|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ATENTU: EKLEZIO!Aŭtoro: Klaus Friese |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La oferto certe ne kulpas, ke tiom multe da homoj evitas la eklezion. Estas klare, ke unu aŭ alia cirkonstanco ankoraŭ povas esti plibonigota, sed tiuj ŝanĝoj ne helpus atingi la homojn, kiuj ne plu kredas, aŭ tute ne kredas. La eklezio devas iĝi pli konvinka. Ne sufiĉas nur uzi la trezoron de la valoraj tradicioj.
La 'moderna' homo hodiaŭ alimaniere pensas. Li ne plu volas, kiel kutime en pasinteco, esti kuratorita. Li demandas pri la valideco de la ricevitaj informoj. Li ne plu sen kontraŭdiro akceptas la tre grandan nombron de kruelaj kaj mizoginaj tekstoj en la Biblio. Oni ne povas klarigi kial kristanoj engaĝiĝas por la rajtoj de la virinoj kvankam en nia Sankta Biblio ĉiam ankoraŭ troviĝas la verso, ke virinoj devas silenti en kunvenoj (1 Kor 14:34). Ankaŭ la vortoj, kiujn oni povas interpreti kiel antisemitajn kaj eldiroj kontraŭ samseksemuloj ne plu estas tolereblaj.
La bibliaj mirakloj devas esti laŭtempe prezentataj. Kiom ofte ni kristanoj registras, ke ni iomete malestime rigardas la aliajn religiojn kaj eĉ ridetas pri la tie evidente reganta superstiĉo? Samtempe en niaj diservoj daŭre aŭdeblas la rakontoj pri mirakloj, sen indiko, ke ili ne estas historie nekontraŭdireble pruveblaj. Se oni indikus, la esenco de la enhavo tute ne estus tuŝetita.
Krome la eklezio evitu prezenti sin kvazaŭ ĝi sola posedus la veron. La tuta eklezia organizaĵo ne perdas ion, se ĝi konfesas proprajn erarojn kaj dubojn. Aparte la biblia verso el Johano 14:6 bezonas interpretadon, kiu ne estas taŭga kiel atako al aliaj religioj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.