|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MAJSTRO KAJ MARTINELLIAŭtoro: Jorge Camacho |
©2026 Geo
|
Kiam la alpoemito rekonsciiĝis, li trovis sin samloke sed kun Emèric, kiu ĉi-momente definitive elpenikis la verde-flave lastan farbospuron.
– Kion vi...? Nenio estas kiel via pentro!
Emèric enpoŝigis la penikojn kaj paletron kaj koncizis:
– Mi ĝin malpentris. Divenu, kion mi havas en la mano.
Dirante tion Emèric eltiris ĝin el la poŝo kun kaŝfermitaj fingroj. Kiam li reapertis la pugnon, sur la polmo videblis grizbruna eta io:
– Ĉu Vi konas?
– Osto? Dento?
– Astragalo. Ŝafida astragalo, kian uzis jam romianoj kiel ludkubon. Ĉu Vi volas, ke mi antaŭdiru Vian sorton?
Nenia respondo.
– Mi scias, povas antaŭdiri la estontan. Fakte kelkgrade mi ĝin pridecidas.
– Volontu ekspliki al mi la interpreteblon de tiu somnambula halucinacio.
– Kara Majstro: en Via interno batalas du versioj de Via memo: la Polentulo kontraŭ la Glebulo. La portreto montris ĉi-lastan, kaj li Vin alparolis per poemo iom stumble strukturita.
– Tamen mi ne komprenas...
– Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam, kaj ne el ĉiu ligno oni faras violonon. Kvankam versojn oni ne aĉetas, mi resumos por Vi la enhavon de la aŭditaj versoj per fragmento el poemo de samlandano.
La okulbraĝoj de Emèric turniĝis ĥameleone en la momento, kiam li ekrecitis:
– Sen kritik’ la poezio
certe degeneras,
per ĝi la poeto gajnas,
eĉ se li suferas.
Kaj precipe bone faras
se l’ kritikon dankas,
tiu beletrist’ al kiu
memkritiko mankas.
Respondis ataraksie La Majstro:
– Tio iom pli diafanas, kvankam mi monumente malkonsentas. Sed kial ĉiuj acerbaj kaj vitriolaj frazoj pri morto, forpaso kaj pereo?
– Kredeble temas pri persona obsedo, kio ne nepre igas ĝin tute seninteresa. Aŭskultu nun: Ampolojn oni fabrikas tiaj, ke ili ĉesu funkcii post du jaroj. Same okazas pri aŭtoj, vestoj, komputiloj... Ĉi fenomenon ni povas nomi laŭplana malnoviĝo aŭ akcelado de malnoviĝo. Kiel diras mia saminferano Ferlosio, la oldiĝo povas esti aŭ materia aŭ simbola (ĉi-okaze temas pri la eksmodiĝo kaŭzata de reklamistoj). Oni akceptas ŝafe ĉi mistifikon kredante, ke ni vivas en mondo el objektoj eterne pli bonaj kaj eterne novaj. Samtempe oni plenvole ignoras, ke ĉies korpo (kio inkluzivas la menson de la koncerna persono) estas biologie kondamnita al laŭplana kadukiĝo, el kiu ne eblas sin savi. Tial homoj vane serĉas eternon, famon, senmortecon aŭ postmortan pluon, anstataŭ kutimigi sin al la fakto, ke ili mortos tutaj, kaj ke eblus vivi ĝis la lasta momento en mondo ĝueble malpli trompa.
– Kaj tio pri Kamaĉo kaj mi-ne-cerbas-kia paskvilo katilina?
– Ĉu Vi memoras la blaton ĉe li en Madrido?
– Certe jes. Vi igis ĝin sublialitkapkusena. Ĉu li optos la animalon?
– Maleblas! Kiel mi siatempe klarigis, blatoj havas estiel insektoj ne ok sed nur ses krurojn, pro kio simple ne eblas vidi okkrurajn blatojn ie ajn en la tuta mondo. Kamaĉo ne povos vidi la blaton ĝuste tial, ke laŭdifine okkrura blato estas nevidebla. Ĉu klare?
– Klar-klare. Sed...?
– Sed li aŭdos ĝin. Poste li trovos la splitojn de la spegulo kun la inversaj moj de nia subskribo, rimarkos la subitan mankon de libroj, printoskriptoj, de diskoj komputilaj... Ne forgesu, ke floreale li ankoraŭ troviĝas hejme en Madrido.
– Kaj?
– Sur la ĉe-lita paperstaketo por eventualaj notoj li skribos kvar vortojn, kies celon kaj signifon li ankoraŭ ne sukcesos, ne kapablos rehavi, sed kies esencon li facile retrovos, se li ĉesos sin obsedi cerbumante pri tio. Ĉi kvar vortoj estos la titolo: La Majstro kaj Martinelli. Jen per kio li komencos la pamfleton.
– Kio ĝi estos?
– Venĝo.
– Kaj stile, kia?
– Nedigesteble malprecioza; neologisma kaj absurda: resume, nek lakto nek selakto. Li elverkos ĉi pamfleton pseŭdoavane kaj snobeme, kiel kutime.
– Kiu ĝin eldonos?
– Literatura Foino, la eterna budapeŝta rivalo de Via kooperativo.
– Ĉu ĝi aldonos iom al la famo de tiu Kamaĉo?
– Ne timu. Laŭ tradicio komuna al kelkaj aŭtoroj esperantaj kaj eĉ normalaj, La Majstro kaj Martinelli estos dekomence ĝisfine plagiatita el la tutmonda literaturo: Bulgakov, Kafka, Eco, Tolkien, Stoker, la Biblio, Valle-Inclán, Espinosa, García Márquez, Mary W. Shelley... Ĉefe la du antaŭepilogaj ĉapitroj, kun abundo da kaŝaj citoj el la publikaj kaj nepublikaj verkoj de multaj el viaj komunaj aŭ monopolaj amikoj kaj malamikoj en Esperantujo.
– Aĥ! Ve! Huj! Mi radiestezas la nomojn de tiuj stalinistoj, nazioj, antisemitoj, ateistoj kaj framasonoj: Alba, Alòs, Ari, Chomsky, Corsetti, Franco, Goering, Gutiérrez, Korĵenkov, Le Puil, Lindstedt, Mayer, Minnaja, Ortega, Örkény, Varankin, Waringhien, Vaha... Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude kota kaĉo! Bis al mi kaj bas al ili! Volonte mi harmagedonus ĉi paganojn!
– Krome, Kroninda Majstro, plagiate je Vi li subliminale aŭ sublimine propagandos siajn verkojn, komunajn aŭ ne, inter ili ĉefe la fian pamfleton Letero el Palestino, la galimatian rakontaron Sur la linio kaj la mikspotan Ibere libere.
– Aj-ha-jes!, la poemaro de l’ sibera bando! Sed, erariva kaj misoza Emèric, bonvolu ne gloti la rosinan epiteton mikspota. Anstate preferindas diri goje pracela aŭ pelmele tohuvabohua.
– Cetere estu certa, ke li faros eĉ akuzativaj eraroj!
– Kaj kiel tiu venenoza antiditirambo koncernas nian interkonsenton?
– Kiam aperos AMEN, la kompilota Antologio de Modernaj Esperantaj Noveloj, biografieto de Kamaĉo eventuale interesigos iun pri La Majstro kaj Martinelli, kie li (aŭ ŝi) certe legos Vian veran aŭ falsan nomon. Se iam poste la sama ulo legos Esperanta Antologio, li retrovos ĝin tie, kio igos lin halti ĉe Viaj biografio kaj poemo, kaj, se li ekŝatos Vian stilon, eble eĉ Vin epigoni. Alivorte, dum tiu ĉi lingvo ekzistos oni sin demandos, kiu estis tiu Majstro, kaj sekve kiu estis tiu Silber aŭ Szilveszter, ĝis fine oni legos ĉion verkitan de Vi kaj pri Vi kaj pro Vi. Vi rajtas senti Vin senmorta jam de nun, de tiu ĉi preciza momento. Mortinta, sed senmorta!
– Ĉu vi opinias min stulta, Emèric? Ankaŭ mi kapablas elneŭroni proverbaĉojn! Dio al vi donis, por ke vi povu doni...
– Mi jam tro enuas Vian tedan parolon. Vi scias kaj mi scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas. Sed diojn mi similas kiel ovo bovon. Aŭ kiel rato blaton. Tial nun venu fino al mia latino. Mi iru for en bona hor’. Farita Via faro, nun adiaŭ, mia kara! Laste, bone sukcesu, sed ankaŭ min ne forgesu!
Kun japaneska riverenco de sia skunke ĉapelita silueto Profesoro Emèric Ország tion diris kaj foriris laŭ ĉiuj leĝoj de l’ dajmona arto, malaperante kiel ŝtono en maron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.