La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA SONORILO DE BLEDAŭtoro: Stevan Živanovič |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Malsupreniĝis el la nuboj aŭtunaj pluvoj kaj la sonĝa naturo surmetis sian doloran vualon. Estas malgaja aŭtuna nokto, dum kiu ne brilas la steloj kaj la ĉielon ne ornamas la luna brilo. La homoj moviĝas tra la stratoj kiel malhelaj ombroj, rapide irantaj, por kiel eble plej baldaŭ atingi celon. Prilumate de palpebrumantaj strataj lampoj, la geirantoj rapidas al sia celo, nur la paŝoj de nokta policisto eĥas konstante, monotone, preskaŭ de sur la sama loko.
Sur malseka pavimo de la strato Metrono estas marŝanta alta homo per rapidaj paŝoj. Li baldaŭ alvenis al iu domo kaj elektra lumo ekbrilis en la koridoro, lumigante al li la vojon.
Natalia sidis apud la tablo. Li demetis sian mantelon. En tiu ĉi alveninto ni rekonas la pentriston Duulon, kiu vizitis Natalion, al kiu li promesis post sia reveno el Germanujo alporti la pentraĵon pri Vintgar.
Li pardonpetis pro sia malfrua reveno, pro kio la promesitan pentraĵon ŝi devis longe atendi. La sama pentraĵo multe plaĉis al la vizitintoj de la ekspozicio, kiun li aranĝis en Germanujo, sed vendi li ĝin ne volis, ĉar li pensis pri sia promeso.
Densa arbaro estis videbla en fundo de la pentraĵo. En unu angulo staras la ŝtonego, de sur kiu la akvo falas malsupren en profundan abismon, disgutiĝante je milionoj da perlaj gutetoj.
Natalia rigardis la pentraĵon, klinis per kapo al ĝi, kisante tiun lokon, kie estis pentrita ligna ĉirkaŭbaro antaŭ la abismo. Duulon malĝojigis ŝiaj larmoplenaj okuloj. Li demandis pri la kaŭzo de ŝia ago.
"Iam, amiko mia, mi estis ĉe tiu ĉi akvofalo rigardanta lin, kiel li fermis siajn okulojn, eĉ ne rigardante la akvofalon, sed en sia interno li sentis la tutan belecon de la naturo, kiun li adoris. Tiam mi estis feliĉa.
Hodiaŭ mi povas nur memori pri la feliĉo. Promenante tra tiu arbaro, en mia animo ĝermis la ĝojo, ĉiu vejneto gaje en mi tremetis, kaj super ni, en la altaĵo ĉiela, brilis la arda suno, la ĉefa atestanto pri la eterna harmonio en nia ĉiela mondo. Nun tio apartenas al la pasinteco, nur la pentraĵo estas la rememorigilo pri la iama feliĉo. La realeco estas hodiaŭ pli kruela, eĉ paroli pri ĝi ne indas. La tutan ŝanĝon vi tralegos en lia letero. Mi mem ne povus rakonti pri ĉio, tro malforta mi estas por informi vin pri la malfeliĉo de la aliaj. Neniam mi imagis, ke fremdaj doloroj povus mian koron tiom vundi. Neniam mi kredis, ke la malfeliĉo de la aliaj povus min tiom impresi. Tro multe da egoismo estis en mia koro, kiu plu ne ekzistas, nur dum kelkaj momentoj ĝi reaperas, sed rapide mi ĝin forigas. Bonvolu legi la leteron; vi ekscios ĉion, vi konvinkiĝos, ke la vivo estas grandega rado, kiu turniĝas kaj kun si portas jen malfeliĉon, jen feliĉon.
Ĉio ŝanĝiĝas, nur nia universo en sia senĉesa movado restas la sama. Bedaŭrinde, ni estas nur la teranoj.
Legu!"
Napolo, la 10-an de novembro. . .
Kara mia Nanjo,
La duan vian leteron mi ricevis en la urbo "de eterna beleco kaj juneco," kvankam ĝi estas malpura kaj ĝia nokta mizero montras la tutan veron.
En mia animo tamen ardas io granda, forta, potenca. Mi ne povus nei la influon de la varma sudo je miaj korpo kaj animo. Mi bedaŭras, ke vi sentas la alproksimiĝon de la vintro, dum min agrablaj, freŝaj vesperoj ravas kaj mi skribas pensante pri vi ĉiuj. . .
Vi skribas al mi multe pri la okazintaĵoj en nia urbo; tiel mi danke al vi havas la rilatojn kun la personoj al mi bone konataj. Nur kelkaj linioj de via letero impresis min malagrable, precipe tiuj pri Ana. Kredu, mi timis, ke tiel okazos. Sed, ĝi tamen ne estas terura, ĉar Miroir, espereble, vizitos nian landon, por ke li riparu antaŭ la homoj sian senpripensan agon. Efektive, la amo estas mirinda aĵo, blinda, per ĝi venas la plej grandaj agrablaĵoj kaj ankaŭ la plej grandaj doloroj.
Vi diras, ke Ana koleras, ĉar ŝin forlasis ĉiuj amikoj. Sufĉas, ke vi ŝin amas. Diru al ŝi, ke ne malaperis ĉiuj esperoj; tiuj, hodiaŭ ŝin per fngro montrantaj, estas eble pli grandaj kulpuloj ol ŝi, nur ili pli lerte scipovas kaŝi siajn agojn. Ana kulpis pro la amo kaj ĉiu ama kulpo kaŝas en si samtempe la doloron. Kiu volas, tiu povas ŝin abomene preterpasi, ŝi ne ofendiĝu. Miaopinie ŝi devus forvojaĝi kiel eble plej baldaŭ, por tiamaniere eviti tiujn personojn, kiuj deziras kraĉi en ŝian vizaĝon, ĉar ili ne povas surkraĉi sian propran. Kompreneble, mi persone restus tamen tie, fera, ke mi povas toleri iliajn mokojn.
Do, la edzo de sinjorino Julinjo mortis kelkajn tagojn post ŝia reveno, kaj jam la unuan de novembro ŝi fanĉiniĝis al la inĝeniero Memo. Tro rapide, sed mi komprenas ŝin. Memo nenion skribas al mi, kvazaŭ li forgesus min. Pro tio mi ne koleras, ĉar post mia reveno mi ne malfruos diri al li mian opinion.
Mi fnas Nanjo, nun vi plu ne skribu al mi. Kiam mi en iu urbo haltos pli longe, mian adreson vi ĝustatempe ekscios.
Nun adiaŭ, mia Nanjo, se mi iam revenos, mia animo estos pli trankvila. Mi en Napolo jam la plejparton de miaj memoroj forgesis, kaj mi ĉiutage sentas, kiel ie malproksime spiras iu nekonata estaĵo, sed ĝi estas tiom proksima al mi. Jes, iu tre konata min atendos, certe ŝi atendos, ĉu ne, mia la plej kara?
Johano
Post la tralego de tiu ĉi letero Duulo esprimis sian konsenton en tio, kio koncernas Anan. Li ankaŭ kredis, ke la situacio ne estas tiom danĝera kaj ke ĉio fniĝos feliĉe.
Pro liaj vortoj Natalia ekploris. Li kredis, ke ŝi ploras pro malespero, ke Unulo eble ne revenos. Iom poste ŝi trankviliĝis kaj klarigis al li la kaŭzon de sia ploro:
"Ĉesu paroli kaj eĉ moki min pri Unulo, ĉar viaj vortoj nun moke sonas. Kial? Mi ne ploras pro mi, sed pro Ana. Mia doloro plu ne estas doloro, ĉar mi povas esperi, vi ja mem legis. La letero de Unulo alvenis antaŭ du tagoj kaj hieraŭ Ana ricevis la leteron de Miroir, kiun okaze tralegis ŝia patrino. Ĝi enhavas krudajn vortojn. Li skribas decideme, ke li ŝin ne edzinigos. Interalie li konsideras sin malprudenta pro sia iama stranga opinio, ke francaj virinoj nenion valoras. Nun ili plaĉas al li des pli, ĉar ĝis nun li ne havis kun ili tiajn malagrablaĵojn. Tia klarigo estas ruza; mi kredas, ke tieaj virinoj ne estas malbonaj, la samaj suferoj ilin turmentas kiel nin. Mi abomenas lian dubemon pri la fdeleco de Ana. Li dubas, ke iu povus al li garantii, ke la infano estas ĝuste lia. Jen la tuta aĉaĵo de tiu ĉi malnoblulo, kiu venis tien ĉi, eluzis nian gastamon kaj ludis la rolon de bonintenca kavaliro. Tamen ni devas pardoni lin, ĉar li ne estas kulpa. En malbona medio oni edukis lin. Verŝajne liaj amikoj estas pli kulpaj ol li, ĉar antaŭ sia foriro li tute alie parolis kaj fnis ĉiujn formalaĵojn ĉe la gepatroj de Ana. Neniu lin je tio devigis, Ana eĉ ne volis, sed li tamen ĉion ordigis. Tial mi opinias, ke nun iu alia konsilas al li eviti siajn devojn."
"Terure," diris Duulo, kunpreminte siajn pugnojn. "Mi venĝos, mi venĝos. Ho ve, eĉ mi helpis al li; se mi ne estus la peranto, certe neniam ili interkonatiĝus pli intime. Mi mem ĉion aranĝis, ne sciante, ke mi malfermos la abismon de l' doloroj al tiom naiva knabino, kia estis Ana."
"Vi ankoraŭ ne scias ĉion," diris Natalia. "Ana ne plu havas hejmon. Mi devis al ŝi per mia tuta mono helpi, ke ŝi forvojaĝu."
"Ĉu vi helpos al ŝi ankoraŭ foje?"
"Mi ne plu povos multe helpi. Baldaŭ ekestos vintro kaj al mi mankas la plej necesaj vestaĵoj, kiujn mi devis forvendi. Kiamaniere mi povos al ŝi doni tion, kion mi mem ne havas? Oni devas vivi, pro tio manĝi. Tamen mi disdonos ĉion, kion mi posedas.
Tiel ni vivos, ĝis ŝi trovos ian okupon. Mi opinias, ke antaŭ la akuŝo tio ne estas ebla. Tamen, restas ankoraŭ Unulo, lin mi petos, li havas sufĉe da mono!"
"Ne, neniel, fraŭlino. Mi ankaŭ kredis, ke la situacio estas malagrabla. Ne petu Unulon por helpo, tion mi de vi petas. Mi estas kulpa pro ĉio, mi devas ripari almenaŭ materiale ĉion, tial mi disponigas al vi mian grandan domon kaj enmanigos al vi morgaŭ la akton, laŭ kiu vi kaj ŝi estos posedantoj de tiu domego."
Natalia prenis la manon de Duulo, ŝi volis ĝin kisi, kaj li ne permesis.
"Anĝela animo, mi devus antaŭ vi genui. Al mi ŝajnas," li diris genuiĝinte antaŭ ŝi, "ke mi nun aŭdas la sonon de la mistera sonorilo de Bled. Mi sentas la feliĉon kaj en mia animo ardas la stranga amo de venĝo. Samtempe ardas en mi la feliĉo, ĉar mi sentas vin ĉi tie, vin, kiu estis preta forgesi vin mem, kiu ploris ne pro vi, sed pro ŝi, kaj vi donis ĉion al ŝi, eĉ la koron, ne pensante pri vi mem. Ho, pli bona vi ol mi estas, ĉar mi riskas nek unu dekonon de mia havaĵo, dum vi riskis pli ol la duonon, se eĉ ne ĉion, ĉar helpante al ŝi via honoro povus esti kalumniata.
Oni ĉe ni, bedaŭrinde, diras: Vi estas tia, kia estas via amikaro. Amata mia Nanjo. . . "
Li leviĝis, sciiĝinte, ke li ne havas la rajton tiel al ŝi paroli. Antaŭ ol li foriris, Natalia diris:
"Vi scias, amiko mia, ke Kristo, laŭdire, pardonis siajn alnajligintojn, kiam li estis krucumita. Iam vi eĉ mem diris, ke la Patro oferis sian flon pro la bono de la homaro, tial vi ne venĝu al Miroir, mi vin petas.
Restu tie ĉi, ni ne petu iom da amo por Ana de li, ĉar ni al ŝi decidis donaci niajn amikecon kaj korojn.
La suferuloj kaj de l' realeco vipataj homoj mildigu la vipofrapojn al la aliaj."
"Via deziro jam plenumiĝis," diris li elirante el la ĉambro. "Helpante al ŝi, mi jam venĝis, ĉar per la decido helpi al ŝi mi jam venkis parton da malbono, kiun kaŭzis Miroir. Mi iomete mildigis la sorton de la forlasita amatino, kies malfeliĉon mi mem plejparte kaŭzis."
"Kial mi ekamis ŝin?" demandis Duulo sin mem post la eliro. "Kaj li? Li nun ĝuas agrablajn tagojn en Italujo, kuracas sian koron kaj sukcesos plene ĝin kuraci. Mi? Mi ekdeziris forporti de li iom da feliĉo pro envio, mi ekdeziris ŝin ami, ŝin posedi, ŝin forrabi el liaj manoj, krevigi lian koron, venenigi al li la vivon. Kial, kial? Ĉu mi havis la rajton eĉ ekpensi pri ŝi, ĉu mi ĝin havis? Neniel! El la ungegoj de la morto mi ŝin eltiris, el la ungegoj, kiuj preskaŭ kaptis ŝin. Kaj de la morto mi volis ŝin forrabi por mi. Por kiu alia? Ĉu por li? Vere, por mi mem, por la plej granda egoisto de la mondo. Mi sugestis al ŝi, ke ŝi ekamu la vivon, nur ke mi ŝin havu, ke mi ŝin posedu kaj anstataŭigu miajn revojn per realaj pasioj. Per pasioj al la virino, kiu tiom belan animon havas. Mi ekdeziris forrabi tiun animon, mi ĝin deziris sklavigi por venĝi al li, al mia unulo, kies parto mi nur estas.
Kial mi trompis la morton nur pro tio? Ĉu mi volis venĝi? Ho, for tiajn sentojn, for, for! Neniam plu vekiĝu la deziro je ŝi, neniam plu vekiĝu la diablo de pasioj."
Sur la stratoj pluvis. Per rapidaj paŝoj li marŝis.
Ekhaltinte ĉe unu domego, li ekvidis ĝiajn lumigitajn fenestrojn. "Jen la domo de Memo, li ne sentas la suferojn de humiligitaj kaj vipataj." Post tiu ĉi ekpenso li pli rapide marŝis tra duone lumigataj stratoj sur la monton en sian loĝejon. Li evitis sian luksan domon apud tiu de Memo, ĉar ĝi ne plu apartenas al li, fariĝinte pro lia decido la propraĵo de Ana kaj Natalia. "Se per ĝi estus eble pripenti miajn malnoblajn dezirojn je Natalia, mi estus feliĉa," li pensis.
Aŭtunaj pluvoj balbutis daŭre malgaje. Malvarma vento de sur malproksima monto blovis. La duan duonon de novembro povus neĝi. Tiel ankaŭ okazis, sed la neĝo rapide degelis. Dum Kristnasko ĝi denove aperis, estis sufĉe alta, kovrante per blanka tapiŝo la teron ĝis fno de februaro. En marto aperis la unuaj signoj de printempo, en aprilo montris sin kelkaj verdaj folioj kaj dum ĝia dua duono estis iom pli da verdaĵo. Tamen estis sufĉe malvarme, kelkafoje eĉ devojiĝis neĝ okoj al la tero.
Ana estis dum la dua duono de aprilo ankoraŭ en Bled. Nun ŝi sidas sola kaj meditas. Tre ofte aŭdiĝas la sopiro el ŝia brusto. Ŝia, iam tiom ĉarma vizaĝo paliĝis, kvazaŭ la doloro elsuĉus la iaman freŝecon.
Ŝiaj bluaj okuloj, kiuj ŝajnis tiom profundaj kiel nemezureblaj profundaĵoj de la maro, ne perdis sian belecon, nur sub ili aperis bluetaj rondetoj. En la okuloj estas videbla ia ruĝo, kvazaŭ la postsigno de longedaŭra ploro aŭ malsufĉa dormado. Ana efektive multe ploris, ŝi ankaŭ malsufĉe dormis, ĉar dum la nokto ŝin ofte vekis seka tusado. Unu fojon ŝi estis nesufĉe vestita kaj malvarmumis.
Kial ŝi ploras?
Ĉu pro la perdita feliĉo, ĉu pro la abomeno de homoj, aŭ pro la mizero? Nek pro iu el la diritaj kaŭzoj, ŝi ja ploras pro la abomenata amo. El ŝia buŝo aŭdiĝas la ofte por ŝi neforgesebla nomo: "Armando. Armando, revenu, animo mia, mi vin pardonas." Nature, neniu aŭdas ŝian alvokon. "Armando, ne pro mi, nur pro via infano vi revenu." Li ne revenis, kvankam ŝi tre deziris lian revenon.
Tiel pasas la tagoj. Ana skribas longajn leterojn sen ia ajn rezulto. Ĉiutage ŝi sentas la alvenon de nova kreito, ĉar jam delonge komencis bati ankoraŭ unu koro; baldaŭ oni aŭdos la ploron de la infano. Poste ĝi etendos la manetojn kaj malfermos la buŝeton je mola, varma patrina brusto, por ke ĝi suĉu. Ĝi kreskos.
Eble ĝi demandos pri sia patro, sed ŝi volos nenion diri. Aliaj ĝin nomos bastardo. Tion Ana timis.
Kaj, kiam efektive aŭdiĝis la ploro, ŝi kuŝis malforta en sia lito, kun velkita vizaĝo. Ŝi sentis animan doloron.
La tagoj post tiu ĉi akcidento foriĝadis tre malrapide. Apenaŭ dek tagojn, post kiam ŝi donacis la vivon al sana knabeto, ŝi kuraĝis voki Natalian. Natalia telegrafs la tagon de sia alveno. Pri la helpo de Duulo ŝi nenion sciigis al Ana, ĉar li deziris tion.
* * *
La vento blovas dum senstela, malhela nokto. Tute pala kaj laca Ana sidas apud sia lito, en kiu kuŝas la novnaskito. Momente la infano ekploras. Ŝi ĝin dorlotas kaj trankviligas.
Ekstere la vento hurlas, portante la malvarmon, kaj dezerta, mistika nokto etendiĝas en la tuta ĉirkaŭaĵo. Ana karesas sian infanon. Ŝi atendas iun. La horloĝo montras la dekan horon vespere. Baldaŭ alvenos la vagonaro kun atendata amikino.
Ana pensas:
"Nun venos Natalia. Tiel bona estaĵo ŝi estas. Ŝi min gratulis la unua pro la feliĉo, ne sciante, ke ŝi gratulas mian malfeliĉon, kaj poste ŝi min konsolis en mia doloro. Jen ŝi venas."
Ŝi volis tion klarigi al sia knabeto, kiu ankoraŭ nenion komprenas. "Eble neniam li eksentos la veron pri sia patro. Mi sola kaj malriĉa malaperos en la mondo. Mi malaperos kvazaŭ steleroj dum somera nokto." Sed ne. Ŝi levis la okulojn al la ĉielo, "min helpos tiu, kiu scias mian doloron. Tiu, kiu punas la maljustaĵojn. Ho, la Mistero kara kaj bona, se vi vere punas, ne punu tamen Armandon pro mi. Li ne scias, ke li pekas."
Subite tre stranga deziro ekregis ŝian koron. Ŝi ne aŭdis, kiel dum la hurlado de vento eksonis fajfado de lokomotivo. Rapide ŝi vestis siajn ŝuojn kaj la ĉapon, kovrinte iom poste la infanon per ellana tuko.
"Al espersonorilo, Armando eble revenos."
Survoje ŝin akompanis la blovado de vento, trapenetranta ŝian vestaĵon, malvarmiganta ŝian korpon.
En la mallumo ŝi palpante trovis inter la aliaj boatoj unu malpli grandan kaj metis la infanon en ĝin. Poste ŝi malligis la boateton. Ŝi eniris en la alian boaton, kaj tenante tiun, en kiu estis la knabeto, ŝi volis ĝin liberigi de la aliaj. Pro tio ŝi ĝin ekpuŝis antaŭen.
Dum tiu ĉi ekpuŝo ŝi perdis ekvilibron kaj tiun ĉi akcidenton akompanis ŝia malespera ekkrio.
Ŝi naĝis. En la mallumo nenion ŝi vidis. Portata de malvarmaj ondoj al la alia bordo, ŝi penis savi sin.
La vento trankviliĝis kaj iom poste eĉ ĉesis blovi por momento. Baldaŭ ĝi denove ekblovis, portante la belsonan, laŭtan voĉon:
"Ana, Anaaa."
"Anaaaa," aŭdiĝis baldaŭ forta vira voĉo.
Ana aŭdis la alvokojn, sed ilian ĝustan direkton ŝi ne povis diveni. Ĉar la vento blovis al kontraŭa direkto, ŝian kriadon la alvokintoj ne aŭdis.
Sur la bordo aŭdiĝis ies paŝoj kaj laŭta ploro de la infano. Apud la lago estis du personoj, unu viro kaj unu virino. La brilo de elektra laterno lumigis iun objekton en la lago kaj ĝin akompanis laŭta virina ekkrio:
"La ĉapo de Ana, ŝi dronis," kriis Natalia kaj kovris la vizaĝon per la manoj.
Duulo rapide deŝnurigis unu boaton. Natalia lin sekvis. Apud la ĉapo de Ana Duulo per remilo serĉis ŝian korpon. Li enmetis kun la remilo sian manon ĝis la kubutoj en la akvon, kie li nenion trovis. Pro la malvarmeco de la akvo iom li ektremis.
"Profundaĵo kovras ŝian korpon, Natalia," li diris per dolora voĉo kaj ekremis. Post mallonga momento li estis apud la boateto kun la infano, kiun la vento por kelkaj paŝoj de ankigis de la bordo. Natalia elprenis la knabeton kaj demetis la tukon de sur lia vizaĝo, kisante lin.
"Mia doloro estos nun pli granda! Mi petas, ni veturu al la esperplena sonorilo. De Dio mi nenion por mi mem ricevis, nun mi provu peti por la infano."
"Kial?" demandis ŝin Duulo kaj pro ŝia insista peto ekremis. Lia voĉo tremis, dum li elparolis sian demandon.
En la preĝejo, lumigata per la lucerno, aŭdiĝis post alveno lia voĉo:
"Deziru ni, Natalia, ke la patro revenu al sia flo kaj estu lia gardanto. Deziru ni, ke oni pardonu lin pro lia krimo kontraŭ Ana."
Liaj okuloj pleniĝis per larmoj kaj lia tuta korpo tremis. Li aspektis kvazaŭ homo, staranta sur eŝafodo kiel kulpulo.
"Deziru ni," aldonis Natalia, tute ne rimarkante lian teruraspektan mienon.
Singultanta sono de la sonorilo aŭdiĝis tra la muta nokto kaj ĝia preĝanta, esperplena sono, kia ĝi ŝajnis al Natalia, portata de ventoblovado, disvastiĝis tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
Duulo tiradis la ŝnuregon tre forte, tial la sonorilo sonoris pli laŭte ol kutime. La tutan loĝantaron ĝi vekis.
Subite la sonorado ĉesis. Oni aŭdis nur obtuzan sonon kaj poste feran ektinton sur la ŝtona planko de la preĝejeto, akompanate de la ekrio de la homo.
La batilo falis sur la kapon de Duulo.
Natalia ekkriis kaj lasis la infanon sur la ŝtuparo, kondukanta al la altareto. Ŝi genuiĝis apud Duulo.
Liaj lipoj malrapide moviĝadis, kvazaŭ li dezirus diri:
"Pri mia propra sorto mi povis nenion klaran deĉifri en la estonto, mian morton mi ne povis eviti, sed vian belan animon, la plej amata, mi nun klare vidas.
Vivu, vivu feliĉege, Natalia," ŝajnis al ŝi, ke li diras kaj liaj okuloj, kiujn torente minacis fermi la sango, ankoraŭ momenton rigardis ŝin kaj baldaŭ por ĉiam fermiĝis.
"Miroir, Miroir, lin vi ankaŭ mortigis," ŝi krietis.
"Tamen, mi ne kredas, ke vi mortis, kara, nobla homo, vi revenos, vi revenos certe, kaj rakontos al mi pri la signifo de la sfnksoj, longe, tre longe. . .
Konvulsie ŝi premadis lian sangan kapon, ustris al li delikatajn vortojn kaj kisis lian buŝon.
Iom poste apud ŝi genuiĝis Ana. Ŝi frostetremis, vipata pli de amo, ol pro malvarmo.
Ĉirkaŭ ili staris kelkaj fremdaj, bonanimaj homoj.
(Fino de la unua parto)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.