La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA SONORILO DE BLEDAŭtoro: Stevan Živanovič |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La dancejo estas plena de diversaj homoj. Miloj da malgrandaj, diverskoloraj lampetoj lumigas la spacon de grandega halo, de kies plafonoj pendas abundkoloraj elpaperaj serpentoj, dum sur la planko abundas etaj konfetoj. La tualetoj de sinjorinoj, karaj baltualetoj, ornamitaj per diversaj broĉoj kaj juveloj, brilas en la maro de la lumo, dum la granda orkestro de dudek muzikistoj ludas ĉiujn eblajn modernajn dancojn, tiom similaj unuj al aliaj.
Tie en la haveno, en la plej malpura parto de la urbo, apenaŭ palpebrumas strataj lampoj. El sufokigaj lokaloj aŭdiĝas ebria kantado. Tie-ie el la malhelaj kaŝejoj eliĝas sur la trotuaron sufĉe malriĉe vestitaj knabinoj, kaptas je maniko preterpasantajn maristojn, ustrante pasie.
"Donnez moi cinq francs, mon cher"[12] kaj tiras ilin en la duonluman lokalon.
Kaj ĉi tie en sufokiga atmosfero prezentiĝas la samaj scenoj kiel en la plej granda halo, nur la malbonodoro de ŝvito anstataŭas tiean parfumon.
Tiaj kontrastoj estas troveblaj en ĉiuj pli grandaj eŭropaj havenurboj, sed nia devo ne estas ilin priskribi detale.
Ni revenu denove en la grandan halon de Marseille, en la societon de kelkaj gaje disponitaj personoj, sidantaj apud la sama tablo en la apartejo. La muroj de la apartejo estas kovritaj per ruĝaj tapetoj.
Unu lampo diskrete lumigas la ejon, kaŝitan de la gedancantoj en la granda halo per densaj kurtenoj.
En la apartejo troviĝas du inoj kaj du uloj, antaŭ kiuj oni vidas kelkajn malplenajn botelojn de ĉampano. La interparoladoj estas gvidataj en la franca lingvo, interrompataj de momento ĝis momento per gaja ridado.
"Petro," gaje alĵetas unu homo kun serena vizaĝo, "via mastrino estas verŝajne soifa, vi bonvolis pagi nur du botelojn da ĉampano. Estus bone, se vi mendus ankoraŭ kelkajn botelojn. Gabriela estas tre ĉarma knabino, ĝuste kiel Suzana, kvankam tiu lasta malbonhumoras."
"Mi malbonhumora!" respondis Suzana moke. Ĉivespere estas al mi egale, vi povas havi Gabrielan, se ŝi deziras kaj sinjoro Petro konsentas rekompence preni min.Ĉetere, Petro estas pli donacema ol vi, tion ni vidis la pasintan vintron.
"Mi konsentas," rapide respondis Suzana, "ni povas tute interŝanĝi la estrojn, nome, se sinjoro Petro tion volas. Nur mi atentigas vin je tio, ke mia kavaliro balbutas ofte dumnokte iun tute prozan nomon, imagu nur, Ana. Fi donc[13], kiel ĝi malbonodoras je iu monaĥino. Kie li trovis ĝin? Hodiaŭ li sufĉe trinkis kaj la koron ekregis vi, Gabriela."
"Kara Armando, la knabinoj mem elektis. Se plaĉas al vi, mi petas. Nur ne ripetu tro ofte tiun nomon, mia Gabriela havas sufĉe longajn ungetojn," rimarkis Petro.
"Dankon," aldonis Gabriela al Petro kaj turnis sin al Armando:
"Al mi ŝajnas, iu malforgesebla amo, restinta dio sciu kie, turmentas vin. Permesu al mi kuraci vin, vi tion forgesos tre rapide en la nomo de nova amo, kiun mi sincere sentas al vi. Vi konsentas, ĉu ne?"
"Tre interese, fraŭlino," rediris Miroir tre gaje.
"Tamen, ni ne povas paroli en la nomo de la nova amo, ĉar en tiu okazo devus ekzisti la malnova. Fine, la knabinoj de via speco malmulte scias pri la sincera amo. Vi ŝanĝas viajn idealojn laŭokaze, transirante sen iaj pentetoj de unu amanto al la alia, kiel nun de Petro al mi. Ne meditu ni, ĉu tio ĉi estas ĉasta afero, mi ĉiel akceptas vian proponon, des pli, ĉar vi akcentis, ke viaj postuloj ne superas tiujn de Suzana kaj ŝiaj estis grandegaj. Do, ĉe tiaj knabinoj oni ne povas paroli pri la amo. Via sociala pozicio, permesu diri, ne estas pli alta ol la pozicio de la stratulinoj. La diferenco konsistas nur el la nomo, vi estas mastrino, ŝi estas stratulino.Ĉetere, mi ne deziras substreki, ke tio ĉi estas same malpura kiel la alia ^ŭs menciita okupo de viaj fratinoj sur la stratoj, la afero estas evidenta kaj bezonas nenian substrekon."
"Interese vi parolas pri maloportuna situacio de la mastrinoj. Ĝi ŝajnas eĉ malpura afero, sed tamen vi akceptas la mastrinon. Estu ni sinceraj, ankaŭ via pozicio de amanto de iu mastrino ne estas pli bona ol la nia. Vi estas la viroj, ni la virinoj, jen la diferenco.
Kiel amantoj la homoj vin konsideras ĉastaj, nin oni ne pritraktas tiel. Tio ĉi estas aparta moralo de la viroj, unu regulo por si, la alia por la virinoj. Brile!
Ĉu vi kredas, ke ekzistus miaspecaj knabinoj, se ne ekzistus la viroj, kreantaj ilin? Juste vi pripensu, kiu estas pli kulpa, ĉu la suferanto, aŭ tiu, kaŭzanta la suferojn? Mi opinias, ke la alia kaj lian pozicion en nia ekzemplo mi pritraktas eĉ pli malalta, ol estas la mia. Tamen, min oni titolas: mastrino, vin sinjoro Miroir, amanto de la mastrino X. Y. Vin neniu riproĉas pro tio, min oni nomas malhonesta, kvankam tiu mokado min tute ne rilatas. Al mi estas la opinio de la homoj tute egala afero, ĉu bona, ĉu malbona."
"Eble vi pravas, sed franca virino, viaspeca virino, ne havas envieblan pozicion. Ankaŭ multaj aliaj virinoj estas malbonaj, pli multe ili estas amatinoj ol patrinoj kaj, kiam ili estas patrinoj, ili scipovas ankaŭ esti amatinoj de fremdaj homoj."
"Mi iomete sentas viajn vortojn ofendo de franca virino, kvankam mi havas nenian rajton defendi ŝin. Kulpaj estas nur la viroj. Ekzemple, vi havas laŭleĝan edzinon. Pro kiu ajn kaŭzo ŝi eble ne sufĉas al vi, vi eksentas la bezonon je amatino. Kaj tiam, eble vi iufoje revenus hejmen de via amatino kaj trovus la edzinon kun fremda viro. Fariĝus, ĉu ne, laŭkutima skandalo, vi eble postulus la disedziĝon.
Do, la krimon de via edzino vi ne povus pardoni, kvankam vi antaŭ kelkaj momentoj venis de alia virino, ĉe kiu vi havis nur tiom da feliĉo, ke ŝia edzo vin ne trovis kune. Tia estas via moralo. Vi kuraĝas kelkafoje esti la amanto de fremda virino, pritraktante tion ĉi tute malgrava afero, sed ke via edzino estu ankaŭ amatino de fremda viro, ne, tion oni ne povas toleri. Bela moralo, ĉu ne? La viroj malaltigas siajn edzinojn je amatinoj, sed tiaj akcidentoj, feliĉe, estas ankaŭ ĉe ni tiel malmultaj, ke ili ne minacas al la moraleco de la tuta popolo."
Miroir iomete pripensis la vortojn de Gabriela.
"Eble la knabino pravas? Ŝi pravu, estu mi eĉ egala al ŝi, mi deziras vivi, Ana? Malgrava kaprico de pasio, pasinta senbrue. La flo? La infano naskiĝinta en la amo. Li portos ĝis la morto ŝian nomon anstataŭ la mia, kio do? Kion mi ŝuldas al li? Doni nur la sufĉajn rimedojn por la vivo, kion mi nepre faros, se oni postulos, kaj nenion plu. Li ne povus pli agrable vivi, se mi laŭleĝe edzinigus Anan."
Tiel meditante li daŭrigis trinki kun la geamikoj kaj alvenis en sian loĝejon kun la alia amatino. En duone ebria cerbo li konkludis, ke li bone faris. "La amatino, neniel pli malbona ol Suzana, sed kun malpli grandaj postuloj. Fantazias ŝi pri ia amo, kio ne ekzistas kaj estas tute superflua."
Post kelkaj tagoj li eksentis, ke Gabriela ne estas tiel deca, kiel li imagis. Ŝi eĉ postulis aŭtomobilon. Li aĉetis ĝin, ĉar dum la unuaj tagoj li ja ne povis rifuzi ŝiajn petojn. Poste sekvis unu vojaĝo en Anglujon, iaspeca geedziĝvojaĝo. Kelkafoje li eksentis, ke tiu ĉi virino sin alkroĉis al li kvazaŭ hirudo. Li konsolis sin per tio, ke li parolis al si mem: "Se la homo aĉetas la hirudon por purigi sian sangon kaj metas ĝin sur doloran karnon, tiam oni ĝin devas lasi, ke ĝi suĉu ĝis la satiĝo." Sed Gabriela neniel volis satiĝi, ŝajnis eĉ, ke ŝi ne havas la intencon iam fari tion. Por iu dimanĉo ŝi postulis anstataŭ akvo en la banejon enverŝi la lakton de azeninoj. Tiam Miroir la unuan fojon vere ekkoleris:
"Gabriela, vi estas freneza. Vi postulas ridindajn aferojn. Mi plu ne povas tiel, ĉesu jam kun frenezaĵoj. En la tuta urbo oni parolus pri Miroir kaj lia amatino, kiu faras pompaĵojn." "Se vi pensis, ke vi per mi fariĝos riĉulo, vi trompis vin. Krome, tre avara vi estas, ĉu mi ĝisvivis, ke por sensignifaj kelkaj centoj da frankoj vi faras tiajn riproĉojn?"
"Vi jam ricevis kvindek ĝis sesdek milojn da frankoj, mia kara, nur dum tiuj du monatoj, krom nia aŭtomobilo. Preskaŭ mi bedaŭras tiun monon, ĉar vi estas tiel kapricema."
"Se mi pro la kapricoj foriros?"
"Laŭvole."
"Tre bone, subskribu la ĉekon por cent miloj, la aferojn ni povas tre rapide solvi tuj."
Je tio ili restis. Ŝi plu ne postulis la lakton de azeninoj, ĉar li neniel volis subskribi la ĉekon. Post tiu diskuto, en kiu venkis Gabriela, ricevinta post kelkaj semajnoj la deziratan lakton, Miroir havis la okazon baldaŭ elspezi la duoblon de tio, kion ŝi postulis por la foriro. En li ekĝermis iu freneza amo, faranta lin tute blinda kaj des pli ĝi plirapidigis la ruiniĝon de lia materia stato, ju pli senprudentaj estis la deziroj de Gabriela. Li sentis, ke sen ŝi la vivo estus neebla.
Vidante Gabrielan en ŝia beleco, ĉarman amatinon, li malofte sentis, ke ŝi estas efektive lia diablo, kiu subfosas la fundamentojn de lia materia havaĵo, kiel ŝi subfosis la emon por la verkado, per kiu li ja perlaboris la tutan havaĵon. Tiu ĉi senpripensa amo kreis el lia hejmo trankvilan restadejon, en kiu vivas senzorge li kaj ŝi, sen ia meditado pri ĉio alia. Dum la momentoj, kiam li estis konscia pri la materia ruiniĝo, li memoris pri Ana, pri sia flo, tie malproksime. Tiam por momento ekregus lin la doloro kaj kiel inkubo lokiĝus en lia animo. Malfeliĉe, kiam li sobriĝis de la ama ebrieco, en kiu lin tiel lerte tenis Gabriela, aperus denove Gabriela proksime de li, ĉar preskaŭ neniam ŝi lasis lin sola. Tiam liaj pensoj pri ĉio ekster li malaperus kiel gasbalono, krevanta en pli maldensa aero, kvazaŭ ŝi ensorĉus lin. De ŝi li ne havis eĉ unu liberan horon, tage, nokte, tute egale, ĉiam. Ŝi suĉfksis sin kiel la hirudo, ĵaluza je ĉiu virino, kiun li ekrigardus. Ŝi balbutis pri iu nedirebla amo, kiun ŝi al li sentas. Ripetante la samon milfoje dumtage en sennombraj variacioj, neniam ŝi enuigis lin. Ŝi estis bela Gabriela, ĉiam afabla Gabriela, lerta amatino, apud ŝi ĉiam li. Li povis vidi nur la spacon inter ili, kreinte tiel al si tre mallarĝan horizonton, malantaŭ kiu estas tute nekonata, mizera lando de sobruloj.
Miloj da frankoj eliĝadis el lia ŝparhavaĵo rapide. Li ne pensis, ke post kelkaj monatoj sekiĝos ĉiuj monfontoj kaj ke venos la tempo por vendi la domegon.
Tiu tempo neeviteble alvenis. Tiam li, konscia pri la vero, eksentis en sia animo ian doloron je tiu karaĵo de li mem perlaborita kaj malakceptis ŝian proponon.
Ekestis malgrava diskuto, dum kiu Miroir volis pruvi, ke sen tiu ĉi domego ilia vivo ne plu estus tiel bela, ĉar la amo en fremda domo ne estus tiel libera. Alia afero estas senti sin la mastro en sia propra domo. Tiam la aliaj povas babili kion ajn, se ili ne konvenas, simple oni ilin elĵetas. Ĉar la mono tamen estis necesa, li solvis la aferon, tiel ke li vendis sian aŭtomobilon.
"Kiam ne plu ekzistos la aŭtomobilo, nek la mono," pensis Gabriela, "li tamen vendos la domegon.
Fine, oni mallonge vivas, kial ne ĝui, se oni povas."
La situacion de Miroir eksciis ankaŭ liaj amikoj, kaj la anonco pri la vendado de la aŭtomobilo venigis ankaŭ Petron en lian loĝejon. Lin Miroir ne vidis depost tiu gaja vespero, kiam ili interŝanĝis la amatinojn.
"Mi kredas, ke Gabriela vin tute senigos de via havaĵo, Armando, tion ŝi provis ankaŭ ĉe mi, sed mi estis pli forta."
Miroir skuis siajn ŝultrojn, sed ne respondis.
Ŝajnas, ke vi enamiĝis, frenezulo."
"Eble mi estas frenezulo, Petro. Tamen mi dankas al vi, ke ni interŝanĝis la amatinojn. Bona afero ĝi estas. Mi eksentis, kamarado, ke post la vendado de mia aŭtomobilo mi devos kun ĉarma virino pripensi, kiel ni vivos. En tio kuŝas la tuta ĉarmeco de la vivo, kamarado. Komunaj zorgoj, komunaj ĝojoj, jen la esenco de la edzeco. Tiu ĉi fakto estas tre alloga kaj ligas min pli multe al ŝi ol la tuta ĝisnuna amo. Jen, tiel mi parolas de hieraŭ al mi, Gabriela konsentas edziniĝi kaj mi estas pro tio feliĉa. Kiam la mono de la aŭtomobilo elglitos el miaj manoj, tiam eble venu Petro por vidi, ĉu mi aliigis mian opinion."
Petro foriris, grumblante:
"Mi neniam kredis, ke pro unu amatino iu povas perdi la prudenton. Fine, faru li laŭvole, mi ekspedis Suzanan tute simple per dek miloj. Tio estas pli prudenta ol havi ŝin ankoraŭ en la loĝejo. Kaj li eble eĉ vendos la domon, post kio `ĉarmega' Gabriela ekkrios:
"Ne plu ekzistas la amo."
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.