|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ATENTU: EKLEZIO!Aŭtoro: Klaus Friese |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sanigo, vera sanigo. Multaj homoj sopiras al tio. Sed ĉu ĝi vere estas tiom facila kiel la ĵus priskribita ekzemplo montras? Mi apenaŭ povas imagi tion. Kiel funkcius tio?
Jes, ĉiam denove oni raportas pri miraklaj kuracoj. Aparte impresaj estas la informoj pri 'sanigisto', kiu laŭdire kapablas sanigi homojn per sia nura alrigardo. Li simple staras sur la podio kaj ne parolas eĉ unu vorton. Miloj da homoj pilgrimas al liaj aranĝoj. Kial multaj homoj fartas pli bone post tiu renkontiĝo? Ĉu ĉio nur estas imagaĵo?
Dum la jaroj post la dua mondmilito en Germanio miloj da homoj serĉis sanigon ĉe Bruno Gröning. Gröning taksis sin ĉiam ilo kaj servisto de Dio kaj daŭre emfazis, ke sanigo nur povas okazi danke al la amo de Dio. La devizo de Gröning estis 'Fidu kaj kredu! Helpas, sanigas la Dia forto' (germane: 'Vertraue und glaube. Es hilft, es heilt die göttliche Kraft.' [2])
Bruno Gröning mortis en 1959. La amikaro Bruno Gröning sin komprenas internacia societo por sanigo per spirita vojo.
En pli ol 100 landoj troviĝas regionaj komunumoj, kiuj praktikas la doktrinojn de Gröning. Ankaŭ de tie venas raportoj pri sukcesaj sanigoj.
En la interreto troviĝas multaj ofertoj pri 'spirita sanigo'. Ili referencas ne nur al la Filipinoj, kie kuracadas la famaj 'sanigistoj' sen iu ajn ilo aŭ operacio. Ili nur uzas siajn miraklajn spiritajn kapablojn. Evidente la turisma branĉo jen malkaŝis lukran kampon. Sed verŝajne vere iam estis minimume unu sukceso. Alikaze oni certe ne povus klarigi tiun fenomenon. Kaj ĉiam denove oni aŭdis la frazon 'Aperas okazaĵoj inter ĉielo kaj tero, kiujn oni simple ne povas klarigi'.
La rakonto pri la lago de Betesda el la Biblio ankaŭ traktas miraklan sanigon. Ĉi tie Jesuo kuracis viron, kiu jam ekde 38 jaroj malsanis (Joh 5:1-15). Tiuj frazoj el la Biblioj estas kaj estis uzataj dum multaj predikoj. Sed kelkaj el ili ne estas rekomendindaj al helposerĉantoj. La demando de Jesuo estis: „Ĉu vi volas fariĝi sana?“. Ne sufiĉas, se la prediko nur asertas, ke la malsanulo simple devas respondi „Jes“. Por kio taŭgas ekzemple prediko, kiu imputas, ke la malsanulo mem fakte ne volas resaniĝi? Oni legas: „Ŝajnas eble pli facile, kuŝi sur la mato por ricevi priservadon kaj bedaŭron. Esti sanigita signifas ekstari kaj transpreni respondecon“ [3]. Kontraŭe Norbert Stahl skribas: „Se tio estus tiom facila!“[4] kaj la indiko ke la realo estas alia. Ankaŭ homoj kun granda fido en Dio ofte ne estas sanigitaj. La koncernaj bibliaj frazoj ĉefe traktas la maksimon 'espero'. La reala okazaĵo, ke vere iu estis sanigita, povas kuraĝigi por si mem kredi je nova miraklo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.