|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SONORILO DE BLEDAŭtoro: Stevan Živanovič |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Antaŭ aŭroro Duulo ordigis la materialon por la pentrado. Li prenis sian lornon por trarigardi la ĉirkaŭaĵon, kovritan de matena krepusko, por ke li ĝin de pli proksime vidu. Post kelkmomenta rigardado li ekflustris:
"Bone mi konjektis, virinmalamanto."
Je la sepa horo matene la pentraĵo estis preta.
Duulo demetis siajn penikon kaj kolorilojn kaj sidiĝis sur la seĝo apud la preta laboraĵo. Poste li rigardis la pentraĵon de sufĉe malproksima distanco. Al li ĝi ŝajnis la plej taŭga el ĉiuj liaj ĝisnunaj pentraĵoj.
"Jen, mi fnis ĝin," eksopiris Duulo. "Se ŝi estus tie ĉi, ankaŭ ŝi ĝojus pro ĝi. Ŝiaj sentoj estis puraj, noblaj; la plej bela el ili estis tiu por la arto. Memorante pri ŝi, mi estas feliĉa. Kiam mi pentras, al mi ŝajnas, ke ŝi alvenos kaj ĝojos pro sukcesa laboro."
Duulo memoris pri la knabino, kiu iam per siaj delikataj, bluaj okuloj, atentis ĉiun lian ekmovon.
Per ŝi en lia animo vekiĝis la novaj sentoj kaj la senco por la vivo, kiun li, pro sia stranga sentilo de antaŭvidado, ekmalamis. Bedaŭrinde, unu monaton antaŭ edziĝotago la knabino malvarmumis kaj baldaŭ mortis. De tiu tago Duulo vivis sola, li vizitis neniun societon, nur malregule oni lin vidis inter esperantistoj. Li plejparte revis pentrante. De post malfeliĉa akcidento pasis dek jaroj. Tamen ĝin li ne forgesis.
Li memoris pri ŝi hodiaŭ dum la pentrado, tial ke ŝi kutimis dum sia vivo apud li sidi, kiam li pentris. Tiu memoro estis tiom forta, ke al li dum kelkaj momentoj ŝajnis, ke ŝi sidas efektive apud li kaj konsilas, kiel li laboru.
Ekstere la malgranda sonorilo ekaŭdiĝis. Singultantaj ĝiaj sonoj tremetis tra la aero.
"Jen, dek jarojn mi nenion antaŭsentis kaj hieraŭ la sama malsaĝaĵo denove okazis," li diris kaj meditis pri tiu strangaĵo. Li analizis siajn sentojn por dekovri la veron:
"Pri kio min memorigas tiu ĉi sonorilo? Pri la malĝojo? Eble, eble, sed la sonorilo ne estas la sama kiel tiu, akompaninta ŝin al eterna ripozo. Ĝi estis la sonorilo de doloro, tiu ĉi estas la sonorilo de l' espero.
Tiu akompanis ŝin kaj multajn aliajn al tombejo, ĉi tiu akompanas la dezirojn al mistera kreinto. Mi ankaŭ esperas, eble estas eĉ la vero, ke ni iam kuniĝos."
Li povis nenion diveni, nur li faris la menciitan komparon, post kiu en liaj pensoj vekiĝis malproksima estinto kaj li revis pri ĝi.
Poste li leviĝis de sur la seĝo, por ke li lavu siajn penikon kaj paletron. Dum tiu laboro vizitis lin Miroir. La poeto admire rigardis sur la tolo streĉitan pentraĵon, lumigatan de sunaj radioj. La malnova kastelo ŝajnis tute natura. Tra la fenestro Miroir vidis la saman scenon. Malnova, malzorgata kastelo estas sur alta monto. Ĝiaj muroj ŝajnas malnovaj, sed la fortikaĵo ne estas ruino, oni ĝin antaŭ kelkaj dekjaroj renovigis.
"La sceno estas belega. Al mi ŝajnas la pentraĵo pli bela ol la modelo. Ĝi estas tiel majeste situita kaj aspektas kiel obstina monstro, kaŝita en la verdaĵo kaj ornamita per ĝi. Belega pentraĵo, mi vin gratulas, talentulo. Kiom belega devas aspekti la kastelo, prilumata de lunaj radioj. Kiel agrable estus foje de supre rigardi ĉirkaŭen kiel aglo el ĉiela bluaĵo. La konstruinto de tiu ĉi kasteleto estis verŝajne la homo, amanta la naturon? Ĉu vi scias, kiu ĝin konstruis?"
"Lian nomon mi ne konas. Estis iu episkopo, tion mi scias. La konstruaĵo devenas el mezepoko. Hodiaŭ oni plu ne konstruus tiajn fortikaĵojn, kiuj disfalus pro unu kanona pafo kiel la domo el ludokartoj. La episkopo estis riĉa. Li fondis tie malgrandan muzeon, ian kolekton de malnova armilaro. Verŝajne vi hodiaŭ vidos ĝin, ĉar miaopinie la societo hodiaŭ vizitos la kastelon. Tiam vi povos rigardi de supre en la valon.
Ĉu ni parolu ankoraŭ iom pri la kasteloj, se ni jam komencis pri ĉi tiu, por ke vi estu informita ankaŭ pri tiaj konstruaĵoj, kiujn oni povas trovi en la tuta lando. Ili similas unuj al la aliaj kaj servis iam kiel defendiloj kontraŭ turkoj. Ĉi tien ne venadis turkoj, sed la episkopo tamen konstruis al si fortikaĵon, ĉu pro rabistaj bandoj, ĉu pro iu alia kaŭzo, tion mi ne scias. En aliaj regionoj de la lando tiaj fortikaĵoj servis nur kiel defendiloj dum la militoj. Tiuj militoj dauris longan tempon kaj la tuta historio montras, ke oni iam okupiĝis plejparte pri la militado. Ŝajnas al mi, ke la progreso de la homaro perdis almenaŭ kvincent jarojn pro la militoj. Precipe plena de militado estas la historio de nia popolo."
"Strange. Do via popolo ĉiam militis? Malbona signo," respondis Miroir.
"Kial ĝi estas malbona signo? Iam ni militis pro necesego. Dum ni mortadis je miloj kaj miloj, vi okcidenteŭropanoj kreadis vian kulturon. Via tuta kulturo estiĝis helpe de niaj korpoj. Pro dankemo vi nin eknomis barbaroj. Se ni lasus la turkojn veni al vi, ĉu vi kredas, ke la cirkonstancoj en la mondo tiel aspektus?"
"Kompreneble estas, ke okazus iaj ŝanĝoj, se la historion oni povus neniigi kaj denove komenci direkti la vivon de la homaro laŭ nia volo. Tamen, barbareco estas militi, tial ni vin nomas barbaroj."
"Vi estas tute prava, la saman opinion pri la milito mi mem havas! Mi volis rakonti nur la historiajn faktojn, kiujn oni ne povas nei. Akcenti mi aparte devas, ke ni slavoj, precipe ni balkanaj slavoj, estas pacamaj. Ĉiam troviĝis la aliaj, kiuj nin ne lasis trankvilaj, precipe antaŭ mallonga tempo, kiam ni eĉ militis unuj kontraŭ la aliaj pro malnoblaj interesoj de eŭropaj politikaj gvidantoj, kiuj ĉiamaniere volis gardi eksplodeman pulvujon sur Balkano. Mi demandis min mem ofte pri veraj kaŭzoj de tiu malamo, kiu tiel ofte ŝajne ekregis balkanajn popolojn kaj kaŭzis, ke ili atakis unuj la aliajn. Ĉiam mi trovis la veran intencon, per kiu oni celis la malfortiĝon de balkanaj popoloj. Sub tre mallerta masko sur Balkano eksplodis la terurega mondmilito, kies sekvojn ni ankoraŭ sentos longan tempon. Granda teknika progreso, unika utila produkto de la milito, signifas nenion kontraŭ milionoj da kripluloj kaj suferuloj, kiujn la homaro tiel baldaŭ ne anstataŭos per homoj, kapablaj perlabori mem. Teknika progreso ne mankus ankaŭ poste, sed la suferoj de la homaro ne estos forgesitaj multajn dekjarojn. Ĉio ĉi estas nur malgranda paĝeto el grandega libro de militaj malbonaĵoj kaj pri la krizo, ekreginta ĉiujn partojn de la mondo, kiu ĉiutage pliakriĝas kaj nepre minacas al fnanca stato de ruinigita Eŭropo, al kies plena ruiniĝo ni ĉiutage alproksimiĝas, ni eĉ ne bezonas paroli. Pro malgrandaj interesoj de unuopaj naciaj gvidantoj tiu krizo pliakriĝas, sed lerte ili sukcesas ĝin kaŝi.
"Kiu scias, ĉu oni denove ne provos bruligi la pulvujon en iu el balkanaj landoj, kvankam mi ne kredas, ke ĝi plu eksplodos, ĉar barbaroj nun estas lacaj; la barbarismon ili per siaj sango kaj vivoj pagis trioble pli kare. Ankoraŭ tra niaj urboj kaj vilaĝoj rampas senpieduloj kaj almozpetas blinduloj, kiuj rememorigas nin pri 'bonfaraĵoj' de la milito."
"Vi estas prava, sed pri tio ni rakontu iun alian fojon. Mi venis por vidi tiun ĉi belan pentraĵon, kaj mi petas vin, vendu ĝin al mi."
Duulo koleretis pro lia propono, sciigante al li, ke li ne vendas la pentraĵojn, ĉar lia patro al li heredigis sufĉe grandan kapitalon. Miroir tial kredis, ke li ofendiĝis kaj tuj senkulpiĝis al Duulo, kiu afable respondis:
"Ho ne, vi ne ofendis min! Mi forgesu vian proponon." lom poste li daŭrigis. "Rigardu, la kastelo super la lago estas tri foje tiom alta kiel la distanco inter mia fenestro kaj la tero. Pro rigardo de sur ĝi antaŭ la okuloj nebuliĝas, tiel rakontas kelkaj personoj."
"Via fenestro estas ankaŭ tre alte, se iu tra ĝi falus, tiu ne restus viva. Al diablo, la tero tie ĉi malsupreniĝas, tial via tria etaĝo estas preskaŭ tiom alta kiel kutime la kvina. De alia anko la hotelo 'Mondo' ne estas tiom alta konstruaĵo."
"Mi estas konvinkita, ke ĉi tien ne kuraĝus alrampi gasto vizitinta pasintan nokton fraŭlinon Ana?" per demando respondis Duulo.
Pro tiuj ĉi vortoj Miroir iom konfuziĝis. Tamen li respondis tre rapide:
"Eble li tamen kuraĝus, tiajn friponojn ne ĝenas alteco de iu konstruaĵo, se temas pri grava amafero."
"Stranga opinio. Ĉu vi kredas lian amsopiron tiom grava, ke li eĉ riskus sian vivon? Al Ana estis tre facile veni, kvankam mi kredas, ke vi pli bone pripensus vian decidon, se ŝi loĝus en mia ĉambro."
"Eble vi bonvolis diri, ke mi estas la fripono, ŝin vizitinta?"
"Vi mem diris, sinjoro Miroir. Viaj vortoj klare konfrmas mian opinion, sed sidiĝu. Sincere mi malfermos al vi mian koron. Ne nur, ke mi diras, mi estas tute certa, ke vi estis tiu fripono. Komprenu la esprimon ĝuste, mi ne volas per tiu ĉi vorto vin ofendi. Vi ne neu la fakton, ĉar via pantalono montras la makulojn de verda herbo. Kiam vi malsupren rampis, per genuoj vi ektuŝis la herbon, malsekan de matena roso. Nur tiel oni povas klarigi freŝajn makulojn sur via pantalono."
Malvarma ŝvito aperis sur la frunto de Miroir, kiu nun ankaŭ rimarkis, ke lia pantalono estas verdigita, kaj post mallonga momento li diris:
"Ĉu vi ĝin distrumpetos?"
"Neniam. Mi vin komprenas, kara Miroir, vi volis diri al Ana, kion vi dumtage ne povis al ŝi diri! La decido estas malsaĝa; al tiaj virinoj, kia estas Ana, oni ne iras, antaŭ ol ili konsentas, kaj vi certe havas nur la spertojn kun facile konkereblaj virinoj. La bruo, kiu okazis, pravigas mian opinion pri ŝi."
"Mi bedaŭras mian malbonan agon. Kiel mi povis eĉ pensi, ke la afero sukcesos kaj misuzi vian gastamon? Se Ana la veron ekscios, ŝi min eble ekmalamos.
Tia supozo turmentas min ege."
"Eble ŝi forgesus sian malamon. Vi estas simpatia al ŝi, malkaŝe mi povas diri. Pliigu ŝian simpation kaj, kio koncernas min, jam delonge mi pardonis vian malicecon, kvankam min ĝi ne rilatas. Mi ne povus malami eĉ la homon, kaŭzantan al mi ian malbonon, malfeliĉon, aŭ ion similan, do kial mi vin malamu, kiu al mi nenion faris? Ana vin simpatias. Vi povus esti unu el la plej feliĉaj homoj en la mondo, ĉar ŝi estas riĉa. Vi ankaŭ posedas sufĉe, kaj kie la riĉeco estas kun la amo, tie la vivo povas esti agrabla."
"Bedaŭrinde, mi ne kredas, ke tio plenumiĝos," rezigne respondis Miroir. "Per kio vi povus pruvi viajn vortojn?"
"Vi volas tuj la pruvojn pri ŝia amo? Al vi ne sufĉas miaj vortoj pri ŝia simpatio, malesperulo. Mi ne povas al vi helpi, krom per la konsilo, ke vi devas ŝian simpation egi. La amon oni devas iom atendi, ĝis ĝi ekregas ambaŭ korojn. Vi mem pensis ĝojigi fraŭlinon Ana, serĉante la oportunan momenton kaj la ilon por via celo. La plej oportuna ilo vi trovis mian pentraĵon, ĉar en Bled ne troviĝas io pli konvena, tial vi deziris ĝin aĉeti. Mi vin tuj komprenis, sed mi ne volis ĝin vendi. Tamen mi dezirus konvinki vin pri mia amikeco, kvankam laŭ mia konjekto, vi ĝin ne meritas. Tial, ĉar mi komprenas viajn dolorojn, mi donacas al vi la pentraĵon, kaj vi ĝin donacu al Ana."
"Vi ne estas homo, sed anĝelo. En via koro ĝermas nek envio nek riproĉo, sed konsolo kaj kompreno de miaj doloroj. Kiel mi povas danki al vi?"
"La ĉefa celo de mia vivo devas esti la feliĉigo de aliaj homoj, ĉar mi ne volas plu serĉi mian feliĉon.
Per tio mi diris ĉion. Nun prenu la pentraĵon, se ĝi servos kiel ilo por alporti al vi kelkajn feliĉajn momentojn, memoru pri mi," li diris kaj enpakis sian pentraĵon en iom da papero, transdonante ĝin al Miroir. "Vi aŭdas la sonorilon," li diris al Miroir, dum ili iris en la manĝejon. "Jam komencis ugi deziroj de ridinduloj, atendante, ke ĉio venu el la ĉielo kaj ili mem faras nenion por efektivigi siajn dezirojn."
La kelnero alportis por ili kafon kaj baldaŭ alvenis Memo, salutante Duulon kaj Miroiron oscedante:
"Bonan matenon. Vi min hodiaŭ trompis, leviĝinte pli frue ol mi. Mi ĉi-nokte ne povis dormi, ĉiumomente mi vekiĝis. De longe mi ne dormis tiel malbone. Ankaŭ la aero estas tre sufoka kaj mia korpo ŝvitas pro la varmeco. Malbenitaj hundaj tagoj kaj la vojaĝo dum ili.
"Vi nun ne vojaĝas, sed ripozas, kaj la noktoj tie ĉi ne estas varmaj, tial mi ne komprenas, ke oni povas maldormi pro varmeco, kiu ne ekzistas. Viaj okuloj estas ruĝaj, tial vin mi bedaŭras, ne konsiderante veran kaŭzon.Ĉerte vi ankaŭ aŭdis, kio okazis en la hotelo dumnokte? Vi ankaŭ loĝas en la unua etaĝo.
Estus tre interese aŭdi, ĉu vi ektimis kaj fermis viajn fenestrojn post la akcidento?"
"Certe vi ŝercas. Kio okazis en la unua etaĝo, mi vere ne scias," respondis Memo. "Se iu mortis, memkompreneble estas, ke mi ne povis aŭdi."
"Mia sinjoro, estis sufĉe granda bruo. Iu alrampis ĝis la fenestro de ĉambro de fraŭlino Ana, kiu ektimis kaj vekis preskaŭ la tutan hotelon. Ĉiuj kuris al la unua etaĝo, al ŝia ĉambro. Nur ne ĉeestis vi kaj la sinjorino."
"Pro diablo, ĉu mia imago estas tiel forta kaj mi ne povas diferenci, ĉu mi sonĝas aŭ maldormas? Tiam mi certe sonĝis pri la varmeco. Efektive, strangan akcidenton vi raportis. Ĉu oni scias, kiu estis la fripono, kies kapon mi frakasus, se mi lin konus?"
"Ne estas grave, mia sinjoro, sed ĉi-nokte vi tamen ne dormis bone, aŭ vi ne estis en la hotelo. Feliĉulo, vi vin bone amuziĝis kaj ne aŭdis, kio okazis!
Nun, post la akcidento, vi frakasus la kapon al la fripono."
La mieno de Memo koleriĝis, kion ankaŭ Miroir rimarkis, kvankam li ne povis diveni, kion signifas la vortoj de Duulo. Ke ili ion signifas, pruvis la inĝeniero, kiu ekkriis:
"Kion vi kuraĝas diri, sinjoro Duulo? Vi opinias, ke mi mem, tio signifas inĝeniero Petro Memo, estis la persono, vizitinta fraŭlinon Anan?"
"Pro Dio," ekkriis Miroir. "Ĉu vi ne komprenas, ke sinjoro Duulo nur ŝercas kaj vi tion serioze pritraktas. Mi estas certa, ke pri vi li eĉ ne pensis, ke vi povus ion similan entrepreni. Silentu ni pri tiu akcidento, vi malpaciĝos pro ĝi."
"Ne estu nervema, sinjoro inĝeniero, ne estu timema, sinjoro Miroir," diris Duulo per krediga kaj iom malica voĉo. "Ni ambaŭ bone komprenu la aferon, sinjoro virinmalamanto. Neniu povus eĉ sonĝi, ke vi volis viziti dumnokte Anan. Estus tute alia afero, se mi dirus, ke vi volis viziti sinjorinon Julinjon."
Inĝeniero Memo faldis sian frunton, respondis nenion, sed al li estis klara, ke Duulo iamaniere eksciis la kaŭzon de lia maldormo. La situacio estis nun tre danĝera por bona reputacio de sinjorino, tial li volonte cedis al Duulo kaj ne volis paroli pri tio. Duulon li pro tio ne ekmalamis, sciante, ke li certe ne babilos pri tio. Li konis Duulon silentema homo, al kiu oni povas konfdi ĉion. Li sentis la impreson de liaj vortoj, estis ekscitita, sed sukcesis ŝajne trankvile fortrinki la tason da blanka kafo.
Miroir nemulte komprenis la vortojn de la pentristo, sed estis gaja, ke ili plu ne disputas, ĉar la temo estis samtempe por li tikla.
Inter la gastoj, venantaj en la manĝejon, la lasta venis sinjorino Julinjo kaj sidiĝis apud la inĝeniero.
Duulo salutis ŝin afable. Ŝi resalutis per facila kapklino, preskaŭ malgrave, kvazaŭ nur pro konveneco ŝi resalutas. Post pasinta nokto ŝi feriĝis, konkerinte unu el la plej famaj homoj de la lando, riĉan kaj bone konatan inventinton. Lia populareco plaĉis al ŝi pli multe ol riĉeco de la edzo, kies aĝo diferenciĝas tre multe de ŝia. Nome, li estis sesdekjara.
Apud la sama tablo sidas Ana kaj Natalia. Vizaĝo de Ana estas tute gaja, sur ĝi oni ne vidas eĉ la postsignon de la pasintnokta timo. Natalia ankaŭ estas gaja. Ŝi kaŝe rigardas ofte al Unulo, kiu aŭskultas la paroladon de Miroir. Kiam Unulo levis la kapon, liaj profundaj, vivecaj okuloj rigardis al sinjoro Miroir afable, tiel ke neniu povus pensi, ke tiuj ĉi homoj hieraŭ preskaŭ malpaciĝis.
La societo restis ĉirkaŭ duonon da horo en la manĝejo. Post la propono de iu samideano ĉiuj eliris por promeni al la kastelo. Ĉiu el ili trovis al si konvenan societon. Unulo kaj Natalia akompanis la inĝenieron kaj la sinjorinon. La lasta eliris Duulo kun unu sinjoro, kiu lin akompanis nur ĝis la eliro. Nia pentristo adiaŭis lin kaj sekvis la aliajn.
Gesocietanoj marŝis malrapide al la monto. Unu grupo de ĉirkaŭ dek kvar personoj, do pli ol la duono de la ekskursanoj, restis malantaŭ la aliaj. En tiu grupo oni denove klaĉis pri Natalia kaj Unulo. Unu sufĉe bela fraŭlino direktis la interparoladon. Ŝi akcentis, ke Natalia pro sia malbona konduto malutilas al sia reputacio. La ĉefaj argumentoj kontraŭ ŝia konduto estis ŝia irado kun Unulo tra Vintgar kaj la pasintnokta foresto sur la lago.
Malgraŭ ĉiuj konvinkaj vortoj de tiu fraŭlino, kies temperamento ŝatis klaĉon, anoncis sin iu sinjoro, kiu ne volis konfrmi ŝian opinion, dirante, ke ŝi troigas la aferon, ĉar li konas Unulon eksterordinare honesta homo, kiu certe neniam ofendus la sentojn de Natalia.
Lia peno estis vana, ĉar la fraŭlino sukcesis konvinki siajn kunulojn, ke ŝi parolas la veron kaj konvinkis ilin eĉ pri tio, ke Unulo timigis ĉi-nokte Anan, ĉar li volis veni al Natalia kaj uzis pluvkondukan tubon kiel helpilon, sed li ne povis pro rompiĝo de la fenestro efektivigi sian intencon. Ŝi do jam esploris, ke la fenestro de Ana estas apud pluvkonduka tubo kaj tuj apude troviĝas la fenestro de Natalia.
Se ni interesiĝus pri pliaj klarigoj de la fraŭlino, ni aŭdus tiom da kombinaĵoj, kiom da haroj enhavas ŝia hararo. Laŭ ŝia babilado jam multaj fraŭlinoj patriniĝis, multaj edzoj eksedziĝis, kaj se iu kredus, ŝi povus aserti, ke el la lakto de birdoj oni faras tre bongustan fromaĝon, kiun ŝi en la laktejo tre ofte gustumas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.