La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SONORILO DE BLED

Aŭtoro: Stevan Živanovič

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III

La ĉielon ŝajne tuŝantaj pintoj de Alpoj sentas la kisojn de sunaj radioj, kiuj anoncas la fniĝon de la tago. Dezertaj altaĵoj de la montaro aspektas kiel la nubojn tuŝantaj fantomoj. La ŝtonoj, blankaj kalkoŝtonoj, ŝajnas dum tagmortado belaj, sed la altaĵoj estas senarbaj, pro kio ili ne allogas la okulojn. Pli malsupre, apud la lago, estas densa verdaĵo. La lago rebrilas kiel perloj, lumigataj de la radioj de la suno.

La blueta supraĵo de la lago avide glutas la radiojn.

Ĝi ondiĝas kaj sur ĝiaj ondetoj rebrilas la lastaj kisoj de la kuprobrila, ruĝa suno, sub kies in uo estiĝas la vivoj. Tiu suno iom post iom malaperos kaj morgaŭ denove salutos tiun ĉi belegan ĉirkaŭaĵon.

Ĉirkaŭ la lago kun arbetaĵoj elkreskis ankaŭ pinoj kaj abioj, tra kies verdaĵo oni vidas ruĝajn tegmentojn de kelkaj domoj.

En la lago estas malgranda insulo, tute ornamita per la verdaĵo. Sur la insulo oni konstruis preĝejon, kiu estas bone konata pro sia malgranda sonorilo, kies sonorado ofte aŭdiĝas. Ankaŭ nun dum sunsubirado ĝi sonoras. La sonoj  ugas super la tuta ĉirkaŭaĵo kaj ŝajnigas al homoj tiun ĉi regionon mistera. La sorĉa parto de la lando posedas krom sia beleo ankaŭ la preĝejeton kun tiel nomata mirakloplena sonorilo. Ĝia sonorado en la animojn de ĉiuj kredemuloj enĝermigas la timon kaj la piecon, strangajn sentojn, dum dekjaroj transdonataj de homo al homo, pro kio la sonorilo fariĝis mistika, Sub ĝia influo ĉiujare venas ĉi tien la homoj, kiujn allogas la rakontado de la aliaj pri plenumitaj deziroj.

Akompanate de tiu ĉi sonorado kaj suna subiro, la societo marŝas en la valon al la lago. Flirtas klara lingvo, tremetanta tra la aero kun la sonoj de la malgranda sonorilo. Kelkaj homoj preterpasas la aron da ekskursanoj; iuj haltas, aŭdas du-tri vortojn de la lingvo belsona, por ili nekomprenebla, kaj daŭrigas siajn vojojn. Kelkaj el ili tre bone rimarkas verdan  agon kaj sur ĝi la steleton, sekvatan de sennombraj miloj da homoj, esperantaj kaj kreantaj la novan epokon en la vivo de la homaro. Ĉar la stelo estas la simbolo de amo kaj paco, sub la standardo, kiun ĝi ornamas, regas ankaŭ la korojn de la ekskursanoj festaj dispono kaj ameco. El iliaj buŝoj aŭdiĝas karesaj vortoj; el ĉiu vorto spiras la inspiro de la amo, en ĉiu vorto estas kaŝitaj sorĉa muziko, majesta kanto, superpotenca sento kaj anĝela voĉo, anoncantaj al la homaro la novan epokon, la glorifkon de anima nobleco kaj eterna amo. Ili semas la noblecon, al malmultaj donacitan; la amon, kiu estas en ĉies koro kaŝita, nur ankoraŭ ne vekita.

Malantaŭ aliaj malrapide marŝas Unulo, Miroir kaj Ana. Miroir vigle diskutas kun Unulo.

"Permesu paroli al mi. Ne indas esti nervoza, se ni havas malsaman opinion pri la poezio," parolis Unulo al Miroir.

"Mi estas trankvila, nur mi ne ŝatas la verkadon de poemoj, kiuj ne estas estetikaj," respondis Miroir.

"Estetiko. Ĝuste ĝi, kiu por mi en la poemoj ne ekzistas. Ankaŭ vi ĝin misuzas. En viaj poemoj priskribitaj emocioj ne estas estetikaj!"

"Se la tuta mondo ne konfesus la estetikon en la poemoj, la poetoj devus ĝin prediki."

"Diru ni, ke vi estas prava, sed mi opinias, ke la poetoj devus esti instruantoj. Kial skribaĉi surpapere malesperajn vortojn, plori je iom da varmeco en homa koro? Ĉu ne estus pli bone moki la malbonajn ecojn kaj doni al la aliaj instruon? Fine, ni vivas en moderna tempo kaj devas al niaj poemoj doni iom da tiu modernismo kaj dinamiko. Por mi ĉiu minuto estas kara, tial mi ne volas plorante pasigi miajn vivohorojn."

"Vi ne estas prava. Mi enuas dum tre longaj tagoj kaj vivas ankaŭ en la memoroj, jen belaj, jen malbelaj; mi esprimas la belecon pervorte pli detale ol la aliaj homoj, pro kio mi estas verkisto. Miaopinie oni devus skribi kiom eble plej longajn romanojn, kun multaj vortoj kaj diversaj okazintaĵoj. Oni devas amuzi la homojn kaj ili pasigu la tempon legante kiel eble plej multe, por ke ili almenaŭ tiamaniere amuziĝu kaj eluzu la longecon de la tagoj," respondis Miroir.

"Tre bone. La vivo tamen konsistas el pura batalo, pri ĝi oni devus instrui la homojn. Honeste ili batalu. Por mi la tagoj ne estas longaj. Kelkafoje eĉ ĉiu sekundo estas kara. La longeco de la tagoj estas nur imaga afero, ĝi konvenas al neniofaristoj, ĉar la laboruloj ĝin entute ne sentas; aliaj zorgoj ilin turmentas en pura vivobatalo, kiu al ili ne permesas eĉ trankvilan manĝadon. Kion signifas unu tago en la universo? Ĉu iu memoros, ke en la dudeka jarcento vivis dum unu longa vespero, diru ni, Armando Miroir, ne scianta, kion fari, pro kio li skribis longajn romanojn? Mi opinias, ke pri tio jam post kelke da jaroj neniu memoros. Hodiaŭ la homoj deziras post kelke da jaroj kiel eble plej koncizan enhavon. Oni vivas rapide. Ne plu oni zorgas pri longaj, dolĉaj vortoj de poetoj kaj pri centfoje prikantata banala amo, priskribata per kerne sensencaj vortoj de rimoj. La rimaĵojn ni evitu, en ili ofte estas sensencaĵoj de logika vidpunkto. Analizu ni por ekzemplo vian poemon 'Paradizon teran vidis'. Kion ĝi enhavas? Nur la deziron delogi la virinon. Tiaj aspektas la poemoj de multaj hodiaŭaj poetoj, pri kiuj diris tre bonan kaj trafan opinion mia amiko, kiu skribis:

"Hodiaŭ mi karesis la piedon de unu virino
Tra silka ŝtrumpo,
Eksentante la belecon de tuta mia poezio."

"Jen estas la portreto. Ĉu oni povus deziri ion pli?" daŭrigis pli vigle Unulo. "Ĉu oni devas en la fripono serĉi noblan senton, se evidentiĝas la malnobleco? Ni devas esti absolutistoj kaj prijuĝi la homon tiel, kia li ĝenerale estas. Kompreneble, laŭ via opinio oni povus trovi absolutan belecon en piedoj de iu virino, se eĉ ŝia tuta korpo estas malbela, ĉar vi ĝin en viaj poemoj tute ne volis priskribi. Fine, tia poeto povus eĉ genuiĝi pro beleco de ŝiaj piedoj k.t.p."

"Vi ne komprenis vian amikon. Tamen estas bela afero, se la homo surgenuiĝas antaŭ la virino, konfesante al ŝi tian amon, kiu eĉ humiligas kaj igas lin karesi ŝian piedon. Ĉu vi en tio ĉi ne vidas la grandecon de la poeto? Ĉu tio ĉi ne estas estetiko?"

"Estetiko. Bela estetiko. Ĝia loko ne estas tie ĉi.

Sincere dirite, pro kio vi karesas ŝian piedon? Ĉu vi eble volas pruvi, ke vi estas ŝia servisto? Tute ne, via intenco estas iom alia. Dum vi karesas ŝin, viaj okuloj  amas, en ili ĝermas pura egoismo, nura deziro posedi la virinon. Ĝi estas ruza, mia sinjoro. Ne nur ruza, tial ke vi volas trompi per ĝi senteman estaĵon, kiu kredas kaj konfdas al vi, sed ankaŭ ruza tial, ĉar vi tian priskribon nomas estetika, dum via celo estas altrudi al la aliaj la saman deziron, doni eble al knaboj instruon pri la ruzeco en la nomo de la estetiko.

Mi abomenas tian poezion. Tia estetiko ne estas plu estetiko, ĝi estas per poetaj vortoj lerte priskribita pornografaĵo."

"Tro severe," rompis lian parolon Miroir. "Ne estas nur la virinoj prikanteblaj. Oni povas glorifki ankaŭ ion alian."

"Mi scias, oni ne devas nur la virinon prikanti, sed mi tamen estas kontraŭulo de rimaĵoj pro ilia sensenco, trovebla en multegaj poemoj. Mi vin volas informi pri kelkaj sensencaĵoj, faritaj pro rimaĵoj en unu via poemo. Tie, se mi bone rememoros, troviĝas la rimaĵoj: doloro, koro, memoro, su oro, volo, ploro, horo, koloro, kovri, dekovri k.t.p. El ili vi faris poemon, kiun la mondo siatempe ŝatis, nome, almenaŭ ĝi estis kantata en la amuzejoj.

"Bela mia koro
En vi la doloro
Pro bela memoro.
Ho, vi la sufloro
De virina volo:
La ruĝa koloro
Dum matena horo
Pro senĉesa ploro
La okulojn kovris,
Sekreton dekovris."

Al tio ĉi ni aldonu rimaĵojn, konsistantaj el verboj ui kaj ĝui. Jen estas la refreno:

"El okuloj fluis larmoj
Kaj mi ĝuis pro la ĉarmoj."

Jen, tion ĉi oni kantis, ĉar iu trovis por sensencaĵo belan melodion. Kiel kanto la versaĵo povus plaĉi de melodia vidpunkto kaj kiel poemo ĝi nenion, krom sensencaĵo, enhavas."

"Johano, mi vin petas, ĉesu!" interrompis lian parolon Natalia. "La inĝeniero haltis, certe li nin atendas. Li ridos kaj babilos eble pri via malpaciĝo, se vi tiel daŭrigos. Ne kredu al Johano, sinjoro Miroir, siatempe li same tiel skribis."

"Bone, bone, al li mi pardonas," ridetis Miroir.

"La diritan poemon iu notis, kiam mi ebria kuŝis sub unu tablo kaj faris la rimaĵojn."

Miroir ankoraŭ diskutadis kun Unulo, dum vespera krepusko trenis sin en la valo kaj la societo enboatiĝadis. Altaĵoj de la montoj malheliĝis. Enĉiele, ie en nemezurebla malproksimo, aperis steloj, komence neklaraj, sed poste ili klariĝis. La tuta ĉirkaŭaĵo odoris je freŝeco, pro facile blovanta vento, portanta la odoron de pinarboj.

Gesocietanoj enboatiĝis en du boatojn, formante du grupojn.

Memo sidas kun juna sinjorino en pli granda boato. Apud li estas Armando Miroir kaj Ana. Johano Unulo estas kun kelkaj gejunuloj en pli malgranda boato. Baldaŭ ekremis fortaj remistoj kaj la boatoj glitis al la mezo de la lago.

En la orienta ĉielo aperis sanga lumo, kvazaŭ la purpura suno dum leviĝo, kaj magia luno montriĝis.

El ĉiela bluaĵo la radioj de la luno lumigas la lagon.

La planedo ŝajnas gaja vizaĝo de maljunulo, ridetanta al la malgaja tero. De proksime ĝi estas simpla globo rebrilanta pro sunaj radioj.

Ana trankvile sidis apud la poeto Miroir, dum la boatoj malproksimiĝis unu de la alia. Post mallonga tempo ek irtis ĉarmega kantado:

"Rivermezen, de insulo
Sur vastaĵon de l' ondar',
Jen elnaĝas la belulo
Stenjka Razina ŝipar'."

La voĉo tremetis super la lago. La unua strofo estis kantata per dolore tremanta voĉo. Kun doloriga komenco de la dua, en animo de Ana ekĝermis la doloro. Ankaŭ la remistoj demetis por momento la remilojn kaj eksilentis, por ke ili pli bone aŭdu ĉarman kanton, kiu daŭriĝis:

"En la gvidboato tenas
Razin manon de princin'
Novedziĝon li nun festas
Kaj ebrio regas lin."

"Novedziĝon?" demandis Ana sin mem. "Kial la kanto ĝuste tiel laŭtas?"

En la radioj de la luno oni vidis, ke ŝiaj okuloj demande rigardas al tiuj de Miroir. Li iomete konfuziĝis kaj por forgesigi sian konfuzon demandis ŝin:

"Fraŭlino Ana, kiu kantas tiel bele en silento sur la lago?"

"Ĉu vi ne scias? Ŝi, malgranda Natalia, en la alia boato. Mia, aŭ korekte, nia Nanjo."

Ŝia voĉo sonis malgaje.

"La fera balkananino," diris Miroir. "Belega kanto, mola kaj dolora melodio, sed ni aŭskultu:"

"Volga, Volga, panjo mia,
Volga, rusa vi river'
Vin regalis per nenio
La kozak' el Dona ter'."

"Agrablaj sonoj. Tiel povas kanti nur mildanima kreito," parolis Miroir al Ana, kiu ne respondis, kvazaŭ lia demando ŝin ne koncernus.

"Mildanima kaj feliĉa, diru tiel sinjoro Miroir," rapide respondis Memo anstataŭ ŝi.

"Vi opinias ŝin feliĉa? Tial vi ankaŭ scias la kaŭzon de ŝia feliĉo, ĉu ne?" demandis Miroir.

"Grava afero, se mi ĝin scius."

"Al mi ĝi ŝajnas sufĉe grava. La lilio sentas feliĉon sub kiso de roso, vi sentas la feliĉon mokante al virinoj, sinjoro Duulo sentas la feliĉon pentrante, pro kio li verŝajne restis en la hotelo k.t.p., sed ŝi?"

"Pri la feliĉo de lilioj oni eĉ povus dubi, sed certe ŝi ĝin sentas, ĉar ŝi sidas apud via genia konkuranto Unulo. Ĉu ne Ana, vi tion ĉi scias pli bone ol mi, vi estas ŝia amikino?" demandis Memo.

"Esti amikino al iu ajn ne signifas babili pri sekretoj de sia amikino, sinjoro inĝeniero. Eble ŝi estas feliĉa, ĉar en via societo ŝi ne troviĝas? Jen, ni jam alvenis al la insulo, ĉu ni sonorigos?"

"Laŭvole," respondis la inĝeniero. Li estis ofendita kaj turnis sin al Julinjo, plendante pri hodiaŭa junularo, ĉar ĝi ne scias respondi krom per krudaj vortoj.

"Mi aŭdis, sed la pereo de l' mondo pro tio ne okazos! Via demando estis esprimita en maloportuna momento kaj mi povas al vi konsili unu alian fojon esti pli prudenta. Vi povas interesiĝi pri sekretoj de iu ajn persono ĉe ties amikino, certe vi pri ili aŭdos, nur ne demandu publike. Malbone vi konas la virinojn, tial vi ankaŭ ekkoleris. Ŝi respondis tre bone, konforme al via demando," respondis Julinjo.

Memo ankoraŭ grumblis, dum gesocietanoj elboatiĝis. En malproksimo estis kantataj la lastaj versoj:

"Ĝoja kanto tuj aŭdiĝu.
Pro memor' de l' belulin'."

Post la lasta verso la lagon ekregis silento. La ĉielo estis plena de brilaj steloj, tremetantaj en la universo. Meze de l'insulo, inter densa verdaĵo, kun sia malalta turo kaj ruĝa tegmento la preĝejo aspektas kiel ensorĉita palaco. Sur la vojo paŝantaj homoj ŝajnas esti ombroj, enirantaj en la palacon.

El niaj konatoj vizitis la preĝejon ĉiuj krom Memo. Li restis ekstere kaj post kelkaj momentoj sidiĝis sur la ŝtuparon apud la lago. Du remistoj staris en la boato kaj interparolis. Malmulte li komprenis la interparoladon, ĉar ili uzis dialekton nesufĉe konatan al li. Trankvile li sidis kelke da momentoj, pensante pri diversaj bagatelaĵoj. Iom poste lin ekĝenis la sonorilo per sia monotone sonanta: tam, tim, tam. . .

"Iu sonorigas,"pensis Memo. "La homoj estas strangaj. Ĉiutage, de mateno ĝis vespero, aŭdiĝas la sonorilkantado. Superstiĉa legendo multe influas la homojn. Oni devas, laŭdire, sonorigi kaj ion esprimi, la deziro nepre efektiviĝos. Kia sensencaĵo. Per aliaj vortoj: Vi nur sonorigu kaj ekdeziru, jen la aŭtomobilo kun rapideco de kvincent kilometroj. Nur tiam diablo direktu ĝin."

Memo meditis apud la lago ankoraŭ pri tiu ĉi afero kaj pri ĝia senco. Poste en lia cerbo estiĝis pli strangaj pensoj kaj lin ekregis multaj deziroj, tute malpiaj. Kompreneble, li ne sciis, ke ^ŭs sonorigis sinjorino Julinjo kaj okaze samtempe la sama deziro ekĝermis en liaj pensoj. Post la esprimo de la deziro ŝi faris signon de kruco kaj transdonis la ŝnuregon al Miroir. Ŝin ne ĝenis, ke tia deziro neniel korespondas al piaj religiaj sentoj kaj eldiris ĝin tute senĝene.

Poste ŝi rapide alvenis al Memo, rakontante al li, kiamaniere oni devas esprimi la dezirojn. Ŝi ankaŭ menciis, ke ŝi kredas, ke la deziro, esprimita per varma preĝo, ĉiel plenumiĝos.

"Mi aŭdis jam pri la maniero de esprimado de deziroj kaj vi ja kredas tiajn sensencaĵojn." li mokis ŝin, rigardante la sinjorinon per la okuloj brilaj pro gajeco.

"Eble dum hodiaŭa vespero mi travivos la deziratan akcidenton kaj scios, ĉu ĝi estas sensencaĵo," ŝi diris petole kaj iom poste al si mem ek ustris: `Se ĝi sukcesos, ĉu ĝi tamen ne estos sensencaĵo?'

Baldaŭ alvenis la aliaj partoprenantoj de sonorigado, krom Miroir kaj Ana. Iom da tempo ili forrestis. Per siaj nedireble belaj, bluaj okuloj, Ana rigardis la brilan ĉielon, malrapide paŝante kun Miroir, kiu ŝtelkaŝe observis ŝian vizaĝon, kiom ĝi estis en lunradioj videbla. Lian feliĉan rideton Ana ne rimarkis, ŝi pensis nur pri sia deziro, revante pri ĝia plenumiĝo, kiam li reveme ekdemandis:

"Ĉu vi kredas la efektiviĝon de deziroj?" kaj per amantaj okuloj, en kiuj streĉiĝis ĉiuj vejnetoj, rigardis ŝin.

Ŝi ne respondis.

"Kion vi deziris?" li persistis ne movante sin de sur la sama loko.

"Neniam mia deziro efektiviĝos. Krome, vi tro multe postulas per via demando," ŝi tamen respondis per ŝanceliĝanta voĉo kaj faris kelkajn paŝojn.

"Fraŭlino Ana, se via deziro estas samtempe la mia, kio okazos?" li petegis.

"Tiam. . . mi ne scias. Eble ne okazos tiel, kvankam mi kredas, ke tiu ĉi nokto estos por unu el ni malagrabla, kara sinjoro."

"Ĉu vi scias mian deziron?" li demandis, kaptinte ŝian manon.

"Ne, sinjoro Miroir, mi ĝin ne scias, efektive ne scias. Eble ni komprenus nin pli bone, se ni povus ankoraŭ iom da tempo paroli pri tio. Bedaŭrinde, ni jam estas ĉe la ŝtuparo kaj ni devas eksenti ereton da doloro pro la deziroj, kiuj nur malfacile realiĝos, kvankam ili estas realiĝendaj, se mi ne eraras," ŝi malgaje aldonis.

"Realiĝendaj, realiĝendaj, mi amas," ŝi poste kelkfoje ek ustris dum la reveturado, ravita de belega, steloplena nokto.

Veninte al la bordo, la societanoj elboatiĝis. Ilin atendis la veturintoj de la alia boato, kiuj ne iris en la preĝejeton kaj tial pli rapide revenis. Nur mankis Unulo kaj Natalia. Memo vane serĉis ilin per siaj okuloj kaj, kiam denove aŭdiĝis la sonorilo, al li estis klara, ke Unulo kaj Natalia forveturis la insulon.

Dum malrapide marŝis la societo, akompanate de sonorado kaj steltremeto, Memo eksciis el interparoladoj de la aliaj, ke Unulo luis malgrandan boaton kaj sen remisto forveturis kun Natalia. Kelkaj komentariis tian konduton.

Oni aŭdis la sonorilon ankoraŭ du, tri fojojn, kaj en la valo ekregis silento. Ĉio estis trankvila, aŭdiĝis nenio krom kantado de griloj dum agrabla somervespero.

* * *

Dum la majesta silento eliris Unulo kaj Natalia el la preĝejo.

"Johano, tie ĉi estas agrable," diris ŝi, daŭrigante la paroladon.

"Sub ĉiela bluaĵo vagas du geamikoj. Rigardu Natalia, la ĉielo ŝajne ridetas, ĉu ne, vi vidas ĝin?Ĉerte ne respeguliĝas ĝia rideto en via animo, ĉar viaj vortoj malgaje sonas. Mi komprenas la rideton de la ĉielo, ĉar nun mi ĝin sentas en la animo. La bela ĉielo. Kiom da fojoj mi verŝis la larmojn sur la tombejo tute sola, dezirante la reviviĝon de ŝi. Pensante pri tio, malgaji mi povus, se mian animon ne regus tute aliaj pensoj, kredu min Nanjo. Pro tiuj pensoj mi sentas la rideton de la ĉielo. Mi estas sur la vojo al forgeso pri la tombejo."

"Ĉu vi esprimis unu deziron?"

"Multajn mi povus esprimi, se mi kredus. Kaj vi?"

"Mi deziris mian feliĉon," respondis ŝi.

"Ankaŭ mi la samon por vi ekdeziris. Kompreneble estas, ke ankaŭ sen tio vi la feliĉon ĝuos, ĉar vi estas ankoraŭ juna kaj havas sufĉe da tempo por orumi vian vojon en la vivo. Nu, bona vi ankaŭ estas, vi ne postulis milionojn. Nur, ĉu diri, ke vi estas egoistino, vi nur pri vi pensis, nur vi deziris. Se la deziroj plenumiĝas, vi ĝuos duoblan feliĉon, ĉar mi subtenis viajn dezirojn per la miaj. Vere, ridinda estas tiu formala esprimado de la deziroj, tiu tradicio, sed mi estas konvinkita, ke vi certe ne kredas, ke la deziroj plenumiĝas helpe de la sonorilo. Ĉu vere?"

"Mi ne kredas mian feliĉon," diris Natalia. "Verŝajne estos al mi baldaŭ malagrable restadi proksime de vi. Ni devos iri tute malsamajn vojojn, ĉar la deziroj je io neniam efektivebla turmentas min. Se oni ĉiam klopodas konfesi sian amon al iu per ĉiu ekmovo, ekrigardo k.t.p. kaj tiu ne komprenas, kredu, ĝi estas dolora. En tiu okazo estas pli bone disiĝi."

"Strange, ĉu vi estas certa pri malkompreno?" li demandis, sidiĝinte en la boateto kaj iom poste daŭrigis: "Ĉu vi deziras, ke ni ankoraŭ veturu aŭ ni iru al la bordo?"

"Veturigu min ankoraŭ," petis Natalia kaj la boato ekglitis sur la ondiĝanta lago.

En majesta nokto aŭdiĝis ĉarmega kaj pie sonanta kantado:

"Sur la lago sub Triglavo. . . "

Ŝi dankas Dion," diris Unulo mallaŭte kaj ĝuis belegan kantadon. Ravita per ĝi, li ĉesis remi.

Ili ĝuis sub la steloplena ĉielo kaj Unulo poste longe ne ekremis, ĉar ŝi daŭrigis kanti kaj li deziris ŝin aŭskulti. Ŝia voĉo estas bela, raviga, la melodioj, kiujn ŝi kantas, tuŝas la koron.

Jen la nokto por poeta koro de Unulo kaj timemaj sentoj de malgranda Natalia. Ĝi ŝajnis kiel bela didonaco, kiu forgesigas la suferojn kaj ĉiujn bagate-laĵojn de la vivo. Al ili ambaŭ ĝi kreis la novan mondon, almenaŭ por momento, kaj ili forgesis ĉiujn prozaĵojn.

* * *

Dum ili ĝuas la aeron freŝan kaj agrablan, en la manĝejo, en malbonodora atmosfero, ĉe unu tablo sidas la pentristo Duulo. Li parolas kun iu beleta fraŭlino.

Preskaŭ la tuta societo vespermanĝis kaj iuj viroj trinkas dolĉan vinon. Apud unu al Duulo proksima tablo sidas la inĝeniero kun la poeto Miroir. La franco Anan ameme rigardas. Ŝi sidas kontraŭ li, apud sinjorino Julinjo.

Miroir ĉi-vespere estas tre silentema, kia li kutime ne estis, ĉar ĉiam kutimis li en la societoj amuzi la aliajn.

Ankaŭ kelkaj societanoj senvorte sidas, aŭskultante la muzikon, kvazaŭ ili estus sub ĝia in uo.

Nur nian inĝenieron ne ĝenis la muzikistoj, nek ilia ĉarmiga ludado, ĉar li tre ofte verŝis vinon en la glason. Sinjorino Julinjo rimarkis, ke liaj okuloj ekbrilas per ia stranga ekbrilo dum eltrinkado de glasoj da vino.

La tonoj de la muziko regas la halon. Sentimentalaj agordoj ekregis la animojn de multaj gastoj.

Ili ankaŭ in uis la poeton Miroiron, kaj lia vizaĝo, kvankam tre serioza, ŝajnis momente ploranta. En sia interno li sentis, ke Ana meditas pri iu malproksima, amata persono, ĉar ŝi apenaŭ post kelkaj momentoj respondis liajn demandojn, kvazaŭ ^ŭs vekiĝinta.

Post fniĝo de ludado nur Miroir ne aplaŭdis, dum lia apudsidanto Memo la lasta ĉesis. Pro aplaŭdado li verŝajne laciĝis, ĉar li denove eltrinkis sian glason ĝisfunde, ekkraketis per lango kaj denove plenigis la glason. Pro tio Julinjo riproĉetis al li, nominte lin profesia drinkulo, kiu vetis fortrinki la tutan provizon da vino el la kelo. Admoninte lin, ke Miroir sidas apude, kaj li eĉ ne zorgas pri la poeto, nek donas al li iom da sia vino, ŝi instigis lin paroli:

"Mi simple konfesas la eldiron: `Kio estas sur la tablo, ĝi estas proponata'. Do, sinjoro Miroir povus mem servi al si. Ĉar," daŭrigis Memo iom pli rapide, "se li ne volas trinki, estus mia devo plenigi lian glason. Sed, ankaŭ mi ŝatas la duan eldiron, kiu laŭtas: `Ne verŝu akvon en la maron', aŭ per aliaj vortoj `Ne verŝu vinon en plenan glason,' tial mi ne povas proponi al li iom da mia vino. Se lia glaso ne estus plena, volonte mi farus tion ĉi.Ĉetere, vivu sinjoro Miroir."

Miroir aŭdis nur la lastajn vortojn de Memo, kiu etendis sian plenan glason al lia, dirante:

"Bonvolu eltrinki la glason da vino por feliĉa sukceso de nia ideo."

Miroir preskaŭ sukcesis atingi pardonon, ke li entute ne trinkas alkoholaĵojn, sed Ana subite ekdeziris bonan sanon al li, alportinte sian glason gracie al la buŝeto kaj ameme lin rigardante, pro kio li ekridetis kaj tamen trinkis.

"Mi vidas, vi povas," diris Memo gaje, "nur vi ne lernis trinki, ne havinte bonan okazon kaj la virineton, kiu vin instigus je tio. Nun ne forgesu, ke vi estas en unu el slavaj landoj, kiujn la Sinjoro feliĉigis, laŭ konstato de italo Ferrero, per du donacoj.Ĉerte vi scias, ke Ferrero en sia libro pri Eŭropo karakterizis bone eŭropajn popolojn, respektive rasojn, per la eldiro: `La germanojn Dio feliĉigis per pasio je virinoj, la romanojn per emo al trinkado kaj la slavojn per ambaŭ ecoj.' Tial vi devas ĉe ni lerni trinki."

"Brave, brave," ekkriis Duulo proksimiĝante al la tablo. "Vi estas nebonigebla kompilanto.Ĉetere, vi fariĝis kuraĝa, ĉar hodiaŭ vi trovis amatinon en la glaso. Tamen mi estas certa, ke tiu italo diris tion pri romanoj, kion vi volis perforte altrudi al germanoj."

"Mi ne konas la verkon de tiu italo, sed laŭ via korekto la citita frazo estas sufĉe ĝusta," aldonis Miroir.

"Tia ĝi estas. Stranga estas slava raso, la plej bonan ekzemplon reprezentas sinjoro Memo," rediris Duulo.

Memo ne respondis. Duulo ne kolerigis lin per siaj vortoj, tial li ekuzis la alian manieron por almenaŭ lin denove paroligi, dirante al li, ke lia babilado estas tre interesa, pro kio estus inde ĝin daŭrigi.

"De kiam vi interesiĝas pri miaj babilaĵoj? Vi eĉ ne estis sur la lago, ĉu vi timis droni en la akvon?"

"Tie mi ne estis nur tial, ĉar mi devis ordigi mian valizon. Mi devis ankaŭ aĉeti la kolorilojn, ĉar morgaŭ frumatene mi pentros la kastelon," respondis Duulo. "Vi nur daŭrigu amuzi nin."

"Ĉiam vi estas okupita, kiel bona komercisto, sed kiu kredas, tiu povas savi sian animon, ĉu ne? Verŝajne, vi ne havas sencon por luna ĉarmo? Mi hodiaŭ eksentis misteran forton de la steloplena ĉielo, eble pro vino? Ĉu vere pro vino? Ne, karulo, mia, nia amiko Unulo certe ne estas ebria de akvo kaj li tamen ne venis vespermanĝi, li preferas revi sur la lago."

"Ĉu Unulo estas sur la lago?" demandis Ana, kvankam ŝi bone sciis, ke li estas tie.

Duulo komprenis ŝian intencon. Inter fraŭlinoj de la societo estiĝis denove la interparolado pri tiu ĉi afero. Jam delonge ili deziris kondamni Unulon kaj Natalian je malmoraleco, se iufoje ili sukcesus pruvi ion konkretan. La veturado sur la lago per si mem ne estas grava kaŭzo de tiu ĉi dezirata kondamno.

La kaŭzo estas pli profunda. Ili enviis Natalian, kaj, ĉar ili enviis ŝin, tio signifas, ke ili havis la samajn dezirojn, kiuj ne povis efektiviĝi. Ĉe la viroj la sama afero havas iom alian formon. Se la viroj envias, ili ankaŭ deziras posedi la samon kiel tiuj, kiujn ili envias, dum la virinoj ne kontentiĝas nur pri tio, precipe se temas pri alia virino kaj ŝia amanto. Ilia envio signifas eĉ malamon kaj nepre kalumniadon. Tiaj estis fraŭlinoj de la societoj, nur estas la demando, ĉu iu povus riproĉi ilin, tial ke la naturo pridonacis ilin ankaŭ per tia donaco. Kiu kuraĝus riproĉi la naturon pro tiu negativa donaco? Kiu kuraĝus diri, ke ĝi estas malperfekta.

Duulo tiun ĉi aferon komprenis tre bone kaj ne miris pri ĝi. Li nur koleris je Memo, kiu per siaj vortoj kaŭzis, ke la aliaj pri Unulo kaj Natalia parolis.

Sobra Memo neniam parolus pri tiaj aferoj. Kontraŭe, nun ebria Memo denove parolis pri la sama temo. Li uzis la vortojn, kiuj decas nek al lia aĝo, nek al la profesio. Li uzis ilin senĝene, spite tion, ke ilin aŭdas fraŭlinoj, kiuj al lia parolado aldonadis kelkajn vortojn por kompletigi lian opinion.

Tiun ĉi fojon sinjorino Julinjo ne partoprenis en la kalumniado (kion ŝi deziris), ĉar Duulo parolis kun ŝi. Tial ŝi ne povis partopreni la diskuton pri Natalia kaj Unulo.

Subite Memo, ne fninte unu frazon, ekkantis. Tial ĉiuj ĉeestantoj ekridis. Estas vere komike aŭskulti ebriulojn, kiel ili ekkantas kaj plu ne zorgas pri tio, kio ĉirkaŭ ili okazas, ne havante eĉ la senton, ke inter ilia interparolado kaj subita kantado estas kontinuiteco. Poste ili denove ion sensencan ekbabilas, denove kantas kaj senzorge pasigas la tempon. Okazas ankaŭ, ke dum la kantado kelkaj ekdormas, ĉar alkoholo ilin tute ekregas. Tiel okazis ankaŭ al Memo, kies ronkadon akompanis rido de ĉeestantoj, dezirantaj al li feliĉan transiron en apartan mondon de dormantoj. Lia dormado daŭris nur kelkajn minutojn. Li vekiĝis iom pli konscia kaj plu ne parolis. Oni donis al li nigran kafon, kiun li avide trinkis kaj post duonhoro plisobriĝis.

Dum tio Julinjo mallaŭte parolis al Ana:

"Via amikino estas la objekto de diversaj babilaĵoj. Kiam la aliaj gesocietanoj, kiuj nun ne estas tie ĉi, ekscios, kie ŝi nun estas, denove oni babilos kiel antaŭ kelkaj minutoj. Konsilu al ŝi eviti tiajn aferojn. Ŝi amas Unulon kaj li estas honesta. Malgraŭ tio dumnokte neniu virino devas kredi al viro.

Tiuj ĉi vortoj ankaŭ ne malutilos al vi, konservu ilin bone en via memoro."

Sub in uo de ŝiaj vortoj Ana naive respondis, ke ŝi komprenus la tutan aferon, se Natalia amus Unulon. Fine ŝi aldonis, ke Natalia eble riskas sian honestecon sen ia grava kaŭzo. "Se ŝi amus lin, la afero estus tute alia," konkludis la junulino, kiu kredis, ke la amo ĉion senkulpigas.

Julinjo ne volis korekti la opinion de la junulino kaj daŭrigis pli laŭte:

"Hodiaŭa junularo estas vere malmorala. Pro la dirita akcidento mi riproĉas Natalian des pli, ĉar ŝi estas bone edukita."

Do, se Memo esksilentis, Julinjo devis substreki denove, ke Natalia kaj Unulo estas sur la lago. Eble ŝi poste bedaŭris, ke per tio montriĝis ŝia malbona karaktero, kvankam ni ne kredas, ke tiu ĉi virino pro principo retirus sian opinion publike.

"Ĉiu balau unue antaŭ sia pordo," rimarkis Duulo kaj foriris el la salono kolera, ke nun la kalumnion daŭrigos Julinjo.

Pro liaj vortoj Julinjo ruĝiĝis, ĉar ili koncernis ŝin. Ŝi ekdeziris sekvi lin kaj insulti, sed tamen ŝi restis, konvinkiĝinte, ke li estas prava. Ŝi eksilentis, kvankam al li ŝi ne pardonis la ofendon.

Post Duulo foriris ankaŭ multaj aliaj, tiel ke en la manĝejo restis el niaj konatoj nur Julinjo, Miroir kaj Memo. Miroir ridetante aŭskultis la babiladon de la inĝeniero, kiu parolis ankoraŭ sensence, nur ne plu laŭte kiel de sur la tribuno antaŭ centoj da aŭskultantoj. Kiam de ekstere aŭdiĝis laŭta kantado, kvazaŭ ĝi deprenus lian parolpovon kaj li eksilentis.

Natalia ekstere kantis:

"Supre ĉiela bluspegulo,
Plenigita per la steloj,
Sur la tero mizerulo,
Dolorplena, sen esperoj. . . "

La kantado agrable impresis, ĝi estis doloriga, elvokanta larmojn, kiujn oni plej bone rimarkis en okuloj de Julinjo.

Kial Julinjo ekploris? Tial, ĉar ŝi aŭdis la voĉon de Natalia, kiun ŝi kalumniis. Nun ŝia voĉo rememorigis al Julinjo, ke tiel delikata estaĵo, kiu scipovas ravi la aliajn per sia kantado, bezonas konsilajn vortojn kaj admonojn, tial neniel oni ŝin devus kalumnii. Tiu ĉi sento de bedaŭro ne estis konstanta, ĝi ekĝermis en ŝia interno nur por momento, ĉar la kantado impresis ŝin.

Natalia kaj Unulo eniris en la salonon kaj ilia eniro estis akompanata de kelkaj enviaj okulparoj. Unulo alvenis per pezaj paŝoj al la tablo de Memo, ekdeziris al li bonan dormon, kapkline salutis Julinjon kaj foriris. Li tute ne rimarkis sian francan kolegon. Oni vidis, ke li estas laca kaj dormema. Natalia perrigarde akompanis lin. Ŝi informis sin ĉe Julinjo pri Ana kaj baldaŭ foriris, tiel ke en la manĝejo restis kelkaj societanoj, kiuj iom post iom eliradis. Fine restis Julinjo kaj Memo, kiu denove trinkis la tason da kafo.

Li demandis post mallonga paŭzo:

"Ĉu vi estas dormema, sinjorino?"

"Tute ne, mi havas nur kapdoloron. Se vi volus min akompani, mi promenus. Sola mi timas eliri sur la ŝoseon. Kiu scias, ĉu la friponoj ne atakus honestan virinon?"

Li konsentis. Silente ili ekiris la vojon. Estis belega nokto, plena je mistiko. Ĝi regis la tutan ĉirkaŭaĵon, tra kiu ili marŝis. En la valo la lago rebrilis pro lunaj radioj. La branĉoj de l' pinoj aspektis kiel sin lulantaj nigraj monstretoj. Ili sin movis per kiso de facila venteto, blovanta de sur la altaĵoj de Alpoj.

Niaj konatoj marŝis sudan direkton sur mallarĝa vojo apud la polvoplena ŝoseo. De sur la vojeto estis klare videbla la tuta lago, kvankam ni dubas, ke ili ĝin vidis. Memo enŝovis sian dekstran manon en la barbon, marŝante per malcertaj paŝoj apud sinjorino Julinjo. Ŝi palpebrumis okule kaj timeme ĉirkaŭrigardis. Al ŝi estis malagrabla la dumnokta vagado, ĉar ŝi timis. Kvazaŭ io tremus en ŝia interno pro timo. Krome ŝin regis ankaŭ unu alia al ŝi neklarigebla sento. Ŝia spirado estis malregula. En ĝi kaŝiĝis sekreta sopiro, kiu povus post iom da tempo esti vorte kaj age eldirita. Kontraŭe, la inĝenieron regis nur la ebrio, tiel ke li ne multe pensis pri la celo de sia irado. Malcerte, ŝanceliĝante, li faletadis, sed ne falis. Apenaŭ post duonhora marŝado li estis falonta trans unu ŝtono, tial Julinjo ĉirkaŭbrakis lin.

"Mi ne permesas, ke vi rompu vian kolon pro malcerta marŝado. Tial mi vin tenos subbrake, por ke vi ne vundu vin," ŝi diris kaj konvulsie kaptis lian brakon.

Memo, kiu estis, kiel ni jam akcentis, ebria, pro freŝa aero plisobriĝis kaj lin surprizis ŝiaj vortoj. Ŝi tenas lin subbrake. Balbutante li dankis ŝin pro la zorgemo, esprimante ankaŭ sian admiron pri bela, steloplena nokto.

"Tre strange," rediris ŝi, ekmordinte sian malsupran lipon. "Kiel vi nun parolas? Antaŭ kelkaj jaroj ni interkonatiĝis kaj ĉiam ĝis nun mi kredis, kiel ankaŭ la aliaj, ke vi kiel teknikisto neniam volas atenti la belecon de la naturo, dum hodiaŭ tage kaj vespere mi aŭdis de vi strangajn vortojn. Vi ekamis la naturon."

El lia respondo ŝi divenis, ke tiu ĉi sento ĝermis ankaŭ en lia interno. Li ĝis nun bridis ĝin. Al ŝia rimarko, ke ŝi ŝatas nur tiajn virojn, kiuj amas la naturon, li aldonis:

"Al mi ŝajnas, ke mi povus ĝin ami. Mi ankaŭ malŝatis la virinojn. Kelkfoje pro tio mi ŝajnis al mi mem stranga. Estas vero, mi vin ĉiam ŝatis. Hodiaŭ vi estas por mi de la ĉielo sendita anĝelo gardanto," li babilis kvazaŭ infano.

"Mi konjektas, ke ĝis hodiaŭ neniu virino atentis vin, neniu zorgis pri vi. Miaopinie, se iu zorgus pri vi, ŝi estus via edzino, ĉar vi estas riĉa homo kaj tiaj aferoj allogas, kredu min. Tamen vi ne forgesu, ke ekzistas la virino, kiu volonte vin amus, se ŝi ne timus vian ridon pro sia sincereco," ŝi ruze aldonis, atendante la respondon kaj samtempe timante, ke li eble komprenos ŝiajn vortojn kiel la proponon, kiu ne estis esprimita en ĝusta momento.

"Ne povas esti la vero, tiu virino ne ekzistas. Tiu por mi valora. . . "

Ŝi petis lin fni la frazon. Memo ne volis, tial ŝi daŭrigis turmenti lin per la demandoj:

"Ĉu tiu virino estas en nia societo? Kiu ŝi estas?

Ne turmentu min, vi bone scias, ke mi estas scivolema. Vi ne devis komenci la frazon, se vi ne intencis ĝin fni.Ĉetere, ni ne estas infanoj, sed mi estas tre kapricema virino kaj faros nek unu paŝon plu, antaŭ ol vi fnos vian frazon."

"Sinjorino," diris li riproĉe. "Mia situacio estas iom malagrabla. Mi estas tamen infano, malgraŭ mia barbo. Kiom da fojoj mi volis fortranĉi mian barbon, tiom malŝatatan de la virinoj, ne povantaj imagi la amon sen kisoj. La amon mi, ankoraŭ en tiaj aferoj gimnaziano, timas konfesi al la virino, perdinta por la junuloj la tutan intereson. Vere, mi timas konfesi mian senton, sufĉe malsaĝan, por esprimi malagrablan, kvankam varman senton, kontraŭ kiu mi batalas jam de jaroj kaj kiun mi preferus forigi. Bedaŭrinde, nenion mi povas diri al vi, ne decas, ke mi malkaŝu miajn sekretojn."

Ŝi ofendiĝis pro lia konstato, ke ŝi perdis por la junuloj la tutan intereson, ĉar ŝi divenis, ke tiu virino estas ŝi kaj ke li baraktas en sia interno, timante ne ofendi ŝin per la konfeso de la amo. Tamen ŝi persistis kaj, se ŝi ne persistus demandi, eble por ĉiam prokrastiĝus la provo devigi lin konfesi sian amon al ŝi. Tial ŝi daŭrigis:

"Ridinda homo vi estas, kara inĝeniro, pro vino vi perdis eĉ la prudenton. Aliamaniere mi ne povus klarigi vian konduton, ĉar ĝi similas al tiu de neplenaĝa fraŭlo. Jen ni estas tie ĉi, ludantaj kaŝoludon unu kun la alia. Vi min devigas konfesi la unua la tutan veron, diri al vi, kio min turmentas, esprimi la unua la senton, min jam delonge turmentantan. Nur ne forgesu, ke mi estas la edzino de iu alia kaj ne pritraktu tiun ĉi fakton malĝuste."

Nun li kuraĝiĝis, eksentinte, ke la afero estas tute alia, ke ŝi ankaŭ lin deziras:

"Mi scias, ke vi estas edzinigita, sed via edzo estas malsana, tial li longe ne vivos kaj tiam. . . "

Li faris movon por ĉirkaŭpreni ŝin. Ŝi ne permesis. "Iom tro rapide, kara sinjoro," ŝi ek ustris kaj por momento ekmemoris sian hejme kuŝantan, kadukan edzon. Ĉu ŝi perfdu lin, lin, kiu ŝin savis de malriĉeco, kiu ŝin sinjorinigis, kiu ŝin ĝis antaŭ kelkaj monatoj  egis? Ĉu ne estas ruze venĝi al li? Li ja ne malsaniĝis, por ke ŝi plu ne havu la plezurojn en la vivo. Tiel ŝi batalis en sia interno, malgraŭ sia varma deziro je inĝeniero, sed ŝiaj korposentoj baldaŭ forgesigis la tutan pasintecon, la belan tempon, kiun ŝi travivis kun la edzo. Kelkmonata lia malsano forgesigis la pasintan amon. Kvankam la amo ne estis sincera kaj ŝi vivis kun la edzo nur pro intereso, tamen ĝi havis tian formon, kiu almenaŭ je danko devus ligi la virinon, kies dezirojn plenumas la edzo malavare, ne meditante, ĉu tial lia materiala stato ruiniĝos.

Forgesante ĉiujn bonfaraĵojn kaj adoradon de la edzo, ŝi diris, kvankam iom heziteme:

"Kion vi farus pro via amo?"

"Mi saltus en la lagon, lageton, lagegon, kien ajn vi ordonus," infanĝoje ekparolis Memo.

"La lago estas nur la lago," daŭrigis ŝi kolereme. "Mi ne vendas mian amon por la vivoj, kvankam iu malsaĝulo pro mi mortigis sin. Kompatindulo. Mi nun estas pli reala. Hodiaŭ mi estas tie ĉi, do mi estos la via. Ĝi estas la realeco, kara inĝeniero. La salto en la lagon, almenaŭ por bona naĝanto, kia vi estas, ŝajnas stranga infanaĵo, simila al eldiroj de junaj geamantoj. Tiaj vortoj, uzataj de gejunuloj kaj efektivigitaj, estas tragikaj kelkafoje. Eldirataj de vi, ili ŝajnas ridindaj, karulo. Estas pli bone daŭrigi la vojon, kiun ni ekiris nenion parolante, eltrinki plenan glason da ebrieco. Pri mia devo mi ankaŭ ne pensu, ĉar virino mi estas malzorgata, nekaresata jam kelkajn monatojn. Vi komprenas, kion ĝi signifas por mia junaĝo. Nun mi vivas kvazaŭ rozo en la vazo, sen suna ardo, nombrante la tagojn de perdita juneco."

Se la inĝeniero estus sobra, li certe ne dirus, ke li benus la tagon de morto de ŝia edzo.

"Ne benu lian mortotagon," ŝi diris per tremetanta voĉo, sentante sin momente kulpa pro kruela esprimo. "Mi ĝin ne deziras, forgesu nur por momento, ke li ekzistas, almenaŭ por hodiaŭ plezurigu min.

Ĉu ne, vi forgesos?"

Ili ambaŭ ĉion forgesis, ŝi daŭre, kaj li iom poste cerbumis, kio okazis.

Interese estas, ke li serĉis poste la manieron por forgesigi sian agon kaj ŝi kiel virino eĉ ne pensis plu pri la reveno al edzo, nek intencis forlasi la inĝenieron.

Intence ŝi riskis kaj okaze gajnis. Li entute ne havis la intencon riski kaj tamen riskis, sed perdis, escepte se oni kredas, ke la virino estas gajnaĵo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.