|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ATENTU: EKLEZIO!Aŭtoro: Klaus Friese |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La sekvanta mallonga skizo de persona pozicio ne postulas universalecon. Pardonon mi petas, se vi eventuale registras kritikon pri la kredo de aliaj, mi entute ne celis konvertadon.
Kredo signifas por mi ĉiurilate havi pozitivan bazan sintenon por mia vivo. Per ĝi mi ricevas forton por akcepti la postulojn kaj ofertojn de la vivo. Kredo por mi estas konfido, espero, optimismo, certeco. Tamen, la kredo ne malhelpas min percepti la realecon en la mondo. Eĉ, se mi ekz. tute ne estas kontenta pri aparta afero, dum tio mi nur arde sopiras al ŝanĝo de la cirkonstancoj, tiam ja eblas ke la realeco plene kontraŭstaras min. En tia kazo malgraŭ ĉiuj pozitivaj esperoj verŝajne ankaŭ en fora estonteco ne venos ŝanĝo. Ĉu tio nun signifas, ke mia kredo malsukcesis?
Unuavide ŝajnas esti tiel. Sed ankaŭ en tiaj situacioj la kredo helpas min, akcepti la situacion, ne per nura rezigno, sed per konfido en la neŝanĝeblaj aŭ neeviteblaj cirkonstancoj.
De kie nun venas tiu kredo? Tiun demandon mi kompreneble nur povas respondi per mia propra kredo. Tiu kredo komenciĝas kun la kredo al la unu Dio, kiu ne nur kreis ĉion. Li estas en ĉio kaj efikas en ĉio. Tio signifas, ke tiu kredo estas donaco, same kiel mia tuta vivo. Ne gravas ĉu la fonto por tiu kredo estas ĉe Dio aŭ en la mondo, ĉar ankaŭ la mondo ekzistas pro Dio. Do, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj helpas al mi trovi mian kredon, apartenas al la mondo.
Same apartenas la kristana kredo al mi.
Per Jesu Kristo evidentiĝis, ke ni ĉiuj estas infanoj de Dio.
Tio signifas, ke oni ne bezonas plenumi iujn antaŭkondiĉojn. Per Jesu Kristo klare montriĝis, ke Dio serĉas plenan akordon kun la homoj. Kontraŭ sufero kaj morto ekzistas konsolo. Per Jesuo Kristo klariĝis, ke kredo ne rilatas al malĝusta pieco, sed multe al amo por la proksimulo kaj Dio.
Ĉi tiu skizo konscie ellasas multajn elementojn de la bildo de Dio, kiu estis pentrita en la Biblio. Sed la Biblio ja ne prezentas unuforman bildon de Dio. Pensu nur pri la kruela Dio de la Malnova Testamento. Uta Ranke-Heinemann [7] skribas pri la 'Dio kun sangaj manoj' kaj referencas al la mortigo de la unuenaskitoj en Egiptujo [8] Sed ankaŭ la imago, ke Dio oferis sian propran filon por la homoj, estas kruelega bildo kun radikoj en la ofero-kredo de la pasinteco. Tiel la malnova ideo pri Dio pluvivas ankaŭ en la Nova Testamento.
Al la nuntempa eklezio nepre necesas ke ĝi trovu vojon, kiu
povas esti akceptita de la hodiaŭa homo. Tio ne signifas rezigni pri la malnovaj tekstoj. Sed tiuj nur estu uzataj per klara rilato al la iama tempo kaj la cirkonstancoj. Sed tio verŝajne ne influas tiujn kristanojn, kiuj strikte obeas la Biblion. Ili senŝanĝe konservas sian koncepton, ke la Biblio certe estas la 'Vorto de Dio'. Do, por ili ankaŭ la rakontoj, kiuj montras la kruelegan Dion, prezentas la veron.
Finfine en ĉiu komunumo troviĝos homoj kun diversa kredo. Doni respekton unu al la alia estas la ĝusta postulo.
Tio ankaŭ necesas por la rilatoj inter diversaj kristanaj konfesioj. Espereble ankaŭ por ĉiuj aliaj kredantoj, tiom longe, kiom ili respektas la homajn rajtojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.