La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  

MONTARA VILAĜO

Aŭtoro: Yeh Chun-Chan

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

X

Laŭ Liŭ estis akceptinta la konsilon de l’ Politika Direktanto kaj iris en la urbeton por intervjui la oficistojn de loka filio de la Revolucia Partio. Ekde tiam li malaperis el la vilaĝo dum proksimume tri semajnoj. Poste oni eltrovis, ke li ricevadis revolucian edukadon en la Politika Kleriga Klaso, kiun oni starigis en la urbeto. Kiam li revenis en la vilaĝon, li estis tute ŝanĝita homo. Li malofte ridetis. Li eĉ ne emis babiladi kun niaj vilaĝanoj. Ĉiam vidiĝis pensema fruntsulkiĝo super liaj brovoj. La plimulton de la tempo li sin enfermis en sian dometon, studante iun pamfleton. Kiam li foje aperis sur la vilaĝa placo, li ĉiam rapidegis.

Unu tagon Onklo Pan vidis lin veni el lia dometo kun aro da pamfletoj subbrake, hastante al la publika necesejo oriente de la vilaĝo. “Laŭ Liŭ, mi jam delonge ne babilis kun vi,” vokis Onklo Pan. “Kiel vi fartas?”

“Mi bedaŭras, Onklo Pan,” Laŭ Liŭ diris, “mi ne povas kunbabili. Mi estas terure okupata.”

“Kio vin okupas?”

“Legado. Vidu, mi devos baldaŭ komenci mian novan taskon. Antaŭ tio, mi devas multe legadi por regi la revoluciajn teoriojn. Mi timas ke, ĝis mi komencos mian novan laboron, mi ne disponas eĉ minuton por babili kun vi.”

“Kia nova laboro ĝi estas?” Onklo Pan demandis scivoleme. “Ĉu ĝi estas rakontado, aŭ kio? Vidu, al ni tre mankis viaj rakontoj.”

“Jes, nu…” Antaŭ ol nia rakontisto povis finis ian frazon, li jam malaperis en la necesejon. Kaj li restis kaŭre tie dum pluraj horoj, tiom lin absorbis la legado, dum longa vico de laborŝarĝitaj kamparanoj konstante plilongiĝis, sen ebleco sin malŝarĝi.

Tri tagojn poste nin informis mesaĝisto el la urbeto, ke Laŭ Liŭ estas enoficigita kiel Vickomisaro de Propagando por la loka Revolucia Partio. Post tiam nia rakontisto komencis pli kaj pli ofte aperi sur la vilaĝa placo, kaj ne plu portis subbrake pamfletaron. Li jam ensorbis ties enhavon. Iun frumatenon, kiam Onklo Pan elkondukis la junan bovinon, li vidis Laŭ Liŭ-on denove forhastanta. Onklo Pan haltigis lin, kaj demandis, “Pro kio vi ĉirkaŭhastadas, Laŭ Liŭ?”

“Mi estas denove rakontonta historiojn,” estis la konciza respondo.

“Sed ĉu vi ne ĉiam rakontadis historiojn?”

“Nu, sed tiuj ĉi estos historioj novaj, historioj pri revolucio, kiuj vekos la malriĉulojn el malklereco kaj malsaĝeco.”

“Ĉu ne estas bonaj viaj malnovaj historioj?”

“Ne! Ili tute ne valoras. Ili estas kompleta sensencaĵo, laŭkaraktere feŭdaj, kaj venenece influaj. Pli bone, se mi neniam estus rakontinta ilin. Ili taŭgas nur kiel instrumento de l’ riĉuloj por trompi la senhavulojn.”

“Kiel vi povas tion diri !” protestis Onklo Pan. “Ĉiuj viaj rakontoj estis tiel interesaj kaj emociigaj, ke malmultaj el ni kapablis bridi niajn larmojn.”

“Bedaŭrinde, ke vi verŝis larmojn pro ili. Tio estas kompleta malŝparo de energio kaj emocioj.”

“Kiajn vortojn! Mi ne kredas tion, kion vi diras, Laŭ Liŭ.”

“Vi devas kredi min, Onklo Pan, ĉar nun ankaŭ vi faras revolucian laboron por la vilaĝa Kamparana Sindikato. Vi devas kredi! El nia revolucia vidpunkto ĉiuj la malnovaj rakontoj taŭgas nur por la riĉularo. Mi bedaŭras, ke mi estis ilia instrumento.”

“Nu, nu…” Onklo Pan murmuris konfuzite gratante maltrankvile sian kalvan verton. Poste liaj vortoj ekmonologis: “Stranga mondo! La homoj ŝanĝiĝas tiel rapide.”

“Vi devus frekventi la Politikan Klerigan Klason, Onklo Pan,” Laŭ Liŭ konsilis. “Vi devus, kiel revorluciulo.”

“Revoluciulo mi ne estas, Laŭ Liŭ, revolucion mi ne komprenas.”

“Kiel vi povas diri tion? Vi devus lerni pri ĝi. Tiam vi ĝin kredos. Kaj kiam vi ĝin kredos, vi havos forton kaj povos ekagi. Kaj per agado vi pli komprenos.”

“Pri kio vi parolas, Laŭ Liŭ? Tio estas nekutima ĉe vi! Ĉu vi ekstudis la konfuciajn klasikaĵojn? Via tuta parolo sonas precize kiel citaĵo el iuj klasikaĵoj.”

“Onklo mia! Tio estas revolucia teorio! Ni devas iam ĝin pridiskuti. Nun mi devas rapidi. Mi devas iri la ĉefsidejon de l’ Revolucia Partio por instrukciiĝi. Ĝis la, provizore!”

Kaj li forhastis, rapida kiel la vento.

Posttagmeze, maldikulon oni vidis alrapidanta laŭ la ŝoseo, piedumanta ĉirkaŭ sin nebulon da polvo. Dum li alvenis, ni konstatis, ke tio estas Laŭ Liŭ, la ĵusnomita Vickomisaro de Propagando. Li estis anhelanta kaj ŝvitis lia frunto, malgraŭ la malvarma vetero. Sub lia brako estis granda afiŝaro. Tion li metis sur la muron de l’ nekovrita porkejo de Maŭmaŭ. Poste, anhelinte dum kelka tempo, starante sur la placo, li kriis per la plena voĉo al niaj vilaĝanoj:

“Kamaradoj! Kamaradoj! Venu aŭskulti! Mi havas por vi gravan novaĵon.”

Ĉiuj rekonis, ke tio estas la voĉo de Laŭ Liu, kvankam nun ĝi sonis pli krude, ol kiam li rakontis historion, kaj la epiteto “Kamaradoj! Kamaradoj!” sonoris iom strange en niaj oreloj. La homoj neniam rifuzis veni pro lia alvoko. Li ankoraŭ estis ŝatata en la vilaĝo, malgraŭ lia nova politika intereso, kiu ĝis nun restis enigma por ni. La homoj inundis el siaj dometoj. Kaj Alan estis la unua, kiu elkuris por lin renkonti. Ŝi fariĝis al li tre amema lastatempe, ĉar li multfoje laŭdis ŝin pro la variolumado sur ŝia vizago, kiu, li diris, estas la postsignoj de mizera neracia vivo en la malnova socio, kaj simbolo pri tio, ke li estas vera proleto. Kaj multfoje Alan-on larmigis tiu vidpunkto.

Kiam ĉiuj niaj vilaĝanoj ĉirkaŭis lin sur la placo, Laŭ Liŭ saltis sur grandan ŝtonon kaj diris, “Kamaradoj, gekamaradoj, maljunaj kaj junaj kamaradoj!...”

“Momenton!” Benĉin nia taoisma pastro subite interrompis lin. “Diru al mi, kie vi lernis ĉiujn ĉi strangajn vortojn. Ĉu vi eltrovis ilin en iuj malnovaj libroj? Ial ili malplaĉas al miaj oreloj!”

“Silenton! Silenton!” Laŭ Liŭ kriis, farante larĝan geston per ambaŭ manoj. “Mi petas, ke vi restu silenta, Kamarado Benĉin!”

“Mi ne estas via kamarado, Laŭ Liŭ! Mi estas taoisma pastor!” Benĉin protestis.

“Feŭda diablo vi!” Laŭ Liŭ ial ne povis regi sian koleron kaj altigis sian voĉon ĝis plej alta tono. “Viaj vortoj sonas perfideme. Kiel vi povas tieli? Ĉu vi forgesis, ke la nova registaro donis al vi tri muojn da tero ?”

“Forprenu la teron, mi petas!” Benĉin diris, sed lia voĉo moliĝis kaj pliamikiĝis. “Laŭ Liŭ, mi taksos vin mia plej bona amiko, se vi helpos min liberiĝi de la teraĉo.”

Ridego eksplodis en la homamaso, kiu dronis tute la voĉon de nia taoisto.

Sed Benĉin estis serioza, ĉar lia vizaĝo mienis aŭstere, kvazaŭ li estus oficonta ĉe diservo. Li fiksrigardis gravmiene al Laŭ Liŭ, atendante respondon. Sed la menso de nia rakontisto okupiĝis pri io pli urĝa. Jam lia vizaĝo esprimis senpaciencon: li sulkigis la frunton kaj liaj oreloj ruĝis. Li diris rapide, batante supren-malsupren la aeron per siaj manoj por trudi silenton:

“Mankas al mi tempo por diskuti kun vi la teron. Mi devas tuj foriri al alia vilaĝo. Jen la novaĵo, kiun mi deziras komuniki. Ĉar tiu ĉi nia gubernio estas jam liberigita el la manoj de la reakciuloj, ni okazigos amasan kunvenon de la tuta popolo en la distrikto por festi la starigon de la revolucia loka registaro. Oni petas, ke vi ĉiuj ĉeestu morgaŭ sur la sabla strando antaŭ la urbeto, kie okazos la kunveno, vi ĉiuj!”

Poste li malvolvis la afiŝaron, kiun li kunportis, kaj ĝin transdonis al Onklo Pan, kaj diris, “Onklo Pan, volu distribui ilin al ĉiuj kamaradoj, kiuj ĉeestos morgaŭ la kunvenon.”

Onklo Pan akceptis ilin kun sulko sur la frunto, sed li diris nenion. La afiŝoj estis diverskoloraj, surskribitaj per sloganoj,kiujn ni neniam renkontis antaŭe en la vilaĝo, ekzemple: “For la bienulo Ĉu Min, tiu grasa porkulo!”, “Fortranĉu kiel melonon la kapon de la ĉashundo Ŭang la Leono!”, “Teron devas posedi tiuj,kiuj ĝin prilaboras!”, “Konkubinoj devas reedziniĝi al bonuloj!”, “Monaĥinoj trovu edzojn kaj monaĥoj edzinojn!”,ktp. Tiuj homoj, kiuj scipovis legi kelkajn vortojn, ariĝis ĉirkaŭ Onklo Pan kaj klopodos deĉifri la signifon.

“Ili sonas komike, ĉu ne?” iu komentis.

Beĉin surmetis siajn dikajn okulvitrojn, palpebrumis dum iom da tempo, poste trarigardis la ideogramojn kiel klerulo, kaj fine kriis kiel fakulo pri kaligrafio, “Ha! Ha! Ili estas belaj ideogramoj. Mi scias, kiu skribis ilin. Neniu alia ol nia instruisto Onklo Pejfu kapablus realigi ilin. Mi konas lian stilon. Neeble trompi miajn okulojn, kiom ajn miopajn.”

“Domaĝe, ke la sloganoj ne estas poemoj. Ili fuŝas la belan skribmanieron. Mi bedaŭras!” aliulo komentis.

“Silenton! Kamaradoj! Silenton, kamaradoj!” Laŭ Liŭ diris laŭte. “Ne debatu tiajn senutilajn demandojn! Nuntempe ni ne ĝenas nin pri kaligrafio. Se nur ĝi esprimas niajn ideojn, ĝi estas en ordo, ĉu bona aŭ ne. Ĉu vi komprenas? Nepre iru al la kunveno morgaŭ, vi ĉiuj! Tie vi vidos personon tre gravan. Li estas la delegito de l’ Provinca Ĉefurbo kaj venos paroladi speciale por la okazo. Li transiris milojn da lioj da tero kaj akvo kaj parolas fremdan anglalingvon. Vi konas la fremdajn anglajn sonojn, kiel muzikon prezentatan far kurba lango. Aŭskulti tion estas tre amuze.Oni bezonas tri jarojn por lerni la frazon ‘Kiel vi fartas?’. Ĉu ne?”

“Ĉu li estas mandareno?” iu demandis.

“Kompreneble ne!” Laŭ Liŭ respondis. “Kiel ni havu mandarenojn nuntempe! Ili reprezentas socion feŭdan. Jam ni havas revolucian sociordon, do ne plu havas mandarenojn. Li estis malriĉulo. Li estis laboristo!”

“Do kiel li sukcesis vojaĝi milojn kaj milojn da lioj? Kiel li sukcesis lerni fremdan anglalingvon? Ni ne povas vojaĝi ekster nian distrikton, kaj ni eĉ ne povas lerni legadon de nia propra lingvo!”

“Nu tio estas alia historio, kiu ne koncernas revolucion,” Laŭ Liu klarigis.

“Ĉiuokaze li estas gravulo. Vi devus vidi lin. Tian homon vi povas renkonti nur unufoje dum la vivo. Li venas simple por fari la paroladon kaj poste tuj reiros al la Provinca Ĉefurbo. Ne maltrafu la okazon, se vi volas vidi revolucian gvidanton!”

“Ĉu li parolos al ni en la fremda anglalingvo?” demandis juna terkulturisto.

“Mi ne scias,” respondis Laŭ Liŭ. “Eble jes, eble ne. Dependos. Ĉiuokaze tio neniel koncernas revolucion, do mi ne scias. Nu, mi estas tre okupata. Mi devas iri al alia vilaĝo. Mi vere devas foriri. Nepre venu al la morgaŭa kunveno. Ĝis la!”

Kaj li trapuŝis sin tra la homamaso kai poste forrapidis. Ĉe la vojkuruiĝo ekster la vilaĝo li malaperis en la densiĝantan posttagmezan nebuleton.

La postan tagon, kun scivolemo kaj entuziasmo niaj vilaĝanoj iris al la urbeto; la vico etendiĝis sur la ŝoseo kvazaŭ longa rampanta serpento. Ni estis fiksintaj la afiŝojn al bastonoj kaj nun flirtigis ilin kiel flagojn. Ili disstriiĝis en la aero kaj klakis brue kiel flugiloj. Alan tenis unu, sed mi neniun havis, do ni interkonsentis flirtigi ĝin laŭvice. Al ni plaĉis la klakado kaj la sento de ekzistado en niaj manoj, kio signifis revolucion. Ĉiu estis gaja. La marŝado daŭris ĝoje kaj tre ekscitite, kvazaŭ ni ĉeestus la Drakan Festivalon post la Novjaro.

Sur aliaj ŝoseoj, kiuj renkontiĝis ĉe la urbeto, similaj vicoj da homoj antaŭenmoviĝis, malrapide sed potencece, leviĝantaj kvazaŭ ondegoj,kiuj konkuras por atingi komunan celon. Post nebuloza nokto la ĉielo estis escepte klara. Ridetis la suno. Kaj tiu rideto kreis specialan etoson de feliĉo ŝvebantan super la flagarbaro, kiu klakadis super maro da homaj kapoj. Iom post iom kunfluiĝis la diversaj ondoj sur la sablan strandon antaŭ la urbeto, kie alta podio, kiel scenejo, estis starigita por la kunveno. Eruptis nun ŝtormo: gigantulo staranta kvazaŭ pilastro sur la podio kriadis per plena voĉo:

“For la bienuloj kaj ties ĉashundoj!”

Tuj granda eĥo, milfoje tiel laŭta kiel la voĉo, bruegis el la homamasoj, kiuj ĉirkaŭris la altan podion. Tremadis la aero. La tero ŝajnis ĉie skuita per la eksplodo. La valo, kiu kuŝis kaŝite ne malproksime en la montaro, ŝajnis krevi per ia eksplodo, ĉar ĝi suprenpuŝis nebulegon, mallumigis duonon de l’ ĉielo: malklariĝis niaj okuloj kaj niaj oreloj sonoradis pro la tondro. Neniam oni aŭdis similan voĉon. Neniam antaŭe oni eĉ sonĝis, ke la kamparanoj povus produkti tian bruegon. Dum jarcentoj ili voĉon preskaŭ ne havis.

“Vivu nia revolucio!” la gigantulo sur la podio kriis denove.

Alia tondrobruego trapasis la ĉielon. La urbomuro ŝajnis forfali, ĉar ni klare aŭdis post la kriego daŭran kolapsan obtuzan batsonon. Kaj ankaŭ la trankvila fluo de l’ rivero ŝajnis leviĝanta, agitita de la sono. Mi sentis ian jukadon en mia gorĝo. Blovego da aero eksplodis el miaj pulmoj kaj forflugis:

“Vivu nia revolucio!” Ankaŭ Alan elpuŝis altan kriĉon. Onklo Pan grakis kiel rano, base kaj peze: “Vivu nia revolucio!” Kaj poste li stuporiĝis. Li fiksrigardis kvazaŭ idioto la kriantan homamason. Nur kiam forpasis la ŝtormo li rekonsciiĝis kaj turnis sin al mi kaj demandis, “Ĉu mi kriis ion?”

“Vi kriis, ‘Vivu nia revolucio! ’.” mi diris.

“Mi frenezis! Mi frenezis!” li sin riproĉis kaj batis sian kapon.

“Kial, Onklo?” mi demandis, mistifikita de lia sinriproĉo. “Ĉiuj kriis same.”

“Ĉar mi ne komprenas la sloganon. Mi ne komprenas, ĉar mi ne frekventis la Politikan Klerigan Klason.”

Ĝuste tiam grupeto de junuloj en revolucia uniformo almarŝis la podion.

La gigantulo malantaŭeniris kaj sidiĝis sur benkon. Do ne plu okazis kriado. La subita eksilento ŝajnigis la tempon eterna kaj primitiva. Tio siavice vekis en mi strangan senton. Nur antaŭ unu momento aŭdiĝis tia sovaĝa bruego. Kaj nun la terglobo ŝajnis morta. La kamparanoj ŝajnis tiel senvoĉaj kiel antaŭe.

La uniformitoj sur la podio trarigardis la homamason sube, senvorte, dum iliaj observemaj okuloj plifortigis la silenton. Ili certe ne aspektis kiel mandarenoj, malgraŭ la netaj vestaĵoj. Sed ili ankaŭ ne aspektis kiel kamparanoj, ĉar ili estis fizike rompiĝemaj, kun palaj vizaĝoj. Iliaj okuloj estis enfalintaj. Ŝajnis, ke ili jam de pluraj noktoj ne dormis. Post kelka tempo antaŭenpaŝis junulo kaj, vekante nin el nia meditemo, anoncis komenciĝon de la kunveno. Li estis la Politika Direktanto.

Nia tuta atento fiksiĝis al li, tuj kiam li ekparolis. Lia voĉo komence estis tre milda kaj ebena. Sed kiam li ektuŝis la temon de revolucio, lia osteca mano komencis leviĝi kaj supreniradis proporcie al la volumeno de lia voĉo. Iom post iom liaj fingroj ekpugniĝis. Lia voĉo ektondris.

“La tuja celo de nia revolucio estas korekti la maljustaĵojn, levi la subtretitojn kaj surtreti la altklasulojn! Kamaradoj! Kaptu la okazon elverŝi viajn plendojn pri la malnova socio!”

Lia voĉo subite ekĉesis, sed lia levita mano restadis alta super lia kapo.

Li atendis, ke la popolo ekparolu.

“Ne timu paroli, kamaradoj, viaj bienuloj kaj ties ĉashundoj estas forŝlositaj,” li aldonis.

Ni ne sciis, kion diri. Ni observis unu alian, senvorte. Eĉ ne unu vilaĝano iam parolis publike. Kaj ne por paroli publike estis venintaj la homoj.

Ni venis por vidi la Delegiton de la Provinca Ĉefurbo, la novan mandarenon, kiu scipovis fremdan anglalingvon.

Vane atendinte la voĉojn el la homamaso, la Politika Direktanto urĝigis:

“Kamaradoj! Vi ne devas preterlasi la okazon aŭdigi malkaŝe viajn plendojn. Ni nun havas inter ni Kamaradon Fej Lun. Li venis nome de la Provinca Ĉefsidejo de nia Partio por aŭskulti viajn voĉojn. Li reprenos viajn ideojn, tiel ke la Revolucia Registaro povu ellabori pli bonan programon por plibonigi viajn vivojn.” Dume li fingromontris al viro mezstatura, kiu staris meze de la podio.

Ankoraŭ mankis respondo de la ĉeestantaro. Sed la atento jam fokusiĝis for de la Politika Direktanto al la Provinca Delegito, kiu nomiĝis Fej Lun. Li estis iom diketa kaj lia verto estis kalva. Malgraŭ la griza uniformo li aspektis pli kiel instruisto ol kiel revolucia batalanto; kaj la paro de pezkadraj malhelaj okulvitroj plifortigis tiun impreson.

“Li ŝajnas tute ne malsimila al ni,” Onklo Pan murmuris. “Mi opinias, ke Laŭ Liŭ malpravis, dirante ke li scipovas fremdan anglalingvon.”

“Ne murmuru al vi mem, sed parolu laŭte al mi!” Kamarado Fej Lun stariĝis kaj diris klarvoĉe. “Parolu laŭte, mi diras, por ke ĉiuj povu aŭdi !” Lia voĉo aŭdiĝis malproksime, ĉar ĉiuj tenis rigoran silenton kiam li parolis; kaj tio paralizis nin. Tiu ĉi Kamarado Fej Lun estas certe strangulo, ĉar li parolis per loka akcento. Lia intonacio sonis precize, kiel tiu de Maŭmaŭ aŭ Benĉin aŭ Laŭ

Liŭ. Sed nia vilaĝo neniam produktis homon tiel gravan, ke li estu delegito el la provinca ĉefurbo. Neeble, ke li estus loka homo.

“Ekparolu, kamaradoj!” Kamarado Fej Lun denove urĝigis la ĉeestantaron. “Mi scias, ke vi havas milplendojn verŝotajn el viaj koroj,ĉar iam mi vivis inter vi. Ne timu. Ni estas simple viaj servantoj. Sed ni devas koni viajn problemojn antaŭ ol povi vin servi !” Okazis ekmoviĝo en la homamaso.

La homoj rigardis unu alian per okuloj konfuzitaj. Tiu Kamarado Fej Lun varmigis nin, ne per siaj afablaj vortoj, sed per sia loka akcento, la akcento de la kamparanoj, la akcento kiu parolis pri sincero, pri amikeco, pri komuna mizero.”

“Ĉu vi ne volas diri ion pri bienulo Ĉu Min, ekzemple?” Kamarado Fej Lun memorigis nin.

Tiu komento mem tuŝis la koron de multaj terkulturistoj. Ĉiuj vizaĝoj subite ruĝiĝis kaj ĉiuj okuloj ekbrilis arde. Tiom da aferoj estis dirindaj pri li, sed oni neniam aŭdacis. Nun tiu ĉi mandareno el la propvinca ĉefurbo malkaŝe persvadis nin prikomenti lin. Tio estis ĝuste kvazaŭ sonĝo. Ne povis esti vera.

Tio povus esti kaptilo, sondi la opinion de la malriĉaj terkulturistoj kaj poste puni ilin pro iliaj perfidemaj pensoj. La ekmoviĝo daŭris, sed mankis voĉo. Ĉiuj okuloj ardis pro indigniĝo, sed la profundaj malhelaj pupiloj spegulis radion de suspektemo.

Sed ne daŭris longe la streĉiteco. El angulo abruptis voĉo, rompante la mediteman silenton. “Kamarado Provinca Delegito, ĉu mi rajtas diri kelkajn vortojn pri bienulo Ĉu Min?” Tio estis Laŭ Liu, kiu surprizis la homamason per sia kuraĝa demando.

“Certe! Ĉu vi estas kamparano?” Kamarado Fej Lun demandis.

“Mi estas revoluciulo, sed ankaŭ loka homo!”

“Bone! Do parolu, kamarado!”

“Mi dankas vin, kamarado! Tio, kion mi volas diri estas, ke bienulo Ĉu Min estas la plej voluptema persono en la distrikto. Li aĉetis kiel sian konkubinon dekkvinjarulinon antaŭ nelonge. Kaj tamen ne satiĝis lia amoremo. Li faris pli, li eĉ forprenis Onjon Krizantemo el nia vilaĝo. Ŝi estas belulino, kredu min,kamarado, kvankam sen multe da cerbo. Ni kompatas sin, efektive. Sed ni ankaŭ tre indigniĝas pri la afero. Vidu, multaj el ni ne povas edziĝi por la vivo. Ĉu Min forprenis ĉiujn eblecojn!”

“Brave!” tondre bruegis el la ĉeestantaro.

Nun la ekmoviĝado ekfariĝis infekta. La vortoj de Laŭ Liŭ jam funkciis kiel fuzo, kiu okazigas eksplodon tuj kiam oni ekbruligas ĝin. La birdo de hezito, kiu nestis en la menso de la popolo estis jam fortimigita. Centoj da voĉoj zomis kiel artfajraĵoj, krevigante la antikvan sombran trankvilon de la urbeto.

“Bienulo Ĉu Min estas vampire!”

“Ĉu Min kapablas mortigi mil homojn, eĉ ne palpebrumante!”

Kamarado Fej Lun restis senmova sur la podio, rigardante la popolon kriantan kaj pugnogestantan en la aero. La bruego leviĝis kiel giganta tajdo, kaŭzante sonoran eksplodon ĉiufoje kiam ĝi falegis sur la strandon. Poste periodeto da kvieto; kaj poste nova eksplodo. Iom post iom ĉiuj ardiĝis pro kolero, okuloj elstaris, sangokovritaj, kaj sur la fruntoj tikis vejnoj. La barilo de l’ rivero de subpremita malkontento estis rompita. Kaj la revoluciuloj sur la podio, kiuj kaŭzis la trarompon, staris kun senfaraj manoj, rigardante la inundon kaj fluson de la akvoj.

“Ni tute konsentas kun vi, kamaradoj,” diris finfine Kamarado Fej Lun.

“Kion ni faru pri tiu ĉi malamiko de la popolo, do? Vi devas pripensi tion. Estas via tasko verdikti pri li!” Poste li turnis sin al la gigantulo, kiu gvidis la slogankriadon de la popolo komence de la kunveno, kaj diris, “Ĉu vi bonvolos konduki ĉi tien Ĉu Min-on kaj Ŭang-on la Leono?”

La gigantulo deiris de l’ podio kaj ekiris al pajltegmenta kabano en distanco de plurcent metroj. Post momento li revenis kun kvar armitaj gardisto – kamparanoj el la granda montaro kun ruĝaj insignoj de la Kamparana Volontula Brigado – kaj du viroj katenitaj. Ili lasis la kaptitojn meze de la podio, frontantajn al la ĉeestantaro. Unu el la kaptitoj estis tre etstatura kunkavaj okuloj kaj groteske granda densa liphararo sub la plata nazo. La alia estis mamuta, kun karnomaso pendanta sur la bruna vizaĝo.

“Kion vi diras pri tiu ĉi viro?” demandis Kamarado Fej Lun, fingromontrante al la malaltulo sed rigardante nin. “Vi tre bone scias, kia viro li estis.”

Efektive, ni tre bone konis tiun viron. Li estis “la reganto, la bonfarulo, la patrono de edukado kai la plej riĉa viro” de la distrikto. Ĝuste sur lia tero la plimultaj vilaĝanoj laboris. Ĝuste de liaj butikoj ni aĉetis nian salon kaj vegetaĵan oleon. Ĝuste en lia neuzata domo Onklo Pejfu starigis lernejon. Sed estis strange vidi lin tie katenita kaj kuntirita kiel rato trenita el la akvo. Li kutimis invadi la sonĝojn de multaj kamparanoj, precipe ĉirkaŭ la Novjaro, kiam novaj kontraktoj estis subskribotaj por la tero, kaj kaŭzi ilian vekiĝon tremantan meze de la nokto, kun frosto trakuranta iliajn spinojn, negrave kiom dikaj estis iliaj litkovriloj. Estis nekredeble, ke nun li aspektis tiel milda kaj malminaca, tiel kvieta kiel la senvoĉaj kamparanoj. Tamen vivoplenaj estis liaj ekbrilaj okuletoj sub la densaj brovoj, nervoze traserĉante la homamason. Ili malmulton signifis nun. Tamen, ili estis timigaj; neniu aŭdacis diri vorton kontraŭ li.

Vane atendinte respondon, Kamarado Fej Lun turnis sin de la etulo al la mamutulo kaj fingromontris al li dum li demandis al la ĉeestantaro: “Vi certe havas ion por diri pri tiu ĉi ulo. Li estas la plej aktiva malamiko de la popolo. Mi estas informita, ke li organizis la Ordkonservan Korpuson kaj preskaŭ malsatmortigis multajn malriĉulojn per kaŝkonservado de la greno por monopolila merkaton. Kion ni faru pri li? Kamaradoj, parolu malkaŝe! Jam ne necesas timi lin!”

Ĉiuj homoj fiksrigardis en respektoplena silento la Provincan Delegiton.

Li ŝajnis ne homo reala, sed spirito kiu aŭdacis juĝi ĉi mamutulon. Tiu ĉi kaptito nomiĝis Ŭang la Leono, nomo elparolita de niaj vilaĝanoj por timigi plorantajn infanojn. Tio nepre devis esti vizio, ke li estas katenita. Li povus kiam ajn liberigi sin. Tiam li venos al la vilaĝoj kun siaj homoj kaj forbruligos la dometojn kaj mortigos ĉiujn, kiuj aŭdacis riproĉi lin kaj epiteti lin malamiko de la popolo. Tiajn aferojn li jam pli frue faris.

Fronte al la profunda silento, la junaj uniformitoj sur la podio scivole ekrigardis unu alian. Ili ŝajnis ne kredi, ke tiuj ĉu kaptitoj povus posedi tiom da magio por tiel primitive senpovigi la homamason. Kamarado Fej Lun marŝis al la malaltulo, konata kiel “Bienulo Ĉu Min”, kaj kliniĝis super lin, kaj enrigardis liajn okulojn, kvazaŭ dentisto esploranta pacienton. La Politika Direktanto apudstaris, rigardante la terposedinton kun mieno perpleksita. Meze de la silento Kamarado Fej Lun subite rektigis sian dorson kaj kriis al la kaptito:

“Konfesu al la popolo tion, kion vi faris al ĝi. Tio ĉi estas por vi publika prijuĝo. Mankas eskapebleco.Vi devas fronti al publika prijuĝo.”

Tiel laŭte sonis lia voĉo en la mortsilento, ke ĝi preskaŭ frakasis la tutan ĉeestantaron. Tio ĉi estis proceso, la podio estis la kortumo, kaj la kamparanoj estis la ĵurio! “Do jen la nova Dinastio!” iu murmuris: “Finfine ni devas inversigi la rolojn!” alia diris. Kiam oni fine komencis, sekvis multaj aliaj komentoj, ĉiuj subvoĉe; kaj ekestis ĝenerala zumado.

La bienulo levis malrapide sian kapon kaj ekrigardis nin. La zumado estis momente haltigita dum la akraj okuloj de Ĉu Min transkuris nin. Sed baldaŭ releviĝis la kolektiva bruo kaj seninterrompe kreskis al bruego. “Mi kulpas neniun krimon,” Ĉu Min diris kviete al la Provinca Delegito. “Mi ĉiam traktis bonkore la popolon dum la nutromankego pasintjare, ekzemple, mi eĉ unu greneron ne postulis de ili kiel lupagon. Vi povas demandi al ili.” Kaj li denove ekrigardis nin kiam li elparolis la lastan frazon.

La Provinca Delegito daŭre okulmezuris lin kvazaŭ li studus kuriozaĵon.

Poste li gestis al la Politika Direktanto,kiu ŝajnis ekmemori ion. La junulo marŝis al la podiantaŭo kaj demandis al la homoj sube: “Ĉu vi aŭdis tion, kion diris Ĉu Min, kamaradoj? Ĉu tio estas vera, kion li diris?”

La bruego memvole formortis dum la demando estis starigata. “Ne! Estas malvere! Li forskribigis niajn dometojn!” estis la forta protesto de inter la homamaso.

“Li forskribigis mian filinon, kiu estas nur dekkvin-iara!” aŭdiĝis alia elvoko, sekve de la unua protesto.

“Li ankaŭ forprenis Onjon Krizantemo, kiu havas edzon!”

“Liaj homoj en la Ordkonserva Korpuso mortbatis mian fraton pro tio, ke li ŝtelis bovlon da rizo!”

La akuzoj ĉieleniĝis kvazaŭ eksplodo de artfajraĵoj,surdigante la orelojn.

Kaj la zumado kiu sekvis sonis kiel la hulado de la maro, kiu plenigis la spacon per bleko de ondegoj kaj elvokis gigantan eĥon de malproksime. La surpodiaj revoluciuloj kviete rigardis dum la ondoj ŝvelis kaj forfalis, kaj ili atendis ĝis la kava eĥo sinkis, malrapide kaj nepercepteble, kune kun la maro. Kiam silento finfine reestabliĝis, la Provinca Delegito turnis sin al la du kaptitoj,kiuj pendigis siajn kapojn, ŝajnigante nenion aŭdi; kaj demandis:

“Ĉu vi aŭdis tion, kion diris pri vi la popolo?”

Ĉu Min levis siajn okulojn, turnis la kapon oblikve supren, kaj redemandis:

“Ĉu vi akceptas kiel veraĵon la vortojn de la kamparanoj?”

“Mi ja!” la Provinca Delegito diris.

“Nur pensu, mi povis mortmalsatigi ilin per repreno de la tero,” Ĉu Min diris kviete, “se mi estus al ili malmolkora.” Li turnis sian rigardon al ni kaj rigardis nin absorbite kaj levinte la voĉon aldonis, “Iliaj vortoj ne fontis el iliaj konsciencoj, mi estas certa.”

“Pendumu lin!” estis la surdiga ĥoro el angulo de la homamaso.

“Pendumu lin kune kun lia partiano Ŭang la Leono!” estis alia voko,kiu eĥs la unuan.

“Kamaradoj, silentu!” la Provinca Delegito kriis, gestante per ambaŭ manoj. “Ni devas silentadi nun.Vi devas aŭdi tion, kion li diras.”

Do sekvis denove silento, sed minacoplena silento, en kiu kuiriĝis alia ŝtormo, silento, kiu frostiĝis ĝisoste. Ĉu Min komencis tremi sur la podio, kaj Ŭang la Leono paliĝis. La bienulo nervoze fiksrigardis la Provincan Delegiton kaj demandis naive, “Ĉu vi kredas iliajn vortojn? Ili estas homoj malkleraj. Ili eĉ ne scias distingi blankon disde nigro.”

“Jes, ili estas malkleraj,ĉar ili neniam havis eblecon frekventi lernejon,” la Delegito diris.

“Jam vi komprenas!” Ĉu Min diris, kun iometeda espero en la voco. “Se vi estus kun mi dum kelka tempo, vi ekkonus min. Vi scius, ke mi estas al ili afabla kaj bonkora…”

“Mi konas vin tre bone!” la Delegito diris, interrompante lin. “Mi vin konis ekde mia infaneco! Rigardu min!” Li demetis la malhelajn okulvitrojn; kaj, basigante la voĉon, li daŭrigis per nia aparta, peza loka akcento: “Via Lorda moŝto, mi ĵus aŭdis, ke vi forprenis mian eksedzinon. Ĉu tio estas vera aŭ ne?”

Ĉu Min estis konsternita de la vidaĵo, mirrigardante la delegiton kiel viro el ŝtono. Okazis en la homamaso ia ekagemo, ia ĝenerala moviĝo. Denove leviĝis ondo da murmuroj. La homoj rigardis unu alian kvazaŭ ili ne rekonus la konatajn vizaĝojn. Voĉo finfine abruptis el la zumado kaj senmovigis la perturbiĝon. Tio estas Laŭ Liŭ, kiu parolis, starante piedpinte: “Mintun! Mintun! Vi trompis miajn humilajn okulojn! Hura por Mintun! Hura por nia vilaĝo, kiu produktis finfine gravulon!”

Ĉiuj homoj el nia vilaĝo streĉis siajn kolojn kaj,suprenĵetante siajn brakojn, kriis samtempe: “Hura por Mintun! Hura por nia vilaĝo!” Tio estis miraklo. Eble sonĝo. Neniu iam supozis, ke Mintun povus fariĝi mandareno de la nova dinastio.

“Silentu, kamaradoj!” la Delegito vokis, batante la aeron per ambaŭ manoj. “Viaj huraoj odoras je feŭdaj ideoj! Mi ne estas gravulo! Mi estas nura proleto kiel vi! Mi sciis, ke vi estos surprizita, pro tio mi surmetis la malhelajn okulvitrojn…”

“Hura! Hura por nia Mintun, la gravulo!” La vivuoi daŭre tondradis kaj multaj kamparanoj de aliaj vilaĝoj aliĝis al la ĥoro, konstatinte ke la mandareno el la provinca ĉefurbo devenis el inter ili. Neniam antaŭe dum la historio de la regiono la kamparanoj produktis viron pli rangan ol vilaĝestro.

“Silentu, kamaradoj! Silentu, kamaradoj!” la Delegito kriis per plena voĉo. “Ni devas unue uzi nian rezonkapablon por juĝi la proceson de Ĉu Min kaj ties ĉashundo Ŭang la Leono! Pripensu, kion ni faru pri ili!”

“Pendumu ilin!” aŭdiĝis unusone.

“Ĉu vi estas certaj?” la Delegito demandis.

“Certaj!”

“Bone!” la Delegito prononcis. “Do ilia enkarcerigo far la Kamparana Volontula Brigado estas pravigita kaj sekve laŭleĝa. Sed ni ne rajtas prononci la kondamnon. La verdikton prononcos la Popolaj Juĝkomisaroj en la Juĝistarejo. Do ilin ni liveros al la Popola Kortumo en la gubernia urbo.”

Aplaŭdado tondradis en la aero.

“Kamarado Politika Direktanto!” la Delegito sin turnis al la Politika Direktanto kaj diris, “volu aranĝi, ke la kaptitoj estu kondukitaj en sekuran enkarcerigon.”

La juna direktanto signis, ke la kamparanaj gardistoj alproksimiĝu. Ili grimpis sur la podion kaj forkondukis la kaptitojn. Ambaŭ kaptitoj pendigis malalten siajn kapojn, kun vizaĝoj mortpalaj, dum ili pene trenpaŝis en la katenoj. La katenoj peze tintegis, kiam ili moviĝis. La metala bruo kaŭzis denove grandan silenton per sia monotona ritmo, jen kaj jen interrompita de la alta sonora tinto de la feraj ringoj.

“Mintun! Kiel vi kapablas fari similan aferon kontraŭ Lordon Ĉu Min!”

Ina voĉo leviĝis akre en la aeron, skuante dispecige la funebran kvieton.

Virino sin trapuŝis al la podio. “Mintun! Tiaĵon vi ne povas fari!” La homamason konsternegis ŝia malpaca antaŭeniro. Multaj junaj terkulturistoj provis haltigi ŝin, tirante per la rando de sia vestaĵo. Ŝi forte baraktis por sin liberigi. Sed ŝia forto elĉerpiĝis kaj ŝi,kolapsis. Onklo Pan kaj Alan kaj mi kuris al la loko por helpi ŝin sidiĝi. Ŝi estis nia Onjo Krizantemo, kiu sen nia scio estis inter la homamaso.

Perturbita de la okazaĵo, la Delegito deiris de la podio por esplori. Tuj kiam li konstatis, ke la incidenton kreis Onjo Krizantemo, li paliĝis, sed iom post iom karmezino supreniris sur lia kolo por dilui la palecon. Iiam jam estis alveninta tre haste ankaŭ Laŭ Liŭ. Ambaŭ staris vizaĝalvizaĝe super Onjo Krizantemo, kaj fiksrigardis unu alian scivoleme, kvazaŭ illi devenus de du tute malsamaj planedoj. Iliaj brovoj eksulkiĝis, kaj iliaj lipoj estis kunpremitaj. La malbrilaj vitrecaj okuloj de Onjo Krizantemo svingiĝis de unu al la alia. Ambaŭ viroj ŝajne havis multon direndan, sed neniu el ambaŭ povis malfermi la buŝon.

Tio estis stranga situacio. Efektive, ŝi estis groteska. Neniu el ni eĉ sonĝis, ke ili, tiuj tri, renkontiĝos la unuan fojon post multaj jaroj en tia stranga situacio kaj en tia stranga loko kaj inter tia stranga homamaso.

“Kiel vi povus fari tian teruraĵon al tia persono, kia bienulo Ĉu Min, Mintun?” Onjo Krizantemo diris finfine, per voĉo tre kvieta.

“Ne, tion mi ne devus,” la Delegito respondis, ankaŭ tre kviete, kun iomete da sarkasmo. “El via vidpunktomi ne devus.”

“Ne, vi malpravas,” Onjo Krizantemo korektis la Delegiton. “Ne el mia vidpunkto, sed el via vidpunkto.”

“Kion vi celas? Mi vin ne komprenas,” la Delegito diris.

“Nu, ĉu vi ne intencas loĝi en la vilaĝo? Vi forestadis dum tiom da jaroj. Viaj prauloj en la ĉielo sopiras revidi vin, sopiras ricevi vian filecajn oferaĵojn de la altaro. Se vi intencas reveni hejmen, Mintun – mi certas, ke jes – kiel vi kapablas ofendi tian gravulon en la distrikto, kia bienulo Ĉu Min?”

La frunto de la Delegito sulketiĝis, kaj li diris, “Ĉu vi parolas sencon, Krizantemo? Ĉu vin ne iomete efikis la revolucia movado de la kamparanoj? Kio, laŭ vi, mi estu? Ĉu reakciulo ?”

“Eĉ unu vorton mi ne komprenas el tio, kion vi diras, Mintun. Vi sonas kiel klasika klerulo, parolante nur per klasika lingvaĵo. Sed ja diru al mi, ĉu vi ne intencas loĝi en la vilaĝo nun, kiam vi fariĝis gravulo? Mi vin atendadis dum tiuj longaj jaroj, tiuj longaj tagoj kaj longaj noktoj.”

“Kio ? Ĉu ne konkubinigis vin Ĉu Min? El tio, kion mi lastatempe konstatis, li jes. . .” La Delegito estis maltrankvila.

“Senkorulo ! Pro kio vi parolas tiel ? Demandu al iu ajn en la vilaĝo, se mi ne perlaboradis honestajn vivrimedojn per la ŝvito de mia frunto. Neniu iam ajn aŭdacas tuŝi min, krom vi!”

“Mi ege bedaŭras!” la Delegito pardonpetis, mallaŭtigante la voĉon: “Tion mi ne sciis. Vi devas pardoni mian eraron.”

Onjo Krizantemo subite disradiigis ĝojon. Ŝi klopodis stariĝi kaj etendis siajn manojn por atingi la Delegiton. Dume ŝi diris, “Mi pardonas vin, Mintun. Mi pardonas al vi ĉion. Ni forgesu la pasintajn solecajn jarojn. Ni reiru hejmen kune.” Kaj ŝi fermis siajn okulojn kaj ekkriis en feliĉo, “Ho, finfine realiĝis miaj sonĝoj. Mi havis tiom da belaj sonĝoj, kaj jen ili realiĝas!” La Delegito malantaŭenpaŝis pro ŝiaj vortoj kaj diris rapide, “Ne! Mi ne povas reiri la vilaĝon. Mi jam ne plu apartenas al la vilaĝo. Mi apartenas al la revolucio, al la homamaso ! Ne, mi devas tuj reiri al la Provinca Ĉefurbo.”

“Kion?” Onjo Krizantemo timigite malfermegis siajn okulojn kaj ekkriis alarmite. “Ĉu vi ne pensas pri mi ? Ĉu mi ne aperis foje en viaj sonĝoj?”

Anstataŭ respondi ŝian demandon, la Delegito daŭre ripetadis: “Mi devas tuj reiri al la Provinca Ĉefurbo. Mi devas! Mi devas ĉeesti tiom da komitataj kunvenoj. Cetere, ŝi estas naskonta . . .” Poste li ekparolis al ŝi, “Mi devas esti apud ŝi. Ŝi scias malmulton pri tiu ĉi lando. Ŝi ne povas malhavi min...”

“Kion? Kion? Kion… ki… ki…” La okuloj de Onjo Krizantemo sovaĝiĝis kaj ŝia voĉo iĝis terura. “Ĉu vi havas alian virinon?”

“Ne alian virinon, sed kamaradinon,” la Delegito korektis sin, provante moligi la etoson per aperigo de amara rideto. “Mi renkontis ŝin, kiam mi studis en Universitato Sun Jat-sen en la ĉefurbo de la LaboristaP atrujo. Ŝi amas Ĉinion kaj la ĉinan popolon. Ŝi mem estas ankaŭ proleto…”

“Aj –” Onjo Krizantemo kriĉis subite kaj ĵetis malantaŭen la kapon kaj forsvenis.

Ni staris silente, fiksrigardante la vidaĵon senvorte. Ni ne komprenis, pri kio temis. La situacio aspektis tiel stranga, ke ĝi ŝajnis sonĝo. Ĝenite de la okuloj, kiuj nun fiksiĝis al li el diversaj direktoj, la Delegito rompis la silenton per alparolo al Laŭ Liŭ: “Kamarado Laŭ Liŭ, mi ĝojis aŭdi de Kamarado Politika Direktanto hodiaŭ matene, ke vi rezignis la profesion rakonti la eksmodajn feŭdajn historiojn. Nur vidu! Kiel efikas tiuj feŭdaj ideoj al kompatinda Krizantemo! Kiu diris al ii, ke ŝi atendu min dum tiom da longaj jaroj? Konduku ŝin hejmen, Kamarado Laŭ Liŭ, ĉu ne? Kaj bonvolu sur via posteno kiel Vickomisaro de Propagando konigi al ŝi la novajn ideojn. Mi esperas revidi vin pli ofte. Sed nun mi devas foriri.”

La homamaso disiĝis por tralasi la Delegiton. Li tute malaperis en la urbeton kune kun la junaj revoluciuloj. La gigantulo sur la podio denove gvidis la ĉeestantaron en kriado de revoluciaj sloganoj. Poste li anoncis, ke la kunveno estas fermita. La ĉeestantaro komencis disiri diversdirekten en la montojn. Ni restis solaj prizorgante Onjon Krizantemon, kiu sidis sur la tero kun la kapo kaŝita per siaj gracilaj manoj,kiuj nun spasme tremegis. Ĉar la strando estis jam senhoma, ni komencis ekfrosteti. Blovo da vento trapasis, kirligante nubon da sablo, kiu envolvis la vizaĝon de Onjo Krizantemo. Ŝi histerie tremegis kaj elpuŝis suspiron. Poste ŝi malrapide levis la kapon kaj malfermis siajn okulojn por vidi vastan malplenaĵon sur la rivero. Ŝi rekonsciiĝis. Ŝi aŭskultis distrite al la fluo, kiu murmuris en la vento.

Laŭ Liŭ kliniĝis super ŝi ameme kaj provis levi ŝin sur siaj brakoj. Li flustris en ŝiajn orelojn, mallaŭte kaj kareseme, “Permesu, ke mi hejmenirigu vin, Krizantemo. Nenien vi povas iri krom hejmen. Mi bedaŭras, ke mi influis vin per miaj feŭdaj ideoj. Se vi ne estus adorinta heroojn, ni eble… Nu, ankoraŭ ne tro malfrue. Permesu, ke mi provu kompensi…”

“For!” kriis sovaĝe Onjo Krizantemo subite. “Ne provu trompi min per via sukereca lango. Mi malamas ĉiujn virojn! Virojn mi neniam plu volas revidi! Foriru,mi petas!”

“Ne parolu tiel impulse, Krizantemo,” Laŭ Liŭ diris kviete. “Mi parolis sincere.”

“For! Eĉ dum sekundo mi virojn ne deziras vidi!” Onjo Krizantemo kriĉis.

“Ĉu vi estas certa, ke virojn vi ne deziras plu vidi?” Laŭ Liŭ demandis naive kiel infano.

“Foriru, mi petas! Kial vi ĝenas min tiamaniere? Ĉu mi ne suferis sufiĉe?” Onjo Krizantemo preskaŭ ekploris.

“Aĥ, aĥ…” Antaŭ ol nia Vickomisaro de Propagando povis kompletigi sian frazon, lia vizaĝo mortpaliĝis, liaj etenditaj brakoj aŭtomate falis, kaj li mem radikiĝis surloke kiel ŝtono.

Onjo Krizantemo baraktis por leviĝi. Ŝi sukcesis. Starinte kelkan tempon por stabiliĝi, frontante la venton, ŝi trenpaŝis al la teraso antaŭ la urbopordego.

Sed anstataŭ eniri tra la muro, ŝi turniĝis dekstren kaj sekvis zigzagan vojeton, kiu kondukis en la montaron. La suno kliniĝis al la okcidenta horizonto. Ŝia ombro, ĵetita sur la ebenaĵon de mortantaj herboj kaj flava polvo, aperis nekutime longigita kaj soleca.

“Kien vi iras, Onjo Krizantemo? Estas fride en la montoj!” Onklo Pan alvokis, provante haltigi ŝin.

“Al la Monaĥinejo de la Blanka Lotuso,” ŝi respondis duonkonvinke, sed en la tono troviĝis iom da rankoro.

“Pro kio? Tio estas loko por monaĥinoj!”

“Mi deziras forgesi tiun ĉi mondon kaj virojn!”

“Mi komprenas. . .” Onklo Pan murmuris al si kaj gratis sian kapon, klopodante kompreni tion, kion Onjo Krizantemo celis. Poste li levis la voĉon kaj denove vokis simile al maljuna patro: “Sed la Monaĥinejo de la Blanka Lotuso troviĝas tre kaj tre malproksime, funde en la sovaĝa montaro. Kiel vi alvenos tien, tiel malfrueen la tago?”

“Tio ne gravas,” Onjo Krizantemo respondis, pluirante sian vojon.

Momenton poste ŝi eniris ravinon kaj malaperis.

“Strange, vere strange,” Onklo Pan murmuris al si, denove grategante sian kalvaĵon. “Virinojn mi ne komprenas. Ill estas absurduloj.”

Laŭ Liu fiksrigardis la ravinon, en kiun malaperis Onjo Krizantemo, kun vizaĝo vaka, kun svagaj okuloj, kvazaŭ li prisonĝus ion. Freŝa ventego trabalais en la direkton de la kreskantaj nuboj, kiuj velis rapidege norden. Laŭ Liŭ eksaltis, kiam la vento skuis liajn harojn. Li suspiris malŝarĝige, kaj diris al si, rigardante la subirantan sunon, “Nun tagiĝas. Finiĝis mia revo!” Li turnis sin, kaj per paŝoj delikataj kiel tiuj de cervo, li aliris al Alan kaj brakumis ŝin.

“Mi vin amas, Alan, de la fundo de mia koro,” li flustris, dum lia mallaŭta voĉo vibris en la vento, kvazaŭ li legus strofon da poezio. “Mi decidis ami vin, ami vin per mia tuta animo!”

Alan profunde rigardis al Laŭ Liŭ, tute perpleksita pro la amemo, kiun nia rakontisto ŝprucigis sur ŝin. Larmradioj komencis ekbrili en ŝiaj okuloj. Dum ili silentadis, ĉiu enrigardante l’ okulojn de l’ alia, ŝiaj larmoj subite elruliĝis kaj kovris ŝian larĝan vizaĝon, multe variolumitan. “En mi estas nenio, kio meritas vian bonkorecon kaj afablecon, S-ro Laŭ Liŭ,” Alan diris, ankoraŭ rigardante sur la vizaĝon seriozan de la Vickomisaro de Propagando.

“Mi estas denaska servistino.Mi estas…” Ekplorsingultis ŝia voĉo.

“Sed vi estas bela! Vi estas ĉiele bela!” Laŭ Liŭ prononcis siajn vortojn glate kaj ritme kvazaŭ li deklamus versaĵon.

“Ĉu vi vere kredas? …” Naiva rideto ekaperis sur la malorda vizaĝo de Alan. Ŝi ĉesis plorsingulti, serioze atendante ĝis respondos la Vickomisaro.

“Vi estas bela! Via koro estas la plej bona en la mondo!” La Vickomisaro de Propagando konfirmis sian aserton. “Vi havas animon de proleto. Via koro batas proletmaniere. Tion mi sentas.”

“Ĉu vi neniel volas komenti mian vizaĝon?” Alan demandis denove.

Nia Vickomisaro hezitis momente, rigardante ŝiajn grandajn variolmarkojn.

Poste li diris decideme: “Ĝi aspektas mirinde bele ĉar ĝi spegulas vian belan animon.”

“Dankon. Sed ĉu ne hontigas vin mia humila deveno?”

“Male,mi fieras pri ĝi!”

“Aĥ,Laŭ Liŭ, aĥ, Laŭ Liŭ…” Denove la larmoj de Alan eltorentis, kaj ŝian korpon skuis plorsingultoj. Sed iom post iom ŝiaj brakoj ĉirkaŭiris la kolon de Laŭ Liu, kaj fermiĝis ŝiaj okuloj.

“Ni iru,” Onklo Pan diris al mi. “Pro tiu viadĵo pli rapide batas mia koro maljuna.”

Do ni reiris hejmen, lasante ilin solaj. Kiam ni sciigis al mia patrino pri la okazintaĵoj, ŝi nenion komentis. Ŝi nur murmuris al si: “Do Alan ne estos mia posteulo en la domo.” Poste ŝi sin turnis al mi, ankoraŭ murmurante, “Se nur mi povus vivi pli longe. Mi ne povas permesi, ke nia praula domo dispeciĝu en la nua generacio. Ni devas havi bonan dommastrinon por kunteni ĝin.” Ŝia voĉo subite rompiĝis kaj lasis nefinita la frazon.

Nek Onklo Pan nek mi povis kompreni, kion ŝi celis. Sed ni rimarkis ion tristan pri ŝia tono. Do Onklo Pan provis ŝanĝi la temon, dirante, “Ĉu vi scias, s’rino, ke Onjo Krizantemo foriris al la monaĥinejo de la Blanka Lotuso por fariĝi monaĥino?”

“Kial? Ŝi neniam estis tiom religia por dediĉi sian vivon al la meditado de Budho,” mia patrino diris surprizite.

“Nu…” Onklo Pan paŭzis tuj post komence. “Mi ne povas diri kial. Virinoj estas stranguloj,jen ĉio. Ho ne! Vi estas escepto, s’rino, la sola escepto.”

Ni nenion aŭdis pri Onjo Krizantemo ekde tiu tago.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.