La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA SONORILO DE BLEDAŭtoro: Stevan Živanovič |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La angla ŝipego 'The King' veturis sub la serena, per la varma suno heligita ĉielo, tra la akvoj de la Araba Maro. Vojaĝantoj sur ferdeko ludis, dum la sonoj de l' muziko estis akompanataj per la unusona bruo de maŝinoj kaj plaŭdado de la maro. Estas monato aprilo, preskaŭ je sia fno.
Sur la ferdeko kolektiĝis vera internacia publiko, en elegantaj tualetoj. Ĉiuj eblaj lingvoj estas parolataj. En tiu ĉi miksaĵo de la lingvoj, simila al la babela turo, oni sin sentas sufĉe malagrable. La interkomprenado sukcesas pene, duone, kaj la homoj rigardas unuj la aliajn malkonfdeme. Iu malgrasa anglo ^ŭs ridas impertinente kun sia kunulino. Ili priridis la rakontadon de iu italo, skribanta perfekte la anglan lingvon, sed parolanta ĝin malbonege. Per sia prononcado li ŝajnis ridinda al la naskitaj angloj, kiuj poste komentariis la eblecon de bona prononcado anke de fremduloj.
Dum la sama tempo en la hejtejo estas ankaŭ tre vive. La homoj, nudaj ĝis talio, viŝas la ŝviton de sur siaj pro karbo kaj fajro nigriĝintaj vizaĝoj. Malkontente ili atendas la albordiĝon, alportontan la distron kaj forgeson pri tiu ĉi pena devo ĉe la maŝinoj.
Ili interparolas, dum spirego de vapormaŝino strange interrompas ilian interparoladon kaj la varmega elvaporiĝo de kaldronoj brogas la korpojn.
"Jim, Bombay vin atendas, ne faru tiel malgajan mienon, feraj kaĝoj atendas, ke vin akceptu iu negrino," moke parolas du hejtistoj al la tria, sidiĝinta sur unu krado en la angulo kaj forviŝanta la ŝviton.
"Vin atendas la miopa ĉinino kaj vi pensas, ke via gusto estas pli elektema ol la mia. Mi ne interŝanĝas bonan anglan monon por rupioj, ĝin atendas jam delonge la edzino kun la infanoj," respondis la mokito.
Tiaj interparoladoj en ŝerca tono estas aŭdeblaj ĉe la hejtistoj, plenumantaj sian enuigan devon. La mencio de feraj kaĝoj estas la aludo al unu strato en Bombay, kun ĝiaj skandalaj publikaj ejoj en formo de feraj kaĝoj.
Inter la vojaĝantoj de la unua klaso, el kiuj kelkaj staras ĉirkaŭ la kapitano, oni rimarkas homon, kies gestoj estas tre viglaj. Atentemaj legantoj rekonus sinjoron Johano Unulo, kiu demandas la kapitanon:
"Sinjoro kapitano, kie ni nun estas? Ĉu la vojaĝo estos same tiel agrabla kiel dum la pasintaj tagoj?"
La kapitano, altkreska homo, sufĉe malgrasa, kun preskaŭ agla nazo sur per la suno brunigita marista vizaĝo, rigardas ĉiujn ĉeestantojn gaje kaj post ioma pripensado respondis:
"Mi kredas, ke ni ĝuste transiris la kruciĝon de sesdekkvina grado kaj kvina minuto de okcidenta longitudo, kaj dekoka grado kaj kvina minuto de norda latitudo. Kelkaj sekundoj pli aŭ malpli ne ludas gravan rolon. Per ĉio ĉi, mi kredas, sufĉe klara estas al vi nia pozicio. Ĝis Bombay, miaj sinjoroj, ne restas tro longa tempo kaj mi timas, ke pli gravaj amuzaĵoj, ol estis ĝisnunaj, ne povus esti aranĝataj. Vi devas kontentiĝi ĝis albordiĝo per tio al vi disponebla, ĉar la ŝipo, bedaŭrinde, ne estas unu parto de kontinento, ke ĉiu povus ĝin forlasi, se io ne konvenas.Ĉetere, mi opinias, ke en tiu ĉi naĝanta urbo vi fartas sufĉe bone. Pri la vetero mi nenion povus profeti, ĝi ne dependas de mi," li aldonis iom zorgeme.
De ĉiuj ankoj sekvis la aproboj. Oni laŭdis la hieraŭan bokskonkuron kaj la luktadon, kiujn aranĝis la maristoj por amuzi la vojaĝantojn de la unua klaso. La interparoloj vigle daŭriĝis kaj Unulo sin retiris. Lin ĝenis la laŭdado de `nobla lerteco.' Antaŭ liaj okuloj aperis la maristo, kiun lia kontraŭulo perpugne ĵetis surteren. El lia nazo uis tiom da sango, ke eĉ la kuracisto longe penis por ĝin haltigi. Tio ĉi amuzis la ulinojn, sentantaj la simpation al kruela venkinto. Kun granda ĝojo akompanis la venkinton aplaŭdo kaj iu gracitalia hispanino saltis kvazaŭ kato de sur sia loko, kisante publike la venkinton sur la lipojn. Kion ŝi diris? "Jes, domaĝas, ke vi estas maristo, sed kreita vi estas por torero[1], ĉe ni en Hispanujo vi povus brile daŭrigi vian veran karieron."
El ĉiuj sinjorinoj helpis al la venkito nur unu, pli aĝa sinjorino, verŝajne patrino de kelkaj infanoj. Ŝi certe estis patrino, ĉar nur la patrinoj povas senti kompaton je fremdaj infanoj, ne havantaj patrinon en momento de malbela, sanga akcidento.
"Mi estas sur la vojo trovi la ĝustan veron. Tamen mi trovas nur la krudaĵojn de la vivo! Pli multe ol la belecojn," ustris Unulo. "La homoj laŭdas la fortecon de la korpo, kvazaŭ estus ankoraŭ la sezono de herooj-kavaliroj kaj profesiaj duelistoj de mezepoko. Ilin oni tiam pritraktis veraj homoj, donantaj la ekzemplon al la aliaj, kia la homo devus esti, dum sur bruleŝafodoj ĝemis Galileo[2] kaj beste estis turmentataj la ceteraj herooj de la spirito per nekredeblaj turmentiloj de la inkvizicio. La tempoj ne ŝanĝiĝis, kvankam hodiaŭ oni ne bruligas Galilejojn, sed ilia gloro dum la vivo estas pli malgranda ol la gloro de korifeoj de la boksado."
Unulo staris sur la antaŭa ferdeko, rigardanta en malproksimon. Ĉie estis la serena ĉielo, ĝis kien oni povis vidi, nur ĉe la horizonto, tie ĉe ŝajna kuniĝo de la maro kaj la ĉielo, estis videblaj malhelaj konturoj, similaj al nuboj. Post mallonga tempo Unulo konstatis, ke la nigraj konturoj, en la nordorienta direkto de la ŝipo, estas efektive la nuboj. Ŝajnis, ke ili kreskas el la maro kaj leviĝas al la ĉielo, kreante diversajn fantaziajn fgurojn. Li vidis la kapitanon sur la ponto por komando, de kie li rigardis la saman vidaĵon, atentigante pri ĝi la ofciron. Ili decidis ion gravan, ĉar post kelkaj momentoj aperis el la interno de la ŝipo kelkaj maristoj, preparantaj sin por ordigi la ferdekon kaj dekroĉi la streĉitajn eltolajn tukegojn, servantaj por ŝirmi la vojaĝantojn de la suno. Ili ne rapidis, farante nur la necesajn preparojn, dum la kapitano kaj lia ofciro ankoraŭ serioze parolis. Baldaŭ la kapitano forlasis la komandponteton, malsupreniĝante al kelkaj vojaĝantoj. Kun ili li parolis, dum muzikistoj kun siaj instrumentoj retiradis sin en la internon de la ŝipo. Iom post iom ankaŭ la pasaĝeroj foriradis kaj, kiam sur la ferdeko restis nur malmultaj, la maristoj tre rapide malsuprenigis la ŝirmilojn, tiel ke post kelkaj minutoj ĉiuj kuŝis sur la planko. Faldiginte ilin per fabela rapideco, ili malaperis en la internon de la ŝipo. Unulo rimarkis, ke preskaŭ neniu pasaĝero plu troviĝas sur la ferdeko.
Ĉiuj retiriĝis, ĝis li sola sidis sur la antaŭa ferdeko, rigardante nigrajn nubojn pli kaj pli proksimiĝantaj al la ŝipego.
"Ĉu pluvos?" demandis li la mariston, kiu proksime de li ordigadis la seĝojn, metante ilin en unu aron, dum la aliaj ilin forportadis en la ŝipon.
La demandon li devis ripeti, ĉar la maristo tuj ne komprenis.
"Mi povas nenion scii, sinjoro, ĝi estas la afero de ofciroj.Ĉetere, ankaŭ mi vojaĝas la unuan fojon al tiu direkto. Tamen, ĝi similas al ventego, aŭ io simila," respondis la maristo al lia dua demando.
Unulo leviĝis kaj observis laŭlonge kaj laŭlarĝe la ŝipon, kvazaŭ li volus ĝin mezuri. " Ĝi havas almenaŭ kvardek metrojn," li kontente konstatis post mallonga meditado. "Fine, oni povus perdi nur la vivon, nenion plu, en la plej malfavora okazo."
Li ne ŝatis ŝercajn eldirojn, kvankam li unu ^ŭs uzis. Iom poste, mallevinte la rigardon de la nuboj, kiuj alproksimiĝadis rapide por baldaŭ ŝirmi la brilan sunon, Unulo elpoŝigis sian horloĝon: "Jen, estas jam la sepa." Li tenis la horloĝon ankoraŭ en la mano kaj daŭrigis: "Pasis iom pli ol naŭ monatoj depost mia foriro el la lando kaj mi ne reguligis mian horloĝon.
Ĝi ankoraŭ montras la mezeŭropan tempon. Montru ĝi laŭvole," li aldonis enpoŝigante ĝin. "Tute egale estas, kioman tempon ĝi montras. Dum la kelkmonata vagado tra Afriko min ne interesis preciza tempo, ĉar mi ne sentis la bezonon je tio. Fine, kion signifas la tempo? Io ekzistanta inter du akcidentoj. Por mi estas malgrava afero, kiom da tempo pasis inter du diversaj akcidentoj. Krome, la ŝipanoj sonorigas por alvoki al tag- kaj vespermanĝo laŭplaĉe. Jam nun ili invitas al vespermanĝo, kvankam helas la tago, nur la nuboj donas la iluzion de la vespera krepusko, minacante ŝirmi la sunon antaŭ ĝia kuŝiĝo."
Kiam la sonorilo, invitanta al vespermanĝo, eksonoris la trian fojon, la horizontoj estis de ĉiuj ankoj kovritaj de nuboj. Oni eksentis pli viglan spiron de l' vento, kun ĝi pli viglan ondiĝadon de la maro. Tamen estis ondoj, kiuj fariĝis pro la naĝado de la ŝipo, ankoraŭ pli grandaj ol tiuj fariĝantaj pro ventoblovado. La ŝipo fere tranĉis la maron, restigante post si blankan, serpentsimilan, longan linion, kvazaŭ iu monstro fulmorapide moviĝadus tra la ŝaŭmanta maro. La akvo ŝprucis kelkafoje sur la antaŭan ferdekon kaj ĝiaj gutoj glitis malrapide tra truetoj de ŝmirita planko en la maron. Malantaŭ la ŝipo saltetis el la maro strangaj bestoj, ludante sur marnivelo kaj post momento perdiĝante en la profundaĵon. Unulo kredis rekoni delfenojn, la petolulojn de la maroj. Li eraris, ili ne estis videblaj, nur ondiĝadis la maro kaj kelkaj ondoj ŝajne salte moviĝadis, vivigante en lia fantazio la aperon de delfenoj, tiom ofte vidataj dum brilaj sunotagoj.
Perokule akompanante la mirindan dancadon de la ondoj kaj aŭskultante la murmuron de la maro, li preskaŭ forgesus, ke estas la lasta momento por vespermanĝi, se unu maristo lin ne admonus:
"Ne tiel agrable estas tie ĉi, sinjoro. Ne brilas la hela suno. Krome, vi forgesis, ke la vespermanĝo komenciĝis. Pardonu mian admonon, mi ne parolus, se la kapitano ne ordonus, ke ĉiuj pasaĝeroj nepre iru internen. Post mallonga tempo la ondoj pligrandiĝos, la vento ekblovegos."
Senvorte Unulo malsupreniris en la manĝejon de la unua klaso, kie la kapitano amuzis kelkajn pli junajn, elegante vestitajn sinjorojn, per la rakontado el marista vivo. Tie estis du angloj, unu franco kaj holandano, apud kiuj li sidiĝis. Ilin Unulo ekkonis la unuan tagon post la foriro el Kairo, interŝanĝinte kun ili ĝis nun nur kelkajn plej kutimajn frazojn. La rakontoj de la kapitano ankaŭ lin interesis, tial li petis ripeti kelkajn frazojn, ĉar kelkfoje li ĝuste ne komprenis, pri kio temas. La samon petis ankaŭ la franco kaj holandano, ĉar ĉiuj posedis la anglan lingvon nur malplene. La kapitano tre volonte ripetadis la koncernajn frazojn, eĉ pli ofte ol estis bezone, akompanante ilin per gestoj kaj ridetante kun siaj kunsidantoj. La muziko ankaŭ ludis. Inter paŭzoj, daŭrantaj ĉirkaŭ dek minutojn, la pasaĝeroj aŭskultis radiosciigojn de iuj anglaj stacioj. Poste la kapitano klarigis, ke la sciigoj, akceptitaj dumtage per radiotelegrafo, estas nur nun komunikataj al la pasaĝeroj, kaj ke tion ne emisias anglaj radiostacioj, sed la propra stacio de la ŝipo. Tiamaniere efektiviĝis la ideo de nepresita gazeto ankaŭ sur ŝipoj, kiuj troviĝas malproksime de kontinentoj. "Kaj jen, pri kio ni antaŭ kelkaj jaroj eĉ ne sonĝis, la gesinjoroj povas telegraf, kien ajn ili volas. Se estas bezone, vi povas ricevi post kelkaj horoj la respondon el via hejmo. Ĉio ĉi prezentas la grandan komforton sur mia ŝipo," aldonis grave la kapitano.
"Tial mi veturas per anglaj ŝipoj," respondis ate la franco.
"Se tio ĉi ne ekzistus, mi veturus nur per anglaj ŝipoj," base rimarkis unu el la angloj.
Unulo ekridis, dum holandano restis tute trankvila, ne dirante eĉ unu vorton.
Tiumomente aŭdiĝis en la manĝejo la sonorileto.
La kapitano leviĝis, svingis per mano al la muzikistoj kaj rapide, preskaŭ kurante, eniris en la kajuton de telegrafstoj. La muzikistoj laŭte ekludis viglan marŝon. Apenaŭ rimarkeble renversiĝis kelkaj glasoj sur la tablo. Kelneroj rapidis, metante ĉiujn glasojn en metalajn ingojn, por ke ili plu ne renversiĝu.
Unulo rimarkis la kaŭzon de renversiĝo de la glasoj, leviĝis kaj foriris en sian kajuton. Sidiĝinte en la apogseĝo li rimarkis, ke la ŝipo sin lulas pli ol kutime.
"Tie ĉi estas ĉio tiel lerte aranĝita, por ke la pasaĝeroj ne divenu, ke la ŝipo ne plu estas tiel sekura kiel antaŭ kelkaj horoj. La kapitano estas trankvila, kvazaŭ plej sekura estus lia ŝipo, tiu ĉi eta ŝelo dum la vera furiozeco de la maro, povanta ĝin senĝene forgluti. Kvankam ŝajne trankvila, certe li pensas pri siaj edzino kaj infanoj, pri kiuj li hieraŭ rakontis entuziasme.Ĉerte li tremas pro ilia estonteco, aktorante sur la ŝipo la rolon de la plej senzorga pasaĝero. Vere, la homo devas havi tre frman karakteron por povi pensi pri la aliaj pli multe ol pri si mem. Nur ne ĉiuj homoj estas kapitanoj-maristoj. Zorgante unue pri la sekura vivo de la aliaj, poste pri sia propra, povas nur malmultaj, tial la vivo ne estas tiom agrabla kaj la historio ne pasis sen sangaj militoj."
Pli vigla balancado de la ŝipo, sed konstanta kaj kvazaŭ laŭtakta, instigis lin fermi la okulojn kaj revi pri si, pri siaj konatoj kaj pri ĉio al li kara. En la revoj la pensoj lin forportis malproksimen en la hejmon, hodiaŭ dezertan, en kiu loĝas nur la malnova servistino, servanta tie ankoraŭ dum la vivo de la gepatroj. La patro, tipa slavo, grandanima homo, al kiu plaĉis la tuta mondo. La patrino, delikata estaĵo, kun subtilaj sentoj kaj fantazio, viva libro de rakontoj, vera poetino. La rememoro pri tiuj du estaĵoj, vivintaj konkorde, sen iuj disputoj, kiom li memoris, ravis lian animon. Per pensoj li vizitis iliajn tombojn, tre vivaj en lia fantazio, kun bela monumento de li starigita. Tamen, pli frma ol la monumento en centra tombejo estis en lia animo la sento de dankemo por ĉio heredigita al li. La tutan delikatecon, ĉiujn belegajn sentojn, kiujn povas heredigi nur la virino super la virinoj, la patrino al sia infano, li travivadis tie ĉi sur la ŝipo ankoraŭ foje. La patro, rakontinta pri estintaj militoj kun doloro en la animo, parolis pri teruraspektaj kadavroj kaj pri la buĉejoj, ekestintaj dum freneza batalo. Tiaj estis la rememoroj, kiuj per doloro vundis lian animon kaj Unulo kunsentis la kompaton, revinte kun li pri ĝenerala frateco de ĉiuj homoj. Tiun ĉi senton de frateco plifrmigadis la komuna lingvo de la gepatroj, parolintaj Esperanton kaj donintaj al li la okazon vivi en la spirito de la lingvo, pledanta tiel laŭte por estonta harmonio de la tuta homaro. La konatoj nomis siatempe la patron utopiisto, kiu kredas, ke per Esperanto ĉiuj povus interkompreniĝi. Por pruvi al ili la kontraŭon, li menciis kiel ekzemplon la patrinon, la virinon de la alia raso, kun kiu li povas paroli pri la plej belaj kaj profundaj sentoj kaj plej altaj temoj. Li menciis ankaŭ la malgrandan homon, sed en la spirito grandegan Majstron, kies viva vorto uis kiel balzamo kaj estis komprenata tra la tuta mondo ĝuste kaj plej precize. Li menciis la entuziasmon de kongresanoj dum la unua kongreso en Bulonjo, esprimante sian konvinkiĝon pri la estonto de Esperanto. Unue ili ne volis lin kompreni, ne aliigante sian opinion pri la neebleco de tia projekto. "Jes, de tia, sed ne tiu ĉi." La kompatinda patro, kiom da mokoj li devis toleri, tamen ne kolerante je tiuj homoj, pardonante al ili senlime kiel Kristo. "Ili ne kredas," li parolis. "Mi, filo mia, kredas, via patrino kaj vi kredas. Ni persistu sur tiu ĉi vojo kaj la venko apartenos al ni. La ideo torente disvastiĝas, alproksimiĝas al ĉies koro. Estas ĝi kiel grandega nubo dum somera sekeco, kiu iutage elverŝos sian refreŝigan pluvon sur la pacosoifan kaj turmentatan homaron."
Mirindaj estis la sentoj de la patro kaj revema spirito de la patrino desegnis en la fantazio malproksiman landon Esperantujon, regatan de eterna harmonio, en kiu ĉiuj homoj senescepte fariĝas veraj homoj. Ŝia spirito ne haltis nur ĉe tiu ĉi projekto, ĝi imagis nur unu lingvon sur la tuta terglobo, krom kiu plu ekzistas neniu. Por ŝi ne ekzistis la limoj inter la ŝtatoj, nek tiuj inter la popoloj. La projekto estis unu el tiuj fantaziaĵoj, kiuj por nedifnita tempo estas tute neefektivigeblaj, sed kiuj nepre realiĝos. Ĉio tio estis la sentoj, ĝermantaj profunde en la animo, kaj ŝia fantazio per etaj literoj konfdis al la papero siajn projektojn. Nun ili ankoraŭ kuŝas kiel la heredaĵo post ŝia morto. Li intencis ĉion publikigi, doni al la mondo pristudi la projekton, kio ne efektiviĝis, tial la skribaĵo restis manuskripto. "Ĉu ne estus por nun peko aperigi la ideojn de brila spirito, dum homoj vivas en ĥaoso de malamo kaj en sia malamo ĵetus la ŝtonon sur la projektanton, kuraĝintan profeti por la mondo alian ordon, ol estas la ĝisnuna?"
Unulo ĉesis mediti pri siaj gepatroj, promesante al si denove, ke tiujn ĉi sentojn li egos ĝis la fno de sia vivo kaj laboros por ilia efektiviĝo.
Lia fantazio transiris en mirindan, sunoplenan landon apud la maro, kie la naturo odoras je freŝeco.
Tie malproksime, en vespera krepusko, kuŝas la malgranda domo en la ĝardeno. De malproksime estas aŭdebla kantado kun akompano de gitaro. En la ĝardeno sidas li, apude eta, orehara knabino. Ŝtona estas la benko, sur kiu sidas la geamantoj unu apud la alia, flustrante senfne pri la amo, pri la feliĉo. Li enskribas la poemon en la albumon sur la lasta paĝo. Ŝi fermas la libron dirante: "Tio ĉi estas la lastaj linioj, kiujn la albumo akceptos." Ankaŭ estis tiel. Post kelkaj jaroj denove sekvas la revido. Tiam estas la ekskurso per la ŝipo kaj li ne povas al ŝi diri sian amon buŝe, tial li skribas la vortojn: "Mi amas vin." Ŝi kun milda voĉo respondas: "Ni vidos, kiom da vero estas en viaj vortoj." Pri tiu ĉi frazo li devis nun pli longe mediti. Depost ĝia eldiro pasis jam naŭ jaroj, sed ĝi restis viva en lia memoro, kvazaŭ ĝi estus nun dirita. Pro la rememoro el lia buŝo eliĝis la sopiro: "Mi entombigis vin, mi devis vin entombigi kaj ne ĝui la amon kun vi, sed vi brilas en miaj rememoroj kiel iam. Kun indigno mi kraĉus en la vizaĝon al ĉiu, kiu dirus pri vi al mi eĉ unu malbelan vorton." Li amis tiun knabinon, forgesinte ŝin neniam. Li meditis pri ŝi kiel pri sanktaĵo, li rememoris ŝin dum belaj kaj malbelaj momentoj de la vivo.
Poste reaperis en lia fantazio Armando Miroir kaj Ana. En la kapoj sonis la vortoj de Natalia pri ilia sorto. "Stranga homo estas Miroir, li foriris, forgesis ŝin kaj amuzas sin kun la aliaj ĝuste en la momento, kiam lia helpo estus al ŝi necesa, almenaŭ pro la homoj. Eleganta, sprita, ŝajne delikatsenta, sed tamen tiel kruela kontraŭ Ana." Kvazaŭ li aŭdus lian voĉon el buŝo de la franco, tiom ateme esprimanta sian laŭdon pri la angla ŝipo, al kiu fere respondis naskita anglo, ferega pri ĉio angla.
"Pri Miroiroj, ekzistantaj en ĉiuj partoj de la mondo, oni ne devus mediti. Multnombraj ili estas, ne konsiderante, al kiu nacio aŭ raso ili apartenas.
Oni povas ilin trovi ĉe romanoj, germanoj, slavoj, hebreoj, mongoloj, negroj k.t.p. Se ekzistas ili, ekzistas ankaŭ sennombraj knabinoj kiel Ana, nur ekzistas malmultaj Duuloj kaj knabinoj kiel Natalia, oferantaj sian bonan reputacion, pardonante samtempe al la aliaj pekojn."
"Duulo?" demandis sin Unulo. "Kial li riskis sian havaĵon, pli bone, donacis ĝin? Kial Natalia kaj li estas bonaj amikoj kaj kial mi ne estas ĵaluza pro tio? Mi ne envias la homon, kiu havas tiom da feliĉo, ke li povas restadi apud ŝi, tiel bona kaj bela animo, kia estas Natalia. Tute ne, mi ne envias kaj ne estas ĵaluza je li. Eble tial, ke ni estas tiel proksimaj unu al la alia, kvankam ni neniam interparolis? Foje mi volis alparoli lin kaj alproksimiĝi al li. Anstataŭ proksimiĝi mi malproksimiĝis. Sur la lipoj restis rigidaj la vortoj: "Sinjoro, ni ne interkonatiĝis ankoraŭ." La vortoj ne estis elparolitaj, kvankam mi penis tion fari! Mi eksentis, ke iu nekonata forto ne permesas tion kaj ke li foriras, kvankam li mem penas turni sin al mi. Strangaĵo. Poste, kiam Natalia malbone komprenis miajn vortojn en la malnova kastelo, mi eksentis, ke mi parolas kun ŝi tiun tagon la lastan fojon, se mi ne atentos ĉiun ŝian paŝon. Konscia pri tio kaj tute konvinkita pri ŝia malbela ago, tamen mi ne sekvis ŝin. Senzorge mi eniris en la rondon de la ludantoj, dum li ŝtelkaŝe sekvis ŝin anstataŭ mi kaj poste eltiris ŝin el la ungegoj de la morto. Por si aŭ por mi?
Por mi, certe por mi, čar Natalia skribas, ke ŝi amas min, atendas nur min. Ŝi certe ne ludas false, ŝi eĉ ne povus, ĉar bonanima, sincera kaj afabla estaĵo ŝi estas. Se ŝi okaze mortus, en mian animon enpenetrus laciga ŝarĝo, ĉar mi estus kulpa, kvankam mi ne povis aliel fari. Jes, tiel estus, mi bedaŭrus ŝin, sed neniam forgesus. La morto neniam povas forgesigi al la vivantoj la personojn, kiujn ili amis per sia tuta animo sincere.Ĉetere, la morto, tiu ponteto, gvidanta al la alia mondo, neniam forgesigos la volon por la vivado interhoma.
Ho, Natalia, kial vi skribas sincere pri ĉio okazinta al vi? Kial vi skribas, ke malgraŭ riĉeco vi ne estas feliĉa? Vi havas palacon, sed ne la feliĉon. Tamen, konsolu vin, kiom da ili ekzistas kun palacoj kaj sen feliĉo. Ŝajne ili estas gajaj, kvankam en ilia animo la vermo de malfeliĉo daŭrigas sian detruigan laboron.
Tial pacienciĝu ankaŭ vi."
En la meditado Unulon ekĝenis subita ventohurlado, kvazaŭ ekfajfus dek lokomotivoj kune. La ŝipo forte ekbalancis kaj preskaŭ li estis ĵetita el sia apogseĝo. Ekestis fortega ventego, sentebla ankaŭ en la interno de la ŝipo, dum ekstere sur la ferdeko verte la mastoj tremis pro la blovado de la vento.
Unulo vestis pluvmantelon kaj eliris en la koridoron. Tie li ne povis senĝene paŝi, la planko eliĝadis el sub la piedoj, ĉar la ŝipo balanciĝis. Tamen li sukcesis veni ĝis la fno de la koridoro, kiam subite unu ondego per plena forto ĵetis la ŝipon, tiel ke ĝi ektremis kvazaŭ nuksoŝelo. Unulo eksentis, ke iu forto lin levis kaj ĵetis sur la plankon. Rekonsciiĝinte post kelkaj sekundoj, li leviĝis. Mekanike li elpoŝigis sian horloĝon, tenante sin forte je unu hoko. "Apenaŭ pasis dudek du horoj. Tamen, kial pensi pri la tempo en tia situacio?" Stariginte al si la demandon, li eĉ ne provis ĝin solvi, ĉar iu ŝajna voĉo ustris per ordona tono, ke li eliru sur la ferdekon. "Kion fari tie, ekstere estas malvetero?" ŝajnis, ke demandas la alia voĉo, la voĉo de la dua 'mi', zorganta instinkte pri la vivo. "Sur la ferdekon, sur la ferdekon," ripetis Unulo duonvoĉe kaj supreniradis la ŝtuparon. Proksime de la ŝtuparo staris la kapitano, tenante sin forte je unu kroĉilo. Li rimarkis Unulon, demandante lin pri la kialo de la eliro el la kajuto, sed baldaŭ lin surprizis la ago de tiu ĉi, ĉar li senvorte supreniradis la ŝtuparon.
"Sinjoro, ne eliru, ne eliru, je via vivo," ekkriis la kapitano. Unulo ne atendis liajn vortojn kaj provis malfermi la pordon, kondukantan al la ferdeko.
Volinte bari al li la vojon, la kapitano lin ektiris je mantelo. Tiun momenton Unulo sukcesis malfermi la pordon kaj unu grandega ondo ruliĝis en la koridoron. La kapitano lasis lin, ektirinte por momento la brakojn al si, dum la pordo post Unulo kun bruego fermiĝis.
"Li foriris por trovi tute certan morton. Dubinde estas, ke mi plu povis helpi," grumblis la kapitano kaj revenis en la koridoron. Baldaŭ li ion ordonis al kelkaj maristoj. Tiuj ligis unu kamaradon per ŝnurego, elŝovante lin tra la pordo sur la ferdekon. Tiuokaze la nova ondo ruliĝis laŭ la ŝtuparo en la koridoron.
Preskaŭ pasis kvin minutoj, ĝis la maristoj retiris la ŝnuregon kun duone svenita kamarado.
"Sinjoro kapitano, la ondoj sin ĵetas trans la ŝipon pli altaj ol sur la meza ferdeko ĉe komandponteto, tial mi nenion povis vidi. Krome, densa nokto regas ekstere. Ŝajnas, ke la ŝipo estas sub supraĵo de la maro. La sinjoron mi ne vidis, ankaŭ neniun vivan estaĵon," raportis la maristo.
"Ĉu ankoraŭ foje ni vin elĵetu?" demandis la kapitano.
"Se vi ordonas, sinjoro komandanto."
"Tamen, ni lasu tion ĉi, neniu viva estaĵo povus neligita resti sur la ferdeko," li rediris kaj per iom tremantaj paŝoj eniris en la manĝejon.
Kiel per senfadena telegrafo la sciigo pri la akcidento vagis de unu kajuto al la alia, tial multaj pasaĝeroj maltrankviliĝis kaj alvenis duone vestitaj en la manĝejon. La kapitano ilin atendis ridentante:
"Gesinjoroj, kredu, ke minacas nenia danĝero al la ŝipo. Mi ^ŭs revenas de la komandponteto. La ŝipo ne estas difektita kaj post iom da tempo, eble post kelkaj minutoj, la uragano malaperos, la vento jam nun pli malforte blovas. Estu sekuraj en la ŝipo, dormu trankvile. Tial mi petas, revenu ĉiuj en la kajutojn. Tiu sinjoro, bedaŭrinde, pereis, ĉar neniu vivanto povus elteni sur la ferdeko en tia furiozeco de la maro.
Restas nur unu eliro, preĝi por la savo de lia animo, miaj gesinjoroj.
Dum kelkaj sinjorinoj genuiĝis, la sinjoroj klinis la kapojn, pripensante por momento la sorton de la homo, kuraĝinta obstini al la furiozeco de la naturo.
* * *
Unulo tamen estis sur la ferdeko. Unu ondego lin ĵetis tuj post la eliro sur la malantaŭan ferdekon. Kuŝante sur la ventro, li fortege ĉirkaŭprenis unu maston, restinte tiel kelkajn minutojn, dum la ondegoj ĵetadis sin trans li. Sala akvo, konstante batante lian vizaĝon, ne permesis al li havi malfermitajn okulojn.
Li fermis ilin. Tiumomente li eksentis, ke sub li la ŝipo pereas. Ĉirkaŭ li okazanta sinĵetado de la ondoj estis tute nerimarkebla por li. Kiel en kalejdoskopo ekturniĝis antaŭ liaj animaj okuloj la maroj, montoj, valoj, vilaĝoj, urboj, kampoj kaj arbaroj. Fine aperis maltrankvilega lago de Bled. Sur la insulo estas malgranda kapeleto, de kies turo ekeĥis la sonorileto. Unulo rimarkis Natalian kun la malgranda infano, tenanta ĝin sur la brakoj. Apud la ŝtupareto de la altaro, dekstre de ŝi, staras Duulo, tiranta la ŝnuregon.
Li vidas la sonorilon, kiu preskaŭ renversiĝas pro tirado de la ŝnurego; li vidas, kiel pro balancado skuetas la batilo. Iom poste sekvis klaraj vortoj:
"Deziru ni, Natalia."
Ŝi ripetas la samon.
Post kelkaj momentoj aperis en lia fantazio la korpo, konvulsie tremanta en mortobatalo, kaj en la oreloj eksonis la vortoj: `Longe, tre longe. . . ' Tuj malaperis Natalia, la preĝejo, insulo kaj lago, la arbaroj, kampoj, urboj, vilaĝoj, valoj, montoj kaj maroj. De la korpo de Duulo tra la malproksimoj ugis fosforestanta, mirinda lumo, haltiĝinte fne super Unulo.
La stranga lumo kvazaŭ malsupreniras de la pinto de la masto, havas neniajn priskribeblajn konturojn. Ĝi ĉirkaŭas Unulon. Li eksentas, ke tiuj strangaj radioj trapenetras lian korpon, eniĝas en ĝian internon kaj doloregas. Apenaŭ kun la lasta stranga radio malaperis ankaŭ la dolorego. La okuloj de Unulo malfermiĝis, dum la ondoj dance saltetis trans la ferdekon, sed sen la danĝero, ke ili ion forportus, ĉar uragano ĉesis, nur la pluvo torente uis el la nuboj.
Paŝante sendanĝere, Unulo malfermis la pordon, tra kiu li eliris. Iomete li tremis pro la malvarmo kaj malsekeco. Malrapide li eniris en la manĝejon. Tie li ekvidis timemajn mienojn de la pasaĝeroj. Antaŭ ili staris la kapitano kaj konsolis ilin. Unulo iris renkonte al li: "Ĉu morta aŭ viva?" ustris la kapitano, sed antaŭ ol li povis ekparoli, Unulo levis sian manon, dirante:
"Ne timu, la uragano malaperis post la naskiĝo de la nova vivo."
"Kion signifas viaj vortoj?" kuraĝis la kapitano demandi, rigardante Unulon suspekteme.
Unulo tute konsciiĝis, respondante:
"Nenion apartan, sinjoro kapitano. La uragano ĉesis. Blovas nur iom pli forta vento, sed mi estas feliĉa, ke mi kiel poeto havis la okazon vidi la furiozecon de la naturo de la sama loko, sur kiu staris neniu viva maristo dum tia malvetero."
Liaj okuloj strange ekbrilis. Dum gratulis kelkaj el la pasaĝeroj, ke li savis sin, el unu grupo alpaŝis tiu sama hispanino, kiu tiel kuraĝe kisis publike la venkinton-mariston. Li delikate forpuŝis ŝin, dirante per pura andaluzia elparolo:
"Hermosura[3], vi min ofendus, starigante min sur la nivelon de la venkinto-maristo, tial mi ne permesas, ke vi min kisu."
Ŝi kapklinis kaj ek ustris:
"Pardonu, stranga estas la sento, kiu min devigas agi tiamaniere en momentoj de entuziasmo. Permesu almenaŭ premi vian manon."
"Esti sklavo de siaj sentoj pruvas la malfortan volon por bridi sin mem. Tamen, tio ne ĝenas, krom vi ankoraŭ multaj havas similajn erarojn."
"Ĉu vi estas predikanto?" demandis ŝi mallevante la rigardon.
Li ne respondis kaj ekparolis kun la aliaj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.