|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ATENTU: EKLEZIO!Aŭtoro: Klaus Friese |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La malkresko de la membronombro de la grandaj eklezioj daŭras. Nur ĉirkaŭ iomete pli ol 50% de la germana enloĝantaro estas membroj de la grandaj eklezioj. Pro la malgrandiĝo de la enspezoj multaj komunumoj devas lukti por konservi la ekzistantajn konstruaĵojn. Kelkfoje oni malkonstruas ilin aŭ serĉas alian uzadon. Ebla novuzo kiel moskeo ofte kaŭzas kritikon aŭ malaprobon de la restantaj kristanoj.
Pli grava ol la absoluta nombro de la baptitaj kristanoj estas la kvoto de la veraj kredantoj. Kiom ofte oni registras, ke en komunumoj kun kelkmiloj da membroj nur tre malmultaj vizitas la diservojn. Escepto, kompreneble, estas la grandaj festoj kiel Kristnasko kaj Pasko. Sed ĉu vere la tielnomataj 'kristnaskaj kristanoj' estas aŭtentikaj kredantoj? Sed, neniam trorapide juĝu pri la kredo de iu kunhomo. Ĉe Marko 9:40 Jesuo diras: „Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni“. Tio certe estas ĝusta por ĉiuj tiuj, kiuj apenaŭ vizitas niajn kirkojn, tamen ili daŭre subtenas nin pro la impostoj. Kiu scias, eventuale dum sia maljunaĝo ili ekhavos intensan ligon al la eklezio? Ankaŭ ne pensu, ke la junuloj, kiuj ĵus pasis la konformacion, estas perditaj! Ili ja nur tre malofte iras al la preĝejoj. Sed kiu scias? Eble ili ne ŝatas muzikon de la orgeno. Kaj, certe ne estas facila afero mergi la mondon de la plenkreskuloj. Estas normala afero, ke la demando pri la kredo tiam ne ludas tiom grandan rolon. Ankaŭ multaj homoj, kiuj forlasis la eklezion, ekz. pro la impostoj, asertas, ke ili malgraŭ tio ankoraŭ restas kredantoj. Ili nur ne plu volas esti en rilato kun la eklezia institucio. Sed ekzistas ankaŭ aliaj motivoj. Multaj malaprobas la laŭdiran imensan riĉecon de la eklezio. Aliaj atentigas pri la aktualaj raportoj pri seksa misuzo. Eraroj, faritaj jam en pasinteco de respondeculoj de la eklezio, ĉiam ankoraŭ influas la reputacion. Ne forgesu la kruelajn rakontojn. La raportoj en la Malnova Testamento servas kiel pravigo por eksiĝo. Multaj homoj nun indikas, ke ili ne kredas aŭ ne plu kredas je Dio.
Aparte la lasta grupo meritas atenton de ni. Kiu estas 'ni'?
La malkresko de la membronombroj ne gvidu al subtakso de la restantaj kristanoj. Kontraŭe, restas nur tiuj kristanoj, kiuj devas zorgi pri la foririntoj kaj analizi iliajn kaŭzojn por la foriro. La esenca demando estas: 'Kial la kredo, kiun oni prezentas en la diservoj, ne plu konvinkas tiom da homoj?'
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.