|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ATENTU: EKLEZIO!Aŭtoro: Klaus Friese |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La babiladoj silentiĝas. Ĉiu trovis sian lokon en la preĝejo. Mallonga silenta momento. Tiam per plena forto ĝi sonoras. La orgeno. Ĉiu eksentas, ke la orgenistino ĝojas pri la manipulado de tiu malnova muzikilo. Plene aperas la avantaĝaj trajtoj de la ejo por la akustiko. Sed, silento ne plu estas. Ne ĉiu ŝatas orgenan muzikon. Kelkaj revas pri la nova muzikistino, kiu hodiaŭ simple prezentus agrablan melodion per piano. Estas dilemo. Neniu povas kontentigi ĉiun. Do, helpus iam kaj tiam elprovi alian instrumenton. Kelkfoje eĉ sonoras trombonoj. Aŭ iu staras kun gitaro antaŭ la altaro.
La 'normalan' diservon plejofte vizitas la pli aĝa generacio. Tiu preferas kompreneble la konservativan aplikon de la muziko. Ĉiu jam alkutimiĝis al la belaj kantoj el la ruĝa kantlibro. La malmultaj junuloj vole nevole devas elteni tion. Plej ofte ili ja venas pro la venonta konfirmacio. Antaŭ tiu granda festo estas devo por ili, viziti minimuman nombron da diservoj. Sed ĉu la 'maljunuloj' ne montru iom pli da kompato? La antikvaj kantoj kelkfoje vere estas troa postulo por la junuloj.
Tute alia situacio dum diservo ĉe la pentekostanoj. Ĉi tie oni kelkfoje sentas sin kvazaŭ en diskoteko. Antaŭe sur la podio muzikbando estas instalinta la plej modernan teknikan ekipaĵon. Nebulaĵo kaj lumaj efektoj fortigas la impreson, ke hodiaŭ vere okazos grandioza evento. Videblas ĉefe junaj vizitantoj. Ili plejofte ne sidiĝas sed starante sin movas laŭ la ritmo. Ankaŭ maljunaj vizitantoj provas fari same, sed kelkaj el ili pro singardemo okupis la malantaŭajn sidlokojn. Tiu komunumo ofertas diservojn trifoje dimanĉe kaj jam bone alkutimiĝis al la bezono de la publiko. Oni registris ke la maljunuloj preferas veni al la plej frua diservo. Tial la organizantoj nun zorgas por pli mallaŭta muziko dum tiu aranĝo.
La demando pri la 'ĝusta' liturgio ricevas diversajn respondojn, kompreneble. Kelkaj ŝatas fikse strukturitan sinsekvon, aliaj preferas malfirman, liberan diservon. Se la diversaj konfesioj interkonsentus pri certagrade similaj reguloj, tio estus tre agrabla por homoj, kiuj ofte vojaĝas kaj devas viziti fremdajn preĝejojn. Ankaŭ en eksterlando la familiara liturgio helpas senti sin hejme.
Sed la plej grava afero verŝajne estas la prediko kaj ties enhavo. Neniu enviu niajn predikantojn. Verdire, estas nesolvebla tasko, ĉiun dimanĉon prezenti la ĝustan predikon por ĉiuj. Sed la evangelio devas esti publikigita. Kunvenas ja homoj, kiuj bezonas kuraĝigon. Aliaj deziras konsolon, dum kelkaj 'nur' serĉas instigojn por kontemplado. La prediko ofertas unikan ŝancon transdoni informojn pri la kredo. Tre grave estas, ke la aŭskultantoj plej ofte havas diversajn antaŭkondiĉojn. Apud la 'regulaj' vizitantoj de la preĝejo kelkfoje ankaŭ sidiĝas kelkaj, kiuj nur malofte vizitas diservon aŭ eĉ venis la unuan fojon. Homoj kun firma kredo kunvenas kun tiaj, kiuj daŭre suferas pro duboj. Prediko, kiu ĝuste konsideras tian situacion kaj krome prezentas konvenajn ofertojn de la eklezio, povas bone motivigi la vizitantojn reveni venontan dimanĉon.
Ofertoj post la diservo devas esti facile akireblaj per la vizitanto. Tiam kreskas la inklino iomete restadi en la preĝejo kaj babili kun la aliaj. Apud la eliro staras tablo kun tasoj kaj glasoj. Kafo, akvo kaj kuketoj certe baldaŭ konsumiĝas. Tre grave estas, zorgi pri novaj gastoj. Tiun taskon povas plenumi la oficialaj kaj la honoroficaj kunlaborantoj, sed ankaŭ la vizitantoj, kiuj jam ofte kunvenis. Tiel, en malstreĉita rondo, kreskas la ŝanco por profunda konversacio aŭ kromaj rendevuoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.