|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ATENTU: EKLEZIO!Aŭtoro: Klaus Friese |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ne nur invitoj al diservoj. Kristanaj komunumoj daŭre prezentas abundan oferton por ĉiuj homoj. Ne gravas ĉu junaj aŭ maljunaj, ĉu virinoj aŭ viroj. Plejofte troviĝas io plaĉa. Oni povas partopreni koruson, aŭ konversacian rondon, travivi ekskursojn, klerigi sin en seminarioj, aŭ simple nur iri al la kafoklaĉo. Kun aŭ sen preĝoj. Tiu, kiu volas pli aktive sin engaĝi, tiu facile trovas multajn projektojn, kiujn la komunumo aranĝas aŭ subtenas, ekz. la helpo al senhejmuloj aŭ al fuĝintoj. Kroman engaĝon postulas la kunlaboro en la komisionoj, ekz. kadre la estraro kaj la sinodo.
Kiu organizaĵo el nia socio estas tiom multampleksa kaj gastema? Se vi eniras la kirkon aŭ la domon de la komunumo, neniu demandas vin, ĉu vi jam estas paganta membro de la eklezio. 'La kirko estas malferma' legeblas sur la tabulo apud la enirejo. Bona ebleco por trovi rifuĝon for de la malkvieto de niaj urbocentroj. Vere, estas strange kaj ne kompreneble, kial tiom da homoj evitas viziti la kirkojn.
La oferto ja ne povas esti la kaŭzo, ĉu ne? Do, kie kuŝas la problemo?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.