La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI

Aŭtoro: Jorge Camacho

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 10

La lasta metroo

Sekvante la paŝojn de la budapeŝta profesoro La Majstro trenis sian valizon plenan je libroj, diskoj, skriptoj kaj aliaj dokumentoj sur la noktomeze senhomaj stratoj de la kvartalo El Pilar. Parvenua magnato konstruigis iam en la kvindekaj aŭ sesdekaj jaroj ĉiujn kvartalajn domblokojn senfenestraj por eviti pli altan koston de la tuta negoco. Jarojn poste nur la iniciatemaj ekloĝantoj de ĉi laborista geto decidis trabori mem fenestrojn rigarde al la montaro, dum la pigraj preferis resti en sia groto vizaĝe al kiĉa cervo-pentraĵo aŭ al idiotiga televidilo.

– Ŝajnas, Kara Majstro, ke ĉi parton de Madrido jam vizitis mia petolema kolego Behemoto.

Spionate de la strabaj fasadoj niaj herooj marŝis akcele, ignorante semaforojn ĉiam ruĝajn, sen halto aŭ paŭzo, akompane de kabalaj miaŭoj sur vojo inter muta parko kaj inaŭgurota kancerologia hospitalo, direkte al la oblikvaj metal- kaj vitro-turoj kiujn oni sekrete malkonstruas, hazarde preter la fenestro de UEA-delegito pri islamo kaj cele al la ankoraŭ aperta metro-stacio en Plaza de Castilla.

– Al kie ni projektas metropoliteni, Emèric?

– Rekte de ĉi tie al Svisujo per la lasta metroo je la unua kaj duono antaŭtagmeze.

Antaŭtagmeze je l’ kvara tago de la printempa monato florealo du siluetoj kun la formo de signoj kria kaj demanda vanuis en la suburbajn profundojn sub la hekate kata lun-arĝento.

Minutojn post la aŭroro, sur la malsupra liva angulo de la frontpaĝo de l’ ĵurnalo Liberación, anstataŭ la obstine planita foto de mustaĉuda hipokritulo aperis novaĵo enŝovita plej haste:

Reaperis la statuo

agentejoj, Madrido

La statuo de La Falinta Anĝelo, malaperinta el sia piedestalo en la parko Retiro hieraŭ nokte, retroviĝis ĉi-frumatene en la fantoma metro-stacio Chamberí, inter la stacioj Iglesia kaj Bilbao de la unua linio. Ebria metroisto kaj grupeto da huliganoj asertas, ke momenta fulmo en la mezo de la tunelo vidigis apud la statuo sur la malplena kajo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.