La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  

MONTARA VILAĜO

Aŭtoro: Yeh Chun-Chan

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

Alan estis soleca junulino, tiel soleca kiel Onklo Pan. Sed ŝi ne devenis de loko tiel malproksima kiel Norda Ĉinio. Ŝi devenis de vilaĝo en distanco de pli of dek lioj (lio: Ĉina mezurunuo, eagala je duona kilometro). Tamen ŝi estis soleca, ĉar ŝiaj parencoj estis ĉiuj mortintaj. Antaŭ tiom longe ili mortis, ke ŝi apenaŭ povis memori ilin. Ŝia patro estis malriĉa kamparano, kaj, kiel la plimultaj kampuloj liaspecaj, finis laŭ neatendita maniero sian vivon dum jaro de sekego. Dum tuta somero ne pluvis. La rizo en la kampoj estis cindrigita. Do okazis granda malabundeco, kiun la homoj poste rememoris kiel “la grandan nutromankon”. Tute ne troviĝis rizo en la ĉirkaŭaĵo.

Sed en la urbeto troviĝis stokego, tenata de Ĉu Min, la plej riĉa bienulo de la regiono. Li disdonis ĝin al la suferantaj terkulturistoj interŝanĝe kontraŭ ilia tero. En la daŭro de kelkaj semajnoj li ekposedis Ĉiujn rizkampojn de la regiono. Tiam subite ekfalis iom da pluvo. Ĝi estis pluvo bela, kiu revivigis la tutan mortan teron. La patro de Alan iris al sia iama kampo kaj provis planti iom da sojfaboj. “Vi ne rajtas labori ĉi tie!” diris la nova luanto de Ĉu Min, fortika malhela junulo, kiu sukcesis akiri pecon da tero ĉar li proponis pli bonajn kondiĉojn. “Ĝi jam apartenas aapartenas al la bienulo Ĉu Min.”

“Ĝi ja estas mia!” diris la patro de Alan. “Mi prilaboris ĝin dum la tuta vivo!”

“Idioto, Ĉu vi ne memoras, ke vi interŝanĝis ĝin kontraŭ tricent ĝinoj da rizo? Ĉu vi ne scias, ke mi subskribis kontrakton kun Ĉu Min por tiu ĉi kampo?” la junulo insultis lin.

“Kiel vi aŭdacas! Jen mia tero!... mi heredis ĝin de mia patro.”

Sen unu plia vorto li vangofrapis per sia manego la junan terkulturiston.

La junulo ne cedis. Tigre li alsaltis la atakinton, per granda pugno batadante ties kapon. La patro de Alan estis tiam jam iom maljuna. Li ne povis elteni la interbatiĝon kaj falkuŝiĝis sur la teron, kiun li pretendis sia pro uzkutimo. Lia nazo sangis kvazaŭ du rojoj kaj el lia buŝo sputiĝis sango. Post tri tagoj li mortis. Lia edzino, timigite de l’ malluma sentera estonteco, pendumis sin en la posta vespero. Alan estis tiam nur trijara.

Alan estis infano bela. Mia patrino trovis ŝin sidanta stultece sur la sojlo de l’ dometo, kiam ŝi iris proponi kontribuon por aĉeti ĉerkojn al la mortinta duopo.Tuj ŝi sentis allogiĝon al ŝi kaj kondukis ŝin al sia hejmo. Por laŭleĝigi ŝin kiel familianon, mia patrino organizes malgrandan tefeston por la olduloj de nia vilaĝo, anoncante ke mia pliaĝa frato estas fianĉigita al ŝi kiel ŝia fianĉo kiam li plenkreskiĝos. Sed laŭ la kutimo ŝi devis esti servistino antaŭ ol ŝi formale edziniĝus. Kiam ŝi estis kvinjara, ŝi komencis plenumi hejmajn taskojn sub instruo de mia patrino. Dum la kreskado ŝi vere aspektis kiel belulino. Mia patrino vartis ŝin kvazaŭ filinon, esperanteke ŝi iam fariĝos kapabla dommastrino, kompetenta posteulo en la domo, tiel ke ŝi mem povu senĝene emeritiĝi, kiam ŝi estos maljuna. Ŝi ne permesis, ke Alan faru penan laboron ekster la domo, por ke ŝia belo ne estu damaĝita. Kaj tian dorlotadon al servistino mia patrino povis permesi al ŝi, ĉar ni jam ne dependis de la tero. Mia patro, estinte malriĉa instruisto en la foirurbo, jam trovis postenon de sekretario en firmao de la nova, prospera kotonkomerco, en la metropola “Granda Urbo” malsupre de la rivero. Li ricevis salajron pli bonan, ol li povus kiel instruisto.

Unue Alan ne sclis, ke ŝi devas esti servistino ĝis ŝi fariĝos la edzino de mia frato. Sed iom post iom ekkomprenante la homajn aferojn, ŝi komencis konstati sian situacion kaj senti ion malĝustan pri sia destino. Ŝi foje iĝis pensema kaj malfeliĉa, precipe kiam okazis la Aŭtunmeza Festo (Aŭtunmeza Festo: La 15-a de la oka monato laŭ la luna kalendaro, tradicia festo de Ĉinio.),dum kiu la junuloj iris por viziti kun donacoj siajn malproksimajn parencojn en aliaj vilaĝoj. Kompreneble Alan lokon por viziti ne havis.

Tiu tago estis denove Aŭtunmeza Festo. Matene ŝi aspektis tre pale. Ŝiaj okuloj estis ŝvelintaj. Ŝajnis, ke ŝi ne dormis bone la antaŭan nokton. Efektive mi poste eksclis, ke la antaŭan vesperon ŝi iris al la tombejo en la montaro malantaŭ la vilaĝo, por plori apud la freŝa tombo de alia servistino, kiu lastatempe mortis pro variolo. Ŝi tre bone estis koninta ŝin, kaj ili ofte kunestadis, parolante pri sia soleco kaj lamentante pri sia malfacila sorto. Sed tion mia patrino ne sclis. Ŝi supozis, ke Alan estas simple tristhumora pro pensado pri la gaja festo, ĉar mankas al ŝi parencoj viziteblaj. Ŝi donis al ŝi liberan tagon, kaj diris, ke mi akompanu ŝin.

Ni ne sclis, kiel festi la festivalon. Do anstataŭe ni promenadis laŭ la riverbordo, ĉar la suno estis tre varma. Ankaŭ multaj junuloj estis en plena aero. La plimultaj kantadis amkantojn. Ja estis bela aŭtuna tago. Tre klara estis la ĉielo, kaj la venteto alportis odoron de dolĉa osmanto. Ĉiu havis emon kanti.

Sed Alan restis kvieta. Nur siajn piedojn ŝi rigardis dum ni iradis apud la rivero. Ŝi ŝajnis ne aŭdi la kantojn, nek flari la dolĉan osmanton. Senvorte ni pluiris, kvazaŭ ĉe entombigo. Subite albloviĝis iom da vento, ĉifante ŝiajn belajn nigrajn harojn. Ŝia vizaĝo anserhaŭtiĝis. Ŝiaj kruroj komencis tremi, kaj ŝi sidfalis sur pecon da herbaĵo apud la vojo.

“Mi ne sentas min bone,” ŝi diris rapide, anhelante. “Prenu min hejmen.”

Mi helpis ŝin stariĝi kaj per ambaŭ brakoj subtenis ŝin dum la hejmeniro.

Vere, ŝi fartis malbone. Mi sentis varmegaj ŝiajn manojn.

Kiam ni alvenis heimen, mia patrino metis dum kelka tempo la manon sur la kapon de Alan. “Ĝene,” murmuris mia patrino. “Estas febro. Kie vi estis?” Ŝi turnis la okulojn al mi.

“Sur la riverbordo,” mi diris.

“Supozeble ŝi malvarmumis. La rivera vento ĉisezone estas akra kaj ĉiam ŝteliĝas en la korpon tra la poroj.”

Ŝi enlitigis Alan-on kaj kovris ŝin per kotonŝtopita stebkovrilo kaj ankaŭ per ĉiuj troveblaj vintraj vestaĵoj. “Prefere ŝi ŝvitu, por ke la vento povu reeliri tra la poroj,” ŝi diris. Poste ŝi iris en la kuirejon por pretigi trinkaĵon, kiu rapidigu forvaporiĝon de la vento, kiu enestas. Ŝi tranĉis peceton da zingibro kaj elprenis iom da bruna sukero, kaj metis ilin kune en poteton plenigitan de pura akvo, kaj kuiris ĉion sur malgranda fajro. Post kvaron-horo proksimume, ŝi elverŝis la akvon en pelvon, kiu tuj dissendis vapornubon kaj fortan odoron de zingibro. La miksaĵo aspektis blanka kiel lakto. Mia patrino ĝin portis al Alan, kaj diris mallaŭte:

“Tio ĉi sanigos vin, infano mia.”

Aŭdante la voĉon, Alan sonĝeme malfermis siajn okulojn. Instinkte ŝi sidiĝis kaj rigardis delire mian patrinon. Neniam ŝi malobeis mian patrinon. Eĉ sonĝante ŝi kutimis respondi se tiu vokis ŝin laŭnome. Eĉ ne rigardinte la fluidaĵon, ŝi ekprenis la pelvon el la manoj de mia patrino kaj englutis la miksaĵon, gargarsone. Poste ŝi denove faligis sin sur la liton, ferminte la okulojn.

Ni ne sentis nin tute hejmece de la manĝotablo, kie vakis unu seĝo.

Neniam antaŭe ni konstatis, kiom Alan influis nian vivon. Onklo Pan rifuzis sian kutiman tason da vino, ĉar, li diris, li estas iom maltrankvila pro la malsano de Alan. Kaj pro la fakto, ke mankis al li likvoro, lia gorĝo estis sekega. Li ne povis rakonti historiojn, kiel tiujn pri la kaptita lutro vivanta, kaj pri la amaso da moneroj arĝentaj, per kiuj la urbano aĉetis leporon, kaj kies precizan sumon li konis vide, ne kalkulinte ilin. La tuta etoso estis jam malvanna.

Ne povis dormi mia patrino tiun nokton. Jen kaj jen ŝi iris al la lito de Alan, kaj ĉiufoje restis sufiĉe longe tie staranta. Maltrankvilmiene ŝi observis Alan-on, kaj ŝia frunto sulketiĝis kaj siaj brovoj malsupreniĝis. Alan ne povis ekvidi ŝin, ĉar ŝiaj okuloj estis firme fermitaj. Grandaj ŝviteroj aperis sur ŝia frunto kaj rebriligis la lumon kvazaŭ larmoj. Tiuj senmoveco kaj sensenteco, kiuj nun vualis ŝian cetere seriozan kaj entuziasman vizaĝon, multe dolorigis min, kvankam mi ne sclis la kialon, kaj ŝajnis al mi, ke ankaŭ de mia patrino ili larmigis la okulojn, kiuj iam estis malsekaj.

Ĉirkaŭ noktomezo Alan subite eligis intermitajn ĝemegojn, kiuj sonis kvazaŭ tiaj sensencaj vortoj, kiajn ŝi kutime murmuris dum koŝmaroj. Sed tio estis io alia:ŝi anheladis pene. Salte mia patrino ellitiĝis, lumigis la lampon, kaj rapidis al la lito de Alan. Mi sekvis ŝin. Alan tute kovriĝis de ŝvito, kiu ĉirkaŭ ŝi formis vualon da maldensa nebuleto. Ŝi terure deliris. Mia patrino skuis sian kapon kaj ekkrlis alarmite: “Alan! Alan!” Malrapide Alan malfermis siajn okuloin, montrante la blankon, kaj poste refermis ilin. Ŝi jam ne kapablis fari la kutiman rapidan respondon.

“Ne temas pri malvarmumo,” murmure riproĉis sin mia patrino. “Eble ŝian sanon malbonigis la miksaĵo de bruna sukero kaj zingibro. Kion mi povas fari? Kion mi povas fari?”

Grandpanike ŝi aŭtomate surgenuiĝis antaŭ la lito de Alan, kaj kunmetis siajn manojn kaj preĝis:

Prauloj, ja kompatu ŝin se hazarde ŝi senintence ofendis vin.

Ĉielaj Dioj, bonvolu do pardoni ŝin, se infanece ŝi elparolis viajn nomojn kontraŭ iu neŝatato. Ŝi malhavas gepatrojn por instrui al ŝi la bonkonduton. Se punon ŝi meritas, la puno devus trafi min, ne ŝin, kiu estas orfa…

Murmuris plu mia patrino, kvazaŭ hipnotite. Dume la gorĝo de Alan gargaris. Ĉiufoje, kiam la seka raspa sono lasis ŝiajn lipojn, la voĉo de mia patrino obtuziĝis, zumante tra la ĉambro kiel monotona sorĉkanto far budhanaj pastroj por la ĉielenigo de l’ animo de mortinto. Alan vere aspektis iom simila al mortinto, ĉar ŝia vizaĝo palis kiel ŝtono kaj ŝiaj lipoj plumbkoloris, kiel purpura majfloro. Mi ne sclis, pri kio temas, ĉar ne kapablis pensi mia menso.

Mi turnis la rigardon, jen de Alan al mia patrino, jen de mia patrino al Alan.

Sub la malhela lumo de la lampo ili formis bildon, lignecan kaj sombran, kaj ankaŭ tristigan kai timegigan. Fine ankaŭ mi aŭtomate surgenuiĝis apud mia patrino, farante min parto de la bildo.

Proksime al la tagiĝo, Alan eksilentis, kaj ŝia vizaĝo aspektis palblua. Per la mano palpis mia patrino ŝian frunton kaj balbutis senkohere. “Forpasis la deliro. Sed kio estas? Kio estas? Ni devas sendi Onklon Pan alvoki la kuraciston. Nepras!” Kaj ŝi forkuris el la dormoĉambro por alvoki Onklon Pan.

Onklo Pan iris al vilaĝo en distanco de ni pli ol dek lioj, kie loĝis konata drogherba kuracisto, kaj kun la kuracisto revenis je l’ matenmanĝa horo. Tiu klerulo portis ankoraŭ sian hejmrobon. Videble Onklo Pan sukcesis komuniki al li per siaj kutimaj famaj gestoj kaj voĉemfazo la gravecon de l’ malsano de Alan, tiel ke la kuracisto tuj ekvojaĝis, eĉ ne vestinte sin konvene. Salutinte mian patrinon, li iris rekte al la ĉambro de Alan, ne atendante por malsekigi sian buŝon per la pelvo da viandbula supo, per kiu la homoj en nia regiono kutimis regali kuraciston, kiel respektosigno al homhelpema profesiulo, antaŭ ol li komencu esplori la pacienton. Li levis la manon de Alan kaj palpis ŝian pulson. Tuj liaj brovoj kuntiriĝis, kaj elstaris sur lia frunto pluraj horizontalaj linioj, kaj palpebrumis penseme liaj okuloj. Ni morte silentis. Eĉ la propran spiron ni aŭdis.

“Subite hieraŭ nokte ŝi severe malvarmumis,” li diris, metante la manon de Alan sub la stebkovrilon. “Sed jam pasis la febro. Tamen la pulso batas iom rapide, kio vere estas simptomo tre stranga.”

“Pri kiu malsano temas, sinjoro kuracisto?” demandis mia patrino.

Denove la kuracisto kuntiris siajn brovojn kaj elpuŝis siajn lipojn.

“Bedaŭrinde, mi ne scias. Certe ne temas pri tifoido, ĉar ĝi alvenis tiel abrupte; ankaŭ ne pri malario, ĉar la febron ne sekvis severa malvarmego.”

“Ĉu vi ne povas sugesti, kio ĝi eble estas?”

“Bedaŭrinde ne, sinjorino,” diris la kuracisto, pardonpete ridetante.

“Malpermesas mia profesia konscienco doni nomon bazitan sur supozoj.”

“Ho…” mia patrino murmuris al si mem.

“Tamen ne timu, sinjorino,” aldonis la kuracisto mallaŭtvoĉe. “Ŝia pulsado estas tute regula, kvankam pli rapida ol ordinare. Ne antaŭvideblas danĝero pri ŝia vivo. Se vi lasos ŝin trankvile ripozi kaj donos al ŝi dieton de boligita akvo kaj maldensa kaĉo, ŝi verŝajne resaniĝos post nelonge.”

“Tion mi faros, sinjoro kuracisto,” mia patrino diris. “Ĉion mi faros, se ŝi nur travivos.”

Kaj la kuracisto adiaŭis, rifuzinte ĉiun pagon pro tio,ke li diagnozon ne liveris.

Post la foriro de l’ kuracisto, venis Benĉin, nia taoisma pastro, por nin viziti. Li enŝteliĝis sen pordofrapo. Eĉ enpaŝinte la vestiblon, li ne anoncis sin, sed staris kviete en angulo, dum liaj okuletoj nervoze palpebrumis al la pordo de l’ ĉambro de Alan. Surprizis min lia rigardo ruzeca, kiam mi ekvidis lin. Li gestis al mi per siaj tremantaj ostecaj manoj laŭ amikeca maniero, kaj alproksimigis al mi per siaj fantomecaj paŝoj,kate leĝeraj, flustre demandante, “Ĉu foriris la kuracisto?”

“Jes,”mi respondis.

“Bone!” li diris laŭte. “Li ne valoras.” Kaj rekte en la ĉambron li marŝis rapidpage, kvazaŭ li mem estus kuracisto.

Mia patrino sidis rande de l’ lito kaj trinkigis al Alan akvon.

“Bonan tagon. Siniorino!” Benĉin diris. “Mi aŭdis pri la malsano de Alan. Ĝi tre malĝojigas min. Ĉu ĝi estas grava?”

“Agrable, ke vi venis, Benĉin,” mia patrino diris, metante ankoraŭ unu kuleron da akvo en la buŝon de Alan. “La kuracisto diris, ke ne tre grava. Sed mi havas zorgojn.”

“Ĉu kuracisto?” Benĉin diris, ŝajne mirigite. “Kion li kapablas fari?”

“Efektive, eĉ la diagnozon li ne povis doni. ”

“Kompreneble, ke ne!” Benĉin diris per laŭta memcerta voĉo. “Permesu, ke mi rigardu.”

Ne atendinte ĝis mia patrino lasus al li spacon, li alpuŝis sin apud ŝin, kaj zorge alĝustigis sur siaj miopaj okuloj la okulvitrojn, kaj poste kurbiĝis proksimen al Alan, tiel proksimen, ke preskaŭ tuŝis lia nazo ŝian vizaĝon.

“Vidu, ne estas normalaj ŝiaj okuloj,” li diris al mia patrino. “Ili fikse rigardas senkomunike. Kaj ili fermiĝas eviteme,tuj kiam oni volas ilin ekzameni. Ĉu vi scias, kion signifas tio?”

“Nu, mi ne scias…” diris maltrankvile mia patrino, ekrigardante la pastron, kiu nun aspektis kvazaŭ li estus patologo.

“Tio signifas, ke ŝi jam ne regas sin,” li mem respondis. “Tio signifas, ke gvidas ŝian volon io alia.”

“Kio estas tiu io alia, Benĉin? Mi vin ne komprenas.”

“Nu, se vi deziras, ke mi parolu malkaŝe…” subite li paŭzis, atendante ke mia patrino parolu. Sed ŝi silentadis, lin rigardante scivoleme. Tiu silentado senpaciencigis lin, kaj do li daŭrigis: “Nu, se juĝi laŭ mia sperto, ŝi estas okupata de iu spirito. Eble tiu estas la vaganta fantomo de iu viro, kiu mortis neatendite. Vi scias, kiam viro mortas pro akcidento, ekzemple murdigo aŭ dronigo, antaŭ la horo difinita de la sorto, lia fantomo disvagas, ĝis li reenkarniĝas kiel besto aŭ homo. Dum la vaga periodo, li foje tiel enuiĝas, ke li volas ankoraŭfoje ricevi homan formon. En tia situacio li ofte sin kroĉas al iu senkulpa knabino aŭ knabo, kaj kaŭzas al la okupato teruran malsanon.”

“Ĉu vere?” diris mia patrino suspekteme. Pri dioj kaj prauloj ŝi kredis, sed apenaŭ pri fantomoj. Neniu el ni kredis pri fantomoj.

“Tutcerte!” la pastro diris, alĝustigante denove sur siaj okuloj la malnovajn senkadrajn okulvitrojn. “Tio estas la speciala fako de miaj filozofiaj esploroj. Mi vidis proprokule fantomojn, kiuj serĉis okupotajn homajn korpojn, kaj mi kutimis lukti kontraŭ ili por liberigi senkulpajn geknabojn el ilia senkompata posedo.”

“Ĉu vere ?” ripetis mia patrino la saman dubeman demandon.

“Tutcerte!” la pastro respondis per firma konvinkiĝo. Denove ekestis silento.

Mia patrino ne volis plu paroli pri fantomoj, ĉar tio maltrankviligis nin ĉiujn, do Benĉin ne povis daŭrigi la konversacion. Li lastfoje ekrigardis al Alan, kiu estis kvieta kiel morto, kun okuloj fermitaj ; kaj li formarŝis kun senespera gesto, sed murmuris al si: “Kompatinda knabino, kiu suferas okupiĝon je tiel frua aĝo. Mi devas forpeli el ŝi la fian fantomon.”Transirante la sojlon, li daŭrigis pli fortvoĉe, “Jes, mi devas forpeli el la vilaĝo ĉi senkoran fantomon! Mi devas! Estas ofende al mi, ke fantomo kaŭzas ĝenojn rekte sub mia nazo!”

Laŭ la avoj de l’ vilaĝo, Benĉin iam havis reputacion esti mastro de vagantaj fantomoj, ĉar por venki ilin, oni diris, li povis alvoki diversajn spiritojn, kiel ankaŭ diojn. Kiam io misefikis en familio – kion en la malnova tempo oni kredis la elfaro de malbonaj spiritoj – lin oni ĉiam invitis utiligi sian influon kiel taoisma pastor por ĝustigi la aferon, kaj la homoj pagis tiun servadon per rizo aŭ mono. Sed depost la Granda Nutromanko, tiom da aferoj misefikis ĉe niaj vilaganoj, ke eĉ dekduo da pastroj ne povus helpi. La homoj perdis multajn parencojn pro malsatego, kaj krome ilian teron forprenis Ĉu Min.

Sen la tero, ili estis sub la jugo de la bienulo. Ili mem havis tiom da ĝenoj, ke ili devis tute forgesi pri fantomoj. Sekve Benĉin ricevis neniom da laboro, kaj pro tio fariĝis ĉiam pliosteca kaj malforta. Rezulte, tute neniun alian laboron li kapablis fari, eĉ ne predikadon. Tiu sorĉita cirklo sinkigis lin en tian malesperan staton, tiel fizike kiel finance, ke eĉ Maŭmaŭ estis certa, ke li venkos la pastron pri Korvino, malgraŭ tio, ke li mem estas malklera kamparano.

Sed ŝajnis, ke ĉifoje Benĉin firme intencis memorigi niajn vilaĝanojn pri fantomoj kaj pri sia aŭtoritateco kiel la mastro de fantomoj, tiel revivigonte sian taoisman praktikadon. Vespere li surmetis sian taoisman ornaton, kun broditaj blankaj drakoj dorse kaj antaŭe, kaj la malhelan kvadratan ĉapon kun longa nigra harpinglo supre trairanta – posedaĵojn, kiujn li sukcesis reteni malgraŭ financa streĉiteco, ĉar neniu lombardejo volis akcepti ilin. Kaj kun sia sankta vergo, kiu simbolis lian pastran aŭtoritaton, li rapidis sintrudeme de sia dometo ĝis la kiosko de l’ Terodio, dum venton disventolis pro la moviĝo lia vasta malhela ornato. Niaj vilaĝanoj, kunvenintaj sur la placo por aŭskulti la historion far Laŭ Liu, supozis lin freneza, kiam ili vidis lin marŝi tiel emfaze kaj energie kaj fiksintence, kvazaŭ li ĵus havus profundan dormon kaj solidan manĝaĵon.

Per profunda brovumado kaj elpuŝitaj lipoj li mienis kvazaŭ batalonto, preta lukti kontraŭ la fantomo.

Li surgenuiĝis, kun la kapeto alte tenata kaj la kurba dorso kiel eble plej rektigita, antaŭ la ŝtona oferplato staranta sub la altaro de nia Terodio. El lia buŝo komencis elverŝiĝi torento da murmuroj, tirataj kaj unutonaj, direktataj al nia Terodio kaj ties patrineca edzino.

Mi, fidela disĉiplo de nia mastro Laŭzi (Laŭzi:Ĉina antikva pensulo kaj filozofo, kreinto de Taoismo. Poste oni atribuis supernaturan povon al la ismo kaj faris ĝin speco de indiĝena religio), en mia ofico kiel la taoisma pastro, petegas vin forigi la okupiĝon de Alan, forpeli la fantomon el la vilaĝo, kaj kateni la diablon al la granda kverko aliflanke de l’ rivero, ĝis venos lia horo reenkarniĝi kiel hundo aŭ porko. Se tion vi, nia Terodio, ne faros, mi kun bedaŭro devos raporti vian nekapablon al nia Mastro en la Ĉielo. Por via propra bonfarto vi devas kunlabori kun mi, uzante vian aŭtoritatecon kiel la vilaga dio por plenumi miajn ordonojn kontraŭ la fia demono…

Post tio, lia voĉo pauzis. Sekvis iom da silento. Laŭ Liŭ, kiu atendis por komenci sian tiuvesperan historion, supozis, ke la pastro finis sian prezentadon, kaj kun suspiro de malŝarĝiĝo komencis bati la tamburon prelude al sia rakonto. Sed apenaŭ la bastono ektuŝis la supraĵon de l’ instrumento, jen el la kiosko eksplodis en la aeron sekeca krakado da sono, kiu turmentis ĉies orelojn.

Tion kaŭzis denove Benĉin, kiu furioze kvazaŭ frenezulo batadis per sia vergo la ŝtonan tablon. Samtempe li alvokis ĉiajn nomojn por insulti kaj minaci la supozitan okupanton de Alan.

Se vi ne forfuĝos laŭordone, kara fantomo, mi ne indulgos vin. Mi alvokos la naŭkapajn gardistojn de l’ Reĝo de Infero veni por vin aresti, vin ĵeti en kaldronon de bolanta oleo, aŭ vin rosti sur la infera fajro kvazaŭ kokidon, aŭ vin hoke suprentiri sur la Monton de Akraj Tranĉiloj kvazaŭ bulon da porko. Nur imagu! Vi neniam plu povus reenkarniĝi. Ĉu jese, ĉu nee, vi devas tuj decidiĝi! Mi ne plu atendos….

La batado de lia vergo sur la ŝtona tablo prirapidiĝis proporcie kun la voĉo, kiu denove plialtiĝis pro la kolero, kiun ventumis lia fantazio rilate la misecon de l’ malobea fantomo. La knaranta kakofonio senespere dronigis ĉiujn melodiecajn tonojn de nia rakontisto. Kaj ĉar Laŭ Liŭ ne povis daŭrigi sian kantadon, la voĉo de Benĉin triumfe plilaŭtiĝis. Ĝi sonis vere fiere. Por la unuafojo Benĉin konstatis, ke finfine li gajnis eminentecon super nia populara rakontisto, kiu ĝis tiam perlaboris pli prospere en la vilaĝo. Efektive, tiun vesperon Laŭ Liŭ estis devigita malmunti siajn instrumentojn kaj peti, ke la aŭskultantoj ne koleru pri lia nekapablo plenumi sian laboron.

Multe ĉagrenis nin la prokrastiĝo de l’ programo de nia rakontisto. Ni hejmeniris tre malvolonte, sentante amaron kontraŭ la pastro, kies solludo nun fendis kiel tondrobatoj tuj super niaj kapoj la kvietan vesperan aeron. Eĉ dormi ni ne povis. Fine Maŭmaŭ, kiu devis tre frumatene ellitiĝi por plenumi sian agrikulturan laboron, jam ne povis plu toleri la bruon. Sed li ne volis interrompi la pastron aŭ komenci interbatiĝon kun li, ĉar li timis, ke iu malkaŝa ofendo kaŭzos, ke Benĉin konkuru kun li rilate al Korvino. Li volis edzinigi ŝin kiel eble plej baldaŭ, sekve devis eviti dum la svatado ĉiun malagrablan akcidenton.

Sukcesis tamen Maŭmaŭ elpensi lertan planon por prizorgi la ĝenan Mastron de Fantomoj. Dum Benĉin, komplete venkinte nian popularan rakontiston, ekzaltite insultadis la “malamikon de l’ vilaĝo”,Maŭmaŭ kun malnova balailo piedpinte alŝteliĝis malantaŭe. Per longa ŝnureto li alfiksis la ilon al la malantaŭa orlo de lia sankta vestaĵo. Poste li kviete foriris, nerimarkite de la pastro. Benĉin daŭre batadis per sia vergo la tablon, kaj plilaŭtiĝis lia kriado ĉiufoje, kiam la fantomon li kondamnis.

Maŭmaŭ staradis sub arbo iom malproksime, rigardante la pastron.

Finfine li laciĝis kaj dormemiĝis. Sed antaŭ ol foriri, li ĵetis trans la kioskon manplenon da ŝtonetoj, por esprimi sian malkontenton pri la malbonvena diservo. Sur la kapon de Benĉin falis hajlece la ŝtonetoj. Tion nia pastro supozis atako kontraŭ lin fare de fantomarmeo organizita de la akuzito. Grandpanike li subite stariĝis kaj kuris al sia dometo por save sian karan vivon. Tuj kiam li ekkuris, la balailo malantaŭ li komencis treniĝi sur la gruza tero kvazaŭ la piedpaŝoj de postsekvantaj atakontoj. Ju pli rapide li kuris, des pli laŭte ĝi klakis.

“Helpon! Helpon!” Beĉin kriis malespere, kiel eble plej laŭte.

Sed neniu venis helpi lin, ĉar ĉiuj supozis lin freneza, klopodantan ellitigi niajn vilaĝanojn. Fine la ekstrema rapidado de Benĉin rompis la ŝnureton, kaj ĉesis la klakaj sonoj. Malgraŭ tio, liaj propraj paŝoj aŭdiĝis al li kiel tiuj de la atakantaj diabloj. Kiam li fine atingis sian dometon, li jam perdis sian sanktan vergon kaj pastran ĉapon, kaj mankis al li kuraĝo por en la mallumo retrovli lin.

Obsedite de seniluzliĝo kaj teruro, la postan matenon li malsaniĝis. Kaj lin tenis endome tiu malsano dum pli ol du monatoj.

Dum nian taoisman pastron ĝenis mistera malsano, kies kaŭzon sciis neniu krom Maŭmaŭ, la problemo de Alan iom post iom komprenebliĝis. Pro la dieto de akvo kaj kaĉo proponita de l’ kuracisto ŝi progresis tute kontentige. La febro ne daŭris, kvankam de tempo al tempo ŝi ekdeliris, tamen ordinare ne tre longe.

Je la tria tago mia patrino ekrimarkis signojn de iu simptomo sur la vizaĝo de Alan. Speco de akveca pustuleto aperies ambaŭflanke de ŝia nazo kaj sur la vangoj. “Ha, tion mi ne atendis !” ekkriis mia patrino, kliniĝante al ŝi kaj esplorante ŝian vizaĝon. Alan suferis variolon. En nia vilaĝo tio estis treege danĝera malsano, pro kiu multaj infanoj mortis ĉiun jaron. Sed gi forigis ĉiujn dubojn, kiuj peze superombris la menson de mia patrino. Jam ŝi sentis sin malŝarĝita, kaj ĉion rakontis maltriste al Onklo Pan, kaj petis ties helpon pri la profilaktaj rimedoj.

El la subtegmentejo Onklo Pan havigis grapolon da sekiĝinta artemizio, plantaĵo kiu tre bele odoras kaj laŭdire mortigas ĉiujn mikrobojn, kaj kiun ni kutimis kolekti en la arbaro je la kvina tago de la kvina monato (la kvina tago de la kvina monato (laŭ la luna kalendaro):Unu el la tradiciaj festoj de Ĉinio. En tiu tago oni kutimas bruligi sekiĝintan artemizion), antaŭ la sunleviĝo. Tion mia patrino bruligis kaj per ĝi fumumis ĉiujn angulojn kaj mallumajn niĉojn de la domo. Multaj malnovaj moskitoj kaj muŝoj estis fumpelitaj kaj forflugis, zumante feble, tra la fenestroj, aŭ falis mortintaj sur la plankon. Dume Onklo Pan alportis sitelon da seka kalka pulvoro kaj disŝutis ĝin en ĉiuj mallumaj lokoj, inkluzive de la spaco sub la lito de Alan. Post la plenumo de ĉio ĉi, mia patrino elfosis pecon de nova ruĝa silko kaj vestis per ĝi la idolon de l’ Infan-Diino (Infan-Diino:En la malnova Ĉinio superstiĉaj kamparanoj kredis, ke tiu ĉi diino povas havigi infanon aŭ feliĉon),kiu apudis la vottabulon sur nia praulaltaro. Poste ŝi bruligis incenson antaŭ la diino kaj preĝis, kun kapo pendanta kaj manoj kunmetitaj, murmurante, ke la vivo de Alan estu savita, ke ni metos ankoraŭ pli da ruĝa silko sur ŝian kapon por glorigi ŝian bonkorecon kaj afablecon, kiam Alan iĝos sana, ke ni ŝparos ankoraŭ pli da mono por kontribui al la fonduso por konstrui al ŝi sendependan templon…

Post la preĝo mia patrino kondukis min ĝis la dometo de Onjo Krizantemo, kaj demandis, ĉu mi rajtas loĝi en ŝia domo dum daŭras la malsano de Alan.

Penseme, senvorte, ŝi rigardis en la komenco mian patrinon. Poste, mallevante la okulojn, ŝi diris, “Kiam sola, mi iom timas aliseksulojn. Eĉ ne unu viro estis en tiu ĉi domo jam de jaroj.” Tiu komento atentigis min, ke la ĉambro aspektas vere frida kaj trankvila kiel monaĥejo. Ŝia edzo Mintun estis la lasta viro, kiu loĝis en ĝi, sed baldaŭ post la geedziĝo li forlasis la vilaĝon kaj neniam plu revenis. Mia patrino estis ĝenita. Ŝi ektuŝis mian ŝultron kaj estis forkondukonta min por provi ĉe iu alia najbaro. Subite Onjo Krizantemo levis sian kapon kaj kun trudita rideto diris: “Tamen li ankoraŭ ne estast plenkreskinto, ĉu?” Ŝi fingromontris al mi. “Mi memoras lin kiel bebon, kiu sidadis sur miaj genuoj en la sunlumo.” Poste, neatendite, ŝi kaptis arde mian kapon per ambaŭ manoj kaj premis siajn lipojn al mia frunto, aldonante, “Mi traktos vin kiel grandan filon. Do restu ĉe mi!”

Tiun vesperon mi manĝis kun Onjo Krizantemo. Ĝi estis granda manĝaĵo, kiu konsistis el kirlitaj ovoj, fumaĵita ŝinko kaj salitaj faboj. Kaj la manĝo estis bongustega, ĉar Onjo Krizantemo estis bona kuiristino. Neniam antaŭe mi havis tian abundan manĝon.

“Kie vi akiris ĉiun ĉi bongustaĵon, Onjo Krizantemo?” mi demandis. Mi estis scivola. Onjo Krizantemo nekultivis teron, ĉar mankis viro en la domo. Sekve porkojn kaj kokidojn ŝi ne posedis, ĉar ne troviĝis por ili nutraĵo.

“Vidu, tian belan ŝinkon ne havas ni, malgraŭ tio, ke ni posedas porkon,” mian scivolon mi klarigis.

“Ha! Ha! Tio estas seicreto,” ŝi diris, priridante min. “Vi viroj pensas pri la aferoj nur kunlige kun la tero. Mangaĵon mi povas akiri eĉ sen tero.”

“Sed kiel?”

Denove ŝi ekridegis. “Mi ĝin acetis, ĉu ne?” ŝi diris. “Mi ĝin aĉetis!”

Mi ne aŭdacis plu demandi, de kie ŝi akiris sian monon, ĉar ŝajnis, ke ŝi ne laboras, pro la fakto, ke la tutan tempon ŝi restadis en la domo. Ŝi eĉ ne volis lavi siajn vestaĵojn en la subĉiela lageto apud nia vilaĝo, kiel faris la plimultaj virinoj. Ŝi abomenis la malvarman akvon, kiu damaĝis la delikatan haŭton de ŝiaj malarĝaj manoj. Dum mi tiel rezonis senparole, ŝi revekis min aldonante:

“Vidu, la ŝinko estas kvinjara! Ankaŭ raraĵo ĝi estas.”

“Ha,tio estas valora posedaĵo, Onjo Krizantemo. Sed kial vi konservas ĝin tiel longe?”

“Ĉar eble Mintun revenos run tagon malfruposttagmeze aŭ noktomeze. Kompreneble, mi devos doni al li bankedon por festi lian gloran hejmrevenon…” Subite ŝi paŭzis kaj ekmeditis, kaj ankaŭ ŝiaj okuloj igis meditemaj, fikse rigardante la vegetaĵolean lampon. Post iom da tempo ŝi ekvigliĝis kaj murmurs al si, “Ho, mi devas labori, mi devas labori.” Kaj sin turnante al mi ŝi daŭrigis: “Se vi estas laca, vi povas true enlitiĝi. Via ĉambro troviĝas supre, super la mia.”

“Ne,” mi diris. “Min plaĉus iom sidadi.”

“Bone. Se vi emos elitiĝi, nur iru mem,” ŝi diris. Ŝi ne volis plu paroli. Io pezis al ŝia koro, tion mi povis vidi.

Ŝi iris ĝis la ŝpinrado en la fundo de la ĉambro, kaj sidiĝis antaŭ ĝi sur tabureto. Ŝi komencis ŝpini; ŝia dekstra mano turnis la rad-anson kaj la maldekstra tennis kotonbulon longan kiel sciurovosto. Turniĝis la bobeno kiam la rado turniĝis, eligante senĉesan zumon, sekan sed muzikan. Kaj delikata fadeno komencis tiriĝi el la kotonbulo, kiel silkfadeno el silkraŭpo, kaj volvis sin sur la bobenon. La bobeno pligrandiĝis. Post proksimume kvaronhoro ĝi fariĝis pilko. Onjo Krizantemo ĝin desurradigis. Poste ŝi komencis fari novan.

Ŝpinadis Onjo Krizantemo seninterrompe, bobenon post bobeno. Plurfoje ŝi oscedis. Tiam ŝi nur haltis por froti siajn okulojn dum kelkaj sekundoj, aŭ por kalkuli la finitajn bobenojn. Ŝi spiris profunde, kaj poste plulaboris. Mi tre interesiĝis, kviete rigardante ŝin.Talie tiel delikata kaj brake tiel gracila ŝi estis, ke laborante ŝi aspektis kvazaŭ dancanta. Cetere, la formiĝado de la bobenpilkoj estis en si mem ekscita. Tion mi jamd elonge ne vidis. Depost kiam, antaŭ kelkaj jaroj, ni komencis aĉetadi maŝinfaritan ŝtofon importitan de la urbego, preskaŭ neniu alia en la vilaĝo volis labori per malnovmoda ŝpinrado.

Fine Onjo Krizantemo eligis longan suspiron. Ĉesis zumi la maŝino. Ŝi ekrigardis la bobenojn en la korbo kuŝanta apude, kaj ekkalkulis, unu, du, tri,… dek du… dek kvin. “Dank’ al dio, sufiĉas hodiaŭ vespere!” ŝi diris. Ŝi stariĝis, dismetis sur la planko grandan skarpon, verŝis sur ĝin la bobenojn, kaj volve enpakis ilin. Poste ŝi sin turnis al mi, provante rideti, kaj diris, “Ĉu vi ne volas dormi? Mi ja dormos.”

“Ĉu tion vi faras ĉiuvespere?” Mi demandis, stariĝante.

“Ne nur ĉiuvespere, sed ankan ĉiutage.” Kaj ŝi malforte ridetis al mi.

“ Bonan nokton.”

Ĉion ĉi mi ne povis kompreni, kio min multe konfuzis. Tiel enuiga laboro estis tio, kaj ankaŭ nenecesa, ĉar ni ne plu mem teksis ŝtofojn. Do tiun nokton mi ne povis dormi bone, pensante pri tiu stranga cirkonstancaro. Ŝajnis zumi la tutan tempon en miaj oreloj la muziko de la ŝpinrado. Sed iomete post noktomezo, kiam mi estis laca, kaj ekdormonta, min eksurprizis io nova. Mi aŭdis Onjon Krizantemo ellitiĝi, kio aŭdigis susuron sube. Poste mi aŭdis ŝiajn paŝojn, dum ŝi marŝis tien-reen sur la planko. Verŝajne ankaŭ ŝi ne povis dormi. Stranga onklino, mi ekpensis, kiu promenadas profunde en la nokto.

Loĝinte sola en tiu ĉi domo dum la jaroj de kiam ŝi estis dudekunujara kaj edziniĝis al Mintun, ĉu ŝi timis fantomojn? Sed tuj mi aŭdis, ke ŝi murmuras ion:

Prauloj, volu gvidi Mintunon al la ĝusta vivovojo, helpu lin al sukceso en sia kariero, kaj poste lin resendu hejmen al mi, kiam li fariĝos eminentulo. Mi atendadis dum tiom da jaroj, ke li eminentiĝu. Mi plu atendos lin. Li estas homo fervola, homo ambicia. Iam li sin distingiĝos se nur Vi, prauloj, helpos lin…

Do preĝis Onjo Krizantemo. Mi komencis kompreni. Ŝi preĝadis por sia edzo, homo ambicia, pri kiu jam delonge neniu en nia vilaĝo aŭdis.

La postan matenon Onjo Krizantemo demandis al mi, ĉu mi bone dormis tiun nokton. Mi diris, ke jes. Tiu respondo malebligis, ke mi demandu, kial ŝi preĝis tiel malfrue en la nokto, kaj ĉu tio rezultiĝis de la fakto, ke ŝi ne povis dormi pro pensado pri sia viro. Poste tamen mi forgesis la tutan aferon.

Post kelkaj semajnoj venis mia patrino por repreni min, dirante ke Alan estas jam sana.

Tre felicigis min ekscii, ke Alan estas savita. Reveninte hejmen, mi tuj iris rekte al ŝia ĉambro por alparoli ŝin. Sed mi seniluzliĝis, ĉar Alan ne estis tie.

Mi trovis anstataŭe fremdulinon maldikan kaj palan, kiu sidis apud la fenestro kaj stulte trarigardadis. Aŭdante miajn paŝojn, ŝi sin turnis kaj fiksis sur min la okulojn. Ŝiaj lipoj moviĝis nervoze, sed neniuj vortoj eliĝis. Scivola kaj konfuzita, ankaŭ mi rerigardis al ŝia vizaĝo. Subite ekbrilis ŝiaj grandiĝintaj, vitrecaj okuloj, kaj tuj kelkaj larmeroj elstariĝis cerande. Ŝi ekplorsingultis.

“Estas mi! Estas mi:Alan! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan Alan-on?” ŝi diris.

Jes, pro la voĉo mi jam rekonis ŝin. Sed kia malsama Alan! Ŝian vizaĝon tute kovris variolsignoj, densaj kaj grandaj kiel sojfaboj sur telero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.