La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MONTARA VILAĜOAŭtoro: Yeh Chun-Chan |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam la vetero tie estis bela, en la valo ĉiam estis kanto, ĉu frumatene, ĉu posttagmeze. Eĉ tiam, kiam kantis neniu, ŝajnis ke la kanto tie restadis, ne dezirante foriri. La ondoformaj montoj kvazaw muro enfermis la aeron, kiu portis la kanton, tiel ke ĝi ne povis foriri. Tio estis melodio komenciĝanta jene:
Aju, aju, aj-aju, aj-aju, aj-jo-ho-ho…
Kiu ĉiam finiĝis per la sama rekantaĵo:
Ĉi flava ter’ printempe’ donis rizon,
Kaj en aŭtun’ sojfabojn kaj batatojn.
Kanto stulta ĝi estis, sed al la homoj plaĉis kanti ĝin dumlabore. Kiam ili komencis, ĝi elvokis el diversaj direktoj multnombrajn eĥojn. Komence tiuj travibris malharmonie la aeron, sed baldaŭ kunfluiĝis je grandioza ĥoro. Kaj poste ununura eĥo aŭdiĝis. Pli kaj pli laŭtiĝadis la ĥoro, ĝis fine ĝi subite ĉesis, posttrenante tra la aero feblan noton, kiu sonis lulkante. Tiu iom post iom formortadis, kvazaŭ endormiĝus la infaneto. Signifis la trankvilo tagmezon aŭ proksiman sunsubiron. Tiam la multaj terkulturistoj, aspektantaj formike en la valo, elmoviĝis de siaj kampoj kaj enviciĝis sur la riverborda vojeto, kiu servis ankaŭ kiel ŝoseo etendiĝanta apud la akvofluo ĝis, unudirekte, la malproksima horizontokaj, alidirekte, la densa arbaro. La kamparanoj, apogante ŝultre sarkilojn kaj fosilojn, marŝis per malhastaj paŝoj al la arbamaso. Malaperis en ĝin la unua, postela dua, poste la tria... kaj fine la lasta. Ili moviĝis kvazaŭ longa serpento, kiu volviĝas en arbaron sen ia postsigno, aŭ kvazaŭ strio de vespera fumo, kiu malaperas tuj, kiam ĝi ektuŝas la malhelan foliaron de l’ antikvaj plantaĵoj.
Tiuj arboj, kiujn ni nomis tremoloj kaj kverkoj kaj aceroj, ĉirkaŭis grandan placon kaj formis ekranon, tra kiu ni povis vidi la eksteran mondon, la riveron, la montojn kaj la ŝoseon. Iom malantaŭe sur la placo staris proksimume dudek dometoj,konstruitaj el ligno kaj ŝtonoj. Ili estis tiel malnovaj kiel la montoj, kiel la ĉielo, kiel la ĉiamridetantaj blankaj nuboj; tiel malnovaj, ke neniu povis diveni ilian aĝon. La lignaj pordoj kaj ŝtonaj muroj aspekte neniel inter si diferencis, ĉar ĉiuj senkoloriĝis pro la varmo kaj la malvarmo, la vento kaj la frosto. Al ili kontrastis sole la tegolaj tegmentoj, kiuj estis peĉe nigraj. Kuntuŝante ili aspektis kiel ondarserio pendanta de la ĉielo. La avo plej maljuna en la vilaĝo kutimis diri, ke ĉiam ili aspektis tiel, kaj ke ili ĉiam ankoraŭ aspektos tiel negrave kiu dinastio alveniskai kiu imperiestro foriris.
Ĉiuj pordoj malfermiĝis al la placo, kiu estis malmola kaj ebena, kiel moderna tenisejo. Tie ni kutimis draŝi nian grenon kaj rizon somere, kunveni por babili malfruposttagmeze, sidi por aŭskulti nian vilaĝan rakontiston vespere, kaj gapi sencele al la steloj kaj Arĝenta Rivero (Arĝenta Rivero:Ĉina nomo de la Lakta Vojo) en someromezaj noktoj.
Dekstre sur la placo, kie ĝi malvastiĝis, staris la sola konstruaĵo iom impona, la templo de niaj prauloj (templo de prauloj:Komuna preĝejo de sama klano en la malnova Ĉinio, kie oni kultis la komunajn praulojn). Tegoloj ĝiaj estis glaceaj kaj verdaj,kaj ofte blindumis niajn okulojn. Helegaj estis iliai rebriloj en la sunlumo. Oni diris, ke la rebriloj kondukas ĝis la Ĉielo kaj kiel ŝoseo ebligas al niaj prauloj reveni al ni dum festivaloj kaj por ricevi niajn oferaĵojn kaj omaĝon. Maldekstre de la vilaĝo, preskaŭ en la arbaro apud la vojeto, loĝis en ŝtona kiosko nia Terodio (Terodio:Loka dio adorata de kamparanoj) kaj lia grasa, pliaĝiĝinta edzino. Li estis mandareno milda. Li sidadis la tutan tempon, kun la pintiĝintaj fingroj de siaj molaj manoj ripozantaj sur liaj genuoj; apudis lin la edzino sammaniere, kun patrineca rideto sur la vizaĝo. Sed ambaŭ estis tre okupataj. Ne nur nian terkulturadon ili prizorgis, sed ankaŭ nian bonfarton kaj niajn plugbovinojn. Tiel servinte nin dum kelkaj jaroj,tiu ĉi dio kaj lia edzino emeritiĝus senpensie, kiel la estroj de grandaj urboj, kaj poste irus en la Ĉielon por fariĝi sanktuloj, por ĉiam liberaj de reenkarniĝo, de rea vivado en nia trista mondo. Nia aktuala Terodio estis laŭdire unu el niaj praavoj, kiu estintis klerulo kaj virtulo. Ĉiutage en la malfrua posttagmezo kutimis iri tien iu familio por bruligi al li incensaĵon (bruligi incensaĵon: En la malnova Ĉinio oni kutimis bruligi linian incensajon en kulto al Dio, Budho aŭ prauloj) en granda fera ujo, kiu staris sur ŝtona tablo tutproksime sub la altaro.
En la malproksimo preter nia vilaĝo la rivero fluis malhaste okcidenten.
Ĝian tutan amplekson ni ne povis vidi pro la arboj sur la taluso. Sed la akvon ni ja povis vidi. La tutan tempon ĝi brilis en la sunlumo. Kiam venteto ĝian supraĵon krispigis, la ondetoj kutimis ekbrili kiel steloj al ni ridetantaj kaj palpebrumantaj tra la truetoj inter verdaj folioj. Ĝuste tiam, samkiel en multaj aliaj tagoj, mi forlasis la vilaĝon kaj marŝis laŭ la ŝoseo deklivanta malabrupte ĝis la rivero, por rigardi nian bovinon. Supren de la bordo etendiĝis larĝa strio pasteja. Ĉiuj niaj plugbovinoj Kaj bovidoj kaj bovoj troviĝis tie, kapobatante unu alian aŭ petolante hundide. Apud la herbejo etendigis sabla strando, larĝa proksimume kvaronmejlon. En la sunlumo la sablo ekbrilis kiel oraj greneroj. Transe troviĝis la rivereto, ĉiam trankvila kaj travidebla. Al mi plaĉis ĝin agiti per miaj nudaj piedoj, kaj hodiaŭ mi iris por tion fari refoje. La subtila sablo sur la fundo kirliĝis supren kvazaŭ fumspiralo, kiam mi svingis unu el miaj piedoj,nebuligante la klaran akvon. Kaj murmuris la akvo,unue laŭte kaj poste mallaŭte. Sed la gracia fluado baldaŭ rulpremis la sablon kaj klarigis la ŝaŭman flakon. Poste kvietiĝis denove kiam mi elpaŝis el la akvo, kaj la sekiĝantaj sableroj ridetis pro la sunlumo. Kaj stultigite mi restis staranta apud la rivereto. Fino mankis al ĝi. Tiel longa akvofluado!
“Ĝi estas la plej longa rivero en la mondo,” diris unu tagon Onklo Pan, kiam en la paŝtejo li brosadis nian plugbovinon. “Ĝi estas milojn kaj milojn da mejloj longa, pli longa ol ĉiuj ŝoseoj kune de nia lando.”
“Kiel ĝi povas esti tiel longa?” mi demandis.
“Nur imagu, tra kiom da mejloj oni devas marŝi ĝis la Arĝenta Rivero. La rivero komencas flui ekde la Arĝenta Rivero, komprenite?”
“Do kio estas la Arĝenta Rivero, Onklo?”
“Ĝi estas la rivero en la Ĉielo,” li diris, ankoraŭ brosante la flankon de l’ bovino, kiu ekpiedbatis, kiam la broso ektuŝis ĝiajn mamojn.” Cetere, al tiu ĉiela rivero mankas fino.”
Pri tiuj vortoj mi pensis, fikse rigrdante sur miaj nudaj piedoj la sablerojn ankoraŭ ekbrilantajn en la sunlumo. Poste mi levis la kapon kaj rigardis orienten laŭ la rivero. Neniu fino, efektive. Kaj mi aŭdis muĝi la bovinon, base kaj peze. Tio estis bovino nia. Ŝi rigardis reveme alidirekten. Tia ŝi ofte estis: muĝanta senkaŭze; rigardanta malprecize la akvon ritme fluantan okcidenten, tage kaj nokte, ĉiam laŭ sia trankvila maniero. Do ankaŭ tiudirekte mi trovis nenion novan, krom ke la fluo iom kurbiĝis ĉirkaŭ terason antaŭ la vilaĝo. Sed aliflanke de tio ĝi plufluadis, rekte ĝis la malproksima horizonto. Tamen, de la kurbiĝo aŭdiĝis kanto. Eble nia bovino erare supozis tion muĝo de virbovo.
Tial ĝi aspektis tiel malsprita.
Haj-ho, haj-ho, lololo, haj, lolo, haj-lo,
Hoho, hu, haj-ho, hu, haj-haj-ho, lo-lo-lo…
Tio estis sensenca unisono ekkantita de kulioj sur la sabla strando tie ĉirkaŭ la kurbiĝo. Mi ne sclis, kial ili volis ĝin zumi. Ĝi sonis tiel stulte. Pezajn ŝarĝojn ili portis sur siaj dorsoj,kun kurbigitaj kapoj. Plandante laŭ la vojo kondukanta al la antikva murhava urbeto supre sur la plataĵo sub duoncirklo da montetoj, ili ĉantis senĉese tiujn sonojn unusilabajn, kvazaŭ por emfazis iajn pezajn paŝojn. La urbeto, krom multnombrajn butikojn kaj domojn, havis de la okcidenta ekstremaĵo grandan budhisman templon, antaŭ kiu troviĝis granda placo por akcepti adorantojn en tagoj festivalaj. La butikoj aĉetis de “La Urbego”, proksimume tricent liojn laŭ flue de la rivero, plej diversajn aferojn, kaj vendis ilin al la vilaĝanoj. La komercaĵoj estis alportitaj sur bambuaj flosoj.
Ĉiutage flosistoj trenis kontraŭflue flosflotetojn. Ill restadis ĉe la kurbiĝo dum duontago aŭ nokto. Dum la kulioj elflosigis la kargojn, la flosistoj ripozis. Sur la teraso estis areto de restoracioj kaj te-trinkejoj, kaj eĉ butiko de barbiro. La flosistoj, brunigitaj de suno kaj vento, kutimis sidi kiel alilandanoj, trinkante sian teon kaj rigardante la kuliojn, kiuj zumadis la sensencan kanton. Foje ili alridetis ilin infane. Foje ili provis dum tiu mallonga ripozperiodo sin pli elegantigi, razigante siajn vilajn mentonojn aŭ plenŝampuigante siajn polvokovritajn kapojn en la sentegmenta butiko de la barbiro.
Kiam la flosoj estis malŝarĝitaj; la flosistoj plu trenis ilin kontraŭflue laŭlonge de la sabla strando, al la urbetoj malproksime en la oriento, por kolekti lokajn produktaĵojn por “La Urbego” laŭflue de la rivero. Tiam kutimis kanti ankaŭ ili, kiel la kuliaj portistoj, sed multe pli malĝojan melodion. La vento super la rivero diluadis la laŭtecon de iliaj voĉoj, tiel ke la kantado iĝis malforta kaj sekve melankolia. Cetere, kiam ili ekvojaĝis kontraŭflue, tiam estis ordinare malfruposttagmeze aŭ eĉ vesperkrepuske, tiel ke iliaj ombroj sur la sablo aspektis terure maldikaj, malfortaj kiel ilia kantado, kaj iel ili eĉ aspektis fantomecaj kaj tristaj.
Jen mi vidis floton trenata kontraŭflue. Gargais la akvo, dum la flosoj pli kaj pli proksimiĝis miadirekten. Nia bovino sekvis ilin per siaj stultaj okuloj, dum ŝiaj oreloj streciĝis al la kantado de l’ flosistoj. Eble denove ŝi erare supozis la kanton muĝo de bovo. Subite la unisono paŭzis. La floto jam atingis mian proksimecon, dum mi rigardadis nian bovinon.
“Paŝtisto maldiligenta,” diris unu el la viroj al mi, “via bovino sonĝas pri sia lito, sia varma lito kun la bovo. Kaj jen vi ankoraŭ nenionfaradas!”
La parolinto, fortika nigreĉulo, ekridegis, kaj tio sonis iom strange ĉe la trankvila rivero. Poste aldonis alia flosisto, “Iru hejmen, knabo. La bovino sopiras sian stalon.” Kaj li ĵetis sur la sablon manplenon da arakidoj, ke mi ilin levu. Poste ili forplandadis. Ili kutimis ion lasi sur la strando por la lokaj bovinpaŝtistoj, kredante ke la bonvolo tiel akirita alportos nokte al ili feliĉajn sonĝojn. Ilia sola distrebleco sur la soleca rivero estis sonĝi bele.
Po unu mi levis la arakidojn, kaj poste rigardis la okcidentajn montojn. La ŝvelinta sangoruĝa suno ŝvebis tuj super la pinarboj surmontaj. De la marĉecaj rizkampoj sube en la valo supreniradis nebulo, kiu plivastiĝadis dum pli kaj pli noktiĝis la vespero. Iom post iom ĝi ascendis en la ĉielon kaj paligis la sunon, kiu malrapide sinkis malantaŭ la arbojn. Kaj post la kompleta malapero de la suno, la okcidentaj montoj iĝis nuraj makuloj da diluita inko en la vespera pejzaĝo de klasika ĉian pentraĵo.
Mi kondukis mian bovinon per la ŝnureto, kiu trapasis ŝian molan nazooston. Kviete ŝi sekvis min hejmen. Ni marŝis malhaste laŭ la bordo.
Enironte la arbojn, kiuj staris ambaŭflanke de l’ enirejo al nia vilaĝo, mi lastfoje ekrigardis la floton. Ĝin jam tute englutis la rivera nebulo. Nur la sensenca kantado de l’ flosistoj ankoraŭ treniĝis feble tra la densa vespera aero.
Kaj mi eniris la vilaĝon. La vivo tie ĵus komenciĝis, kiam la ekstera mondo estis ekdormonta. Ĉiuj terkulturistoj jam revenis de sia laboro kaj kuniĝadis sur la placo. La maljunuloj fajrigis siajn longajn pipojn, dum la junuloj malstriktigadis siajn zonojn kaj bate forigis la kampopolvon desur siaj kiteloj. Kalvverta Maŭmaŭ estis staranta sur ŝtonego apud la muro kaj rakontis verve, kiel li salutis, kiel perfekta sinjoro, Korvinon, la plej aĝan el la naŭ filinoj de l’ vinfaristo de la najbara vilaĝo, kiam li renkontis sin survoje al la urbeto. Korvino estis giganta knabino kun granda buŝo, ridinde etaj okuloj, kaj paro da piedegoj, kiuj aspektis preskaŭ kvadrataj. Maŭmaŭ estis orfo kaj nun kamplaboristo sen propra terposedaĵo. Li kutimis diri, ke li estas freneze enamiĝinta al tiu knabino, ke li nepre edzinigos ŝin, ke ŝi estus ideala edzino, kiel ankaŭ elstara kamplaboristo, kaj ke neniu en la vilaĝo rajtas ŝin amindumi sen lia permeso.
“Ĉu vi estas certa, ke vi povos gajni ŝian koron?” demandis Benĉin, nia taoisma pastro. Benĉin ĉiam restis “maljuna fraŭlo”, kvankam li sclis skribi kaj legi kaj eĉ alpreĝi fantomojn. Nenion da tero li posedis, kaj li estis skelete maldika, kaj lia dorso estis ĝiba, kaj liaj okuloj estis miopaj. Sekve neniu knabino en la ĉirkaŭaĵo volis edziniĝi al li. Sed ial Maŭmaŭ rigardis lin kiel potencialan rivalon, kaj tion neniu komprenis.
“Mi havas fortan volon, sciu,” diris Maŭmaŭ. “Fortvolulo ĉiam kapablas. ”
“Jes, kaj ankaŭ via kalvaĵo brila estas allogaĵo,” komentis nia pastro kun sensenca subridaĉo.
Hahaha! Ĉiuj apudstarantoj eligis ondon da ridado. Onklo Pan estis sin apoganta al oldega ulmo. Strangan kutimon li havis, nome ke kiam li ekridis li kutimis ĵeti malantaen sian kapon. Ĉifoje li frapis sian maljunan kapon al la arbo. Tio elvokis novan rideksplodon.
“Sufiĉe! Sinjoroj, sufiĉe!” krlis Laŭ Liŭ, nia rakontisto. Li elportis el sia dometo tambureton kaj kastanjetojn, tripiedon kaj bastoneton (tambureto, kastanjetoj, tripiedo, bastoneto: Instrumentoj uzataj en prezentado de populara loka rakont-kanta arto). “Iru manĝi, sinjoroj. Mi devos komenci tuj post la manĝo kaj atendi neniun, ĉu gubernatoron, ĉu bienulon. Kaj neniam mi rakonton ripetas.”
Lia aserto estis serioza kaj prava. Neniam li ripetis rakonton. Neniu vilaĝano volis perdi la fadenon de liaj rakontoj.
La homamaso disiĝis en la dometojn.
Ni sidis sur benkoj antaŭ malalta tablo meze de nia vivoĉambro, kelkajn futojn for de la praŭla altaro (praŭla altaro: Sankta ejo en hejmo, kie oni por preĝi metis statueton de Dio aŭ Budho aŭ honortabuleton de prauloj). El la kuirejo Alan alportis grandan poton plenan de nudeloj miksitaj kun legomoj kaj batatoj kaj cepoj. Kiam ŝi metis ĝin sur la tablomezon, tuj leviĝis varmega vaporo kaj densiĝis ĉirkaŭ la vegetalolea lampo. Ni ne povis dum iom da tempo vidi la vizaĝon unu de l’ alia, do ni trankvile atendis. Kiam la vaporo fine disiris, mia patrino kulerege dispartigis la stufaĵon en niajn bovlojn. Denove ni atendis ĝis ĉiu havis sian porcion. Sed atendi Alan ne povis. Ĉiam ŝi estis la plej malsata, ĉar ŝi laboris la tutan tagon, jen en la kuirejo, jen en la legomĝardeno. Do ŝi tuj komencis alsuĉi la fluidan manĝaĵon, sible bruante. “Rapida manĝado damaĝas la palaton,” diris al ŝi mia patrino. Sed mi sclis, ke ŝi celis diri, ke estas malbonetikete se knabino tiel manĝas. Tre kviete manĝis Onklo Pan, kvazaŭ li gustumus la manĝaĵon nur per la langopinto, dum lia kapo pendis melankolie. Lin rigardante, la mildaspektan, mia patrino ridetis. Ŝajnis, ke ŝi rememoras ion, sed ne volas ĝin diri rekte. Ŝi rigardis por vidi, kiel rapide Onklo Pan povis finmanĝi sian porcion.
“Ĉu vi estas laca, Onklo Pan?” demandis mia patrino finfine, ankoraŭ ridetante.
“Iom, ne tro,” Onklo Pan respondis, paŭtigante siajn lipojn, sed la kapon li ne levis.
“Do kial ne varmigi vin per taso da vino?” mia patrino sugestis, aparte emfazante la lastajn tri vortojn.
Tuj Onklo Pan levis la kapon kaj ridetegis. “Tre bona ideo!” li diris. “Tio eĉ ne venis al mi en la kapon!” Mi sclis, ke tio estas mensogo. Ĉiun vesperon li kutimis trinki tason da vino dum la manĝo, kaj ĉiufoje li diris, ke tio ne venis al li en la kapon. Efektive, verdan tason oni ĉiam metis ĉe lia servico por la vespera manĝo.
Li iris al vico de vinvazoj starantaj sub la altaro de l’ prauloj,demetis la kovrilon de vazo novemalfermita, kaj ĉerpis plenan tason da vino per kupra ĉerpilo. La likvaĵo estis hejmfarita. Ĉiun aŭtunon post la rikolto ni petis la vinfariston de l’ najbara vilaĝo distili por ni el hordeo kelkajn vazojn da vino. Kaj tion konsumis nur Onklo Pan. Li kutimis diri fierce, ke sen la “eliksiro vigliga” li ne estus restinta tiel longe ĉe ni.
Origine li ne estis ano de nia familio, eĉ ne ano de nia vilaĝo. Li venis el la Nordo, antaŭ tre multaj jaroj, kiam mi estis tre eta. Tiam du rivalaj militlordoj batalis en lia provinco, kaj krome tropleniĝis la Flava Rivero (Flava Rivero: La dua granda rivero en Ĉinio, 5464 km. longa, de okcidente orienten trapasanta nordajn provincojn kaj enfluanta en la maron Bohaj), inundante ĉiujn farmbienojn. Li venis al nia vilaĝo kun aro da fuĝantoj survoje al “La Urbego”, kie li esperis iĝi riksa kulio. Subite li malsaniĝis kaj postrestis. Mia patro kondukis lin al sia hejmo, kaj flegis lin mia patrino ĝis li resaniĝis. Poste li ŝanĝis sian intencon, kaj volis resti ĉe ni, kultivante niajn ses akreojn da tero.
Li diris, ke eble li ne fariĝis bona rikŝa kulio, ĉar li naskiĝis kamparano. Li amis nian teron kaj la bovinon, kiu plugis la teron. Belan bovinon ni havis. Do mia patrino permesis, ke li restu, kaj donis al li la ĉambron apud la bovinstalo.
Li sends sin tre bone, dormante apud la bovino. Kaj neniam plu li pensis reiri.
Nun li tenis la tason kontraŭ la lumon de l’ olelampo. Fajro tuj descendis sur la vinon, ardigante per kurioza verdeca flamo. Onklo Pan ĝin rigardis kontemple dum iom da tempo. Poste li subite blovestingis ĝin, kaj peze trinketis el la taso, kaj poste suspiris malŝarĝige. Speco de karmezino komencis disvastiĝi sur liaj sulketaj vangoj.
Li komencis paroli. El lia buŝo fluis vortoj kiel rojo el dekliva valo. Kaj li multfoje emfazis siajn vortojn dum la rakontado, samkiel rojo karambolas kun kelkaj ŝtonoj dum sia fluado. Kaj por ilustri siajn priskribojn li faris diversajn gestojn, kiuj malsamis ĉiuvespere. Li aŭdis, ke tiu aŭ tiu kamparano en malproksimega vilaĝo kaptis vivantan lutron, ke li ligis ĝin piede al la tenilo de sia sarkilo, kaj ke la ruza besto sukcesis ronĝe dispecigi la ŝnureton, kaj fine eskapis komplete, multe seniluzligante kaj mirigante la stultan kamparanon. Li ankaŭ vidis urbanon aĉeti leporon de vaganta ĉasisto kontraŭ amasego da arĝentaj moneroj. “Tio kostis minimume ducent kvindek tri monerojn, sufiĉe por vivteni min dum duona vivo.” Li emfazis la nombrojn aparte, kvazaŭ li mem kalkulus la monon. Kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Mia patrino diradis, “Ĉu vere? Ĉu vere?”
“Mi neniam en mia vivo mensogis, sinjorino,” li diris firme. “Tio estas reala, kiel Maŭmaŭ kaj mi.”
Kaj nerimarkinte ni finis la tutan stufaĵon, ne sciante, kiom da tempo ni pasigis.
Tiam Alan stariĝis kaj volis forpreni la manĝlaron. Sed haltigis ŝin mia patrino, dirante, “Mi faros tion. Pretigu por iri al la placo. Viaj lipoj estas iom tro gras-kovritaj kaj via nazo briletas.” Alan ruĝiĝis, sed aspektis feliĉa. Ŝi estis lojala aŭskultanto de Laŭ Liŭ, kaj plorus se ŝi malfruus unu minuton. Ŝi rapidis en la kuirejon, kun la maldika harplektaĵo pendanta sur ŝian dorson. Post momento ŝi revenis. Ŝi estis lavinta la vizaĝon kaj enbrosinta iom da oleo en sian hararon, tiel ke nun ĝi brilis glate en la duonlumo de l’ oleolampo. Mia patrino senkomente ekrigardis ŝian novan aspekton, sed ekridetis kviete je ŝia vanteco, ĉar en la mallumo neniu aprezos ŝian hararon glacean.
Ni eliris triope, Onklo Pan, Alan kaj mi. Kiam ni transiris la sojlon, mia patrino avertis al Alan, dirante, “Ne ploru pro la rakontoj, alie vi denove spertos koŝmarojn”. ”Jes, panjo,” respondis Alan distrite. Ni tro impetis trovi lokon proksiman al nia rakontisto, tiel ke ni povus klare aŭdi la diversspecajn melodiojn kaj voĉojn, laŭ kiuj Laŭ Liŭ disvolvis siajn historiojn.
Elverŝiĝis niaj vilaĝanoj el la dometoj kaj kuniĝis ĉirkaŭ Laŭ Liŭ en duoncirklo, allasante al li spacon proksimume tri metrojn diametre, en kiu li moviĝu, ĉar li havis kutimon strangan: al li plaĉis ĉirkaŭpaŝi sian tambur-tripiedon, kiam li rakontis per senornama dialogo. Li sidiĝis nur tiam, kiam li kantis verse. Ni eksidis en la malantaŭa vico, ĉar ni alvenis malfruete:
Onklo Pan meze, mi maldekstre de li kaj Alan dekstre. Apud mi sidis Onjo Krizantemo. Ŝi estis intima amiko de mia patrino kaj min kaj Alanon tre amis, ĉar ŝi mem malhavis infanojn. Ankaŭ ni tre amis ŝin, ĉar ŝi aspektis tre agrable.
Kvankam proksimume tridekjara, ŝi aspektis kvazaŭ dekokjara. Kiam ŝi parolis, sur ŝiaj lipoj ĉiam vidiĝis mola kaj aminda rideto.
La maljunuloj fajrigis siajn longajn pipojn. La tabako en la ingoj palpebrumis nervoze al la steloj surĉielaj, kvazaŭ ili sekrete interŝanĝus aman konversacion. Ĉi signaloj altiris nian tutan atenton. Ŝajne ĉiuj volis malkovri la ĉifron, laŭ kiu ili esprimis sian amon; kaj oni do iĝis mistere atentemaj kaj silentaj. Ĝuste kiam ni atingis tiun staton, jen Laŭ Liŭ subite frapis sian tamburon kaj klakigis la du duonojn de sia kastanjeto ligitajn per ŝnureto inter la dikfingro kaj polmo de lia dekstra mano. Murmuradis plu la tamburo dum minimume dek minutoj, returnante nian atenton de la steloj al la rakontisto.
Poste la tamburado abrupte ĉesis. Laŭ Liŭ, influite de sia stranga kutimo, komencis ĉirkaŭpaŝi sian tambur-tripiedon, ĉar li intencis fari al sia rakonto la enkondukon, kiu ordinare estis proza.
“Kleraj sinjoroj kaj graciaj sinjorinoj,” li diris (efek-tive neniu el ni estis klera krom li mem kaj eble Benĉin, nia taoisma pastro, sed li ĉiam ĝentilumis tiel), “la historio, kiun ĉi-vespere rakontos via humila servanto estas tutnova, tiel nova, ke via servanto ankoraŭ ne trovis por ĝi taŭgan titolon. Sed kiom gravas titolo se interesas la enhavo? Ĝi havas originon plej signifoplenan. Bonvolu ne ekscitiĝi, kiam mi scligos al vi la fonton. Kiam mi promenadis supren-suben sur la pitoreskaj Montetoj de Tri Diabloj, serĉante inspiron por nova historio, neatendite mi renkontis maljunan vagantan monaĥon, kiu, laŭ la opinio de via humila servanto, certe venis el Tibeto, ĉar li portis grandegan flavan ornaton similantan al kulvualo, kaj paron da longaj botoj. Li sidadis sub oldega kaŝtanarbo, kontemplante vipuron ĉirkaŭ tri metrojn longan, kiu serpentumis antaŭ li sed ne aŭdacis alproksimiĝial liaj piedoj. Tuj via humila servanto konstatis, ke li nepre estas sankta homo. Kiel rakontisto via humila servanto ĉiam entuziasmis pri revelacioj de la perantoj de l’ Dia Potenco pri justeco kaj maljusteco sur la tero. Sekve via humila servanto alproksimiĝis al tiu sankta homo, serĉante historion, kiu servus por informi niajn mensojn; kaj klarigis al li ke, en jena antikva Ĉinio nia, rakontisto estas ne nur almozulo,sed ankaŭ homo alte moralema. Dum kelka tempo li rigardadis min per siaj penetraj okuloj,kaj poste diris subite, ‘Sidiĝu, junulo. Mi scias, ke vi intencas bone. Mi donos al vi rakonton’. Jen ĝi.”
Paŭzis lia voĉo kaj ĝin anstataŭis la murmurado de lia tamburo, kiu pli kaj pli laŭtigis ĝis fine ĝi sonis kvazaŭ malproksima tondro aŭguranta pluvetadon.
Jam formortis la ekbrilanta tabako en la pipoj, kvazaŭ nubamaso premadus desupre. Nin rekondukis al la realeco nur la spuro de falanta stelo, kiu ekfulmis horizonten antaŭ ni. Mi rektigis mian dorson kaj ekrigardis al Onjo Krizantemo.
Ŝi streĉe rigardis al Laŭ Liŭ per siaj brilantaj malhelaj okuloj, ĉe kiuj ŝajnis koncentriĝi la energio kaj viveco de sia tuta korpo. Laŭ Liŭ komplete surprizis nin, subite kuŝigante la bastoneton sur la tamburon, kio okazigis mildan sonoron, kiu ondece disradliĝis.Kaj li sidiĝis sur la seĝon, tenante nesondeblan silenton.
La kvieteco tamen estis nur paŭzo.
Mi, la humila, nomiĝis pro la majaj floroj,
Rekarnigitaj unu matenon rosan en klerula familio;
Loĝanta apudrojete kun kvin salikoj plorantaj,
Al mi estis instruitaj klasikaĵoj, poezio, brodado…
Tio ne plu estis la voĉo de Laŭ Liŭ, sed eleganta soprano. El la lipoj de nia rakontisto elsaltis la vortoj kvazaŭ ĉeno da perloj sinsekve falantaj sur antikvan lakitan pleton, leĝere, fragile, ruliĝante per eĥo sonora. Pro ili vibris la aero kaj la vibrado trafis niajn orelojn potence kaj harmonie. La placon tiel senmovigis la kantado, ke la aŭskultantoj ŝajnis nenio alia ol senvivaj ombroj,kaj la nokto ŝajnis konsisti el nura luno vualita de muziknebuleto kaj svaga nuanco de melankolio. La rakonto estis tragedio.
La protagonisto,Majaj Floroj, estis terure trompita de sentaŭgulo, al kiu ŝi bedaŭrinde enamiĝis pasie. La junulo estis bela kaj lerta kaj bone konis la peozion. Sed siajn talentojn li ne bone uzis. Kiam li estis knabo, li amikiĝis kun malbonuloj. Anstataŭ provi la Imperian Ekzamenon (Imperia Ekzameno:Ekde la 6-a jarcento en la feŭdaj dinastioj de Ĉinio oni okazigis diversgradajn ekzamenojn por selekti ŝtatoficistojn. Tiu ĉi sistemo daŭris preskaŭ 14 jarcentojn kaj estis abolita en 1905), li pasigis la tempon verkante serenadojn kaj sorĉis multajn bonajn knabinojn per siaj rimaĵoj. La plej nova estis nur la plej bedaŭrinda viktimo, ĉar li ne nur senkompate forlasis ŝin, sed ankaŭ restigis en ŝia koro impreson plej belan tamen falsan, kiun ŝi ne povis forgesi kaj kiu turmentis ŝin tage kaj nokte.
“Nun mi volas atentigi vin pri du aferoj laŭ la deziro de la sanktulo.” Nia rakontisto subite sonorigis la tamburon, kaj ĉesis la ruliĝantaj perloj. “Unue, la junulon fuŝis malbona societo. Due, la knabino tro facile donis sian amon; alivorte, ŝi tro senpacienciĝis!”
“Sed kiu scias, ke la viro estis sentaŭgulo?” Onjo Krizantemo murmuris al si, suspirante. “La viroj estas malbonemaj!” ŝi konkludis. Kaj poste ŝi elprenis mantukon kaj purigis sian nazon kaj sekigis siajn okulojn. Kiel ĉiuj ĉeestantaj virinoj kaj knabinoj,ŝi ne povis ne larmi pro la malfeliĉo de sia sekso.
Laŭ Liŭ vere estis majstra rakontisto – fakto, pri kiu ofte insistadis mia patrino, kiu bone konis lian historion. Sian arton li lernis tra malfacilaĵoj kaj superhomai suferoj. Lia patro estis sentera kamparano, kiu ne povis nutri lin kaj devis sendi lin al monaĥejo por esti laika monaĥo. La abato instruis al li legadon kaj ĉantadon de budhanaj psalmoj. Li estis dotita de bona voĉo kaj nature progresis en la ĉantado. Sed kiam li konis sufiĉe da ideogramoj por mem legi, li esploris malnovajn romanojn kaj legendecajn dramojn anstataŭ sanktajn librojn. Iun tagon la abato trovis kaŝita sub lia lito lian literaturan kolekton. La religiulo piedbatis lian postaĵon kaj senvorte indikis, ke li foriru. Li ne naskiĝis por liberiĝi de l’ mondecaj emocioj. Certe, se li restintus, li estus fariĝinta tre maltaŭga monaĥo. Efektive, emfazis mia patrino, li havis multajn konceptojn romantikajn. Ekzemple, li iam provis esti in-simulanto en teatra trupo, sed malsukcesis plaĉi al ties estro. Nur tiam, kiam li hazarde renkontis vagantan kantiston, li lernis disvolvi rakontojn tenore, falsete kaj soprane. Kaj, estante jam junulo, li revenis al la vilaĝo kiel sukcesa rakontisto.
Li plezurigis niajn vilaĝanojn ĝis kliniĝis okcidenten la luno aŭ la roso ekformiĝis. Multaj virinoj kutimis hejmeniri malsekokule. Ĉiam venis mia patrino por alvoki Alan-on kaj min antaŭ ol la rakonto atingis sian finon, ĉar la fino ordinare estis trista. Efektive Laŭ Liŭ estis sentimentalulo, kiu bone rakontis nur tragediojn. Sed ĉi-vespere mia patrino alvenis iom malfrue. Laŭ
Liŭ, kompletigante la historion de l’ frua vivo de Majaj Floroj,jam ekvoĉis tristece. Alan profunde plorsingultis, kaj apenaŭ kapablis levi sian kapon.
Mia patrino klinigis malantaŭen la kapon de Alan, suprenturnante ŝian vizaĝon. En siaj okuloj spegulis larmoj stellumon. Ankoraŭ skuis ŝin plorsingultoj. Sen la forta tenado far mia patrino, ŝi estus falinta teren.
“Stultulino!” diris mia patrino riproĉe, “kiel vi povas toleri la ĉiuvesperan elspezon de larmoj?”
Alan ne respondis, sed plu skuiĝis plorsingulte.
Mia patrino helpis ŝin stariĝi, kaj aldonis, “Se vi daŭrigos la ploradon, mi ne permesos, ke vi revenu ĉi tien morgaŭ vespere. La rakonto estas nur rakonto. Vi ne devus ĝin tiom kredi.”
“Sed la larmoplena kantado kaj lamentado de Laŭ Liu estas realaj,” komentis Onklo Pan, simpatie al Alan.
“Ha, pro tio vi permesis, ke ŝi restu tiel longe ĉi tie!” mia patrino diris. “Vi devis antaŭ longe sendi ŝin al la lito.”
Onklo Pan nenion diris plu, sed pendigis sian kapon. Alan viŝis per la maniko siajn okulojn por sekigi la larmojn kaj malvolonte marŝis antaŭ mia patrino al la domo. Dum ni hejmeniris, mia patrino demandis al mi per mallaŭta voĉo, “Kiam Alan komencis plorsingulti?”
“Mi ne scias,” mi diris. “Eble kiam Majaj Floroj ekpensis pri sinmortigo post sia amseniluzligo.”
“Denove sinmortigo?”
“Jes, tamen ĉifoje laŭ alia maniero.”
“Morgaŭ vespere vi ambaŭ devos resti hejme,” mia patrino diris per voĉo jam pli laŭta, por ke Alan povu aŭdi. “Tiuj sinmortigoj malbone efikas al via dormado.”
Sed la morgaŭon, tuj post la vespermanĝo, Onklo Pan denove kondukis nin ĝis la placo. Mia patrino ne kontraŭstaris. Lavinte la manĝilaron, ŝi eĉ venis mem por esti kun ni. La rakonto estis la dua parto de la antaŭa – ĝi estis triparta. Mia patrino sidis apud Onjo Krizantemo. Onjo daŭre komentadis flustre al mia patrino,” La viroj estas malbonemaj! La viroj estas malbonemaj!”
“Sed Laŭ Liu estas agrabla viro,” diris mia patrino al ŝi.
“Nu, iom tro ineca kaj malforta,” Onjo Krizantemo flustris malemfaze.
“Ĉu ne plaĉas al vi tia tipo?” reflustris mia patrino. “Nu…” Onjo Krizantemo ne povis kompletigi la frazon.
Intertempe Laŭ Liu daŭrigis sian rakonton, jen tenore kiam li rolis la sentaŭgulon, jen soprane kiam li parolis laŭ la protagonisto. La du voĉoj sonis kvazaŭ el du tute malsimilaj personoj. Efektive en niaj mensoj ne plu ekzistis Laŭ Liu, sed du rolantoj:unu ina, kvieta, bela kaj sentiments, l' alia vira, lerta, malboneca kaj danĝere belaspekta. Kontraŭ tiu ĉi magio, ĉiu familio en nia vilaĝo donis al li cent ĝinojn (ĝino: Pezunuo de Ĉinio. 1 ĝino=1/2 kilogramo) da rizo por periodo, tiel ke li povu daŭre disvolvi rakontojn sen zorgoj pri sia vivteno. Kaj feliĉe la rikolto ĉi-jare estis bona.
Kvankamla bienulo Ĉu Min, kiu loĝis en la urbeto, forprenis grandan pocentajon kiel terlupagon, tamen niaj vilaĝanoj povis ankoraŭ ŝpari sufiĉe da greno por tion ebligi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.