La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI

Aŭtoro: Jorge Camacho

©2026 Geo

La Enhavo

GLOSOJ

evp Etimologia vortareto pragmata de esperanto, Yamasaki Seikô, eld. Libroteko Tokio, 1991.
m Metropoliteno, V. Varankin, eld. TK, 1977.
ng Neologisma glosaro, Henri Vatré, eld. Artur E. Iltis, 1989.
pag Plena analiza gramatiko de esperanto, K. Kalocsay k.a., eld. UEA, 1980.
pg Parnasa gvidlibro, K. Kalocsay k.a., eld. Edistudio, 1984.
piv Plena ilustrita vortaro de esperanto, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1981.
pu Poemo de Utnoa, Abel Montagut, eld. Pro Esperanto, 1993.
pve Plena vortaro de esperanto kun suplemento, E. Grosjean-Maupin k.a., eld. SAT, 1980.
s Suplemento de piv, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1987.
tb Tirano Banderas, Ramón María del Valle-Inclán, trad. Fernando de Diego, eld. HEF, 1993.
tve Tabuaj vortoj en esperanto, Hektor Alos k.a., eld. ?, 1991.
33r 33 rakontoj, K.M. Nordensvan k.a., eld. Stafeto, 1964.

abrakadabra [33r] magia vokformulo, kabala sorĉvorto.

ambajn akuzativa formo de ambaj aŭ ambaŭ. La Fundamenta Gramatiko klare diras: La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo.

antagona [tb] antagonisma, antagonista, kontraŭa, opona.

aperti [pve, tb] (tr.) malfermi.

bagaĝo [ng, s] valizoj, pakoj aŭ sakoj, kiujn kunportas vojaĝanto.

bas! [pag, pg, ng] interjekcio por esprimi la deziron forigi iun aŭ por vigle mallaŭdi iun.

blinki [ng] (ntr.) intermite lumi.

bravisime!z [ng, pve] superlativo de brave! por esprimi tre fortan aprobon.

ciperaĵo tipe valencia frida kaj dolĉa laktosimila trinkaĵo farita el cipero aŭ termigdalo.

ĉak! ĉak! [tb] onomatopea interjekcio elpensita de Valle-Inclán.

ĉaledo [ng] ĉaleto.

eŭreka! interjekcio esprimanta (el)trovon de io konkreta aŭ abstrakta.

eŭsko [el la eŭska] vasko.

faksi (tr.) telekopii, telekopie sendi; fakso: telekopio; faksilo: telekopiilo.

fikti [ng] (tr.) arbitre imagi, elpensi artan kreaĵon.

franzi [tve] (tr.) piĉleki; formo preferinda al frandzi [pg, ng], ĉar intermeto de dentalo povus embarasi la langon.

geto [ng] ghetto, getto.

grafitio anonima skribo sur strataj muroj, ofte kun politika, protesta aŭ obscena enhavo.

holmo [ng, pg, s, tb] monteto.

hungri [ng] (ntr.) malsati.

inocenta [ng, pg, tb] puranima; senkulpa; nekonscia pri la ekzisto de malbono aŭ de fimoralo.

invoki [ng, tb] (tr.) helpe alpreĝi supernaturan potencon.

kosmoramo [evp, tb] optika rimedo por vidi objektojn pligrandigitaj pere de senluma kamero; kosmoramejo: loko, kie distrocele prezentiĝas ĉi-rimede plej famaj pejzaĝoj, konstruoj kaj monumentoj el la tuta mondo.

megalomano megalomaniulo [kp kun melomano en piv].

Menade bal, Cifali bal [volapuke] Al unu Homaro, unu Majstron.

metropoliteno [m] arkaismo por metroo.

midzi [ng, pg, tve] (tr.) kacosuĉi.

muslimano [termino proponita de Daniele Vitali] ano de la islama gento en Bosnio-Hercegovino; la balastaj vortoj muzulmano kaj muslimo, samkiel la misa kaj do evitinda mahometano, signifas simple islamano, t.e. kredanton de religio, sed ne membron de specifa gento.

mustaĉo [ng, tb] lip-haroj, -hararo, aŭ -tufeto.

nul [ng, tb] neniu(j)(n), nenia(j)(n); simile al ĉi, oni uzu ĝin nur adjektive, sed ne pronome.

onani [el onanismo] (ntr.) masturbi sin.

paelo [el la kataluna] tipe valencia manĝo el senlikva rizo kun viando, fiŝo, moluskoj aŭ legomoj, diferenca de franca pilafo je la ujo, sur kiu oni ĝin kuiras, t.e. plata du-tenila patego nomebla paelujo.

Pikaso Picasso (1881–1973).

porna [ng] pornografia.

serendipo [ng, s] sistemo de induktoj, kiuj ebligas al detektivo solvi krimenigmon.

skripto [tb] provizora aŭ definitiva antaŭteksto de kultura produkto (foje nur skema aŭ skiza gvidteksto), ekz.: verko-, libro-, man(o)-, tajpo-, printo-, prelego-, programo-, radio-, televido-, teatro-, kino- kaj filmo-skripto; skriptisto.

supliki [ng, tb] (tr.) petegi.

telefaksi vd. faksi.

-ud [ng] sufikso signifanta: havanta longan, egan, grandan -on (aŭ grandajn -ojn).

uroĝo [ng; el la sanskrita kaj la hindia] virina mamo konsiderata kiel bela objekto.

uvaŭmo [pu] paralela eblo-mondo.

vanui [ng, tb] (ntr.) malaperi.

vladimiro kvarversa strofo uzita en la traduko de La bapto de caro Vladimir far Tomáš Pumpr kaj en la originalaj poemoj Al unu el la poetofratoj kaj Letero al "La Vagabondo" de respektive Baghy kaj Kalocsay.

vovo alia nomo de la litero w.

zulo [el la eŭska kaj hispana vorto zulo] kamuflita truo en aŭ sub ĉambro aŭ en kamparo por kaŝi pafilojn, eksplodaĵojn aŭ ostaĝojn.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.