La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ATENTU: EKLEZIO!

Aŭtoro: Klaus Friese

©2026 Geo

La Enhavo

Duboj

Jen kelkaj notoj de ne tiom pia kristano:

Mi mem ĉiam denove registras, ke mia kredo ofte ne kongruas kun la enhavo de la diservo. En la 'Patro Nia' ni preĝas '... ne konduku nin en tenton...' Ĉu mi vere kredas, ke Dio farus tion? Certe ne. Sed estas ja tiom facile. Oni jam delonge alkutimiĝis al tiu vortordo kaj ĉiu ŝanĝo povus kaŭzi ĝenon al oni. Simila afero rilate al la kredokonfeso.

Dum la instruhoroj antaŭ la konfirmacio mi iam lernis por la kredokonfesio 'malsuprenveturinta al la infero' (germane: niedergefahren zur Hölle). Tiujn vortojn oni iam ŝanĝis al 'malsuprenirinta en la regnon de la morto' (germane: hinabgestiegen in das Reich des Todes). Pasis kelka tempo ĝis kiam tiu ŝanĝo senprobleme fiksiĝis en la memoro.

Tamen, tiu ekzemplo bone montras, ke ŝanĝoj eblas en nia eklezio.

Pliaj malfacilaĵoj atingas nin dum diservo. Ili troviĝas en multaj aliaj frazoj, kiuj rilatas al la kredo, ne nur tiuj de la kredokonfeso. Mi povas bone imagi, ke oni plej ofte ripete elparolas ĝin verŝajne nur pro nura kutimo. Sed se oni vere pripensus la elparolatajn vortojn, tiam nepre aperus la demandoj, ekz. kiun signifon havas la raportoj pri mirakloj en la Biblio. Por mi mem intertempe ili nur estas rakontoj el la pasinteco. Pro tio neniel mi havas malbonan konsciencon.

Mia kredo diras al mi, ke Dio tute ne bezonas interveni je la teraj okazaĵoj per 'supernaturaj' mirakloj. Por mi jam estas mirakle, ke ni ekzistas kaj ke ni vivas. Por kredi je Dio mi ankaŭ ne bezonas transformiĝon de akvo al vino.

Tiamaniere kontinuante oni baldaŭ atingas la supozitajn bazojn de la kristana kredo. Ĉu al tiuj ne ankaŭ apartenas la virgulina naskiĝo, la resurekto kaj la ĉieliro de Jesuo? Mi pledas ankaŭ nun por resti honesta kaj akcepti ke tiaj imagaĵoj en la pasinteco vere helpis la homojn ricevi la kredon. Sed hodiaŭ tio ja plejofte ne plu funkcias. Estas pli grave ellabori, kion Jesuo Kristo hodiaŭ signifas por ni.

Por multaj homoj, kaj aparte por tiuj, kiuj decidis forlasi la eklezion, tiuj rakontoj ĉiukaze estas 'fabeloj'. Teologio, kiu provas prezenti tiajn miraklojn kiel realajn okazaĵojn, iĝas nur pli nekredinda. Franz Alt[5] skribas 'Ja, ĉu vi ne kredas ke Dio povas fari tion?', kaj ankaŭ: 'Gravas ke la amanta Patro ne bezonas tian primitivan arlekenaĵon.' [6]

La arlekenaĵo, pri kiu Franz Alt skribas, rilatas al la resurekto, eminenta evento, raportita en la biblio. Per tio li decidite kontraŭstaras Paŭlon, kiu diras en la 1-a epistolo al la Korintanoj: 'kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.' (1.Kor 15:14)

Ĉu tio vere ĝustas? Legu mem la libron de Franz Alt! Oni tute ne havas la impreson, ke mankas al li la kredo.

Kontraŭe. Lia ellaboraĵo absolute taŭgas por havi pli facilan aliron al la kredo, eĉ por homoj, kiu sentas sin tre malproksimaj de la eklezio.

Certe ankaŭ troviĝas multaj kristanoj, kiuj firme kredas al la
mirakloj el la Biblio. Eventuale ili volas konservi la fascinon, kiu sendube eliras de tiaj rakontoj. Sed eventuale ili havas tute alian rilaton al la realo. Por kompreni tion iomete estas rekomendinde, trakti la kredon de la movado 'Kristana Scienco /Christian Science'. Laŭ la doktrino de Mary Baker Eddy neperfekteco kiel doloro aŭ sufero estas nerealaj. Oni venkas malsanojn per la neado de ilia ekzistado.

Oni scias ke infanoj povas suverene trakti miraklajn rakontojn. Ili plej ofte ne zorgas pri la faktoj, tio signifas, ke ili ne demandas ĉu la afero vere okazis. Tamen ili senpere komprenas la sencon de la rakonto. 'Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.'

(Mat 18:3). Do, tio devus kaŭzi envion ĉe ĉiu plenkreskulo.

Paŭlo kontraŭe skribas: 'Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn' (1.Kor 13:11). Sed verŝajne ni mem eĉ ne havas la povon por decidi pri la kredo, kiu estas donata al ni.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.