|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ATENTU: EKLEZIO!Aŭtoro: Klaus Friese |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La 8-an de Junio 2019 okazis en Germanujo la verŝajne plej granda baptofesto je la rivero Elbe. Ĉirkaŭ 5000 homoj partoprenis kune kun 500 baptatoj. Tiaj spektaklaj baptofestoj ne tiom oftas. Normale bapto okazas en preĝejo. Dum la diservo (en niaj evangeliaj komunumoj) tiam kolektiĝas familianoj kaj amikaro de la baptato. Ĉiuj povas admiri la bele vestitan bebon aŭ malgrandan infanon. Por la komunumo tre amuza estas observi la reagojn de la bebo. Se ĝi estas ĝuste tenata apud la baptujo, ĝi kelkfoje lude mergas la manon en la akvon. Sed kelkfoje ĝi tute ne eltenas la situacion kaj laŭte ploras. La ĉeestantoj tiam komprenoplene ridetas.
Multaj partoprenantoj de tiu familia festo antaŭe nur tre malofte aŭ neniam vizitis diservojn. La organizantoj de la baptofesto kompreneble devas konsideri tion. Tre utile estas, se la partoprenantoj ricevas slipojn kun tekstoj, kiujn dum diservoj oni kutime parkeras.
Dum la lasta tempo ĉiam pli ofte okazas specialaj diservoj por plenkreskuloj por subteni ilian memoron pri la propra bapto. Tiam oni povas iri al la apuda baptopelvo kaj tie ricevi la signon de la kruco per bapto-akvo sur mano aŭ frunto. Observeblas, ke multaj homoj volonte enviciĝas kaj evidente ĝuas tiun ritualon.
Unu ritualo, ofte festita dum diservo, estas la komunio (eŭkaristio). La sinsekvo varias en diversaj evangeliaj komunumoj. Ankaŭ por la vortoj, kiun oni uzas dum la disdono de vino kaj pano, ekzistas diversaj formuloj. Jen du eblecoj: 'Korpo de Kristo, donita por vi' / 'Sango de Kristo, verŝita por vi' aŭ 'Prenu kaj manĝu de la pano de la vivo' / 'Prenu kaj trinku de la kaliko de la savo'.
La unuan formulon certe preferas la tradiciaj kristanoj. La dua versio pli bone plaĉas al tiaj kristanoj, kiuj havas problemojn akcepti la bazan imagon pri la 'Lasta Vespermanĝo', kiu celas al la oferado de Jesuo por la savo de la homaro. La disdono de la vino, aŭ de la vinbersuko, okazas helpe de kaliko, kiu transdoniĝas en la rondo de unu al la alia kredanto. Ĉiuj trinkas de ĝi. Oni ĉiam turnas la kalikon iomete kaj de tempo al tempo ĝi estas purigata per tuko. En kelkaj komunumoj pro la higieno oni ofertas malgrandajn glasojn (plej ofte el plasto), kiuj estas enkolektitaj post la rito. Verŝajne plej bone estus, oferti samtempe la du versiojn: Proksime al la altaro, sur malgranda tablo staras la etaj glasoj. Tiam la kaliko transdoniĝas en la rondo kiel kutime. Sed tiu, kiu preferas propran trinkujon, povis antaŭe preni la 'propran' glason. Tiamaniere kreskus la ŝanco, ke plejeble multaj homoj volonte partoprenas la komunion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.