La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SONORILO DE BLED

Aŭtoro: Stevan Živanovič

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

En bele meblita ĉambro sidas du virinoj. Estis ĉirkaŭ la tria horo posttagmeze. Apud ili sidas sur mola felo de norda urso brunokula knabeto, aĝa ĉirkaŭ tri jaronj, kun ruĝaj vangoj, ludante per vagonaroludilo. Apud li estis elligna ĉevalo, kiun li hodiaŭ tute ne atentas. En unu angulo estas rompita aŭtomobilo, la donaco de `onklo' Petro.

La servistino alportis unu leteron, kiun unu el la virinoj rapide malfermis, eltirinte ĝin el ŝia mano. Ŝia melankolia vizaĝo sereniĝis kaj ŝi entuziasme ĉirkaŭprenis la alian virinon, kiu sidis apud ŝi, ekkriante:

"Pripensu Ana, li alvenas. Li alvenas. Li revenas. Preskaŭ mi ne kredas. Neniam ĝis nun mi kredis ĝisvivi tiun tagon, kiun mi opinias la plej bela en mia vivo. Tiam aperos por mia animo kelkaj varmaj radioj de l' suno."

Ana ridetis kaj diris:

"Efektive, vi estas feliĉa, Natalia. Mi neniam ĝisvivos tiom da feliĉo. Ah, tiu Armando."

"Vi ankoraŭ deziras lin, Ana?"

"Ne, nur estas malagrable al mi pensi pri la infano, Natalia. Plu mi ne deziras lin, ĉar pro tiu doloro, kiun li kaŭzis al mi, kaj la honto antaŭ la homoj, neniam mi pardonos lin."

"Eĉ ne tiam, se li revenus kaj petus pardonon?"

"Eĉ tiam ne, Natalia. Ankaŭ ne tiam, se mi scius, ke per la nova rifuzo mi estus ankoraŭ pli malfeliĉa.

Vi ne scias, kion signifas la malamo de la virino, kiu ege amis kaj pensis, ke ŝi estas amata. Tiu ĉi malamo plifortiĝis, ĉar mi lin petegis, ke li almenaŭ traktu, ke nia amo havu laŭleĝan formon kaj li kruele rifuzis."

"Ĝuste en tio konsistas la grandeco de la animo, Ana, se ni pardonas al tiuj, kiuj nin malaltigas kaj vipas."

"Bedaŭrinde, mia kara, mi ne estas vi, kaj se vi estus sur mia loko, certe vi ankaŭ la samon parolus. Nun ĉio estu fnita. La gepatroj ne volas scii pri mi, multaj estintaj amikoj malŝatas min. Tio estas la faktoj, kaj se la faktoj estas tiaj, mi devas malami. La homoj nomas min malĉasta, krom malmultaj esceptoj. Se li revenus kaj ni kuniĝus ĉe la altaro, mia situacio tamen ne pliboniĝus. Nun mi havas almenaŭ tian ĝuon, ke mi povas malami. Lin mi malamas kiel virino, genuiĝinta antaŭ li, petanta je iom da amo kaj kompato pro la mondo kaj rifuzita."

"Tamen, Ana, vi troigas. Tiu ĉi etulo estas via flo, la infano de via kaj lia sangoj. Lin vi amas, la patron vi malamas."

"Tial, ke la patro estas malbonega. Tiu ĉi infano devos esti pli bona, ĝin mi edukos."

"Ni devas la malbonon ripari, kara Ana, plibonigi la malbonon. Bonigi la malbonon oni ne povas per la malamo, nur la amo estas tiu, kiu kreas la bonecon en la mondo."

"Dankon, mia kara, mi konservas mian opinion.

Eble mi estas malbona virino, ĉar mi malamas. Tamen, mi ne volus grimpi antaŭ li ankoraŭ foje, por esti denove rifuzita.Ĉetere, mi amas la infanon, mia amo al li estas tre frma, pli frma ol ĉiuj aliaj amoj, kvankam vi ne komprenas, permesu kara Natalia, la patrinon kaj ŝian amon. La patrineco vekas ĉe la virinoj la veran amon. Se la infano ekploretas, tuj estiĝas la zorgo, kial. Se ĝi proksimiĝas al la fenestro, jen la patrino apud ĝi, timante, ke ĝi falos. Se mi donas al li nutraĵon, mi mem antaŭe gustumas por konvinkiĝi, ĉu ĝi taŭgas por lia stomako. Kien ajn mi rigardas, ĉie estas mia infano, tiu ĉi knabeto, mia flo. Mi pensas, ke en la nomo de tiu nemezurebla patrina amo mi povas malami la patron, neniulon, kiu malkompatis min."

Natalia ne respondis, sentante, ke Ana jam afektas, kaj ne volis plu ŝin per la respondoj turmenti.

Ambaŭ virinoj eksilentis, pensante pri siaj diversaj zorgoj.

Iom poste ili akceptis la viziton de sinjoro inĝeniero Petro Memo kaj lia edzino Julinjo. La malgranda knabeto, rimarkinte la inĝenieron, leviĝis rapide kaj kuris al li renkonten:

"Onklo Petro, donu bombonojn."

La 'onklo' lerte elpoŝigis papersaketon, plenan de diverskoloraj bonbonoj, donis al li du, tri pecojn, transdonante la restaĵon al la patrino, por ke la flo ne manĝu tro multe da sukeraĵoj. La etulo baldaŭ revenis al sia ĝisnuna loko, daŭrigante streĉi sian vagonaron.

"Onklo Petro, vidu, pli rapida ĝi estas ol via aŭtomobilo," kriis la etulo, rigardante moviĝantan ludilon.

"Jes, jes, infano mia, ĝi pli rapida estas ol mia aŭtomobilo," karese respondis Memo. "Nur ne streĉu ĝin tro multe, rajdu iom sur la ĉevalo."

"Mi ne volas, onklo Petro, aĉetu al mi la veran ĉevalon, tiam mi rajdos. Vi scias, tian belan, kian ni foje renkontis sur la strato."

"La via estas la vera ĉevalo por la infanoj, Armando. Ĝi ne rompos vian kolon kaj ne batos vin perpiede, sed tiu de sur la strato tiel faras. Kiam vi estos pli granda, mi aĉetos al vi la veran ĉevalon por plenkreskuloj."

Kvazaŭ la etulo momente pripensus liajn vortojn, sed baldaŭ li ekpuŝis sian vagonaron, kriante:

"Tuu, tutu, tuuu, tutuuuu."

"Ĝi ne estas aŭtomobilo, Armando," interrompis lian kriadon la inĝeniero. "La lokomotivo ne krias tiel."

"Do, kiel, onklo?"

"Ks, ks, ks, ks, ks, ks, ks."

"Ah, tion oni ne povas tiel krii kiel tutu, tuu.

Kriu mia vagonaro kiel aŭtomobilo," diris la infano, provinte imiti la inĝenieron.

Julinjo paŝis al la infano kaj levis lin de sur la planko, portante lin iomete tra la ĉambro. Tiam ŝi lin revenigis al la ludiloj.

"Ora knabeto, ĉu ne, la vera patro, tiom li similas al li," rimarkis Julinjo, palpebrumante signife al Memo.

Ana ŝin rigardis strange, esprimante sian opinion, ke ne estas oportune paroli tion antaŭ la knabo, kvankam li ne multe komprenas. Por li la patro ne ekzistu, almenaŭ por nun.

"Stranga vi estas" rediris Memo. "Se tiu sinjoro estas eĉ fripono, tamen. . . tamen. . . oni ne devus tiel diri. Pripensu, kio okazus, se la juĝistoj juĝus severe laŭ la paragrafoj, ne konsiderante, en kiu momento okazis krimo. Oni devas konsideri ankaŭ la disponon de la homo, tiam la kondamno estas justa kaj laŭ tio pli homa. Ni ĉiuj pekas, ne ekzistas senpekuloj, tial ni ĉiuj devas pardoni."

"Bone, bone, sinjoro Memo, sed se iu individuo frakasus al vi iom la kapon, ĉu vi kolerus?"

"Jen vi, denove. Kompreneble, ke mi kolerus, sed dum la tuta vivo lin mi certe ne malamus."

"Do, vi kolerus, ke li frakasis al vi la kapon. Kial mi ne koleru, ke li mortigis al mi la animon?"

"Vundis la animon, vi volis diri. La vundita animo kaj la frakasita kapo estas kuraceblaj. La animo, vere, pli malfacile. Tamen, se alvenas bonega kuracisto, ankaŭ ĝi estas kuracebla. La tempo estas la plej bona kuracilo. Post nedifnita tempo oni ĉion forgesas, nur ni devas mem voli forgesi. Eĉ la malamon oni devas forgesi.Ĉetere, se Miroir aperus antaŭ vi kaj petus pardonon, vi eĉ pardonus, kara Ana."

"Ne!" diris ŝi decide. "Ni povas paroli pri io alia."

"Tute prave, ni parolu. Jen, antaŭ kelkaj tagoj mi ĉeestis la kunvenon de esperantistoj. Estis tre interese, ĉar ni havis kelkajn gastojn. Mi alvenis frumatene hejmen, tial la sinjorino min preskaŭ forpelis sur la straton.

"Vi tion meritus," aldonis moke Julinjo. "Mi petas, estinte fraŭlo li nur malofte vizitadis la societon.

Depost la edziĝo li intense laboras, parolante al mi:

`Mi ne volas, ke oni rakontu, ke pro la edziĝo Memo perfdis la movadon. Mi ne deziras, ke la homoj parolu ke, se, edziĝas unu samideano al la samideanino, estas tute kredeble, ke la movado perdos unu membron aktivan.' Tiu membro estos li, ĉar ŝi post la edziniĝo estas jam tute certe perdita por la movado."

"Sinjoro Memo estis ĉiam ŝercema," aldonis Ana.

"Ne estas ĝi la ŝerco, fraŭlino. Tre grava estas la afero, se oni batalas por unu ideo, eĉ se oni konsideras ĝin por nun neefektivigebla. Se mi kredus, ke neniam oni povus kunigi elektrokurenton en pli granda amaso per pli malgrandaj kaj malpezaj ujoj, ol estas plumbaj akumulatoroj, mi neniam trovus unu kiel en mia automobilo. Fine, tuj ne devas oni havi utilon, kelkafoje eĉ nura kontenteco rekompencas la laboron. Vidu, antaŭ kelkaj tagoj okazis al mi unu stranga afero. Venis al mi junulo kaj lerte li ricevis de mi cent dinarojn kiel donacon. La junulo volis vojaĝi, tial li bezonas la monon. Samideanoj donas kaj helpas, por ke ili montru la utilecon de la lingvo en praktika vidpunkto. Mi parolis kun li kelkajn plej simplajn frazojn, ne havante pli multe da tempo. Tiuokaze mi aĉetis de li la karteton kun esperanta teksto je cent dinaroj. La sekvantan tagon mi eksciis el 'Triumfonta', ke la junulo posedas en Esperanto nur kelkajn dekojn da frazoj kaj tute ne estas samideano.

Jen, diabla afero, sed mi taman estas kontenta, ke mi donis cent dinarojn."

"Kvankam vi ne plu kompatos esperantistojn, ĉu ne?" ridetante rimarkis Natalia.

"Tute kontraŭe, fraulino. Jen, kial mi estas kontenta. La junulo volas vidi la mondon kaj iom lernis Esperanton. Nun li ne scias, kion li scios morgaŭ.

Ĝuste tio ĉi ne igus min iam rezigni pri la lingvo.

Doninte cent dinarojn, mi kontentiĝis, kredante, ke la sama bona sorto akompanos la junulon tra la tuta mondo kaj li efektive ekposedos la lingvon plene, konvinkiĝinte, ke ĝi efektive estis utila al li. Se ĉiuj rifuzus lin, li neniam lernus. Ni devas por nun esti pli toleremaj. En la hodiaŭa tempo, kiam ankoraŭ ne konsolidiĝis la malbonoj de la milito, ni devas ĝoji pri ĉiu nova adepto, aliĝanta al ni dum la stato de kruda materialismo, kia hodiaŭ regas. Mi eĉ devas toleri iun ajn komencanton, ke li legu al mi la tradukojn el nacia literaturo, kiujn li faris nedigesteblaj eĉ por stomako de hundo, se oni eĉ spicus ilin per butero. Kial mi tion toleras? Tial, ke por hodiaŭ ĉiu individuo, posedanta la lingvon plene aŭ nur duone, estas bezonata. Ili skribu, sed oni ne presu. Jen, hodiaŭ estas ankoraŭ transira epoko kaj ni bonvenigu ĉiujn laboremulojn. Tial mi insistas, ke mia sinjorino venu pli ofte en la societon, por helpi en tio, kion ŝi kapablas. Ĉiuj ni devas labori laŭ nia kapableco."

"Ni ja deziras labori," diris Natalia.

"Nenion mi diras por vi, samideanino. Vi estas konata pro via aktiva kunlaborado kaj samideaneco."

"Tiom da fojoj vi akcentas la samideanecon, sinjoro. Ŝajnas, ke pro samideaneco mi iom eksuferis," diris Ana.

"Vi eraras, fraŭlino. Vian aferon oni ne povas kompari kun la samideaneco. Ĝi estas efektive unika en la historio, se oni konsideras, ke vi interkompreniĝis kun ArmandoMiroir per Esperanto. Rigardante la alian  ankon de la medalo, tio okazas al sennombraj fraŭlinoj, parolantaj kiun ajn lingvon kun sia amanto. Ne faru ni demandon pri tio, kiel ankaŭ ni ne demandu, ĉu estas kulpa franco, anglo aŭ iu alia, kaj en kiu societo la malagrabla akcidento okazis.

Tiaj aferoj okazas ĉie. Fine, se ni volas esti tute justaj, tio okazis al vi en la momento, kiam la societo ne plu estis en Bled. Tie estis nur vi kaj li kaj inter vi ne regis samideaneco, sed ameco."

"Ĉesu," rimarkis Julinjo. "Vi ofendas."

"Kontraŭe, la sinjoro tute pravas, Ana devus pripensi antaŭ ol ŝi starigas tiajn rimarkojn," diris Natalia. Ŝi estas tre kapricema."

"Malbona psikologo vi estas," koleretis Ana. "Cetere, mi opinias, ke sufĉe longe vi min turmentis per tio. Ĉiu via vorto dolorigas kaj milfoje mi jam pentis mian pekon. Sinjoro Memo estas specialisto por nerekta memorigo pri mia malsaĝeco. Pri Natalia mi eĉ ne parolu, ŝi centfoje tage pri tio parolas, kvazaŭ demono apud mi estanta kaj neniel forigebla. Kial vi ĉiuj ne donas al mi la okazon kaj tempon por forgesi ĉion? Vidu, sinjorino Julinjo estas prudenta virino, ŝi ne turmentas min. Vi min turmentas. Donante al mi de tempo al tempo pli bonajn esperojn per viaj paroladoj pri lia reveno, vi min ankaŭ turmentas. Kvazaŭ lia reveno de vi dependus, vi parolas pri ĝi, ne povanta fari eĉ la streketon por mildigi mian suferadon.

Paroli vi povas, per tio turmenti, sed revenigi vi neniun povas. Tamen, mi estas kulpa mem, ĉar mi faris tiun rimarkon, kiam entute ne temis pri mia afero.

Mi mem ĝin hodiaŭ okaze temigis, sed vi povis eviti ĝin."

"Vi tute prave rimarkis," diris Julinjo. "Se tiu sinjoro estus samideano bona, li neniam forlasus vin.

Li ne estis bona samideano, nur tre malbona homo, ne nur pro lia konduto kontraŭ vi, ankaŭ aliel, ĝenerale."

"Vi pravas," akceptis Memo la parolon. "Ekzistas iaspecaj homoj, kiuj eniĝas en la movadon, celante ĝin utiligi por siaj propraj celoj. Feliĉe, tiaj homoj estas malmultaj kaj oni ilin tre facile rimarkas, antaŭ ol ili povas fari ian malutilon.Ĉetere, ni ŝanĝu la temon pri Espranto entute, por ĉiuj pritraktindaĵoj ne sufĉus eĉ unu longa romano. Kion skribas Unulo?" li turnis sin per la demando al Natalia.

"Li alvenas nun, apenaŭ post tri jaroj, promesante ĉiujn nin surprizi per io."

"Ĉu per la donacoj?" demandis ĉiuj mire. Ana aldonis:

"Pri tio vi ne rakontis al mi, Natalia."

"Vi ankaŭ ĝojos," respondis enigme Natalia.

"Eble la poeto volis nin igi scivolemaj?" demandis Julinjo.

"Mi kredas, ke tio ĉi estos la plej bela donaco por Natalia, " ŝerce diris Memo.

Ĉiuj ekridis, daŭrigante la interparolon ĝis la malfrua vespero. La malgranda Armando ekdormetis apud siaj ludiloj kaj ridetis per anĝela rideto. Rimarkinte tion, Memo kaj Julinjo foriris, lasinte ambaŭ virinojn solaj.

La knabinoj kuŝiĝis post iom da tempo. Natalia sonĝis pri la reveno de la karulo, dum Ana ĝis la malfrua nokto singultis. Malfeliča ŝi estis, daŭre vipata de la abomenita amo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.