La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  

MONTARA VILAĜO

Aŭtoro: Yeh Chun-Chan

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII

Finfine foriris la mizera vintro, kune kun la du malagrablaj memoraĵoj, kiuj dum multaj noktoj hantis la sonĝojn de niaj vilaĝanoj:la lukontrakto, kiun oni renovigis novjare kun Ĉu Min, kaj laŭ kiu la lupago plialtiĝis senprecedence je dudek pocentoj; kaj la povraj donacoj,kiujn ni oferis al nia Dio Kuireja sur la sojlo de lia foriro en la Ĉielon. Jam tre helis la suno, kaj ĝia freŝa varmo forpelis ĉiujn niajn antaŭtimojn kaj eĉ alportis al ni novajn esperojn.

Nun venis la sezono de semado. Kaj kiam ajn temis pri semado, ni ne nur ekvigliĝis, sed ankaŭ ĝojiĝis nekredeble. Ni elportis la saketojn da semrizo el niaj subtegmentejoj, kaj malpakis ilin kaj elverŝis la enhavon sur la sekigajn matojn kaj nudigis ilin antaŭ la ridetanta suno. Poste ni repakis la semojn en pajlosakojn samgrandajn kiel akvositeloj, kaj ligis ilin al longaj stangoj kaj mallevis ilin en la lageton aliflanke de l’ vilaĝa placo.

Post tri tagoj ni eltiris per la ŝnuretoj la pajlosakojn. Elgutetis akvo, kreante flaketojn sur la tero; kaj fiŝetoj kaj salikokoj elsaltis el la pajlo kaj naĝis en la flaketoj, kredante, ke ili troviĝas ankoraŭ en la lageto. Kokinoj kaj virkokoj alproksimiĝis gvatokule, atendante ĝis la akvon forsuĉis la grundo, kaj poste ili bekmanĝis la akvobestetojn unu post unu kvazaŭ grenerojn. Niaj vilaĝanoj observis perpleksite kaj amuziĝe la agadon agresan kaj brutalan.

Kiam la akvo jam fordreniĝis el la pajlosakoj, oni portis ilin ĝis la draŝejo, jam varmigita de la suno. Ni malligis la pakaĵojn. La rizo jam aperigis blankajn sprosetojn. La vetero jam estis escepte varma laŭ tiu sezono.

La vizaĝo de ĉiu vilaĝano vidigis rideton. Eĉ Benĉin, nia taoisma pastro, ridetis tutkore, kvankam teron li ne kultivis. Sed plej gaja el ĉiuj estis Maŭmaŭ.

Ĉijare li kultivis pli da tero de Ĉu Min ol iam antaŭe. Li sciis, ke tio estas malfacila, ĉar la kondiĉoj estis tre rigoraj,sed mankis alternativo. Pro tio, ke lia edzino havas bonan apetiton kaj vastan stomakon, li devas produkti pli da manĝaĵo, alie ŝi forlasos lin, kiel ŝi multfoje anoncis publike. Kaj Maŭmaŭ estis viro molkora. Tiu paŝo, tre sagaca ŝiaflanke, dispecigus lian koron. Sed nun, kia promesplena printempo! Tio povus esti rekorda jaro. Kaj kiom bonŝanca li estis ke, dank’ al l’ edzina minaco, li subskribis la kontrakton por pli da tero.

Kiel ĉiuj terkulturistoj en nia vilaĝo, la plej altkvalitan rizon Maŭmaŭ semis atenteme en unu el siaj plej bonaj rizkampoj. Same kiel ĉiu alia li kantadis semante. Malofte depost sia edziĝo li estis kantinta. Kelkfoje kiam li ja kantis, liaj notoj sonis triste. Sed nun li havis tonon gajan. La printempaj ventetoj ŝajnis helpi leviĝadon de la rizsprosoj. Baldaŭ la supraĵo de l’ akvokampo netravidebla fariĝis flaveverda, kaj poste de flavaverdo bluiĝis. La rizo kreskis alta tri colojn.

Tio, kion niaj vilaĝanoj esperis antaŭ ĉio, estis pluvo, abunda inundo.

Kaj unu vesperon, antaŭ la vespermanĝo subite amasiĝis super niaj kapoj nuboj, malalte pendantaj sur la vertoj de l’ altaj aceroj kaj kverkoj ĉirkaŭvilaĝaj; kaj antaŭ ol ni enlitiĝis, aŭdiĝis en la malproksimo la unua tondromurmuro, kaj poste tondrobato, kiun sekvis densa pluvego. Ĝi daŭris du horojn, sed de la tegmentorandoj faladis gutetoj ĝis la posta mateno.

Nun jam ĉiu kampo estis plena je akvo, freŝa akvo el la ĉielo, eĉ la terasoj sur la montoflankoj ekbrilis pro la vivdona nektaro. Nenion plu oni devis atendi. La rizplantidoj jam maturiĝis kaj devis esti priklataj. Do ĉiuj iris sur la kampojn. Maŭmaŭ devis prilabori pliajn kampojn, do devis helpi lin lia edzino, Korvino. Ŝi estis vere elstara rizpriklisto. Ŝi formetis siajn ŝuojn kaj ŝtrumpetojn kaj suprenrulis siajn pantalontubojn ĝisgenue. Ŝiaj piedoj estis gigantaj kaj ŝiaj kruroj estis dikaj. Komence ŝi enakvigis ilin gracie kvazaŭ moŝtino, sed baldaŭ ŝi fariĝis kiel antaŭe, kiam Maŭmaŭ enmanigis al ŝi faskon de la junaj rizplantidoj. Ŝi kurbigis sian dorson kaj priklis ĝin tiel rapide kaj lerte kiel iu ajn faksperta terkulturisto. Dank’ al la nombro de buŝoj, kiujn la multinfana vinfaristo devis ŝtopi, Korvino edukiĝis kiel regula terkulturisto de kiam ŝi estis dekkvarjara.

Dum unu semajno la tuta priklado en la valo estis farita. Intertempe la sola farendaĵo ŝajnis kantado de l’ fola malnova kanto. Do la aero denove ekvibris pro tremkanto, pezaj akcentadoj, kaj la treniĝanta rekantaĵo:

Aju, aju, aj-aju, aj-aj-ju, aj-jo-ho-ho…
Aju, aju, aj-aju, aj-aj-ju, aj jo-ho-ho…
Ĉi flava ter’ printempe donis rizon,
Kaj en aŭtun’ sojfabojn kaj batatojn…

Zumante la antikvan melodion, niaj vilaĝanoj atendis fideme, ke la rizo kresku kaj la pluvo nutru ĝin ĝis matureco. Ilia atendalo ĉiam plenumiĝis, ĉar ĉiam regule venis pluvoj printempe. Oni povis eĉ decidi laŭ la kalendaro, kiam pluveto okazos, kaj kiom longe daŭros akvofalado. Sed ĉiprintempe, ĝis nun, estis okazinta nur unu pluvo. Pli kaj pli varmegiĝis la tagoj dum la suno plifortigis sian varmecon. Kaj la varmeco vaporigis la akvon sur la kampoj.

Mankis jam pluvo por kontraŭpezi la vaporiĝon.

La ĉielo ridetis la tutan tempon, tute sen nuboj aŭ fruntsulkigo. Tio igis nin nervozaj kaj suspektemaj pri la intencoj de l’ Ĉiela Dio. Ĉu li volis sendi akvomankegon al la malriĉaj valkamparanoj? Jes, foje li tion faris. Ĝenerale unu fojon dum dek aŭ dek kvin jaroj okazis printempo senpluva, kiu ĉiam mortigis la plantitan rizon. Kiu povus certi, ke tiu ĉi jaro eble ne estos unu el la akvomankaj? Eksingardemis niaj vilaĝanoj, kaj ĉesigis la gajan folan kanton.

Sub la ridetanta suno la valo kvietiĝis.

Ne sulkiĝis la ĉielo, sed sulkiĝis ĉies frunto. Ŝarĝego, kiu ĉiuminute pligraviĝis, ekpezis sur nian koron. Tio koncernus malpli la akvomankon mem ol la Dion Kuirejan. Reviviĝis memoro pri nia malĝentileco kontraŭ tiu Maljunulo:jam montriĝis, ke nia familio ne estas la sola, kiu regalis tiun bonkoran dion per gluiĝema hordesukeraĵo. Ĉar multaj aliaj faris pli-malpli same: Kiam ajn ni ekpensis pri tiu okazaĵo, ni paliĝis. Ĉu la akvomanko estis speco de puno, ĉar li aŭdis pri nia misfaremo kaj avareco? Maŭmaŭ firme kredis, ke tiel estas, pro la sekva fakto konfesita de li mem:li sukcesis kunrasti sufiĉe da mono por aĉeti skatolon da kukoj kiel sian novjaran donacon al sia Dio Kuireja, sed Korvino tiom ŝatis manĝi, ke la tenton ŝi ne povis rezisti kaj ŝi forglutis la frandaĵojn antaŭ ol ili estis oferitaj al la dio.

Tia malestimo kaj neglekto pri l’ Hejma Dio fare de la dommastrino, Korvino, certe furiozigis la Maljunulon, kiom ajn bonkoran. Ĉiuj niaj vilaĝanoj, aŭdinte la rakonton, konkludis unuanime, ke la Dio Kuireja de Maŭmaŭ nepre agis agitule kaj instigis ĉiujn hejmajn diojn de l’ tuta vilaĝo sendi al la Ĉiela Imperiestro komunan raporton malfavoran, tiel ke tiu forbaris la pluvon al ni mortemuloj.

“Sed faritaĵon oni ne povas malfari,” diris Benĉin, nia taoisma pastro, sur la vilaĝa placo. Li estis neglektita samkiel la Dio Kuireja, kaj randis malsatmorton.

“Kion ni povas do fari?” Maŭmaŭ demandis urĝe, kun brovoj rigide kuntiritaj.

“Bategu la grasan postaĵon de via edzino!” estis la respondo de l’ pastro.

Maŭmaŭ povis neniom plu komenti, kaj lia kapo pendis deprimite. Tion fari estis al li neeble, ĉar li estis edzo malkuraĝa. Cetere, li iom timis, ke Benĉin parolis serioze. Ĉiam li rigardis tiun maldikulon kiel sian rivalon antaŭnuptan.

Povus esti, ke tiu vanigita maljuna fraŭlo trafus la nunan okazon por celi ion alian.

Onklo Pan, ankaŭ kiu estis sur la placo, subridis pro l’ sugesto de la pastro. Sed kiam li ekrigardis la Tristan vizaĝon de Maŭmaŭ, lia koro moliĝis.

Li provis ilin repacigi, dirante, “Benĉin, ni estu seriozaj. Vi estas homo sankta. Vi devus klarigi al ni, kion ni faru por bonigi la situacion. Maŭmaŭ tute sincere starigis al vi la demandon, vidu.”

Benĉin-on flatis la epiteto sankta. Li plurfoje kirlis siajn miopajn okulojn kaj poste mienis mistere per aranĝado de l’ vizaĝo kaj paŭtigo de l’ lipoj. Fine, malŝate rigardinte al Maŭmaŭ, kiu plu tenis mallevita la kapon, li diris:

“Kion ni faru? Nu,” li paŭzis tuj post la komenciĝo, denove malŝate rigardante al Maŭmaŭ. “Nu, ni devus penti pro niaj pekoj. Ni devus ekde nun klopodi por favore impresi la Ĉielan Imperiestron tiel, ke Li ŝanĝu sian sintenon. Ni tro avidis kaj tro brutalis. Ekzemple, ni mortigis porkojn por ilin manĝi. Korvino tiom avidegis, ke ŝi eĉ formanĝis la donacon intencitan al la Dio Kuireja. Ni devas pruvi al la Ĉiela Imperiestro, ke tion ni ne refaros, ke porkojn ni ne mortigos por ilin manĝi, ke ni taksos ĉiujn bestojn, precipe porkojn, kiel egalulojn de Lia kreado. Nur tio kapablos tuŝi la koron de l’ Maljunulo. Kompreneble, vi devas de nun taŭge respekti ankaŭ la taoisman pastron.”

“Jes, sinjoro,” diris honteme Maŭmaŭ, balancante la kapon konsente. La unuan fojon li alparolis sian malnovan ‘rivalon’ sinjoro”.

Maŭmaŭ jam pretis ion ajn fari:nomi ĉiutitole la Taoiston, aŭ eĉ genuiĝi antaŭ li, se nur li povus savi la rizon. Li estis plantinta sur tro da kampoj. Malsukceso komplete ruinigus lin. Tio signifas, ke li ne nur eble devus hipoteki al Ĉu Min sian solan propraĵon, la dometon, por pagi la promesitan luprezon, sed ankaŭ perdi sian karan edzinon, ĉar ŝi nepre forkurus se ŝi ne ricevus sufiĉe por plenigi la “senfundan puton” – sian stomakon. Ŝajnis, tamen, ke malsukceso estas certa. La akvon sur la kampo jam forsekigis la varmega suno, kaj velkis la rizospikoj.

Maŭmaŭ estis frenezigata de l’ perspektivo. Al li ŝajnis, ke la cinike ridetanta suno estas falonta, ĉion per sia fajro bruligonta, ĉion, inkluzive lin mem. Li komencis danceti kiel formiko sur la rando de varmega pato. Finfine tamen trafis lin lerta ideo – li ĉiam majstris pri eltrovaĵoj. Li elsaltis de sia seĝo, sur kiu li sidadis kontraŭ la grumblanta edzino, forkuris ĝis la porkejo, ligis la trimonatan porkon per fortaj ŝnuregoj, vestis ĝin per sia novjara robo kaj metis ĝin sur fotelon. Li portis surŝultre la fotelon kvazaŭ por procesio, kaj marŝadis pompece tra la vilaĝo, kriante al ĉiu, kiu hazarde troviĝis sur la vojo:

“Flanken, mi petas! Trapasas Lia Porka Moŝto!”

“Absurda vi estas, Maŭmaŭ,” diris nia rakontisto Laŭ Liŭ, kiu vidis lin porti kvazaŭ grandsinjoron la beston, dum la sendanka kreitaĵo furioze blekadis en la iom strikta novjara robo.

“Nu! Vi estas inteligentulo, Ĉu ne?” rediris sinpravige Maŭmaŭ. “Jen mi traktadas la porkon ne nur kiel egalulon kreitan de Dio, sed eĉ kiel moŝton. Tio devus tuŝi la koron de l’ Maljunulo.”

“Idiote! Absolute idiote!” refutis tiun aserton nia rakontisto. “Porkaĵon vi manĝas, kiam ajn ĝi haveblas, eĉ malfreŝan kaj ŝiman. Kaj jen vi volas ŝanĝi la juĝon de l’ Ĉiela Dio kaj Lian punon lastmomente per tiu ĉi infaneca komedio. Mi opinias, ke Li ne estas tiel stulta, kiel vi supozas.”

“Sed mi sinceras, Laŭ Liŭ. Mi tute sinceras,” Maŭmaŭ klarigis. “Verdire, viandon mi tute ne manĝis ekde la pasinta vintro.”

“Idiotaĵo! Post la rabado de la urbeto, kiu povis? Mi eĉ guton da viandsupo ne gustumis.”

“Lasu vi la viandsupon bongustegan, eĉ guton da sojfabkazea suno mi ne gustumis.”

“Ĉu vi ne akiris iom da sojfabo por pretigi kelkan sojfaban kazeon pro la Novjaro?”

“Jes, sed mia edzino, vi scias…” Maŭmaŭ iĝis ĝenita, mallevis la kapon.

“Scias kion?” Laŭ Liŭ insistis. Lin ĉiam interesis tio, kio koncernis Korvinon.

“Nu…” ruĝiĝis la vizaĝo de Maŭmaŭ kaj li ne povis daŭrigi.

“Nu kion?” insistis denove nia rakontisto.

“Nu…” La kapo de Maŭmaŭ estis jam tute klinita; li estis modesta kaj ĝenita kiel trijarulo. “Nu, ŝi formanĝis ĝin antaŭ ol ĝi kazeiĝis.”

“Vere? Kiel ekscite! Volu rakonti iom plu la aferon. Mirinda persono ŝi estas, efektive!”

Dum ili babiladis inter kvar okuloj,kiel du filozofoj, la porko sur la fotelo komencis senpacienciĝi kaj baraktis kontraŭ la robon kaj la ŝnurojn per kiuj ĝi estis ligita. Ĝuste kiam la konversacio alvenis plej interesan punkton kaj altiris ilian tutan atenton, subite la porko sukcesis liberigi sin de l’ katenoj, glitis de l’ fotelo, kaj falis kapantaŭe ĝis la tero. Ĝia nazo batiĝis kontraŭ pinta ŝtono kaj eksangis abunde, kaj unu el ĝiaj kruroj grave tordiĝis. La akra kriĉo eligita de la vundita besto sonis kvazaŭ entombiga klariono.

“Jen kiel vi traktas porkon kiel moŝton!” Laŭ Liŭ diris, indikante la distorditan beston nun baraktantan en la polvo.

Ĉar ne valoris plu debati, Laŭ Liŭ sin turnis kaj foriris. Sed Maŭmaŭ restis surloke, rigardante kvazaŭ idioto la beston. La neatendita falo ne nur tute nuligis lian provon plaĉi al la Ĉiela Dio kaj la respekton, kiun li volis montri al la besto, sed ankaŭ dispecigis lian solan vestaĵon bonaspektan.

Efektive, la tuta afero pruviĝis kompleta malsukceso. La suno daŭre flamadis kaj la kamparo fendetiĝis kaj la rizo ŭne mortis ĝisradike.

Estis vere katastrofe. Ne nur rizon mortigis la akvomanko, sed ankaŭ ĉiujn legomojn. Neniu en la vilaĝo havis manĝaĵstokojn. Pro tio, ke la mankego trelarĝe disvastiĝis, troviĝis preskaŭ neniu loko, kien la homoj povus iri kaj perlabori sian nutraĵon. Eĉ pli malbone estis en iuj distriktoj, ĉar la homoj tie malsatadis depost la antaŭa vintro rezulte de grandskala rabado far la trapasantaj venkitaj soldatoj. Ili eĉ provis veni en nian distrikton serĉante helpon. Jam ni vidis sur la ŝoseo fuĝantojn el aliaj lokoj, kun plorantaj infanoj surdorse kaj magregaj gardhundoj malantaŭe.

Maŭmaŭ estis la tutan tempon deprimita. Matene li kutimis sidi supre de monteto alfrontanta la valon kaj rigardadi malsaĝmiene la fendiĝintajn kampojn kaj la mortintajn rizospikojn, jam preskaŭ cindrigitajn de la suno. Posttagmeze li kutimis kaŭrsidi sur la malalta muro de sia porkejo, kiu jam malplenis pro tio, ke la kompatinda porkaĉo mortis post la fatala elfalo de l’ fotelo. Lian menson jam denove hantis du aferoj:la luprezo, kiun li devos pagi al Ĉu Min se li volas kulturi daŭre ties grundon dum la venonta jaro, kun aŭ sen akvo-manko; kaj lia edzino, kiu plendadis la tutan tempon, ke ŝi terure malsatas. Sed, iom mirinde, ŝi ne forlasis lin. Ŝi algluiĝis al li.

Kiel ĉiuj antaŭvidis, Ĉu Min sendis al la vilaĝo sian intendanton, en iu tago frue dum julio. Li estis ulo timiga, kun grandaj densaj lipharoj, brovoj densaj kaj malhelaj kiel la stangoj de du balailoj, kaj voĉo tiel laŭta kiel rompita gongo. Liajn ordonojn oni ĉiam devis plenumi kaj lian apetiton satigi. Li estis pli malbona ol la Dio Kuireja, ĉar lian buŝon neniam sigelis hordesukeraĵo.Kaj ne nur unu fojon jare li raportadis al sia mastro pri la terkulturistoj, sed kiam ajn tio venis al li en la kapon. Sekve lia ombro similis grandegan nubamason, kiu mallumigis la tutan vilaĝon.

Maŭmaŭ tremadis pro timo, kiam tiu sinjoro enpaŝis lian dometon. Sed al Maŭmaŭ mirigis, ke ĉifoje li nek kriis kiel rompita gongo nek postulis bovlon da varmega viandsupo antaŭ ol komenci sian aferon. Li diris kviete, “Maŭmaŭ, mi scias, ke vi estas senmona ĉijare samkiel ĉiu terkulturisto en la distrikto. Laŭ la kontrakto vi devus pagi la plenan luprezon per rikoltaĵo tuj post la sezono. Sed Ĉu Min estas bonkorulo, kiel vi scias. Li ne volas peli vin en angulon kiel farus multaj aliaj bienuloj, tiel ke iliaj terlaboristoj ribeliĝus riskante siajn kompatindajn vivojn. Ne tia persono estas Ĉu Min. Li rajtigis min promesi al vi, ke vi rajtas pagi la luprezon post la venonta semsezono. Sed vi devas garantii, ke vi kondutos bone kaj obeos liajn ordonojn.”

“Jes, sinjoro, mi garantias, ke mi akceptos ĉiajn liajn ordonojn,” diris Maŭmaŭ, riverencante.

“Bone. Jen do, mi volas hipoteki vian dometon kontraŭ la venontjara pago. Vi plue loĝados ĝin kaj eterne loĝados ĝin, kiam la luprezo estos pagita. Vidu, jen la interkonsento…”

Maŭmaŭ senvorte subskribis la novan interkonsenton hipoteki lian dometon. Kaj foriris la intendanto por fari same kun aliaj vilaĝanoj,kiuj kulturis la teron de lia mastro. Dum la pasinta nutromankego Ĉu Min havigis al si la tutan teron en la distrikto kaj, dum la nuna, ĉiujn dometojn. Sed la transakcio verŝajne ne multe ĝenis Maŭmaŭ-on; male, ĝi helpis malŝarĝi lin dum granda krizo. Jam restis al li nur unu zorgo:nutrado de lia kara Korvino.

Kaj tio ne estis tiel terura al li, kiel la perdo de lia grundo.

Sed homoj, kiuj ne estis manlaboristoj, homoj kiel Laŭ Liŭ, Benĉin, kaj Onjo Krizantemo, vivis vere streĉite. Precipe Onjo Krizantemo. La ŝpinado jam senespere eksmodiĝis. Ĉar oni malmulte komercadis je nutraĵo, eĉ pli malmulte oni komercadis je fadenoj. Ŝia ŝpinrado devis senmoviĝi. Kaj tiel delikata persono ŝi estis, ke estis por ŝi neeble fari laboron pli pezan. Sekve ŝi devis nutri sin per maldensa kaĉo kaj rezigni pri la bela kutimo pudri sian maldense lentugan nazeton.Tiel ŝi aspektis pli kaj pli pala, rompiĝema kaj malforta kiel heroino en tragedio de Laŭ Liŭ, formortanta en malriĉo kun la penso pri sia adorata viro.

Vidante tion, treege ĉagreniĝis Laŭ Liŭ, kiu estis atente atendinta eventualan humorŝanĝon pro la novaj cirkonstancoj. Iun posttagmezon, kiam ŝi iris al la rivero por ĉerpi akvon por la vespermanĝo, ŝi kolapsis sur la sablon;

ŝia mola mano kun fajnaj fingroj ankoraŭ tenadis la siteltenilon, sed ŝiaj okuloj estis kortuŝe fermitaj. Ŝi aspektis tiumomente kiel Avalokitesvaro (Avalokitesvaro Bodisatvo:kies portreto kaj statuo ĝenerale estas en figuro de afabla virino kaj oni opinias ŝin bonkora kaj indulgema), la Diino de Indulgemo, pro sia gracio, sed kiel malsatega rifuĝinto pro sia paleco. Laŭ Liŭ, sub influo de kompato kaj amo, perdis neniom da tempo antaŭ ol helpi ŝin. Li levis ŝin per siaj brakoj kaj portis ŝin hejmen kiel sonĝantan amatinon, dum ŝiaj maldikaj brakoj pendadis senrimede en la aero.

Nur kiam ŝi estis lokita sur fotelon en sia domo ŝi rekonsciiĝis kaj malfermis siajn okulojn. Ŝi rigardadis konfuzite al Laŭ Liŭ, kiu priservadis ŝin, apudstaranta kiel la paĝio de iu legenda sinjorino. Tiu ŝia vaka miranta rigardo sorĉis la koron de nia rakontisto. Li neniam antaŭe vidis ŝin en tia stato, infaneca kaj kortuŝanta, tamen ekstreme dolĉa.

“Kiel vi venis, Laŭ Liŭ? Ĉu mi sonĝas?” ŝi demandis kun senkulpa palpebrumo.

“Ne, vi ne sonĝas, kolombeto mia,” Laŭ Liŭ respondis mallaŭtavoĉe, alparolante ŝin laŭ la plej dolĉa epiteto, kiun li povis elcerbumi. “Vi kolapsis sur la sablon kaj mi portis vin hejmen. Ho, mia povra Krizantemo! Sur miajn brakojn vi pezis leĝere kiel plumo. Vi forvelkas kiel rozo sub la malica suno. Pro vi mia koro sangas!” Laŭ Liŭ jam parolis kvazaŭ amanto, kun ekkrioj kaj emfazoj kiel ankaŭ ridetoj kaj gestoj.

“Kion vi diris?” Onjo Krizantemo demandis, larĝe malfermante siajn okulojn. “Laŭ Liŭ, via vortelekto estas nekonvena!”

“La plej konvenajn vortojn mi ja elektis, dolĉinjo mia,” nia rakontisto klarigis, kun okuloj ebriaj pro la mirigita rigardo el ŝiaj brilaj malhelaj pupiloj.

“Mi adoras cin. Mi prisonĝis cin kiel princinon, kiel floron, kiel papilion meze de peoniaro. Mi kreis multajn rakontojn pri ci, kvankam tion ci ne sciis. Ci estis mia inspiro, mia Diino de l’ Artoj…”

“Ĉu vi rakontas historion?” Onjo Krizantemo interrompis lin.

“Ne, mi verŝas mian koron antaŭ ciajn piedojn.”

“Do, foriru, mi petas!” Onjo Krizantemo diris seriozvoĉe, montrante al li la pordon. “En miaj pensoj troviĝas nur unu viro, viro vireca, ĉu vi komprenas?”

“Mi scias, kion vi volas diri, Krizantemo,” nia rakontisto babilis, kun vizaĝo jam ruĝiĝanta. “Sed Mintun eble ne estas heroo, alie li estus skribinta al vi.”

“Mi atendos lin dek jarojn, dudek jarojn, eĉ tridek aŭ kvardek jarojn, ĉu li skribos al mi aŭ ne!”

“Ĉu vere?”

“Lasu min sola, Laŭ Liŭ, mi petas!” Onjo Krizantemo urĝis lin per petega voĉo.

De karmezino mortpaliĝis la vizaĝo de Laŭ Liu. Ektremis liaj lipoj. “Ho, vi estas heroino! Heroino reala!” estis ĉio, kion li povis diri, sed lia voĉo apenaŭ aŭdeblis. Deprimite li trenis siajn pezajn piedojn trans la sojlon kaj turnis sin en la direkto de ŝia dometo. Survoje li daŭre diradis al si:ŝi estas vivanta legenda heroino. Ŝi estas vivanta legenda heroino. Ŝi estas precize tia persono, kian mi kreis por miaj rakontoj. Sed ha! kiel mi eraris! Mi igis la belulinojn adori heroojn kaj tamen heroo mi ne estas… Ne, neeble, ke mi estu hero!”

Por la unua fojo Laŭ Liŭ ekmalĝojiĝis pri sia multadmirata profesio.

Proksimiĝante al sia pordo, li ekkriis, kvazaŭ frenezulo, per laŭta voĉo, tiel laŭta, ke preskaŭ ĉiuj niaj vilaĝanoj povis aŭdi ĝin: “Ĝi neniom profitas al mi, tiu ĉi rakontista metio. Ĝi ne povas akiri por mi la koron de mia adoratino. Kion mi faru jam? Kion mi faru jam? Mi ne plu povos krei legendecajn rakontojn. Onjo Krizantemo forprenis de mi la inspiron…”

Sed la plej grandan seniluziiĝon li ricevis, kiam Onjo Krizantemo devis forlasi nian vilaĝon kaj iri en la urbeton, kie ŝi perlaboros sian nutraĵon per nova profesio.

Dum la senpluva somero ŝi eluzis ĉiujn siajn rimedojn. Kaj tro respektinda kaj modesta ŝi estis por peti helpon de iu ajn. De tempo al tempo mia patrino donis al ŝi bovlon aŭ du da rizo. Ŝi akceptis tion en la komenco kiel signon de amikeco, sed poste ŝi rifuzis, rekonante, ke tio estas speco de almozo.

“Se Mintun scius, ke mi vivas per almozado, kia virino li supozus min?” ŝi klarigis al mia patrino, kiam iun tagon ŝi estis firme petita akcepti la donacon.

“Mi devas respektigi lian nomon. Vidu, li estas fortkarakterulo, al li ne plaĉas tiaj aferoj.” Ŝi parolis kvazaŭ ŝi vidis Mintun-on la antaŭan vesperon. “Eble li revenos iun tagon kiel militisto kun medaloj, aŭ kiel respektinda sinjoro. Kiel ĝene por li, se li trovus, ke mi vivis almozuline!” ŝi aldonis.

Tiel ŝi forlangvoris tute sola. Sed disfamiĝis ŝia reputacio kiel la plej virta virino en la distrikto, virino kiu subtenis la antikvan moralecon en ŝtormo da mankego kiel barilo kontraŭ fivento, virino kiu staris kiel pilastro por la tradicia sociordo. Iun tagon ŝin vizitis gasto, gravulo – la intendanto de bienulo Ĉu Min. Tio estis vere grandioza okazo, kiam tiu sinjoro venis speciale por alparoli ŝin. Li senĉese ridetadis, kaj reduktis sian voĉon, kutime similan al rompita gongo, al agrabla ĉirpo. Li diris:

“Ĉu Min multe aŭdis pri vi, Onjo Krizantemo. Vi estas la plej elstara ano de tiu ĉi societo, ekzemplanto de nia antikva civilizacio; dum ĉiuj aliaj, ne povantaj toleri la malfacilaĵojn, fariĝas aŭ ŝtelistoj aŭ ribelantoj, vi staras sola kiel la civitano plej leĝagnoska, defianta fiinfluojn. Li deziras helpi al vi.”

“Helpon mi ne deziras, sinjoro,” Onjo Krizantemo respondis.

“Ne, pardonu min, mi mallerte vortumis,” pardonpetis la intendanto, ridetante kiel sunfloro. “Li deziras vian helpon.”

“Kion signifas tio? Kiel povrulino kiel mi povu helpi tian grandiozan personon?” Onjo Krizantemo demandis, multe mirigite.

“Vi povas, Onjo Krizantemo, kaj povas neniu alia.”

“Kiel? Mi vin ne komprenas.” Onjo Krizantemo rigardadis la vizitanton, stultigite.

“Vidu. . .” la intendanto mallaŭtigis sian voĉon, ridetante ĉifoje modeste.

“Bienulo Ĉu Min aĉetis, nu . . .” li paŭzis momenton, “kompreneble el bonfaremo, malsatan dekkvinjarulinon kiel konkubinon. Komprenu, Ĉu Min estas viro bonkora, li ne volas trakti ŝin nur kiel trian edzinon, sed kiel filinon. Li deziras, ke virta vartistino akompanu ŝin kaj eduku ŝin pri ĉiuj bonaj virinecaj kvalitoj. Vi estas ĝuste la persono por tion fari. Li multe admiras vin.”

Onjo Krizantemo iomete ruĝiĝis, sed estis flatita. “Nu…” ŝi murmuris nedecideme.

“Ne hezitu, Onjo Krizantemo,” urĝis ŝin la intendanto. “Plaĉus al Mintun, se li scius, ke vi edukos junulinon pri viaj virtoj, kaj ke vi starigos por li tiel bonajn ligojn kiel kun bienulo Ĉu Min.”

“Sed li ne ŝatis la homojn en societo de Ĉu Min,” diris Onjo Krizantemo hezite.

“Nur ĉar tiam li estis senmona,” la intendanto klarigis. “Kiam li mem fariĝos gravulo – mi certas, ke li tion faros – nur homoj samrangaj kiel Ĉu Min meritos esti liaj amikoj. Bonvolu pripensadi, Onjo Krizantemo. Mi klopodas helpi vin.”

“Eble vi pravas,” Onjo Krizantemo diris, kaj enpensiĝis, mallevante la kapon. “Sed…”

“Nenia sedo, Onjo Krizantemo. Ne helpas hezitado. Vi pavimas ŝoseon por Mintun per via ligateco kun Ĉu Min.”

Onjo Krizantemo levis sian kapon kaj diris, “Bone do, se tiel estas, mi provos. Sed almozon mi ne volas akcepti. Tio estas, mi ne volas ricevi salajron pli altan ol mi meritas.”

La intendanto disradiis novajn ridetojn kai liaj okuletoj kunpremiĝis fadenece. “Tio estas facile aranĝebla. Mi povas certigi, ke neniom da almozo ke vi ricevos neniom pli ol ricevas vartistino. Mi povas absolute certigi tion je mia honorvorto.”

Do la tuta afero estis aranĝita.

Post du tagoj Onjo Krizantemo iris al la urbo kiel vartistino de la konkubino de Ĉu Min.

Tiu neatendita evoluo ŝokis Laŭ Liŭ-on. Kiel trista, tiel ankaŭ scivola li estis. Li postsekvis ŝiajn paŝojn al la urbeto kaj, utiligante siajn bonajn rilatojn kun la urbanoj, sukcesis eltrovi, ke la tiel nomata konkubino estis nur malklera vilaĝanino, kies patro estis malriĉa kamparano de Ĉu Min. Tiu mizera terkulturisto ne havis dometon por hipoteki al sia mastro, kaj sekve devis vendi al li sian filinon simple kiel varmbotelon por la lito de l’ maljunulo dum la venontaj vintraj noktoj. “Vartistino! Kia hontiga titolo por tia elegantulino kia Onjo Krizantemo!” Laŭ Liŭ diris kolere, tuj kiam li aŭdis la historion.

Meditante tage kaj nokte pri tiu evoluo, tamen, iom post iom Laŭ Liŭ seniluziiĝis pri Onjo Krizantemo kiel legendeca heroino de belo kaj virto, de gracio kaj eleganteco. Tiel maltrankviligis lin tiu elreviĝo, ke li preskaŭ freneziĝis. Ofte ni vidis lin paŝi tien-reen sur la vilaĝa placo, kun kapo pendanta, kun okuloj malsupren direktitaj, murmurantan la tutan tempon kvazaŭ taoisma pastro ĉantanta sutron: “Kiel triviale! Prizorgi la varmbotelon de maljuna kanajlo, kiu posedas nenion kulturan aŭ belan, sed nur malpuran monon elpremitan el la malriĉaj kamparanoj. Kaj tamen tiu adoratino mia riverencis al tiu malpura mono kaj komplete rifuzis mian admiron kaj amon. Do ne necesas, ke mi estu heroo! Ho, kiel mi estis stulta. Necesas nur,ke mi estu bienulo – jen ĉio. Kiom utilas belaj rakontoj? Kiom utilas poezio, rafinita lingvaĵo, ora voĉo? Ho, kia malspritulo mi estis! Mi malŝparis mian junecon pro vaka revo…”

Neniu en nia vilaĝo kapablis kompreni lin. El tio, kion li diris, ni komprenis nur la epiteton “maljuna kanajlo”, kiu frostigis niajn dorsojn. La homoj komencis eviti lin, kiam li pasis tien-reen sur la placo, murmuranta kiel plendema rivereto. Kaj li izoliĝis kaj ankaŭ malaplombiĝis. Li komencis travagi la najbaraĵon kiel vaganta minstrelo. Al kiu ajn li renkontis survoje li parolis, nur ne al niaj vilaĝanoj. Li komencis amikigi kun la rifuĝintoj, kiuj troviĝis ĉie, en la valoj kaj sur la vojoj.

Subite li venis al ni iun vesperon kaj starigis al Onklo Pan demandon:

“Onklo Pan, ĉu estas malfacile esti batalisto?”

“Pri kio vi parolas, Laŭ Liŭ?” Onklo Pan diris serioze.

“Nu, mi ne scias.” Onklo Pan gratis al si la kapon.

“Sed vi devenis el la Nordo, oĉjo mia, kie ĉiu junulo, kiam mankis al li manĝaĵo, aliĝis al la armeo.”

“Ha,tion mi ne povas sciigi, sed al mi ne plaĉas soldatado. Al mi tute ne plaĉas la batalafero. Mi estas terkulturisto, vidu. Pro tio mi neniam reiris Norden.”

“Do tiel.” Nia rakontisto endilemiĝis, kun vizaĝo malafabla.

“Sed karulo mia, pro kio vi starigas tian demandon? Vi estis ĉiam homo tiel milde poeziema.”

“Mi volas detrui teron kaj bienulojn. Mi volas forigi ĉiujn malbelaĵojn.”

“Ha!” Onklo Pan eksaltis kaj eligis surprizokrion. “Tio estas ribelo. De kie vi havigis tiajn ideojn? Ili estas danĝeraj.”

“Tiel parolas jam multaj personoj. Mi aŭdis multajn rifuĝantojn paroli tiel. Laŭ mi, ili pravas. La terposedantoj forrabis al ili ĉion, ilian hereditan teron, iliajn dometojn kaj eĉ iliajn filinojn. Jes, eĉ Onjon Krizantemo, kiu tute ne kulturas teron.”

“Kiajn vortojn vi elparolas, Laŭ Liŭ!” Onklo Pane kkriis timigite, metante al sia buŝo la fingrojn. “Mi vere ne kredas al miaj oreloj. Sed bonvolu ne tiel laŭte paroli. Se tion aŭdus la bienuloj, ili forprenus de la kamparanoj la tutan teron. Ne necesas al vi timi, mi scias, ĉar per via buŝo vi vivas. Sed pripensu la kompatindajn terkulturistojn! Se ili perdos la teron, eble ankaŭ vi ne povos plu rakontadi.”

“Mi ĉiuokaze ne volas plu rakontadi.”

“Ha, ne diru tro baldaŭtion.”

“Tion ne!” Laŭ Liŭ diris kolere. Sed tuj li mallevis sian kapon malĝoje, kaj lia voĉo iĝis febla kaj malforta kiel murmuro: “Ho, mi jam ne plu disponas pri rakontoj. Foriris mia inspiro, por ĉiam foriris!”

Kaj li rigardadis vake la plankon idiotece, hipnotite de malplena revo.

Enŝteliĝis nia gardohundo Lajbaŭ, snufis liajn piedojn, kaj momente ululis al li malamikece. Sed li ne moviĝis. Onklo Pan ekfajrigis sian pipon, kaj ŝrumpis la flamlumo ĉiufoje kiam li suĉis – fenomeno, kiu ĉiam altiris mian atenton. Sed ŝajnis, ke Laŭ Liŭ tion ne rimarkis, kvankam liaj okuloj estis malfermitaj. Li restis senparola ĝis finfine Lajbaŭ ludeme ektiris la randon de lia longa robo.

Tiam li ekvekiĝis. Senadiaŭe li eliris per deprimitaj paŝoj.

“Laŭ Liŭ!” Onklo Pan deposte alvokis per averta voĉo, “ne diru tiajn teruraĵojn pri terposedantoj publike, aŭ eble ili aŭdos vin!”

Ne respondis Laŭ Liŭ.

Sed la averto de Onklo Pan pruviĝis senutila. Ne nur Laŭ Liŭ priparolis bienulojn tiel senpripense. Multaj aliaj homoj, eĉ kelkaj en la urbeto mem, komencis priparoli la saman aferon. Tre certe la bienuloj aŭdis pri tio, kio estis priklaĉata, ĉar iun tagon reaperis en la vilaĝo la intendanto de Ĉu Min. Nun li ne koncernis sinpri la tero. Li volis fari paroladon en la vilaĝa placo kai deziris, ke ĉiuj korpe fortaj terkulturistoi venu aŭdi lin.

Li diris, “Miaj karaj amikoj,blenulo Ĉu Min multe zorgis pri vi la tutan tempon. Li scias, ke ne sufiĉon vi havas por manĝi; kaj pri tio li estas trista.

Tamen, neeblas, ke venontjare ni spertu denove nutromankegon. Tio neniam okazis en la estinteco. Do ni toleru la malfacilaĵojn bonhumore. Kio plej zorgigas lin, tio estas via sekureco. Li aŭdis pri multaj malbonaj kamparanoj, kiuj, agitite de perfidemaj junuloj el la urbegoj, fariĝis banditoj kaj klopodis dividi kontraŭleĝe la posedaĵon de aliuloj, kaj eĉ devigi bonajn kamparanojn aliĝi al ili. Unuvorte, ili volas ruinigi nian tradician, pacan vivon. Mi estas certa, ke tion vi ne deziras. Do bienulo Ĉu Min kaj multaj aliaj konsilantoi de l’

Komerca Ĉambro, por la ĝenerala sekureco de nia komunumo, planis organizi Ordkonservan Korpuson por malhelpi tiujn fiajn elementojn. Kun plezuro mi informas vin, ke Ŭang la Leono jam promesis plenumi tiun taskon. Sed nombre ne sufiĉas lia sekvantaro. Ni bezonas pli…”

Li paŭzis, por ke ni havu tempon pripensi la proponon. Ŭang la Leono estis ĉefo de sekreta societo, kiu havis en la montaro sian ĉefsidejon. Liaj sekvantoj estis plejparte ŝtelistoj, domrabistoj kaj poŝsarkistoj, kiuj forkuris el malliberejo en la gubernia urbo kaj estis eksterleĝuloj. Ili famiĝis pri boksado, akrobataĵoj kaj superhoma tolerado de malfacilaj kondiĉoj kaj fizika streĉado.

Ili kutimis prirabi vojaĝantojn sur la ŝoseo en mallumo, sed malofte ĝenis vilaĝojn, kie la kamparanoj plejparte estis malriĉaj.

“Kion vi opinias pri tio?” la intendanto demandis. “Mi esneras, ke iuj el vi povos aliĝi al la Korpuso.”

Neniu respondis. Ni rigardis scivoleme unu la alian, sed senvorte:

“Mi plue klarigu al vi,” la intendanto daŭrigis, “ke la aliĝo ne domaĝos al via terlaboro, ĉar la venontan printempon, se taŭge pluvos, la Korpuson ni jam ne bezonos kaj vi ĉiuj povos hejmeniri por prilabori vian teron.”

Komencis aŭdiĝi zumado en la amaso. Iuj murmuris, “Ne, nin ne interesas soldatado. Nur malbonuloj aliĝas al armitaro.” Aliaj babilis, “Ni estas tiel malriĉaj. Ni posedas nenion ŝteleblan aŭ divideblan. Protekton ni ne bezonas.”

La vizaĝo de l’ intendanto iom post iom paliĝis malgraŭ la varmega suno.

Liaj lipoj griziĝis kaj konvulsie tremadis. Sed liaj manoj estis pugnigitaj. La subita ŝanĝiĝo de lia mieno kaŭzis mortan silenton inter niaj balbutantaj kamparanoj. Ĉiuj atendis voĉon tondran, tiel karakterizan de la intendanto. Sed nin surprizis, ke la sono, kiu eliĝis el inter fiaj koleraj lipoj, estis vere milda:

“Estas mispensado, miaj amikoj, ke vi havas nenion perdeblan. Supozu, ke la banditoj forprenos viajn plugbovinojn, kion vi poste faros, kiam la printempo alvenos? Ne miskomprenu! La origina ideo de bienulo Ĉu Min ne estas precize enuniformigi vin, li havas vidpunkton helpeman. Li deziras havigi al vi iun taskon por pasigi la severan vintron, ĉar vi estos pagataj se vi aliĝos al la Korpuso. Kaj la pago estos bona.”

Ankoraŭ mankis reago. Salutis la parolinton nur okuloj cinikaj. Bienulo Ĉu Min ĉiam promesadis, sed neniam troviĝis en humoro por plenumi ilin.

“Per kio vi pagos? Per rizo aŭ mono?” Kuraĝa voĉo rompis la silenton.

Tio estis Korvino, edzino de Maŭmaŭ, kiu staris apud sia edzo en la amaso.

“Per ambaŭ!” la intendanto respondis firmatone.

“Bone!” ŝi diris gaje kaj manklakis ekscitite. Poste ŝi turnis sin al Maŭmaŭ kaj diris tre sincere: “Maŭmaŭ, vi devas aligi al la Korpuso! Vi devas aliĝi al la Korpuso! Ho, mi ne plu povas toleri la akvecan kaĉon. Maŭmaŭ, se vi vere amas min kiel vi ĵuris al mi antaŭ kelkaj vesperoj, vi devas aliĝi al la Korpuso.”

La cinikan aŭskultantaron amuzis la malkaŝa konfeso de Korvino pri la akveca kaĉo, kaj ekridegis, kvankam la tono estis iom malĝoja. Sed la intendanto estis tre serioza. Li flirtigis siajn manojn kvazaŭ du flugilojn por kvietigi la bruon. Poste li diris, kiel gubernatoro, “Korvino estas saĝaĉulino. Mi ŝin admiras pro ŝia klara juĝkapablo. Se nur ĉiuj edzinoj ĉi tie similus ŝin. Maŭmaŭ, vi devas akcepti ŝian konsilon. Mi envias vin pro via bona edzino. Se nur mia edzino estus tiel lerta!”

Maŭmaŭ estis konfuzita, kiel de la ridado de siaj samvilaĝanoj, tiel ankaŭ de la lumiga prelego de l’ intendanto. Al Korvino tamen tute ne ĝenis la bruego, kaj ŝi daŭre puŝetis lin, dirante, “Aliĝu! Aliĝu! Maŭmaŭ, mi deziras, ke vi aligu.”

“Jes, sinjoro,” Maŭmaŭ finfine diris al la intendanto. “Mi aliĝos al la Korpuso.”

Maŭmaŭ tiel farigis ano de l’ Ordkonserva Korpuso, kaj estis la sola ano el nia vilaĝo. La postan tagon li iris al la urbeto, kie la Korpuso havis sian ĉefsidejon.

Ni detenis nin de komentado pri la okazintaĵo, ĉar ni sentis ioman triston pri ĝi. Neniam antaŭe terkulturisto el nia vilaĝo foriris por perlabori sian vivrimedon per soldatado, kaj precipe ne kun tia misreputacia bandaĉo kiel tiu de Ŭang la Leono. Benĉin, nia “maljuna fraŭlo”, daŭre diradis al ĉiu renkontito, “Dankon al mia Lordo Laŭzi, ke mi ne edziĝis al la manĝegema Korvino! Alie mi devus obeadi al tia senscia brutulo, kia Ŭang la Leono.”

“Mi simpatias,” Laŭ Liu kutimis eĥi. “Sed laŭ mi estas pli hontinde, ricevi fipagon de bienulo Ĉu Min.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.