La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA SONORILO DE BLEDAŭtoro: Stevan Živanovič |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La societo alvenis al la kastelo sur la monto. Sur verda herbo sidas kelkaj pli junaj membroj kaj babilas.
Kelkaj el ili venis ĝis la barilo kaj rigardas la lagon de supre. De sur la montoj oni sentas bloveti facilan venteton, refreŝigantan la ekskursanojn. La ĉielo, alta kaj blua, estas pura, sen nubetoj. La varma julia suno brilas kaj varmigas la tutan ĉirkaŭaĵon. Estas tamen sufĉe agrable, ĉar la suno ne leviĝis ankoraŭ tre alten en la ĉielo.
La malnovaj muroj de la estinta fortikaĵo estas parte kovritaj per musko. Ili nigriĝis pro pluvoj, dum centjaroj sur ilin falantaj. Hodiaŭ ili estas lumigataj de la sama suno kiel antaŭ centjaroj. Tamen, kia diferenco inter la tiama tempo kaj hodiaŭ en la vivmaniero de la homoj! Dum la suno restis la sama, ne fariĝinte pli varma, nek pli malvarma, kion oni povas konstati, la vivmanieroj multe ŝanĝiĝis kaj ankaŭ la kondiĉoj de la vivado.
Unulo rigardas la murojn per siaj profundaj okuloj, apogante sin je la barilo super la lago. Natalia staras apud li. Ŝi ankaŭ rigardas la lagon. Unulo meditas. En lia cerbo ŝajne aperas la tuta flmo de memoroj. Li memoras la rakontojn kaj la fabelojn pri la malnovaj kasteloj, feoj kaj feinoj. Pro tiuj fabeloj, kiujn al li rakontis la patrino, dum sia infanaĝo li ofte dolĉe ekdormis. La patrino heredigis al li poetan talenton; ŝi povis belege rakonti eĉ pri tio, kio ne estis skribita. Unulo amis la fabelojn, kiujn li mem ankaŭ verkis.
"Ne ekzistas plu la homoj, la konstruintoj de la kastelo. Kial ili ĝin konstruis? Ĉu pro tio, ke ĝiaj estroj loĝu pli alte kaj ĝuu la freŝan aeron? Ĉu tial, ke ili montru sian superecon, loĝante pli alte ol la aliaj homoj, iliaj subuloj, tiom ofte nomataj brutaro malinda por vivi? La kastelo similas al akcipitra nesto; la estroj al akcipitroj kaj agloj, ofte for ugintaj en la valon por forporti sian kaptaĵon malproksime de tiuj, malvolonte ĝin donantaj. Eble estis kelkafoje elverŝita sango de subuloj?Ĉerte. Okazis ribeloj kontraŭ estroj. Hodiaŭ en la kastelo vivas homoj tute humilaj. La fortikaĵo fariĝis loĝejo de pacamaj homoj. Tie ĉi eĉ gastejo ekzistas. Kia diferenco inter hodiaŭ kaj iam. Iam tie ĉi loĝis la homoj, sin pritraktantaj pli noblaj ol la aliaj; hodiaŭ estas tie ĉi la homoj, laŭleĝe sin ne diferencantaj de tiuj en la valo. Hodiaŭ plu ne fluas sango pro ribeloj kontraŭ estroj. Efektive, la mondo ŝanĝiĝis kaj fariĝis pli bona. Aŭ ne, ĝi restis la sama. Ankaŭ hodiaŭ la homoj elverŝas sangon kaj konstruas fortikaĵojn por similaj celoj kiel iam, do, la kerno restis tute sama, ŝanĝiĝis nur la formo. Kaj li ripetis la frazon de granda saĝulo: "Nenio estas nova en la mondo." Oni uzas modernajn rimedojn, sed la homoj havas la saman deziron, la deziron, kiun la naturo al ili donacis: eluzi unuj la aliajn, vivi per la aliaj. Ŝanĝiĝis nur iomete la manieroj de la vivo.
La homoj ankaŭ hodiaŭ amuziĝas. Iliaj iamaj amuzejoj estis lumigataj per kandeloj, hodiaŭ per elektra lumo, morgaŭ eble per radio-lumo. Iam oni veturis en veturiloj kaj iris piede, hodiaŭ oni iras piede kaj veturas en vagonaro, aŭtomobilo k.t.p. Sur la akvo oni veturis per boatoj kaj velŝipoj, hodiaŭ oni veturas per vaporŝipoj. Morgaŭ oni eble ridos eĉ pri tio, ĉar grandegaj aerŝipoj anstataŭos, pro sia rapideco, ĉiujn aliajn trafkilojn. Pro sia komforto multaj homoj eĉ ne vizitas diversajn koncertojn, ĉar ili povas ĉion aŭdi per radio-telefono en sia hejmo. Post iom da tempo ili ĉion eĉ vidos el sia loĝejo, kion ajn ili ekdeziros. La sorĉa spegulo el 'mil kaj unu noktoj' fariĝos tute reala afero.
Iam oni devis perdi multajn tagojn por viziti sian parencon aŭ amikon en iu malproksima loko; hodiaŭ la vizito ebliĝas post kelkaj horoj; morgaŭ ĝi ebliĝos post kelkaj minutoj. Telegrafo havas hodiaŭ la saman sencon kiel iama rapidrajdanto, nur hodiaŭ ĉiu povas uzi telegrafon, sed iam ne ĉiuj povis posedi ĉevalon kaj pagitan rapidrajdanton. Ĉio ĉi estas nur teknikaj progresoj, de aliaj vidpunktoj la homoj restis preskaŭ la samaj, malkulturaj kiel iam, ĉar ili ankoraŭ mortigas siajn proksimulojn. De mia vidpunkto estas tute egale mortigi la homon per lanco aŭ paflo, fortranĉi al li la kapon per gilotino, mortigi per elektrokurento aŭ venena gaso. Kvankam neniu rajtas forpreni la vivon de iu alia, oni tamen mortigas, oni militas kaj verŝajne okazos ankoraŭ militoj, malgraŭ ĉiuj pacaj kontraktoj surpapere skribitaj, se la homoj en sia interno ne eksentos la bezonon ĉesi kun la ĝisnuna praktiko kaj ne permesos al si altrudi tiajn malsaĝaĵojn. La homaro estos turmentata, ĝi suferos pro kulpo de malplimulto, ĝi pentos la pekojn de multnombraj gvidantoj. La historio ripetiĝas, sanga, malkultura. Ploras patrinoj, ploras vidvinoj kaj ploros pro la militoj daŭre, senĉese la puraj boneco kaj la amo. Ĝis la mondo estos tia, ploros la boneco kaj la amo, korepuraj idoloj de ĉiuj suferuloj kaj mizeruloj, moke pritraktataj idoloj de senanimaj homaĉoj.
Ho jes, mi povas diri, ke proksimiĝas la tago de la venĝo, sed la boneco kaj amo venĝos je malamo, tiel ke ili venkos ĉion malnoblan en la animoj de la homaro. Proksimiĝas la tago, nur miriadoj da minutoj plenumos la intertempon. Ili pasados monotone en takto de horloĝo: tik-tak-tik-tak, kaj ĉe ĉiu tiktako haladzos al la altaro de malamo varma sango de senkulpuloj. Fine la horloĝo, mezuranta la tempon en tiu interspaco, ĉesos tiktaki kaj amo parolos al amo per la lingvo belsona, flua, refreŝiganta la animojn.
Samtempe estos benata ĝia heroldo, la lingvo, uzata hodiaŭ kiel komuna, per kiu, kun granda ideo ligita, la homaro konstruas la vojon de amo elektitan. . . "
Natalia interrompis lian meditadon per malĝojigaj vortoj, akompanate de kelkaj larmoj el siaj okuloj:
"Vi denove revas. Sed Johano, proksimiĝas la tago de mia feliĉo. Tiam. . . "
Unulo mire rigardis ŝin. Ŝiaj pupiloj amis. Li komprenis la signifon de ŝiaj vortoj, almenaŭ al li estis klara ŝia intenco. Tamen li ne trovis la ĝustajn konsolajn vortojn por respondi al ŝi.
"Natalia, ĉu vi povus foriri el nia urbo? Eble tio estos pli bona por ni ambaŭ, ĉar la instinkto min devigas skribi novajn verkojn, kio postulas la solecon.
Vi revenus certe pli pacienca kaj prudenta, ol vi ĝis nun estis, infano de mia animo. Ho, kial min vipas la mortinta amo?"
"Vi devas verki? Ĉu mi estas la persono vin ĝenanta en via laboro? Ĝis hodiaŭ mi tion eĉ ne konjektis. Mi petas vin, ne parolu plu pri tio ĉi, nek pri la pasinteco, kiu vin turmentas. Mi ankaŭ plu ne parolos pri miaj sentoj al vi, ĉar malgraŭ tio vi restus ĉiam la sama, mia malfeliĉo ne povus vin aliigi. Ho, kiel malfeliĉa mi estas."
"Oni mem devas krei sian feliĉon, mia kara. La malfeliĉon fermu en la koron kaj sekvu la vojojn de la vivo. Al la homoj oni devas faciligi la suferojn, nobligi iliajn animojn, pensi pli multe pri la aliaj ol pri si mem kaj pri siaj doloroj. Jen estas la celo, kiu povus forgesigi vian imagan malfeliĉon."
"Maleble, tio ne havas sencon, mi ne plu povas tiamaniere vivi. Sed ne pensu, ke pri mia malfeliĉo vi estas kulpa. Tre bona kaj nobla vi estas, amanto de mia animo. Tamen vi min vipas, mia koro krias.
Viaj vortoj estas vipofrapoj, pro kiuj la animo konvulsias."
"La esperoj konsolas, esperu kaj kredu je via feliĉo."
En okuloj de Natalia aperis multaj larmoj. Ŝi turnis sin al la lago, por ke li ne vidu ilin, iomete rigardis la bluan akvon kaj ekiris kun li al la kastelo. Unulo iom poste komprenis la ĝustan signifon de ŝiaj vortoj, esperante tamen, ke ŝi ne faros ion malbonan al si. "Kial ŝi trovis ĝuste min, al kiu momente la amo al la virino ŝajnas super flua? Ĉu tio estas la vero, ke mi ne rajtas ŝin ami?" pensis la juna poeto. "Ĉu ŝi, malaperinta kiel ombro, tamen restis kun mi? Ĉu ŝiaj bluaj okuloj kaj anĝela vizaĝo restis por mi ĉiam adorindaj kaj ŝi la unika idolo de mia vivo? Ne, ankoraŭ mi ne povas ŝin forgesi, mi povus al Natalia esti nur amiko kaj nenio plu. Bedaŭrinde resti amiko al la virino, vin amanta elkore, signifas pliigi ŝian doloron, vipi ŝian koron. Tial mi foriru, ŝi forgesos min. Se ŝi ne forgesos?"
* * *
En la kastelon tra malnova pordo eniris la lastaj Unulo kaj Natalia. En la unua etaĝo kolektiĝis jam la tuta societo. Maljuna loĝanto kaj gardanto de la kastelo montris al la gastoj la malnovan liton el la ebono, plenan de polvo, en kiu jam dum centjaroj neniu dormis.
"Jen, tie ĉi dormis la episkopo. La malgranda pordo kondukas en la kapeleton," diris la maljunulo kaj montris la muron. Li palpis kelkajn sekundojn kaj ĝis nun nevidebla pordo malfermiĝis. "La episkopo iris ĉiutage preĝi en la kapeleton," estis ĉio, kion povis klarigi la maljunulo al multaj demandoj pri la konstruo de la pordo.
La kapeleto mem ne estas interesa. En ĝi troviĝas tute simpla altaro, kun kelkaj kandelingoj, elora kaliko, lucernoj kaj diversaj necesaĵoj por benefcantoj.
Kelkaj sanktaj bildoj estas la ĉefa ornamaĵo de la muroj. Ili reprezentas neniajn artajn pentraĵojn, pro kiuj alvenus ĉi tien aĉetantoj de antikvaj pentraĵoj.
La episkopo, kiel oni vidas, ordigis al si la loĝejon tre komforte; rekte el la lito li povis eniri en la kapeleton. Liaj domanoj devis ĉiumatene partopreni diservojn, sed ilia vojo en la kapeleton estis pli malproksima.
Post trarigardado de la kapeleto la societo eniris en unu grandan ĉambron. Ĉe la muroj en la ĉambro pendas diversa armilaro: la lancoj, sagoj, kaskoj, hakiloj kun longaj teniloj, frapilegoj kaj ĉiaspecaj antikvaj mortigiloj. La episkopo, laŭ klarigo de la maljunulo, havis la sencon por kolektado de armilaro kaj estis samtempe mem bona soldato. "Episkopo kaj samtempe militanto," pensis Unulo. "Kiamaniere li komprenis la vortojn de Kristo? Kial tiu nazaretano kun bluaj, allogaj okuloj ne reviviĝis, por denove savi la mondon de tiaj paŝtistoj de lia ŝafdaro?"
La societanoj parolis pri la armilaro. Natalia kaj Unulo iris, kiel kutime, la lastaj. Ili haltis ĉe hakiloj kun longaj teniloj, kiam la aliaj eliris el la ĉambro.
Unulo sulkis sian frunton, dirante:
"Rigardu, Natalia, tiun strangan hakilon. Min naŭzas pro nura ekpenso, ke ĝi servis por frakasado de kapoj. Efektive, la halo estas muzeo, malgranda, sed sufĉa por ni. Sufĉas por naŭzi. Jen estas la frapilego, kiel delikate ĝi aspektas. Fine, rigardu la sagojn. Kelkaj el ili estas streĉitaj sur pafarko. Ĉu mi unu deprenu? Tamen ne indas preni ĝin en la manon, povus okazi malfeliĉo, eble kelkaj el ili estas venenitaj, kvankam ŝajnas maleble. Diru al mi, kio estus, se mi vin okaze mortigus?"
Natalia rigardis Johanon per stranga rigardo, ĉar li parolis al ŝi pri sensencaj aferoj, kio ne estas lia kutimo. Neniam li pensis pri tiaj aferoj.
"Nenio estus, vi liberigus min de la suferoj. Diru," ŝi daŭrigis iom pli rapide, "ĉu vi egale plorus, se mi min mem mortigus, kiel se mi mortus pro iu alia kaŭzo? Diru nur sincere!"
Unulo sciis, kion ŝi deziras aŭdi, sed li ne volis respondi malsincere. "Mi opinias," li diris malgrave, "ke ambaŭ specoj de mortoj estas bedaŭrindaj, se temas pri la junuloj. Ili povus min malĝojigi, sed neniel plorigi. Sufĉe mi ploris en la vivo ĝis nun."
En la dekstra okulo de Natalia, tute en la angulo, aperis por la poeto nevidebla larmo kaj ŝi rediris per melankolia, singultanta voĉo:
"Dankon. Nun, Johano, ni estas en tiu ĉi halo tute solaj, tial mi povas reciti al vi kelkajn frazojn el unu romano: `Iam iu knabino demandis sian amanton la samon kiel mi, li respondis simile kiel vi, ne sciante, ke liaj vortoj estis ŝia kondamno.' Malsaĝe, ĉu ne?"
"Mi vin ne komprenas Nanjo. Ĉu vi dezirus aŭdi de mi malsinceran respondon, kiu konvenus al vi? Mi plu ne povus pro vi, nek pro iu alia, plori, ĉar ion pli teruran ol estis tiu akcidento, mi ne povus travivi.
Tial mi sincere parolis, kion mi ne bedaŭras, ĉar mi ne povas ati kaj diri tion, kion vi deziras. Malsincera mi ne povus esti, Natalia."
"Ne parolu plu, Johano, en mia koro ĝermas nun io terura. Vi eĉ ne imagas, kiom ĝi doloras. Vi eĉ ne volas scii, kiu kaŭzas miajn dolorojn. Pli bone estas, ke vi ne scias, ĉar mi kredas, ke vi venĝus, eĉ se vi mem tiu estus. Mi bone memoras vian eldiron, ke ne estas noble dolorigi la aliajn. Ne pensu, ke mia turmentanto vi estas, ĉar vi ne estas kulpa. Ne suferu do pro mi, karulo de mia animo. Malvero eĉ estas, ke via proksimeco min ĝenas kaj dolorigas, malvero eĉ estas, ke viaj vortoj vipas min, mi mem ne scias, kion mi efektive volas, tial ne koleru kaj pardonu min pro stultaj demandoj, kiujn mi direktis al vi."
Unulo aŭdis ŝiajn milde sonantajn vortojn. Ŝajnis, ke ili venas de ie el malproksimo, kiel la voĉo el la tombo de lia amatino. Li komprenis ŝin bone, ŝi ludis malsinceran rolon, nur por ke li ne pensu, ke ŝi amas lin. Tia virina kaŝoludo plaĉis al li kaj li ekrevis pri la malgranda feino, kiu antaŭ sia morto gaje dancis kaj gajigis sian princon, kiun ŝi ne kuraĝis ami. En sia revo li deziris ĉirkaŭpreni Natalian, sed vidante ŝin jam sur la sojlo, kun gaja surbuŝa rideto, li miris, kiom strange ŝiaj vortoj impresis lin kaj li eĉ ne rimarkis ŝian de ankiĝon. Ankaŭ li miris pro subita ŝia gaja rideto. "Ĉu virinoj povas laŭvole aktori kun siaj sentoj?" En lia animo luktis du sentoj; la amo al la mortinta anĝela knabino, sed por momento plifortiĝis la amo al la nobla animo de Natalia, al kiu li sentis eble pli grandan amon, ol li mem povis imagi.
Li de sur la sama loko rigardis Natalian, kiu milde ridetis, kaj ŝia vizaĝo ne plu estis pala. Rigardante lin, ŝi ankaŭ ne konjektis, ke ŝi evitis la ĉirkaŭprenon, tiom longe deziratan kaj sonĝatan.
Ofte en la vivo ni lasas nian feliĉon preterpasi, volante ĝin kapti apenaŭ tiam, kiam ĝi plu ne estas kaptebla.
Post la eliro el la kastelo la gesocietanoj eksidis sub unu arbo kaj komencis ludi. Natalia intertempe foriris al la lago. Neniu krom Duulo rimarkis ŝian foriron. Unulo eniris en la rondon de la ludantoj, kiuj amuziĝis, priridante la mallertecon de kelkaj personoj dum kaptoludado.
Natalia aliris la altan muron super la lago. Ŝi turnis sin por vidi, ĉu iu akompanas ŝin. Tiam ŝi suriris la muron, kiu ĉirkaŭbaras la abismon. Ŝi hezitis. En la animo de knabino ĝermis la doloro; antaŭ ŝiaj okuloj estis la profundaĵo kaj la blua alloga akvo. "Nur unu paŝo baras mian vivon kaj morton," ŝi parolis al si mem. Preninte malgrandan ŝtoneton de sur la muro, ŝi ĵetis ĝin al la akvo, nombrante duonvoĉe: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ. . . kaj la ŝtoneto falis en la akvon, dum ŝi faris la lastan ekmovon. . .
"Dek. Vi obstina knabineto," diris ies voĉo kaj ŝi kuŝis en la brakoj de alta homo. "Vi estas stranga, ĉu vi volas mortigi la korojn de la aliaj, se la via nenion jam valoras por vi? Vi eĉ nombris por konvinkiĝi, kiom alta la distanco inter la lago kaj vi estas."
Natalia hontis. Ŝi silentis. Tiam ŝiaj okuloj, plenaj de larmoj, ekrigardis al Duulo, tenanta ŝin sur la brakoj. La pentristo komprenis ŝin. Li sciis, kio okazas en la koro de Natalia, tial li ŝin bedaŭris.
"Pardonu, se mi plilongigis viajn suferojn, fraŭlino Natalia. Tamen mi opinias, ke vi konvinkiĝis pri mia silentemo. Neniu scios pri via intenco. Komprenu, ke estas pli malfacile vivi ol morti. Kial vi elektis pli facilan vojon? Ni ne rajtas esti al ni mem ekzekutistoj, se ni eĉ pekis kontraŭ moroj de la homoj, kontraŭ iliaj leĝoj. Ankaŭ neniu alia rajtas esti nia ekzekutisto, eĉ ne tiu, kiu donis al ni la vivon."
Natalia silentis. Ŝi rigardis per siaj larmoplenaj okuloj malproksimen al la montoj. Post mallonga paŭzo ŝi ekparolis:
"Mia koro estas mortigita. Ankaŭ mian animon mi volis mortigi. Kial vivi en doloroj?" mi demandas min. "De nenie mi vidas eĉ la radieton de la espero, por miaj animaj suferoj ne ekzistas kuracilo. Vivi, vivi, facile estas diri, sed kiam la vivo ne plu havas sencon, ĉu mi ĝin ŝatu."
"Ĝi devas havi la sencon. Ekzemple, konsolu la aliajn suferulojn. Nun vi pli bone komprenos fremdajn dolorojn, ĉar viaj propraj torente ek uis trans la rando de ebleco. Oni devas forgesi sian propran malfeliĉon, laborante por la feliĉo de la aliaj. Utila al homoj vi povus esti, ĝis via vivo pro senkompata leĝo de la naturo fniĝos."
"Vi parolas, ho ve, same kiel li. Kion ĝi signifas?
Mi ne povas kompreni tiun ĉi misteron. Ĉu estas eble, ke du homoj la samon pensas, la samon parolas kaj per tute samaj vortoj konsolas min? Kial vi al li neniam parolas, kial vi ne estas lia amiko, kvankam viaj pensoj tiom konkordiĝas?"
"Ne serĉu la veron, fraŭlino. Mi scias, pri kiu persono vi parolas, kaj petas vin, ne provu serĉi la veron.
Neniam vi komprenos ĝin. Eĉ ne estas bezone mediti pri ĝi. La vivo ŝajnas esti la afero malsaĝa, kvankam krom la malsaĝaĵoj oni trovas tre ofte la idealojn pli fortajn ol la bagateloj de la ĉiutaga vivo. Se la vivo eble ne havas sencon por mi mem, ĝi havas ĝin por iu alia. Do, vi vivos," li aldonis per certiga voĉo.
"Vivi," ek ustris Natalia. "Vi denove parolas kiel li, sed plu mi ne meditos pri tiu ĉi strangaĵo. Mi vivos, kondiĉe ke vi aŭ li, estas tute egale, helpu al mi. Vi devas helpi, vi eĉ deziras helpi, ĉar vane vi ne plilongigis mian doloron."
"La Patro permesis sian flon krucumi, por ke li savu la homaron. Ĝi ne estas nur religia frazo, kiel simbolo ĝi signifas multe. Ĉu vi komprenas min?"
"Mi komprenas, simile ankaŭ li parolas," diris ŝi kaj ekiris kun li.
La pentristo meditis pri la lasta frazo de Natalia. "Li. Natalia pensas pri li. Ni du neniam parolis unu al la alia, sed tiom proksimaj ni estas. Egale pensantaj personoj eĉ ne bezonas interparoli, ĉio inter ili estas memkomprenebla. Ne ekzistas la bezono por interŝango de pensoj. Li certe scias, ke ŝia doloro estas granda, ke ĝin ŝi ne povas elteni. Tamen, li permesis, ke mi savu ŝin. Espereble, ŝia doloro ne daŭros longe, la homoj rapide ĉion forgesas. Ili trovas ofte la novan celon en la vivo, nur oni devas al ili doni la direkton, kiam ili seniluziiĝas."
"Levu la kapon supren, via kunfrato al vi diras, ke per la estonta vivo vi pli multe utilos al la homoj, ol vi utilus per via morto," ŝajnis al Natalia aŭdi ies voĉon. Ŝi ĉirkaŭenrigardis. Proksime de ŝi estis Duulo, kiu ne parolis. Tamen ŝi sentis, ke li pensis pri la samaj vortoj. Ŝi decidis vivi, ĝis ŝi falos sub la ŝarĝo de la vivo. Sur ŝia buŝeto aperis gaja rideto.
Ĝin pligajigis la vortoj de Unulo:
"Mi multe timis pri vi, Nanjo. Feliĉa mi estas, vidante vin tiom gaja. Kie vi estis, dum ni ludis?"
* * *
La suno brilas en la altaĵo. La vojo malsupreniĝas.
La gesocietanoj marŝas apud la ruinigita muro, kiu estas la barilo kontraŭ falo en la profundaĵon, ĉar la monto estas tre abrupta. Iuj gesocietanoj ekkuris, por kiel eble plej rapide veni malsupren. Natalia ankaŭ kuris. Unulo estis post kelkaj sekundoj antaŭ ŝi, ĉar li kuris pli rapide. Tiam li subite haltis. Natalia alkuris post kelkaj momentoj je lia dorso kaj estis ĵetita al la muro. Ŝi iom senhaŭtigis sian maldekstran manon. Unulo timeme diris:
"Mi estas kulpa pro via malfeliĉo. Vere estis malprudente ekhalti antaŭ vi, dum vi rapide kuris, nur mi tiun momenton ne pensis pri okazebla malfeliĉo.
Ĉu la vundo vin doloras?"
La lipoj de Natalia moviĝis kvazaŭ dirante: "Denove unu doloro pro vi." Survoje en la valon Unulo ŝin kompateme rigardis. Ĉe la malgranda rivereto li prenis sian poŝtukon, malsekigis ĝin kaj delikate forviŝis la sangon de sur ŝia mano.
"Nanjo, vin doloros la vundo post iom da tempo.
Tamen mi opinias, ke mi devis ĝin lavi. Atendu, mi bandaĝos viajn fngrojn, ili estas plej forte vunditaj."
Natalia estis pala en la vizaĝo, dum li bandaĝis ŝiajn fngrojn, kaj ŝi rigardis lin per dankema rigardo.
Ŝi ĉirkaŭbrakis lin, apogante siajn fngrojn al liaj, dirante:
"Tiel mi deziras kun vi marŝi, estas pli agrable."
Li ne ribelis. La koro doloris lin. Nun, sentante la varmecon de Natalia mano, transirantan sur la lian, li eksentis agrablan senton. La malgranda Nanjo sentis verŝajne ion similan kaj forgesis la fzikajn dolorojn.
Almenaŭ, ke ŝi estu unu momenton feliĉa. La unuan fojon, nun, kiam ŝi estas vundita kaj li sentas sin kulpa pro tio, ili proksimiĝis unu al la alia. Kial ĝuste fzikaj vundoj proksimigis ilin fzike kaj anime, dum animaj vundoj kaj sentoj ne povis ĝin kaŭzi?
La gesocietanoj bone vidis la tutan akcidenton.
Pro maliceco kelkaj el ili moke parolis pri braksubbraka irado de Natalia kaj Unulo. La klaĉado daŭris ĝis la alveno en la hotelon.
Tiaj estas malicaj homoj.
Post la alveno en la hotelon Natalia tuj foriris en sian ĉambron, kie ŝi kuŝiĝis tute vestita sur la kanapo. En ŝia kapo bolis. Ŝi kuŝis laŭlonge sur la kanapo, kun sub la kapo submetitaj manoj. Maldekstra mano ŝin doloris. Malgranda Nanjo eksopiris. Ŝiaj belaj, brunaj okuloj aspektas dolore. Iom longa vizaĝo estas pala, donante al ŝi la aspekton de martiro. La lipoj, tiuj malkutimaj lipoj, en kiuj malmultaj trovus la belecon, ustras ion, kvazaŭ ŝi al si mem parolus.
Ŝi meditas. Ofte ŝi kutimis mediti. Ŝia alta frunto montras, ke ŝi posedas tre senteman talenton de rimarkebleco kaj artismo. Ĉar ŝi kombis siajn harojn supren, la alteco de la frunto estis pli rimarkebla.
Natalia nun memoras pri Unulo, pri la veturado sur la lago kaj pri liaj vortoj en la preĝejo. "Kion li diris? Mian feliĉon li deziris? Tamen, kruda li estas.
Ĉu li povus al mi helpi? Kiel? Kial? Kial li silentis, dum mi parolis pri disiĝo? Ĉu li havis neniun vorton de konsolo por mi? Ĉu li ne povis min demandi, kial mi estas malfeliĉa? Ho, bone li scias, ke mi suferas, sed iu vivas ankoraŭ en lia animo, en kiu mi plu ne havas la lokon, kvankam mi estas al li la plej kara el ĉiuj. Mi lin komprenas. Al neniu estas tiel bone konata lia vivo kaj kia li estas, nur mi bone tion scias.
Tial mi komprenas lin. Efektive, min li ne amas, ĉar en tiu okazo li malhelpus mian hodiaŭan malbelan intencon. Li ne lasus min sola, se li min amus. Do, venis Duulo, tiu alia strangulo de nia societo, kiu min savis el la ungegoj de la morto. Se tiel ne okazus, mi estus priplorata anke de miaj amikoj. Li venis min savi, sed de kie li sciis mian intencon? Ĉu li spionis nin, ĉu li aŭdis, kiam ni parolis? Nekredeble, tute nekredeble, li estis malproksime de ni. Li ne povis esti en la halo, ĉar ni trovis lin en la korto. Tamen, iamaniere li eksciis ĉion, ĉar nekredeble ŝajnas, ke tiu ekscio devenus de tiel granda simileco de iliaj pensoj.
Nur, kial li ordonis, ke mi ne meditu pri tiu simileco inter ili? Mi ne meditu. Tamen mi devis mediti, kvankam mi promesis ne okupiĝi pri tio. Tiel mi trovis la veron konsistantan el tio, ke ili estas du korpoj kaj unu sama animo. Estu tiel. Liajn vortojn mi ankaŭ obeos kaj provos serĉi la novan celon en la vivo, helpante al la aliaj. Tio ĉi estas la plej bona vojo, ĉar mi estas tiel malbela, ke neniu povus min ami. Nenio sur mia korpo estas plaĉinda. Tial ankaŭ Johano ne povas min ami ĉar. . . aŭ ne, ne estas noble tiel pensi pri li. Ho Sinjoro, mi estas vere malfeliĉa, vi ne donis al mi belan vizaĝon. Vi donis al mi nur la vivon, por ke mi pro ĝi suferu, por ke mi ĝin toleru. Jes, vi donis ĝin al mi, sed vi ne permesis al mi mem ĝin redoni.
Maljusta vi estas!"
Ŝiaj okuloj denove pleniĝis per larmoj. Kiom da fojoj ŝi hodiaŭ ekploris, ŝi mem ne sciis.
"Ĝis kiam vivi tiamaniere? Ho Dio, kial vi min lasis, kial vi ne donacis al mi belan vizaĝon?"
"Tamen li ne donacis al vi malbelan vizaĝon, kvankam vi ne estas belulino. Krome, li donacis al vi belan animon, kvankam vi antaŭ kelkaj minutoj kontraŭ li pekis. Via animo estas pli nobla ol multaj aliaj, pli bela kaj pura ol kelkaj ŝajne noblaj kaj vere kruelaj, malicaj," ŝajnis, ke ies voĉo parolas al ŝi. Tian voĉon ŝi aŭdis tre ofte. Tre ofte dum noktaj promenoj kun Unulo, kaj nun, lia voĉo sonas denove en ŝiaj oreloj, konsolas ŝin, donas al ŝi la novajn esperojn.
"Kaj Unulo, kara Johano, kie vi estas?" ŝi demandis sin mem. "Profunde en via animo Nanjo, tre profunde interne mi estas," ŝajne respondis la sama voĉo.
"Sidiĝu apud mi, ho karulo!"
Kaj li ekvivis en ŝia fantazio. Ŝia temperaturo plialtiĝis. La vundita mano doloris.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.