tempo por tio en la momento.

Mi diris, ke tio ne estas justa al povrulo kiel Maŭmaŭ. Oni diris, ke helpi oni ne povas, ĉar la dekstruloj (dekstruloj:Dum 1924-1927, la ĉina popolo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la Unuan Enlandan Revolucian Militon, dank’ al la subteno de la laboristoj kaj kamparanoj kaj la kunlaboro inter Kuomintango (ĉina burĝa partio) kaj la Komunista Partio, la revolucia armeo venke frakasis la fortojn de reakciaj militlordoj. Tamen en 1927 la dekstruloj de Kuomintango estrata de Ĉiang Kajŝek (1887-1975), en koluzio kun fremdaj imperiistoj kaj la enlandaj bienuloj kaj kompradoroj, perfidis la revolucion kaj masakris komunistojn, laboristojn kaj kamparanojn. Tio kaŭzis la malsukceson de la granda revolucio.) disigis sin de la revolucia potenco en la Provinca Ĉefurbo kaj komencas ofensivojn kontraŭ revolucio en diversaj lokoj; ke tiu reakcia movado ŝajnis disvastiĝi en tiun ĉi regionon ĉar ili estis tre potencaj, subtenataj tiel de fremdaj potencoj kiel de riĉaj bienuloj; kaj ke oni estas terure okupata starigante defendon en la regiono. Unuvorte, s’rino, oni rifuzis doni ĉerkon aŭ sendi homojn por enterigi Maŭmaŭ-on. Do mi devis mem entombigi lin sen ĉerko. Lia kadavro estis terure peza. Mi ne povis kredi, ke li estis unu el niaj vilaĝanoj, unu el niaj frataj terkulturistoj. Sed ĉion rakontis liaj malnetaj vestaĵoj. Kompatinda Maŭmaŭ neniam portis novan vestaĵon, de kiam li edziĝis al Korvino, kiel vi scias, s’rino.”

Mia patrino restadis silenta, trarigardante la fenestron, kie pluraj paseroj ĉirpis kaj luktis kiel kutime pri la nutraĵo. Onklo Pan metis sian kapon inter la manojn kaj ekgratis furioze per la fingroj. Alan tiumomente elvenis el la kuirejo, tenante per la manoj bovlon da varmegaj nudeloj, de kiuj la vaporo spiralis en la aeron kiel drako. Onklo Pan diris per malalta tamen peza voĉo, “Dankon, Alan, sed mi nenion volas manĝi. Mi ne malsatas.”

“Ja manĝu iom, Onklo. Mi kuiris tion laŭ mia plejeblo,”Alan diris, kiel plenkreskulo. Ŝi pasigis lastatempe la pliparton de sia tempo kun Laŭ Liu, kaj lernis konduti en la domo kiel gasto prefere ol domano. Vidante la nerespondemon de Onklo Pan, ŝi aldonis, “Bonvolu ja manĝi iom, Onklo. Mi eble ne plu havos okazon kuiri por vi, kiel vi ankaŭ eble ne plu havos okazon gustumi mian kuiraĵon. La aferoj en la mondo estas ŝanĝiĝantaj tiel terure rapide!” kaj ŝi surtabligis la pladon kaj poste remalaperis en la kuirejon.

Mia patrino eksaltis pro la vortoj kaj turnis sian rigardon de la fenestro ĝis la malnova konata manĝotablo. “La aferoj ŝangiĝas terure rapide, efektive!”

ŝi monologis. Poste, sinturnante al Onklo Pan, ŝi aldonis, “Volu manĝi ion, Onklo, alie vi elĉerpigos.”

“Mi ne povas, s’rino,” Onklo Pan diris, levante sian kapon. “La kadavro de Maŭmaŭ daŭre hantas mian fantazion. Estas strange, vere tre strange. Tuj kiam mi fermas la okulojn, mi vidas Maŭmaŭ-on.”

“Vi forgesos pri tio post iom da tempo. Ne necesos al ni multe da tempo por forgesi mortinton.”

“Multajn terkulturistojn mi forgesis, sed ŝajnas al mi, ke mi neniam forgesos Maŭmaŭ-on, kiu mortis tiel terurmaniere, kaj kiun mi entombigis per miaj propraj manoj. Sciu, s’rino, kiam mi fosis la tombon, miaj manoi tremis kiel folioj en ŝtormo.”

“Oj…” Mia patrino eĥis penseme.

Post momenta silento, Onklo Pan rekomencis, per infaneca tono, kun artefarita infaneca rideto, “S’rino, ŝajnas al mi, ke mi devus reiri al mia naska vilaĝo en la Nordo. Pri ĝi mi pensis dum tiuj ĉi tagoj.”

Mia patrino eksaltis, dum ŝiaj okuloj subite sovaĝiĝis fikse al Onklo Pan, kaj demandis, “Kio igas vin pensi pri tio? Vi neniam antaŭe pensis pri via militŝirita naskiĝloko.”

“Multaj aferoj pensigas min pri tio nun, s’rino.”

“Ĉu mi rajtas aŭdi pri ili?” Mia patrino nervoziĝis.

“Morto, unuavice. Kiam mi estis juna, mi tute ne pensis pri morto,sed nun jes. Mi volis entombigi proksime al miaj prauloj,s’rino. Kaj Korvino, duavice. Neeble, ke mi frontu ŝin. Se mi sciigos al ŝi la novaĵon, ŝi eble sin transdonos al frenezeco kaj batos forte sian ventron, kiel ŝi ordinare faras en tiaj cirkonstancoj, tiel ke ŝi okazigu trofruan naskiĝon de ŝia bebo. Ŝi devas havi sanan, bonan bebon por daŭrigi la familian linion de Maŭmaŭ. Nur tion postlasis kompatinda Maŭmaŭ en tiu ĉi mondo. Mi ne tolerus vidi, ke ĝi estus domaĝita.”

“Sed tio ĉi estas via hejmo, Onklo.” Mia patrino fingromontris al la tero.

“Vi helpis konstrui la familion. Sen vi ĝi ne plu estus familio.”

“Mi scias, s’rino. Sed ĉio estas jam tiel ŝanĝiĝinta. La vilaĝo nun ŝajnas al mi fremda. Ankaŭ la urbeto. Eĉ Alan…”

“Mi komprenas, kion vi celas diri,” mia patrino interrompis lin. “Sed ni estas samaj. Ŝanĝiĝas nur la gejunuloj. Baldaŭ ni ne plu havos rilatojn kun ili.

Ni apartenas al la malnova tempo, vidu. Junĉi baldaŭ ricevos sian dividendon, mi supozas. Tiam ni emeritiĝos. Ni fermos niajn orelojn kaj okulojn al la nuna mondo.”

“Sed mi estas soleca maljunulo, s’rino. Emeritiĝi mi ne povas.”

“Vi havos la junan bovinon por distri vin. Ŝi naskos al vi nepojn kaj nepinojn. Ŝia familio plene okupos vian tempon.”

“Jes, eble vi pravas, s’rino. Sed la cirkonstancoj estas jam tiel ŝangiĝintaj!” Onklo Pan peze suspiris. Liaj maljunaj okuloj malheliĝis kaj svagiĝis kaj obtuziĝis. Li rigardadis senvide tra la fenestro al la arboj kaj la pretera ŝoseo kaj la ondiĝantaj montetoj preter la ŝoseo. Poste li rekomencis per revema voĉo, kvazaŭ li parolus al si, “Kiam mi alproksimigis la vilaĝon survoje de la gubernia urbo, mi apenaŭ rekonis la konatan vidaĵon de la brilaj tegoloj, la sabloŝtonaj muroj de niaj dometoj kaj la blua ĉielo super la vilaĝa placo, kie antaŭe sonoradis la ora voĉo de Laŭ Liŭ. Mi nur sentis ion frostigan pri la vilaĝo, ion malhelan kaj nubecan pendantan super la tegmentoj, kaj ion similan al la ŝvelinta kadavro de Maŭmaŭ turantan antaŭ miaj okuloj.”

“Tio estas nur momenta vizio kaŭzita de la morto de Maŭmaŭ,” mia patrino klarigis. “Ne plu pensu pri ĝi, Onklo. Provu pensi pri io alia, ekzemple pri via bela bovino. Provu pensi pri la tago kiam, ĉar ĉiuj ni maljunuloj emeritiĝis kun granda dividendo, vi kaj la juna bovino kaj ties infanoj faros nenion krom dancadi sur la verdaj montetoj…”

“Sonas agrable, s’rino. Sed diru al mi:ĉu vi certas, ke vi donos al mi la bovinon?”

“Vidu, ŝi estas via bovino. Ŝi estis ĉiam via bovino. Vi vidis ŝian enmondiĝon, vi vartis ŝin kaj kondukis ŝin al la nuna kondiĉo. Ŝi estas via! Ŝi estas nepre via!”

“Ĉu tion vi vere intencas?”

“Kompreneble mi intencas tion. Al kiu ŝi apartenu, laŭ via opinio? Kiam vi estis for, ŝi ne volis eĉ snufi la manĝaĵon, kiun mi donis al ŝi. Ŝi rekonas nur unu personon en la mondo, nome vin.”

“Dankon, s’rino. Mi retenos la bovinon. Ŝi estos la kunulino de mia maljunaĝo. Ŝi memorigos al mi la fekundan teron, sur kiu mi laboris, la verdan rizmaron, kiun mi plantis, la orajn ondojn da tritiko, kiun mi semis. S’rino, al mi plaĉas pensi pri tiaj aferoj. Ili varmigas kaj ridetigas mian maljunan koron…” Subite lia voĉo rompiĝis. Sennomaj larmoj verŝiĝis el liaj deliraj nigraringaj maljunaj okuloj.

“Ho, Onklo Pan! Onklo Pan! Vi estas tro laca. Vi bezonas ripozon.” Mia patrino kuris al li kaj helpis lin stariĝi de sur la malalta benko, sur kiu li sidis. Poste ŝi signis, ke mi alproksimiĝu. Ni subtenis lin ĝis lia ĉambro kaj kuŝigis lin sur lian liton. Onklo Pan estis tiel malforta, kiel maljuna malsanulo.

Sed li plorsingultis spasme kiel infano.

Kiam ni revenis al la salono mia patrino murmuris, kun emocio kaj tristo, “Vere li estas maljuna. Mi neniam pensis pri tio. La tempo forflugas rapidege! Li ja estas maljuna. Ni ĉiuj maljunigas!”

La postan tagon Onklo Pan ne aperis por matenmanĝo. Ni supozis lin tro laca por leviĝi. Mia patrino avertis Alan-on, ke ŝi ne veku lin kaj perturbu lin ĉar li bezonis pli da dormo. Sed kiam la suno moviĝis preskaŭ ĝis la zenito, Onklo Pan ankoraŭ ne aperis en la domo. Mia patrino komencis scivoliĝi. Do ni iris al lia ĉambro. Je nia surprizo, li tie ne estis. Ni pensis, ke eble li estas en la apuda ĉambro, manĝiganta la bovinon. Do ni iris al la bovinejo. Ankaŭ ĝi estis malplena. La bovino estis for.

Mia patrino staris meze de la ĉambro, klopodante elpensi, kio okazis.

“Ĉu eble li kondukis la bovinon al la paŝtejo? Ne! En la valo estas neniom da herbo ĉisezone.”

Heziteme mia patrino reeniris la ĉambron de Onklo Pan. Ŝi flamigis alumeton kaj fajrigis la olean lampon sur la tablo apud la lito, ĉar estis malhele en la ĉambro. Tie, sur la tablo, ni trovis strion da papero surskribitan per kelkaj malnetaj ideogramoj. Ili estis laŭ la manskribo de Onklo Pan, tre infanaspektaj kaj senstilaj. Kaj ĉar Onklo Pan neniam lernis sufiĉe multajn vortojn por sin esprimi, tial la frazoj ankaŭ legiĝis tre krude.

S’rino, – Mi tute ne povis dormi la pasintan nokton. Ĉiam denove aperis antaŭ miajn okulojn Maŭmaŭ kaj la lamentado de lia edzino sonoradis en miaj oreloj. Mi ne fartas bone, s’rino. Mi pensas pri mia naskiĝloko en la Nordo, pri miaj gepatroj kaj ties tomboj, kiuj certe restis neprizorgitaj de kiam mi estis for. Mi decidis komenci morgaŭ la hejmenvojaĝon antaŭ la tagiĝo kun mia filino la bovino, kiun vi promesis doni al mi. Mi bedaŭras, s’rino. Mi kore bedaŭras. Mi deziras al vi bonan sanon, ke Junĉi ricevos la grandan dividendon kaj viaj filoj fariĝos gravuloj. Kaj mian amon al Alan, s’rino.

Via servisto,
Maljuna Pan.

Mia patrino ekkuris kvazaŭ freneza en la salonon kaj restis staranta apud la fenestro, konsternite, kun la paperstrio en la mano. Longe ŝi silentadis, rigardante la malnetajn senformajn ideogramojn. Tiam subite ŝi vokis en la kuirejon: “Alan! Onklo Pan sendas al vi sian amon.” Sed respondo ne aŭdiĝis.

Atendinte kelkajn minutojn ŝi vokis denove, per multe pli laŭta voĉo: “Alan! Onklo Pan sendas al vi sian amon!” Ankoraŭfoje nenia respondo aŭdiĝis. Alan lastatempe ekkutimis viziti Laŭ Liŭ-on. Ili jam freneze enamiĝis. Al ŝi ne plaĉis resti hejme. Kiam ajn prezentiĝis okazo, ŝi iris kuiri aŭ fliki por la Vickomisaro de Propagando.

“Eble ŝi iris la dometon de l’ rakontisto, panjo,” mi diris, ankoraŭ aludante al Laŭ Liŭ laŭ ties antaŭa profesio.

“Tion mi supozis,” mia patrino diris kviete, dum ŝiaj okuloj iĝis malhelaj kaj vitrecaj. Kaj ŝi lasis fail la etenditan manon, kaj forfalis la letereto kaj velis milde sur la plankon.

Ŝiaj okuloj sekvis la paperpecon, kaj kiam ĝi surteriĝis ŝi fiksis sian rigardon al ĝi, kvazaŭ ĝi estus io fremda. Poste ŝi levis subite sian kanon kaj elpuŝis krion de histeria ridado. Ties eĥo sonoradis en la ĉambro kiel tintegilo.

Longan tempon ĝi ŝvebis en la aero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.