La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA SONORILO DE BLEDAŭtoro: Stevan Živanovič |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La ŝipo albordiĝis en haveno, en kiu estis tre granda trafko. La amaso da homoj elŝovis sin el la ŝipego, kiu venkis la obstinecon de la uragano. La bela hispanino adiaŭis Unulon sur la ferdeko, akompanante lian foriradon per amantaj okuloj. Ŝi bedaŭris, ke li rifuzis ŝin akompani ĝis la loĝejo, kie ŝi deziris lin prezenti al siaj konatoj. Li rifuzis, akcentante, ke oni lin ankaŭ atendas, pri kio li ne estis tute certa.
Strangaj sentoj ekregis Unulon dum li eliradis, tiel ke li ne rimarkis, kio okazas ĉirkaŭ li. La homoj lin puŝis antaŭen. Li iris kun la aliaj, apenaŭ tenante sian valizon en la mano. Ĝin li devis kelkafoje eltiri inter la korpoj, premantaj unuj la aliajn.
"Ĉu li trovos min, ĉu li rekonos min?" li demandis sin konstante, meditante pri Abu Kazen, doninta al li la rekomendon en Egiptujo. Tiam li ankaŭ promesis, ke per siaj konatoj li trovos konvenan akompananton por Unulo tra la lando.
Elirinte el la amaso, Unulo sin sentis pli libere.
Oni lin plu ne ŝovis. Apud unu kolono li rimarkis tipan vizaĝon de iu hindo, rigardanta antaŭ sin rigide. Li observis lin kelkajn momentojn kaj la hindo per malrapidaj paŝoj iris al li renkonten. Levante la manon por saluti Unulon, li diris:
"Your servant, mister Unulo. I was desired to call here this morning. I am Ramigani".[4]
"Kiu vin sendas?" demandis Unulo.
"Granda jogano Ganeza, ni iru. Ganeza diris: "Atendu kaj observu ĉiujn homojn. Vi ekrigardos unu kun verda stelo kaj ekkonos lin.' Mi estas feliĉa interkonatiĝi kun vi."
"Dankon, Ramigani, tiu ĉi urbo malbone impresas min, eĉ malagrable, bone ke vi venis. Strange estas la unuan fojon ekpaŝi sur la grundon de Hindujo."
"Tute via afero, sinjoro. Eble ni la samon eksentas sur eŭropa grundo."
Baldaŭ ili eksidis en unu ĉaro, kiu lamis sur la pavimo. Unulo rimarkis, ke ili veturas for de la teritorio de Bombay. Baldaŭ ili eliris el la veturilo, ekmarŝinte piede al la monteto Malabar. Bone egataj ĝardenoj, plenaj de verdaĵo, kaj inter ili leviĝas kiel fantomoj kvin nigraj turoj, super kiuj ugas grandegaj birdoj.
Kelkaj el ili sidas sur la arboj, proksime de la turoj.
"Iaj strangaj somerdomoj, juĝante laŭ la aspekto de la konstruaĵo," ekspensis Unulo kaj demandis al Ramigani, kiaj konstruaĵoj estas tio.
"Dakhmas. Turoj de silento. Transdonejoj de parsoj al birdoj rabistoj. Ili kredas, ke la fajro malpuriĝus, se ili bruligus la kadavrojn kiel la aliaj hindoj.
Tial ili alportas siajn mortintojn en tiujn turojn, por ke la birdoj ilin formanĝu. Ĉu vi deziras vidi, kiel aspektas la turoj de proksime, eble ni sukcesos ankaŭ veni en la internon?"
Unulo dankis lin, sentante frostotremon pro tiel kruela rito. Li kredis, ke eĉ povus troviĝi en la turoj iu disŝirita kadavro. Tial li kontentiĝis kun la priskribo de Ramigani pri la internaĵo.
"En la turoj troviĝas tri fakoj," komencis Ramigani. "Unu fako servas por la viroj, la meza por la infanoj kaj la ekstera por la virinoj. Kiam la kadavroj estas enigitaj kaj la alportistoj foriras, la amaso da tiuj birdoj, vulturoj, en aroj al ugas kaj post kelkaj momentoj restas nur la ostoj."
"Kaj la ostoj?"
"Oni ilin ĵetas en la kavojn en la interno de la turoj. Rigardu, tie dekstre, en la malproksimo, estas templo, el kiu eliĝas densa fumo, kaj ĝi estas la domo, en kiu brulas la eterna fajro de parsoj. Laŭrakonte ĝi estis antaŭ multaj jarcentoj alportita el ilia patrujo.
Laŭnome mi dirus, ke ilia patrujo estis Persujo, sed, se vin interesas, pli multe pri tio povus rakonti Ganeza. Li konas ĉiujn saĝecojn kaj ĉiujn naciojn de la tero. Iam mi estis lia adepto. Kelkajn jarojn mi lin ne vidis, ne sentante min kapabla plu transdoni min al pure metafzikaj aferoj. Antaŭ kelkaj tagoj li min eligis el mia arbaro, alvokinte min al si kaj petante, ke mi servu al vi kiel gvidanto. Mi ne volis malakcepti, ĉar mi tre multe ŝatas Ganezan, la saĝulon."
"Abu Kazen, lia malnova amiko, rakontis, ke Ganeza ne ŝatas multe paroli, ĉu vere?"
"Jes, tio estas vero. Sed, li eĉ ne devas paroli.
Sufĉas sidi apud li nenion parolante kaj malgraŭ tio oni eksentas subite la veron, trovante la respondon al tio, kion oni demandis sin mem. Stranga estas lia in uo sur malsanaj homoj, kiuj lin vizitas unufoje jare. Antaŭ ol ili venas al li, ili estis ĉe ĉiuj joganoj kaj en la sankta rivero Gango, ne povinte resaniĝi.
Per unu ekrigardo li sanigas la elektitajn. Ne ĉiujn, ĉar liaopinie ĉiuj ne estas la elektitoj kaj suferas tute prave."
"Do li estas ia nova Kristo, kvankam Kristo sanigis ĉiujn kredantajn, kiuj petis."
"Vi parolas pri tiu, kiun Eŭropo glorifkas, Jesuo el Nazareto, de kies naskiĝo vi la jarojn kalkulas?"
"Jes."
"Mi ne scias, kion li faris, Ganeza certe scias, de li demandu la klarigon pri liaj elektitoj."
Per tio ilia interparolado ĉesis kaj post kelkaj horoj da marŝado ili vizitis la faman joganon.
Post la vizito kaj interparolo, daŭranta kelkajn horojn, Unulo kaj Ramigani forvojaĝis. Ili veturis ĝis unu arbaro, tra kiu ili alvenis, post unu malagrabla akcidento, ĝis la dometo konstruita el vergoj. La dometo havis nenian eŭropan meblon. En unu angulo estas disĵetita sukerkano, kun iom da pajlo de rizo, kredeble la lito de Ramigani. En la alia angulo estas primitiva tera fajrujo, sen fajro. Ĉe la muroj de la dometo pendas haŭtoj de leonoj kaj tigroj, bone sekigitaj. Apud ili pendas la paflo de Ramigani. Vidante ĉion ĉi, oni povus prave konjekti, ke Ramigani okupas sin pri ĉasado.
El la ejo, en kiun ili alvenis, kondukas tute simpla plektita pordo en la alian ejon, de kie Ramigani alportis iaspecan seĝon, proponante ĝin al Unulo. Tiu ĉi sidiĝis senvorte. Sian valizon li ĵetis sub la seĝon.
Post mallonga paŭzo li ekparolis:
"Ramigani, vi savis mian vivon. El tiu kavo, kvankam vi ĝin elfosis, mem mi neniam povus eliri. Eble mi estus post kelkaj tagoj en la societo kun iu tigro, se vi ne trovus min. Pardonu ankoraŭ foje, ke mi malproksimiĝis de vi, sed kulpas mia scivolemo.
Multan dankon Ramigani. La vivon oni ŝatas des pli, se minacas la danĝero por perdi ĝin."
En la animo de la hindo, kiun agrable impresis liaj dankvortoj, ekestis agrabla sento kaj milda rideto aperis sur liaj lipoj.
"Nur mian devon mi faris. Eŭropanoj kapablas esti ĝentilaj. Tamen, ĉiam oni ne povas kredi al ili kaj ofte iliaj agoj estas tute kontraŭaj al la promesoj."
"Vi malŝatas eŭropanojn, ĉu ne? Almenaŭ al mi ŝajnas," aldonis Unulo scivole.
"Mi ne scias. Kiel homojn eble mi ne ŝatas ilin, alie mi nenion kontraŭ ili havus. Pardonu mian esprimon, estu konvinkita, ke tamen vi estas agrabla gasto de mi. Krome, vin akompani petis min la plej granda jogano. Li diras, estas vero, ke ĉiuj homoj estas egalaj kaj ke ni devas atenti unu la alian, estimi nin reciproke, sed mi ne kredas, ke mi persone ĉiam povus agi laŭ lia opinio. Sincere dirite, mi estas ido de la kasto de kŝatrioj[5]. Praktike ĝi plu ne ekzistas.
Malgraŭ tio mi gardas kelkajn malnovajn tradiciojn, okupante min pri la ĉasado. Iom da tempo mi vivis en Eŭropo, kiam mi estis ankoraŭ la ofcisto de la raĝo de Travankoro. Bedaŭrinde, tie mi ne povis forgesi Hindujon eĉ por mallonga tempo, ĉar unu malagrabla akcidento revenigis min post du monatoj ĉi tien, kie mi konstruis mian dometon. Mi mortpafas tigrojn kaj la aliajn sangavidajn bestojn, kreinte al mi la profesion malŝatatan de veraj hindoj. Nome, malpermesita estas eĉ la mortigado de la bestoj. Se ĝi estus malpermesita eĉ de estro de Hindujo, mi ne obeus ĝin koncerne al la ĉasado de sovaĝaj bestoj."
"Pri kio vi okupas vin krom tio?"
"Mi legas Vedojn[6] dum liberaj horoj kaj meditas, kie la granda jogano trovis la veron. Vi serĉas la saman veron, do estus bone, se vi kun mi foje legus, eble io klariĝus al vi inter la linioj. Ĉu vi eble legis?"
"Ne, Ramigani, mi ne konas la lingvon, sed mi dubas, ke en tiuj libroj kuŝas la vero. Oni la veron ne povas trovi, se la homo mem ne estas verema. Por mi estas la plej granda vero tio, kion mi sentas mem.
Ĉio predikata de la aliaj, povas esti la vero por ili, ne por mi."
"Mi aŭdis, sinjoro, viajn vortojn kaj kredas, ke en ili estas iom da saĝeco. Strangajn opiniojn havas kelkfoje eŭropanoj, ĉar malforta estas ilia kredemo.
Ĉie ili serĉas proftojn, eĉ en la plej grandaj veroj.
Raĝo parolis al mi unu vesperon pri iu historio de Eŭropo, kie unu sekto siatempe flozofis, ke la celo pravigas rimedojn, kiaj ajn ili estas. En tio mi ne vidis multe da saĝeco. Raĝo tamen obeis al tio, ĉar tiuj knabinoj, foririntaj kun li el Eŭropo, ne venis propravole. Li estas mahometano, tio estas permesita al li ankaŭ tie ĉi. Tamen mi ne kredas, ke tia ago estas bela, kvankam ĝi koincidas kun la dogmo de tiu eŭropa sekto. Kion vi opinias?"
"Ne estas bele, Ramigani," respondis vigle Unulo. "Ne ekzistas celo, kiu povus pravigi la aplikatajn rimedojn, se ili estas kruelaj."
Pro tiuj vortoj la okuloj de Ramigani ek amis.
Baldaŭ li ekregis sin, tiel ke Unulo ne rimarkis la strangan brilon en liaj okuloj. Tamen, laŭ la sono de liaj vortoj li divenis, ke Ramigani kaŝas ion en sia animo. La nomon de la raĝo li ne elparolas per kutima voĉo, io venĝema tremetas en ĝi ĉe la mencio de lia nomo.
Parolante ankoraŭ ion pri la rezonado de jezuitoj, ili priparolis kelkajn pli realajn aferojn. Ramigani devis rezigni pri la ĉasado kaj dediĉi la tutan tempon al Unulo, kiu ekloĝis provizore ĉe li. En la unuaj tagoj Unulo instruis al Ramigani Esperanton, por ke ili povu siajn pensojn pli klare esprimi. Ramigani lin instruis pri la urduo, liaopinie la plej disvastigita lingvo de Hindujo. Tio ĉi estis sufĉe pena laboro, ĉar Unulo malrapide memoris arabe-persajn kaj sanskritajn vortojn, el kiuj la lingvo konsistas. Kun Esperanto estis la afero tute alia. Ramigani post kelkaj tagoj balbutis multajn frazojn, dum Unulo scius apenaŭ post unu jaro tiom da urduo, kiom Ramigani posedis Esperanton dum unu monato kaj duono.
Ramigani konis ankaŭ la hindi-lingvon, sufĉe bone la guĝaratan kaj sanskriton, kiuj ĉe la lernado de Esperanto malmulte helpis, samkiel ne helpis al Unulo la scio de kelkaj eŭropaj lingvoj en la lernado de la urduo. Kion Unulo mem ne povis, helpis Ramigani, tiel ke la poeto ekkonis ĝenerale ĉion skribitan en Vedoj. Li pristudis ankaŭ la malnovan leĝon de la unua hinda leĝodoninto Manuo, nomata Manavadharmazastra. Unulo de Ramigani certe aŭdus la enhavon de ĉiuj dek ok Puranoj,[7] se ili restus multajn jarojn kune. Por tio la poeto ne havis sufčan tempon.
Vere dirite, religiaj aferoj ne estis tiom interesaj por li kiel la altvaloraj Mahabharato[8] kaj Ramajano[9].
Jam de la komenco li kaj Ramigani ekŝatis unu la alian kaj poste ili vizitis diversajn famaĵojn de la lando. Nur unu deziro estis neplenumita. Nome, la poeto deziris viziti Lhason, kion ne povis al li ebligi Ganeza, ĉar li havis neniajn bonajn konatojn inter la budhistoj.
Kelkajn tagojn post la alveno en la dometon de Ramigani, Unulo skribis la leteron al Natalia, al kiu li jam delonge devis respondi.
Arbaro de Ramigani, en majo
Kara mia Nanjo,
Mi promesis al vi skribi, tuj kiam mi restos en iu loko pli longe. Vi pardonos al mi, ke mi la lastan fojon skribis antaŭ unu monato el Kairo.
Mi ne scias, ĉu vi meditis pri la mirindaj sfnksoj, priskribitaj de mi, kiuj tiel klare, kvankam mutaj, parolas: "Gardu vin, vojaĝanto, de sovaĝaj bestoj, venenaj serpentoj, rabobirdoj kaj malbonaj virinoj." Mi gardis min de tio kaj ne suferis pro tiuj malbonaĵoj. Mi evitis ĉiujn malfacilaĵojn kun helpo de la raviga araba scienculo Abu Kazen kaj fne mi alnaĝis al la mirinda lando Hindujo. La bonega Abu Kazen atentigis min pri ĉio admirinda kaj klarigis lerte pri ĉio, kio ŝajnus al mi nekomprenebla. Bedaŭrinde, nur pri malmultaj aferoj mi povus nun rakonti, ĉar mi havis tre malmultajn okazojn por multon vidi.
Antaŭ ol mi alvenis, mi aŭdis de la bonega Abu Kazen, ke la demando de Hindujo estas unu el la plej tiklaj por la brita imperio. Multaj eŭropaj scienculoj okupis sin pri tio. Tamen, ilia opinio estas tro multe eŭropa, ke ĝi povus esti kompetenta. Tial ne koleru, se mi ripetos al vi la opinion de la orienta scienculo, geografo kaj sociologo Abu Kazen. Li min konvinkis, ke la movado de Gandhi havas nenion komunan kun la ceteraj movadoj, ĝis nun okazintaj en la lando. Ĝi similas nek al la reformo de Gaŭtamao Budho kontraŭ branhinoj kaj kŝatrioj, ne al Ŝaitani, Sikks, Brahmo kaj la ceteraj. Ĝi ne estas movado etika nek metafzika, sed tute praktika, celanta la ordigon de sociaj kaj ekonomiaj interesoj de hindaj popoloj, la bonstato de la popoloj. La signifon de tio komprenas plej bone tiuj, kiuj preskaŭ mortas pro malsato. Tio estas la movado, celanta unuigi ĉiujn kastojn en unu sama batalo por homa ekzisto. La movado sukcesis dum unu majesta kunveno sidigi apud la sama tablo hinduojn kaj mahometanojn, la unuan fojon en la historio de Hindujo, same kiel en la movado la unuan fojon partoprenas la virinoj. Kiel bonaj pacifstoj, laŭ opinio de Abu Kazen, en tiu ĉi batalo ne gajnos hindoj (se estos tiel) per armilaro, sed per aliaj rimedoj. Eble oni persekutos Gandhin, eble oni lin malliberigos, fne oni tamen cedos. Hindoj kaj angloj kontraktos unue ŝajnan armisticon, ĉar la movado estas tro forta, ke angloj povus per morto de tiu ĉi homo revenigi tute la estintan staton. Tio ĉi eĉ ne korespondus al ilia prudenteco. Postaj okazintaĵoj, tio estas, kiom angloj cedos, por Abu Kazen estis nekonataj, li ne povis antaŭvidi ilin. Eble li nur ne volis diri sian opinion, ĉar malagrable estas por la scienculo erari.
Jen la vortoj de Abu Kazen pri la movado kaj, ĉu li estas prava, montros la estonto.
Do, kiel dirite, minacas nun en la disvolviĝo de la movado de Gandhi nenia danĝero de burĝa milito kaj mi mencias tion nur tial, ke vi ne malkvietiĝu senbezone, ĉar vi konsilis al mi ne vojaĝi ĉi tien. Mia vivo estas tre sekura, precipe en la arbaro de Ramigani, malproksime de la urboj kaj malbonaj homoj.
Tuj post la alveno en Bombay montriĝis perfekta la servo de la bona esperantisto Abu Kazen, ĉar min atendis la sendito de la jogano Ganeza, kiu min tuj gvidis al li. La jogano kaj la araba scienculo estas bonegaj amikoj, kvankam unu estas metafzikisto, la alia tute reala homo. Kie ili konatiĝis, mi ne demandis.
La interkonatiĝo kun Ganeza okazis jene:
Post ses horoj da marŝado mi haltis ĉe admirinda kabano el bambuo. Eĉ ne frapante ni eniris. La spaco de kelkaj kvadratmetroj estas de supre ŝirmita per palma foliaro, enplektita en la kanon. La folioj kaj la kano estas kunligitaj per elpajlaj ŝnuretoj. De ekstere tra la kano enpenetras malmulte da lumo, tial la ejo estas duonluma, kvazaŭ regus vespera krepusko. Kun krucumitaj brakoj sur la brusto, sidanta sur ambaŭ kruroj sur la tero, mi rimarkis la maljunulon de proksimume sesdek jaroj. Longa blanka barbo pendas ĝis la talio. La vizaĝo ŝajnas skulptita el ŝtono. La okuloj estas duone fermitaj, ankaŭ la buŝo. Lia spirado estas regula kaj la brusto facile ondiĝas. En la ejo regas pureco, nenie eĉ pajlero sur la tero, kvankam mi tiom da fojoj aŭdis pri la malpureco de indiĝenaj kabanoj. Eble estas nur escepto la restadejo de la jogano Ganeza, kies loĝejo, kvankam en eŭropa senco malebla, montras, ke tie či la korpo kaj la spirito estas puramaj. Vere, enirinte en la kabanon mi eksentis, ke mi venis en unu nekonatan regionon, en kiu regas la dezerteco, sed ĝi influas agrable la animon, tiel ke eĉ ne estas eble tion priskribi.
La jogano ne moviĝis de sia loko. Baldaŭ post nia eniro eliris el la kabano iu homo, duone vestita, kun rimarkeblaj sangmakuloj sur la korpo, kredeble iu adepto de Ganeza. Tuj post lia foriro la lipoj de la jogano ekmoviĝis, ekparolante:
"Eŭropano, vi alvenas kun la rekomendo de Abu Kazen, benata estu la saĝeco lia."
Ekestis silento. Neniu el ni parolis kelkajn minutojn. Mi ne trovis necesa respondi al lia bonveno, kvankam mi nepre volis tion fari. Sidiĝinte instinkte apud li, dum Ramigani per mano salutis kaj eliris, mi atendis, ke la jogano ekparolu. Strange estas, ke Ganeza ne proponis, ke mi sidiĝu kaj mi tamen tiel agis, eksentante, ke mi ne faras ion malkorektan.
"Eŭropano," daŭrigis li post foriro de Ramigani, "tio de vi serĉata tie ĉi estas la animo kaj ĝia beleco, ĝia pliperfektiĝado kaj perfektiĝo. Por atingi la perfektecon, oni devas unuavice havi la animon."
Liaj vortoj enradikiĝis en mia animo. Mi volis tuj respondi, sed tion mi faris apenaŭ post kelkaj momentoj. Tiam mi deklaris, ke la flozofado min ne interesas, ke mi venas unuavice al li por transdoni la salutojn de Abu Kazen kaj en dua vico por aŭdi de li tion, kion li opinias, ke estas bone, ke mi sciu. Mi deziras studi Hindujon, se estas eble, ĉar mi amas diversajn sciencojn kaj deziras persone konvinkiĝi pri ĉio. Tiam mi ankaŭ kuraĝis riproĉi, ke la perfekteco de lia spirito neniam povus utili al la homaro, se ĝi ne estas reale aplikata por la bono de la aliaj. Li interrompis min:
"Via opinio pri la malapliko de la spirito de diversaj joganoj en la lando estas tute erara, almenaŭ en tio, kio min koncernas. Ĉe mi lernis kelkaj generacioj, nun laborantaj por la bono de Hindujo. Se vin ne sendus Abu Kazen, mi konsiderus viajn vortojn nura ofendo. Tamen mi pardonus kaj daŭrigus la diskuton por konvinki almenaŭ unu eŭropanon, ke joganoj ne estas tio, kion ili opinias."
Mi petis pardonon kaj demandis poste lian opinion pri tio, ĉu li kredas, ke la instruado de Kristo enhavas ĉion direblan, aŭ ekzistas kelkaj pli gravaj veroj. Ĉu iam iu kuraĝis doni al la mondo tian parolon, kia estas: "Amu vian proksimulon kiel vin mem." Kaj al la demando, kiu estas nia proksimulo, li respondis: " Ĉiu homo, ĉu amiko, ĉu malamiko."
Ganeza respondis senpripense. Mi sentis, ke liaj vortoj enpenetras en mian animon kaj ilia sono estis milda kaj karesa kiel facila venteto dum somero:
" Ĉiuj homoj estas fratoj, ĉar ilin kreis Brahmao, instruas bramanismo. Ne rekte, sed, ĉar ĉion kreis Brahmao, aliel ne povas esti. Do, se mi ne amos mian fraton, kiun mi amu? Kristo nur konigis al vi la ekzistantan veron, substrekante ĝin per siaj vortoj. La vero ekzistis antaŭ li. Tamen, lia grandeco estas en tio, ke li ĝin denove konstatis kaj ke multegaj penis obei al ĝi."
Mi sciis, ke la jogano flozofos kaj evitis tion, starigante mem la demandojn. Unue mi petis lian opinion pri la kristana religio.
"Bramanismo instruas pri unu ĉefa dio, Bramao, de kiu ĉio devenas. La eklezio trovis ankoraŭ du ĉefajn simbolojn de tiu ĉefa dio. Venis Budho kaj li diris: `Ekzistas nur unu Dio, nevidebla, ĉion scianta, ĉiopova kaj justa.' Kristo diras tion post Budho. Tamen, li estis granda, ĉar li ekregis per sia instruo grandan parton de la homaro, kiu malbone sciis pri vera diaĵo. Malfeliĉe, vi kristanoj ne sekvas lin bone. Bramanojn vi riproĉas pro amaso da diversaj dioj, al kiuj ili oferas kaj preĝas. Via eklezio kreis milojn da sanktuloj. En bramanaj temploj oni preĝas kaj oferas al la dioj; ĉe vi oni preĝas al sanktuloj por anstataŭi vin ĉe Dio, oni mone pridonacas diversajn preĝejojn kaj metas oferojn sur altarojn. Al Benares pilgrimas miloj da kredemuloj; en viajn sanktajn lokojn migras ĉiujare multnombraj pilgrimantoj. Vi diras, ke al diversaj sanktuloj oni preĝas por porpeti ĉe la Dio, ĉe ni ankaŭ, nur nia eklezio ne kreis sanktulojn, sed diversajn diojn. Ekzemple, la Dio Ŝivo havas plej multnombrajn templojn en la lando, ĉar malveraj kredemuloj timas la morton, dum morto estas nenio alia ol la limo inter unu kaj la alia vivo, t.e., post multaj peripetioj la homoj fne kuniĝos kun Brahmao. Ĉe vi la animoj eniras la paradizon aŭ la inferon, laŭ merito, t.e., kiel la homo kondutis dum la vivo, bone aŭ malbone. Unu eklezio kreis eĉ la trian eblecon, la purgatorion, tra kiu la animoj eniras en la paradizon post la puriĝo. Ĉu Kristo parolis pri purgatorio? Kaj ni diras, ke la animo migras el unu korpo al la alia, ĝis ĝi atingas la perfektecon kaj kuniĝas kun Brahmao. La purgatorio estas kreita kiel io simila al nia religio, sed ĝi troviĝas ie ekster la tero, kvankam ĝi efektive estas sur la tero, ĉar nur sur la tero povas la animoj migri el unu korpo en la alian. Do, la samaafero kiel ĉe ni, nur la kristanoj asertas, ke ne estas tiel. La vero estas, ke la animoj migras kaj, kiam estos kala[10], ĉiuj kuniĝos kun Brahmao. Vi kristanoj asertas, ke la animoj venas en la paradizon, la purgatorion aŭ la inferon. La paradizo similas al kuniĝo kun Brahmao. La diferenco estas, ke vi en la paradizo venas nur proksime al Dio, dum ni kuniĝas kun li. La alveno proksimen al Dio estas tute malvera, ĉar la homoj devas tute kuniĝi kun Dio, samkiel la guto de pluvo devas fali sur la teron aŭ en la maron, de kie ĝi devenas. Kristo parolis, ke venos la fniĝo de la mondo kaj oni profetis, ke li alvenos la duan fojon en gloro. Jes, li alvenos, ne konsiderante tion, kian nomon li havos, fniĝos la nuna epoko de la homaro. Regos la Dio unika, de kiu ĉio devenas. Via religio aldonas, ke la malbenitaj estos daŭre malbenitaj kaj la justuloj daŭre feliĉaj en la paradizo. Tiun eternan feliĉecon ni sentas kuniĝante kun Brahmao, do restas nur Brahmao sola. Oni do ne povas esti eterne malbenita, ĉar malbenitaj estas, se vi deziras, ke mi komparu, nun ni sur la tero. Kiam fniĝos la mondo, ni ne plu estos tie ĉi kaj ne povos esti malbenitaj. Laŭ tiu instruo de la religio, Kristo estus maljusta, ĉar li permesas, ke multaj restu eterne malbenitaj. Mi do konstatas, ĉar Brahmao, aŭ eĉ via Dio, kreis la mondon, li neniel intencis, ke la homoj estu eterne malbenitaj. Tiel li por la eterneco malbenus sin mem, ĉar ni ĉiuj estas nur la partetoj de li. Brahmao estas justa, tial li neniel toleras la eternan turmentadon de la homaro, kaj se via Dio, kion vi kredas, estus justa, li ankaŭ ne povus toleri tion. Do, en tiu ĉi punkto kristanismo plene eraras. Oni eĉ povus diri, ke la justuloj ankaŭ eraras kelkafoje. Jes, estas la vero, sed povas erari nur la homoj-justuloj, neniel Dio.
Kristo diris: "Mi estas la flo de Dio vera." Li diris la veron, ĉar ĉiuj ni estas la gefloj de la Dio vera. Kiel vi vidas, kelkafoje li flozofis, kiel mi en la komenco de tiu ĉi nia interparolado. Vi kristanoj riproĉas bramanan religion, ke ĝi konfesas tri diojn. Ne, ekzistas nur unu Dio, eŭropano. En Brahmao estas simbolita la kreiĝo, en Viŝnao la vivo kaj en Ŝivo la morto. Tion vi nomas Trinitato, vian klarigon pri tiu Triunuo. Ĉu nia klarigo ne estas triunuo? Ne estas, diras vi, la eklezio instruas, ke estas tri dioj. Ĉe vi, ĉu ne, estas la afero alia? Nur kelkaj preĝas al la Dio-patro, kelkaj al la Dio-fIlo kaj kelkaj al la Sankta Spirito. Ĉe ni oni preĝas al Brahmao, Viŝnao kaj Ŝivo kaj, se oni ne diras, ke tio estas nur tri personigoj de la Dio, kial do nia klarigo estu malvera kaj via la vera? Neniel estas via klarigo pli komprenebla al la homa cerbo ol la nia. Nia ŝajnas pli komprenebla, ĉar en ĝi estas simbolita la naturo, vi ja scias, ke homoj naskiĝas, vivas kaj mortas. Nia klarigo havas tute naturan fundamenton, do la Trinitato estas nur simpla kopiado de la naturo, kio estas la plej vera, ĉar la naturo prezentas efektive la plej grandan perfektecon, kian kreis Brahmao. Mi nur ne komprenas, kial kristanismo kaŝis la veron de Budho, ke estas nur unu Dio kaj neniu plu, kvankam Kristo aperis post Budho, kiu korektis bramanan religion, evitante diversajn simbolojn kiel superfluajn kaj nur stimulantaj la homojn logike kontraŭbatali tiajn klarigojn. Poste ankaŭ la budhista eklezio ne povis eviti la tenton kaj proklamis Budhon Dio, mi ne scias mem kial.
Kristo kreis la novigitan religion kaj disvastigis ĝin en la regionoj, kie oni konis sennombrajn diojn. Li volis perfektigi la homaron kaj devojigi ĝin de la eraroj. Lia instruo estis kelkfoje nekomprenata kaj poste oni ĝin aliformigis laŭbezone, kreante diversajn ekleziojn. Li estis granda homo, kiu jam kuniĝis kun Dio vera.
La kristanoj riproĉas niajn diservojn, menciante kiel hontigan fakton la vangofrapadon de statuoj de la dioj, se ne plenumiĝas iu deziro. Vi, kiel pli civilizitaj homoj, ne vi persone, sed la kredemuloj, preĝas la Dion, ke li helpu en tiu malagrabla situacio. Solene oni promesas konstrui la preĝejon, sur genuoj rampi al unu templo k.t.p., same kiel niaj kredemuloj oferas kaj pilgrimas. Vi estas pli ruzaj, donante al la sanktulo, respektive al la preĝejo, nenion anticipe, dum niaj piuloj pro pli frma kredo pagas anticipe. Ĉe viekzistas nur la ebleco doni, se la deziroj efektiviĝas. Ĉe ni, ĉar oni jam oferis, la malsaĝaj piuloj kredas, ke ili devas la dion puni, se li ne plenumis la deziron, por kiu li jam akceptis la donacon. Tia akcidento ĉe vi eĉ ne povas okazi, ĉar vi promesis nur, se la deziro plenumiĝos. Se ĝi ne plenumiĝas, vi nenion donas kaj, ĉar vi nenion donas, eĉ la ideon vi ne havas puni la sanktulojn pro trompo, ĉar la trompo estus nur tiam, se oni antaŭpagus. Tio estas nur unu varianto, konforma al via civilizacio.
Kristo estis asketo, la homo, kiu post sia tera morto kuniĝis kun la Dio, kiel ankaŭ mi kuniĝos, kiam mi atingos la plenan perfektecon. Li nomis la Dion vera Dio, mi ĝin nomas Brahmao kaj li estas la sama kiel la via. Ĉio riproĉata al bramana eklezio povas esti riproĉata ankaŭ al la kristanaj kaj al iliaj ritaĵoj. Tie kaj ĉi tie estas nura teatro. Kristo kun siaj adeptoj kunvenis kaj preĝis al la Dio modeste, sen ia parado, same kiel mi preĝas al li en tiu ĉi dezerta domo, kie mi perfektigas mian animon. Viaj kaj niaj pastroj instruas, ke estas plej oportune preĝi en la temploj, ĉar se oni ne vizitus la templojn, ili ne povus vivi. Tamen, ni bezonas la pastrojn por la nuna tempo, vi eble ankaŭ. Se ili enkondukis diversajn ritojn por venigi en la preĝejojn la homojn, kulpas nur la popolo, al kiu plaĉas ekstera brilo kaj la mistero. Tio estas nur la bezono de la hodiaŭa tempo, nenio plu. Tial mi diras, eŭropano, ekzistas nur unu Dio, tiu la plej perfekta, de kiu ĉio devenas, al kiu ĉio revenas kiel la guto de pluvo al la rivero aŭ maro, de kie ĝi devenas, elvaporiĝinte siatempe en la atmosferon. Tiun ĉi veron vi serĉis de mi kaj mi ĝin diris. Ĝi estas la sama por la tuta mondo kredanta je unu Dio. Estas nur unu Dio unika, kiu kreis laŭ tre justa plano la homojn, ĉio alia estas nur ankaj aferoj, kiel ĉe kuracistoj kelkafoje la receptoj, ĉar se ili ne skribus receptojn kiel eble plej longe, multaj kredus, ke ili ne scias kuraci. Tial ankaŭ la pastroj devas havi por ion babili, ĉar aliel ili estus neeblaj.
Nun, homo, iru kaj studu la landon, kolektu la scion, ĉar la scio estas ŝtupo, gvidanta al pliperfektiĝo de la homo, kion mi konfesis ankaŭ al mia frato kaj perfekta homo Abu Kazen.
Sekvu, laŭdezire, la vojojn de Kristo, vi trovos ankaŭ tre grandajn verojn, ĉar li parolis nur la verojn. Ke tiujn verojn oni poste aliigis kaj ŝarĝis per diversaj mensogoj, tio nur altigas Kriston, ĉar li estas ekster la mensogo kaj super ĝi.
Ni ne volas aliigi nian eklezion kaj, se ĝi instruas kelkfoje la malveron, ĉiuj grandaj spiritoj trovos en la plej grandaj malveroj la veron, kapablaj juĝi mem senerare, la eklezio do ne baras al ili la vojojn."
Multon mi priparolis ankoraŭ kun la jogano kaj por ĉiu mia riproĉo al bramanaj kredumoj, pri kiuj mi aŭdis nekredeblaĵojn, Ganeza trovis analogan ekzemplon en kristanaj landoj, tiel ke mi enviis lin pro tiel perfekta kono de kristanaj cirkonstancoj. Se mi rakontus pri Bled kaj ĝia sonorilo, li havus bonan ekzemplon, analogan al bramanaj kutimoj, ĉar tie la homoj antaŭ esprimo de la deziroj metas la monon sur la altareton. Do, ili pagas anticipe. Kredeble estas, se ne ekzistus la leĝo kontraŭ sakrilegio, ke multaj volonte deprenus la saman sumon de sur la altareto, se la deziroj ne plenumiĝus.
Kaj mia kredo pri la praveco de bramanismo aŭ kristanismo? Ĝi restu la demando, pri kiu mi ne volas cerbumi.
Mi fnas, Nanjo, dezirante al vi feliĉon kun Ana en via nova hejmo. Ne skribu al mi eblajn malfavorajn sciigojn, mi volas nun zorgi pri mi mem. Vivu.
Johano
Fininte la leteron, li instruis al Ramigani Esperanton kaj sekvantan matenon, kunportinte kelkajn librojn, ili iris pli profunden en la arbaron. Ramigani legis la unuan volumon el la libroj de Vedoj.
Ĉirkaŭ ili regis trankvilo, neniu voĉo estis aŭdebla.
Traleginte kelkajn frazojn, Ramigani klarigis en la angla lingvo, ĉar li fnis ĝis nun apenaŭ unu lecionon de Esperanto. Do, ĉar estis neniu alia maniero por klarigi al Unulo la tekston, ili devis uzi la anglan lingvon, kiun ambaŭ posedis sufĉe por interkompreniĝi. Kvankam Ramigani legis kaj tradukadis, tamen li estis singarda, sciante, ke en tiu ĉi arbaro, proksime de marĉoj, oni devas pensi ankaŭ pri sovaĝaj bestoj.
Post du horoj da laboro interrompis Ramigani unu frazon, kaptis Unulon je ŝultroj kaj levis lin de sur la tero. La poeto demandis pri la signifo de tia konduto, sed Ramigani nur montris la senarban lokon, proksimume dek metrojn antaŭ ili. Tie estis videbla io viva, malrapide grimpanta, longa ĉirkaŭ unu kaj duono da metro, ave-brunkolora.
"Kobro," ek ustris Ramigani, alportinte la paflon je la ŝultro. Unulo lin haltigis por momento.
"Haltu, ĝi ne grimpas al ni. Serpentoj ne atakas, se oni ilin lasas en trankvilo. Kiu ĝi estas, ĉu iu venenserpento?"
"Kobro, mi diris. Se ĝi mordas, apenaŭ kvin minutojn oni vivas.Ĉetere, mi volas paf, kial kompati la serpentojn."
Unulo cedis. Ramigani levis denove la paflon kaj celis, sed baldaŭ li aliigis sian deziron. La serpento subite streĉis sian kolon kaj sur ĝia nuko montriĝis io simila al okulvitroj. Ramigani denove levis la manon, asertante, ke malantaŭ unu arbo aperis la kapo de mungoto. Unulo ankoraŭ nenion rimarkis, sed Ramigani parolis la veron, ĉar la menciita besto ĵetis sin sur la nazumserpenton, kiu streĉis pli forte la nukon, ekbalancinte pli vigle kaj turniĝinte al mungoto. La unuan fojon mungoto ne sukcesis. Ankoraŭ unu fojon ĝi ĵetis sin al la serpento, ĝiaj akraj dentoj eniĝis en la streĉitan nukon de la nazumserpento, kiu falis surteren senviva.
"Mallonga batalo," diris Ramigani. "Kunvenis du nepacigeblaj malamikoj. Kvankam mungoto estas pli lerta, kobro neniam evitas la batalon."
"Ĉu mungoto manĝas serpenton?"
Ramigani ne devis respondi, ĉar ĝi malaperis en la densaĵo, lasinte sian oferon. Post tio ili ankaŭ retiriĝis, kredante, ke proksime de ili troviĝas aliaj serpentoj.
"Ekzistas tie ĉi eĉ pli danĝeraj," daŭrigis Ramigani. "Precipe danĝeraj estas tiuj, rampantaj sur la arbojn. Ili malagrable surprizas la homojn. Antaŭ kelkaj jaroj estis pli multaj serpentoj, nun malpli ofte oni vidas ilin. La registaro rekompencas la profesiajn ĉasistojn de serpentoj, kiuj neniam kontraktis la pacon kun la homoj.
Kredante, ke almenaŭ inter la serpentoj regas la paco, oni erarus, ĉar tre grandaj malamikoj estas ekzemple kobro kaj anakondo. Tre interese estas vidi la batalon inter tiuj ĉi du serpentoj kaj mi bedaŭras, ke ni ĝin ne vidis. Anakondo penas per siaj muskoloj sufoki nazumserpenton kaj, se tiu ĉi sukcesas kelkafoje mordi dum la batalo, ambaŭ serpentoj mortaĉas.
Anakondo, longa ĉirkaŭ dek metrojn, povas esti konsiderata kiel la reĝino de la serpentoj. Tamen, ĝia forteco neniam estas tiel danĝera por homoj, kiel la veneno de nazumserpentoj, ĉar oni pli facile rimarkas tiun grandan rampulon. Ĝuste dirite, la plejparto de homoj, mortigataj de serpentoj, estas la oferoj de kobro.
"Ĉu vi rigardis la batalon de la serpentoj?"
"Kelkfoje. Ne tial, ke ĝi plaĉus al mi, sed por atendi la fniĝon de la batalo, kiu ne kostas eĉ unu kuglon. Vi scias, ke en la plej nova tempo la eŭropaninoj portas ŝuetojn el serpenta haŭto kaj la haŭto de anakondo estas sufĉe longa kaj larĝa por kelkaj paroj da ŝuoj."
Unulo ekridis pri la ŝercaĵo kaj dolĉe ekdormis tiuvespere. La sekvantan tagon post la leviĝo li eliris antaŭ la kabanon. Sur la tero kuŝis lia pluvmantelo.
Ŝajnis, ke ĝi falis de sur la hoko, je kiu ĝi pendis. Li levis ĝin, sed la saman momenton la mantelo disfalis en polvon. Li la unuan momenton pensis, ke io en la cerbo ne estas en ordo kaj rigardis demande la ĉasiston, ridantan tutkore.
"Sinjoro, multe da feliĉo ni ne havas tie ĉi. La pasintan nokton tie ĉi estis certe termitoj, blankaj formikoj. Plej oportuna ili trovis fari truojn en via mantelo, eble pro bona gusto de gumo. Mi timas, se ili jam prenis tiun ĉi direkton, ke ili truos la tutan vian garderobon. Plej bone estus pendigi vian valizon per ŝnureto je iu arbo. Ni ŝmiru trunkon per iu ŝmiraĵo, tiel ke ili ne povos suprenrampi."
"Ne, Ramigani, ni translokiĝu, kvankam tie ĉi estas agrable kaj ni sentas varmecon. De tiu anko nazumserpentoj, de tiu ĉi termitoj, dankon. Ankoraŭ devus alrampi iu anakondo kaj sufoki nin ambaŭ.
Poste ĝi formanĝus nin kiel delicaĵon dum nia eterna sonĝo. Krome, via kabano ne ŝirmas nin kontraŭ la plej granda danĝero, kontraŭ la atakoj de tigroj.
Se iu tigro saltos sur ĝian tegmenton, rapide ĝi estos inter ni."
"Kiel vi deziras. La tigrojn ni ne timu. Ili enfalus en la truojn, elfositaj por ili, antaŭ ol ili sukcesus alveni ĝis ni. La besto aras homon en la kabano kaj multe ne zorgas, ĉu survoje minacas ia danĝero. Mi mem kelkafoje servis kiel allogaĵo.Ĉetere, la tigrojn oni ne vidas en tiu ĉi parto de la ĝangalo."
Tamen Unulo decidis foriri kaj la saman tagon ili venis ĝis la plej proksima stacidomo. Ramigani asertis, ke pro la varmego ne estus oportune iri en la urbojn, kvankam apenaŭ je la duono de venonta monato ekestos la plej varma vetero. Malgraŭ tio Unulo deziris loĝi en urbo, ĉar la vivon li ekamis nun pli multe. Li rimarkis ĝian belecon, des pli, ĉar minacis diversaj danĝeroj. Pro malsekureco de la vivo li ekmalamis la ĝangalon kun ĉiuj ĝiaj danĝeroj, malgraŭ la aserto de Ramigani pri ilia sekureco.
Vojaĝante, lernante kaj legante dum ĉiuj bonaj okazoj, ili alvenis post kelkaj tagoj en la urbonĈolombos, la ĉefurbo de la insuloĈeylon. Okulfrapaj estis la strangaj stratoj de la urbo, similaj al parkoj, tre belaj, kiajn Unulo nenie vidis. Grandegaj kokospalmoj kaj nepriskribeble belaj oroj, abundkoloraj kaj odorantaj. En ombroj de palmoj oni sentas en la animo la neforgeseblan bildon pri la beleco de la mondo. La suno brilas kaj la palmoj donas sufĉe agrablan rifuĝejon. Perceptante la belecon de abunda vegetaĵo en sia cerbo, li nomis sian hotelon en unu el tiuj admirindaj stratoj la malgranda paradizo. La lernado tie ĉi ege sukcesadis al ambaŭ.
Post la sunkuŝiĝoj la temperaturo malaltiĝadis kaj vespera krepusko trenis sin malrapide sur la teron. Kiel per balzamo parfumita aero eniĝadas en la pulmon kaj ili ĝin avide spiris. La vivo apenaŭ nun vigliĝis kaj sennombraj homoj renkontiĝas, promenante kaj ĝuante la agrablajn vesperojn.
"Malgranda paradizo, malgranda paradizo," ripetadis Unulo al la ĉasisto, kiu iom skuis siajn ŝultrojn, meditante pri siaj aferoj. De ie oni aŭdis enuigan gramofonan muzikon, ludantan ian ĉarlestonon aŭ ion similan, poste ian fokstroton kun angla kantado, kio similis al miaŭado de katoj.
"Kial ekzistas ankaŭ tie ĉi malbonegaj diskoj?" pensis Unulo. Post iom da tempo la ĉasisto ekhaltis kaj ĉesis paroli. El unu ĉambro tra malfermita fenestro aŭdiĝis iu stranga instrumento, kio ilin longe ne interesis. Poste ekeĥis de sur la bordo unusona, melankolia melodio, tra la aero tremanta dolorkantado. Knabina voĉo kantis ĝin, memorigante Unulon pri animaj doloroj. La kanto similis al tiuj, kiajn li aŭskultis ankaŭ en sia lando. Vere, ĝia ritmo estis tute alia. Ramigani ankaŭ aŭskultis, lia mieno gajiĝis, dum Unulo faris malgajan mienon. Nur kelkafoje la muskoloj en la vizaĝo de Ramigani ektremis konvulsie. Tuj post la fniĝo li proponis sin traduki la kanton, vidante, ke Unulon ĝi ankaŭ interesas.
"Kresku arbo en arbaro,
Kresku fŝo en la maro.
En neniu familio
Nur naskiĝu la virino.
Kial sorto ne favoris
Almenaŭ min, ho Di'.
Kaj terura tiu sorto
Akompanos min ĝis morto.
Ĉar mi estas la vidvino,
Malbenita nur virino.
Kial sorto ne favoris
Almenaŭ min, ho Di'."
Poste ĝi esprimas la esperon, ke baldaŭ ĉesos tia stato.
"Jen la traduko, kio signifas, sinjoro, ke bramanaj knabinoj, kiuj eble edziniĝis jam en sia sesa jaro je iu maljunulo, okaze de lia morto fariĝas vidvinoj. Tio estus nenio malbona, sed plu ili ne povas edziniĝi, kvankam ili, kompreneble, ne vivis kun sia edzo. Same estas kun la aliaj vidvinoj. Neniu plu ilin serĉas kiel edzinojn. Dolora estas ilia sorto kaj miaopinie estis pli bone, antaŭ ol alvenis angloj, kiuj malpermesis bruligi la edzinojn kun la edzoj, kio, miaopinie, por la vidvinoj ŝajnis la plej bona sorto. Eble vi malkomprenos min, ĉar vi ne scias, kiom ili suferas dum sia vidvineco."
"Kruela vi estas, Ramigani. Pacienciĝu, venos la tempo, kiam oni ĉesos per tiaj malprudentaj moroj turmenti viajn vidvinojn. Vekiĝos viaj popoloj el sia miljara dormado, por ĝui la fruktojn de la vivo kiel la aliaj popoloj de la mondo. Malaperos ankaŭ tiaj ridindaĵoj, kiajn ni vidis hieraŭ. Mi parolas pri tiu lamao, ĵetinta la bananojn nur tial, ke mia ombro falis sur ilin. Kun tiaj superstiĉaĵoj malaperos ankaŭ la vidvinoj. Mi nur admiras, ke en la urbo iu el tiaj vidvinoj ekzistas, meze de civilizacio eŭropa."
"Mi ankaŭ ne kredas, ke en tiu ĉi eŭropa parto de la urbo ekzistas tiaj virinoj, sed kredu min, ke en la nigra urbo, en kvartalo de indiĝenoj, ili ankoraŭ ekzistas. Tiu ĉi, kantinta la melodion, kiun ni aŭskultis kune, verŝajne nur malfeliĉe amas kaj por konsoli sin kantas. La kanto estis kantata en la tamila lingvo. Strange, vi kredas pli bonan estonton de la tuta Hindujo?
"Ramigani, unu granda orienta scienculo kredigis min pri tio.Ĉerte kredas tion ankaŭ la granda jogano, kvankam li ne parolas pri tio, ĉar lia animo ŝajnas al li la unua afero. Mi admiras la maljunulon pro lia skeptikemo, sed mi opinias, ke pli multe li devus helpi al sia popolo, alimaniere ol per la kuracado de nekuraceblaj homoj. Se tiaj homoj dediĉus sian bonan volon kaj admirindan scion al la popolo, via feliĉo estus ankoraŭ pli proksima. Malamas eble multaj el vi la anglojn, sed ili ne alportis tiom da malbonaĵo al via lando, kiom da malbono ĝermas en viaj propraj animoj. Nur vi estas kulpaj, ke ekzistas knabinoj-vidvinoj, ĉar vi ne volas forgesigi la malbonajn morojn kaj nun jam tute neaplikeblajn leĝojn de Manuo. Se la angloj ĉie malpermesus tiajn vidvinojn, minacante per puno, vi eble konsiderus tian malpermeson la nova atako je via libereco."
"Kredu, ekzistas multaj, pensantaj kiel vi, ankaŭ mi. Kun siaj adeptoj Mahatma Gandhi solvos tion.
Mi ne kredas, ke via ombro povus malpurigi min, ĉar eĉ via apudesto min ne malpurigas. Tio estas ridindaĵoj de strangaj kastuloj. Jen, mi manĝas kun vi apud la sama tablo, kiel hodiaŭ tagmeze dal-bath[11] kaj nenio malbona al mi pro tio okazas. Ekzistas multaj tiaj homoj, kiuj ne kredas je malsaĝaĵoj, anoncos sin ankaŭ la aliaj. Eĉ kelkaj eŭropanoj pro nia socia movado nin simpatias."
"Ni ne parolu pri tio plu, Ramigani. Okazu tio, kio okazos, en tiu rilato ni nenion povus ŝanĝi. Mi scias, homan sangon vi ne deziras, la tuta mondo tion ankaŭ ne deziru. Ĉiuj homoj estas fratoj, diras ankaŭ la granda jogano. Tial mi kredas, ke ĉio ŝanĝenda estos ŝanĝata pace."
"Vi predikas ian eŭropan religion. Tamen, ĝuste vi, eŭropanoj, tiom multe da sango de viaj proksimuloj elverŝis. Ĉu vi, kompatantaj niajn vidvinojn, ne kompatas la milionojn da viaj vidvinoj post la milito? Vi ĉiuj estas kristanoj kaj al ĉiuj Kristo ordonas ami unu la alian, sed vi tre multe militis kaj en la nomo de Kristo oni elverŝis pli multe da sango ol en iu ajn milito en la mondhistorio. Komprenebla tio por mi ne estas, en la senco de la instruado de Kristo. Min vi deziras instrui, al vi mem vi ne povas helpi. Kiu kredu al vi?"
Unulon surprizis la respondo de Ramigani kaj li malrapide, akcentante ĉiun silabon, respondis:
"Ramigani, vi mensogis al mi, vi ne estas malklera homo, ĉar malklerulo ne povas tiel paroli. Vi lerte ĝis nun kaŝis vian scion, ludante simplan hindan naivulon. Kial vi fariĝis ĉasisto?
Ramigani rimarkis, ke li malkaŝis sin. Nun li ne plu povis malpromesi al Unulo rakonti pri si post la reveno en la hotelon. Li jene komencis sian rakonton.
"Antaŭ kvin jaroj mi fnis la Universitaton en Bombay, kie mi okaze konatiĝis kun unu knabino el la mahrata familio. La gepatroj estis kleraj homoj, permesantaj al la knabino studi la muzikon. Inter ni ekestis amo kaj la gepatroj ne kontraŭis. Tuj mi ne edziĝis, dezirante al mi krei iun ajn pozicion en la socio kaj iom praktiki, antaŭ ol mi malfermu mian propran advokatan ofcejon. Tial mi akceptis la postenon de sekretario ĉe la raĝo de Travankoro. Li havis multajn rilatojn kun la angla administrado, tial li bezonis juriston, por ke li povu kontroli, ĉu ĉiuj impostoj, kiujn li devis pagi, kaj ceteraj aferoj estas laŭleĝaj. La raĝo ne deziris pagi al la angla administracio eĉ unu rupion pli ol estas laŭlege, sed mi povas konfesi, ke ĉiuj impostoj estis ĝuste kalkulitaj.
En mia ofcejo la raĝo vidis iutage fotografaĵon de mia fanĉino, observis ĝin longe kaj proponis al mi preskaŭ neimageblan sumon, se mi ŝin trasdonos al li. Li promesis mem zorgi, kiamaniere li ŝin konkeros.
Mi rifuzis, nomante tian proponon aĉa kaj malhoma.
La raĝo ne respondis, sed mi rimarkis, ke li koleras.
Kelkajn monatojn post tio ni iris en Eŭropon kaj du monatojn post mia foriro mi ricevis leteron en Londono, per kiu anoncas ŝiaj gepatroj, ke la knabino estis perforte unu nokton forkondukita. Mi revenis tuj kaj la raĝo tre volonte forpermesis min. Longan tempon mi vane serĉis kun la polico, mi ne povis eĉ pensi, ke ŝi povus esti malproksime de sia urbo. Fine, iuj postsignoj, aŭ pli bone miaj konjektoj, kondukis al la palaco de la raĝo. Mi plendis al la angloj, klarigante detale miajn konjektojn, rakontinte ankaŭ la iaman deziron de la raĝo, esprimitan al mi. La polico ne kuraĝis perforte eniri en la haremon de la fama raĝo, des pli, ĉar li ne estis hejme. Post lia reveno el Eŭropo oni lin invitis kun mi al la policestro, kiu ĝentile demandis lin, ĉu li eble havas en sia haremo mian fanĉinon. Honorvorte la raĝo de Travankoro neis, minacante eĉ akuzi min pro kalumnio. Mi fne denove plendis al la juĝejo kontraŭ la polica esplorado, ankaŭ la patro de la knabino pere de siaj amikoj intervenis kaj oni decidis sendi unu agentinon en la palacon de la raĝo, por ke ŝi esploru la aferon. Oni sciigis la forkondukinton pri la decido de la juĝejo.
Volante senkomplike solvi la aferon, la raĝo lasis la knabinon, opiniante, ke en okazo de la maltrovo de mia fanĉino ĉe li, la afero fniĝos sen ia puno por li. Bedaŭrinde, la knabino pendigis sin en la apuda arbaro, skribante, ke ŝi ne povus travivi la honton.
Konsiderante lian altan pozicion kaj la privilegiojn, kiujn li havis, la raĝo estis kondamnita je unujara malliberiĝo en sia palaco. Vidante la maljustaĵon, mi foriris en la ĝangalon, decidinte mortigi la forkondukinton, tuj kiam montriĝos bona okazo por tio.
La feliĉo venigis lin iutage en la proksimon de mia ĝangalo, kie li decidis ĉasi. Mi celis kaj preskaŭ pafs al li. Mem mi ne scias, kial tiumomente miaj brakoj ektremis kaj mi memoris la vortojn de la granda instruisto Mahatma: "Ne mortigu," kaj pardonis al li la maljustaĵon. Mi pardonis, kredante, ke ankaŭ mia amatino pardonos al mi tian decidon. Ofte mi pri ŝi memoras, ankaŭ ĉi-vespere, ĉar la kanto, kiun ni aŭdis de sur la bordo, estas ŝia kanto kaj ŝi mem ĝin verkis kaj skribis la notojn. Mi konvinkiĝis, ke tiu ĉi kanto enpenetras en la korojn de multaj hindaj knabinoj, ĉar ĝi estas tradukita eĉ en la tamilan lingvon, en kiu ni ĝin ĉi-vespere aŭskultis."
Post fniĝo de sia rakontado Ramigani iris al la fenestro, rigardis la serenan ĉielon kaj helajn stelojn sufĉe longe, tiam li retiriĝis en la ĉambron kaj post momento adiaŭis Unulon.
"Stranga homo," pensis Unulo. "Kruela, iom sentimentala, kvankam li ne povas dum kelkaj momentoj bridi la varman sangon de la iama militista kasto. Li lerte sin kaŝis kelkajn monatojn, ne volante rakonti pri si kaj asertante, ke neniajn pli altajn lernejojn li vizitis, kio estas tre dubinda. Kiu scias, ĉu la granda jogano ne estas iu alia, ol mi kredas?"
Tiam li sciiĝis, ke lia fantazio troigas. Li konatiĝis kun kleraj homoj, sciantaj multon. Iom post iom trapenetras la ĝenerala klereco en la rondojn de diversaj joganoj, ilia anima horizonto ankaŭ tiudirekte plilarĝiĝas, do nenia strangaĵo, la kulturo de la dudeka jarcento iom post iom enpenetros ankaŭ en pli larĝajn rondojn, en la popolojn de Hindujo mem.
Tiunokte kaj kelkajn noktojn pli poste, li meditis antaŭ la ekdormo pri ĉiuj siaj ĝisnunaj diskutadoj kun Ganeza, sed tia meditado prezentas apartan objekton, pri kiu temas en unu alia romano.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.