La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ATENTU: EKLEZIO!

Aŭtoro: Klaus Friese

©2026 Geo

La Enhavo

Potenco de la lumo

Kio okazas en la preĝejo de Sankta Andreo? La enirpordo estas malfermita kiel kutime dum la plej multaj tagoj, eĉ, kiam ne okazas diservo. Sed ekde la komenco de tiu nova jaro, ĉiam pli da homoj venas. Ili eniras la preĵejon, sidiĝas, restas ĉirkaŭ 5-10 minutojn kaj poste foriras. Dum kelkaj tagoj ĉiuj sidlokoj estas okupitaj. Antaŭ la enirejo formiĝas longa vico. Neniu diras eĉ unu vorton. Sed oni rimarkas, ke al la homoj, kiuj forlasas la preĵejon, okazis io.

„Mi neniam vidis tiom da kontentaj vizaĝcoj ĉe vizitantoj de la preĝejo“, raportas Piet van de Grachten, la fama pedagogo por religioj. Li eĉ prezentas klarigon por tiu fenomeno: „La hodiaŭaj homoj ofte ne plu estas tiel religiemaj. Tamen multaj sentas nekompreneblan sopiron.

Kelkaj serĉadas ligon al Dio, aliaj asertas, ke ili estas nekredantoj, sed ankaŭ tiuj serĉas ion, kion ili ne trovas en sia ĉiutaga vivo.

Ĉio komenciĝis, kiam malgranda grupo de la komunumo uzis liberan ejon en sia kirko ekster la diservaj tempoj. Ili trankvile sidiĝis kaj lasis sin influi de la efiko de la kandeloj. Kelkaj provis koncentriĝi nur al la plej malgrandaj kandeloj. Fiksrigardante la flamon ili post kelkaj minutoj rimarkis nepriskribeblan efikon. Verŝajne pro buŝa propagando rapide disvastiĝis tiu efiko.

Piet van de Grachten supozas ke por tiu fenomeno multaj faktoroj kunlaboras: „Unuflanke ne estas hazardo, ke oni konstruis la preĝejon de Sankta Andreo ĝuste ĉi tie sur tiu loko. Êstas ĝenerale sciate, ke ekzistas certaj lokoj sur nia tero, kie la homoj trovas specialan aliron al la tiel nomita 'nevidebla mondo'. Krome la brulantaj kandeloj disvastigas parton de tiu energio, kiu -simple dirite- antaŭe estis konservita en la vakso. Tiu materialo nur povis formiĝi, ĉar ekzistas la suno. Tio signifas, ke la lumo de la kandelo devenas de la suno, kaj la suno estas, kiel ĉio en la universo, donaco de nia Kreinto. Do, la lumo de la brulanta kandelo sur la altaro kaŭzas 'iluminiĝon'. Nun ili subite povas 'forsendi' ĉiujn zorgojn per la nove trovita interliga vojo. Eĉ estas imageble, ke kelkaj de ili spertas procezojn de resaniĝo. Nur la Plejpotenculo povas ebligi tion. La fido al la potenco de Lia lumo evidente jam helpis multajn homojn.“


Nur post la legado oni pripensu, ĉu tiu bela rakonto ankaŭ veras ....


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.