La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  

MONTARA VILAĜO

Aŭtoro: Yeh Chun-Chan

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

Forpasis la varmega somero kune kun la akvomankego, postlasante polvokovritan teron kaj fendetitajn kampojn. Kaj pli kaj pli paliĝis la suno. La ĉielo pendis malalte kaj aspektis griza kaj malhela. Kelkfoje aperies iuj nubamasetoj, velante okcidenten. Dum sia irado ili okazigis subitajn ekblovojn, kaj en la aero sentiĝis speco de frosteco. Iom poste, la ekblovoj fariĝis vento, kiu nudigis la arbojn. Dancis frenezete la folioj en la aero, kiel abeloj sen reĝino. Ni komencis senti malvarmon, vesti pliajn vestaĵojn kaj deziri pli da manĝaĵo. Tute subite ni trovis multajn vagantojn en la najbaraĵo, sen sufiĉe da vestaĵoj kaj sen sufiĉe da manĝaĵo.

Neniam antaŭe ni vidis tiom da vagantoj en la distrikto. Ni ne sciis, de kie ili venis. La ŝoseon dismakulis iliaj skeletecaj formoj:virinoj kun beboj surdorse, viroj kun ĉifonmasoj surŝultre, kaj maljunaj avoj sekvataj de gardhundoj kun pendolaj langoj. Ĉiuj celis la urbeton, kvazaŭ tiu loko estus speco de Mekko – kaj poste ili retretis kaj disiĝis kiel lokustoj tra la valoj kaj montetoj. Kiam ni demandis, kial ili ne iris por ŝirmado al la templo en la urbeto, tial ke estis jam tiel fride, ili ĉiuj respondis, ke la Ordkonserva Korpuso repuŝis ilin ĉiufoje, kiam ili provis. Poste ni demandis, kial ili ne reiris hejmen kajili diris unuanime, ke ne valoras tion fari Car la tuta regiono estis dezertigita de la severa akvomankego, kune kun la peza prirabado far la trapasintaj venkitaj soldatoj. Ili parolis krudakcente, kaj ni sciis, ke ili venis de la distrikto ĉirkaŭ la gubernia urbo en la grandaj montoj. Ni suspiris simpatie al ili, sed neniel povis helpi ilin. Ili ankaŭ ne ĝenis sin viziti nian vilaĝon, ĉar ni ne havis manĝaĵon.

Iun tagon tamen unu el la vagabondoj aperies en nia vilaĝo: virino. Ŝi aspektis tre malnete, sed ne kiel almozulino, ĉar ŝia vizaĝo ne estis tiel pala kaj maldika kiel ĉe la plimultaj el la senhavuloj. Ŝi portis malnovegan jakon kaj paliĝintan rozkoloran pantalonon tiel longan, ke oni apenaŭ vidis ŝiajn piedojn.

Ŝi vagis tien-reen, ĉirkaŭrigardante kvazaŭ ŝtelisto. Niaj gardhundoj ĉirkaŭis ŝin kaj aljelpis ŝin kvazaŭ lupoj. Kontraŭ ili ŝi gestis per longa bambua bastono.

Sed ĉiufoje, kiam ŝi levis la armilon, la hundoj alsaltis ŝin. Lajbaŭ eĉ forŝiris la randon de ŝia jupo, kaj minacis ŝin pri alia atako, nudigante siajn dentegojn. Ŝi eligis timokrion, tiel sekan kaj krudan kiel la voĉo de viro.

Ŝi malantaŭeniris dum la hundoj daŭre persekutis ŝin, rigardante ŝin per siaj sangostriitaj okuloj. Finfine ŝi alproksimiĝis al nia domo. Onklo Pan ĝuste tiam brosadis la junan bovinon – ŝi estis jam kreskinta kaj aspektis glata kaj gracia kiel sinjorino, sed ankoraŭ modesta kiel sesdekjarulino. Vidante la virinon alproksimiĝi inter la hundoj, li formetis la broson kaj kriegis al Lajbaŭ: “For! Vi ne devus ataki fremdulinon tiel proksime al nia propra domo.” Lajbaŭ ŝajnis kompreni la vortojn, ĉar li restis staranta kaj nur ululis kviete anstataŭ boji. La fremdulino falsidiĝis sur benkon antaŭ la pordo kaj puŝis suspiron malŝarĝigan.

Poste ŝi diris, flankenmetante sian bambuan bastonon, kaj fikse rigardante al Onklo Pan.

“Mi tre dankas vin, Oĉjo! Sen via interveno la hundoj disŝirus min.”

Onklo Pan skeptike rigardis ŝin kai demandis, “Ĉu vi estas almozulino?”

“Mi estas rifuĝanto, Oĉjo,” la fremdulino respondis kaj formetis sian kaptukon, aperigante mallongan hararon. “Sed se vi emas doni al mi ian manĝaĵon, mi ne rifuzos.”

Tiumomente elvenis mia patrino, kun paro da flikotaj ŝtrumpetoj en la mano. Ŝi haltis sur la sojlo, surprizite pro ekvido de l’ fremdulino.

“Ne timu, s’rino,” la virino diris kaj rerigardadis al ŝi. “Mi estas nur rifuĝanto. Mi vojaĝis tri tagojn kaj tri noktojn kaj manĝis nur kvarfoje. Do mi estas iom laca. Mi nur volis trinki ion kaj iom ripozi. Pro tio mi venis en la vilaĝon.”

“Ho,mi komprenas,” mia patrino diris malrapide, plu scivolante suspekteme pri ŝi. “Ĉu vi iras al iu klostro por monaĥiniĝi?”

La fremdulino eksaltis kaj ŝiaj okuloj eltrudiĝis kvazau du pilkoj. “Pro kio vi starigas tiun demandon, sinjorino? Kial mi monaĥiniĝu?”

“Mi nur scivolis, kial vi tondis viain haroin tiel mallongaj kiel tiuj de viro. Ĉiuj monaĥinoj tondas siajn harojn, ĉu ne?”

“Ho, jes!” la vizitantino konsentis, kun suspiro trankviliga. “Sed mi ne volas monaĥiniĝi – mi ankoraŭ ne estas tiel senespera. Mi tondis miajn harojn mallongaj, simple ĉar mi trovis ĝena la ĉiutagan kombadon. La nuna jaro estas nutromanka, ĉu ne? Mia humoro ne emas prizorgi mian aspekton. Nu, s’rino, ĉu vi volas doni al mi iun trinkaĵon?”

“Jes, atendu,” mia patrino diris. Poste ŝi kriis al Alan, kiu tuj respondis de la kuirejo, kaj instrukciis ŝin pretigi tason da teo kaj kelkajn kuketojn por la fremdulino. Post kelkaj minutoj elvenis Alan kun pleto. Ŝi diris, ke en la kuirejo estas neniom da kukaĵo, sed anstataŭe ŝi varmigis pecon da hordea pano.

La fremdulino suĉis la teon, kiu estis tre varmega, farante laŭtan suĉbruon.

Poste ŝi maĉis bovinece la malmolan hordean panon, dum la elstarantaj okuloj gvatadis kaŝe ĉiudirekten.

“S’rino, tiu ĉi vilaĝo ŝajnas tre kvieta,” ŝi murmuris dum ŝi enŝtopis manĝaĵon en sian buŝon.

“Jes, ĝi estas vilaĝo kvieta,” mia patrino respondis, kaj komencis fliki ŝtrumpeton. “La homoj ne havas nun multan laboron.”

“Do kiel ili perlaboras vivrimedon? Ĉu ili ĉiuj aliĝas al la Ordkonserva Korpuso?”

“Ne, ne multaj. Nur unu persono en nia vilaĝo korpusaniĝis.”

“Vere?” la fremdulino ekkriis surprizite. “Ĉu vi ne ŝatas ĝin?”

“Ne,” enmetis Onklo Pan, “ni estas simplaj terkulturistoj. Al ni ne plaĉas batalaferoj.”

“Vi pravas, oĉjo,” kapjesis la fremdulino. “Sed ĉu vi ne volas protektadon de via posedaĵo? Ekzistas tiom rifuĝantoj. Ĉu vi ne timas?”

“Kial ni timu?” Onklo Pan reĵetis. “Nia kondiĉo estas preskaŭ tiel malbona kiel la via.”

“Trafe dirite, oĉjo. Mi konsentas kun vi,” la virino palpebrumis. “Se paroli honeste, al mi ŝajnas, ke la Ordkonserva Korpuso taŭgas nur por la urbanoj. Ili eĉ ne permesas, ke ni eniru la urbeton, kvankam ni promesas ne peti riz-almozon. Ili certe bezonas protekton, ĉar ili timas nin.”

“Kial ili timu vin?” Onklo Pan demandis.

“Ĉar ni estas malriĉaj kaj multnombraj. Ili timas, ke ni sturmatakos la urbeton kaj prenos ilian stokon da rizo.”

“Tio estas certe kontraŭleĝa, se ne rabado.”

“Vi eraras, olda oĉjo, se mi rajtas.” Grimacis la fremdulino trudridete.

“Ĉu laŭleĝe la bienuloj altigas la luprezon je dudek pocentoj dum faro nutromanka? Kion vi diras pri tio?”

Onklo Pan gratis al si la kapon necerte. La demandon li ne sciis respondi.

“Mi devenas de l’ distrikto de la gubernia urbo,” la virino daŭrigis.

“Multe pli malbona estis tie nia akvomankego. Eĉ la arboselojn forbruligis la suno. Tamen, la bienuloj insistis plialtigi la terluprezon. Kiam protestis kontraŭ la plialtigo mia kompatinda edzo, ili nomis lin bandito kaj mortbatis lin…”

“Vi havis edzon?” mia patrino subite interrompis kaj ĉesis fliki la ŝtrumpeton. “Kiel triste, se tiel estas.”

“Kion vi volas diri, s’rino?” la fremdulion protestis per laŭta, furioza voĉo, kiu jam posedis tonon tute virecan. “Ĉu edzon mi ne havu? Ĉu mi estas tiel senespere malbela?”

“Ho, ne!” mia patrino diris pardonpeteme, sed ŝi ne povis ne miri plu pri ŝiaj haroj, kiuj estis groteske mallongaj. “Mi petas vian pardonon. Vi aspektas mirinde ĉarme.”

La fremdulino kvietiĝis, provante rideti responde al la komplimento de mia patrino. Poste, reprenante la artefarite altigitan voĉon, ŝi turnis sin al Onklo Pan kaj diris, “Kion vi diras pri tio, olda oĉjo, ke riĉuloj plialtigas la terluprezon malgraŭ la nutromankego?”

“Mi opinias, ke ili estas malbonegaj,” Onklo Pan respondis. “Ilia konscienco estas malbonega.”

“Jam vi komprenis, oĉjo,” la virino strabe ridetis al li. “Do vi vidas, estas absurde, ke ni malriĉuloj servu en la Korpuso por la riĉuloj! Parenteze, kiel nomiĝas la persono en la vilaĝo, kiu estas ano de l’ Korpuso?”

“Li nomiĝas Maŭmaŭ, edzo de Korvino. Ĉu vi konas Korvinon, la unua el la naŭ filinoj de l’ vinfaristo?” Subite paŭzis Onklo Pan kaj liaj nervozaj okuloj suspekteme rigardis ŝin. “Kial vi petas lian nomon? Ĉu vi iam konis lin?”

“Ne. Interesas min nur la nomoj de la homoj,” la fremdulino klarigis, provante ekridi. “Vidu, mi estas aŭguristino laŭprofesie. Eble mi povos perlabori tason da teo, aŭgurante por li tiel, ke li scios sin prizorgi. Estas danĝera okupiĝo, esti ano de armilista korpuso, vi komprenas?”

“Jes, mi plene konsentas kun vi.” Onklon Pan emociigis la vortoj. “Pro tio mi restas terkulturisto, kio estas profesio paca kaj honesta.”

“Jes, vi pravas, sed diru al mi, ĉu Maŭmaŭ estas kamparano riĉa aŭ malriĉa?”

“Ho, kompatinda malriĉulo! Kaj li ĉiam pli malriĉiĝis, de kiam li edziĝis al tiu manĝavida edzino!”

“Do kial li aliĝis al la Korpuso, kiu efikas kontraŭ la malriĉuloj? Li nepre estas perfidulo al la malriĉaj, fia gardhundo por la riĉaj!”

“Nu, gastino!” mia patrino subite ekkriis, flankenmetante la ŝtrumpeton, kun vizaĝo pala kaj okuloj larĝegaj, “vi parolas kiel tiu fuĝanto, kiu vizitis nin iunokte!”

“Fuĝanto!” la virino kriegis timigite. “Fuĝanto? Kiun vi aludas? Kiu li estas? Ĉu li vizitis tiun ĉi vilaĝon? Mi lin ne konas. Ne, ne, ne! Ho ne! Mi neniam aŭdis pri iu fuĝanto,” ŝi diris ripete kaj nervoze por refuti ian scion pri la persono senzorge menciita de mia patrino. Sed ŝia vizaĝo fariĝis videble pala kaj timesprima. Ŝiaj okuloj ĉirkaŭgvatis kaŝe, kaj ŝi movetiĝis.

Mia patrino metis la manon al sia buŝo, timigite de la averta kaj nervoza rigardo direktata al ŝi de Onklo Pan. Ni ekmemoris pri la persekutado far ĝendarmoj al la studento, kiu serĉis ŝirmon en nia domo. Kaj tiu penso tremigis mian korpon. Ankaw mia patrino tremis. Ŝiaj lipoj tremis kiel du pecoj da ladfolio. Fine ŝi balbutis:

“Ho, gastino, mi parolis pri io pasinta, longe pasinta. Tio neniel koncernas la nuntempon.”

“Komprenite, komprenite,” babilis la virino idiotece, ankoraŭ nekredeme rigardante mian patrinon. Poste ŝi daŭrigis laŭ distrita maniero. “Mi tre dankas vin, s’rino, pro la bona teo. Vi estas la plej bonkora virino, kiun mi iam renkontis. Mi estis tiel laca, ke mi ne povis movi la piedojn. Mi jam sentas min bone.”

Nek mia patrino nek Onklo Pan kapablis daŭrigi la konversacion. Ili rigardis sin reciproke laŭ maniero sciplena kaj sekretema. La virinon konfuzis tiu vidaĵo. Ŝi elpoŝigis kombilon por glatigi siajn harojn, celante ŝajnigi indiferentecon. Sed ne helpis la kombilo, ĉar ŝiaj haroj estis mallongaj kaj rektaj. Ju pli ŝi kombadis,des pli ŝi iĝis ĝenata. Poste ŝi klopodis senpolvigi per naztuko sian pantalonon. Kiam ŝi batis ĝin energie, vidiĝis ŝiaj piedoj – paro da piedoj grandegaj. Ŝi eksaltis histerie vidante sin mem, kaj stariĝis.

“Dankon, s’rino, pro via gastamo,” ŝi diris. Poste, sin turnante al Onklo Pan, ŝi daŭrigis, “Dankon ankaŭ al vi, oĉjo, pro via bonkoreco. Mi devas foriri. Mi havas rendevuon kun grupo de rifuĝantoj ĉivespere por fari al ili aŭguradon. Ili deziras, ke mi klarigu al ili, kiam ili povos rehejmeniĝi en la grandan montaron.”

Kaj ŝi foriris. Onklo Pan kuniris ĝis la fino de l’ vilaĝo, gardante ŝin kontraŭ la gardhundoj. Mia patrino restadis antaŭ la pordo, rigardante malsprite la benkon, sur kiu sidis antaŭ momento la virino. Ŝi ne kapablis plu fliki la ŝtrumpetojn. Io tre pezis sur ŝian menson.

Tuŝis la suno la pinton de l’ okcidentaj montoj. La ĉielo ŝajnis fali ĉiam pli suben. Multaj nubamasoj komencis kuniĝadi en unu gigantan amasegon minace pendantan superkape, kaj promesantan dispeciĝi fale sur niajn tegmentojn. Jam peza kaj saturita estis la aero. Paseroj elgvatis de la tegmentrandoj kaj nervoze ĉirpis. Ŝtormo pretiĝis. Ĉiam estis same post longa akvomanko: peza pluvado, kiu okupadis la sekan teron per suĉado de la vivofluido dum horoj kaj horoj.

Ni enlitiĝis tre frue tiun vesperon, sciante, ke estos nepre malvarme dum la nokto. Kiam estis apenaŭ la deka horo, ni ekaŭdis gutetadon sur la tegmento kaj sovaĝajn katblekojn. Poste trablovis subita vento, kiu klakigis la tegolojn kaj dronigis ĉiujn ceterajn bruojn. La pluvo falis inunde. La defluiloj liberigis kaskadon, kiu furioze batadis la pavimon.

Tiun vesperon mi transloĝis en la ĉambron de mia patrino, ĉar ŝi timis pro tiuj strangaj bruoj. Dum longe ni ne sukcesis ekdormi, aŭskultante al la pluvo kaj la sporada vento. Mia patrino daŭre murmuradis: “Kompatindaj rifuĝantoj, espereble ili trovis taŭgan ŝirmlokon por la nokto.” Kaj mi ekhavis vizion, kiel ili rapidegas al la urbeto kaj estas repuŝataj per la baĵonetoj de la Ordkonserva Korpuso. Poste mi pensis pri Maŭmaŭ, kiu eble tiam staris sur la urbomuro dum nokta dejoro. Mi pensis ankaŭ pri la aŭguristino. Kien ŝi iris?

Ŝi estis strangulino.

Daŭre faladis la pluvo, sed la vento iom post iom malfortiĝis. Nun regis la nokton nur muziko monotona:la plaŭdetado surtegmenta. Tamen tio trankviligis niajn nervojn. Mi aŭdis turniĝi aliflanken mian patrinon kaj poste ŝi eligis ronketon. Kaj la vizio pri rifuĝantoj,pri Maŭmaŭ, kaj pri la stranga aŭguristino malpreciziĝis en mia menso. Min venkis ondo da dormemo kaj mi endormiĝis.

Mi ne sciis, ĉu tio estis en sonĝo aŭ en duondormo, kiam mi aŭdis grinceton. Tio estis unue tre akra kaj poste malakra, kaj enŝteliĝis trablovo en la ĉambron. Mi tike malfermis miajn okulojn. Mi trovis, ke la ĉambropordo estas iom nefermita. Eble mia patrino tion ne rimarkis, ĉar ŝia lito estis pli malproksima. Mi ne volis perturbi ŝin, do mi restis enlite kaj ne zorgis ellitiĝi por fermi ĝin. Mi supozis, ke hazarda venteto duone malfermis la pordon. Mi fermis la okulojn kaj provis retrovi mian dormon.

Ĝuste kiam mi estis ensonĝigonta, mi malforte flaris akran odoron, kiu iritis mian nazon. Mi turnigis surdorsen kaj kuŝis tute vekita, ĉar la odoro estis tiel kaŭstika, ke mi preskaŭ sufokiĝis. Tre surprizite, mi vidis aron da scintilaj flagretoj moviĝanta tra la aero ekde la pordo en la ĉambron. Ĝi zigzagis kiel fluganta serpento; kaj dum ĝia tordiĝa vojado pli kaj pli akriĝis la odoro. Mi preskaŭ tusis, sed tion malhelpis la sennoma timo, kiu ekkaptis min. Mi pensis, ke ankaŭ mia patrino estis vekita, ĉar en la ĉambro estis stranga silento; ĉesis sia malforta ronkado.

En la stranga senmoveco mi rigardis la fajreraron rampi ĝis la mezo de la ĉambro kaj poste ŝanĝi sian direkton al la vestoŝranko staranta apud la muro.

La serpento subite tordiĝis en la aeron tie. Mi aŭdis tremi la pordon de la vestoŝranko. Iu estis ĝin tirmalfermanta. Kaj de ekstere enmoviĝis alia fajreraro. Mi komencis rimarki obtuzan sonon de frapetantaj paŝoj. La aero, saturita de la odoro, ekstreĉiĝis pro homa spirado, kiun mi nun povis rimarki.

“Helpon! Helpon! Enŝteliĝis rabistoj! Helpon!” aŭdiĝis la abrupta sovaĝa krio de mia patrino. Ŝi certe estis rigardinta la fajreroj dum la tuta tempo. Ŝia kriego traŝiris la aeron.

Pro la krio de mia patrino la du aroj da scintilaj flagreroj teren falis kun obtuza bruo, kiel du falantaj kometoj, kaj pezaj paŝoj rapidis el la ĉambro. Mia patrino jam saltis el la lito kaj lumigis per alumeto la olelampon. Ni elkuris en la koridoron, kriante per la tuta voĉo: “Rabistoj! Rabistoj!” Kiam ni alvenis la vestiblon, staris meze tie la rabistoj, du el ili. Ili ambaŭ portis nigrajn maskojn kun malbelegaj kurbaj nazoj, kaj staris tie senmove kaj minace rigardadis nin tra la du truoj, en kiuj ekbrilis per stranga fajro iliaj okuloj. Ili ne timis. Ili sciis, ke mia patrino kaj mi ne kapablis interbatiĝi kun ili. Ŝi kriegis kaj mi fikse rigardis la maskitojn, dum miaj kruroj tremegis.

“Ne kriu kaj ne timu,” unu el la entrudiĝintoj diris.

“Ni ne mistraktos vin! Ni venis ĉi tien nur por ion pruntepreni. Ni estas senmonaj, vi scias. Se ne temus pri la nutromankego, ni ne venus ĉi tien por vin ĝeni.”

Tiel ordinara kaj plata estis la voĉo, ke ni sentis froston trairi niajn dorsojn. Mia patrino gapis al ili kun obtuza hororo; ŝiaj manoj estis suprenlevitaj kvazaŭ ŝi estus soldato preta por senarmigo far la konkerintoj. La du viroj,tamen, restis timige silentaj, starante senmovaj, dum iliaj ampleksaj figuroj ombris fantome en la malhela lumo. “Aj –” kriegis mia patrino denove, kaj ŝi ŝanceliĝe malantaŭeniris en la direkto de la kuirejo.

“Mi diris, ke vi ne kriu,” unu el la viroj diris kolere. “Alie ni mortsufokos vin! Ni estas neniel rabistoj, komprenite? Se via urbeto estus tiel bonkora, ke ĝi donus al ni iomete da manĝaĵo – da kiu, ni scias, ili havas sufiĉe – ni ne venus ĉi tien por perturbi vin en la mezo de la nokto. Ni estas pli bonkoraj ol viaj homoj en la Ordkonserva Korpuso.”

Tiel klara estis la intonacio de la voĉo, ke mi nun povis distingi la akcenton.

Ĝi estis kruda kaj abrupta. Ili devis aparteni al la rifuĝantamaso.

“Kvietiĝu!” kriis la alia maskito. “Kiam pliboniĝos la situacio, ni redonos al vi tion, kion ni prenis el tiu ĉi domo.”

Kaj kviete ili foriris malantaŭen kaj malaperis en la eksteran mallumon.

Mia patrino restis staranta apud la muro, kun la manoj ankoraŭ levitaj. Ŝi ŝajnis hipnotita de io. Nur tiam, kiam enversigis forta frida trablovo, ŝi rekonsciiĝis el stuporo kaj timo. Ŝi eklevis la lampon kaj komencis ekzameni la ĉambron.

Apud la pordo, truego ĉirkaŭ tri futoin alta kai du futoin larĝa estis farita en la muro. Ĝi prezentis efektive teruran vidaĵon, ĉar ĝi forigis nian senton de sekureco. La dometo estis jam sendefenda, kun la pordo larĝe malfermita.

Ni iris al la ĉambro de Onklo Pan, apud nia bovinejo. Ĝi estis loko malneta, sed ĝi plaĉis al li, ĉar tie li povis aŭdi la spiradon de niaj bovinoj kaj flari la odoron de ilia glata haŭto. Li kutimis diri, ke nenie li povis dormi tiel komtorte, kiel en tiu ĉi loko. Efektive, li nun dormis profunde, kvazaŭ estus okazinta nenio en la domo. Eĉ kiam ni kliniĝis super lin en la lito, li ne ekmoviĝis. Li estis ĝuanta tre dolĉan ripozon. Sed li ne elpuŝis ronkojn laŭ sia kutimo. Li spiris tre feble. Liaj palpebroj flirtis agitate. Ĉu li koŝmaris tiam, mi demandis al mi?

“Onklo Pan! Vekiĝu! Ni ĵus spertis prirabadon!” mia patrino kriis apud lia orelo.

Eĉ tiam li ŝajnis aŭdi nenion, kvankam daŭre moviĝis liaj palpebroj.

“Onklo Pan! Kiel vi povas dormi tiamaniere en tia momento?”

Al Onklo Pan absolute mankis aŭdosento. Liaj lipoj moviĝis kaj la pinto de lia lango elrampis leki la lipojn, kvazaŭ li ĵus finis bonan manĝon. Sed siajn okulojn li ne malfermis, kiel li ankaŭ ne respondis.

Sen plua rimedo, mia patrino komencis skui lin tre forte per ambaŭ manoj. Li tute ne rezistis. Li lasis puŝi lian kapon tien-reen kvazaŭ kukurbon.

Tamen finfine rigidiĝis lia nuko. Malrapide disiĝis liaj palpebroj, rivelante paron da idiotecaj, malspritaj pupiloj. Blindigis ilin la lumo de niaj du lampoj.

Li ekkonstatis nian ĉeeston. Li sidigis rekte kaj ekgratis la kapon kvazaŭ provante revoki ion al sia memoro.

“Kio estas al vi? Vi ŝajnis nenion aŭdi,” mia patrino diris.

“Mi spertis sonĝon, s’rino, sonĝon belan,” li balbutis, ankoraŭ kapgratante. “Mi sonĝis, ke mi estis reveninta al mia vilaĝo, tie norde. Ili jam ne plu havas fratmilitojn tie. Kaj plenkreskis miaj nevoj kaj edziĝis kaj havas infanojn. Ili honorigis min per mirinda bonveniga manĝfesto. S’rino, tio estis bongustega, ĉiele bongustega! Kaj la vino aĝis kvindek jarojn. Ĝi estis enterigita de mia patro en la kelo, kaj nur lastatempe oni retrovis kaj elfosis ĝin, ĉiele bongusta, s’rino!”

“Kion vi priparolas!” mia patrino kriis kolere. “Ni estas ĵus prirabitaj. Truego estas farita en nia muro. Kion vi priparolas?”

“Kion? Prirabitaj?” Onklo Pan timtremegis. “Kion ili ŝtelis? Ĉu estas en ordo de niaj bovinoj?”

Kaj neatendinte respondon, li saltis el la lito en sia piĵamo kai forkuris nudpiede al la bovinejo. Sed li subite haltis meze de la ĉambro kaj eligis dolorkrion. Li estis surpaŝinta ion brulantan. Kiam mi alportis tien la lampon, ni trovis faskon da brula incenso. Ĝi dissendis nebulon da ebriiga fumo. Tuj ni komprenis, kio estis la aroj da fajreroj, kiuj trarampis la aeron en la ĉambro de mia patrino. Ili funkciis kiel torĉoj,sed samtempe kiel ebriigilo.

“Feliĉe, ke ni estis maldormaj tiam,” komentis mia patrino kun surprizo kaj timo, “alie la tutan familion povis ebriigi la odoro kaj la rabistoj estus povintaj forŝteli la tutan domon.”

“Mi komprenas –” Onklo Pan murmuris penseme al si. “Pro tio mi spertis tiel strangan sonĝon. Mi estis ebriigita. Ho, mia ŝtipokapo!” Kaj li batis peze sian kapon perpugne. Sed tempon li ne malŝparis antaŭ ol atingi la bovinejon.

Larĝe malfermita estis la stalpordo, kiu aparte ebligis iri eksteren. Tie troviĝis jam nenio krom la trablovoj, kiuj daŭre enverŝiĝis tra la pordo kaj ĉirkaŭkirligis apud la muroj. Malaperintaj estis la bovinpatrino kaj sia filino. La fojnoplena trogo aspektis tre stranga meze de la stalo, sen la du konataj bestoj, kiuj ĝin primanĝus. Evidente pli ol du rabistoj enŝteliĝis en nian domon. La du bovinoj eble estis forkondukitaj longe antaŭ ol la rabistoj atingis la ĉambron de mia patrino.

Onklo Pan plandobategis la teron, tordante siajn manojn kaj kriante per plena voĉo: “La senkoraj rabistoj! Ili aŭdacas eĉ ŝteli miajn bovinojn! Nenion mi havas en tiu ĉi mondo krom du bovinoj! Ke ili povis esti tiel senkompataj!”

Sed ŝajne li ne kredis siajn okulojn. Li renversis la trogon, kvazaŭ eble la bestoj kaŝiĝus sube. Poste li piedpelis ĝin kvazaŭ ĝi estus pilko. Dum ĝi ruliĝis, la fojno dissterniĝis tra la tuta ĉambro, kreante teruran malordon. Fine ĝi atingis la ĉambrofinon kaj haltigis ĝin la muro. Onklo Pan restis tie staranta, vizaĝalmure, senparola kiel mutulo. Longatempe li ne moviĝis. Poste li sin turnis abrupte per la tuta korpo kaj forkuretis en la mallumon ekstere, kriante: “Kie estas Lajbaŭ? Li perfidis min. Eĉ unu bojon li ne eligis!”

Mia patrino bruligis lanternon kaj ni sekvis Onklon Pan ĝis la sojlo.

Lajbaŭ estis tie, kuŝante kortuŝe kontraŭ la muro, pluvsaturita kiel droninta rato.

Li spiradis malforte, dum lia stomako feble ekmoviĝis supren-malsupren. Mia patrino skuis lian kapon. Stultece li disigis siajn palpebrojn, ligne rigardadis nin, kaj poste ilin refermis.

“Ankaŭ li estas venenita!” mia patrino diris, ĉirkaŭserĉante helpon.

Onklo Pan daŭre malbenis per si mem la rabistojn kaj sin tute ne ĝenis pri Lajbaŭ. “Alan! Alan!” mia patrino kriis. “Alportu iom da aleŭritoleo! Li bezonas fortan laksigilon!”

Dume Onklo Pan ŝanĝis la celon de sia fia insultado de Lajbaŭ al la Ordkonserva Korpuso. “Kion faras la Ordkonserva Korpuso? Ĝi tenas pacon en la urbeto sed devigas rabistojn veni al la vilaĝo por ŝteli miajn bovinojn!” Poste lia furiozo forturniĝis de la Korpuso ĝis Maŭmaŭ. Li kriis kvazaŭ Maŭmaŭ estus surloke: “Maŭmaŭ! Por kio vi utilas? La rabistoi ŝtelis miajn bovinojn de sub via nazo. Vi sentaŭgulo, kion vi faras?” Kaj li kuris al la dometo de Maŭmaŭ. Hazarde Maŭmaŭ havis hejmpermeson en tiu nokto.

Alan elvenis kun bovlo da aleuritoleo. Mi malfermis al Lajbaŭ la buŝon, kaj mia patrino enverŝis la oleon. Li komencis spasme spiri kaj sufokiĝi. Mi distenis liajn makzelojn kaj Alan trinkigis al li bovlon da akvo. Poste ni enportis lin per la kruroj kaj lasis lin varmigi apud la fajro.

Onklo Pan estis for la tutan tempon. Ni aŭdis lin kvereli kun Maŭmaŭ sur la vilaĝa placo. Maŭmaŭ daŭre diradis, “Jes, Onklo Pan, mi klopodos trovi ilin. Ne batu min! Mi klopodos trovi ilin. Ŝajnas al mi, ke la rabistoj iel rilatas kun la aŭguristino, kiu venis hieraŭ posttagmeze. Mi vidis ŝin dum mi hejmenvenis. Ŝi aspektis tre suspektinde.”

“Mi fajfas pri ĉiaj virinoj. Mi malamas tiajn kreaĵojn. Mi deziras nur miajn bovinojn,” Onklo Pan klarionis.

“Mi scias, mi scias. Mi scias, ke vi malŝatas la inojn ĉar tian vi ne havas,” Maŭmaŭ diris, ne sen iomda fiero en la voĉo.

Onklo Pan fikse rigardadis Maŭmaŭ-on, kriante per plena voĉo: “Kion vi diras? Ĉu vi provas fanfaroni pri via manĝavida Korvino en tia momento?”

Maŭmaŭ tuj paliĝis. Li babihs kiel eble plej rapide: “Volu silenti, Onklo Pan. Aŭskultu, prefere vi iru senprokraste elserĉi la bovinojn. Mi provos kapti la virinon, tiel ke ni eltrovu spuron pri la rabistoj. Bedaŭrinde ni en la Ordkonserva Korpuso okupiĝas nur pri misuloj. Tio estas la ordono transdonita al mi de Ŭang la Leono. Ne mia kulpo.”

“For viajn ordonojn! Mi deziras nur, ke vi trovu por mi la bovinoin!”

Onklo Pan insistis.

“Sed mi devas obei la ordonojn transdonitajn de mia komandanto,”

Maŭmaŭ diris pli laŭtvode, firmigante iom sian sintenon, “ĉar li pagas min!”

“For vian komandanton!” Onklo Pan furioziĝis.

Tiel daŭris la disputo dum duonhoro senrezulte, ĝis la voĉoj raŭkiĝis kaj la fortoj elĉerpiĝis. Poste ili foriris, unu por serĉi la bovinojn, la alia por aresti la aŭguristinon. Komencis tagiĝi. Lajbaŭ, jam varmigita de la fajro, komencis tremi spasme kaj vomi. Li elverŝis flakon da nigra fluidaĵo, kiu eligis tre malagrablan haladzon. Sed liaj okuloj estis jam malfermitaj, kaj eĉ komencis ekbrili. Lia vivo estis savita. Kaj la ruĝa suno duonvoje elmergiĝis malantaŭ la montoj oriente.

Je la matenmanĝa horo Onklo Pan revenis kun la juna bovino, kio surprizis kaj ĝojigis nin. “Povra bebo, ŝi aspektas tiel mizera kiel senpatrina infano, ĉirkaŭvagante en la malseka valo,” Onklo Pan diris al mia patrino, viŝante sian gutantan nazon per la maniko de sia robo. “Mi esperas, ke ŝi ne ekmalvarmumis. Vidu, s’rino, si rekonis min. Tuj kiam ŝi ekvidis min, ŝi blekis feble, skuante tien-reen la voston.” Kaj li flirtigis sian manon dekstren kaj maldekstren por montri, kiel ŝi skuis. “Ĉu ne? Precize kiel obeema filino. Kiam mi alproksimiĝis al ŝi, ŝi snufis mian manon kaj lekis ĝin per sia lango. Ho, tio estas lango tre tenera. Ĝi estas tiel mola kiel kotono…”

“Kio pri la patrino?” mia patrino demandis. “Ĉu vi vidis la patrinon ?”

“Ne,” Onklo Pan diris, kun subenturnitaj okuloj. “S’rino, mi surmetis al ŝi novan ligŝnuron antaŭ kelkaj tagoj. Devas esti, ke ili forkondukis ŝin. Ŝiaj piedsignoj ne estis rimarkeblaj, kiam ili alvenis la rokecajn montetojn. Ili transiris la montetojn en la arbaron, s’rino.”

“Nu…” Mia patrino estis interrompita tuj, kiam ŝi ekparolis. Tumulto ekkresĉendis ekstere kaj alvenis nian domon. Tio estis la voĉo de Maŭmaŭ:

“Fiulino! Vi venis por elspioni la vojojn kaj irejojn por la rabistoj. Mi batpulpigos vin, se vi ne sciigos, kie ili troviĝas.” Ni eliris por vidi, kio okazas.

Maŭmaŭ trenadis niadirekten virinon per ŝia kolumo. Ni rekonis unuavide, ke ŝi estas la vaganta aŭguristino, kiun ni renkontis la hieraŭan tagon. Ŝia robo estis kotŝmirita, ŝia kaptuko estis for, kaj ŝiaj mallongaj elstarantaj haroj aspektis aparte groteskaj.

“S’rino, ŝi eĉ ne ektimis, kiam ŝi vidis min,” Maŭmaŭ diris al mia patrino, daŭre firmtenante la virinon. “Ŝi staris apud krucvojo, farante ian skizadon kiel geologo, kaj ŝajnigis, ke ŝi estas klera, respektinda virino. Rigardu ĉi tiun galimation!” Li elmetis malgrandan skizlibron. Ĝi montris la geografion de la najbarajo, la riveron, la ŝoseon, la valojn, la montetojn kaj la montojn, kiujn ŝi estis desegninta.

“Por kio utilas do?” mia patrino demandis, mistifikita de la mapo.

“Por kio?” Maŭmaŭ komentis, “por ke siaj kamaradoj trovu la vojojn dumnokte.”

“Mi nenion komunan havas kun ajna rabisto, mi ja diris!” protestis la virino kai provis ekkanti la libron.

“Vi aŭdacas langumadi?” Maŭmaŭ kriis. ”Ĉu vi scias, kiu mi estas?”

Maŭmaŭ plifirmigis sian alkroĉon kaj rigardis ŝin minace kiel legenda batalisto sian viktimon. Oni neniam rigardis lin kiel aravulon en nia vilaĝo. Tial li nun mienis gravecon kaj aldonis: “Ĉu vi scias, kiu mi estas?”

“Mi scias, ke vi estas ĉashundo de l’ riĉuloj!” diris la virino laŭte per sia basvoĉo.

Maŭmaŭ grincigis siajn dentojn, sed lia vizaĝo palis. “Brutulo! Klarigu al mi, kion signifas ĉashundo.” Kaj li komencis ŝiri ŝian robon kaj piedbati ŝian postaĵon. Ankaŭ ŝi komencis lukti. Postmomente ŝia robo estis disŝirita kaj vidiĝis ŝia brusto. Elfalis sur la teron du buloj da pajlo. Ŝiaj mamoj estis falsaj!

Ŝi estis viro transvestita kiel virino! Vidante la du pajlobulojn, ŝi ĉesis lukti.

“Hm,” Maŭmaŭ diris, imitante la cinikan voĉon de l’ intendanto de bienulo Ĉu Min, kiu ĉiam enhavis iom da mokemo. “Do vi estas viro! Venu kun mi al la ĉefsidejo de l’ Ordkonserva Korpuso!” Maŭmaŭ trenis lin en la direkton de la ŝoseo.

Tuj la falsa virino falsidiĝis kaj rifuzis moviĝi, kun vizaĝo morta kiel vakso.

“Frato,” ŝi diris al Maŭmaŭ per malespera voĉo, “mi scias, ke vi estas malriĉa kamparano. Mi neniel estas via malamiko, ĉar mi laboras por la malriĉularo. Kial vi devas treni min al la ĉefsidejo de via Korpuso? Oni certe mortigos min. Ĉu plaĉus al vi, se la ĉashundoj de via bienulo mortigus vian amikon?”

La esprimo “ĉashundoj” mem furiozigis Maiunaŭ-on. “Inferen vi!”

Maŭmaŭ diris. Poste li levis per sia tuta forto la falsan virinon kaj fortrenis lin kvazaŭ rezisteman porkon.

Ni ŝtoniĝis, rigardante ilian luktadon kaj malaperon direkte al la urbeto.

“Onklo Pan,” mia patrino murmuris fine, kiam Maŭmaŭ kaj la alivestita virino malaperis tra la urbomuro,” la falsa aŭguristino parolis tre simile al la juna fuĝulo, kaj memorigas min pri la tiunokta persekutado. Turmentas min la penso, ke Ŭang la Leono torturos lin. Iru al Onklo Pejfu kaj petu, ke li uzu sian influon ĉe Ĉu Min por efektivigi lian liberiĝon. Ni ne volas tro profundiĝi en la aferon de l’ rabado. Finfine temas pri malbonŝanco. Ni ne ĝuste traktis nian Dion Kuirejan je la malgranda novjaro, sekve ni rajtis malbonŝancon. Iru al la urbeto, Onklo Pan, rapide!”

“Jes, s’rino,” Onklo Pan diris panike, ankaŭ terurite. Ni ĉiuj jam sentis malprecize, ke tiu falsa virino estas iel ligita kun la persekutita juna fuĝulo, kiu faris ian misteran laboron inter la malriĉaj kamparanoj de l’distrikto. Eble ŝi faris similan laboron inter la rifuĝantoj ĉi tie. Se jes, certe mortigos ŝin Ŭang la Leono. Pripensante tion, Onklo Pan forgesis pri la bovinpatrino. Sen alia vorto, li ekiris al la urbeto por savi la kaptiton.

Tagmeze Onklo Pan revenis el la urbeto, ŝvitante malgraŭ la malvarma vetero. Li estis rapidinta la pliparton de la vojo.

“Ĉu vi trovis Onklon Peifu?” mia patrino demandis. “Jes, s’rino,” li diris, peze spirante. “Sed li estas tre okupata, pakante siajn librojn kaj ceteraĵojn. S’rino, ĉiuj butikoj estas duonfermitaj. Tre malbona novaĵo estas sur la vento. Oni diras, ke okazis multaj malpaciĝoj inter la rifuĝantoj kaj malriĉuloj en la montarego. Kaj hieraŭ vespere, dum pluvegis kaj peĉe mallumis, la tumultantoj sukcesis trarompi en la gubernian urbon kaj senarmigis la Ordkonservan Korpuson tie kaj mortigis la guberniestron. La ĉielo estas falonta, s’rino. Mi ne kredas miajn maljunajn orelojn! Mi neniam supozus, ke la malriĉuloj aŭdacos mortigi la estron de la gubernio.”

Mia patrino senvortiĝis, rigardante en stuporo kaj timo Onklon Pan.

“S’rino, iu mortigis la guberniestron!” Onklo Pan aldonis.

Mia patrino eksaltis. “Kion vi diras?” ŝi demandis. “La malriĉuloi mortigis la guberniestron!”

“Do kio pri la falsa virino? Ĉu Ŭang la Leono ĉesigos lian vivon?”

“Mi ne scias, s’rino. Ili katenis lin kaj faras enketon. Bienulo Ĉu Min mem pridemandas lin, s’rino, eĉ en ĉambro sekreta. Al neniu estas permesite aŭskulti. Ĉeestas nur Ŭang la Leono kaj ties gvardianoj.”

“Ĉu ne povas Onklo Pejfu fari ion por li?”

“Mi ne scias, s’rino. Ankaŭ li ne povis eniri tiun ĉambron. Sed li promesis laŭeble persvadi Ĉu Min-on liberigi lin. Li kontaktos nin posttagmeze kaj sciigos al vi la rezulton, s’rino.”

Ni atendis la alvenon de Onklo Pejfu.

Kiam ekkrepuskiĝis, Lajbaŭ sufiĉe refortiĝis post la veneniĝo, kvankam li ankoraŭ aspektis tre malforta. Li provis sian unuan bojon al vizitanto, kiu kriis kaj grumble murmuris al li de ekstere. Onklo Pan eliris kaj envenigis la gaston. Tiu estis Onklo Pejfu. Ĉifoje senverge.

“Mi rapidegas, s’rino,” Onklo Pejfu diris al mia patrino. “Mi venis nur por sciigi, ke ne ekzistas espero pri liberiĝo de tiu falsa virino. Mi uzis mian tutan influon,ĉe bienulo Ĉu Min por helpi lin, sed vane. Mi eĉ tiom riskis diri, ke se la bienulo ne ordonos al Ŭang la Leono liberigi tiun ulon, mi ne instruos liajn infanojn – ŝercece, kompreneble. Divenu, kion diris la bienulo! Li diris, ‘Foriru, mi ĉiam trovos instruiston!’ Pro tiuj vortoj tre forte batis mia koro, s’rino. Supozu, ke li vere forprenos la infanojn el mia lernejo…” Lia maljuna voĉo rompiĝis. Li ŝajnis plorema.

“Do kion ili faros pri la falsa virino?” demandis angorete mia patrino.

“Ho, teruraĵon, s’rino. Oni publike pendumos lin morgaŭ kiel ekzemplon al la leĝojn malrespektanta popolo. Vidu, s’rino, oni ne povas sendi lin al kortumo en la gubernia urbo, ĉar ĝin okupis hieraŭ nokte la tumultantoj. Ha, teruraĵo, s’rino!”

“Kian krimon kulpis la falsa virino por meriti pendumon? Li estas nur kunulo de rabistoj,se ne aŭguristo.” mia patrino diris.

“Ho ne, s’rino! Oni torturis lin en tiu ĉambro ĝis li konfesis, ke li estas revolucia agento, kies tasko estas organizi la malriĉajn rifuĝantojn kaj kamparanojn por batali kontraŭ la bienuloj. Li neniel rilatas kun viaj rabintoj, s’rino. Nur koincide li venis al via domo la antaŭan tagon. Li estas helpanto de la mistera juna fuĝulo. Ĉu vi aŭdis pri la juna fuĝulo, la danĝera revoluciulo?”

“Nu…” mia patrino balbutis heziteme. “Nu, ne, pri tia persono mi nenion aŭdis.”

“Li estas eksterordinarulo, s’rino. Ĝuste li secrete organizis la malriĉulojn por kapti la gubernian urbon. La falsa aŭguristino provis fari same en tiu ĉi distrikto. Li jam kontaktiĝis kun multaj rifuĝantoj kaj kompatinduloj. Povus okazi tumulto iun vesperon ĉi tie, se oni ne estus kaptinta lin. Li ne timis konfesi tion. Do oni devas pendumi lin morgaŭ por timigi la homamason kaj estingi la fajron.”

“Terure! Terure!” mia patrino murmuris. “Ke povas esti tiaj aferoj? Mi ne kredas! Mi ne kredas!”

“Vi devas kredi, s’rino. Estas vere, tute vere. Okazas aferoj multe pli teruraj en la mondo ekstera, s’rino. Ĉu Junĉi skribis al vi pri tio? Mi opinias, ke ne, ĉar li ne volas zorgigi vin. Vidu, la nova armeo – oni nomas ĝin la revolucia armeo – de la Sudo jam trasturmis la Jangzi-valon (Jangzi:Ĉine Changjiang [Ĉangĝjang] (Longa Rivero). La plej granda rivero en Ĉinio, 6300 km. longa, trapasanta sudokcidentajn, centrajn kaj orientajn provincojn kaj enfluanta ĉe Ŝanhajo en la Orientan Ĉinan Maron) kaj eĉ parton de la Nordo, kaj ekstermis multajn militlordojn kaj mandarenojn de la malnova reĝimo. La junularo kiel tiu fuĝulo organizis antaŭe la malriĉulojn ĉie. Pro tio, kien ajn la armeo iris, ĝi venkis en la batalo. Vidu, la nova armeo multe dependas de la helpo kaj potenco de la malriĉuloj.”

“Kial li ne skribis al mi pri ĉio ĉi?” Mia patrino komencis kompreni kaj do zorgigis sin. “De kie vi aŭdis pri ĝi? Ĝi sonas tiel fantazie. Se tio estus vera, li do devus reveni hejmen, ĉar la komerco de lia mastro estus dum la milito interrompita.”

“Estas absolute vere, s’rino. Mi aŭdis tion de Batato, la urba mesaĝisto, kiu ĵus faris vojaĝon al la Urbego laŭflue de la rivero. Eĉ unu tagon ne estis interrompita la komerco de Junĉi, ĉar la revolucio okazis tiel rapide, tiel neatendite, kiel la pasintnokta kapto de la gubernia urbo far la homamaso. La malriĉuloj jam kaptis la gravajn urbojn eĉ antaŭ ol alvenis la Suda Armeo. Estas ja nekredeble, tamen vere, s’rino. Tiu mesaĝisto neniam mensogas. Se li mensogus, la homoj ne permesus, ke li faru tiun laboron.”

“Ĉu povis okazi? Ĉu povis okazi?” mia patrino ripetadis al si, rigardante stultece eksteren, kie pluraj paseroj ĉirpis tiel monotone kiel kutime.

“Mi ovinias. ke nia nuna Dinastio ŝangiĝos,” Onklo Pejfu komentis murmure monologe. “Ĉio renversiĝis. Okazis akvomankego, okazis murdo de guberniestro, viro ŝajnigis sin aŭguristino, mankas respekto al klereco, kaj la bienulo la tutan tempon minacas la lernejestron per malsatado… Nur pensu, kia estas nun la mondo. Devas okazi ŝanĝiĝo. Mi certas, ke nia Dinastio estas ŝangiĝonta.”

“En kian Dinastion ĝi do ŝangiĝos?” Onklo Pan, kiu estis sidinta kviete; profunde pensante la tutan tempon, aliĝis al la konversacio. “Ĉu ĝi ŝanĝiĝos denove de la Respubliko al la Monarkio?”

“Mi ne scias,” Onklo Pejfu sulkigis sian maljunan frunton. “Monarkio, eble. La homamaso kaj la Suda Armeo jam forviŝas ĉiujn malbonulojn kaj militlordojn. Mi pensas, ke baldaŭ aperos reala Di-nomumita Imperiestro, kiu forviŝos la tumultulojn kaj konstruos grandan unuiĝintan Imperion denove. Vidu, la aferoj ne povas la tutan tempon daŭri tiel. Gepatroj ne respektas instruistojn kaj infanoj ne respektas siajn gepatrojn. Senelira cirklo, ĉu ne? Ne povas daŭri tiel. Parenteze, ĉu via honorinda pliaĝa filo skribis al vi?” Li sin turnis al mia patrino.

“Ne, kial?” Mia patrino eksaltis pro la demando.

“Nu, ŝajnas al mi, ke li sciigus tion al vi.”

“Kio estas tio? Diru, mi petas!” Mia patrino ektimiĝis.

“Nu,” Onklo Pejfu diris malrapide, suspirante. “Mi pensas, ke mi ne devus sciigi vin. Ĉiuokaze vi ekscios pli aŭ malpli frue. La mesaĝisto diris al mi, ke via filo aliĝis al la kio-ĝi-nomiĝas politika buroo de la nova armeo kaj iris al Ŝanhajo. Li ankaŭ edzinigis modernulinon, kiun laŭ ilia ĵargono ili nomas ‘kamaradino’! Ne malĝoju pri tio, s’rino. Tiaj estas la aferoj nuntempe. Mi diris, ke ŝanĝiĝas la Dinastio. Tio ne daŭros longe. Via filo reprudentiĝos siatempe. Mi opinias, ke tial Junĉi ne sciigis vin.”

Kiam li finis sian komentadon, aŭdiĝis plorsingultoj el la malluma angulo en la ĉambrofino. Ili estis spasmaj,interrompitaj de nazblovadoj. Ni ĉiuj direktis nian rigardon tiuflanken kaj konstatis, ke tiu estas Alan, kiu ploras.

Neniu iam rimarkis, ke ŝi sidadis tie sur malalta benko kaj aŭskultis la konversacion. Ŝin tutan tremigis la plorado, kaj larmoj ruliĝis el ŝiaj okuloj, malordigante ŝian vizaĝon jam malbeligitan de la variolaj postsignoj. Neniu aŭdacis alproksimiĝi al ŝi. Mi sciis, pro kio ŝi ploras, sed mi trovis neniujn vortojn konsolivajn. Ŝi aspektis, en tiu angulo, aparte soleca, kaj por la unua fojo ŝajnis superflua en la domo. Efektive, ŝi neniam kapablis aliĝi al nia konversacio. Ŝi aŭ estadis solace izolita, aŭ laboris diligente kiel sklavo.

“Temas pri destino! Temas pri destino, ke estas tiel,” mia patrino murmuris al si. “Mi edukis ŝin kiel mian posteulon en la domo… sed…”

Silentiĝis ŝia voĉo. Fiksiĝis ŝia rigardo al la tero antaŭ ŝi. Sed ŝi ne iris al Alan por haltigi ties ploradon.

Onklo Pejfu ne povis kompreni, kion diris mia patrino. Li ĉirkaŭrigardis panike, kun lipoj tremantaj kvazaŭ li volus diri ion. La plorsingultoj de Alan fariĝis plikaj pli streĉaj dum ni silentadis. “Mi bedaŭras, mibedaŭras,” finfine babilis Onklo Pejfu rapide. “Mi forgesis pri ŝi. Mi ĉiam forgesis pri ŝi, kompatinda Alan!” Kaj li stariĝis. Li ĉirkaŭkirliĝis en la ĉambro, serĉante ion, sed vane. “Ho, mia povra kapo! Mi eĉ forgesas, ke hodiaŭ mi ne kunportis la vergon. Kiel terure! Mi ĉiam sentas min perdita sen la vergo! Mi devas jam iri. Mi devas iri!”

Onklo Pejfu plandumis el la ĉambro, lasante Alan-on ploranta.

“Kiel stranga aspektas la maljuna instruisto sen la vergo!” estis ĉio, kion povis diri al mia patrino Onklo Pan por rompi la mediteman silenton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.