La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  

MONTARA VILAĜO

Aŭtoro: Yeh Chun-Chan

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

Unu vesperon, al la fino de la dua jarmonato proksiman, dum ni babilis apudfajruje, ni aŭdis eksplodon de bojado. Verŝajne la gardhundoj ion atakis.

Vibris iliaj jelpoj en la aero kvazaŭ lamentado de iu trompita fantomo. Onklo Pan, kiu suĉis sian longan pipon, maltrankviliĝis. Li ĉesis suĉi kaj tre atente aŭskultis la bruadon. Ĝi daŭris minimume kvaronhoron. Iom post iom ĝi fariĝis plorplendado kaj poste malkreskis alploretoj.

“Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas paŝojn ekstere,” li diris, stariĝante.

“Bovinŝtelado estis lastatempe sufiĉe ofta. Mi devas kontroli la nian.”

Nia bovinejo havis apartan enirejon, kvankam ĝi apudis la dormoĉambron de Onklo Pan. De kiam lia poŝo estis prirabita en la gubernia urbo, Onklo Pan estiĝis tre konscia pri ŝtelistoj kaj la tutan tempon nervozis pri domrabado. Li elfrapis la tabakcindron el sia longa pipo, poste iris piedpinte ĝis la pordo.

Kviete levinte la klinkon, li eliris, lasante iom malfermita la pordon. Momente ĉio estis kvieta, ĉar la plimultaj hundoj aliris lin kaj snufadis liajn piedojn. Li staris sub la tegmentrando, ĉirkaŭrigardante silente. Post kelkaj minutoj li tusis.

Ankoraŭ neniu speciala sono aŭdiĝis. Kaj li marŝis ĝis la rando de l’ vilaĝo, sekvate de Lajbaŭ, por konstati, ĉu inter la arboj estas io.

Kiam li malaperis en la mallumon, leviĝis nova ondado da bojoj. Ni aŭdis Onklon Pan voki: “Kiu estas?” Sed nenia respondo aŭdiĝis. Nin subite ekkaptis fridsento, kiu hirtigis al ni la harojn.

Premite ni silentadis, time atendante aŭdi eventualajn okazaĵojn ekstere.

Ekblovo da vento malfermegis la pordon kaj estingis la lampon. Ni ektremis, ne pro la glacieca trablovo, sed pro la subita fantomeca mallumo, kiu nin volvis.

Ni povis vidi la nokton, tiel profundan kiel la maro. Mankis luno, mankis steloj. En la ĉambro aŭdeblis nur nia spirado, kiun ni klare perceptis. Ŝajnis al ni, ke ni aŭdas eĉ nian pulsbatadon. En la primitiva silento la pordo grincis. Iu estis ĝin fermanta. Poste paŝoj:unu peza kaj l’ alia malpeza. Kaj iu fajrigis alumeton. Stranga flamo tremis en la mallumo, kaj poste ekestis lumo. Tio estis Onklo Pan, kiu havigis al ni lumon. Malantaŭ li staris fremda junulo.

Fajriginte la lampon, Onklo Pan sin turnis, rigardis timemokule mian patrinon, kaj diris pardonpeteme, “Sinjorino, mi kondukis hejmen ĉi tiun junan sinjoron.” Li indikis la fremdulon. “Li tremadis en la arbaro. Li malsategis. Li diris, ke nenion li havis por manĝi dum du tagoj, li vojaĝis multain liojn, li estas laca kaj elĉerpita. Li diris, ke li estas amiko de Mintun kaj via pliaĝa filo, do mi akceptis lin. Li ne aspektas ŝtelisto. Ĉu vi estas ŝtelisto?” Li sin turnis al la fremdulo kaj alparolis lin.

Ne respondis la junulo, sed li skuis la kapon.

Onklo Pan restis senmova sed palpebrumis liaj okuloj nervoze al mia patrino. Ŝi montris nek surpriziĝon nek timon, sed studis la fremdulon kviete, rigardante lin de kapo ĝis piedoj. La vizitanto estis sufiĉe juna. Eble li estis apenaŭ dudekdujara. Lia vizaĝo ankoraŭ aspektis iom infanece, kun rozetaj vangoj kaj mentono, kaj lia hararo estis longa, evidente netondita jam de semajnoj. Ŝajnis, ke li ankaŭ ne raziĝis. Tamen ne vidiĝis multe da barbaĵo: elstaris nur kelkaj maldensaj haretoj. Lia longa kolo, kun pomo elstaranta, kiu estis tre pintforma kaj sur kiu la haŭto estis terure maldika, donis impreson, ke li vere malsatadis. Li pendigis sian kapon la tutan tempon, iom sinĝene.

“Juna gasto, bonvolu sidiĝi,” finfine diris mia patrino per milda voĉo.

Onklo Pan elkomaiĝis kaj almovis seĝon por la fremdulo. “Sidiĝu, junulo,” li diris, montrante per larĝa rideto sian gingivon, kie mankis la antaŭaj dentoj. “Sinjorino estas bonkora. Kiam ŝi diras ion, ŝi parolas sincere. Sidiĝu, junulo.” Li malsuprentire sidigis la fremdulon. Li estis kontenta, ĉar mia patrino ne riproĉis lin pro tio, ke li enkondukis la nekonaton meze de la nokto.

“Juna gasto,” mia patrino ripetis, kiam la fremdulo sidiĝis sur la fotelo kun mano apoganta la mentonon kaj kubuto sur la brakapogilo, “diru al mi vian honorindan nomon kaj la honorindan lokon, kie vi naskiĝis. Vi ne aspektas kiel najbara vilaĝano, tion mi povas vidi.”

La junulo levis sian kapon kaj restigis sian manon sur la apogilo de l’ seĝo. Li ekrigardis suspekteme mian patrinon. Li pripensis ion kaj ankaŭ glutis salivon, ĉar moviĝadis supren-malsupren lia gorgpomo. Poste li diris, “Sinjorino, nomon mi ne havas. Mi forgesis, kie mi naskiĝis. Sed ĉu vi povas doni al mi ion por manĝi kaj trinki? Mi treege malsatas kaj soifas.”

“Certe ni povas, kaj cetere kun plezuro,” mia patrino diris, kaj, sin turnante al Alan, kiu stulte gapadis la fremdulon, ŝi aldonis, “Alan, restas ankoraŭ iom da nudeloj, ĉu ne? Varmigu ilin kaj faru kruĉon da teo! Rapide! Nia gasto bezonas manĝaĵon.”

Kaj Alan iris en la kuirejon.

Denove la fremdulo mallevis sian kapon, kun la mentono apogita per la dekstra manplato, kaj fermis siajn okulojn. Li ne deziris paroli. Dissterniĝis lia longa rekta hararo sur lia frunto,kiu estis larĝa kaj glata; kaj la basko de lia longa robo faldiĝis unuflanken,vidigante aliflanke liajn pantalonon kaj piedojn.

Lia pantalono estis longa kaj strikta, malsimila al tiu speco de malstrikta, loza krurvestaĵo, kiun ni en la vilaĝo portis. Tio supozeble estis parto de ia uniformo,ĉar li tre aspektis studente. Li portis paron da sandaloj pajlaj. El liaj kadukaj ŝtrumpetoj puŝiĝis liaj piedfingroj.

“Povra knabo, estas neeble, ke li estu ŝtelisto aŭ bandito,” diris mia patrino flustre al Onklo Pan. “Por tio li estas juna kaj tro milda. Li bezonas ankoraŭ patrinan vartadon!”

Ŝajnis, ke la fremdulo jam ekdormis, ĉar li tute ne moviĝis. Li eĉ ne levis sian kapon por rigardi, kiam mia patrino faris tiun komenton. Li estis malfalse lacega.

Alan elvenis el la kuirejo, tenante ambaŭmane grandan bovlon da boligitaj nudeloj. Ŝi surtabligis ĝin kaj poste reiris por alporti teon. Onklo Pan malpeze skuis la ŝultron de l’ fremdulo. La junulo ektremis, levigis kaj direktiĝis al la pordo kvazaŭ rapidante eskapi, ankoraŭ frotante perfingre siajn okulojn dormemajn. Sed haltigis lin Onklo Pan, dirante: “Kien vi rapidas? Ĉu vi serĉas necesejon? Via manĝaĵo estas preta.”

La fremdulo momente rerigardis al Onklo Pan, kiu aspektis kiel ĉiam sincera kaj simpla, kaj diris rapide, “Mi bedaŭras! Mi bedaŭras! Mi ĵus spertis timigan sonĝon.” Poste lia rigardo trafis la tablon. Disvaporis la nudeloj, kaj vaporo vualis la feblan lumon de la olelampo. “Dankon pro la manĝaĵo, amiko. Vi estas vera kamarado!” li diris. Kaj li sidiĝis sur benko apud la tablo. La timego ombrinta lian junecan vizaĝon jam malaperis. Li volvis la manĝbastonetojn per la nudeloj kaj,direktinte supren la vizaĝon kun vaste malfermita buŝo, lasis gliti la manĝaĵon sur lian langon. Poste li sorbetis la supon kun sono gargara. Post tio li elblovis kontentan suspiron. “Bona manĝaĵo!” li diris. “Tio varmigas min.” Vere, sur lia frunto komencis aperi kelkaj ŝviteroj.

“Eble taso da vino helpos forigi vian lacecon,” Onklo Pan diris. Kaj ne atendinte respondon, li alportis al li tason da hordea vino. Por varmigi la fridan etoson li tenis la vinon antaŭ la lampa lumo; kaj la lumo tuj malsupreniris sur la tason. Sur la supraĵo de l’ likvoro komencis danci tremanta verda flamo. “Ĉu vi vidas? Tio estas bona olda vino,” Onklo Pan diris, forblovis la flamon, kaj transdonis la tason al la fremdulo.

La junulo forte sorbis el la taso, produktante sekan brueton. “Bona varo! Vi ja estas mia kamarado, vi tiel trafe komprenemas!” Li estiĝis parolema kaj vigla.

“Diru al mi,juna gasto, vian honorindan nomon kaj la honorindan lokon de via naskiĝo,” mia patrino ripetis la malnovan demandon, sed per tono pli amikeca kaj familieca: “Vidu, mi tre interesiĝas pri vi.”

“Dankon, sinjorino,” la fremdulo diris. “Vi traktas min vere tre afable. Sed mi havas nomon tre malgravan, kiu al multaj homoj tre malplaĉas. Do bonvolu ne ĝeni vin pri ĝi. Rilate mian naskiĝlokon, ĝi ne tre malproksimas. Ĝi troviĝas en la najbara provinco.”

“Kiom ekscite!” mia patrino ekkriis. “Ĉu tio estas la distrikto,kie naskiĝis la unua kiel-li-nomiĝas – Prezidanto aŭ Imperiestro – de nia Respublika Dinastio?”

“Prezidanto,” ĝustigis la fremdulo. “Lia vilaĝo ne tre malproksimas de la mia.”

“Vidu! Vi do estas persono eksterordinara!” Oklo Pan enŝovis komenton kaj verŝis al li alian tason da vino por montri sian admiron pri li.

“Ĉu vi estas lia parenco?” mia patrino demandis.

“Verŝajne ne. Sed mia avo frekventis kun lia patrola saman vilaĝan lernejon, oni diras.”

“Do vi estas gravulo, juna gasto,” diris mia patrino, kun okuloj mire kaj admire malfermegitaj. “Vi havas tiel bonajn kontaktojn.”

“Ne, mi estas nur filo de simpla terkulturisto, kiel tiu kamarado.” Li indikis Onklon Pan, kiun komplete mirigis la rakonto. “Estas vere, ke mia patro estis klasika doktulo, sed ĉar la Imperian Ekzamenon oni nuligis en la Respubliko, li sin turnis al terkulturado. Nun mia pliaĝa frato regule laboras kiel terkulturisto. Mi kutimis helpi lin pri la rizplantado kaj kolektado de postlasitaj greneroj ĝis mi estis dekkvinjara. Tiam mia onklo, kiu estis komizo en fremda fabriko en la Urbego malsupre de la rivero, kondukis min ĝis la provinca ĉefurbo kaj tie enskribis min en moderna lernejo.”

“Do studento vi ja estas?”

“Mi estis, jes.”

“Certe estas tre multekoste, esti studento en tia urbego, kia nia gubernia urbo. Tio troviĝas aliflanke de “La Urbego” transrivere, ĉu ne? Ankaŭ tie la vivo certe estas multekosta. Kompreneble, post nuligo de l’ Imperia Ekzameno oni devas diplomiĝi en modernaj lernejoj por fariĝi registara oficisto. Ĉu vi fariĝos gubernatoro aŭ ano de la provinca registaro?”

“Ne, nek unu nek l’ alia. Mi scias, ke mia familio ŝparis sian monon por sendi min al la lernejo, esperante ke iam mi estos mandareno. Sed mi jam ne deziras esti tia.”

“Tio vere sonas tre strange,” Onklo Pan diris. “Estas agrable, esti eĉ vilaĝestro.”

“Tute ne. Vidu, mi trovis poste, ke ili deziris ke mi fariĝu mandareno por liberigi ilin de l’ malriĉeco kaj tagnokta laborado sur la trokultivita tero. Ili atendis, ke mi alrastos de la homoj tiom da mono kiom povas aliaj mandarenoj, tiel ke ni povu aĉeti pli da tero kaj fariĝi bienuloj, por ĉiam liberigitaj de timo kaj malhavo.”

“Tio estas agado plej natura,” komentis mia patrino. “Mi volus mem trovi rimedojn por sendi miajn filojn al modernaj lernejoj.”

“Sed mi ne volas plibonigi la vivkondiĉon de mia propra familio, fariĝante mandareno.”

“Do pro kio vi frekventis la lernejon?”

“Mi volis lerni inĝenieran metion.”

“Inĝenieran? Kio estas inĝeniero?” Onklo Pan demandis surprizite kaj scivoleme.

“Inĝeniero estas viro, kies metio estas plani kaj supervidi la konstruadon de landvojoj, fervojoj, uzinoj kaj maŝinoj.”

“Sed tio ja ne estas klerula okupo!” mia patrino komentis mirigite. “Tio estas rutinaĵo de manlaboristoj. La okupo de kleruloj estas regi kiel gubernatoroj kaj ministroj. La homoj ne frekventas lernejon por sciiĝi pri manlaborado. Neniam!”

“Sed mi tion faris! Kaj tion ankoraŭ faras multaj homoj miaaĝaj,” diris fiere la juna fremdulo, kvazaŭ li estus la antaŭulo de nova pensmaniero. “Nia lando estas lando malnova, postrestinta. Ni tre malantaŭas aliajn landojn rilate al scienco kaj industrio, kaj tial ni estis la celo de alilandai invadoj kaj ekspluatadoj. Ni devas fariĝi moderna ŝtato kiel la okcidentaj landoj, sekve ni devas havi kapablajn inĝenierojn.”

“Kion vi volas diri,s-ro Gasto? Mi ne tute komprenas vin.” mia patrino estis perpleksita. “Ĉu nia lando estas nebona? Kial imiti la fremdajn barbarojn! Ili ne kredas pri la prauloj, pri la Dioj de l’ Hejmo kaj Tero, por ne paroli pri la ĝentileco de nia ĉiutaga konduto. Kiel eblas simili la barbarojn!”

Ŝajnis ridema la fremduloo, sed tro serioza estis lia vizaĝo por allasi esprimon facilaniman. Kaj li eĉ ŝajnis svage ekkompati mian patrinon pro ŝia nescio, ĉar li diris, “S’rino, vi ne konas la realan situacion. Tro longe vi loĝadis en tiu ĉi montara vilaĝo, samkiel miaj gepatroj. La fremduloj neniel estas barbaraj. Iliaj ordinaruloj estas tiel taŭgaj kiel iu ajn el ni. Teruraj estas nur iliaj armilvendistoj . Tiuj kunlaboras kun niaj militaj lordoj kaj koruptitaj mandarenoj por nin elpremegi.”

Mia patrino estis jam vere konsternita. Onklo Pan komencis grati sian kalvaĵon, meditante pri la fidindeco de la komento. Neniam antaŭe ni aŭdis tiaĵojn. Vere, tio sonis fikcie. Kiel povis fremdaj komercistoj ekspluati nin? Ni neniam vidis eĉ unu el ili. “Mi pensas, ke vi eraras, s-ro Gasto,” mia patrino diris seriozmiene. “Ili estas efektivaj barbaroj, ĉ ar ili ne kredas je niaj dioj. Sed tiu estas bienulo Ĉu Min, kiu mizerigas la kamparanojn per ĉiujara pligrandigo de l’ tera lupago.”

“Jes, tiu estas bienulo Ĉu Min,” ripetis Onklo Pan. “Ĉu vi konas bienulon Ĉu Min, cetere? Li estas viro kun abomeninda barbego. Sed bonvolu ne ripeti al aliaj miajn vortojn, mi vin petas.”

La fremdulo kapbalancis penseme, dirante, “Jes, certe mi aŭdis pri li. Li estas tigro ege senkompata!”

“Vi pravas!” konsentis Onklo Pan, kuraĝigite de l’ komprenema komento de la vizitanto. “Kaj li mordas en la homojn ĝis la ostoj. Al li plaĉas eĉ tiel maljunaj ostoj,kiel tiuj de nia instruisto, Onklo Pejfu!”

“Onklo Pan!” kriis mia patrino, palpebrumante al Onklo Pan.

“Ne timu, S’rino,” la fremdulo diris, rigardante la palpebruman avertadon de mia patrino al Onklo Pan. “Mi ne denuncos vin al la maljuna tigro, ĉar mi ne estas lia ‘kurhundo’. Onklo Pan absolute pravas. Li estas vera proleto, kun instinkta malamo al la ekspluata klaso. Sed homoj kiel bienulo Ĉu Min estas nur parto de la ludo, nuraj dentradetoj en la tuta maŝino. Ekzistas, kiel mi diris, militaj lordoj kaj fremdaj armilvendistoj, kiuj kunlaboradas unu kun alia por nian sangon elsuĉi.”

Dum li paroladis, pli kaj pli agresiĝis lia voĉo, kvazaŭ ĉiuj menciitoj estus liaj ĝismortaj malamikoj. Ruĝiĝis lia vizaĝo; elstaris bluaj vejnoj sur liaj tempioj, kaj liaj manoj pugniĝis. “Pro tio mi eĉ rezignis pri inĝenieriĝo,” li diris.

“Fervojojn kaj uzinojn ni ne povas konstruadi dum tiaj homaĉoj tenas la potencon kaj la amaso malriĉegas. Ni bezonas novan administradon antaŭ ol povi paroli pri ia nacia rekonstruado!”

Li ekkrlis preskaŭ slogane per sia laŭta voĉo, kio timigis nin ĉiujn. Cetere, ni ne komprenis la temon de liaj paroloj. Do mia patrino ŝanĝis la temon per demando:

“S-ro Gasto, vi diris, ke vi konas mian pliaĝan filon. Kiel vi konatiĝis kun li? Li ne estis studento. Certe li ne frekventis vian lernejon.”

“Certe ne,” la fremdulo diris senemocie. “Sed ni estas bonaj amikoj – ne, bonaj kamaradoj! Mi scias ĉion pri li. Oni fianĉigis lin al povra knabino, kiam li estis eta, ĉu ne? Sed…” Subite li paŭzis, konscia pri la ĉeesto de Alan, kiu aŭskultadis lin kun granda intereso. Li rigardis ŝin maltrankvile. Pro lia rigardo, Alan malĝoje pendigis sian kapon tre ĝenite. Ankaŭ mia patrino ekrigardis ŝin kun embaraso. Sekvis stranga silentado. La solan sonon faris Onklo Pan, kiu nervoze sencindrigis sian longan pipon frape kontraŭ kruro de sia tabureto. Fine, Alan stariĝis kaj, preninte desur la tablo la bovlojn kaj manĝbastonetojn, ŝi malaperis en la kuirejon.

“Ĉu ŝi estas la difinita knabino, s’rino?” la fremdulo demandis post la malapero de Alan. “Mi tre bedaŭras! Ŝi aspektas vera proleto! Sed, kiel ĉiu knabino de la malriĉaj klasoj, ŝi havas vizaĝon tiel senespere damaĝitan de l’ malriĉeco…”

“Ho, bonvolu ne paroli pri tio,” petegis mia patrino al la vizitanto. “Ŝi havas sorton malfacilan. Sed volu diri al mi,kiel vi ekkonis tiel intime mian filon. Estas tiel interese. Ŝajnas, ke vi scias tre multe pri li!”

S’rino, mi ja scias tre multe pri li – pro tio mi ĉivespere haltis en tiu ĉi vilaĝo. Li donis al mi la adreson. Mi renkontis lin en vespera kurso, kiun starigis lia sindikato, kaj kie mi instruis la historion de l’ Ĉina Socia Evoluo. Mi lin vidis preskaŭ ĉiutage. S’rino, jam dekvar jaroj mi dediĉis min tute al edukado de la laboranta popolo. Tioman okazon ili ne havas por sin plibonigi, kiel mi. Do mi iris la klason ĉiuvespere kaj helpis ilin tiom, kiom mi povis. Via filo estis tre inteligenta kaj ankaŭ diligente laboris. Ni kutimis havi privatajn diskutojn post la klaso. Li montriĝis malfalsa intelektuln de l’ laborista klaso.

Lia interpreto pri nia moderna historio, pri la strategio de la revolucio en lando malnovmoda kiel la nia, ŝajnas al mi eĉ pli korekta ol tiu de Mintun.

Kompreneble, la deveno de Mintun estas malsimila, ĉar li estas absoluta proleto.”

Ni ĉiuj rigardis lin gape. Tiel flua estis lia parolo, tamen eĉ unu lian vorton ni ne komprenis. Tiel nova por ni estis lia vortprovizo, ke ĝi sonis kvazaŭ citado el iu fremdlanda biblio. Sed la nomo de Mintun vekis nian intereson. Ni nenion aŭdis pri li jam de jaroj. La homoj eĉ pensis, ke eble li estas mortinta.

Do Onklo Pan demandis, duone dube, duone surprizite, “Ĉu vi vere konas Mintun-on?”

“Kompreneble jes, tre bone,” la fremdnln diri.

“Ĉu ankaŭ li tre frekventas la vesperan kurson?” mia patrino demandis.

“Ne. Li jam delonge trapasis tiun stadion. Cetere, tio ne necesas al li. Li estis la nukleo de la movado.”

“Kion vi volas diri? Nukleo? Kio estas nukleo?” Onklo Pan estis konfuzita.

“Ho, mi petas pardonon!” la eksstudento diris, kun ektremo de nervozo en sia okulo. “Tiajn aferojn mi ne devus sciigi al vi. Sed vi estas denaska kamarado, Onklo Pan, mi opinias. Mi fidas, ke vi al neniu ripetos miajn vortojn. Mi sciigas al vi ĉion, ĉar mi ne povas rezisti la tenton de l’senkaŝeco kaj honesto de tia proleto kia vi. Ĉiuokaze, en Ĉinio li ne plu estas. Li iris ekster-landen.”

“Kion signifas tio?” mia patrino, kiun absorbis la neatendita, rivela interparolo, subite eksaltetis. “Ĉu lin forkaptis fremdaj diabloj kaj kontrabandis al ilia lando en terpomsakoj kiel kulio por konstrui fervojojn kaj uzinojn? Povra Mintun! Li devis ne forlasi la vilaĝon. Neniu oro sur la tero estas facile trovebla.”

“Ne, s’rino!” korektis haste la fremdulo. “Nenia kontrabandado. Ĉinojn ili ne deziras. La loko, al kiu Mintun iris estas la patrujo de l’ laborantaj amasoj de la mondo. Li nun faras esploradon tie.”

“Kio? Ĉu li fariĝis klerulo?”

“Jes, li estas klerulo, erudiciulo de l’ malriĉaj homoj.”

“Kion vi volas diri?” Onklo Pan demandis surprizite. “Mi vin ne komprenas, s-ro Gasto. Kiel malriĉaj homoj povas esti kleruloj? Mankas al ili tempo, mono. Ili devas labori la tutan tagon.”

“Sed malriĉaj homoj povas jam kleriĝi, per helpo de l’ patrujo de la malriĉaj homoj,” la fremdulo klarigis. “Kaj nur malriĉuloj fariĝas bonaj kleruloj. Mi scias, ke Mintun travivis terurajn spertojn:sian enspezon li perlaboris en ‘La Urbego’,unue kiel rikŝisto, poste kiel vendisto de ĵurnaloj, kaj fine kiel fervojisto. Sed dank’ al tiuj penoj li finfine iĝis klaskonscia kaj fariĝis elstara proleta batalanto. Tiel li elektiĝis de sia sindikato kiel kandidato por la superaj studoj de proletaj teorioj en la ĉefurbo de l’ patrujo de la malriĉaj homoj.”

Kiel la buŝo, tiel ankaŭ la okuloj de Onklo Pan malfermiĝis pli kaj pli larĝe, stimulite de la nekredebla rakonto de l’ fremdulo. Kiam la junulo finparolis, Onklo Pan subite eligis: “Kion cetere vi volas diri per patrujo, s-ro Gasto? Pri tia loko mi neniam aŭdis. Ĉu ĝi estas malproksimega provinco de nia Respublika Dinastio, aŭ granda vilaĝo? La patrujo de Mintun devus esti tiu ĉi vilaĝo, kie li naskiĝis kaj edziĝis.”

La lipoj de l’ vizitanto preskaŭ eksplodis en ridon, sed li bridis sin.

Kviete li klarigis: “La patrujo de l’ malriĉaj homoj estas granda lando, multe pli granda ol eĉ Usono. Ĝi estas nia granda najbaro, havante kun ni longan komunan landlimon. Tie la malriĉuloj konstruis novan dinastion, la Dinastion Proletaran, kiu laboras por la bono de l’ mizeruloj. Ili starigis universitaton por la laboristoj de nia lando. Ĝi nomiĝas Universitato Sun Jat-sen, honore al la fondinto de nia Respubliko.”

“Do tiel,” diris mia patrino enpensiĝante. “Ni vilaĝanoj neniam eĉ sonĝis, ke en la ekstera mondo okazas tiaj strangaj aferoj. Sed diru al mi, kiom longe li devos resti tie.”

“Probable li tre baldaŭ revenos. Ne eblas, ke li tro longe restadu tie. Tiom estas farenda de ni.”

“Kiel ekscite!” Onklo Pan abruptis entuziasme. “Li revenos do al la vilaĝo kiel tute alia homo. Mi devas sciigi al Onjo Krizantemo! Kompatinda, ŝi revis pri li kiel eminentulo, kaj jen realiĝis ŝia revo. Mi devas informi ŝin!”

Kaj li stariĝis, frape sencindrigis sian pipon, kaj ekiris al la pordo, murmurante al si, “Espereble ŝi ne koleros pro mi ĉar mi entrudiĝas tiel malfruvespere. Tiel bonan novaĵon!”

“Kiu estas Onjo Krizantemo?” la fremdulo demandis, kaj ankaŭ li stariĝis.

“Ŝi estas la edzino de Mintun.” mia patrino respondis. “Ŝi atendadis lin dum jaroj. Kompatinda, ŝi preskaŭ malŝparis sian junecon en atendado.”

“Ne!” la fremdulo kriis al Onklo Pan, kiu jam levis la klinkon de l’ pordo.

“Vi devas ne informi ŝin. Mi fidas, ke vi estas vera amiko. Vi devas ne disvastigi la novaĵon pri niaj kamaradoj, ĉar niaj malamikoj kaŝiĝas ĉie en la distrikto, serĉante la eblecon detrui nian movadon.”

Onklo Pan fikse rerigardis al la juna vizitanto, perpleksite de la vortoj, kiujn povis kompreni neniu el ni. “Kion vi diris?” li demandis nekredeme. “Mi ne rajtas sciigi pri la novaĵo lian propran edzinon, kiu estis al li fidela?”

“Edzino aŭ ne edzino,tio min ne koncernas,” la junulo diris, kun rigida vizaĝo kaj brovoj kuntiritaj. ‘Sed al neniu vi devas sciigi tion, kion mi diris.”

“Kial? Mi ne tute komprenas vin, s-ro Gasto.” Onklo Pan larĝe malfermis siajn okulojn, stultigite, en la pordo starante. “Ĉu vin ne koncernas via propra edzino, kiu vin atendis fidele dum multaj malvarmaj vintraj noktoj?”

“Ne! tio estas afero nur persona. Mankas al ni tempo kaj energio por nin koncerni pri tiaĵo nuntempe. Tasko multe pli urĝa estas plenumenda.”

“Strange! La modernaj junuloj ! Ili estas stangaj!” Onklo Pan murmuris al si, gratante per siaj stumpecaj fingroj sian maljunan kapon. “Ilin mi ne komprenas. Efektive ŝanĝiĝis la mondo.”

“Vi komprenos, se vi mem partoprenos la lukton, olda onklo,” la vizitanto diris, per voĉo jam kvieta, “ĉar fundamente vi estas proleto. Sed bonvolu komplezi al mi, ne sciigu al iu ajn tion, kion mi diris.”

Onklo Pan turnis siajn perpleksitajn okulojn al la junulo, ankoraŭ dubema pri tio, kion li diris. “Nu, nu, mi ne diros al ŝi,” li balbutis kun gorĝo gargara kvazaŭ ĝin obstrukcus io peza. “Mi ne diros al ŝi.” Kaj li reriglis la pordon kaj moviĝis ŝanceletiĝe al la benko, sur kiu li antaŭe sidis, rigardante senesprime la olean lampon.

Por lin malŝarĝi, mia patrino diris, “Onklo Pan, eble ni povos sugestii al Onjo Krizantemo iom poste, ke Mintun tre bone prosperas en la ekstera mondo, kaj eble revenos al ŝi baldaŭ.”

“Sed eĉ ne unu vorton pri tio, ke li estis eksterlande!” avertis la fremdulo, “ĉar la reakciuloj…” Subite li mutiĝis, saltis desur la seĝo, kaj levis sian dekstran manon por direkti sian orelon al subita eksplodego de bojado ekstere.

La renovigita jelpado vekis nian suspektemon. Ĝenerale je tiu horo, kiam niaj vilaĝanoj ĉiuj jam ekdormis, okazis la ŝteloj. Ni rigardis scivoleme nian vizitanton, kiu nun estis tute atenta kaj kies okuloj rigardadis serĉeme kaj scivoleme kiel du lanternoj. Baldaŭ ni aŭdis paŝojn kaj svagan bruon de voĉoj, kiuj sonis feroce kaj minace, kaj la hundoj komencis tirboji kaj eligis de tempo altempo dolorkriojn. Oni batis ilin, ŝajne. Tio estis nek ŝtelistoj nek malfruaj vaguloj,ĉar tiaj homoj ordinarene aŭdacis bati hundojn. Nia stranga vizitanto mallevis sian manon, kaj morte paliĝis.

“S’rino, ĉu vi povas kaŝi min? Ili venas serĉi min!” Li diris urĝavoĉe.

Helpu min, s’rino! Rapide!”

Mian patrinon absolute konsternis la subita ŝanĝiĝo de l’ situacio. Jam perdis la vizitanto sian tutan trankvilon kaj aspektis infanece senrimeda kvazaŭ orfo. Nekredeble estis, ke li estas tiu sama persono, kiu proponis teoriojn tiel profundajn, ke neniu el ni kapablis ilin kompreni. “Helpu min, s’rino!” Li urĝigis, per voĉo trema. “Ili min persekutis ĉiuloken lastatempe. Ili volas mortigi min!” La fremdulo estis jam nura infano, parolante kvazaŭ en koŝmaro, kun lipoj intermite tremantaj. Tiel tremegis liaj kruroj, ke li eble falus iumomente sur la plankon.

En la tuta konfuziĝo, tamen, Onklon Pan emociigis tiu vidaĵo. Li aliris la vizitanton, apogis lin per ambaŭmana brakumo, kaj diris, “Ne timu, infano mia. Mi subtenas vin!” Dume pliproksimiĝis ekstere la paŝoj, kaj la jelpado de niaj hundoj pli kaj pli altiĝis.

“Trovu por mi kaŝlokon, kamarado! Trovu por mi kaŝlokon, kamarado! Mi laboras por la malriĉuloj. Via malamiko mi ne estas!” La fremdulo kroĉigis al Onklo Pan, kvazaŭ la maljuna terkulturisto estus lia patro. “Mi estas via amiko! Vi ne devas min perfidi!”

“Kion vi diras, infano mia?” diris Onklo Pan konfuzite, rigardante patrece la junulon kaj dume lin pli strikte brakumante. “Mi vin ne komprenas, infano mia.”

“Ne demandu min, onklo! Trovu por mi kaŝlokon!”

Kaj la paŝoj eksteraj haltis antaŭ la pordo de nia najbaro, kaj ni povis aŭdi ripetan kaj furiozan frapadon. Kaj aŭdiĝis kriado: “Volu malfermi la pordon! Volu malfermi la pordon! Jen la ĝendarmaro de l’ Gubernia Registaro!”

“Onklo!” la junulo eligis sufokitan kriĉon. “Jen ili! Jen ili! Ili mortigos min! Ili mortigis jam dekojn da junuloj kiel mi!”

“Venu do, infano mia!” Onklo Pan malkroĉis la tenadon de l’ fremdulo, kies vizaĝo grizis; kaj li ekiris al la korto tra la kuirejo. “Venu do! Mi trovos por vi kaŝlokon.”

La junulo sekvis Onklon Pan kaj malaperis en la mallumon. Ni aŭdis malfermiĝi la pordon de nia najbaro kaj pelmelon de enirantaj paŝoj kaj poste timigan ordonadon kaj kriadon. Mia patrino estingis la lumon kaj diris al Alan kaj mi, ke ni iru niajn dormoĉambrojn. Alan tremadis tutkorpe, ne volante iri sola, do mia patrino diris, ke mi iru anstataŭe en la ĉambron de Alan por ŝin kunestadi. “Ho, kiel terure!” Alan diris al mi, kiam ni eniris ŝian ĉambron. “Ĉu vi opinias, ke ili estas banditoj?”

“Mi ne scias,” mi diris, aldonante por malpliigi ŝian timon, “Sed ne necesas, ke vi timu, Alan. Ili vin ne atencus eĉ se ili estus banditoj.”

“Kial ne?” ŝi replikis, kaj ŝian timon subite anstataŭis scivolo kaj malplaĉo. “Ĉu tiel malbeliĝis mia vizaĝo, ke ĝi neniel altirus ilian atenton?” Ŝi aludis al siaj variolsignoj: ŝin ĉiam nervozigis tiu sekvo de la malsano.

Respondi mi ne povis.

Ni restis kvietaj en la ĉambro. Ni aŭdis la paŝojn de Onklo Pan elirantajn el la kuirejo.

“Kien vi metis lin?” aŭdiĝis la voĉo de mia patrino. “Sub la fojnon en la teneja subtegmentejo,” estis la respondo de Onklo Pan.

“Do li mortsufokiĝos, tiel peza kaj densa estas la fojnamaso.”

“Ne. Mi metis lin apud la muron proksime al la fenestro. Li povus eĉ gvati eksteren. La fojno ĝuste nur kaŝas lin.”

“Strangega junulo. Li preskaŭ freneziĝe min timigis…”

Mian patrinon interrompis regula batado sur nian pordon ekstere. “Enlasu nin! Temas pri enketado!” La krio estis tondreca, rapidema kaj minaca. Alan kovris per ambaŭ manoj siajn orelojn kaj stariĝis kontraŭ la muroj en angulo.

Mi estingis la lumon kaj premis miajn okulojn al fendeto de la pordo, tiel ke mi povu vidi, kio okazas en la sidoĉambro. Mi havis zorgojn pri mia patrino kaj Onklo Pan.

Onklo Pan malfermis la pordon. Enkuris kvin ĝendarmoj. Ilin armis brilaj pistoloi,de kies ingoj pendis ruĝaj kvastoj kvazaŭ floroj. Ĉiu portis en la mano ŝtormlanternon, kiu sternis kuriozajn ombrojn sur la planko. Unu el ili alproksimiĝis al mia patrino, kiu nun staris tremante apud nia manĝotablo; kaj li ŝin demandis:

“Ĉu vi vidis hodiaŭ vespere junan fuĝulon?”

“Ne, sinjoro,” mia patrino respondis tremvoĉe. “Mi ne eliris de kiam subiris la suno. Mi vidis neniun, eĉ ne almozulon.”

“Sed tiu ulo malaperis ĉi-direkten – tiel nin informis multaj vidintoj,” la viro klarigis. “Estas neeble, ke li plueniris, ĉar estas tiel malhele.”

“Mi vidis neniun, sinjoro,” mia patrino diris. “Estas tiel malvarme. Ni fermis la pordon antaŭ la malheliĝo.”

“Ĉu vi estas certa?”

“Certa, sinjoro. Mi vidis neniun.”

“Tre strange, efektive,” la demandinto murmuris al si, penseme pendigante sian kapon. “Li estas vera vulpo, tiu juna bandito. Ni persekutis lin dum tri tagoj kaj tamen ne povas kapti lin.” Poste li turnis sin al Onklo Pan kaj dum kelkaj sekundoj okultaksadis lin, kaj diris, “Ĉu vi eliris ĉivespere, oldulo?”

“Jes … ne,” Onklo Pan balbute respondis, dum liaj lipoj ekpulsis malgraŭvole.

“Kion vi volas diri?” demandis suspekteme la demandanto, paŝante pli proksimen al li.

“Mi neniam eliras vespere, ĉar nia rakontisto Laŭ Liŭ nuntempe ferias. Sed hodiaŭ nokte, post la vespermanĝo, mi promenis ĝis la angulo de l’ dometo kaj elvezikis urinon. Por tio necesis dek minutoj. Mi ne intencis resti tiel longe. Sed estas tiel malvarme, ĉu ne?”

“Ĉu vi tiam ekvidis junan fuĝulon?”

“Ne, sinjoro. Eĉ ne ombron de homo. Sed nia gardhundo venis al mi. Ĝi snufis unue miajn piedojn, kaj poste la vaporantan akvon, kiun mi elvezikis.”

“Li estas kompleta idioto,” alia ĝendarmo alproksimiĝis al la demandanto kaj diris, indikante Onklon Pan: “Ne malŝparu tempon pri li.”

Poste la demandanto sin turnis denove al mia patrino. “S’rino, volu diri al mi honeste, ĉu vi vidis iun fremdulon en la vilaĝo ĉivespere,” li diris. “Li estas estro de banditoj. Se ni lasos lin libera, li neniam lasos trankvilaj la homojn. Li ankoraŭ ne longe aktivis en la okcidenta distrikto de l’ gubernio, sed li jam sufiĉe kaŭzis al ni kapdolorojn. Mi estas certa, ke baldaŭ li estigos perturbojn ĉiloke. Do profitos al vi mem, se vi laŭeble havigos al ni iun informon pri li.”

Mia patrino scivole fiksrigardis la demandanton, klopodante kompreni, kion li celas. Momente Regis minaca silento. Subite ŝi prononcis decideme:

“Sinjoro, mi ne vidis iun ajn banditon. Mi certigas al vi, sinjoro, ke banditon mi ne vidis.”

“Ni estas povraj vilaĝanoj, sinjoro,” aliĝis OnkloPan. “Banditoj ne volus viziti nin. Venas de tempo al tempo nur ŝtelistoj,sed ili neniam permesas, ke oni vidu ilin.”

“Do la kanajlo denove eskapis!” diris la demandinto al unu sia kunulo.

“Al tiu ĉi vilaĝo li ne venis. Li estas vera vulpo!”

Kaj ili turniĝis kaj deprimite formarŝis el nia domo, lasante malfermita la pordon, sen adiaŭo. Onklo Pan kaj mia patrino staris senparole, vakue, rigardante al la ekstera mallumo, en kiun malaperis kvazaŭ koŝmaro la ĝendarmaro. Trablovo enabruptis, vekante el la revado Onklon Pan. Li frapfermis la pordon kaj poste sidiĝis sur benkon kaj ekbruligis sian longan pipon. Alan kaj mi venis en la ĉambron; ŝi ankoraŭ tremadis pro timo. Ni rigardadis unu alian, kaj ne parolemis. Ankaŭ dormi ni ne emis. Ni nur sidadis, rigardante la iompostioman febliĝon de la flamo de l’ olelampo kaj aŭskultante la okazan pepadon de musoj sur la tegmentotraboj. Subite ekkokerikis la koko; ĝia bleko vibradis kaj treniĝi sen la kvieta aero kiel la fina noto de soprano fine de prezentado.

Onklo Pan stariĝis, frape sencindrigis sian pipon kaj eniris la tenejon.

Post minuto li revenis kun la stranga vizitanto. La junulo jam aspektis kiel birdtimigilo pro la pajleroj, kiuj abunde kroĉiĝis al liaj haroj kaj vestaĵoj. Sed li ŝajnis tute feliĉa. Sur siaj lipoj li havis infanecan rideton. Onklo Pan diradis al li ripete, kvazaŭ maljuna patro: “Ne timu, juna gasto. Ili foriris, foriris jam delonge.”

“Mi scias, oĉjo; mi aŭdis ĉion. Kaj tra la fenestro mi vidis ilin formarŝi laŭ la ŝoseo. Dankon, oĉjo, vi estas denaska proleto.” Poste li turnis sin al mia patrino kaj daŭrigis, “S’rino, mi dankas vin. Mi aŭdis, kion vi diris al la ĝendarmoj. Vi estas vere bonkora. Vi similas mian propran patrinon. Mi memoros vin ĉiam. Nun mi devas foriri.”

“Ne!” mia patrino diris. “Estas tiel fride kaj mallume. Vi devas manĝi ion.” Kaj ŝi ekrigardis al Alan kaj daŭrigis mallaŭte, “Infano mia, bonvolu pretigi por la gasto alian tason da teo.” Alan senvorte eniris la kuirejon.

“Vi estas tre afabla,” la fremdulo diris al mia patrino, sidiĝante. “Mi jam tro ĝenis vin. Mi bedaŭras.”

“Sed diru al mi,” diris mia patrino maltrankvile, “ĉu vi vere estas bandito?”

“Ĉu mi aspektas bandito?” la junulo replikis. “Ne, certe ne!”

“Do bandito mi ne estas.”

“Kio vi estas, do?”

“Mi diris al vi, S’rino. Mi estis studento, sed estas jam patrioto, ĉar mi maturiĝis. Mi volas fari nian Respublikon nova kaj feliĉa lando. Ĝi estas tro malnova, tro malnova, kaj tro febla, kompatinde febla…”

“Kial do oni nomas vin banditestro?”

“Ĉar mi organizas batalon de l’ malriĉaj kamparanoj kontraŭ la malnova reĝimo koruptita kaj ties administrado. La militaj lordoj kaj ties malvenkintaj soldatoj,kiuj trapasis la regionon, elpremis ĉiun uncon da oleo el la malriĉuloj, kaj bienuloj kaj komercistoj elsuĉis ilian sangon. Mi instruis al ili, kiel deĵeti tiujn realajn banditojn kaj mem preni la potencon. Sekve la bienuloj kaj ties dogoj volas mortigi min kaj detrui la movadon. Sed estas tro malfrue. Ĝi disvastiĝis kvazaŭ fulmo kaj aktivas sub la nazo de la regantoj de l’ gubernia urbo. Ili timas la malriĉulojn, kiuj estas tiel multnombraj, S’rino. La malriĉuloj ĉiam estas la plimulto.”

“Tion vi do faras!” mia patrino diris surprizite, kun malsuprenturnitaj okuloj. Post momento ŝi relevis la kapon, kaj okulesploris la junulon, kaj demandis, “Ĉu iton ankaŭ mia filo kaj Mintun lernis fari?”

“Nu,” la junulo hezitis. Nervoze li rigardis mian patrinon, kies vizaĝo jam esprimis panikemon. “S’rino, mi ne scias. Mi scias nur, ke ili estas tre patriotaj.”

“Patriotaj!” mia patrino murmuris nekredeme al si, mallevante la kapon kaj en penson profundiĝante.

Alan venis el la kuirejo kun pleto da teo kaj kukoj. La vizitanto sidiĝis apud la tablo kaj servis al si manĝaĵon kaj trinkaĵon. Tre rapide li manĝis, ĉar la koko jam kokerikis la duan fojon. Fininte, li stariĝis, diris, ke li devas iri, kaj avertis nin, ke ni al neniu sciigu pri li, ĉar la malamikoj punus eĉ tiujn, kiuj kaŝis lin. Onklo Pan forprenis la pajlerojn kroĉiĝintajn al liaj haroj kaj vestaĵoj, kaj mia patrino pretigis pakaĵeton da kukoj por li se li malsatus. Poste ili ŝteliris kviete ĝis la pordo kaj ĝin tre atente malfermis sen bruo. Nia gardhundo Lajbaŭ, englitis kaj snufis la fremdulon. Sed Onklo Pan per unu mano fermis ĝian buŝon kaj per la alia karesis ĝian dorson, tiel ke ĝi mildiĝis kaj kvietiĝis. La fremdulo elglitis tra la pordo kaj malaperis en la aŭroron.

“Kia stranga junulo!” Onklo Pan komentis pri la foririnto. “Li sonas kiel dua Mintun. Cetere, s’rino, ĉu mi sciigu al Onjo Krizantemo ĉion, kion mi aŭdis pri ŝia edzo?”

“Ne! Eĉ ne unu vorton!” mia patrino diris. “Ni devas komplete forgesi la okazintaĵon, ĉar iel ŝi tre malĝojigas min.” Ŝi paŭzis penseme dum momento.

Poste ŝi daŭrigis monologe, “La mondo jam iĝis tiel stranga. Jes, tio ĉi estas mondo stranga.”

La meĉo de la lampo ekgluglis kvazaŭ eĥante la vortojn de mia patrino, kaj ektremis ĝia febla lumo. Elĉerpiĝis la oleo. Sed sane neniu humoris enverŝi iom pli, ĉar ĉiujn paralizis la peza ĉirkaŭa atmosfero. Ni rigardis la meĉon dum ĝi plendis seke, kaj ĝian lumon dum ĝi formortis kaj la mallumo alproksimiĝis.

Fine rekomenciĝis la minaca silentado. Kaj en la silento ritme ekfajfis kompatinda ronketo defie al la premanta trankvileco. Tio estis nia laboreginta Alan, kiu ekdormis pro elĉerpiĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.