La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SONORILO DE BLED

Aŭtoro: Stevan Živanovič

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

Anoncante la naskiĝon de nova tago, la suno leviĝis.

Tra malfermita fenestro en la ĉambron de sinjoro Miroir enpenetris freŝa matena aero. Li dormis. La suno baldaŭ leviĝis pli alten kaj per siaj radioj lumigis la tutan ĉambron, pro kio Miroir, malfermante la okulojn, gaje ekridetis. Tiu ĉi rideto ŝajnis la rideto de homo refreŝiĝinta dum sonĝo. Miroir multe sonĝis ĉi-nokte. Oni eĉ povus diri, ke liaj diversaj sonĝoj estiĝadis unuj post la aliaj per fulma rapideco, pro kio ili ne estis klare percepteblaj por lia cerbo. De tiuj sonĝoj li provis rekonstrui tiun, kiu en lia memoro ŝajnis la plej bela. Vane. Ne estis eble revenigi la sonĝon pri iu ĉarma persono, jam delonge serĉata kaj foje en sonĝo vidita, sed neniam aperinta en la realeco. Ĝi aperis kelkafoje en lia fantazio eĉ tage, sed malgraŭ granda imagopovo lia cerbo nun vane penis ĝin reaperigi.

"Hm, ĝuste ŝi, vane serĉata en la vivo. Efektive, kia ŝi estas?"

Per sia riĉa, poeta fantazio, li denove provis el pensoj riveli la virinon, kies apero en la sonĝo ne estis klara. Eble li tamen sukcesus, se lian cerbon ne regus stranga pezo, kiu ŝin el memorĉelo elpremadis kaj li ne povis memori pri ŝi. Apenaŭ liaj pensoj koncentriĝis ĉe la imaga estaĵo, tuj ilin anstataŭis novaj ekpensoj pri diversaj dumvojaj okazintaĵoj. Kiom ajn li deziris forgesi ĉiujn survojajn impresojn, kiom ajn li penis mediti nur pri sia imaga virino, li ne povis riveli la bildon en la cerbo, ĉar survojaj impresoj estis pli fortaj. Tial Miroir eĉ malvolonte devis cedi al la estonteco, ke ĝi deĉifru ĉi tiun enigmon. Kolere li marŝis tra la ĉambro, riproĉante al si, ke li ne povas koncentri siajn pensojn. Li preskaŭ estis preta kredi, ke la poeta donaco de imagebleco ne plu bone servas al li. Li riproĉis sian decidon veni ĉi tien, kie la naturo perforte devigas lin nur adori ĝian belecon kaj en lia cerbo respeguligas sian admirindan aspekton, forprenante la aliajn pensojn.

Momente estis al li malklara eĉ la celo de la vojaĝo. Ĉu li en Marseille efektive eksentis strangan deziron edziĝi en Jugoslavio? Kial? Ĉu tial, ke unika lia korespondanto estis lastatempe jugoslavo? Aŭ, eble li estis konvinkita pri beleco de ĉi-tieaj virinoj. "Ho jes, mi memoras, ke mi vidis dum la terura mondmilito multe da jugoslavaj virinoj. Ili estis pro funebro plejparte nigre vestitaj, sed tamen plaĉindaj. Kiom da fojoj mi aŭdis pri ilia fabela fdeleco. La francaj virinoj tre ofte al mi ŝajnis artaj pupoj, kreitaj nur por materiala ĝuo. Kaj nun, ĉu post tiaj konvinkoj mi povus entute imagi mia edzino iun francinon?

Ne, centfoje ne. Mi do efektive venis pro mia edziĝo.

Sed ne estis nur ĝi la kaŭzo de mia vojaĝo," daŭrigis Miroir paroli al si mem. "Mi, konata franca verkisto, intencas surprizi francan publikon per unu bona romano. Multe mi ne envias mian nun jam mortan konkuranton Pierre Loti pro liaj longaj vojaĝoj, sed mi tamen decidis vojaĝi, por ke mi travivu unu novan okazintaĵon por mia romano."

Miroir ne meditis, ke Pierre Loti komprenis la susuron de herboj kaj mildan ondokantadon de la maroj, sur kiuj li vojaĝis, ke li sentis la batojn de virinaj koroj, ke li sincere ploretis pro doloroj de orientaj virinoj, ĉar li ilin eksentis. Miroir imagis la tutan aferon alia, ol ĝi estas. Li kredis, ke la vojaĝo per si mem pliriĉigos lian fantazion, kaj ke li travivos ion eksterordinaran. Super ue al li ŝajnis, ke en krudaj travivaĵoj li eksentu almenaŭ parte la pulsadon de la vivo, kiu kreas ofte pli nekredeblajn okazintaĵojn, ol ilin povas krei verkista fantazio. Nun, meditante pri la virinoj en Francujo kaj komparante ilin kun tiuj en Jugoslavio, li imagis, ke ĉe la lastaj la fdeleco estas frma eco, ĝermanta en la koroj de la virinoj, eĉ ne pensante pri la alia ebleco, ke la fdeleco estas ege relativa afero. Vere ĝi ĝermas en la koro de virinoj; ĝi estas al ili de la naturo donacita en pli alta grado ol al la viroj, sed ĝi similas al birdeto en la kaĝo; se oni malfermas la pordeton, ĝi ofte for ugas, kaj pri for ugintaj birdoj oni malofte aŭdas, ke ili revenas.

Kaj tiun pordeton la viroj ofte malfermas, plejparte pro sia stranga nekomprenemo, se ni ne volas mencii la ceterajn psikajn kaj aliajn kaŭzojn.

Stimulita de sonorado de malgranda sonorilo, Miroir eksentis delikatecon en sia interno. Tra frumateno la sonoj de sonorilo sorĉe vagadis. Kiel kanto jen disvastiĝadis mildaj sonoj, portataj de etertremeto, jen malaperadis. La sonorilo ŝajnis admonanta la homojn per sia sonorado, pro kiu en silento eĥas la tuta ĉirkaŭaĵo.

Miroir ne sciis, kial oni sonorigas tiel ofte. Li aŭdis la sonoradon, kaj ĝi ŝajnis al li muziko, kantata de ĥoro de anĝeloj, portantaj la amon, pasian amon, donante ankaŭ al li ereton da ĝi. Ĉe la fenestro li subite ek ustris la versojn de jena poemo:

"Paradizon teran vidis
Mi en lando nekonata. . .
Venu al mi, tien iri
Kune devas ni, amata. . .

Tie, kara, ni aŭskultos
Sonorilan kanton belan
Kaj en korpoj sentos amon
Fortan, fajran, kaj misteran."

Pro supraj versoj li entuziasmiĝis. La poemo al li tiom plaĉis, ke li pro ĝojo saltetis en la ĉambro.

"Kie mi aŭdis la poemon, tiom klare esprimantan la sentojn de mia animo?"

Li ne kredis, ke li ĝin nun mem verkis, kvankam tiel estis. Longatempe li observis la ĉirkaŭaĵon kaj avide enspiradis freŝan aeron. lom poste li lavis sin kaj eksentis, kvazaŭ liaj pensoj refreŝiĝus. Post viŝado de siaj vizaĝo kaj manoj li ekvestis sin, sed malgraŭ tiu okupo li ne povis forigi la impreson, estiĝintan en lia animo pro la poemo.

"La vivo estas bela kaj mi ne havas amatinon," li eksopiris mallaŭte. "Hm, ĝi estas banala penso. Juna mi estas. Ankaŭ banala konstato. Mia korpo estas bela kaj tamen mi ne trovis ĝis hodiaŭ la kamaradinon por mi. En Francujo ĝi estis tute malebla afero."

Denove Miroir koleris pro francaj virinoj, ne sciante, ke li, nuna revanto pri la fdeleco, povus ankaŭ perfdi sian idealon kiel multaj aliaj viroj, eĉ liaj amikoj. Li kredis sin pli nobla ol ili. Eble li tamen estis escepto inter aliaj siaj konatoj?

Eble Miroir daŭrigus mediti, se subita frapado sur la pordon ne ekĝenus lin. Eĉ li ekkoleris, ke oni lin ekĝenis en la meditado, sed tamen li gajiĝis, tuj kiam la inĝeniero eniris en la ĉambron.

"Post la matenmanĝo ni veturos al stacidomo. Je la deka horo alvenos la vagonaro kun la societo," diris seke Memo.

"Al la stacidomo," gaje rediris Miroir. " Ĝi estas belega afero, ĉar mi denove ĝuos en via aŭtomobilo.

Hodiaŭ, mi esperas, vi ne veturos tiel rapide, ĉar la kapoj estas tro karaj kaj abismoj tre profundaj. Almenaŭ min mi ne dezirus surfunde vidi!"

Lia voĉo sonis gaje kaj Memo ridetis pro tia esprimo pri terura, okazebla danĝero. "Kiu scias," li meditis, "ĉu mi iufoje rompos mian kolon, eble eĉ dum la momento, kiam vivo fariĝos por mi pli bela."

Kaj dum la tuta veturado li memoris pri la vortoj de Miroir, pro kio la aŭtomobilo tre malrapide veturis.

Oni vidis, ke ĝia posedanto ne plu havas la intencon pruvi, kiom rapida ĝi povas esti. Sed, revenante al la hotelo, la veturado ne estis plu tiom singarda. Eble pro tio, ke Memo malŝatis varmegon, pro kiu fariĝis aero sufoka, kiam la brilanta suno tagmeze alproksimiĝis al zenito. Spite tion en la salono de la hotelo ĉiuj estis gaje disponitaj. La varmego ilin ne ĝenis; la junularo eĉ dancis. Sufoka aero regis la salonon.

Kvankam ekstere tiu sama sonorilo, pri kies sonorado dum frumateno meditis Miroir, sonoris tre forte, ĝiaj sonoj en la salono ne estis klare aŭdeblaj pro tre laŭta bruo. La junularo senlace dancis, entuziasmo ekregis ĝian animon. La paroj turniĝis, ŝovis unuj la aliajn kaj dancante moviĝis de unu  anko de la salono al la alia. Preskaŭ neniu el ili rimarkis, kiel rapide oni povas la salonon multfoje trairi, eĉ ne eksentante laciĝon. Ĉiu vejneto en la korpo forte batis, la dancado ŝajne  ustris pri la beleco de la vivo.

Tute neĝenataj de bruo kaj amuza dispono de la aliaj, en la angulo sidis kelkaj tre serioze parolantaj personoj. Ilin ne interesis la dancado. Jen, inter la aliaj la inĝeniero Petro Memo kun sinjorino Julinjo.

Ili sidas unu apud la alia kaj dekstre de Memo staras la pentristo Jozefo Duulo. Lia alta staturo estas bone rimarkebla inter la aliaj. Li havas seriozan, iom doloraspektan mienon. Lia vizaĝo estas longeta, kun bela, simetria nazo. Liaj bluaj okuloj serioze observas la gedancantojn, dum li aŭskultas la rakontadon de Memo pri la aŭtomobilo. Memo trovis ankaŭ tie ĉi bonan okazon por laŭdado de sia veturilo. Per tia rakontado li ofte preskaŭ turmentis siajn geamikojn, tiel nun neniu multe atentis pri ĝi.

Kelkfoje aperis sur la frunto de la pentristo malgrandaj sulketoj; li por momento ĉesis rigardi la gedancantojn kaj direktis la okulojn al Memo. En ĉi tiuj okuloj ŝajne io  amis kaj la rigardo estis akra, pro kio Memo mallevis siajn okulojn.

Ŝajnas, ke nur la sinjorino atente aŭskultis la rakontadon. Ŝi kapjesis multfoje, dum Memo parolis pri supozeblaj danĝeroj de la veturado, kvazaŭ ŝi volus montri intereson por tio. Ŝiaj nigraj haroj estas densaj, atenteme kombitaj kaj bele ordigitaj. Ŝi estas tridekjara, mezalta, ne estas dika, nek maldika. Sur supra parto de ŝia korpo oni tre bone rimarkas, proporcie al ŝia korpoalteco, sufĉe altan bruston. Ŝiaj nigraj okuloj kelkfoje eĉ okulumas al Memo. Li verŝajne rimarkas ŝiajn signojn, ĉar la muskoloj de lia vizaĝo ektremas ĉe ĉiu rigardrenkonto, dum sur liaj lipoj aperas rideto, kiun oni povus konsideri gaja. La atentema observanto rimarkus, ke li tamen ne estas indiferenta kontraŭ ĉiuj virinoj.

Kvankam sur la lipoj de sinjorino Julinjo, el kiuj la malsupra estas pli dika, ankaŭ montriĝas la rideto, ĝi estas apenaŭ rimarkebla, ĉar ŝi pli lerte kaŝas siajn sentojn. Tamen Duulo bone rimarkis, kio okazas en ŝia animo. Nur ne estis al li konate, kiam okazos la akcidento, pri kiu li estis certa, ke ĝi okazos. Li tamen estis konvinkita, ke ĝi okazos jam post mallonga tempo. Lin ne interesis la aŭtomobilo, tiom da fojoj de Memo priskribata kaj laŭdata, sed des pli grandan intereson li havis por diveni, kio okazas en interno de la konatoj. Li tiom sin okupis pri tio, ke li ne rimarkis, ke pasis sufĉe da tempo, ĝis Memo ĉesis paroli, farinte per sia poŝtuko la geston, kvazaŭ li volus forviŝi la ŝviton de sur sia vizaĝo. Duulo subbarbe ekridis, ĉar Memo, granda kontraŭulo de varmego, eĉ tiam, kiam li tute ne ŝvitas, ŝajnis hipohondro, al si konstante sugestanta la varmecon, provante la samajn sentojn altrudi al la aliaj.

"Vi sufĉe staris," kokete rimarkis al Duulo sinjorino Julinjo. "Vin doloros la kruroj."

"Tio ne ĝenas. Miaj kruroj povas tion ĉi facile elteni. Kredu al mi, efektive mi tute forgesis, ke mi staras, ĉar en tiel amuza societo, kia estas la nia, precipe proksime de belaj virinoj oni forgesas ĉiujn penojn."

"Li mokas min," ekpensis juna sinjorino kaj sur ŝia frunto li rimarkis kolersulketojn. Krome, ŝia mieno tute serioziĝis kaj evidentigis la signojn de kolereco.

Duulo tion bone rimarkis kaj esperis, ke ŝi eĉ insultos lin, sed post momento li rapide ekparolis pri la alia temo, tiel ke ŝi ne havis tempon por ekparoli la unua. Li komencis laŭdi la dancadon kaj la rapida transiro de unu temo al la alia ne ebligis al la aliaj ĉeestantoj rimarki, ke Duulo moke ofendis la sinjorinon. Li rimarkis, ke ŝi ruĝiĝis, sed respondi ŝi plu ne kuraĝis, tial li senĝene fnis sian laŭdadon de gedancantoj.

"Kian sencon havas la dancado?" subite demandis Memo Duulon:

Duulo ekmordis sian malsupran lipon, ĉar Memo starigis denove la demandon, pri kiu ili fojon preskaŭ malpaciĝis, ne povante akordigi siajn opiniojn. La pentristo bone memoris la skandalon, kiu igis eĉ la intervenon de societa prezidanto, tial li decidis esti pli singarda kaj eĉ cedi al Memo, se alia solvo ne estos ebla.

"Hm, al ĉiu la dancado ne plaĉas, sed oni devas cedi al temperamento de gejunuloj, opiniantaj, ke sen la dancado la vivo ne estus tiom bela. Mi ne dancas, sed ne pro malŝatado de la dancado. Mi havas por tio gravajn kaŭzojn, kaj se ili ne ekzistus, ankaŭ mi volonte dancus. Tial mi ne povas riproĉi gejunulojn kaj en mia kapo neniam estiĝis la ideo mediti pri senco de dancado."

"Strange vi parolas. La dancado tamen havas nenian sencon, kara amiko. Mi vin petas, bonvolu rigardi tiun ĉi  eksadon, okulvideblan stimulon de korpoj, proksimiĝantaj tiom multe unuj al la aliaj ĉe Shymmi-danco. Ĉu tiel ne aspektas la dancoj de sovaĝuloj en Afriko? Ĉu vi ne konsideras tion ne nur malmorala, sed ankaŭ sovaĝa?"

La vortoj estis elparolitaj tre laŭte, tial kelkaj gedancantoj turnis siajn kapojn al Memo kaj ridetis al severa juĝisto, ilin kondamninta eĉ je sovaĝeco.

Sinjorino Julinjo konfrmis per kapjeso la vortojn de la inĝeniero Memo, al kiu Duulo respondis per afabla voĉo.

"Kio koncernas Shymmi-dancon, ankaŭ mi povus akcepti vian opinion, ke, laŭ la morala vidpunkto, ĝi estas same tiel hontinda kiel la aliaj hodiaŭ modernaj dancoj.Ĉetere, spite tion, oni devas estimi la publikan opinion de homoj. Se ili toleras la dancadon, kial ni kondamnu ĝin je malmoraleco? Tio estus ridinda, kiel se mi asertus, ke profesio de la inĝenieroj estas malnobla, ĉar ili konstruas kanonojn, dum milionoj da aliaj homoj estaj konvinkitaj, ke krom konstruado de kanonoj ili klopodas plejparte faciligi la vivon al la homaro. Tial estas ridinde paroli pri moraleco aŭ malmoraleco de dancado ĝenerale, ĉar multaj dancoj tamen estas agrabla kaj tute morala afero. Ĉu Shymmi-danco estas malmorala, tio dependas de la opinio de pastroj, kiuj hodiaŭ deziras esti almenaŭ estroj en siaj preĝejoj kaj. . . "

"Mi ne volas aŭskulti pri tio, kara sinjoro," ne permesis Memo al li fni la frazon.

"Pardonu, mi deziris konkludi, sed vi ne permesis, ke oni ne povas ĝenerale paroli pri malmoraleco de la dancoj, ĉar ĉio aspektas, kiel la plimulto volas ĝin havi. Se por vi estas la dancado malmorala kaj por mi ĝi estas, diru ni, morala, ni neniel povus interkonsenti. Bona afero. Sed, ĉar ni jam komencis diskuti pri moraleco, bonvolu iom aŭskulti mian opinion pri tiu afero. Ekzemple, al mi estas tute egale, en kiu ajn formo oni ĝuas la belaĵojn de la vivo, nur se tio estas permesata. Se la homoj trovis, ke la dancado estas al ili konvena formo por ĝuado, ĉu utilus iu kritiko kontraŭ la opinio de plimulto? Vi ankaŭ bone scias, ke la plejparto da homoj konsideras la edzecon tute natura kaj memkomprenebla afero, dum ĝi kune kun vi naŭzus, se tio en la edzeco permesata kaj de la naturo kreita, okazus publike. La fakto estas, ke tio okazas, kara sinjoro. Por mi estas grava nur la okazintaĵo, sed laŭ morala vidpunkto de homoj, kion ankaŭ pruvas la edzeco, estas grava la formo. Kontraŭ la edzeco vi kiel prudenta homo neniel kuraĝus protesti, ĉar tion la plimulto konsideras necesa, sed vi kuraĝis riproĉi pli malgravan formon de alproksimiĝo, kiu tute koincidas kun la opinio de la plimulto. Ekzistas la aferoj, kiujn la homaro pro iu ajn persono neniam oferos, ĉar ili estas laŭ ties gusto permesataj, eble eĉ nepre necesaj. Kaj ĝuste en la dancejoj en nuna tempo prezentiĝas la plej bonaj okazoj por interkonatiĝoj, kies sekvo ofte estas la edzeco. Pri tio demandu kelkajn patrinojn, kaj vi sciiĝos pri la vero, se ili estos sinceraj, ke ili kondukas siajn flinojn en la dancejojn por ke ili trovu konvenan edzon," fnis tute senĝene Duulo.

Sinjorino Julinjo ruĝiĝis ĝis la oreloj, ĉar temis pri sufče banale priskribita vero, kiun oni ne povus nei. Memo respondis:

"Teorie mi eble eĉ povus samopinii, se vi estus pli bona parolanto, sed mi petas, fnu ni diskuton pri tiu ĉi temo. Mi ripetu, ke Shymmi-danco estas la rebrilo de sovaĝeco de Eŭropo kaj mi protestas kontraŭ ĝi, ĉar malkulture estas imiti sovaĝulojn en la esprimado de sentoj en tia formo."

Duulo plenumis lian deziron kaj eksilentis kontenta, ke Memo tamen aliigis sian opinion, protestante fne nur kontraŭ Shymmi-danco. Li denove observis gedancantojn, dum sinjorino Julinjo kaj Memo ekbabilis pri diversaj bagatelaĵoj. La sinjorino ĉikanis kelkajn personojn. Ŝi deziris konvinkigi la inĝenieron, ke ŝi konas iliajn animajn ecojn. Unu el la emoj de la virinoj estas zorgi pri la aferoj de aliaj pli multe ol pri siaj propraj kaj ĝin ankaŭ posedis la sinjorino, kiu tre volonte babilis pri ĉeestantaj gedancantoj. Ŝi parolis interalie al Memo, ĉe kiu paro ekestis, laŭ ŝia opinio, reciprokaj simpatioj kaj kiuj paroj fariĝos geedzoj. Poste ŝi ankaŭ konkludis, kiuj el tiuj artefaritaj geedzoj povus esti feliĉaj. Nekredeble ŝajnis, ke ĉio estas vera, sed ŝi sciis pri ĉiuj personoj kelke da detalaĵoj el ilia intima vivo. Kie ŝi prenis tiujn detalaĵojn, eĉ Duulo admiris, sed li ŝajne amuziĝis per observado de gedancantoj, tiel ke ŝi ne rimarkis lian subaŭskultadon. Ankaŭ Memo vigle partoprenis en la nomita rakontado de Julinjo, parolante kelkafoje eĉ tiom rapide, ke lia malsupra makzelo tremis kvazaŭ pajlero sur ondetoj. Fine li ekbabilis pri la poeto Unulo, rakontante al Julinjo kelke da anekdotoj el lia vivo, pro kio ŝi multe ridis. Samtempe ŝi estis kontenta, ke denove ne ektemis pri la aŭtomobilo.

Dum ili babilis, la pianisto ludis laŭte. Dancado ekestis pli vigla. Pro bruo, kaŭze de sur la plankon frapantaj kalkanumoj de la dancantoj, la danco ŝajnis sovaĝa. Per rapidaj, ritmikaj paŝoj, la gedancantoj ŝajne  ugis tra la salono kaj, se iliaj kalkanumoj ne farus tian bruon, oni povus imagi iliajn piedojn tute ne tuŝantaj la plankon. La granda bruo daŭris mallongan tempon. La pianisto baldaŭ levis siajn manojn de sur la klavoj kaj la dancado ĉesis, kvazaŭ iu magiulo haltigus la krurojn de ĉiuj. Post ĝia fniĝo la gedancatoj malrapide braksubbrake promenis tra la salono. Kelkaj faris per siaj poŝtukoj artan venteton, por ke ili malvarmetigu siajn vizaĝojn. Kaj, denove klare aŭdiĝis malgranda sonorilo de ekstere.

Tiu ĉi ŝanĝo, antaŭ kelkaj momentoj forta bruo pro la muziko kaj la dancado kaj nun monotonaj sonoj de la sonorilo, strange impresis Duulon. Ia malvarmo trapenetris lian korpon. Li eksentis, ke io malagrabla okazos, ĉar ŝajnis al li, ke la sonorilo dolore sonoras kvazaŭ heroldo de granda malfeliĉo. Li sentis, ke ĝi nepre okazos kaj meditis pri siaj strangaj sentoj, kiuj lin ofte regis.

Iam, sidante ĉe la fenestro kun sia patrino, li eksentis, ke la tago de ŝia morto alproksimiĝis. Plenumiĝis liaj konjektoj jam post du tagoj. La sama afero okazis kun la frato, kiu mortis pro malfeliĉa akcidento. Poste sekvis la fanĉino. Ĉiam antaŭ tiuj akcidentoj regis lian animon strangaj sentoj, similaj al tiu, kiun li ^ŭs nun eksentis. Superstiĉa li ne estis, tial li ne kredis je diversaj antaŭsignoj, kiuj havas neniam gravan fundamenton. Pri tiaj li eĉ ridis, sed la sentoj, ĝermantaj en lia interno, estis tute aliaj, por liaj animaj okuloj estis videblaj tute precize la akcidentoj, kiuj poste sekvis. Tial li povus eĉ aserti, ke ĝuste tiel okazos, kiel li antaŭvidis. Kvankam nun li eĉ ne konjektis, al kiu minacas la danĝero, li sciis, ke ĝi estas kunligita kun la sonorilo. Tiu ĉi malklara antaŭsento okupis liajn pensojn nur mallongan tempon, apenaŭ kelkajn sekundojn, kaj lia rigardo, tiom akra kaj kuraĝa, fksiĝis je tiu  anko de la salono, kie sur la sofo, apud malfermita fenestro, sidas Miroir kaj fraŭlino Ana. Vidante sian hieraŭan kunvojaĝinton, li ekdeziris lin saluti. Li efektivigus sian deziron, se multaj paroj ^ŭs ne komencus ŝoviĝi al tiu direkto, kie estis kelkaj malfermitaj fenestroj. Pro tiu ĉi intenco de gedancintoj Duulo restis sur sia ĝisnuna loko, de kie li povis vidi la tutan salonon kaj ĉion, kio en ĝi okazas.

Post kelkaj minutoj Duulo vidis, ke en la ĉambron eniris la poeto Johano Unulo kun fraŭlino Natalia.

Ilia eniro estis akompanata per strangaj rigardoj de ĉeestantoj. Natalia eĉ ne rigardis la gedancintojn kaj paŝis kun Unulo rekten al Memo. Salutinte sian konaton kaj Julinjon, Natalia rakontis al la sinjorino pri ĉarmegaj naturbelaĵoj, viditaj dum la marŝado tra Vintgar. Por ke ŝi havu atestanton por siaj vortoj, ŝi petis Unulon, ke li rakontu ion pri tiuj vidindaĵoj.

"Estis vere ĉarmege vidi la akvofalojn," ekparolis Unulo. "Bedaŭrinde, ni iom laciĝis pro la marŝado!

Tamen indis elvagoniĝi unu stacion pli frue por piede trairi la belan regionon! Ho, mia inĝeniero, kiom da kurento povus liveri tiuj akvofaloj," fnis per belsona kaj agrabla voĉo Unulo.

"Mi aŭdis pri la akvofaloj," respondis Memo. "Bedaŭrinde, ĝis hodiaŭ mi ne eluzis okazojn por ilin vidi. Se ili estas vere tiom belaj, domaĝus malbeligi la belecon de la naturo pro teknikaj kaŭzoj."

Duulo leviĝis kaj proponis al Natalia sian seĝon.

La pentristo ĝojis pro ŝia granda senco por naturbelecoj, promesinte plenumi ŝian peton kaj donaci al ŝi kelke da pentraĵoj, prezentantaj tiun ĉi regionon, kiun li intencis post kelkaj tagoj viziti.

Post malmultaj minutoj alvenis al la pentristo Miroir kun fraŭlino Ana. Duulo prezentis francan poeton al Natalia kaj la inĝeniero konatigis lin al Unulo. Inter Unulo kaj Miroir baldaŭ estiĝis amika diskutado kaj, dum ili babilis, tra la salono promenis paroj braksubbrake. Multaj rigardis al Natalia, kiun iom surprizis jenaj vortoj de unu sufĉe laŭte parolanta fraŭlino, kiu eĉ perfngre montris ŝin al sia kundancinto.

"Kial ŝi iris tra la arbaro kun li?"

Natalia ne koleris pro tio. Ŝi aŭdis pri si kaj Unulo multe babili kaj neniam ŝi penis kontraŭbatali tiajn kalumniaĵojn. Bone ŝi sciis, ke multaj paroj ĉikanos ŝin kaj Unulon, nur iom pli singarde, ĉar tiu fakto, ke ŝi iris kun la viro tra la arbaro, estis bona okazo por ĉikani. "Cetere, kion farus junaj homoj, precipe fraŭlinoj, en la societoj, se ili ne kalumnius unu la alian?" ek ustris ŝi. "Sed, prezentiĝos al ili ankoraŭ kelkaj bonaj okazoj por babili, min ne ĝenas kalumniado, ĉar mia konscienco estas pura."

Kion la junulino pritraktis permesata kaj purkonscienca, ni ekscios ĝustatempe, nur ni nun menciu, ke pro la dancado lacaj gejunuloj plejparte dormis kelkajn horojn posttagmeze. Nur unu estaĵo ne volis ripozi kaj tio estis fraŭlino Ana.

Por fraŭlino Ana estis tiu ĉi tago unu el maloftaj, dum kiuj ŝi estas gaja. Temperamento de la junulino estas melankolia, pro kio ŝin ofte regas doloro.

Estante riĉa, al ŝi nenio materiala mankis. Kion Ana ekdeziris, oni plenumis ĉiujn dezirojn, ĉar kiel unika infano de siaj gepatroj ŝi estis dorlotata. Ĉi-somere ŝi intencis ripozi en Bled, eluzinte la okazon ĉi tien vojaĝi kun la esperantista societo, kiu aranĝis malgrandan ekskurson. Ke ŝi povus poste enui sen amikoj kaj bonaj konatoj, pri tio la knabino ne pensis. En ŝia kapo eĉ ne estiĝis la ideo, kio estos post la foriro de la societo, kiu alvenis kun ŝi. Tial ke ŝi deziris vivi ĉi tie dum unu monato kaj ĝi estis al ŝi permesata, Ana estis sufĉe kontenta. Eksciinte, ke la pentristo restos en Bled kelke da tagoj, ŝi esperis dum la tuta tempo babili kun li Esperante, kion ŝi multe ŝatis, des pli ĉar ŝi deziris lerni la lingvon paroli  ue. Duulo ŝajnis al ŝi bona homo, kvankam lin ŝi ankaŭ pritraktis iom stranga. Oni povus eĉ diri, ke Ana lin ŝatis pli multe ol la aliajn virojn de la societo.Ĉetere, li estis bona amiko al ĉiuj.

Krom pri aliaj aferoj Ana meditis pri siaj vestaĵoj. Kiun ŝi devus hodiaŭ preni, por ke ŝi estu pli bela, ĉarma? Ĉu ĝi estu blua, blanka, roza, aŭ iu alia? Ŝi zorgis tre multe pri la vestaĵoj, sed oni povas diri, ke tiajn zorgojn havas ĉiuj virinoj, precipe tiuj, atendantaj de la vivo por ili ion novan. Ŝia ĉefa deziro estis, ke ŝi estu plaĉinda, cetere ankaŭ alloga, kion oni al neniu virino povas riproĉi.

Disvolvinte siajn longajn harojn, kun kombilo en la mano Ana proksimiĝis al la spegulo. Antaŭ ĝi la junulino kombis siajn harojn. Dum tiu ĉi laboro estis sur ŝia vizaĝo gaja rideto. Ŝia mezalta,  eksebla staturo, estas ĉarma. La kruroj estas belaj, la brakoj marmorblankaj. Sur bone  egataj manoj oni vidas etajn fngrojn. Ĉarma kapeto, kun longaj, brunaj haroj, aspektas tre majeste. Ŝiaj okuloj, nedireble belaj, bluaj okuloj, kareseme rigardas sian propran korpon en la spegulo. En ĝi, kiun iu majstro inventis por la virinoj, ŝi vidas sin mem. Kaj ĝi al ŝi plaĉas (kiel al ĉiuj virinoj) tiom, ke ĝi fariĝis neanstataŭebla objekto. Malgraŭ granda superstiĉo rompiĝas ĉiutage sennombraj amalgamitaj vitretoj, kies fabrikado pro tio progresas.

Dum Ana sin mem rigardis en tiu sorĉa ilo, tremetis ŝiaj velurmolaj, brunaj, delikataj okulharoj. Kiam ŝi ridis, sur la vangoj aperis apenaŭ rimarkebla ruĝo, kaj la lipoj, karminkoloraj kiel koraloj, sen ia arta ruĝo, dekovris aron da perlaj dentoj. Efektive, malgraŭ tiu ĉi natura ruĝo ŝi ĉiam ekster sia ĉambro uzis ruĝilojn. Ŝin ne ĝenis ruĝigi siajn lipojn eĉ surstrate, sufĉis nur, ke ŝi konsideru ilin nesufĉe ruĝaj.

La junulino kunplektis siajn harojn en du harligojn kaj ĵetis ilin trans la ŝultrojn, pro kio ŝia staturo aspektis pli ĉarma. Poste Ana iris al la ŝranko, el kiu ŝi prenis rozkoloran bluzon. Baldaŭ reveninte al la spegulo, la knabino en ĝi ekvidis, ke la blanka ĉemizo precize kovras ŝian tutan supran korpoparton, tiel ke sub ĝi estas videblaj ĉiuj formoj. Enŝovante maldekstran brakon en la manikon de rozkolora bluzo, ŝi levis la brakon tiel, ke la ĉemizo iomete malsupreniĝis de sur la brusto. Pro tio Ana ruĝiĝis kvazaŭ ŝin iu rigardus, ekvidinte sian marmorblankan, virgulinan bruston. Poste ŝi vestis la jupon. Promenante tra la ĉambro ŝi meditis kaj ne povis al si klarigi sian hontemon. Ĉu ĝis hodiaŭ ŝi ne vidis tiel bone sian korpon en la spegulo? Ho jes, ŝi ĝin vidis tiom da fojoj kaj ĝis hodiaŭ ŝi ne hontis. "Plu mi ne estas deksesjara knabineto, sed dudekjara fraŭlino, kial mi hontu?

Ankaŭ mi konas la vivon. Tial estas malsaĝe honti," ŝi fne aldonis. "Mi devus min eĉ bedaŭri, ke neniu viro vidis mian nudan korpon. Ho Ana, tiel bela vi estas, sed vane vi posedas la junecon. Ah, kiel bela vi estas," al ŝi ŝajnis, ke iu  ustras. Kaj iu  ustris, ĉu Dio, ĉu diablo, tute egale, grave estas, ke pro la ustro kvazaŭ kantus ŝia interno pasian kanton, kiu evidentiĝas per en subkonscio kaŝitaj kaj senprudente malzorgitaj deziroj.

Baldaŭ ŝi konsciiĝis kaj kontraŭbatalis internan voĉon, demandante duonvoĉe al si mem:

"Kion mi pensas? Mi pekas kontraŭ Dio, mi pekas kontraŭ mi mem, pritraktante min mem la idolo de la beleco. Tamen mi ne estas kulpa pro miaj pekemaj pensoj, kiuj ĝermas en mia animo. Ne, mi ne estas kulpa, stranga nur estas la bedaŭro de mia propra juneco. Kial mi tiel meditis?"

Tio ĉi ne klariĝis al juna knabino, nur en la subkonscio ŝi trafs la ĝustan vojon. Estiĝis la pensoj kaj ŝi imagis ĉiujn virojn por ŝi plaĉindaj. Ili ŝajnis al ŝi bonaj konatoj, kvankam neniu plaĉis al ŝi tiom, ke ŝi povus pri li pli multe pensi ol pri la aliaj. "Neniu estis pli interesa," diris Ana, sed la eldiro ne estis trafa, ĉar multaj plaĉis al ŝi, nur ŝi ne povis elekti.

Poste ŝi alvenis al la kofreto kaj prenis el ĝi la skatoleton de pudro. Tiam ŝi komencis denove elektadi per siaj pensoj:

"Estis kelkaj momentoj, dum kiuj al mi plaĉis la poeto Unulo. Mallongan tempon! Aŭ ne, eble mi sentis pli grandan simpation al li dum kelkaj monatoj?"

Ŝi daŭre pensis pri la juna poeto: "Kia li estas? Mezalta. Li havas sufĉe belan korpon kaj nigrajn harojn. Ĉu liaj haroj estas efektive nigraj? Jes, kiel karbo.

Li ilin altiras surfrunten. Revemulo. Liaj okuloj estas nigraj kaj vivecaj. Super ili vidiĝas nigraj brovoj, kiuj kuniĝas. La nazo ne estas eksterordinara. La vizaĝo estas longa, nigre pala. La lipoj tute simetriaj, nur palaj. Hm, tamen li estas plaĉinda, sed mi lin sincere ne amas. Krom tio, li amas mian amikinon Natalia.

Feliĉa ŝi estas, ĉu mi enviu ŝin?"

La persono de Unulo baldaŭ malklariĝis en ŝia fantazio, lin elekti ŝi ne povis, ĉar li jam, laŭ ŝia opinio, apartenis al la alia.

Kelke da momentoj Ana nenion pensis kaj pudris siajn frunton kaj vizaĝon. Tiam ŝi vestis ŝtrumpojn, poste ŝuojn. Surmetante la dekstran ŝuon, Ana ektuŝis per la mano la fngrojn sur la piedo kaj eksentis doloron. Ĝi instigis ŝin fari mallongan komparon:

"Mian piedon ekpremis dum dancado juna franco. Li estas poeto kiel Unulo, kvankam pli interesa persono. Krome li estas, laŭdire, riĉa. Miroir nepre estas riĉa, ĉar nur la riĉulo riskas tiel longan ekskurson pro unu romano, kiun li eble ne skribos. La vojaĝo kostas sufĉe multe. Krom tio, Miroir konas bone Esperanton, en kiu li parolis hodiaŭ al mi pri sia verko "Ama revado." Siatempe mi ĝin avide legis.

La poeto ankaŭ interese parolas pri diversaj aferoj!

Kontraŭe, Unulo ofte babilas nekompreneblaĵojn. Pri kio kun li parolas Natalia? Neeble estas klarigi. Se ili ofte estas kune, ŝajnas nenio stranga por junaj geamantoj, sed Natalia asertas, ke ŝi lin ne amas, aŭ pli bone, ke ŝi ne estas lia amatino. Ĉu tio estas vero?

Tamen, interese estus scii, pri kio ili parolas. Tute egale, kial supozi? Eble mi povus eĉ envii? Por nun lasu mi ĝin, tamen de la unua renkonto jam plaĉis al mi Miroir, kiu estas eĉ pli simpatia ol Unulo. Unulo estu al Natalia kaj, se mi lin eĉ amas, volonte mi lin oferas."

Ana certe meditus ankoraŭ iom da tempo pri sia ofero, se la frapado sur la pordon ŝin ne ekĝenus. Tra la pordo eniris Natalia, eĉ ne atendante la permeson.

Ana ^ŭs vestis la ŝuojn kaj rapide leviĝis de sur seĝo.

Surprize rigardante al Ana, kiu iris al ŝi renkonten, Natalia haltis. Ana rimarkis ŝian surprizon, sed ŝi ne sciis, kion Natalia admiras.

"Ana, neniam mi vin vidis tiom bela," parolis Natalia. Soprano ŝia agrable impresis, dum ŝi daŭrigis:

"Se mi estus viro, senpripense mi edziĝus al vi. Permesu, ke mi vin kisu."

Ana volonte permesis pro la moro. Natalia rigardis ŝian vizaĝon kaj iom poste diris kun riproĉema voĉo:

"Estas domaĝe pudri la vizaĝon. Ĉu vi devas ĝin fari, malgrandulino mia?"

"Ĉu vi ne pudras vian vizaĝon?" konfde demandis Ana.

"Al kiu mi plaĉas, certe mi plaĉas, kia mi estas.

Kial mi plibeligu mian vizaĝon? Ĝi estus por mi pli bela, se ĝi eĉ estus nigra, nur ke ĝi estu natura, mia kara. Pli bele estus, se oni per simplaj rimedoj povus plibeligi la animojn de la homoj! Dio scias, ĉu tiaj maskoj allogus la aliajn pli ol la maskoj sur virinaj vizaĝoj."

"Do, la vizaĝo povus eĉ esti, ĉu ne, tiel nature nigra kiel de la poeto Unulo kaj vi ĝin ankaŭ konsideras bela?" ŝi ruze ridetante demandis.

"Mi divenas la signifon de viaj vortoj. Ĉu vi ankaŭ tiel parolas pri mi? Nenion vi scias, ĉar nur pro malbona informiĝo oni povas tiel paroli. Vi egalas al ĉiuj aliaj, tion mi ĝis nun ne kredis. Ĉiutage mi dekovras iom de via masketo, karulino. Estu nur pli singardema, ĉar malbone starigita demando tuj montras la tendencon de la demandinto," parolis Natalia ridetante.

"Ne, ne Nanjo, vi eraras, mi nur ŝercis. Nun mi estos pli sincera kaj diros al vi, ke vi amas lin, li amas vin kaj ambaŭ ne volas konfesi vian amon. Simpla afero ĝi estas, kial vi ĝin kaŝas? Unulo estas por vi konforma homo, vi do neniel devus honti pro tiu edzeco. Demetu vi fne vian masketon kaj sincere konfesu ĉion al la amikino."

"Ana, via supozo ne estas vera. Ĉu ni devus kvazaŭ infanoj kaŝi tiajn aferojn? Kial fari tiajn sensencaĵojn, ni ja estas de neniu dependaj homoj,"diris Natalia iom kolere.

Ana ridetis, kredante ke nun tamen klariĝos la tuta afero, kiu kiel enigmo jam dum monatoj turmentas scivolemajn fraulinojn en la societo. Tial ŝi obstine daŭrigis:

"Tre bona preteksto. Klarigu al mi, kiel vi povis iri kun li tra densa arbaro, se vi lin ne amas? Vere, li estas bona kaj bela, sed ĉu li estas honesta, ĉu li vin ne kisis, aŭ almenaŭ provis kisi?"

"Strangaĵo. Mi malofte aŭdas paroli similaĵojn.

Vi pli rapida ol ĉiuj aliaj estas, jam pri la kisoj vi parolas. Ankaŭ por vi li ŝajnas bela, tial vi certe min envias. Kio koncernas lian honestecon, ĝi egalas al tiu de Memo, almenaŭ en tio, kio koncernas la virinojn, tial li ankaŭ ne tiel rapide enamiĝas. Eble li min ŝatas, eble mi plaĉas al li, ĉar mi ne ŝatas komplimentojn  anke de viroj, dezirante ĉiam direktan esprimon de ĉiuj deziroj sen ia enkonduko, kio ne signifas, ke li min tial amas, kvankam li tion tre ŝatas.

Kaj tio ĉi estas la unika afero, pri kiu ni samopinias; ĝi do ne povas esti nomata amo, por kiu estas bezonaj pli grandaj simpatioj ambaŭ ankaj. Krome, ni tre diferencas laŭ niaj animaj ecoj.

Unulo estas la homo pensema, plena de iuj strangaj sentoj, al mi ofte nekompreneblaj, kaj se li pri tiu sento, pri kiu mi nun parolos, ne klarigus ĉion buŝe, mi ĝin neniam komprenus. Nome, survoje li kelke da minutoj haltis ĉe la akvofaloj, kaj eĉ ne rigardante ilian faladon li staris sur la rando de la abismo. Li ne movis sin kelke da minutoj, tial mi malpacienciĝis.

Pli atente lin observante, mi rimarkis, ke liaj okuloj estas fermitaj, kio ŝajnis al mi stranga. Tamen, ĝeni mi lin ne volis. Farinte sian al mi nekompreneblan devon, li turnis sin al mi kaj mi lin riproĉis, ke li tiom longe staris kun fermitaj okuloj, eĉ ne rigardante akvofalon, kvazaŭ infano dormema. Li strange min rigardis, kun vizaĝo serena, nenion parolante, nek respondante. Ekestis mallonga silento, tia majesta silento, kia regas nur la regionojn, en kiuj la naturo kaj ĝiaj belecoj respeguliĝas en homa animo.

Oni sentas dum tiaj momentoj la diecon en la animo kaj la animo respiras la grandecon de la naturo.

Dum unu tia momento la unuan fojon en mia vivo aŭdiĝis tiom milde liaj vortoj kiel la respondo al mia riproĉo. Ĉu vi povus imagi, kiel ili laŭtis?"

"Li certe diris, ke lin feliĉigas via apudesto, pro kio li revis, aldonante kelkajn frazojn pri prefera eterna restado apud vi."

"Mi nepre devas ridi pri vi, Ana. Nur vi povas tiel imagi lian respondon, ĉar en via cerbo bolas la deziroj pri la esprimoj de amo, kiujn vi ofte emus aŭskulti de la viroj. Se vi ilin ne aŭdas de iu fraŭlo, tiam vi ilin mem kreas, almenaŭ por la aliaj."

"Li diris verŝajne ion similan."

"Eble. Li diris jenon: `Ekzistas unu leĝo en homa animo, ĝia nomo estas la sento. Ĝi ordonas al mi eldiri la dankan preĝon al la patrino naturo, ĉar prezentiĝis la okazo eksenti ĝian belecon en la animo.' Lia mieno tiam montris tian gajecon, pro kiu mi kredis lin feliĉulo, sentanta tian feliĉon en la animo, kia estas donacita nur al malmultaj elektitoj.

Kaj li, efektive li estas la elektito, ĉar la naturo lin dorlotis, donacinte al li poetajn sentojn. Kontraŭ li ni ambaŭ signifas nenion."

Ana kapklinis. Ŝia rigardo estis mallevita. Ŝi hontis, ne volante rigardi Natalion direkte en la okulojn, kvazaŭ sentanta sin la ofendinto de ŝiaj sentoj, de sentoj de la amikino.

"Ĉu oni ne ofendas ankaŭ miajn sentojn, ekzemple vi, Natalia, kiam vi parolas pri mia simpatiulo, kiu estas via amanto?" pensis la knabino kaj daŭrigis laŭte: "Natalia, mi ne kredis, ke li povus tiel paroli.

Sed pardonu, ĉu vi neniam lin amis? Estu sincera kaj forigu per tio miajn dezirojn je li. Tiam mi scios, ke li jam estas amata."

"Ni ne parolu pri ĉi tiu afero, vi ĝin nebone komprenus. Ankaŭ vi estas revema, tial la ripeto de liaj vortoj impresis vin. Ni parolos pri tio ĉi dum momentoj de pli granda dispono. Mi jam konjektas, ion vi kaŝas en via animo, viaj vortoj tiom malgaje sonas, sed li elektu, ne ni. Vi estas bele vestita, kvankam vi devus ankaŭ vesti la blankan bluzon, por ke la tuta vestaĵo estu samkolora. Lasu ĝin nun, ni devas rapidi. Vere, ion mi konfesu, nome la franco multe interesiĝas pri vi. Li esprimis al Unulo tre  atemajn frazojn pri via beleco tiom lerte, kiel ilin povas esprimi nur unu franco," vigle daŭrigis Natalia.

"Ĉu vere? Kion opinias Unulo pri li?" tute naive ekdemandis Ana, kvazaŭ estus por ŝi grava la opinio de nedestinita amato.

"Unulo? Ĉu li estas por vi kompetenta? Li diris preskaŭ nenion, kaj eĉ tion mi ne povas rakonti al vi.

Iru ni."

Ana sekvis ŝin. La interesiĝo de Miroir tamen impresis ŝin kaj ŝi denove meditis pri li. Meditante pri li, tamen ŝi ne povis forgesi, ke ŝia ruzeco malvenkis.

Natalia estis pli ruza, ŝi evitis direktajn respondojn al sufĉe mallertaj demandoj kaj eĉ sciiĝis pri unu sekreteto de Ana, kiu amis Unulon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.