La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SONORILO DE BLED

Aŭtoro: Stevan Živanovič

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

Dumnokte iom pluvis, tial matene la aero estis pli freŝa. La suno leviĝis el la orienta ĉielo, lumigante belajn altaĵojn de la montaro. La birdoj kantas sur la arboj kaj salutas la novan tagon. Tiu ĉi nova tago nemulte diferenciĝas de la aliaj, la suno leviĝas kaj, proksimiĝante al la okcidento, ŝajne promenas en la ĉielo. Tiel ripetiĝas ĉiutage, nur la ĉielo estas kelkafoje serena, kelkafoje kovrita per nuboj. Dum sia vagado sur la tero unuj homoj ridetante salutas la vivon, ĝuante ĝiajn belaĵojn; la aliaj suferas, malfacile portante sian ŝarĝon ĝis la morto. En tio ĉi estas la diferenco inter la homoj. La vivo marŝas antaŭen senĝene; la morto de unu homo estas ĉiam anstataŭata per la naskiĝo de unu alia. Neniam la homaro sentas gravan mankon. La homo estas nur la kreito, plenumanta sian devon sur la tero jen, je la utilo, jen je la ŝarĝo de la aliaj. Krom la laborantoj ankaŭ en la besta vivo estas multaj parazitoj; ĉe la homoj do ne povas esti esceptoj, ĉar ĉiuj ni estas nur la dorlotataj kreitoj de nia komuna patrino naturo. La bestoj ofte mortigas la parazitojn kaj la homoj ne rajtas mortigi la siajn. Se ili estus tiaj, almenaŭ la triono de la tuta homaro devus esti destinita al la morto. En la krueleco la homoj eĉ superas la bestojn kaj tiam ili trovas por la mortigado en amasoj la nomon: milito, kiu ŝajnas tute laŭleĝa. Pro ĝi suferas plejparte la laborantoj. La parazitoj restas kutime vivaj. Tia estas la vivo, kun siaj strangaj, kruelaj leĝoj, parte elpensitaj de la homo mem. La homoj postulas de la vivo ĝenerale la rajton de ekzisto. Dum sia vivado la plejparto adoras nur krudan materismon. Nur malmultaj serĉas la idealan  ankon en la vivo.

Tiel meditis Unulo en sia ĉambro.

El niaj konatoj la pasintan nokton ĉiuj bone pasigis. Miroir leviĝis tre frue. En la manĝejon li venis la unua. Poste li revenis en sian ĉambron, prenis kelkajn objektojn kaj iris al Ana. Sian viziton li ne anoncis al ŝi. Enirante en la ĉambron, kun malantaŭ la dorso tenantaj manoj, li trovis Anan apud la fenestro.

Pro la alveno de Miroir ŝi iom maltrankviliĝis. "Kial li venis?" Post tiu ĉi demando ŝi eksentis strangan dolĉan premon en sia interno, kiun ŝi ĝis hodiaŭ ne konis. Ia agrabla sento ekregis ŝian animon. Tamen ŝi tute indiferente demandis Miroiron pri lia deziro. La poeto ekridetis, petante la pardonon pro sia alveno, klarigante al Ana, ke li kuraĝis ŝin viziti tial, ĉar li opiniis, ke ili estas bonaj konatoj.

Al Ana ekplaĉis tia klarigo, tial ŝi tuj proponis al li la seĝon.

"Vere, bonaj konatoj povas viziti unu la alian, sed diru la kaŭzon de via vizito," ŝi petis.

Miroir aŭdis ŝiajn afablajn vortojn. Malgraŭ tio li sentis iom da krudeco en ŝia demando. Li ne pensis, ke li ne meritus esti alparolita per tiel mildaj vortoj, kiujn elparolis la ĉasta knabino. Rigardante ŝin en la okulojn, preskaŭ impertinente li respondis:

"Se vin vizitas via amikino, ŝin vi certe ne demandas, pro kio? Ĉu vere? Nun vi demandas, kvankam al mi ŝajnas, ke ni ankaŭ estas amikoj. Mi eble estas impertinenta, sed nepre mi deziras paroli kun vi. Estas tre multaj aferoj, kiuj nin interesas, bonvolu do dediĉi al mi kelkajn minutojn, ĉarma fraŭlino."

Ana leviĝis, respondante:

"Evitu  atvortojn. Ĉarmeta, ĉarma, ĉarmega, tute egale. Se al vi plaĉas, vi povas resti tie ĉi, kiom longe vi deziras, nur vi permesos al mi foriri, kiam mi volos. Antaŭ foriro tamen mi ion klarigu. Nome, ne decas, ke mi parolu kun vi en mia ĉambro. Por tio ekzistas aliaj, pli konvenaj ejoj. Rigardante la aferon per la okuloj de la aliaj homoj, ĝi estas por iu ajn fraŭlino malagrabla. Se vi jam kuraĝis malutili al bona reputacio de unu fraŭlino, kion mi faru? La afero via anke ŝajnas impertinenta! Kiel mi scias, tre ofendema homo vi estas, tial vi konsideras miajn vortojn tro severaj. Vi eĉ mian demandon, direktitan al vi pro nura konveno, pritraktis tre stranga, ĉar preskaŭ ĉiuj vejnetoj en via vizaĝo ektremis. Bone mi rimarkis. Viaj okuloj strange min rigardas. Mi bedaŭras eĉ mian hieraŭan konduton kontraŭ vi. Pasintan vesperon, kiel vi scias, mi diris, ke ekzistas friponoj, kiuj ludas per delikataj sentoj de la knabinoj. Parolante ĝenerale pri tiu afero, mi ne konjektis, ke vi povus vin senti trafta per tio, ĉar mi ne kredis, ke vi travivis kelkajn tiajn aventuretojn. Pardonu min, tre mi bedaŭras iom akran esprimon pri tiaj homoj, kiujn mi nomis friponoj. Pro mia senkulpiĝo tamen ne imagu min bonanima anĝelo, ne imagu min malgranda, naiva knabineto. Mi ne ŝatas tiajn homojn, kiuj ludas per la sentoj de la knabinoj, tial mi ne havas tre belan opinion pri vi, kvankam mi vin persone multe ŝatas, eĉ tro multe. Jen estas la enkonduko, por ke vi povu konduti, kaj nun diru, kion vi tenas malantaŭ via dorso? Vi eble intencis surprizi min, sed la spegulo malantaŭ via dorso jam dekovris la objekton.

Ankaŭ per tio vi ne sukcesis"

La vortoj el ŝia buŝo  uis torente kaj Miroir ne povis tuj traf ilian ĝustan sencon, des pli, ĉar la logika sinsekvo de la frazoj mankis. Li ne povis diveni, ĉu ŝi parolas por aŭ kontraŭ li. Poste li klarigis al ŝi, ke li decidis donaci al ŝi la pentraĵon de Duulo, sentante la devon donaci ĝin al ŝi, ĉar en Francujo (li mensogis) estas kutimo ion donaci al siaj novaj konatoj, precipe al fraŭlinoj.

Ana ne meditis multe pri la ekzisto de tia moro, kaj al ŝi ne venis eĉ la ideo en la kapon esplori la aferon, demandi, ĉu ĝi vere estas la moro aŭ la elpensaĵo de Miroir, kiu ne trovis pli oportunan manieron por ion donaci al ŝi. Ŝin tio tute ne rilatis, ĉar ŝi tre deziris akcepti de li la donacon. Tial ŝi diris:

"Tre bela moro, tre ĉarma. Ĉu vi ne bedaŭras donaci tiel belan pentraĵon, tiom belan memoraĵon pri tiu ĉi lando?"

Tiam ŝi entuziasme montradis per sia fngreto diversajn punktojn sur la pentraĵo. Tiamaniere refreŝiĝis ŝia memoro pri la objektoj, kiujn ŝi vidis hieraŭ.

Miroir atente aŭskultis ŝin. Li observis ŝiajn delikatajn fngrojn, vigle montrantaj diversajn punktojn sur la tolon, akompanate de agrable sonantaj vortoj.

Ŝi staris proksime al li, kaj pro la proksimeco li sentis la odoron de ŝiaj haroj, kvazaŭ de freŝa fojno, kiu incitetis lian  arsenton. La sango pli rapide ek uis tra liaj vejnoj. Ĝi estis unu el tiuj momentoj de homa vivo, dum kiuj oni forgesas ĉion, dum kiuj oni ofte ne povas respondeci pro siaj agoj. En homa korpo vekiĝas dum tiaj momentoj la deziroj, kiuj jam delonge ĝermis en la interno de la korpo, nur ne prezentiĝis oportuna momento por ilia vekiĝo.

Ana tuj ne rimarkis, ke ŝiaj sentiloj ankaŭ vekiĝas, ankoraŭ pensante pri hieraŭaj vidindaĵoj, kiujn nun prezentas la pentraĵo. Tamen estis tiel. Ŝi baldaŭ eksentis, kio kun ŝi okazas, sed sukcesis al ŝi bridi siajn sentojn kaj ekparoli pri kutimaj aferoj, de ankiĝinte sian kapeton de Miroir.

"Duulo donacis al mi la pentraĵon, por ke mi ĝin donacu al vi, nur pro vi mi akceptis la donacon," li parolis.

Ana ruĝiĝis.

"Akceptu ĝin, fraŭlino Ana. Ĝi estas unika valora donaco de mi, kvankam mi dezirus al vi donaci pli multe ol artan pentraĵon. Mi ne hezitus, se eĉ temus pri mia vivo."

"Miroir!"

"Ana!" aklame respondis la poeto, premante ŝian manon. "Vi prononcas mian nomon, kvazaŭ ni estus tute fremdaj unu al la alia!"

Parolante ĉi suprajn vortojn, li rigardis ŝian vizaĝon pli kaj pli ruĝiĝantan. Ŝi ne provis liberigi sian manon. Post momento la pentraĵon ŝi faligis sur la tablon kaj ekparolis:

"Bone, de nun mi nomos vin Armando. Mi dankas vin pro la donaco. Ĉu mi povus scii, kial vi donacis ĝin al mi? Ĉu vi opinias min inda je tiu ĉi pentraĵo kaj tiom da agrablaj vortoj? Ho, mi timas viajn vortojn, Armando, mi timas. Strangaj estas miaj sentoj, sed aŭskultu la sonorilon, ĝi kuraĝigas. Ĉu vi kredas je plenumiĝo de la deziroj? Ili povus nun plenumiĝi, se mi permesus, ke okazu tio, kion mi deziris. Lasu mian manon, Armando! Kia stranga varmeco trafluas el ĝi en mian korpon. Mi timas."

Li ne lasis ŝian manon, kvankam li komprenis la timom de la juna knabino. Li sentis, ke ŝi ankaŭ deziras la unuan kison, sed natura virina fereco kaj la hontemo defendis sin per petantaj vortoj kontraŭ ĝi.

Tamen ĝi okazis, estis sincera, arda kaj longedaŭra, ebria feliĉesprimo de du korpoj, sopirantaj je kuniĝo.

Dum ĝi okazis, en la alia ĉambro Duulo eksopiris. Stranga sonorilkantaĉo maltrankviligis denove lian animon. Antaŭ liaj spiritaj okuloj aperis maltrankvila lago kaj en ĝi la virina korpo, ankoraŭ vivanta, kvankam senmova. "Kion ĝi signifas?" Li volis deĉifri tion, kio devus okazi en la estonto, dum Ana kaj Miroir ĝuis la estantecon, ameme rigardante unu la alian, vekiĝinte de la unua ebrio.

Ili ekparolis pri la efektiviĝo de iliaj deziroj, nun konfesante unu al la alia, ke ili sonorigante deziris ami unu la alian. Ŝi starigis denove la demandon, ĉu iliaj deziroj nur okaze plenumiĝis, sed anstataŭ respondi al tio, Miroir ŝtelis la trian kison, per kiu iliaj animoj ek ugis en la altajn sferojn de la feliĉo, delikateco kaj amo. Pro internaj impresoj ambaŭ forgesis, ke krome ekzistas io alia, maldelikata, senkompata en la vivo, kiu enhavas ankaŭ malfeliĉajn momentojn. Nenion pensante, nenion rimarkante, ili ankaŭ ne aŭdis, ke la pordo malfermiĝis.

Venis Natalia. Ĉu ŝi estas ilia satano, deziranta forigi ilian feliĉon, aŭ ŝi estas anĝelo gardanto de Ana? Ŝi ŝanceliĝis volante foriri, sed Miroir kaj Ana rimarkis, ke ili ne plu estas solaj en la ĉambro. Miroir rapide leviĝis de sur sia seĝo, dum Ana restis sur sia loko, ŝi mallevis la okulojn, kvazaŭ hontante pro sia ago.

"Ne permesu vin ĝeni, miaj gekolomboj. Mi nur volas la unua gratuli vin. Mi deziras al vi tiom multe da feliĉo," diris Natalia kaj etendis la brakojn kiel eble plej malproksime de sia korpo, volante tiamaniere per gesto montri la grandecon de sia deziro.

"Samtempe bonvolu min pardoni, maloportunan momenton mi elektis."

"Armando, nia Nanjo estas tre bona, tiom da feliĉo ŝi deziras al ni," diris Ana infanĝoje kaj leviĝis.

Ŝi plu ne hontis.

"Mi deziras la feliĉon al vi," diris por si mem Natalia, "ĉar mi ne povas ĝin deziri al mi." Tiam ŝi gaje laŭte aldonis:

"Ne laŭdu min tro multe, mi envias vin!"

"Envii vi povus tiam Nanjo, se vi la saman feliĉon ne ĝuus."

"Lasu ĝin, kara mia. Mi vin nun ĝenas, tial mi foriras, dezirante al vi el la tuta koro tre multe da feliĉo."

"Restu," apenaŭ diris Ana, sed Natalia jam foriris. En ŝiaj okuloj aperis la larmoj. Ŝi ploris pro ĝojo, vidante sian amikinon feliĉa. Pri si mem ŝi plu ne pensis, konvinkita, ke oni povas ankaŭ esti feliĉa kaj ekplori, sentante la feliĉon de aliaj.

Natalia estis malfeliĉa, kiel ĉiu amanta kaj ne amata knabino. Almenaŭ ŝi pensis tiel.

"Vidu, ili estas feliĉaj," ŝi diris al Unulo posttagmeze dum promeno.

"Vi ploras. Ĉu vi envias ŝin?" li demandis.

"Mi ne envias ilin, ili  ustru unu al la alia amajn vortojn. Mi ploras, ĉar estas agrable rigardi ilin. Nur pro tiu agrabla, kortuŝa sento, mi ploras. Ĉu ne estas agrable ilin rigardi, diru sincere."

Unulo ne respondis. "Efektive," li diris al si mem, "tie en la altaĵo oni eble ne konas la bagatelojn de la ĉiutaga vivo. Aĉe estas mediti pri ĝi. Bedaŭrinde, nenion mi povas fari por savi min kaj liberigi mian korpon de naturaj leĝoj. Mi estas nur la homo. Pro tio mi ankaŭ promenas kun ŝi, al kiu mi por nun ne deziras konfesi la veron."

"Nanjo, ĉu vi estas malfeliĉa?" li demandis ŝin.

Baldaŭ li bedaŭris sian demandon, ĉar ĝin li multfoje ĝis nun starigis al ŝi, kaj ŝi ĉiam konfesis sian malfeliĉon. Nun ŝia respondo estis alia:

"Plu mi ne estas malfeliĉa. Mi sciiĝis pri la feliĉo pli bela ol ĉiuj bagateloj de la vivo. Se mi pro la memoroj iam aliiĝos, tio daŭros nur momenton.

Mi baldaŭ denove ĉion forgesos kaj obstine persistos konsoli la aliajn."

Ili ne plu parolis.

Jam estis la sesa horo vespere, kiam la societo ĉirkaŭiris la lagon. Je la sepa horo multaj pretiĝis por la vojaĝo. La aŭtomobilo de Memo estis sur la strato. Li adiaŭis la aliajn, kiuj decidis veturi pervagonare. Kun sinjorino Julinjo li veturos al la lago de Bohinj, kies beleco superas tiun de Bled. Tien ni ilin ne akompanu kaj revenu al niaj konatoj, kiuj jam estas antaŭ la stacidomo.

Ili adiaŭis Duulon, Miroiron kaj Anan, kiuj restas en Bled. Natalia estis sufĉe bone disponita kaj parolis al Ana:

"Mi devas foriri, kaj vi restos tie ĉi! Al vi ne mankos bona amiko. Tial vi ne bedaŭros mian foriron.

Ankoraŭ foje, restu feliĉa kun via Armando."

Ĉi-suprajn vortojn ŝi elparolis en sia nacia lingvo kaj tuj esperante demandis Miroiron pri diversaj aferoj, kiel pri la daŭro de lia estado en Bled kaj pri aliaj similaĵoj.

Miroir estis poete disponita. Respondante ŝiajn demandojn, li uzis malkutiman parolmanieron.

"Mi restos tie ĉi, ĝis komenciĝos aŭtuno, ĝis la vetero malvarmiĝos kaj mi ekdeziros por ĉiam forlasi vian landon, tiom belan, tiom ĉarman, kun tiom da belegaj naturvidindaĵoj."

Natalia ne havis tiom da senco por la poezio de sinjoro Miroir, esprimante sian opinion, ke la lando mem lin ne ligus je Bled, se ne ekzistus iu pli grava kaŭzo, kiu stimulas lin je tiel stranga esprimado. Ŝi rekomendis al li zorgi pri Ana kaj gardi ŝin, ĉar tien ĉi venas diversaj homoj, pro kiuj la virinoj povas havi eĉ malagrablaĵojn.

Fine ŝi adiaŭis Anan, dum Unulo jam forportis ŝian valizeton en la vagonon. La gvidanto de la vagonaro signalis, kaj ĝi ekmoviĝis ^ŭs en tiu momento, kiam Natalia saltis sur la ŝtupareton. La vagonaro malrapide moviĝis. Antaŭ okuloj de Natalia aperis Duulo, kiu antaŭ kelkaj momentoj parolis kun la aliaj en la antaŭa vagono. Ŝi aŭdis liajn vortojn, dezirantaj al ŝi bonan vojaĝon, sed post momento ŝi nenion plu aŭdis pro la vagonara bruo. Tamen ŝi vidis, ke liaj lipoj ankoraŭ ion parolas.

Ŝi foriras," pensis Duulo, "kaj ŝi en la laboro forgesos momentan malfeliĉon. Kial mi tiun ĉi fojon trompis la sorton kaj savis ŝin, kvankam mi ne rajtus eluzi mian aĉan econ, kiu ebligis al mi konjekti, ke ŝi deziras morti?" Tiam li parolis al Miroir kaj Ana:

"Iru ni, gesinjoroj, nun estos Bled dezerta, nia hotelo povos akcepti novajn gastojn."

Duulo intencis resti ankoraŭ tri tagojn en Bled kaj poste kun el Bohinj revenonta inĝeniero Memo reveturi aŭtomobile hejmen. Ĝis la reveno de Memo li estos en Vintgar, kie li pentros. El la urbo li intencis forveturi en Germanujon. El liaj vortoj Miroir kaj Ana komprenis, ke ili baldaŭ restos solaj en Bled, pro kio ili ĝojis.

Post la vespermanĝo Duulo tuj enlitiĝis, intencante je la kvara horo matene foriri en Vintgar.

Ana kaj Miroir promenis.

Falis belega nokto, plena de steloj. La luna brilo tremetis sur la supraĵo de la lago. Al la lago, sur la vojo gvidanta malsupren, Ana kun Miroir promenis.

Ŝia mezalta staturo moviĝas malrapide apud Miroir kaj ŝia maldekstra, kiel marmoro blanka, ĝis la kubuto nuda brako estis apogita al la brako de Miroir.

Ŝiaj malgrandaj, delikataj fngroj tremetis inter liaj fortaj fngroj. Longaj, brunaj haroj pendis trans la ŝultrojn. La bluaj, mildaj okuloj rigardis la steloplenan ĉielon, kaj ŝiaj ruĝaj lipoj ridetis. Malrapide marŝante ili venis ĝis la benko sub pina branĉaro kaj senvorte sidiĝis sur ĝin. Kial oni devus paroli, se la amo la vortojn ne konas? Ĝi nur ardas en la koro, plenigante ĝin per agrablaj sentoj, kies devenon ni tiom malmulte deziras koni, ĉar por ni estas grava nur la fakto, ke ĝi ekzistas. Ĉirkaŭprenitaj ili ameme rigardis unu la alian; etaj fngroj de Ana ludis per liaj haroj, kaj dum tiu ĉi momento ŝi lin naive ekdemandis, ĉu li iam en la vivo estis tiel feliĉa kiel nun? Miroir konfesis al ŝi, ke li ofte serĉis la feliĉon ie malproksime ĉe la steloj, ke li nur sonĝis pri ĝi. Li karesis ŝiajn harojn. Ŝi ridetis. La vortoj de Miroir estis por ŝi tute novaj; tiajn vortojn ŝi ĝis nun ne aŭdis dum tiel dolĉaj momentoj. Ŝi ne sciis al li respondi kaj naive starigis la demandon pri ilia eterna amo. Ŝi kredis ĝian eternecon kaj estis kontenta aŭdi de li jenon:

"Vi min demandas, sed la respondon al vi  ustras la steloplena ĉielo kaj la odoro de la pinoj. Ĉu vi vidas, kiel tremetas la stela perlaro, sub kiu la freŝecon respiras la tuta naturo? La tero sentas sian feliĉon pro la kiso de la nokto. La nokto ĝin karesas.

Vi aŭdas la  ustron de la pina branĉaro super ni.

La branĉoj  ustras pro la kisado de apenaŭ sentebla venteto. Ili estas feliĉaj pro kareso de tiu ĉi venteto, tial ili kantetas la kanton de la amo. Mi estas feliĉa, ĉar mian animon trapenetras agrablaj sentoj, kaj mi sentas vian proksimecon. Per la vortoj mi ne povas ĉion esprimi, la sentoj mem pli klare kaj karese parolas."

Sub la impreso de liaj vortoj Ana pliproksimiĝis al li. La steloriĉa nokto, plena je sentemo, estis belega. La lakta vojo longiĝas trans la tuta ĉielo, ĝis kien oni povas vidi. Ĝi longiĝas trans la ĉielo, ornamita per miloj da steloj videblaj, kaj ie en nemezureblaj malproksimoj plena je miriadoj da diversaj mondoj kaj sistemoj de senombraj sunoj.

Ana kaj li forgesis sub nia ĉielo la tutan mizeron de la homoj kaj la elturmentitan mondon, kun ĝiaj ĉiutagaj zorgoj. Ili ĝuis la kisojn. Nur aŭdiĝis kelkaj vortoj, kiel refreno post la sobriĝo de la kisa ebrio. La sobriĝo daŭris nur kelkajn momentojn, ĉar ili devis ĝui la novajn kaj pli ebriegajn kisojn.

Post tia freneza kisado, dum kiu la naturo kantis unu el siaj plej belaj kantoj, aŭdiĝis kelkaj pli realaj vortoj:

"Sciu Ana, ni estos feliĉaj. Vi iros kun mi al la varma sudo, kie ni tra nia fenestro rigardados la forveturon kaj albordiĝon de la ŝipegoj. Ni estos kontentaj, nian vivon akompanos senfna feliĉo."

Ŝi kredis lin, ĝoja kiel infano.

Plu oni aŭdis neniun vorton. La luno leviĝis alten en la ĉielo. Iliajn korpojn regis pli kaj pli ardaj sentoj.

Ana imagis la idealan feliĉon. Miroir tute alie pensis. Per la kisoj li superŝutis ŝiajn okulojn, vangojn kaj frunton. La korpo de Ana tremetis, ĝin trapenetris pasia, agrabla sento. Baldaŭ al ŝi ŝajnis, ke ŝi naĝas ien en senfundan malproksimecon kaj ŝi senkonscie redonadis al li la kisojn. Kvazaŭ en la sonĝo ŝi eksentis, ke li ŝin premas al si forte, maldelikate.

La fguro de Armando Miroir, la brilo de la luno, la steloplena ĉielo kaj la konscio pri tio, kio ĉirkaŭ ŝi okazas, tute malaperis por ŝiaj sentiloj, donante la lokon al iu kruda dolĉeco, miksita kun momenta doloro kaj konvulsiado de la korpo.

La abismo de voluptemo malfermiĝis. . .


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.