La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ATENTU: EKLEZIO!

Aŭtoro: Klaus Friese

©2026 Geo

La Enhavo

Tradicio

(La sekvanta teksto ĉefe rilatas al la Nova Testamento)

Kelkfoje oni miras, kiam bibliaj tekstoj estas prezentataj en diservoj kvazaŭ la priskribitaj aferoj vere tiel okazis en la reala mondo. La sola 'pruvo' estas la indiko de la koncerna biblia verso. Aliaj fontoj evidente ja ne ekzistas. Ĉio baziĝas sur buŝa tradicio. Estus honeste, se oni kelkfoje rimarkigus tion, ĉu ne? Per tio la enhavo de la koncerna informo tute ne estas malglorigata. Ofte ja ne gravas, ĉu io vere okazis kiel priskribite aŭ ĉu nur iu aŭtoro verkis. Plej ofte gravas nur la enhavo, respektive la signifo de la atestaĵo el la koncerna teksto. Bona ekzemplo estas la parabolo pri la 'Erarinta Filo'. Ĉi tie tute ne gravas, kiu elpensis la rakonton. Eĉ se ĝi ne venus de Jesuo, tamen restus ja trafa priskribo de amanta patro.

Oni povus opinii, ke la klopodo trovi historiajn pruveblajn fontojn por la Nova Testamento estas negrava afero. Temas ja pri kredo. Tio ĝustas, sed restas ja tiuj kredantoj kaj komunumoj, kiuj rigide firmtenas sin al la tradicia teksto de la biblio. Pro tio ili trovas motivigon por konstrui limojn inter si kaj komunumoj, kiu kredas ion alian.

Tre konata ekzemplo estas la demando pri la sabato. La Adventistoj ne solenas diservojn en dimanĉo. Ili argumentas, ke tio jam estas postulita en la hebrea origino de la Malnova Testamento. La plejmulto de la kristanoj festas la dimanĉon. Interese estas, ke la dimanĉo iam estis la 'unua' Tago de la semajno. Hodiaŭ ĝi estas por la plejmulto la 'lasta'. Tio montriĝas bone kiam la homoj deziras 'Bonan semajnfinon' jam je vendredo. Tre interesa afero, historie, sed ĉu vere kaŭzo por kvereloj inter kristanoj?

Bedaŭrinde oni daŭre disputas ĉu virinoj rajtas esti pastroj.

Ankaŭ pro tiu malkonsento la katolika kaj la evangelia eklezio ne povas kuniĝi. Por tiu kazo la Biblio ŝajne donas la argumentojn. La dek du disĉiploj, kiuj estis elektitaj de Jesuo por la lasta vespermanĝo, estis ja viroj. Kaj, Adamo estis kreata la unua, antaŭ Evo. Ĉi tie klare montriĝas la graveco de la tradiciaj vortoj el la Biblio ankaŭ por la nuna tempo. Kio okazus, se iu iam trovas 'originan tekston', en kiu troviĝus tute alia informo? Ĉu ne estas oportune esti atentema je ĉia tradicio kaj ekzameni ĝian veran validecon?

'Ne malestimu profetaĵojn; elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona;' (1.Tes 5: 20-21)

En tiu senco mi ankaŭ komprenas eldiron, kiun mi trovis ĉe la 'Ligo de Libera Kristanismo' (germane: Bund für Freies Christentum) [vidu en suplemento]: 'Ili jesas la kristanan tradicion, sed ne volas dogme firmteni la malnovaĵojn.'


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.