La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MONTARA VILAĜOAŭtoro: Yeh Chun-Chan |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam Alan tute resaniĝis kaj komencis fari hejmtaskojn, Onjo Krizantemo diris al mi, ke ŝi volas fari al ŝi donacon. “Kompatinda, ŝi certe sentas sin nebone,” ŝi diris. “Tre ĉagrenas knabinon tiomaĝan havi variolsignojn. Mi nepre aĉetu al ŝi ion por ŝin gajigi. Ĉu plaĉus al vi akompani min ĝis la urbeto? Vi povos konsili al mi, kion elekti, ĉar vi bone konas ŝian guston.”
Min flatis tiu propono, ĉar al mi plaĉis esti kun ŝi, precipe dum ekskurso al la urbeto. Multaj junaj terkulturistoj provadis akompani ŝin, sed ĉiam sensukcese.Vere plezure estis, promeni apud ŝi. Ĉar ŝi neniam prilaboris la teron, ŝi havis belajn mincajn piedojn, kaj ĉar ŝi estis malpeztalia, ŝia aspekto estis plej flirtema kaj alloga. Do moviĝante ŝi ŝajnis ne malpli ol perfekta heroino en la rakontoj de Laŭ Liŭ. Foje, vidante ŝin preterpasi sur la vilaĝa placo, la rakontisto komentis: “Ŝi posedas specon de nedifinebla alloga flirtemo, kiun plifortigas ŝia nekutima karaktero. Kune kun ŝia fidelo al bonaj principoj, ŝi estas samtempe ideala edzino kaj mirinda amatino. Ho ve! Se ŝi nur akceptus mian.. . Ŝi bezonas afablan viron por igi perfekta ŝian belon!” Sed ŝi neniam logiĝis al li, kvankam li estis la viro plej eleganta, plej artista en nia vilaĝo.
Senhezite mi respohdis al ŝia invito:
“Certe! Mi tre ŝatus iri kun vi al la urbeto, Onjo Krizantemo.”
“Envenu do, kaj atendu kelkajn minutojn,” ŝi diris, kaj kondukis min en sian dometon. “Mi volas nur ordigi miajn harojn. Tio ne daŭros longe.” Kaj ŝi iris al sia tualetotablo kaj komencis ŝminkadon, ignorante mian ĉeeston kvazaŭ mi estus nura bebo. Ŝi klinis la spegulon tiel, ke ŝi spegulis sian tutan vizaĝon.
Poste ŝi retroiris kelkajn paŝojn, tiel ke ŝia tuta kapo videblis. Tre densajn harojn ŝi havis, malhelajn kiel noktomezo kaj ekbrilantajn kiel nigra silko.
Senvorte ŝi staris rigardante al la spegulo. Mi staris iom malproksime malantaŭ ŝi, mirante pri ŝia silento.
Ŝi malligis siajn harojn kaj poste kombis ilin malantaŭen. Neordinare longaj kaj fajnaj ili estis, kaj surfluis ŝian dorson kvazaŭ rojo fluanta laŭ valo malluma kaj kovrita de purpurverda musko. Aŭtomate ŝi kombadis, kombadis ilin, rigardante idiotece al la spegulo. Mirigis min la aŭtomata moviĝado. Jen ŝi kondutis kiel pigra servistino, kiu ĉiam klopodas pasigi iom da tempo laŭ preteksto, ke ŝi ordigas sian kapon. Mi glutis buŝplenon da salivo kaj supren-subeniris mia gorĝa pomo. Tion ŝi rimarkis en la spegulo. Kaj ŝi eksaltis.
“Pro kio vi min rigardas, stultuleto?” ŝi diris, dum ŝiaj lipoj sensualaj, ne disiĝante, ridete larĝiĝis, kaj sia dekstra mano movis plu la kombilon tra la haroj, ĉiam ripete-senĉese, kaj ŝia maldekstra mano subtenis fluantan rojon da filamentoj.
“Mi ne scias,” mi diris. “Ŝajnas, kvazaŭ la harojn vi tute ne ordigas. Vi nor kombas, kombas, kombadas.”
“Kiaj vortoj!” Ŝi ekkriis kun ŝajnigata surprizo, dum la rideto eĉ pli larĝiĝis kaj vidigis vicon da brilantajdentetoj. “Vi provas ekkoni miajn pensojn, ĉu? Petolulo!”
“Ĉu vi pensas pri io?” mi demandis.
“Nu,” ŝi diris, sed tuj malhelpis, ke la vortoj senprokraste eliru. Mi vidis ŝian langon rekurbigita kontraŭ la palaton kaj sube du elstarantajn bluajn vejnojn. “Jes,” ŝi konfirmis mian konjekton.
“Pri kio vi pensas?”
“Kial vi tiom interesiĝas pri miaj pensoj?” Ŝi ŝajnigis koleron.
“Ĉar mi tiom amas vin, Onjo Krizantemo,” mi diris. “Vi estas al mi tiel bonkora kaj aminda kiel mia patrino.”
“Vi estas bona knabo,” ŝi diris. “Mi pensas pri Mintun. Li jam delonge ne skribis al mi, sciu.” Kaj ŝi eligis mildan suspiron, kiu poste fariĝis komento:
“La viroj ŝajnas vere miskondutaj. Ĉu vi ne konsentas?”
Mi rifuzis konformi ŝian komenton, sed diris: “Sed kio kaŭzas, ke vi pensu pri li dum vi ordigas la harojn? Vi povas pensi pri li kiam ajn.”
“Hahaha!...” ŝia kurbiĝinta lango malstreĉiĝis kaj sonora ridado eksplodis el inter ŝiaj dentoj. “Kia supozo!”
“Ĉune pravas?” mi demandis. “Kiam oni faras unu aferon, la menso ne devus okupiĝi pri alia afero.” Mi citis diraĵon, per kiu mia patrino kutimis alparoli Alan-on, kiam tiu laboris malstreĉe.
“Ha, vi estas pedanto kiel via patro!” ŝi klarigis serioze. Poste ŝi daŭrigis por korekti min: “Oni ne povas pensi, kiam oni klopodas pensi. Nur kiam oni faras ion oni pensas, ĉar la laboro stimulas pensadon.”
“Do kian pensadon stimulas en vi la kombado?”
“Vi vere estas petolulo,” ŝi diris. “Tio estas persona sekreto.”
“Sed vi devas sciigi min pri ĝi, Onjo Krizantemo,” mi petegis. “Tio vekis intereson!”
Dum kelka tempo ŝi restadis pensema. Poste ŝi demandis, “Ĉu vi vere volas scii?”
“Kompreneble.”
“Nu, kiel mi diris al vi, mi pensis pri Mintun. Kaj ne nur la kombado pensigas min pri li, sed ankaŭ vi!” Ŝi ekrigardis min ridetante. “Kiam ni estis novaj geedzoj, ĉiufoje kiam mi kombis miajn harojn li staris malantaŭ mi, fikse rigardante miajn harojn kaj la moviĝon de miaj manoj, tiel same stulte kiel vi, sed li estis plenkreskinto, vi scias ... Li konis multajn aliajn aferojn…”
Subite ŝi paliĝis kaj la brilaj okuloj vitreciĝis, fikse rigardame la spegulon kvazaŭ ŝi revus pri io.
Mi estis konfuzita. Kiel koncernis Mintunon ŝiaj haroj? Cetere, li estis tia pasinteculo, tute forgesita en la vilaĝo. Mi persone, ekzemple, havis tute nenian koncepton pri li. Kiam li forlasis la vilaĝon, mi estis apenaŭ kvinjara. Mi eĉ ne povis bildigi al mi lian aspektom. Nur unufoje, dum vespermanĝo, mia patrino menciis lin, en rialto al Laŭ Liŭ, al Onklo Pan, kiam li demandis al ŝi:
“Ĉu ne povas Onjo Krizantemo ami Laŭ Liŭ-on, kiu ŝin tiom adoras?”
“Laŭ Liŭ ja estas homo ĉarma,” mia patrino diris. “Sed mi ne estas tute certa, ĉu aŭ ne li gajnos ŝian koron. Ŝi tro alte estimas Mintunon.”
“Sed kial? Laŭ mia kompreno, Mintun foriris nelonge post ilia geedziĝo kaj de tiam ne skribis al ŝi eĉ unu linion. Tiu silentado egalas forlason. Ŝi havas tute nenian devon al li, eĉ se li ankoraŭ vivas.”
“Sed ŝi amas lin ankoraŭ, laŭ mia opinio, ĉar li foriris por helpi al ŝi. Vidu, li estls tia junulo, kia ŝatas luksaĵojn. Li sciis, ke lia novedzino estas bela virino, do grandan feston li organizis okaze de l’ geedziĝo, nur por honorigi ŝin. Kompreneble, li devis por tio preni monon de la pruntedonisto. Post la geedziĝo, la pruntedonisto devigis lin kvitigi la ŝuldon. Tion li ja ne povis fari. Do la kreditoro forprenis lian tutan teron. Tiu okazaĵo hontigis lin, lezis lian honorsenton en la ĉeestomem de lia adorata novedzino, ĉu ne. Tial tre frumatene iun tagon li devis forlasi sekrete la vilaĝon, dum Onjo Krizantemo ankoraŭ dormadis. La mesago, kiun li postlasis, estis tiel emociiga, kvankam simpla, ke ŝi neniam povus ĝin forgesi. Li diris, ke li certe revenos iun tagon kiel eminentulo, pli eminenta ne nur ol la pruntedonisto, sed eĉ ol la bienulo Ĉu Min.”
“Sed kial li ne skribis eĉ vorton al ŝi dum longaj jaroj?”
“Eble li ne sukcesis sin eminentuligi,” mia patrino klarigis. “Vidu, ordinara vilaĝano ne tiel facile progresas en la vasta mondo.”
“Do li estas fantastikulo.”
“Mi ne scias.”
“Mi estas certa, ke Laŭ Liŭ povus gajni ŝian koron, se li vere klopodus,” komentis Onklo Pan, paŭtigante siajn lipojn kiel maljuna virinĉasinto, kiu deklaras siajn spertojn. “Vidu, virinoj estas strangaj estaĵoj. Necesas premo antaŭ ol ili cedas. Laŭ Liŭ certe estas multrilate pli bona kaj pli sprita ol Mintun, mi supozas. Kion li devos fari, do estas premi. Premi, mi diras!”
“Ĉu vi estas certa, Onkfo Pan?” demandis suspekteme min patrino.
“Ho, mi petas pardonon, sinjorino,” Onklo Pan, pala kaj maltrankvila, subite konstatis, ke li fanfaronas al mia patrino, kiu estas virino. “Mi petas pardonon! Ne atentu tion, kion mi diris, sinjorino. Mi estas stulta!” Kaj kiel lia kolo, tiel ankaŭ liaj vangoj rugiĝis kiel omaro.
Tiu konversacio, kaj la bildo pri l’ karmeziniĝanta vizaĝo de maljuna Onklo Pan, baŭmis en mia menso, dum mi rigardis antaŭ la spegulo Onjon Krizantemo, kiu nun pripensis sian edzon ambician, iam junan vilaganon nomitan Mintun.
Dum mi estis silenta kaj penskaptita, Onjo Krizantemo komencis aranĝi siajn harojn, kaj finis tion post kvaronhoro. La haroj estis volvitaj en tuberon malantaŭa kapo. Plurfoje ŝi pasigis siajn fingrojn sur la supro naturlume briletanta; kaj ŝi eligis suspiron.
“Li estas bravulo, viro!” Ŝi murmuris al si, emfazante la finan vorton dum ŝi rigardis lastfoje la spegulon. “Mi pardonos al li ĉion, se nur li iam revenos al mi.”
Ŝi malfermis tirkeston de la tualetotablo kaj elprenis etan ujon, kiu enhavis pudron. Per peco de flaveca veluro ŝi frotis la enhavon, kaj poste per la veluro frotis sian belegan nazeton. Ambaŭflanke de la nazo troviĝis kelkaj lentugoj, do tie si pudris pli abunde ol aliloke.
“Jam mi pretas,” ŝi diris al mi kaj ridetis. Poste sekundo ŝi aldonis ŝercvoĉe, “Ĉu mi aspektas kiel Verda Jado ?”
“Jes,” mi diris. “Sed ekzistas diferenco.”
“Nome?” ŝi demandis scivole, dum la rideto iomete tristiĝis, kaj kaŝigis siaj ekbrilantaj, egalecaj dentoj.
“Nu, laŭ Laŭ Liŭ ŝiaj brovoj aspektis kiel la mallarĝaj folioj de saliko, dum la viaj havas formon de nova lunarko.”
“Kiam vi rimarkis tion?” ŝi diris timete, tamen ŝian vizaĝon rebriligis nova rideto.
“Kiam vi pudris vian nazon.”
“Ha, petolulo!” ŝi ekkrlis, kaj ŝia rideto fariĝis rideksplodo. “Sed tio plaĉas al mi. Mi ne deziras aspekti precize kiel Verda Jado.”
Verda Jado estis la protagonisto en serio de historioj, kiujn unu post alia dum semajno rakontis al ni Laŭ Liŭ antaŭ proksimume monato. Ŝi estis bela kaj virta. Ŝia edzo estis soldato, kiu, dum invado far japanaj kaperistoj dum la dinastio Ming (dinastio Ming:Dinastio, kiu regis Ĉinion dum 1368-1644), iris al la marbordo por defendi la landon. Vespere antaŭ lia foriro li diris al sia edzino, ke li ne revenos se ne estos forpelitaj la invadintoj.
Li sukcesis plenumi sian deziron, sed pro tio bezonis tutajn dek du jarojn. Dum la longaj bataljaroj li estis tiel okupata, ke tempon li ne trovis eĉ por skribi al ŝi, tiel ke onidiroj asertis, ke li estas kaptita de l’ kaperistoj kaj kondukita al Japanio por esti sklavo. Inter ĉiuj ĉi ektimoj kaj malbonaj sciigoj, venis al ŝi multaj svatantoj, tiel dandaj kiel kleraj sinjoroj, kiuj propones al ŝi mondon de riĉaĵo kaj oceanon de amo. Sed unu post alia ŝi rifuzis ilin. Fine, kiam ŝia ardo al la heroa edzo kreskis ĝis la “krevopunkto”, la longe-atendito subite aperis en la vilaĝo kun titoloj kaj medaloj. “Ha, nur imagu la momenton de ilia renkontiĝo, vi allogaj damoj kaj kleraj sinjoroj!” nia rakontisto konkludis. “Ili esti tiel pasei amaj, kvazaŭ ili aĝus nur dudek du jarojn!”
“Kiel Verda Jado!” flustris al si Onjo Krizantemo.
“Ĉu eble Mintun elektis militistan karieron?”
“Ĉu al vi plaĉas militisto kiel edzino?” mi demandis, aŭdinte la flustron.
“Nu…” ŝi subite ruĝiĝis. Ŝi rifuzis respondi al mia demando, kaj marŝis hezitpaŝe ĝis la angulo, kie staris la ŝpinrado, kaj levis skarpvolvitan pakaĵon.
“Ni iru,” ŝi diris. Kaj ni eliris.
Kiam laŭ vojeto ni atingis la placon, ni vidis Laŭ Liŭ-on sidanta sur benko en la sunlumo,kun la dorso apogita al la trunko de antikva acero, frontanta la enirejon de l’ vojeto. Li zumis subvoĉe kanteton, kiu soris en la aeron kiel lulkanto. Kantante li svingis la kapon dekstren-maldekstren, kiel patrino, kiu balancas lulilon. Ekvidante Onjon Krizantemo, li tuj ĉesis kanti, kaj stariĝis kaj maltrudiĝeme ridetis kvazaŭ dekokjara junulino. Ĉiam li estis maltrudiĝema antaŭ Onjo Krizantemo.
“Ĉu al la urbeto denove, Onjo Krizantemo?” li demandis per klara, laresema voĉo, dum lia vizaĝo karmeziniĝis.
“Jes,” ŝi respondis, ekrigardante oblikve al li.
Sekvis iom da silento, kaj ni plu marŝis en la direkton de l’ ŝoseo. Laŭ Liŭ nin sekvis heziteme, kvazaŭ plaĉus al li promeni sed li ankoraŭ ne decidiĝis. Kiam ni atingis la randon de l’ vilaĝo, li subite parolis denove:
“Bela tago, ĉu ne?”
“Jes, tre bela,”respondis Onjo Krizantemo.
Sekvis alia paŭzo. Kaj ni atingis la ŝoseon. Ankoraŭ marŝis ŝanceliĝeme malantaŭ ni Laŭ Liŭ. Tre brilis la suno, kaj varmis la aero. Mi sentis, ke pro la varmeco mia dorso iom jukas. Similis al julio, kvankam jam estis malfruaŭtune.
Vico de migrantaj sovaĝaj anasoj grakis gaje super niaj kapoj. Tiam abrupte Laŭ Liŭ venis apuden dekstre de Onjo Krizantemo kaj flustris al ŝi ameme:
“Ĉu mi rajtas porti vian pakaĵon? Ankaŭ mi iras al la urbeto.”
“Dankon, ne!” ŝi diris sektone. “La pakaĵo estas tre malpeza. Mi kapablas ĝin porti.”
“Ho!” Laŭ Liŭ ellasis dolore la unusilabaĵon kaj restadis silenta. Lia vizaĝo ruĝiĝis kaj brilis sub la suno kiel maturiĝinta pomo. Dume malrapidiĝis liaj paŝoj. Denove li malantaŭiĝis.
“Ni rapidu!” diris Onjo Krizantemo al mi, rimarkinte ke Laŭ Liŭ retretis.
Ni plirapidigis niajn paŝojn. Kiam Onjo Krizantemo marŝis rapide, ŝi moviĝis kvazaŭ flugante, ĉar ŝi estis tre malpezstatura. Mi ne povis atingi ŝin, kaj ankaŭ mi malantaŭis kelkajn paŝojn. Pro tio, ke venteto blovis kontraŭ mian vizaĝon, mi povis flari la dolĉan parfumon en la pudro sur la lentuga nazeto de Onjo Krizantemo, kaj mi povis aŭdi la susuradon de ŝia robo, kiu mem ŝajnis parfumita. Mi tuj ekscivolis, ĉu ankaŭ Laŭ Liŭ jam rimarkis tion saman. Mi turnis mian kapon. Jen! Laŭ Liŭ treniĝis tre malproksime, ŝanceliĝante kvazaŭ infaneto. Lia vizaĝo estis jam tre pala.
“Onjo Krizantemo!” mi kriis kaj alkuris ŝin. “Laŭ Liŭ aspektas tre malfeliĉa. Ĉu vi scias kial?”
“Ne, tion mi ne scias,” ŝi respondis flegmatone. “Cetere, tio estas lia persona afero. Ne ĝenu vin.”
“Kompatinda, mi tiom bedaŭras!” mi diris, sentante ke ŝi ne estis sufiĉe afabla al li. “Li estas tiel agrabla viro. Li tiel bele rakontas!”
“Jes, li bele rakontas, sed…” Onjo Krizantemo ĉesis tuj post la komenco.
“Sed kio?” mi demandis tre agitite.
“Sed li ŝajnas ne tre vira. Li estas tro virineca.”
“Kion vi volas diri?” Mia scivolo plifortiĝis.
“Ĉu vi ne rimarkas, ke li kantas knabinece?”
“Ho, tion mi tre ŝatas!” mi ekkriis. “Li estas eksterordinare ĉarma, kiam li ludas rolon knabinan.”
“Tion vi diras ĉar vi estas knabo.”
“Sed ankaŭ Alan admiras lin.”
“Ĉar ŝi estas infaneca.”
“Do vi estas plenkreskinta?” mi demandis serioze. “Ĉu plenkreskintaj virinoj ne ŝatas knabinecajn virojn?”
Ŝi ruĝiĝis. “Nu, mi ŝatas virojn ambiciajn,” ŝi murmuris malaplombe.
“Laŭ Liŭ ĉiam restados vilaĝa distristo kaj nenio pli. Li tute ne similas la heroojn en siaj rakontoj,kiuj havas ĉiuj ekscitajn karierojn.Tiujn virojn mi adoras…”
“Sed ne la viron, kiu rakontas tiajn fascinajn historiojn pri ili?” mi interrompis ŝin.
“Ho. Vi petolulo!” ŝi ekkrlis. “Ni ĉesigu la temon. Ni proksimiĝas al la urbeto.”
Kiam ni alvenis la urbonordon. mi lastfoje ekrigardis taŭ la ŝoseo.
Malaperinta estis Laŭ Liŭ. Ĝis la urbeto li ne sekvis nin. Mi sentis triston, ĉar mi memoris lian vizaĝon, kiu estis mortpala depost kiam Onjo Krizantemo rifuzis lian helpon pri la pakaĵo.
Ni marŝis sur larĝa ŝtona trotuaro laŭ la ĉefstrato de la urbeto, kaj alvenis grandan angulon, kie troviĝis kotonbutiko. Ni eniris. Vidiĝis granda stoko de kotono kaj staploj de bobenoj. Ili amasiĝis ĝis la plafono. Tio estis butiko, kiu kolektis la materialon, kaj vendis ĝin al indiĝena firmao en “La Urbego”,kiu pere de kompradoro havigis ĝin al fremdaj fabrikoj. Mezaĝa butikisto kun leporlipo elvenis de malantaŭ la alta vendotablo, kiu entombigis lin ĉar li estis malalta. Li fumis longan pipon kaj,pro tio ke liaj lipoj ne povis tute fermiĝi, la fumo po iom eskapis el diversaj buŝanguloj kvazaŭ el amaso da brulanta bovinfekaĵo. Ŝajnis, ke Onjo Krizantemo tre ofte vizitis lian butikon, ĉar li alparolis ŝin kiel malnovan amikinon, kun stranga speco de leporlipa rideto:
“Bela tago, Onjo Krizantemo, ĉu ne? Nu, kio nova en la vilaĝo?”
“Jes, bela tago, Mastro Ŭang,” Onjo Krizantemo respondis. “Nenio speciale nova en la vilaĝo krom tio, ke nia taoisma pastro travivis ian miskomprenon kun fantomo.”
“Kio? Kun fantomo?” la butikisto diris kun scivolemo kaj interesiĝo.
“Jes, lia sorĉo estis iel malĝusta. La fantomo ne obeis lian ordonon kaj persekutis lin, minacante lian vivon. Kompatinda, li kuŝis pli ol du monatojn en la lito.”
“Hahaha, gratulon al li,” la butikisto ridis elkore, dum lia leporlipo streĉiĝis tiel strikte, ke ĝi ŝajnis tuj diseriĝonta. Mi havis grandan zorgon pri li.
Sed li ŝajnis ne multe sin ĝeni, kaj daŭre ridadis.
“Ho, traktu bonkore la kompatindan,” petegis lin Onjo Krizantemo, gapante al liaj strangaj lipoj. “Serioze, kia estis la negoco lastatempe?”
“Ne tre gajiga,” la butikisto diris, formetante siajn ridetojn.
“Kion vi volas diri?” Onjo Krizantemo mienis serioze.
“Mi volas diri, ke iom malaltiĝis denove la prezoj de indiĝenaj fadenoj,” la butikisto respondis kun trist-esprima vizaĝo, kiu, kune kun liaj nekaŝeblaj elstaraj antaŭaj dentoj,aspektis iom malagrable. “Malgraŭ tio, neniu volas aĉeti.”
“Ĉu ĉesis funkcii la fabrikoj en l’ Urbego?” OnjoKrizantemo demandis timeme.
“Jes, lastatempe. Jen kial mi havas tian stokegon de kotono kaj fadenoj, kiujn ne venas kolekti miaj malnovaj aĉetantoj malsupre de la rivero.” Li indikis per sia longa pipo la amasojn.
“Kial? Ĉu ni vivos senvestaĵe?”
“Kial?” Mastro Ŭang reĵetis la demandon kaj eksuĉis sian pipon. “Pro enlandaj militoj! Ni, kiuj loĝas en ĉi tiu kaŝita mondangulo, neniam ĝenis nin pri tiaj aferoj. Sed la homoj jen kaj jen interbatalis la tutan tempon depost kiam la Imperiestron oni detronigis.Tiu militestro kontraŭ alia kaj inverse. Mi ne scias, kiom el ili aktuale intermilitas.”
“Mi aŭdis, ke tio ĉi estas nova Dinastio – Respubliko, oni diras? Sed ĉu la homoj ne portos vestaĵojn en la nova Dinastio?”
“Militon, mi diras, sinjorino!” Mastro Ŭang profunde suĉis la pipon kaj fumo skuiĝis kiel pluraj serpentoj el la aperturoj inter liaj misformitaj lipoj.
“Oni nun pretigas militon grandskalan – tion mi aŭdis. Kaj ĉiuj teksfabrikoj en la Urbego malsupre de l’ rivero fermiĝis pro tio.”
Onjo Krizantemo kapjesis al si kaj ŝajnis kompreni, sed paliĝs ŝia vizaĝo.
Dumlonge ŝi ne povis eĉ vorton elparoli. Ŝi fiksrigardis scivoleme Mastron Ŭang kvazaŭ li ne rekonus liajn apartajn lipojn. La butikisto sin negenis pri ŝi, sed daŭre suĉadis sian pipon. Kaj daŭre elŝteliĝis la fumo tra la triangulaj truoj inter liaj lipoj kaj liaj larĝaj suprenturnitaj naztruetoj, kaj fine complete vualis lian platan vizaĝon.
“Aĥ, dio!” ekkris Unjo Krizantemo finfine, “kiel mi vivtenos min? La homoj ne deziras fadenojn!”
Mastro Ŭang forblovis la lin ĉirkaŭantan fumon, kaj demandis mildatone, “Kiom da fadenoj vi havas? Mi faros mian eblon por vi. Kiel malnova amiko mi vin ne perfidos.”
“Ĉirkaŭ du ĝinojn.”
Onjo Krizantemo malvolvis la pakaĵon kaj elprenis plurajn bobenojn da blankaj fadenoj. “Ĉifoje ili estas fajnegaj, Mastro Ŭang,” ŝi diris, “ĉar mi ŝpinis ĉiujn en la taglumo.”
“Kiel do? Ĉu vi ĉesigis noktlaboron? Efektive, vegetaĵolea lampo ne taŭgas pro la ŝpinado.”
“Nu, tiu ĉi junulo loĝis kelkajn tagojn ĉe mi,” ŝi diris, ridetante kaj indikante min. “Mi devas prizorgi lin kiel gastiganto.”
Mi sclis, ke tio estis intenca mensogeto. Sed ŝajnis, ke tio ne multe interesis Mastron Ŭang. Li diris kritikeme, “Negrave kiom fajna, ĝi ne povas konkuri kun la fadenoj maŝinŝpinitaj. Baldaŭ la homoj rifuzos aĉeti ĉi manŝpinitaĵon. Ĝi estas tro multekosta kaj ne taŭgas al la novaj maŝinoj, kredu min. Miaj aĉetantoj diris, ke mi kolektu nur kotonon. Tamen, ĉar ni estas malnovaj geamikoj…” Li paŭzis por prisuĉi la pipon. Poste li levis unu bobenon kaj ekzamenis la fadenon per la lumo envenanta tra la pordo. Li metis ĝin sur la vendotablon kaj levis sian kapon por rigardi al Onjo Krizantemo, kaj demandis, “Kiom vi atendas kontraŭ ĝino?”
“Ne devus esti malpli ol la antaŭa prezo, supozeble?” diris Onjo Krizantemo.
“Mi timas, ke ĝi devus,” Mastro Ŭang diris, provante kontraŭdire iom paŭtigi siajn lipojn, sed sensukcese. “Absolute ne estas merkato, se la milito ne finiĝis.”
Onjo Krizantemo iĝis pensema, fikse rigardante la plafonon, kiun atingis la amaso da kotonstoko. Poste ŝi diris decideme, “Bone, Mastro Ŭang, pagu laŭvole. Mi kredas, ke vi ne tro perdigos al mi.”
“Kompreneble ne. Nuntempe mi neniom profitas. Mi esperas, ke mi nur povos teni funkcianta la butikon, por ke mi ĉiam povu servi al miaj malnovaj klientoj kiel vi.”
Kaj Mastro Ŭang pagis al Onjo Krizantemo la prezon, kiun li difinis por la du ĝinoj da fadeno. Sen pluaj paroloj ni eliris. Kiam ni atingis la straton, komentis Onjo Krizantemo kun suspiro: “Mi bezonis kvin tagojn por ŝpini tiujn du ĝinojn, sed ŝajnas, ke la laboro ne valoras.”
“Kial vi ne provas terkulturadon kiel la filinoj de l’ vinfaristo?” mi demandis, ne multe pripensinte, ĉar tiumomente mi ekvidis Korvinon, kiu portis ŝarĝon da legomoj kaj ilin vendis al dommastrinoj tiel majestmiene kiel regula mastrino de legomvendejo. “Ŝajnas, ke ili bone enspezas.”
“Nu, unuavice mi teron ne posedas, kaj duavice…” Onjo Krizantemo paŭzis kaj rigardis siajn mallarĝajn piedetojn en paro da purpuraj ŝuoj kun brodita motivo de papilio alvenanta sur flavecajn orkideojn. “Nu…” Mankis al ŝi vortoj.
Ni jam alvenis al drapaĵvendejo. Onjo Krizantemo restis iom da tempo antaŭ la pordo, frotis denove iom da pudro sur sian nazon, kaj poste eniris. “Mi opinias, ke Alan ŝatus havi donacon praktikan,” ŝi diris al mi. “Mi aĉetos por ŝi kelkajn futojn da presita nankeno, tiel ke ŝi havu ekstran novan robon por la Nova Jaro. Kion vi pensas pri tio?”
“Tre bone,” mi diris. Kaj ŝi iris rekte al la vendotablo kaj demandis al juna komizo: “Ĉu mi rajtas rigardi la bluan nankenon kun presitaj blankaj floroj?”
La komizo elektis tiun ŝtofon el staplo kaj montris ĝin al Onjo Krizantemo, dirante: “Ĉu tiun vi celas?”
“Jes,” Onjo Krizantemo respondis. Kaj ŝi palpis ĝin per la fingroj. Ĝi estis katuna, sed maŝinfarita, tre malsimila, ĉar la strukturo estis eagala kaj fajna, al la sama ŝtofo, kiun ni en la malnova tempo manteksis hejme. “Kiom kostas futo?” ŝi demandis.
“Tridek cendojn.”
“Kio?” Onjo Krizantemo diris surprizite, kun larĝe malfermitaj okuloj. ”Kiam mi estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj,futo kostis nur dudek sep cendojn. Kiel povas la prezo altigi tiel baldaŭ, precipe kiam la prezo de l’ indiĝenaj fadenoj malaltiĝis? Ĉu ĝi ne estas farita el fadenoj?”
“Ĝi estas,” la komizo respondis. “Tamen la prezon altigas ne ni, sed la militista guberniestro. Vi scias, ke okazos nova milito inter nia provinca guberniestro kaj la nordaj militistaj lordoj. Pro tio la alilandaj katunfabrikoj en “La Urbego” ĉesigis la produktadon, sekve okazos granda manko de l’ ŝtofo.
Krome, samkaŭze, la militista guberniestro difinis al ĝi novan imposton, por ke li disponu pri sufiĉe da mono por aĉeti municiojn. Ne nia kulpo estas, vidu.”
La komizon senparole fiksrigardis Onjo Krizantemo, mirante pri lia facila vortfluo. La junulo rerigardis al ni. Li havis vizaĝon sinceran. “Mi ne mensogas, sinjorino,” li aldonis. “Ni profitas nur modeste, kaj neniam mistifikas niajn klientojn.”
“Dankon, mi komprenas,” Onjo Krizantemo diris, kaj klinis sian kapon.
Zorge ŝi elprenis la arĝentajn monerojn, kiujn la leporlipa Mastro Ŭang pagis al ŝi kontraŭ ŝiaj fadenoj kaj kiujn ŝi estis singarde volvintaj per mantuko; ŝi re kaj re kalkulis ilin. “Aĥ, eĉ por du futoj de la ŝtofo ili ne sufiĉas,” ŝi ekkriis. “Kion fari?” Kaj denove ŝi fiksrigardis la komizon. Post kelkminuta silento, ŝi aldonis, “Bonvolu montri al mi mantukojn.”
La komizo elprenis ujon, kiu enhavis mantukojn. Ĉiuj estis maŝinfaritaj. Onjo Krizantemo elektis unu purpurruĝan kaj pagis por ĝi dek monerojn, kio estis la prezo de duonĝino da fadenoj indiĝenaj.
“Mi esperas, ke ĝi plaĉos al Alan,” ŝi diris al mi dum ni forlasis la butikon.
“Mi bedaŭras, ke mi dume ne povas aĉeti ion por vi. La ceteron de la mono mi bezonas por aĉeti iomete da rizo kaj salo.”
Kiam ni revenis al nia vilaĝo, Onjo Krizantemo akompanis min rekte al mia patrino. Surprizis ŝin, ke sidadis en nia domo Laŭ Liŭ, ion diskutante kun Onklo Pan, kun deprimita vizaĝo kaj okuloj tristaj. Do li ne iris ĝis la urbeto, sed venis ĉi tien anstataŭe, mi pensis. Kaj mi rimarkis, ke verŝajne li volis rideti, kiam li ekvidis la alvenon de Onjo Krizantemo, sed liaj lipoj ne povis formi gajan esprimon. Ankaŭ Onjo Krizantemo aspektis tre maltrankvila; ŝiaj vangoj karmeziniĝis. Ŝi neniam frontis mem nian rakontiston vizaĝalvizaĝe, krom en la mallumaj vesperoj, kiam ŝi povis sin kaŝi inter la homamaso por aŭskulti liajn historiojn.
“Jen aŭra donaceto nor festi la resaniĝon de Alan,” ŝi diris haste al mia patrino, transdonante al ŝi la mantukon. Poste ŝi tuj adiaŭis.
“Vi vidas, ke ŝi sentas ĝenon antan vi,” Onklo Pan diris al Laŭ Liŭ post la foriro de Onjo Krizantemo. “Vi devos esti kuraĝa kaj atakema, simile al la herooj en viaj rakontoj.”
“Jes, tiu tipo plaĉas al li,” mia patrino subtenis la ideon de Onklo Pan. “Mi ja scias.”
Restis silenta nia rakontisto, modeste pendigante sian kapon.
“Vidu,” daŭrigis Onklo Pan kvazaŭ lerneja instruisto, “vi estas tutsimple teoriulo, ne agemulo. Vi scias nur priskribi la sukceson de aliaj homoj, ne kiel mem agi. Pensu pri Maŭmaŭ. Eĉ li scias, kiel gajni la koron de Korvino.”
“Kio?” Laŭ Liu eksaltis.
“Li estas finfine edziĝonta al la filino de l’ vinfaristo,” Onklo Pan diris.
“Hodiaŭ matene sur la kampo li diris al mi, feliĉa kiel bienulo, ke li certe kaptis la koron de Korvino. Certe, ĉu vi komprenas?”
“Sed kiel?” Nian rakontiston konsternegis la novaĵo.
“Kiel? Sed ĝuste tion vi devas lerni, kara junulo. Aŭskultu! Maŭmaŭ gajnis ŝin ĉar li promesis al ŝi plurajn praktikajn aferojn. Li promesis, ekzemple, ke li ĉiam manĝigos al ŝi rizon blankan, ke li aŭskultos kvazaŭ pli juna frato ŝiajn vortojn, ke li laboros kiel ĉevalo por feliĉigi ŝin, ke li algluigos al ŝi kiel bebo al ŝia patrino, ke li neniam sen ŝia permeso alparolos iun ajn alian virinon aŭ junulinon, kaj ke li ĉiam traktos ŝin per ridetoj kaj neniam per pugno. Komprenite? Ĝuste tiel!”
“Pa!” Laŭ Liŭ eligis malestime la sonon, kaj stariĝis. “Tio ne estas amo, des malpli amindumado.”
“Teorio denove, Laŭ Liŭ!” komentis mia patrino.
Sed ne volis aŭskulti nia rakontisto. Li eliris per paŝoj deprimitaj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.