La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ATENTU: EKLEZIO!

Aŭtoro: Klaus Friese

©2026 Geo

La Enhavo

Preĝo

Estas imprese aŭskulti la elsendojn de Radio Vatikano:

Ave Maria, Gratia plena, Dominus tecum, benedicta tu in mulieribus, et benedicta fructus ventri tui Jesu....

Multon mi kompreneble ne komprenas, ĉar mi ne estas fakulo. Ĉiukaze mi ne volas kaŭzi malfacilaĵojn por ĉiuj, kiuj ĝis nun neniam havis problemojn dum preĝado. Sed, mi ne volas malkaŝi, ke mi mem havas miajn proprajn ideojn pri preĝado, kvankam mi pensas, ke mi estas kredanta kristano. Antaŭ ol trakti tiujn ideojn mi volas komenci per eta inventarado:

Kio estas preĝo?

Preĝo certe intencas turniĝon de la homo al Dio, ekz. por danki lin aŭ komuniki al li apartajn dezirojn. Depende de la konfesio kaj situacio troviĝas diversaj formoj de la preĝo:

La preĝon oni povas realigi sola en silento aŭ kune kun aliaj, aŭ ĝi estas laŭte parolata. La tekstoj estas antaŭe parkerigitaj aŭ libere formulitaj. Kelkfoje apartajn preĝojn oni parolas plurfoje (ekz. Ave Maria). Preĝoj estas gravaj elementoj dum ĉiuj aranĝoj de la eklezio kaj ankaŭ de la endomaj komunumoj (ekz. ĉetabla preĝo).

Kion diras la Biblio (Nova Testamento) pri preĝo?

Aparte menciinda estas certe la ĉapitro kun la Patro Nia ĉe Mateo 6. Ĉi tie krome troviĝas averto pri malsincera pieco kaj la konsilo preĝi kaŝite.

Paŭlo pripensas, ĉu decas por virinoj preĝi sen kapvesto (1.Kor 11:13). Krome en tiu letero li komentas la glosolalion kaj proponas, ke la enhavo de tiu parolado estu klarigata al la aŭskultantoj. En la 1-a epistolo al Timoteo (2:8) Paŭlus postulas, ke la viro preĝu en ĉiu loko. En la epistolo de Petro (4:7) troviĝas la indiko 'sobriĝu por preĝoj'.

La Agoj de la Apostoloj (2:41-42) mencias la unuan komunumon, en kiu ĉirkaŭ 3000 homoj en kunuleco preĝadis.

Rango de la preĝo en la hodiaŭa socio

Laŭ mia observo publika preĝado en la ĉiutaga vivo efektive ne okazas. Eventuale la sola escepto troviĝas en aparte solenaj aranĝoj, ekz. de la Bundeswehr (germana armeo).

Tiam oni aŭdas la enkondukan ordonon 'Demetu la kaskon por la preĝo!' Alikaze preĝo montriĝas ekskluzive en preĝejoj. Se la vetero estas bona, kelkfoje estas aranĝoj liberaeraj, sub blua ĉielo. Tiam oni povas sperti, kiel la kredantoj 'publike' preĝas.

Pri la disvastiĝo de la ĉiutaga ĉetabla preĝo en familioj oni nur povas fari supozojn. Certe tre gravas la influo de la regionoj. Ĉi tie en norda Germanujo verŝajne nur tre malmultaj homoj preĝas antaŭ la manĝoj. Simila situacio troviĝas verŝajne ankaŭ por la preĝo antaŭ la nokto, kiun la gepatroj tradicie ekzercas kun la infanoj.

Kutimaj formoj de la preĝo:

Ĉiuj preĝoj, kiuj estas parolataj laŭte, kompreneblaj por ĉiuj ĉeestantoj, komenciĝas per alparolo, ekz. 'Kara Dio' aŭ 'Favorkora Dio' kaj simile. Poste sekvas en petpreĝo plejofte 'Sinjoro, donu, ke...' aŭ simila formulo. Normale ne estas reglamento pri la korpa pozicio de la preĝanto. Kelkfoje oni staras, plejofte la manoj estas kunplektitaj, kelkfoje etenditaj al la ĉielo. Ofte la preĝantoj fermas la okulojn. Sed ekzistas ankaŭ kunvenoj, en kiuj oni genuas por la preĝo aŭ eĉ ĵetas sin teren.

La enhavo de la preĝoj traktas ĉefe ĝeneralajn temojn, se la preĝo okazas en la 'publika' ĉirkaŭaĵo de la preĝejo. Sed preĝoj en malgrandaj grupoj enprenas pli kaj pli personajn aferojn. Tio kompreneble ankaŭ ĝustas por preĝoj ĉe la malsanula lito.

En la 'normala' evangelia diservo oni trovas kaj preĝojn antaŭe formulitajn kaj liberajn tekstojn. Sed ankaŭ la 'liberaj' tekstoj ofte estas preparitaj. Spontanee oni preskaŭ nur preĝas en malgrandaj rondoj.

Kritikaj notoj pri la nuna praktikado de la preĝo

Tiuj pensoj unue nur traktu tiujn preĝojn, kiujn oni povas aŭskulti, kiuj estas laŭte parolataj.

Kiel jam pli supre menciita, oni alparolas Dion plej ofte, kvazaŭ li vere kunestas kiel persono en la ejo. Tio certe estas interligita kun la aserto, kiu ĉiam denove estas emfazita en kristanaj komunumoj, ke ni ja kredas je persona Dio. Do, se ni tiel preĝas, en rekta alparolo, kaj la aliaj ĉeestantoj aŭskultas, tiam tio povas esti reciproka subteno por nia kredo. Eble oni pensas, ke se ĉiu faras tion, tio devas ja esti ĝusta. Sed por mi mem tio neniam funkciis. Kiel mi sciu, ĉu mia najbaro eventuale nur tiamaniere preĝas, ĉar li volas esti ĝentila? Eventuale li eĉ kaŝas sian tute alian kredon, sed ne volas ke iu rimarku tion.

Tio analoge kompreneble ĝustas por ĉiuj, kiuj ne partoprenas la laŭtan preĝon. Multaj eĉ dum la preĝado sentas sin embarasigitaj. Mi jam plurfoje spertis, ke la invito, spontanee paroli preĝon en la rondo estis rifuzita.

Sincere dirite, mi mem ne estas escepto.

Eblaj kaŭzoj por la antipatio kontraŭ la parolata preĝo

Rilate al tiu temo kompreneble ĉiu esploru sin mem. Se mi faras tion, mi registras, ke dum normala vivo mi nur tiam laŭte parolas, kiam mi komunikas kun alia. Se mi provas akcepti la imagon, ke Dio estas persono, tamen li ĉiam estas ekzistanta en alia dimensio, do kaŝita en 'sekreto' (Mt 6:6).

Li ne estas rekte alirebla per miaj sensoj. Tial mi ne povas imagi, ke Dio vere volas rektan alparoladon similan al tiu inter homoj. Ankaŭ la konsiloj de Mateo 6 montras la apartan situacion dum la preĝo en ĉambreto kun ŝlosita pordo.

Verŝajne troviĝas kromaj kaŭzoj por la rifuzo de la parolata preĝo. Tre grava afero estas la rilatoj inter la homoj de la grupo. Mi spertis, ke pri ili oni nur malofte parolas. Certe estus tre dezirinde praktiki pli da malfermiteco en la publiko.

Propono por preĝo en alia formo

Ĉe Mateo 6:8 oni ankaŭ trovas: '... ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li ...'. Tio certe signifas, ke li komprenas nin, eĉ se ni ne rekte alparolas lin. Kaj li komprenas ankaŭ tiun, kiu klare aŭskulteble preĝas en la kirko antaŭ la komunumo sen rekta alparolo. Tial mi proponas preĝi per la jenaj vortoj:

„Antaŭ vi, mi volas elparoli miajn emociojn kaj dezirojn.

Mi direktas ilin al Dio:

- Aparte dankema mi estas por ...

- Aparte malespera mi estas pro ...

- Aparte helpon mi bezonas por ...

Tiuj kompreneble estas nur ekzemploj, kiuj certe bezonas plibonigon. Ĉiu ĉeestanto povas facile kompreni la enhavon de la preĝo eĉ se mankas la persona alparolo al Dio. Krome, la proponita formo de la preĝo neniam donas ŝajnon de falsa pieco. Mi pensas, ke por rezerviĝemaj homoj, kiuj ne ofte vizitas diservojn, tio certe faciligas la aliron al la komunumo.

La sekvanta ekzemplo eventuale taŭgas por prezentado per du aŭ tri parolantoj kadre de diservo. La apartaj elementoj kompreneble bezonas plian alĝustigon al la respektiva situacio.

Enkonduko

Hodiaŭ ni kunvenis por esprimi nian dankemon antaŭ Dio kaj ĉi tiu komunumo. Ni volas prezenti niajn dezirojn sed ankaŭ memori, ke kelkaj el ni spertas malĝojon kaj bezonas nian subtenon.

Danko

Ni aparte estas dankemaj por la ebleco, ke ni ĉiam denove ricevas novajn kaj interesajn impresojn. Se ni promenas per malfermaj okuloj kaj oreloj, eĉ en Februaro dum malbona vetero, ni povas registri la evoluon en la naturo, ekz. kiel la erantidoj kaj galantoj elkreskas aŭ kiel la kantbirdo jam frumatene vigle sin prezentas. Se ni renkontas kunhomon, ĉiam denove ekestas fruktodona interŝanĝo de ideoj. Ni lernas pri novaj vidpunktoj, kaj ni ankaŭ povas pludoni niajn proprajn opiniojn kaj pensojn.

Petoj

Kompreneble ni ĉiuj aŭdas la novaĵojn kaj certe pro tio ofte maltrankviliĝas: Militoj, teruraj akcidentoj, malsanoj, mankoj en nia socio kaj multaj aliaj! Ni nin demandas pri la kaŭzoj kaj esperas al la baldaŭa plibonigo de la cirkonstancoj, al paco, sekureco, sano kaj al pli da justeco!

Por ĉiuj, kiuj malĝojas, ni esperas, ke ili ricevu forton kaj konfidon kaj ke troviĝu homoj, kiuj subtenas kaj akompanas ilin.

Se iu inter ni estas malsana, ni esperas baldaŭan resaniĝon, mildigon de la doloroj kaj efektivan subtenon de la kunuloj.

Finparolo

Ĉi ĉion ni petas kaj esperas la helpon de Dio!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.