La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA SONORILO DE BLEDAŭtoro: Stevan Živanovič |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Iumatene je la oka horo haltis aŭtomobilo apud bela domego en unu el la ĉefaj stratoj de Marseille. La alveninto sonorigis ĉe la domo numero 33. La pordisto malfermis la pordon, demandante ĝentile pri lia deziro.
"Sinjoro Miroir, en kiu etaĝo li loĝas?" demandis same ĝentile la alveninto.
"Sinjoro Miroir ĉirkaŭ unu jaron ne loĝas plu en la domego."
"Li transloĝiĝis, ĉu la domo ne apertenis al li?"
"Verŝajne vi estas fremdulo, mia sinjoro. Antaŭ unu jaro vendis sinjoro Miroir la domegon kaj forvojaĝis kun sia mastrino Gabriela. Antaŭ unu monato li revenis el Ameriko sola en Marseille, dum ŝi restis tie, trovinte konvenan, ekspluateblan personon. Kun nesufĉaj rimedoj restis sinjoro Miroir kaj faris en sia malprudenteco ankoraŭ unu malprudentan agon. Li malbone pafcelis sian kapon kaj nun li kuŝas malsana en la centra sanigejo, jam unu monaton kaj duonon.
Tie vi lin trovos, sinjoro, en sufĉe malbona humoro."
La alveninto dankis la pordiston pro lia preciza informo kaj rekompencis la bonulon.
"En la centra sanigejo, sen la domego, sen mono, sen amatino. Bonega sukceso, li pereigis sufĉan kapitalon dum tiel mallonga tempo nur pro unu virino, komprenanta bone sian metion. Vane ne diris Ganeza, ke mi trovos la ruinigitan animon, kiu bezonas helpon. Li bone konjektis la sorton de li, ne konante lin kaj pensante pri li nur per helpo de la malgranda krajono, kiun Miroir siatempe havis en la mano. Ganeza sciis ĉiujn personojn, kiuj iam posedis aŭ havis la krajonon en la mano. Strangulo! Mi preskaŭ ne kredis, ke mi efektive lin trovos en la malsanejo, en kiu lin Ganeza, laŭ sia aserto, klare vidis. Lia priskribo tute korespondis al la aspekto de Miroir kaj mi tamen kredis, ke li ne estas tie. Jen, la pordisto pravigas lian konjekton kaj baldaŭ mi lin vidos kaj persone konvinkiĝos, ke Ganeza parolis la veron.
Ruinigita animo? Kredeble, ĉar provinte mortigi sin mem, oni ĉiam havas ian difekton en la animo, aŭ cerbo."
Tiel meditante Unulo alvenis en la malsanejon, kie li baldaŭ trovis la ĉambron de Miroir. Vidante Unulon ĉe la eniro, Miroir mallevis la okulojn kaj kun bandaĝita kapo impresis kvazaŭ suferulo, kun nepriskribeblaj doloroj en la animo. Unulo lin kompatis. Alproksimiĝinte al li, varme premis la poeto la manon de Miroir kaj salutis lin elkore. Li vere venis kun la intenco por memorigi lin pri lia malnobla ago kontraŭ Ana kaj pri lia devo. Nun la tuta afero ŝajnis superflua, Miroir ja suferis sufĉe, oni ne povas lin plu turmenti per la insultoj. Ankaŭ oni ne povas kondamni lian iaman malnoblecon. Ŝajnis al Unulo, kvazaŭ la antaŭdestino punus senescepte ĉiun maljustaĵon. La homo, atencinta je si mem, certe suferis anime kaj ne plu povis toleri la dolorojn. Eble li tiumomente memoris pri Ana, pri sia maljustaĵo kaj la rememeroj igis la homon sen iaj ajn rimedoj uzi la revolveron?
"Sinjoro Miroir, vi min konas, ĉu ne?"
"Jes, mi konas, sinjoro Unulo. Pli bone estus, se mi ne konus vin."
"Kial, samideano?" demandis li per milda voĉo.
Tiu ĉi vorto: `samideano' estis elparolita kun tiom da mildeco, ke eĉ Miroir iomete gaje ekridetis. "Diru sincere, ĉu vi kredas, ke la afero farita ne plu estas korektebla? Ĉu vi kredas, ke mi ne komprenas vin kaj vian nunan situacion?"
"Nenia kredo ĝermas en mia koro, sinjoro Unulo. Riproĉu min, riproĉu senfne, ke mi ankoraŭ iom suferu antaŭ ol mi denove ekuzos revolveron."
"Kial, samideano? Pro ruinigita materiala stato?
Pripensu, ke multaj homoj prefere mortas pro malsato ol mortigas sin. Vi ja havas amikojn, kiuj helpos al vi almenaŭ ĝis vi denove povos perlabori. Krome, vi forgesas, ke malproksime de vi suferas bonega, sed malfeliĉa Ana, atendante vin elkore. Almenaŭ pro ŝi vi devus vivi."
"Ah, Ana," eksopiris Miroir. "Vi verŝajne ne venas el via lando kaj ne parolis longan tempon kun ŝi.
Jen la letero, legu, mi petas."
Sinjoro Armando Miroir,
Al via letero mi tuj respondas, kvankam vi eĉ tian ĝentilecon ne meritas. Post tri jaroj de miaj suferoj vi vin turnas al mi apenaŭ en la momento, kiam vi eble eksuferis. Dankon. Vi memoras bone, ke mi petegis dum malagrablaj momentoj vian amon kaj vi rifuzis. Kion faras la virino iam primokata? Ŝi simple ridas al la viro, kiam lin denove ekkaptas la deziro je ŝi. Mi ridas sincere, elkore.
Ana
"Vi respondis?"
"Per kuglo en mian kapon."
"Interese. Tamen, la afero ŝanĝiĝos, kredu min.
Tia letero signifas nenion, estis tio nur momenta dispono, elpensaĵo de virino. Virinoj ne povas sincere skribi en tiaj okazoj, volas sin montri pli fortaj, sed ili atendas, ke oni ankoraŭ foje ilin petu. Vi eraris.
Nun diru, ĉu vi efektive ankoraŭ ŝin amas?"
"Des pli, ĉar ŝi plu ne volas scii pri mi. Mi eĉ neniam, miaopinie, ĉesis ŝin ami. Nur la aliaj virinoj, povantaj lerte devojigi ĉiujn miajn pensojn pri ŝi, estas kulpaj pro mia ago. Reveninte el Jugoslavio, mi pensis pri ŝi tage kaj nokte. La planon mi faris por la edziĝo, renovigis la meblojn en mia loĝejo kaj aĉetis la novajn, ĉar mi rezervis por mi post la reveno ankoraŭ la alian apartamenton de la unua etaĝo, maldunginte estintan longjaran loĝejluanton. Tiam min en iu kunveno de kelkaj amikoj ravis la ĉarmeco de Suzana, sed jam la duan tagon ŝi estis al mi teda.
Tamen, elpeli mi ne volis ŝin, ĉar mi kompatis ŝin.
Mi ricevadis la leterojn de Ana kaj ŝi interesiĝis pri ili. Ne sciis mi, ke per la rakontado de ilia enhavo, mi ebligos al la mastrino fari sufĉe ruzan planon. Nome, ŝi ekuzis ĉiujn eblajn rimedojn por forgesigi al mi Anan kaj post kelkaj semajnoj ŝi jam aktoris la ĵaluzon. Pri tio mi ne zorgis kaj decidis post kelkaj semajnoj energie fni la tutan aferon, sed ŝi iutage deklaris, ke ŝi estas graveda kaj minacis, ke la afero kun ŝi ne plu estas tiel facile solvebla, kiel mi imagas.
Mi kompatis ŝin, ne havante la koron por forpeli la virinon sur la straton, eĉ ne meditante, ke oni povus al ŝi helpi aliamaniere nun en la komenco de tia stato. Al Ana mi ĉesis skribi, kredante, ke mia devo estas unue subteni almenaŭ Suzanan, por ke ŝi ne suferu. Subite venis la sama sciigo de Ana kaj mi min trovis en unu tute tikla situacio. Sed, tiu ĉi fakto min ligis des pli al Suzana, ĉar ŝi estis pli proksime ol Ana. La petoj de Ana vundigadis mian animon, sed mi ne povis helpi al mi. Post kelkaj monatoj mi konstatis, ke Suzana entute ne estas graveda kaj mi ekkredis, ke Ana ludas la saman ludon kiel ŝi, tial mi ne plu volis respondi. Al Suzana mi deklaris, ke mi ne plu bezonas ŝin, ĉar ŝi eble tute pereigos mian feliĉon, sed la virino ploris tiom lerte, ke estus peko ne ekplori kun ŝi kaj mi ŝin kompatis. Tiel ŝi restis ĉe mi. Nun, iuvespere mi interŝanĝis en ebrieco Suzanan kontraŭ Gabriela. Venontan tagon, vidinte, ke mi faris la alian malsaĝaĵon, mi simple volis adiaŭi Gabrielan, pensante, ke mi tre facile senigos min ankaŭ de Suzana, kiu min certe trompis kun iu alia. Vana estis mia ĝojo, Gabriela okupis tuj miajn pasiojn per sia ĉarmego. Al tiu lerta virino mi fariĝis la unuan tagon sklavo kaj fne devis eĉ vendi mian domegon.
Foririnte kun ŝi en Amerikon, ni vivis bonege kaj ŝi ĉiutage pli varme parolis pri vera sia amo al mi. Mi sentis por momentoj, ke ĉio ĉi estas nura mensogo, sed mi deziris vivi kun ŝi kaj vivis, ne zorgante pri tio, okazonta morgaŭ. . . Kiam la mono estis preskaŭ tute elspezita, mi persistis reveni en Francujon. Ŝi konsentis iri daŭre kun mi, se mi eĉ nenion havas, sed antaŭ forvojaĝo ŝi kun sia tuta garderobo foriris al la alia. Ŝin mi ne bedaŭris, ĉar post ŝia foriro mi eksentis, kiel granda azeno mi estas. Mi tute ekestris min, seniluziiĝinte la duan fojon. Tamen, estis jam tro malfrue. Unu anke la manko de mono, alia anke la respondo de Ana, al kiu mi sincere deziris reveni, devigis min levi kontraŭ mi la manon, por eviti eble pli tragedian malsaton. Serĉi la helpon ĉe la amikoj neniel mi intencis, tial mi elektis la memmortigon. Ĝi ne sukcesis, mi provu denove. Pli prefere ol almozpeti la amikojn. Nun, se vi trovas necesa, insultu min, ke mi pripentu mian pekon ankoraŭ foje."
"Vian krimon vi jam pripentis, mi diras al vi.
Mi ne venas riproĉi, nur konsili mi volas vin. Tial vi akceptos mian proponon, t.e. . . "
"Nenian almozon sinjoro, vi forgesas, ke tiom da fero mi posedas ankoraŭ."
"Ne pri tio temas, samideano. Mi nur proponas, ke vi iru kun mi en Jugoslavion kaj la cetero estas mia devo, kredu al mi."
"Neniel sinjoro. Evitu mi la tenton, vi ja tamen proponas al mi la almozon, ĉar vi pagus la tutan vojaĝon."
"Nenian almozon. Finu ni ĉi tiun aferon tute simple. Ĉu ne elĉerpiĝis la stokoj de 'Ama revado' kaj ĝin mi volas eldoni, kion vi postulas? Do tute komerca propono."
"De 'Ama Revado' mi havas ankoraŭ ĉirkaŭ mil ekzemplerojn.
"Tio ne ĝenas, mi do aĉetas tiujn mil ekzemplerojn, t.e. en mono ĉirkaŭ kvin mil frankoj. Por la nova eldono mi proponas al vi dudek milojn, kaj la afero estas tute fnita. Ĝis elĉerpiĝo de tiu sumo vi jam perlaboros."
Miroir rifuzis, nomante tion ankaŭ la almozo, kaj Unulo penis por pruvi al li la kontraŭon. Fine li sukcesis kaj savis tiamaniere unu vagulon, paŝanta sur la danĝera vojo, la sklavon de sia pasio.
* * *
Iun tagon dum la monato oktobro, kiam la vinberoj maturiĝas kaj el la vinberejoj eĥas gaja kantado de la rikoltantoj, la malgranda kapeleto akceptis du parojn.
En la unua paro estis ŝi malpli granda, li pli granda. Ŝi portis blankan vualon. Ambaŭ ridetis post la unua kiso ĉe la altaro. En la dua paro ŝi estis egale alta kiel li, sen blanka vualo. Li ridetis al la nova vivo, kisante ŝin ĉe la altaro eble la centan fojon. Ŝi ankaŭ ridetis al la malnova amo, vaginta kelkajn jarojn sur erara vojo, malproksime de ŝi.
Fino
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.