La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA SONORILO DE BLEDAŭtoro: Stevan Živanovič |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Vagonaro rapidis preskaŭ vete tra ĉarmaj regionoj de la bela Slovenio. Malantaŭ ĝi veturis sur polvoplena ŝoseo ĉarma aŭtomobilo. Post kelkaj momentoj, estinte pli rapida, la aŭtomobilo atingis nigran monstron, kiu el sia fumotubo elĵetas nubojn da fumo kaj siblas kiel serpentego.
Atinginte la vagonaron, vojaĝantoj de la aŭtomobilo vidis kelkajn homojn, kiuj el la vagonaro per siaj poŝtukoj svingis la kutiman saluton. Sed ĝi daŭris nur kelke da momentoj, ĉar la aŭtoq-moq-bilo, pro kurbiĝo de la ŝoseo, baldaŭ ne estis videbla por fervojvojaĝantoj.
Duonhoron post la renkonto de du interkomunikiloj la aŭtomobilo haltis ĉe la supraĵo, sur kiu estas hotelo `Mondo'. Uniformita servisto elprenis la pakaĵojn de la alvenintoj. Polvigitaj de kapo ĝis piedoj, la alvojaĝintoj provis forigi polvon de sur siaj vestoj, sed la sukceso estis preskaŭ nenia. Kvazaŭ hontemaj pro la stranga aspekto, ili rapide supreniris la ŝtuparon, kondukantan al la unua etaĝo.
Ekstere regis julia varmego, malagrabla pro siaj tiel nomataj 'hundaj tagoj'. La suno jam trairis la duan trionon de sia ŝajna enĉiela vojaĝo.
"Estas tro varme, miaj sinjoroj. Tamen mi estas feliĉulo, ĉar se mi estus dika, trioble pli malfacile mi tolerus ĉi tiun sufokan aeron. Aĉe estas vivi dum somero. La suno brilas, kvazaŭ ĝi intencus rosti mian kapon. Mi kredas, ke la tuta mondo tamen ne suferas pro varmego. Diru, sinjoro Miroir, ĉu en Suda Francujo la suno same tiel brilegas?"
Ĉi lastajn vortojn elparolis sufiĉe alta homo, aĝa ĉirkaŭ kvardek jarojn, kun malgrandaj, vivecaj okuloj, kun bruna, mallonga barbo. Li estas inĝeniero Memo.
Turninte sin al la parolinto, Miroir ridis pri tio, ke al Memo estas varmege post tiom rapida aŭtomobilveturado. Li konfrmis al li, ke Sudan Francujon premas la sama varmego, se eĉ ne pli alta temperaturo regas lian naskourbon Marseille. Respondinte al la inĝeniero, li turnis sin al apud li staranta kunvojaĝinto:
"Sinjoro Duulo, laŭ aspekto de tiu ĉi regiono inter la montoj, ŝajnas, ke tie ĉi estas belege. La ĉirkaŭaĵo al mi tre multe plaĉas.Ĉerte al vi ne mankos amuzaĵoj, vi povos pentri tiun ĉi regionon, kaj ĝiaj naturvidindaĵoj liveros al vi belegajn pejzaĝojn."
"Efektive, tie ĉi estas agrable," respondis la pentristo. "Espereble vi eksentos, ke ĉi-tieaj naturbelaĵoj homon povas eĉ feliĉigi. Per la rigardado de naturaj belaĵoj oni povas forigi ĉiujn premantajn pensojn, refreŝigi sian cerbon kaj forgesi la pasintaĵojn. Tie ĉi, miaopinie, estas la ĝusta loko por la anima ripozo, kiun mi ankaŭ nepre bezonas. Vi verŝajne longe memoros pri Bled, tion mi antaŭsentas. Ne demandu kiel, sed ofte mi povas deĉifri ion, kio okazos en la estonteco."
Miroir ekridetis pro la dirita strangaĵo. Li ne volis plu paroli, dum liaj kunvojaĝintoj ankaŭ eksilentis kaj rigardis diversajn objektojn en la akceptejo, simple meblita, kiel en ĉiuj hoteloj por la gastoj, ne ŝatantaj lukson. Ĝi estis pura ejo kaj, juĝante laŭ ĝia aspekto, oni povus konjekti, ke la hotelo estos agrabla restadejo.
"Miaj sinjoroj," ekparolis la inĝeniero, kies voĉo estis forta, pro kio ŝajnis, ke li volas paroli al la publiko, "pli rapide ni alvenis ol rapidvagonaro, kvankam ni ekveturis kvar horojn post ĝi. Kion vi opinias pri mia aŭtomobilo?"
"Ĝi estas belega aĵo. Oni vidas, ke vi komprenas vian fakon," respondis la pentristo Duulo.
"Ĉiun ŝraŭbon de la motoro mi mem faris. La tuta afero daŭris tri jarojn. Mi ŝanĝis preskaŭ ĉiumonate kelkajn gravajn partojn de la motoro kaj enmetis pli novajn kaj perfektajn. Kompreneble, mi mem ĉion perfektigis kaj fne la rezulto estas tre bona.Ĉent kilometrojn en horo ni veturis. La rapideco de ducent kilometroj estus ankaŭ atingebla, se la ŝoseoj ne estus plenaj de truoj kaj se mi kuraĝus riski la vivon. Nu, mia Miroir, ĉu vi aŭdis pri io simila en Francujo?"
"Kredu al mi, dum la legado de viaj leteroj mi ĝis antaŭnelonge ridis pri via fantazio. Nun mi bedaŭras mian ridon, konvinkita, ke via akumulatoro ŝajnas efektivigebla afero."
Iom ofendita pro la dubemo de Miroir, Memo respondis:
"Ĝi jam ekzistas, per ĝi vi veturis, nekredemulo.
Kion fari, la virinoj estas pli interesaj objektoj por vi ol mia akumulatoro. Bedaŭrinde, ankaŭ ĉe ni multaj junaj homoj dediĉas tro multe da tempo al senvaloraj amuzaĵoj, anstataŭ al pli utilaj aferoj," li moke aldonis.
"Nu, vi pravas. Tamen, ne ĉiuj homoj povas esti tiaj kiel vi, ĉar malgraŭ via aĝo vi ankoraŭ ne edziĝis.
Certe vi ne havis tempon por pensi pri tio," respondis Miroir.
"Ha, sinjoro inĝeniero iagrade eĉ malŝatas la virinojn! Li certe havas gravan kaŭzon por tio, nur ni estus maldiskretaj, se ni detale priparolus la aferon," aldonis Duulo.
"Babilu, kion vi volas, min pli interesas mekaniko kaj, se la virinoj estus tiom interesaj, eble mi okupus min ankaŭ pri ili," respondis Memo kolereme.
"Kiajn vortojn vi uzas! Tamen vi povus rakonti almenaŭ nun pri io pli aktuala ol estas mekaniko," moke riproĉetis Duulo.
La inĝeniero ekridetis kaj oni vidis, ke lia rideto estis nur ŝajna esprimo de gajeco, ĉar li efektive ekkoleris.
Iom poste Miroir demandis Duulon pri horo de alveno de la societo, pri kiu ili parolis dum la veturado.
"Vi ĝin post mallonga tempo vidos kaj certe ne bedaŭros tion. Al ĝi apartenas kelkaj belaj fraŭlinoj kaj unu belega, aŭ pli bone, eĉ ĉarmega sinjorino. Ĉu vere, sinjoro Memo?"
Akcentante ĉi-suprajn vortojn pri la sinjorino, la pentristo denove kolerigis la inĝenieron. Tiu ĉi ekmordis sian malsupran lipon pro kolero kaj ruĝiĝis.
Tamen li rapide trankviliĝis kaj per afabla voĉo rekomen-dis al la pentristo zorgi pri siaj propraj aferoj.
Al li estis malagrabla tia konduto de Duulo, tial ke liajn vortojn aŭdis Miroir, kiu eksciis kelkajn intimaĵojn pri siaj konatoj. Estas vero, la pentristo antaŭe ofte mokis Memon pro sinjorino en intima rondo, kaj li ne koleris. Nun, ĉar ĉeestas Miroir, por ili ankoraŭ fremda persono, tiu ĉi mokado lin kolerigis, kaj li trovis necesa klarigi la aferon, por ke Miroir ne estu pri ĝi malbone informita. Li akcentis, ke li ĝis nun preferis amuziĝi kun la sinjorino, kies nomo estas Julinjo, ĉar en la societo estas plejparte gejunuloj, pro kio li, estante pli aĝa homo, amuzas la sinjorinon. Ŝi povas kelkafoje paroli pri seriozaj aferoj, kvankam la serioza parolado kun virinoj estas tre malfacila afero," li fnis sian frazon.
Miroir tute ne aŭskultis lian klarigon, ĉar al li ŝajnis super ua ĉi tiu diskuteto, kiu lin tute ne rilatas. Krome, estis por li malagrable kiel al gasto tuj komence interesiĝi pri la intimaĵoj de siaj konatoj.
Respondante al la klarigo de Memo, Duulo pardonpetis, akcentinte, ke li ne volis lin ofendi. Li volis klarigi ankoraŭ ion koncerne ĉi tiun aferon, sed ^ŭs alvenis direktoro de la hotelo, pro kio li devis eksilenti.
Tiu ĉi salutis la gastojn per profunda kapklino. Pro sia korpulenteco al la gastoj li ŝajnis kiel grasa amaso, ŝovanta sian ventron antaŭ si. Pro lia ridinda staturo Miroir laŭte ekridis elkore kaj ĉiuj konsterniĝis pro tiel subita ridado, ne sciante ĝian kaŭzon. La direktoro lin rigardis strange, kredante, ke la gasto ne estas tute normala homo, kaj Miroir pro tiu stranga rigardo post tre mallonga tempo serioziĝis. La direktoro prenis de sur la tablo dikan libron, trovis la numerojn de lueblaj ĉambroj kaj ordonis al ĉambristino gvidi la gastojn. Ĉiujn demandojn li respondis per agrabla, preskaŭ humila voĉo, kvazaŭ hundo deziranta ricevi bongustan oston, sed la ordono al la ĉambristino pruvis, ke li scias eĉ ordonadi kaj severe agi kontraŭ siaj subuloj.
Lacaj pro vojaĝo la gastoj pene ekiris al siaj ĉambroj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.